I = "fari certan agon (aŭ esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko".
La finaĵo I reprezentas ĉi tie ĉiujn verbajn finaĵojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.
Aga radiko kun verba finaĵo havas ĉiam sian propran signifon.
KUR -> kuri = fari la agon "kuro"
KONSTRU -> konstrui = fari la agon "konstruo"
Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompreneble la ago de la verba formo. Ekzemple KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ĝuste tiun agan signifon.
Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed foje oni povas heziti. Ĉe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finaĵo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankoraŭ ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi taŭgan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Foje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, ĉar la verbo fariĝus tro malfacile komprenebla.
Se radiko per si mem montras econ aŭ staton, la verba formo normale signifas "esti tia" aŭ "agi kun tia eco". Vidu ankaŭ "Forlaso de esti".
RAPID -> rapidi = agi rapide
AKTIV -> aktivi = agi aktive, esti aktiva
PRET -> preti = esti preta
KURAĜ -> kuraĝi = esti kuraĝa, agi kuraĝe
Normale ĉi tia verbo ne signifas "iĝi tia" aŭ "igi tia". Ĉe ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn IĜ kaj IG por krei tiajn signifojn.
Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile, la verbo normale signifas "uzi tian ilon en ĝia kutima maniero".
BROS -> brosi = uzi broson (en normala maniero)
TAMBUR -> tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon
FINGR -> fingri = tuŝi per fingro
AŬT -> aŭti = iri per aŭto
Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas "provizi per tia substanco".
AKV -> akvi = provizi per akvo, verŝi akvon (sur ion)
OR -> ori = kovri per oro
AER -> aeri = plenigi per aero
En ĉi tiaj verboj oni foje uzas la sufikson UM, ofte senbezone, aŭ la neoficialan sufikson IZ, ankaŭ senbezone plej ofte.
Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas "esti kiel tia persono", "agi kiel tia homo".
TAJLOR -> tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro
GAST -> gasti = esti gasto (ĉe iu), loĝi kiel gasto
REĜ -> reĝi = regi kiel reĝo, esti reĝo (super io)
Bestaj radikoj kaj multaj aferaj radikoj signifas en verba formo "agi kiel tia besto aŭ afero".
HUND -> hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo
SERPENT -> serpenti = iri kiel serpento
OND -> ondi = fari ondajn movojn
Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko.
FIŜ -> fiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti
PAK -> paki = krei pakon, kunmeti aferojn en pakon
POŜT -> poŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto
FIN -> fini = meti finon, kaŭzi finon
ORIENT -> orienti = decidi la pozicion (de io) rilate al oriento
REGUL -> reguli = gvidi la funkciadon de maŝino k.s. laŭ iaj reguloj
Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem objekta aŭ senobjekta: SID = sido (senobjekta ago) -> sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (senobjekta ago) -> kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (objekta ago) -> pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (objekta ago) -> postuli (objekta verbo).
Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaŭ, ĉu ĝi estu objekta aŭ senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaŭ pri verboj kun kaj sen IG, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj en "Verboj kaj frazroloj".