PMEG

Vortigo de frazetoj

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antaŭelemento.

El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas.

Vidu tamen ĉi-poste ĉe vortigo de citaĵoj kaj ĉe kunmetoj kun sin pri nekutima konservado de ĉiaj finaĵoj.

Vortigo per A-finaĵo aŭ E-finaĵo

Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli A-vortece aŭ E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-vortojn aŭ E-vortojn. La rolvorteto restas, se ĝi estas necesa por la signifo. Alie ĝi povas forfali.

sur tablo -> [sur tablo]-A -> surtabla

sen fortoj -> [sen fortoj]-E -> senforte

inter (la) nacioj -> [inter nacioj]-A -> internacia

dum unu tago -> [unu tago]-A -> unutaga

en la unua tago -> [unua tago]-A -> unuataga

kun blanka ĉapelo -> [blanka ĉapelo]-A -> blankĉapela

kun sia vizaĝo al la tero -> [vizaĝo al tero]-E -> vizaĝaltere

kun multaj branĉoj -> [multaj branĉoj]-A -> multbranĉa, multabranĉa
(Nepre ne *multajbranĉa*. J-finaĵoj ĉiam forfalas ene de frazetvortoj.)

sur tiu flanko -> [tiu flanko]-E -> tiuflanke

sur tiu ĉi flanko -> [ĉi flanko]-E -> ĉi-flanke (vidu ankaŭ "Aliaj afiksecaj vortetoj" kaj "E-vortecaj vortetoj lokaj" pri tiaj ĉi kunmetoj kun ĉi)

en tiu maniero -> [tiu maniero]-E -> tiumaniere

en tiu ĉi maniero -> [ĉi maniero]-E -> ĉi-maniere

en tia maniero -> [tia maniero]-E -> tiamaniere

Foje oni aŭdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiutia eblas: en tiu maniero, en tia maniero, sed ne *en tiel maniero*.

de/dum/en... du monatoj -> [du monatoj]-a -> dumonata = ekzistanta jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn (ekz. dumonata festivalo), aperanta ĉiun duan monaton (ekz. dumonata gazeto)

en/de... la dua monato -> [dua monato]-A -> duamonata = rilata al la dua monato

Ankaŭ frazparto kun N-finaĵo povas vortiĝi, se ĝi rolas E-vortece.

Li staris tutan horon apud la fenestro.(FE.26) -> Li staris tuthore (aŭ tutahore) apud la fenestro.

Ili alvenis pasintan vendredon. -> Ili alvenis pasintvendrede.

Okaze oni uzas A-finaĵon aŭ E-finaĵon por vortigi frazeton kun kvanta vorto kaj da-esprimo.

kun multe da kosto -> [multe (da) kosto]-A -> multkosta, multekosta

kun multe da branĉoj -> [multe (da) branĉoj]-A -> multbranĉa, multebranĉa

Rimarku, ke multbranĉa estas klarigita en du manieroj. Unu maniero (kun multaj branĉoj) donas la alternativon multabranĉa, la alia maniero (kun multe da branĉoj) donas la alternativon multebranĉa. La ligfinaĵo dependas de la origina frazeto.

Foje oni ĉi tiel vortigas kompleksan verbon. Tiam la ĉefverba radiko staru en la fino.

povas pagi -> pagi povas -> [pagi povas]-A -> pagipova = tia, ke oni povas pagi

volas scii -> scii volas -> [scii volas]-A -> scivola = tia, ke oni volas scii

povas ĉion (fari) -> ĉion povas -> [ĉion povas]-A -> ĉiopova = tia, ke oni povas ĉion fari
(Ne *ĉionpova*. N-finaĵoj forfalas ene de frazetvortoj. Legu tamen ĉi-poste pri vortigo de citaĵoj kaj pri kunmetoj kun prefikseca sin.)

Foje oni ĉi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon.

nigra kaj blanka -> [nigra (kaj) blanka]-A -> nigrablanka = tia, ke ĝi havas nur la kolorojn nigro kaj blanko

J-finaĵon kaj N-finaĵon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj ĉi okazoj anstataŭe kunskribadon: nigra-blanka. Tiam oni traktas la du A-vortojn kiel memstarajn vortojn, kaj almetas finaĵojn al ambaŭ vortoj: nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.

Oni ne povas libere ŝanĝi la finaĵon en frazetvortoj, kiuj finiĝas per A-finaĵo aŭ E-finaĵo: *surtablo*, *senforto*, *blankĉapelo* k.t.p. ne estas bonaj vortoj. Vidu tamen "Streĉitaj formoj" pri provoj tamen ŝanĝi finaĵon en ĉi tiaj vortoj.

Vortigo per verba finaĵo

Oni ankaŭ povas vortigi frazeton pere de verba finaĵo. En frazetvortigo verba finaĵo reprezentas ian kaŝitan agon. Kion la verba finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto.

per laboro -> [per laboro]-("akiri")-I -> perlabori = akiri per laboro

Ĉi tie la verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon "akiri". Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas "akiri".

fiŝojn kapti -> [fiŝojn kapti]-("provi")-I -> fiŝkapti = provi kapti fiŝojn, fiŝi

La verba finaĵo reprezentas la ideon "provi". Efektive oni povas longe fiŝkapti sen kapti eĉ unu fiŝon. Ankaŭ la simpla verbo fiŝi havas tian signifon. Fiŝkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj voĉdoni, kiuj estas kombinoj sen kaŝita ago. Vidu "Precizigaj antaŭelementoj".

Vortigo per O-finaĵo

Oni povas ankaŭ vortigi frazeton pere de O-finaĵo. O-finaĵo reprezentas en frazetvortoj ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko. Vidu "Vortfarado - O-finaĵo". En frazetvortigo tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon.

tri anguloj -> [tri anguloj]-("figuro")-O -> triangulo = figuro kun tri anguloj

sub tegmento -> [sub tegmento]-("ĉambro/loko")-O -> subtegmento = ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne eblus diri *subtegmentejo*, ĉar tio, kio aperas antaŭ la sufikso EJ, devas montri ion, kio troviĝas aŭ okazas en la ejo, laŭ speciala regulo por la sufikso EJ)

ĉirkaŭ kolo -> [ĉirkaŭ kolo]-("ĉeno")-O -> ĉirkaŭkolo = kolĉeno

sur vangon -> [sur vangon]-("frapo")-O -> survango = frapo sur vangon

per fortoj -> [per fortoj]-("trudo")-O -> perforto = trudado de la propra volo per fortoj

unu tago kaj unu nokto -> [unu tago (kaj) unu nokto]-("periodo")-O -> tagnokto = 24-hora periodo, diurno

kontraŭ veneno -> [kontraŭ veneno]-("rimedo")-O -> kontraŭveneno = rimedo kontraŭ veneno, antidoto

la pli multaj -> [pli multaj]-("grupo")-O -> plimulto = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)

oni diras -> [oni diras]-("afero")-O -> onidiro = io, kion "oni" diras, famo, klaĉo

mil jaroj -> [mil jaroj]-("periodo")-O -> miljaro = periodo de mil jaroj

Apud la kombino jarmilo ekzistas do ankaŭ la frazetvorto miljaro. Ili havas precize la saman signifon. Oni multe diskutis, kiu estas la ĝusta el tiuj du vortoj. Fakte ambaŭ estas ĝustaj. Ili nur estas konstruitaj laŭ du malsamaj principoj, sed ambaŭ principoj estas korekta Esperanta vortfarado. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo fariĝis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alternativo, kiu eĉ troviĝas en la Fundamento: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.(FE.14)

Prefikseca uzo de DUON, KVARON k.t.p. povas esti klarigita kiel frazetvortigo per O: [duono de horo]-("periodo")-O -> duonhoro. Eblas krei ordinarajn kombinojn anstataŭe, ekz.: horkvarono (= "kvarono de horo"): Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi.(FA1.95) Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.

Finaĵoj post vortetoj

Aldono de finaĵo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo. Vorteto povas ja aperi senfinaĵe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si mem.

hodiaŭ -> hodiaŭa = okazanta hodiaŭ, apartena al hodiaŭ, tia kiel hodiaŭ...

tuj -> tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...

anstataŭ -> anstataŭi = esti anstataŭ io, roli anstataŭ iu

Ankaŭ en tiaj ĉi frazetvortoj finaĵo povas reprezenti kaŝitan ideon.

tro -> [tro]-("kvanto")-O -> troo = kvanto, kiu estas tro granda

hodiaŭ -> [hodiaŭ]-("tago")-O -> hodiaŭo = hodiaŭa tago

kaŭzo, kial io okazis/estas... -> [kial]-("kaŭzo")-O -> kialo = motivo, kaŭzo

loko, kie io estas -> [kie]-("loko")-O -> kieo = troviĝloko

En "Rolvortetoj", "E-vortecaj vortetoj" kaj "O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj" troviĝas multaj ekzemploj de frazetvortigo per vortetoj.

Frazetvortigoj kiel antaŭelementoj en kombinoj

Oni ankaŭ uzas "vortigitajn" frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj. Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso.

la sama ideo -> [sama ideo]-AN-O -> samideano = speco de ano, nome ano de la sama ideo

surda kaj muta -> [surda (kaj) muta]-UL-O -> surdamutulo = speco de ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta

altaj montoj -> [altaj montoj]-AR-O -> altmontaro = aro de altaj montoj

sub (la) maro -> [sub maro]-ŜIP-O -> submarŝipo = ŝipo, kiu povas iri sub la mara supraĵo

en liton -> [en liton]-IG-I -> enlitigi = "igi en liton", meti iun en liton

volas scii -> scii volas -> [scii volas]-EM-A -> scivolema = tia, ke oni emas voli scii

arte fari -> [arte fari]-IT-A -> artefarita(FA2.65) = kreita per arto, malnatura

Artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo ja eĉ ne ekzistas. Se ĝi ekzistus, ĝi estus kombino, kaj en tiaj kombinoj oni ne uzas interligan E-finaĵon (vidu "Precizigaj antaŭelementoj"). Artefarita devenas de la duvortaĵo arte fari. Ĉefelemento estas IT. Preciziga antaŭelemento estas arte fari. Similaj vortoj estas la Zamenhofaj desegnekovrita(M.97) (de desegne kovri), larmelacigita(M.16) (de larme lacigi) kaj plejamato(FA2.105) (de plej ami).

Dusignifaj formoj

Iafoje apud frazetvorto, kiu komenciĝas per rolvorteto, ekzistas samforma kombino kun tute alia signifo. Ĉi tia kolizio okazas normale nur kiam temas pri A-vorto aŭ E-vorto: antaŭĝardena (frazetvorto) = "tia, ke ĝi troviĝas antaŭ ĝardeno", antaŭĝardena (kombino) = "rilata al antaŭĝardeno (tia ĝardeno, kiu troviĝas antaŭ io)". Antaŭpage (frazetvorto) = "antaŭ pago", antaŭpage (kombino) = "per antaŭpago". Suboficira (frazetvorto) = "sub oficiro", suboficira (kombino) = "rilata al suboficiro(j)". Legu ankaŭ pri ĉi tia uzado de rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj.

Vortigo de citaĵoj

Malpli ofta kaj pli ekstrema formo de frazetovortigo estas vortigo de citaĵoj. En tiaj frazetvortoj oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aŭ imaga). En tiaj frazetvortoj oni konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj.

"Vivu!" -> ["vivu!"]-("krii")-I -> vivui = krii "vivu!", saluti iun per la krio "vivu!"

Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara verbo. Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la signifo. Oni ankaŭ povas formi vivuo (salutkrio per "vivu!"), vivua (rilata al vivu-kriado), k.t.p.

"Ne forgesu min!" -> [ne forgesu min]-("floro")-O -> neforgesumino = la florspeco miozoto
(la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)

"Kiel vi fartas?" -> [kiel vi fartas]-UL-O -> kiel-vi-fartas-ulo = tia Esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol "kiel vi fartas?" (eterna komencanto)