AKTO KVARA

La sama ĉambro en la domo de la urbestro.

Sceno I.

Eniras singarde, preskaŭ sur la pintoj de la piedoj: AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, POŜTESTRO, LUKA LUKIĈ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, en plene paradaj uniformoj. La tuta sceno estas parolata per mallaŭtigata voĉo.

Ammos Fjodoroviĉ, starigas ĉiujn duonronde. — Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! Ni ne devas malplaĉi al li: li veturas en la palacon, li komandas nepre laŭ milita maniero! Vi, Pjotr Ivanoviĉ, metu vin je tiu ĉi flanko, kaj vi, Pjotr Ivanoviĉ, stariĝu ĉi tie. (Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ-oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.)

Artemij Filippoviĉ. — Kiel vi volas, Ammos Fjodoroviĉ, sed ni devus ion entrepreni.

Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj kion nome?

Artemij Filippoviĉ. — Nu, oni scias, kion.

Ammos Fjodoroviĉ. — Ŝovi en la manon?

Artemij Filippoviĉ. — Nu jes, ekzemple ŝovi en la manon.

Ammos Fjodoroviĉ. — Estas danĝere, diablo ĝin prenu! Li faros krion: li ja estas regna homo. Sed eble en formo de donaco de la flanko de la nobelaro por ia monumento.

Poŝtestro. — Aŭ diri ekzemple: «Jen per la poŝto alvenis mono, pri kiu oni ne scias, al kiu ĝi apartenas.»

Artemij Filippoviĉ. — Atentu, ke li per la poŝto ne forsendu vin ien malproksimen. Aŭskultu: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda regno. Kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta eskadrono? Prezenti sin oni devas unuope, kaj sen atestantoj fari ... nu, kion oni bezonas, — ke eĉ la oreloj ne aŭdu! Jen tiel oni faras en societo bonorda! Nu, jen vi, Ammos Fjodoroviĉ, komencu la unua.

Ammos Fjodoroviĉ. — Jam pli bone komencu vi! En via institucio la eminenta vizitanto manĝetis panon.

Artemij Filippoviĉ. — Pli bone estos, se tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo.

Luka Lukiĉ. — Mi ne povas, mi ne povas, sinjoroj! Mi konfesas, mi estas tiel edukita, ke kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Ne, sinjoroj, liberigu min, mi petas, liberigu min!

Artemij Filippoviĉ. — Nu, Ammos Fjodoroviĉ, krom vi ni neniun havas. Ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango.

Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, nu! Cicerono! Vidu, kion ili elpensis! Se mi ian fojon entuziasmiĝas, parolante pri dorna hundaro aŭ pri ĉashundo...

Ĉiuj, sin premas al li. — Ne, vi ne sole pri hundoj, vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ, ne forlasu nin, estu patro por ni! ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ!

Ammos Fjodoroviĉ. — Lasu min trankvila, sinjoroj. (Oni aŭdas paŝadon kaj tusetadon en la ĉambro de Ĥlestakov. Ĉiuj konkure rapidas al la pordo, sin puŝas kaj penas eliri; tiu aŭ alia ricevas ekpremon. Oni aŭdas mallaŭtajn ekkriojn:)

Voĉo de Bobĉinskij. — Oj, Pjotr Ivanoviĉ, Pjotr Ivanoviĉ. vi piedpremis mian piedon.

Voĉo de Zemlanika. — Lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro, — vi tute min kunepremis!

(Oni aŭdas ankoraŭ kelkajn ekkriojn: aj! aj! Fine ĉiuj sin elpuŝas kaj la ĉambro restas malplena.)

Sceno II.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov, sola, eliras kun postdormaj okuloj. — Ŝajnas al mi, ke mi diligente ronkis. Kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn? Mi eĉ ekŝvitis. Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas. Mi vidas, ke tie ĉi oni povas agrable pasigi la tempon. Mi amas gastamecon, kaj mi konfesas, al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso. Kaj la filino de la urbestro estas tute ne malbela, kaj ankaŭ la patrino estas tia, ke oni povus ankoraŭ ... Ne, mi ne scias, sed al mi efektive plaĉas lia vivo.

Sceno III.

ĤLESTAKOV kaj AMMOS FJODOROVIĈ.

Ammos Fjodoroviĉ, enirante kaj haltante, al si mem— Dio, mia Dio! elportu min feliĉe; miaj genuoj tute fleksiĝas. (Laŭte, streĉinte sin kaj subtenante la spadon per la mano.) Mi havas la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo, kolegia asesoro Ljapkin-Tjapkin.

Ĥlestakov. — Mi petas, sidiĝu. Vi do tie ĉi estas juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ. — De la jaro 1816 mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigas mian oficon ĝis la nuna tempo.

Ĥlestakov. — Estas tamen profita afero esti juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ. — Por tri trijaraj serioj mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro de kvara grado pro aprobo de la estraro. (Al si mem.) Kaj la mono estas en la pugno, sed la pugno estas tuta en fajro.

Ĥlestakov. — Ha, al mi plaĉas Vladimiro. Jen Anno de la tria grado jam ne tiel plaĉas al mi.

Ammos Fjodoroviĉ, elŝovante iom post iom antaŭen la fermitan pugnon. Al si mem. — Mia Dio! mi ne scias, kie mi sidas! Kvazaŭ brulantaj karboj estas sub mi.

Ĥlestakov. — Kion vi tie havas en la mano?

Ammos Fjodoroviĉ, konfuziĝinte kaj faligante la banknotojn sur la plankon. — Nenion, sinjoro.

Ĥlestakov. — Kiel nenion? Mi vidas, ke mono elfalis el via mano.

Ammos Fjodoroviĉ, tremante per la tuta korpo. — Tute ne, sinjoro! (Al si mem.) Ho, mia Dio! Jen mi jam estas transdonita al la juĝo! Oni jam alsendis veturileton, por kapti min!

Ĥlestakov, levante la monon. — Jes, ĝi estas mono.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. — Nu, ĉio estas finita, — mi pereis.

Ĥlestakov. — Ĉu vi scias? donu ĝin al mi prunte.

Ammos Fjodoroviĉ, rapide. — Certe, certe ... kun granda plezuro. (Al si mem.) Nu, pli kuraĝe, pli kuraĝe! Savu min, Sankta Di-patrino!

Ĥlestakov. — Vidu, mi en la vojo tro multe elspezis: tio kaj alio ... Cetere, mi el la bieno tuj resendos al vi la monon.

Ammos Fjodoroviĉ. — Ha, mi petas vin, kion vi diras! Jam sen tio ĝi estas tia honoro ... Kompreneble, per mia malforta povo, per diligenteco kaj fervoro rilate la estraron ... mi penos meriti ... (Leviĝas de la seĝo, sin streĉas kaj tenas la manojn laŭlonge de la kruroj.) Mi ne kuraĝas pli tedi vin per mia alestado. Ĉu vi ne donos ian ordonon?

Ĥlestakov. — Kian ordonon?

Ammos Fjodoroviĉ. — Mi volis diri, ĉu vi ne donos ian ordonon al la ĉi tiea distrikta juĝejo?

Ĥlestakov. — Por kio do? Mi ja nun ĝin tute ne bezonas; ne, nenion. Mi profunde vin dankas.

Ammos Fjodoroviĉ, salutante kaj forirante, al si mem. — Nu, la urbo estas nia!

Ĥlestakov, post la foriro de la juĝisto. — La juĝisto estas bona homo!

Sceno IV.

ĤLESTAKOV kaj la POŜTESTRO, eniras streĉiĝinte, en uniformo, subtenante la spadon.

Poŝtestro. — Mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro, kortega konsilanto Ŝpekin.

Ĥlestakov. — Ha, mi vin petas! Mi tre amas agrablan societon. Sidiĝu. Vi ja ĉiam tie ĉi loĝas?

Poŝtestro. — Tute vere.

Ĥlestakov. — Al mi plaĉas la ĉi tiea urbeto. Kompreneble, ĝi ne estas tre multehoma — sed tio ĉi ne estas grava. Ĝi ja ne estas ĉefurbo. Ĉu ne vere, ĝi ja ne estas ĉefurbo?

Poŝtestro. — Absolute vere.

Ĥlestakov. — Nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono kaj ne ekzistas provincaj anseroj. Kia estas via opinio, ĉu ne vere?

Poŝtestro. — Tute vere. (Al si mem.) Li tamen tute ne estas fiera; pri ĉio li demandas.

Ĥlestakov. — Kaj tamen ja konfesu, oni ja ankaŭ en malgranda urbeto povas pasigi la vivon feliĉe?

Poŝtestro. — Tute vere.

Ĥlestakov. — Laŭ mia opinio, kion oni bezonas? Ni bezonas nur, ke oni nin estimu, sincere amu, — ĉu ne vere?

Poŝtestro. — Tute ĝuste.

Ĥlestakov. — Mi konfesas, mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. Oni, kompreneble, nomos min stranga, sed mi havas tian karakteron. (Rigardante al li en la okulojn, diras al si mem.) Nu, mi provu peti de tiu ĉi poŝtestro pruntedonon. (Laŭte.) Kian strangan okazon mi havis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Poŝtestro — Kial do ne? Mi rigardos ĝin kiel la plej grandan feliĉon. Jen, mi petas. El la tuta koro mi estas preta servi al vi.

Ĥlestakov. — Mi vin tre dankas. Kaj mi, mi konfesas, terure ne amas rifuzi al mi ion en la vojaĝo; kaj eĉ por kio tion fari? Ĉu ne vere?

Poŝtestro. — Tute ĝuste. (Leviĝas, streĉiĝas kaj subtenas la spadon.) Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado ... Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado?

Ĥlestakov. — Ne, nenion.

(La poŝtestro salutas kaj foriras.)

Ĥlestakov, ekfumante cigaredon. — La poŝtestro, ŝajnas al mi, estas ankaŭ tre bona homo; almenaŭ komplezema li estas. Mi amas tiajn homojn.

Sceno V.

ĤLESTAKOV kaj LUKA LUKIĈ, kiu estas preskaŭ enpuŝata tra la pordo. Post li oni aŭdas voĉon preskaŭ laŭte: «Kion vi timas?»

Luka Lukiĉ, streĉiĝante kun tremo kaj subtenante la spadon. — Mi havas la honoron min prezenti: inspektoro de lernejoj, titola konsilanto Ĥlopov.

Ĥlestakov. — Ha, mi petas! Sidiĝu, sidiĝu! Ĉu vi ne deziras cigaredon? (Donas al li cigaredon.)

Luka Lukiĉ, al si mem, ŝanceliĝante. — Jen vi havas! Tion ĉi mi jam tute ne atendis. Ĉu preni aŭ ne preni?

Ĥlestakov. — Prenu, prenu; ĝi estas bona cigaredo. Kompreneble, ne tia kiel en Peterburgo. Tie, mia sinjoro, mi fumadis cigaredojn po dudek-kvin rubloj por cento — oni poste simple kisas al si la manon, kiam oni ĝin elfumis. Jen estas fajro, ekfumu. (Donas al li kandelon.)

Luka Lukiĉ, provas ekfumi kaj tute tremas.

Ĥlestakov. — Sed ne de tiu ĉi fino!

Luka Lukiĉ, de timo elfaligas la cigaredon, ekkraĉas kaj, svinginte per la mano, diras al si mem. — La diablo ĉion prenu! pereigis la malbenita timemeco!

Ĥlestakov. — Mi vidas, vi ne estas amanto de cigaredoj. Kaj mi konfesas, ili estas mia malforta flanko. Jen ankaŭ rilate la virinan sekson, mi neniel povas esti indiferenta. Kiel vi? Kiaj pli plaĉas al vi — brunulinoj aŭ blondulinoj?

Luka Lukiĉ, estas en plena embaraso, kion li devas respondi.

Ĥlestakov. — Ne, diru malkaŝe: brunulinoj aŭ blondulinoj?

Luka Lukiĉ. — Mi ne kuraĝas scii.

Ĥlestakov. — Ne, ne, ne elturnu vin! Mi volas nepre ekscii vian guston.

Luka Lukiĉ. — Mi kuraĝas raporti ... (Al si mem.) Nu, mi mem ne scias, kion mi parolas.

Ĥlestakov. — Ha, ha! Vi ne volas diri. Certe jam ia brunulino enbatis al vi najleton. Konfesu, ŝi enbatis?

Luka Lukiĉ, silentas.

Ĥlestakov. — Ha, ha? Vi ruĝiĝis! Vi vidas, vi vidas! Kial do vi ne parolas?

Luka Lukiĉ. — Mi timiĝis. Via moŝ ... ekscel ... prin ... (Al si mem.) Vendis min la malbenita lango, vendis!

Ĥlestakov. — Vi timiĝis? En miaj okuloj efektive estas io, kio inspiras senkuraĝecon. Almenaŭ mi scias, ke neniu virino povas ilin elteni, ĉu ne vere?

Luka Lukiĉ. — Tute vere.

Ĥlestakov. — Jen stranga okazo min trafis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Luka Lukiĉ, kaptante sian poŝon, al si mem. — Nun estos bela afero, se mi ne havas! Estas, estas! (Elprenas kaj donas tremante la banknotojn.)

Ĥlestakov. — Mi dankas vin humile.

Luka Lukiĉ, streĉiĝante kaj subtenante la spadon. — Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado.

Ĥlestakov. — Adiaŭ.

Luka Lukiĉ, elkuras rapide kaj diras al si mem. — Nu, dank' al Dio! Eble li ne enrigardos en la klasojn.

Sceno VI.

ĤLESTAKOV kaj ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, streĉiĝinte kaj subtenante la spadon.

Artemij Filippoviĉ. — Mi havas la honoron min prezenti: kuratoro de kadukulejoj, kortega konsilanto Zemlanika.

Ĥlestakov. — Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi.

Artemij Filippoviĉ. — Mi havis la honoron akompani vin kaj akcepti vin persone en la kadukulejoj konfiditaj al mia administrado.

Ĥlestakov. — Ha, jes! mi memoras. Vi tre bone nin regalis per matenmanĝo.

Artemij Filippoviĉ. — Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo.

Ĥlestakov. — Mi konfesas, ke ĝi estas mia malforta flanko, — mi amas bonan kuirejon. Diru, mi petas, ŝajnas al mi, kvazaŭ hieraŭ vi estis de iom pli malalta kresko, ĉu ne vere?

Artemij Filippoviĉ. — Tre povas esti. (Post kelka silento.) Mi povas diri, ke mi nenion domaĝas kaj mi fervore plenumas mian servadon. (Alŝovas sin pli proksime kun sia seĝo kaj parolas mallaŭte.) Jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras; ĉiuj aferoj estas en granda malordo: la sendaĵoj estas retenataj ... volu mem intence esplori. Ankaŭ la juĝisto, kiu ĵus estis antaŭ mia veno, okupas sin nur per ĉasado de leporoj, en la oficejoj li tenas hundojn, kaj lia konduto, se mi devas konfesi antaŭ vi, — kompreneble, pro la utilo de la patrujo, mi devas tion ĉi fari, kvankam li estas mia parenco kaj amiko, — lia konduto estas la plej kondamninda. Ekzistas tie ĉi unu bienhavanto Dobĉinskij, kiun plaĉis al vi vidi; kaj apenaŭ tiu ĉi Dobĉinskij ien eliras el la domo, la juĝisto jam tie sidas ĉe lia edzino, mi povas ĵuri ... kaj intence rigardu la infanojn: neniu el ili similas Dobĉinskij-n, sed ĉiuj, eĉ la malgranda knabineto, estas veraj portretoj de la juĝisto.

Ĥlestakov. — Kion mi aŭdas! kaj mi neniel pensus, ke tiel estas.

Artemij Filippoviĉ. — Jen ankaŭ la inspektoro de la ĉi tiea lernejo ... Mi ne scias, kiel la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli malbona ol jakobeno, kaj li inspiras al la junularo tiajn malbontendencajn regulojn, ke estas eĉ malfacile tion ĉi esprimi. Ĉu vi ne ordonos, mi ĉion tion ĉi raportos pli bone sur papero?

Ĥlestakov. — Bone, vi povas raporti eĉ sur papero. Al mi estos tre agrable. Mi iom amas en enua tempo tralegi iom amuzan ... Kiel estas via nomo? Mi ĉiam forgesas.

Artemij Filippoviĉ. — Zemlanika.

Ĥlestakov. — Ha jes! Zemlanika. Kaj kiel, diru, mi petas, ĉu vi havas infanetojn?

Artemij Filippoviĉ. — Sendube! kvin; du estas jam grandaĝaj.

Ĥlestakov. — Ha, grandaĝaj! Kaj kiel ili ... kiel ili tion? ...

Artemij Filippoviĉ. — Tio estas, ĉu ne plaĉas al vi demandi, kiel oni ilin nomas?

Ĥlestakov. — Jes, kiel oni ilin nomas?

Artemij Filippoviĉ. — Nikolao, Ivano, Elizabeto, Mario kaj Perpetuo.

Ĥlestakov. — Tre bone.

Artemij Filippoviĉ. — Mi ne kuraĝas tedi per mia alestado, forpreni tempon, destinitan por sanktaj devoj ... (Salutas kaj intencas foriri.)

Ĥlestakov, akompanante. — Ne, nenion malhelpas. Ĉi ĉio estas tre ridinda, kion vi parolis. Mi petas vin, ankaŭ en alia tempo ... Mi tion ĉi tre amas. (Reiras kaj malferminte la pordon, krias al la foririnto.) He, vi! kiel oni vin ... mi ĉiam forgesas, kiel estas via nomo kaj patronomo.

Artemij Filippoviĉ. — Artemij Filippoviĉ.

Ĥlestakov. — Estu tiel bona, Artemij Filippoviĉ. Stranga okazo min trafis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi, ekzemple kvarcent rublojn?

Artemij Filippoviĉ. — Mi havas.

Ĥlestakov. — Ha, kiel bonokaze. Mi humile vin dankas.

Sceno VII.

ĤLESTAKOV, BOBĈINSKIJ kaj DOBĈINSKIJ.

Bobĉinskij. — Mi havas la honoron prezenti min: loĝanto de la ĉi tiea urbo, Pjotr, filo de Ivano, Bobĉinskij.

Dobĉinskij. — Bienhavanto Pjotr, filo de Ivano, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. — Ha, sed mi vin jam vidis. ŝajnas al mi, ke vi tiam falis? Nu, kiel fartas via nazo?

Bobĉinskij. — Dank' al Dio! Ne volu maltrankviliĝi: ĝi kovriĝis, tute kovriĝis.

Ĥlestakov. — Estas bone, ke ĝi kovriĝis. Mi ĝojas ... (Subite kaj abrupte.) Monon vi ne havas?

Dobĉinskij. — Monon? Kiel monon?

Ĥlestakov. — Pruntedoni ekzemple mil rublojn.

Bobĉinskij. — Tian sumon, per Dio, mi ne havas. Ĉu ne havas vi, Pjotr Ivanoviĉ?

Dobĉinskij. — Kun mi, mi ne havas, ĉar mia mono, se vi scias, estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgado.

Ĥlestakov. — Nu, se vi ne havas mil, mi petas cent rublojn.

Bobĉinskij, serĉante en la poŝoj. — Ĉu vi, Pjotr Ivanoviĉ, ne havas cent rublojn? Mi havas nur kvardek per banknotoj.

Dobĉinskij, rigardante en la paperujon. — Mi havas entute nur dudek-kvin rublojn.

Bobĉinskij. — Sed vi serĉu pli bone, Pjotr Ivanoviĉ! Mi scias, vi havas tie en la poŝo de la dekstra flanko traŝiron, kaj la mono kredeble iel enfalis en la traŝiron.

Dobĉinskij. — Ne, kredu al mi, ankaŭ en la traŝiro ne estas.

Ĥlestakov. — Nu, tute egale. Mi ja nur simple tiel diris. Bone, estu sesdek-kvin rubloj ... Tute egale. (Li prenas la monon.)

Dobĉinskij. — Mi kuraĝas peti vin pri unu tre delikata cirkonstanco.

Ĥlestakov. — Pri kio?

Dobĉinskij. — Afero de tre delikata eco: mia plej maljuna filo, volu vidi, estas naskita de mi ankoraŭ antaŭ la edziĝo.

Ĥlestakov. — Jes?

Dobĉinskij. — Tio estas, oni nur tiel diras, sed efektive mi naskis lin tute tiel kvazaŭ en edzeco, kaj ĉion tion mi poste dece fortikigis per leĝa ligo de edzeco. Sekve, volu vidi, mi volas, ke li nun estu jam tute, tio estas mia leĝa filo, kaj ke li estu nomata tiel, kiel mi, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. — Bone, li estu nomata; mi konsentas.

Dobĉinskij. — Mi eĉ ne maltrankviligus vin, sed estas domaĝe pro liaj kapabloj. La bubo estas tia ... li donas grandajn esperojn: parkere li rakontas diversajn versaĵojn, kaj se li ie trovas tranĉileton, li tuj faras malgrandan droŝketon tiel arte, kiel artifikisto. Jen ankaŭ Pjotr Ivanoviĉ scias.

Bobĉinskij. — Jes, grandajn kapablojn li havas.

Ĥlestakov. — Bone, bone! Mi zorgos pri tio ĉi, mi parolos ... mi esperas ... ĉio ĉi tio estos farita, jes, jes ... (Turnante sin al Bobĉinskij.) Ĉu vi ne havas ankaŭ ion por diri al mi?

Bobĉinskij. — Certe, mi havas tre humilegan peton.

Ĥlestakov. — Nome kion, pri kio?

Bobĉinskij. — Mi petas vin plej humile, kiam vi veturos Peterburgon, diru tie al ĉiuj diversaj eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Simple tiel diru: loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. — Tre bone.

Bobĉinskij. — Kaj se iel vi havos okazon al la regnestro, tiam vi ankaŭ al la regnestro diru, ke jen via Imperiestra Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. — Tre bone.

Dobĉinskij. — Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Bobĉinskij. — Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Ĥlestakov. — Nenio grava, nenio grava! Al mi estas tre agrable. (Elakompanas ilin.)

Sceno VIII.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov, sola. — Tie ĉi estas multe da oficistoj. ŝajnas al mi tamen, ke ili min prenas por regna homo. Kredeble mi hieraŭ ekŝutis al ili iom da polvo en la okulojn. Kia malsaĝularo! Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo: li skribadas artikoletojn, — nu, li ilin bone prifrapu per la plumo. He, Osip, donu al mi paperon kaj inkon! (Osip enrigardas tra la pordo kaj diras: «Tuj».) Kaj certe, se iu trafos sur la denton de Trjapiĉkin, — tiam gardu vin: pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus, kaj monon li ankaŭ amas. Cetere, ĉi tiuj oficistoj estas bonaj homoj; ĝi estas de ilia flanko bona trajto, ke ili donis al mi prunte. Mi intence trarigardos, kiom da mono mi havas. Jen de la juĝisto tricent; jen de la poŝtestro tricent, sescent, sepcent, okcent ... — kia malpura banknoto! — okcent, naŭcent ... Oho! transpaŝas milon ... Nu, venu nun, kapitano, mi volus vin trafi nun! ni rigardu, kiu kiun batos!

Sceno IX.

ĤLESTAKOV kaj OSIP, kun inko kaj papero.

Ĥlestakov. — Nu, kiel? vi vidas, malsaĝulo, kiel oni min regalas kaj akceptas? (Komencas skribi.)

Osip. — Jes, dank' al Dio. Sed vi scias, Ivan Aleksandroviĉ, kion mi diros al vi?

Ĥlestakov. — Kion do?

Osip. — Forveturu de ĉi tie! Per Dio, estas jam tempo.

Ĥlestakov, skribas. — Jen sensencaĵo! Por kio?

Osip. — Iale. Lasu ilin ĉiujn al Dio! Vi amuziĝis tie ĉi du tagojn, — nu, estas sufiĉe. Por kio ligiĝi kun ili por longe? Kraĉu sur ilin! Oni ne povas antaŭvidi: eble iu alia alveturos ... Per Dio, Ivan Aleksandroviĉ! Kaj ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn, — ni tiel bonege ekruliĝus!. ..

Ĥlestakov, skribas. — Ne, mi volas ankoraŭ iom loĝi ĉi tie. Ni lasu ĝis morgaŭ.

Osip. — Kial morgaŭ! Per Dio, ni forveturu, Ivan Aleksandroviĉ! Kvankam oni akceptas vin kun grandaj honoroj, tamen vidu, estas pli bone forveturi plej baldaŭe; kredu al mi, oni ja prenis vin por iu alia ... Kaj ankaŭ la patro koleros, ke vi tiel longe restis en la vojo. Kredu al mi, ni ja tiel bonege ekruliĝus! Kaj ĉevalojn oni donus tie ĉi bonegajn.

Ĥlestakov, skribas. — Nu, bone. Forportu nur antaŭe tiun ĉi leteron; se vi volas, prenu samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton. Sed por tio rigardu, ke la ĉevaloj estu bonaj! Al la veturigistoj diru, ke mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron kaj ili kantu kantojn! (Daŭrigas skribi.) Mi prezentas al mi, Trjapiĉkin mortos de ridado ...

Osip. — Mi sendos, sinjoro, la leteron per ĉi tiea servanto, kaj mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata.

Ĥlestakov, skribas. — Bone, alportu nur kandelon.

Osip, eliras kaj parolas malantaŭ la scenejo. — He, aŭskultu, mia kara! Forportu la leteron al la poŝto kaj diru al la poŝtestro, ke li akceptu sen mono, kaj diru, ke oni tuj alvenigu al la sinjoro la plej bonan triĉevalan veturilon, kurieran; kaj la koston de veturado, diru, la sinjoro ne pagas: la veturado, diru. estas regnokasa. Kaj ke ĉio fariĝu plej rapide, ĉar alie, diru, la sinjoro koleros. Atendu, ankoraŭ la letero ne estas preta.

Ĥlestakov, daŭrigas skribi. — Estus interese scii, kie li nun loĝas — en la strato Poŝtoficeja aŭ en la Goroĥova? Li ja ankaŭ amas ofte ŝanĝi la loĝejojn kaj ne pagi. Mi adresos divenprove strato Poŝtoficeja. (Faldas la leteron kaj surskribas.)

Osip, alportas kandelon, Ĥlestakov sigelas. Oni aŭdas la voĉon de Derĵimorda: «— Kien vi vin ŝovas, barbulo? Oni diras al vi, ke estas ordonite neniun lasi!»

Ĥlestakov, donas al Osip la leteron. — Prenu, forportu.

Voĉoj de komercistoj. — Lasu nin, nia kara! Vi ne povas ne lasi: ni venis pro serioza afero.

Voĉo de Derĵimorda. — For, for! Li ne akceptas, li dormas. (La bruo pligrandiĝas.)

Ĥlestakov. — Kio tie estas, Osip? Rigardu, pro kio estas la bruo.

Osip, rigardante tra la Jenestro. — Iaj komercistoj volas eniri, sed la policano ilin ne lasas. Ili svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi.

Ĥlestakov, alirante al la fenestro. — Kion vi deziras, miaj karaj?

Voĉo de komercistoj. — Al via afabla moŝto ni volas nin turni. Ordonu, reganto nia, akcepti petoskribon.

Ĥlestakov. — Enlasu ilin, enlasu! Ili venu. Osip, diru al ili, ke ili venu. (Osip foriras.)

Ĥlestakov, akceptas tra la fenestro petoskribojn, disvolvas unu el ili kaj legas. — «Al lia altamoŝta ekscelenca moŝta sinjoro financestro, de la komercisto Abdulin ...» Diablo scias, kion li skribis: eĉ ne ekzistas tia titolo!

Sceno X.

ĤLESTAKOV kaj KOMERCISTOJ, kun korbo da vino kaj kun konusoj da sukero.

Ĥlestakov. — Kio estas al vi, miaj karaj?

Komercistoj. — Kun plej humila peto ni venas al via afabla moŝto.

Ĥlestakov. — Kaj kion vi deziras?

Komercistoj. — Ne pereigu nin, reganto nia! Maljusteco estas farata al ni tute sen ia kaŭzo.

Ĥlestakov. — De kiu?

Unu el la komercistoj. — Nu, ĉio de la ĉi tiea urbestro. Tia urbestro, ho, reganto mia, neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo. Tiajn ofendojn li faras, ke eĉ priskribi ne estas eble. Per senĉesa enloĝigado de soldatoj li tute nin elturmentis, ni ne scias jam kiel nin savi. Ne laŭ decaj agoj li agas. Li ekkaptas per la barbo kaj diras: «Ha, vi, tataro!» Per Dio! Nu, se ni, por tiel diri, ne farus decan respekton al li, — sed ni ja ĉiam plenumas la ordon: kion oni devas doni por vesto al lia edzino kaj filino, — ni kontraŭ tio ne disputas. Sed ne, vidu, al li ĉio ĉi tio ne sufiĉas, — per Dio! Li venas en la magazenon, kaj kion li trovas, li ĉion prenas. Li ekvidas pecon da drapo, li tuj diras: «He, mia kara, tio ĉi estas bona drapo: forportu ĝin al mi.» Kaj ni vole-ne-vole portas, kaj la peco ja enhavas ĉirkaŭ kvindek arŝinojn.

Ĥlestakov. — Ĉu vere! Ha, kia fripono li do estas!

Komercistoj. — Per Dio! Tian urbestron neniu memoras, simple ni devas ĉion kaŝi en la magazeno, kiam ni lin ekvidas. Tio estas ne sole, por tiel diri, ian delikataĵon, sed eĉ ĉian abomenaĵon, li prenas: sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi, — kaj li la tutan.manon tien enŝovas. Lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono, kaj ŝajnas al ni, ni tiam portas jam al li en granda amaso ĉion, kion oni nur povas, nenio mankas al li; sed ne, donu al li ankoraŭ, li diras ke ankaŭ la tago de la sankta Onufrio estas lia nomfesto. Kion fari? Ankaŭ en la Onufria tago ni portas.

Ĥlestakov. — Sed tio ĉi ja estas simple rabisto!

Komercistoj. — Per Dio, vere. Kaj provu nur diri unu vorton de protesto, li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloĝigi. Kaj se vi nur per io lin kolerigis, li ordonas fermi la pordon: «Mi vin, — li diras, — ne submetos, — li diras, — al korpa puno aŭ al torturo: tion ĉi, — li diras,— la leĝo malpermesas, sed jen, mia kara, vi manĝos ĉe mi haringon!»

Ĥlestakov. — Ha, kia malnoblulo! Sed por tio ĉi li devas ja esti sendita rekte Siberion.

Komercistoj. — Nu, kien ajn via afabla moŝto lin forsendos — ĉio estos bona, nur, por tiel diri, pli malproksimen de ni. Ne rifuzu, nia patro, akcepti nian regalon de bondeziro: ni salutas vin per iom da sukero kaj per korbeto da vino.

Ĥlestakov. — Ne, vi tion ĉi ne pensu; mi prenas absolute neniajn subaĉetojn. Jen ekzemple, se vi proponus al mi prunte tri centojn da rubloj, — nu, tio estus tute alia afero: preni prunte mi povas.

Komercistoj. — Kun plezuro, nia patro! (Ili elprenas monon.) Sed kio estas tricent! jam pli bone prenu kvincent, nur helpu.

Ĥlestakov. — Bone: prunte — mi nenion diros, mi prenos.

Komercistoj, transdonas al li sur arĝenta pleto la monon. — Nu, faru al ni la komplezon, prenu jam ankaŭ la pleteton.

Ĥlestakov. — Bone, mi povas preni ankaŭ la pleton.

Komercistoj, salutante. — Nu, volu preni jam kune ankaŭ iom da sukero.

Ĥlestakov. — Ho, ne, subaĉetojn mi prenas neniajn...

Osip. — Via moŝto! kial vi ne prenas? Prenu! En la vojo ĉio taŭgos. Donu la konusojn kaj la korbeton. Donu ĉion, ĉio estos utila. Kio tie estas? ŝnureto? Donu ankaŭ la ŝnureton, — en la vojo ankaŭ ŝnureto estos utila; se la veturileto ie rompiĝos aŭ io simila, oni povos ligi.

Komercistoj. — Faru do jam tian favoron, via grafa moŝto! Se jam vi, por tiel diri, ne helpos en nia peto, tiam ni jam ne scias, kion fari; restos al ni nur pendigi nin.

Ĥlestakov. — Nepre, nepre! Mi penos. (La komercistoj foriras.)

Voĉo de virino. — Ne, vi ne havas la rajton ne allasi min! Mi plendos kontraŭ vi al li mem. Vi ne puŝu tiel dolore!

Ĥlestakov. — Kiu tie estas? (Aliras al la fenestro.) Kion vi deziras, mia virino?

Voĉoj de du virinoj. — Vian favoron mi petas, patro mia. Ordonu aŭskulti min, reganto mia.

Ĥlestakov, tra la fenestro. — Enlasu ŝin.

Sceno XI.

ĤLESTAKOV, SERURISTEDZINO kaj SUBOFICIREDZINO

Seruristedzino, salutante ĝis la planko. — Favoron mi petas...

Suboficiredzino. — Favoron mi petas...

Ĥlestakov. — Sed kiaj virinoj vi estas?

Suboficiredzino. — Suboficira edzino Ivanova.

Seruristedzino. — Seruristedzino, ĉi tiea urbanino, Fevronja Petrova Poŝljopkina, mia patro...

Ĥlestakov. — Haltu, antaŭe unu parolu. Kion vi bezonas?

Seruristedzino. — Favoron vian mi petas, kontraŭ la urbestro mi alportas mian plej humilan peton! Dio donu al li ĉian eblan malbonon! Nek liaj infanoj, nek li, fripono, nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu en io ian profiton!

Ĥlestakov. — Kio estas?

Seruristedzino. — Li ja ordonis preni mian edzon en la soldataron, kvankam tute ne estis nia vico, — tia fripono! eĉ laŭ la leĝo ne estas permesite: li estas ja edzigita.

Ĥlestakov. — Kiel do li povis tion ĉi fari?

Seruristedzino. — Li faris, fripono, li faris, — Dio lin batu en tiu mondo kaj en ĉi tiu! ke li, se li havas onklinon, ankaŭ al la onklino venu ĉia malbono, kaj se lia patro vivas, ankaŭ la patro, kanajlo, mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam, fripono malbenita! Oni devis preni la filon de la tajloro, li ja estis ankaŭ drinkemulo, sed la gepatroj donis riĉan donacon, tiam li alkroĉiĝis al la filo de la komercistino Pantelejeva, sed Pantelejeva ankaŭ sendis al lia edzino tri pecojn da tolo, — tiam li turnis sin al mi. «Por kio, — li diras, — vi bezonas edzon? li jam ne taŭgas por vi.» Sed tion mi scias, ĉu li taŭgas aŭ ne taŭgas; ĝi estas mia afero, fripono malbenita! «Li estas, — li diras, — ŝtelisto; kvankam li nun ne ŝtelis, sed tute egale, — li diras, — li poste ŝtelos, oni lin ankaŭ sen tio en la venonta jaro prenos en la soldataron.» Sed mi, kiel mi povas esti sen edzo, fripono malbenita! Mi estas malforta homo, vi malnoblulo tiela! Via tuta parencaro neniam vidu la lumon de Dio! kaj se vi havas bopatrinon, tiam ankaŭ la bopatrino...

Ĥlestakov. — Bone, bone. Nu, kaj vi? (Elkondukas la maljunulinon.)

Seruristedzino, forirante. — Ne forgesu, nia patro! Estu favora!

Suboficiredzino. — Kontraŭ la urbestro mi venis, patro mia...

Ĥlestakov. — Nu, kio, pri kio? Diru en mallongaj vortoj.

Suboficiredzino. — Li vergis min, patro mia!

Ĥlestakov. — Kiel?

Suboficiredzino. — Per eraro, mia patro! Niaj virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue, tiam ĝi kaptis min, kaj ĝi tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi.

Ĥlestakov. — Kion do oni povas nun fari?

Suboficiredzino. — Fari oni kompreneble nenion povas. Sed por la eraro ordonu, ke li pagu punmonon. Forĵeti mem mian feliĉon mi ja ne bezonas, kaj mono estas nun por mi tre utila.

Ĥlestakov. — Bone, bone! Iru, iru! Mi faros disponon. (Tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj.) Nu, kiu tie estas ankoraŭ? (Aliras al la fenestro.) Mi ne volas, mi ne volas! Ne estas bezone, ne bezone! (Forirante.) Ili jam tro tedis min, diablo ilin prenu! Ne enlasu, Osip!

Osip, krias tra la fenestro. — For, for! Nun ne estas tempo, venu morgaŭ! (La pordo malfermiĝas kaj el tie elstariĝas ia figuro en frisa supervesto, kun nerazita barbo, ŝveliĝinta lipo kaj ĉirkaŭligita vango; post ĝi en la perspektivo montriĝas kelkaj aliaj.)

Osip. — For, for! Kien vi vin ŝovas? (Li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro kaj elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon, puŝferminte post si la pordon.)

Sceno XII.

ĤLESTAKOV kaj MARJA ANTONOVNA.

Marja Antonovna. — Ha!

Ĥlestakov. — Kial vi tiel ektimis, sinjorino?

Marja Antonovna. — Ne, mi ne ektimis.

Ĥlestakov, pozante. — Mi petas vin, sinjorino, al mi estas tre agrable, ke vi prenis min por tia homo, kiu ... Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin, kien vi intencis iri?

Marja Antonovna. — Certe, mi nenien iris.

Ĥlestakov. — Kial do ekzemple vi nenien iris?

Marja Antonovna. — Mi pensis, eble ĉi tie estas la patrino...

Ĥlestakov. — Ne, mi volus scii, kial vi nenien iris? Marja Antonovna. — Mi malhelpis vin. Vi estis okupata de gravaj aferoj.

Ĥlestakov, pozante. — Sed viaj okuloj estas pli bonaj ol gravaj aferoj ... Vi neniel povas malhelpi min, en nenia maniero; kontraŭe, vi povas fari plezuron.

Marja Antonovna. — Vi parolas en maniero ĉefurba.

Ĥlestakov. — Por tia bela persono, kiel vi, ĉu mi povas kuraĝi esti tiel feliĉa kaj proponi al vi seĝon? Sed ne, al vi decas ne seĝo, sed trono.

Marja Antonovna. — Efektive, mi ne scias ... mi tiel bezonis iri. (Sidiĝas.)

Ĥlestakov. — Kian belan tuketon vi havas!

Marja Antonovna. — Vi estas mokisto, vi deziras nur moki provincanojn.

Ĥlestakov. — Kiel mi dezirus, sinjorino, esti via tuketo, por ĉirkaŭpreni vian lilian koleton.

Marja Antonovna. — Mi tute ne komprenas, pri kio vi parolas: ia tuketo ... Kia stranga vetero estas hodiaŭ.

Ĥlestakov. — Sed viaj lipetoj, sinjorino, estas pli bonaj ol ĉiu vetero.

Marja Antonovna. — Vi ĉiam parolas ion tian ... Mi petus vin, ke vi pli bone skribu al mi pro memoro iajn versojn en la albumon. Vi kredeble scias multe da ili.

Ĥlestakov. — Por vi, sinjorino, ĉion, kion vi volas. Postulu, kiajn versojn vi deziras?

Marja Antonovna. — Iajn tiajn bonajn, novajn.

Ĥlestakov. — Nu, kia gravaĵo estas versoj! Mi scias multe da ili.

Marja Antonovna. — Nu, diru do, kiajn do vi skribos al mi?

Ĥlestakov. — Sed por kio diri? Mi ja sen tio ilin scias.

Marja Antonovna. — Mi ilin tre amas...

Ĥlestakov. — Sed mi havas multe da ili kaj plej diversajn. Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon: «Vi, homo multe suferanta, ne plendu vane kontraŭ Dio! ...» aŭ, ankaŭ aliajn ... nun mi ne povas ilin rememori; cetere, ĉio estas ne grava. Pli bone mi anstataŭ tio prezentos al vi mian amon, kiu de via rigardo ... (Li alŝovas la seĝon.)

Marja Antonovna. — Amo! Mi ne komprenas amon ... Mi neniam eĉ sciis, kio ... amo ... (Deŝovas la seĝon.)

Ĥlestakov. — Kial do vi deŝovas vian seĝon? Al ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia.

Marja Antonovna, deŝovante sin. — Kial do proksime? Egale estos se malproksime.

Ĥlestakov, alŝovante sin. — Kial do malproksime? Egale estos se proksime.

Marja Antonovna, deŝovante sin. — Sed por kio do?

Ĥlestakov, alŝovante sin. — Sed ĝi ja nur ŝajnas al vi, ke estas proksime; vi imagu al vi, ke estas malproksime. Kiel mi estus feliĉa, sinjorino, se mi povus premi vin en miaj brakoj.

Marja Antonovna, rigardas al la fenestro. — Kio ĝi tie estas, kvazaŭ preterflugis? Pigo aŭ ia alia birdo?

Ĥlestakov, kisas ŝin sur la ŝultro kaj rigardas al la fenestro. — Ĝi estas pigo.

Marja Antonovna, leviĝas kun indigno. — Ne, tio ĉi estas jam tro ... Tia aroganteco! ...

Ĥlestakov, retenante ŝin. — Pardonu, sinjorino, mi faris tion ĉi de amo, efektive de amo.

Marja Antonovna. — Vi rigardas min kiel tian provincaninon ... (Penegas foriri.)

Ĥlestakov, plue retenante ŝin. — De amo, kredu al mi, ke de amo. Mi nur simple ŝercis: Marja Antonovna, ne koleru! Mi estas preta sur la genuoj peti pardonon de vi. (Metas sin genue.) Pardonu do, pardonu! Vi vidas, mi estas genue!

Sceno XIII.

La SAMAJ kaj ANNA ANDREJEVNA.

Anna Andrejevna, ekvidinte Ĥlestakovon genue. — Ha kia pasaĵo!

Ĥlestakov, leviĝante. — Ha, diablo prenu!

Anna Andrejevna, al la filino. — Kion tio ĉi signifas, sinjorino? Kiaj agoj tio ĉi estas?

Marja Antonovna. — Mi, patrineto...

Anna Andrejevna. — Iru for de ĉi tie! Vi aŭdas? for, for! Ne kuraĝu eĉ montri vin al miaj okuloj. (Marja Antonovna foriras kun larmoj.) Pardonu, mi konfesas, mi estas tiel mirigita...

Ĥlestakov, al si mem. — Kaj ŝi ankaŭ estas tre apetita, tute ne malbela. (Metas sin genue.) Sinjorino, vi vidas, mi brulas de amo.

Anna Andrejevna. — Kiel, vi estas genue? Ha, leviĝu, leviĝu! Tie ĉi la planko estas tute ne pura.

Ĥlestakov. — Ne, genue, nepre genue, mi volas scii, kion la sorto donas al mi, vivon aŭ morton.

Anna Andrejevna. — Sed, permesu, mi ne komprenas ankoraŭ plene la signifon de la vortoj. Se mi ne eraras, vi faras deklaracion pri mia filino?

Ĥlestakov. — Ne, mi amas vin mem. Mia vivo estas sur hareto. Se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam mi ne valoros la teran ekzistadon. Kun flamo en la brusto mi petas vian manon.

Anna Andrejevna. — Sed permesu rimarkigi: mi estas en certa grado ... mi estas edzinigita.

Ĥlestakov. — Tio ĉi nenion faras? Por la amo ne ekzistas diferenco; eĉ Karamzin diris: «La leĝoj kondamnas.» Ni foriros sub la ombron de riveretoj ... Vian manon, vian manon mi petas.

Sceno XIV.

La SAMAJ kaj MARJA ANTONOVNA, subite enkuras.

Marja Antonovna. — Panjo, paĉjo diris, ke vi ... (Ekvidinte Ĥlestakovon genue, ekkrias.) Ha, kia pasaĵo!

Anna Andrejevna. — Nu, kion vi bezonas? Por kio? Kial? Kia facilanimeco! Subite enkuris kiel haladziĝinta katino. Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon? Efektive, kiel ia trijara infano. Oni ne kredus, ne kredus, tute ne kredus, ke ŝi havas jam la aĝon de dekok jaroj. Mi ne scias, kiam vi estos pli saĝa, kiam vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino, kiam vi scios, kio estas bonaj reguloj kaj seriozeco en la agado.

Marja Antonovna, kun larmoj. — Mi ... kredu al mi, panjo ... mi ne sciis ...

Anna Andrejevna. — Ĉe vi ĉiam ia trablova vento promenadas en la kapo; vi prenas ekzemplon de la filinoj de Ljapkin-Tjapkin. Kion vi rigardas ilin? Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn — antaŭ vi estas via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi.

Ĥlestakov, kaptante la manon de la filino. — Anna Andrejevna, ne kontraŭiĝu al nia feliĉo, benu la konstantan amon!

Anna Andrejevna, kun mirego. — Sekve ŝi estas la objekto de via ...

Ĥlestakov. — Decidu: vivo aŭ morto?

Anna Andrejevna. — Nu, jen vi vidas, malsaĝulino, vi vidas: pro vi tia abomenaĵo, la gasto afable staris genue; kaj vi subite enkuris, kiel frenezulino. Nu, jen, efektive vi meritas, ke mi intence rifuzu: vi ne valoras tian feliĉon.

Marja Antonovna. — Mi jam ne faros, panjo, mi jam plu ne faros.

Sceno XV.

la SAMAJ kaj la URBESTRO, enkuras, malfacile spirante.

Urbestro. — Ekscelenco! Ne pereigu min!

Ĥlestakov. — Kio estas al vi?

Urbestro. — Ĵus la komercistoj plendis al via ekscelenco. Mi certigas vin per mia honoro, ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diras. Ili mem trompas kaj prifriponas la popolon. La suboficiredzino mensogis ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis; ŝi mensogas, per Dio, ŝi mensogas. Ŝi mem sin elvergis.

Ĥlestakov. — Al la diablo la suboficiredzinon; ne pri ŝi mi nun pensas!

Urbestro. — Ne kredu, ne kredu! Ili estas tiaj mensogistoj... al ili eĉ malgranda infano ne kredas. Ili jam en la tuta urbo estas konataj kiel mensogistoj. Kaj pri friponeco mi kuraĝas raporti al vi: ili estas tiaj friponoj, kiajn la mondo neniam ankoraŭ naskis.

Anna Andrejevna. — Ĉu vi scias, kian grandan honoron faras al ni Ivan Aleksandroviĉ? Li petas la manon de nia filino.

Urbestro. — Haltu, haltu!... Vi freneziĝis, mia kara! Ne koleru, via generala moŝto, — ŝi havas ne tute normalan cerbon: tia sama estis ankaŭ ŝia patrino.

Ĥlestakov. — Sed mi efektive petas la manon. Mi enamiĝis.

Urbestro. — Mi ne povas kredi, via generala moŝto!

Anna Andrejevna. — Sed oni ja diras al vi!

Ĥlestakov. — Mi diras al vi senŝerce ... Mi povas freneziĝi de amo.

Urbestro. — Mi ne arogas al mi kredi, mi ne valoras tian honoron.

Ĥlestakov. — Sed se vi ne konsentos doni al mi la manon de Marja Antonovna, tiam mi estas preta fari diablo scias kion ...

Urbestro. — Mi ne povas kredi: plaĉas al vi ŝerci, via generala moŝto!

Anna Andrejevna. — Ha, kia ŝtipo, efektive! Sed se oni ripetas al vi?

Urbestro. — Mi ne povas kredi.

Ĥlestakov. — Donu, donu! Mi estas homo furioza, mi decidiĝos al ĉio: kiam mi min pafmortigos, oni vin transdonos al la juĝo.

Urbestro. — Ha, mia Dio! Mi, per Dio, ne estas kulpa, nek anime, nek korpe! Ne volu koleri! Volu agi tiel, kiel plaĉas al via afabla moŝto! Kredu al mi, en mia kapo nun estas ... Mi eĉ mem ne scias, kio fariĝas. Mi fariĝis nun tia malsaĝulo, kia mi neniam ankoraŭ estis.

Anna Andrejevna. — Nu, benu!

(Ĥlestakov aliras kun Marja Antonovna.)

Urbestro. — Dio vin benu! sed mi ne estas kulpa! (Ĥlestakov kaj Marja Antonovna sin kisas, la urbestro ilin rigardas.) Kia diablo! efektive! (Frotas al si la okulojn.) Ili sin kisas! Ha, mia Dio, ili sin kisas! Efektiva fianĉo. (Ekkrias, saltante de ĝojo.) Aj, Antono! Aj, Antono! Aj, urbestro! Vidu, kiel la afero ekiris!

Sceno XVI.

La SAMAJ kaj OSIP.

Osip. — La ĉevaloj estas pretaj.

Ĥlestakov. — Ha, bone ... Mi tuj iros.

Urbestro. — Kiel? Plaĉas al vi forveturi?

Ĥlestakov. — Jes, mi forveturas.

Urbestro. — Kaj kiam do, tio estas ... vi bonvolis mem aludi pri ... ŝajnas al mi, pri edziĝo? ...

Ĥlestakov. — Ha, tio ... Mi nur por unu minuto, por unu tago al la onklo, — li estas riĉa maljunulo; kaj morgaŭ mi tuj venos returne.

Urbestro. — Ni neniel kuraĝas reteni vin, esperante vian feliĉan revenon.

Ĥlestakov. — Certe, certe, mi en minuto ĉion faras. Adiaŭ, mia amo... ne, simple, mi ne povas esprimi! Adiaŭ, mia koro! (Kisas la manon de Marja Antonovna.)

Urbestro. — Sed ĉu vi ne bezonas ion en la vojo? Ŝajnas al mi, ke vi bonvolis havi mankon de mono?

Ĥlestakov. — Ho, ne, por kio? (Iom pripensinte.) Nu, cetere, mi povas akcepti.

Urbestro. — Kiom vi deziras?

Ĥlestakov. — Nu jen, tiam vi donis ducent, t.e. ne ducent, sed kvarcent, — mi ne volas tiri profiton el via eraro, — oni povas sekve ankaŭ nun tiom same, por ke estu ja ĝuste okcent.

Urbestro. — Tuj! (Elprenas el la monpaperujo.) Mi havas ĝuste tute novajn paperetojn.

Ĥlestakov. — Ha, jes! (Li prenas kaj trarigardas la banknotojn.) Bone! Oni ja diras, ke ĝi signifas novan feliĉon, kiam la banknotoj estas novaj.

Urbestro. — Tute vere.

Ĥlestakov. — Adiaŭ, Anton Antonoviĉ! Mi multe dankas vin por via gastameco. El mia tuta koro mi konfesas: nenie mi havis tian bonan akcepton. Adiaŭ, Anna Andrejevna! Adiaŭ, mia koro, Marja Antonovna! (Eliras.)

(Malantaŭ la scenejo.)

Voĉo de Ĥlestakov. — Adiaŭ, anĝelo de mia animo, Marja Antonovna!

Voĉo de la urbestro. — Kiel do vi faras? Vi veturas sur simpla veturilo?

Voĉo de Ĥlestakov. — Jes, mi kutimis. Mi ricevas kapdoloron de risortoj.

Voĉo de la veturigisto. — Tpr ...

Voĉo de la urbestro. — Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Ĉu vi deziras, mi lasos alporti tapiŝeton?

Voĉo de Ĥlestakov. — Ne, por kio? Nenio grava; cetere, bone, oni donu tapiŝeton.

Voĉo de la urbestro. — He, Avdotja! Iru en la provizejon, elprenu tapiŝon la plej bonan, — tiun kun la blua tono, la persan — plej rapide!

Voĉo de la veturigisto. — Tpr ...

Voĉo de la urbestro. — Kiam do vi ordonas atendi vin?

Voĉo de Ĥlestakov. — Morgaŭ aŭ postmorgaŭ.

Voĉo de Osip. — Ha, ĝi estas tapiŝo? Donu ĝin ĉi tien, metu iel! Nun donu de tiu ĉi flanko fojnon.

Voĉo de la veturigisto. — Tpr ...

Voĉo de Osip. — Jen de tiu ĉi flanko! ĉi tien! ankoraŭ! bone! estos bonege! (Batas per la mano la tapiŝon.) Nun sidiĝu, via moŝto!

Voĉo de Ĥlestakov. — Adiaŭ, Anton Antonoviĉ!

Voĉo de la urbestro. — Adiaŭ, via generala moŝto!

Virinaj voĉoj. — Adiaŭ, Ivan Aleksandroviĉ!

Voĉo de Ĥlestakov. — Adiaŭ, patrineto!

Voĉo de la veturigisto. — He, vi, miaj birdetoj? (La sonorileto sonoras; la kurteno falas.)