Sesa leciono

37. Skemo pri la kunmetitaj tempoj de la verbo.

Ni diru, ke mi trinkas kafon ĉiutage je la 8-a matene. Sekve:

Ĉiutage je la 7-a mi estAs trinkOnta kafon
je la 8-a mi estAs trinkAnta kafon
je la 9-a mi estAs trinkInta kafon
Hieraŭ je la 7-a mi estIs trinkOnta kafon
je la 8-a mi estIs trinkAnta kafon
je la 9-a mi estIs trinkInta kafon
Morgaŭ je la 7-a mi estOs trinkOnta kafon
je la 8-a mi estOs trinkAnta kafon
je la 9-a mi estOs trinkInta kafon

Faru tian tabelon ankaŭ en via gepatra lingvo!

38. Mallongigado de frazoj.

Dum la kunmetitaj verbformoj kiel tro pezaj estas malofte uzataj kaj kutime anstataŭigataj per simplaj verboj, la participoj estas tamen tre praktikaj kaj utilaj, kiam ili servas por mallongigi frazojn kaj esprimojn:

La knabo, kiu staras tie, ploras = La knabo, staranta tie, ploras. La viro, kiu venis hieraŭ, estas mia frato = La viro, veninta hieraŭ, estas mia frato. La aŭtomobilo, kiu veturos al Praha, staras ankoraŭ en la garaĝo = La aŭtomobilo, veturonta al Praha, staras ankoraŭ en la garaĝo. Ĉu vi vidis la motorbiciklon, kiu pasis tie ĉi antaŭ unu horo? = Ĉu vi vidis la motorbicikloN, pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo? Oni devas savi homon, kiu dronas = Oni devas savi dronantaN homoN (aŭ: homoN dronantaN). Jen estas la viro, kiu helpos min = Jen estas la viro, helponta min (aŭ: min helponta).

Sed atentu bone, ke ne estas eble mallongigi frazojn de tipo: Jen estas la viro, kiuN mi helpos (kiuN estas akuzativ-objekto!). Tia frazo devas resti senŝanĝa, ĉar komplementa frazo povas esti mallongigata nur tiam, kiam kiu estas subjekto.

39. -ante.

Ankoraŭ pli praktikaj kaj uzindaj estas la adverbaj participoj (kun la finaĵo -e), kiuj indikas la rilaton (tempo, maniero, kaŭzo) inter la participo kaj la ĉefverbo. Per ili oni povas en gracia maniero mallongigi multajn esprimojn kaj igi la stilon malpeza kaj eleganta.

Anstataŭ la tro pezaj dum mi dormis, mi sonĝisdum la dorm(ad)o mi sonĝis ni do diru prefere: dormante mi sonĝis. La finaĵo -ante enhavas sekve la ideon «dum» kaj indikas, ke ambaŭ agoj (tie ĉi la dormado kaj sonĝado) okazas samtempe.

Ekzemploj: Kisante (= kiam aŭ dum ŝi kisis) ŝi fermis la okulojn. Komencante la lernadon, mia frato estis nur sesjara. Sidante en kafejo ili ludis sakon. Kantante marŝas la soldatoj. La ĉevaloj dormas starante. Atendante vian baldaŭan respondon, mi kore salutas vin. Ne atendante li eniris.

Rimarko 1: La e-formoj de la participoj, same kiel ĉiuj adverboj, estas kompreneble senpersonaj. Tial io simila al «mi starante» ne estas ebla.

Rimarko 2: Adverba participo estas uzebla nur tiam, kiam la participo kaj verbo rilatas al sama persono. Sed frazoj, similaj al li venis, kiam mi dormis, kie la verboj rilatas al malsamaj personoj, ne estas mallongigeblaj (ne «li venis mi skribante»!).

40. -inte.

La frazon Post kiam Karlo vekiĝis, li tuj eklaboris oni povas mallongigi je vekiĝinte Karlo tuj eklaboris, kiu estas evidente multe pli gracia kaj eleganta.

-inte signifas «post kiam -is» kaj ĝi estas uzata, kiam la ago, kiun esprimas la participo, okazas antaŭ tiu de la verbo: unue Karlo vekiĝis kaj poste li eklaboris. Kaj laborinte Karlo ripozis signifas, ke unue li laboris kaj poste li ripozis.

Ekzemploj: Ricevinte de la patro kvin centimojn, Paŭlo iris en vendejon por aĉeti ĉokoladon. Biciklinte dum kelkaj horoj, ili ripozis kaj manĝis. Lerninte siajn taskojn, la infanoj ekludis. Veninte hejmen, li trovis sian edzinon morte malsana. Li haltis, ne atinginte la celon.

41. -onte.

Manĝonte li trinkis glason da lakto signifas: antaŭ ol manĝi (aŭ: antaŭ la manĝ[ad]o) li trinkis glason da lakto. Sekve unue li trinkis kaj poste li manĝis. La senco estas do tute mala al -inte: Manĝinte li trinkis glason da lakto = post la manĝo li trinkis.

Ekzemploj: Elironte li prenis sian ĉapelon kaj bastonon. Dormonte oni malvestas sin. Mortonte la riĉulino testamentis sian tutan havaĵon al Esperanto. Vojaĝonte ŝi aĉetis grandan valizon. Enironte privatan ĉambron oni kutimas frapi. Laboronte li surmetis siajn laborvestojn.

42. Mia unua skiado.

Multajn dimanĉojn mi estas pasiginta en la bela Norvegujo, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun estas rakontonta, estas la plej ĉarma kaj interesa, kiun mi estas iam havinta.

Matene ni vekiĝis frue. Vestinte nin per specialaj skivestoj, ni ekveturis per aŭto (= aŭtomobilo) al la montaro (t. e. ni unue vestis nin kaj poste ekveturis; se ni dirus vestante, tio signifus, ke ni samtempe vestis kaj ekveturis). Estis bela vintra vetero. Nokte estis falinta freŝa neĝo (la neĝo jam kuŝis sur la tero; falOnta signifus, ke neĝos nur la venontan nokton), brilanta (= kiu brilis) en la radioj de la suno (la neĝo brilis dum nia veturado, brilInta signifus, ke la neĝo brilis antaŭ nia ekvojaĝo, kaj nun ne brilis). Ni estis tre feliĉaj, ĉar nun estis realiĝonta nia longa deziro skii en la belega norvega naturo (ne realiĝAnta, ĉar ni ja ankoraŭ ne komencis la skiadon!). Jam kelkajn tagojn ni estis revintaj kaj nokte ni estis eĉ sonĝintaj pri tio (revIntaj kaj sonĝIntaj, ĉar tio okazis antaŭ nia ekskurso; revAntaj kaj sonĝAntaj signifus, ke ni faris tion dum la veturo).

Ĉe la skidometo estis kolektiĝintaj jam multaj gesamideanoj (ne kolektiĝAntaj, ĉar ili jam estis tie). Salutinte ĉiujn kunvenintojn, trinkinte kafon kaj manĝinte bongustajn kukojn, ni almetis la skiojn (unue ni salutis, trinkis kaj manĝis, kaj poste ni almetis la skiojn; salutAnte, trinkAnte, manĝAnte signifus, ke samtempe kun tiuj agoj ni almetis la skiojn; salutOnte, trinkOnte, manĝOnte signifus, ke antaŭ ĉio ni almetis la skiojn kaj nur post tio salutis, trinkis kaj manĝis). Nun estis venonta grava momento en nia vivo – la unuaj paŝoj sur skioj (nek venInta, nek venAnta taŭgas, ĉar la skiado ankoraŭ ja ne komenciĝis)! Mi tremis febre, pensante pri tio (mi tremis kaj pensis samtempe: pensInte signifus, ke mi unue pensis kaj poste tremis, pensOnte – ke mi unue tremis kaj poste pensis).

Sed baldaŭ la ekscito estis foriginta kaj mi «gracie kaj elegante» (ĉu vi kredas?) glitis sur la brilanta neĝo. Jes, kelkfoje mi estis falonta (= preskaŭ falis), sed tamen mi retrovis la ekvilibron, kaj baldaŭ mi staris forte kiel roko. Ho, se vi estus vidintaj (ne vidAntaj, ĉar tio okazis antaŭ longe), kun kia plezuro mi skiis! Sed eble vi estus ankaŭ ridintaj, ĉar certe mi aspektis sufiĉe komika sur skioj.

Skiinte dum longa tempo, mi iris (antaŭe mi skiis kaj post tio mi iris) kune kun la aliaj skiantoj (ne skiIntoj, ni ankoraŭ ne finis la skiadon, nek skiistoj, ĉar neniu el ni profesie okupos sin pri tio) en kafejon, trinkonte kafon kaj iom ripozonte (= por trinki kaj ripozi; trinkAnte signifus, ke ni samtempe iris kaj trinkis; trinkInte – ni unue trinkis kaj post tio iris en kafejon). Estis tre agrable sidi en la kafejo, trinkante kafon, manĝante buterpanojn, aŭskultante gramofonan muzikon kaj interparolante.

Vespere estis okazonta en la kafejo festo (okazOnta, ĉar la festo ne komenciĝis ankoraŭ), kie la gajnintoj de la unua skikonkurso en la mondo (ne gajnAntoj, ĉar la konkurso estis jam finita) estis ricevontaj premiojn (ili ankoraŭ ne ricevis) kaj pokalojn. Tiu festo estis eble la plej interesa kaj originala, kiun mi iam estas ĉeestinta: la dancantoj estis vestitaj per skikostumoj, ankaŭ la sinjorinoj, kaj ĉiuj estis portantaj pezajn skibotojn (= ili surhavis la botojn dum la festo). Vilaĝa harmonikisto estis ludanta (= ludis dum la tuta tempo) norvegajn popolajn dancojn, estantajn (= kiuj estis) tre belaj. Poste estis disdonataj diversaj premioj al la partoprenintoj de la konkurso.

Vespere malfrue reveturante hejmen per la aŭto, mi estis tre feliĉa (reveturante, ĉar dum la reveturo), ĉar la tago estis estinta tre interesa kaj agrabla (estinta, ĉar la tago estis jam finita). Ankaŭ pro tio mi multe ĝojis, ke ankaŭ mi estis ricevinta premion (= mi jam havis la premion; ricevanta signifus, ke oni ĝuste transdonis ĝin al mi), kvankam la unuan fojon en mia vivo mi estis starinta sur skioj.

Rimarko: En la supra rakonto estas pro pedagogiaj kaŭzoj intence amasigitaj multaj participaj formoj. Ne imitu tion, sed esprimu vin laŭeble simple! Anstataŭ kunmetitaj verbformoj preskaŭ ĉiam sufiĉas simplaj verboj, kiujn en okazo de bezono oni povas precizigi per la klarigaj vortetoj jam, ĝuste, tuj, preskaŭ k.a. Tial estas preferinde komenci tiun ĉi rakonton jene: «Multajn dimanĉojn mi jam pasigis en la bela Norvegujo, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun rakontos, estas la plej ĉarma kaj interesa, kiun mi iam havis».

Tasko 8.

(Alskribu la mankantajn silabojn.)

43. La gastama provinco

Migr.... komercisto estis vojaĝ.... en provinco. Ĉirkaŭvag.... la tutan tagon, li venis iun vesperon laca kaj dormema al malgranda bieno, kie estis loĝ.... edzo kaj edzino kun siaj ses infanoj. Pet.... permeson tranokti tie, li tuj ricevis ĝin. Vespermanĝ.... la komercisto rimarkis, ke la patrino metas la infanojn po du en la liton. Kiam la unua paro estis ekdorm...., oni transportis ilin sur la plankon, kaj nova paro ricevis lokon en la lito. Ekdorm...., ili siavice devis cedi ĝin al la lasta paro, Kiam jam ĉiuj infanoj estis tiamaniere ekdorm...., la mastro diris al la fremdulo:

«Bonvolu, nun la lito estas je via dispono!»

La komercisto kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Matene vekiĝ...., li trovis sin kuŝ.... sur la planko apud la infanoj, sed en la lito estis trankvile ronk.... la mastro kaj mastrino (= gemastroj).

(Svenska Dagbladet.)

44. -aĉ- kaj fi-.

Same kiel mal-, -et- kaj -eg-, ankaŭ tiuj ĉi du afiksoj estas uzeblaj kun ĉiaj radikoj, ne influante ilian karakteron.

  1. Sufikso -aĉ- esprimas malsaton, mizerecon, sentaŭgecon: domaĉo = aspekte mizera, kaduka kaj malbela domo (ĝi tute ne bezonas esti dometo, sed ĝi povas esti ankaŭ domego; kaj dometo siavice povas esti tre bela kaj eleganta); ĉevalaĉo = mizera kaj malgrasa ĉevalo, vera «skeleto»; homaĉo = malo de ideala homo; knabaĉo; skribaĉi = fari «hieroglifojn», malzorge kaj malbone skribi; rigardaĉi; aĉa = sentaŭga, senvalora, malŝatinda; aĉe; aĉaĵo.
  2. La prefikse uzata interjekcio fi- indikas moralan maltaŭgecon, abomenon: fidomo = domo, kie oni faras abomenaĵojn; fihomo = abomeninda homo; fiagi = agi abomene; fiaĵo = abomenaĵo.

45. -isto kaj -ismo.

Sufiksoj -isto kaj -ismo estas substantivigaj, t.e. ili devenigas ĉiam substantivojn, ankaŭ el verbaj kaj adjektivaj radikoj.

  1. -isto indikas personon, kiu profesie okupas sin pri tio, kion la radiko esprimas: instrui – instruisto, pentri – pentristo, maro – maristo, ŝuo – ŝuisto, ĉambro – ĉambristino, scienco – sciencisto, lingvo – lingvisto, kriminala – kriminalisto, sociala – socialisto. Anstataŭ. sciencisto estas uzata ankaŭ scienculo kaj anstataŭ policistopolicano, sed la formoj kun -isto estas pli logikaj. Esperantisto devus logike signifi personon, kiu profesie okupas sin pri Esperanto, dum esperantano – adepto de Esperanto. Sed ĉar esperantisto jam enradikiĝis en la lingvo kaj ankaŭ naciaj lingvoj uzas tiun formon, ĝi estas preferinda. La formoj geologo kaj geologiisto, geografo kaj geografiisto, fotografo kaj fotografisto estas samsencaj kaj ambaŭ estas uzataj. La respektivaj sciencoj nomiĝas geologio, geografio, fotografio k.t.p.

    Rimarko: Komparu la formojn skribanto, verkinto k.t.p. en § 30, rim. 3!

  2. -ismo indikas doktrinon, instruon: kristano – kristanismo, katoliko – katolikismo (ankaŭ katolicismo), Esperanto – esperantismo, internacia – internaciismo, sociala – socialismo, ĵurnalo – ĵurnalismo, aŭtomobilo – aŭtomobilismo, kanibalo – kanibalismo, anglo – anglismo, franco – francismo (ankaŭ galicismo), k.t.p. En multaj internaciaj vortoj -ismo apartenas al la radiko kaj ne estas sufikso: turismo, militarismo, naturalismo, k.t.p.