Oka leciono

52. Mallonga sintakso.

Kiel jam dirite (§ 16), ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo. Tiu parto de la gramatiko, kiu pritraktas la konstruon kaj konsiston de la frazoj, estas nomata sintakso. Por havi klaran bildon pri la lingvo, oni devas koni ankaŭ ĝian sintakson.

53. Predikato.

La plej gravan rolon en la frazo ludas la verbo, kiu indikas, kion tiu faras, pri kiu ni parolas. Tia verbo estas nomata predikato. La predikato povas havi la finaĵojn: -as, -is, -os, -us, -u, sed neniam -i: Jakobo skribas. Mi dormis. Ĉu vi venos? Ho, se mi estus riĉa! Ni ekiru!

54. Subjekto.

La subjekto indikas tiun, kiu plenumas la agon de predikato: Jozefino legas. Knaboj kuras. Tablo estas meblo. La subjekto neniam povas havi la finaĵon -n!

Kiel subjekto povas servi:

  1. Substantivo: Johano parolas. Birdoj flugas.
  2. Pronomo: Ŝi venas. Ili iras.
  3. Infinitivo de verbo: Vojaĝi estas interese. Labori estas necese.

Certaj verboj estas uzataj sen subjekto: pluvas (ne «ĝi pluvas»!) = pluvo falas, neĝas = neĝo falas, hajlas, fulmas, tondras, ŝajnas al mi, okazas kelkfoje, estas necese, estas konate, se plaĉas al vi, k.t.p.

55. Objekto.

La rekta objekto de la verbo indikas tiun aŭ tion, kiu estas la celo de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekzemple knabo batas hundon, la knabo estas la aganto (subjekto) kaj la hundo estas la celo de la ago (objekto). La rekta objekto devas ĉiam havi la akuzativan finaĵon -n: Jakobo skribas leteroN. La ĉasisto trafis neniuN leporoN. Ĉu mi faris multajN erarojN?

La akuzativ-objekto estas rekta komplemento de transitiva verbo. La netransitivaj verboj kutime ne povas havi akuzativ-objekton (vidu § 17).

Kiel objekto povas servi:

  1. Substantivo: Kato manĝas ratoN. Adamson ne havas harojN.
  2. Pronomo: Nikolao amas ŝiN. Ĉu vi vidis iliN?
  3. Infinitivo de verbo: Diligenta homo ŝatas labori. La bestoj ne povas paroli.
    Kompreneble infinitivo neniam povas havi la finaĵon -n!
  4. Adjektivo en kelkaj maloftaj okazoj: Ili amas unu la aliaN.

56. Epiteto.

La predikato, subjekto kaj objekto estas la ĉefaj partoj de la frazo, ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj.

La epiteto estas komplemento de substantivo.

Kiel epiteto povas servi:

  1. Adjektivo: Bona patro. Belaj kantoj ne estas longaj Ford havas multaN monoN. Ni detruos la lingvajN murojN. Esperanta libro. Mia patrino. La gepatroj amas siajN infanojN. La unua tago. La mortinta kato. En la apuda ĉambro. La hieraŭa tago.

    La adjektiva epiteto staras kutime antaŭ sia ĉefvorto, sed povas stari ankaŭ post ĝi, precipe en poezio: Lingvo internacia. Filo mia. Patrino kara. Homo granda kaj potenca.

    La adjektivo devas nombre kaj kaze akordi kun sia ĉefvorto: granda domo; grandaj domoj; grandajn domojn.

    Sed kiam la sama adjektivo komplementas samtempe plurajn substantivojn, ĝi estas ofte multnombra, eĉ se la substantivoj mem estas ununombraj: varmaJ rostaĵo, terpomoj kaj saŭco. Se la adjektivo estus ununombra, oni povus pensi, ke ĝi rilatas nur al la unua substantivo (en tiu ĉi okazo tiu ĉi okazo rostaĵo), ne al la ceteraj. Male, la adjektivo estas ununombra, kiam ĝi rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la multnombra substantivo indikas: granda kaj malgranda domoj (= du domoj, el kiuj unu estas granda kaj la alia estas malgranda).

  2. Substantivo, malofte ankaŭ pronomo, kun prepozicio: La domo de la patro. Mono por ĉokolado. Skatolo el ligno. Kafo sen kremo. La libro de li (kutime oni diras lia libro). Tia epiteto devas ĉiam troviĝi post la substantivo, kies komplemento ĝi estas.
  3. Anstataŭ substantivo kun prepozicio oni povas ofte havi kunmetitan vorton, ĉe kio la ĉefvorto staras ĉiam en la fino kaj la epiteto antaŭ ĝi: patrodomo, ligna skatolo, dompordo. Oni povas ankaŭ tute simple adjektivigi la epiteton: patra domo, ligna skatolo, doma poro, senkrema kafo. Ekzistas do entute 3 eblecoj: domo de la patro, patra domo, patrodomo.
  4. La difina artikolo: la ĉambro.
  5. La vortoj ia, kia, tia, ĉia, nenia kaj iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu: Tiu libro estas tro dika.

57. Predikata suplemento.

Predikata suplemento (predikativo) kompletigas la predikaton kaj rilatas samtempe al ĝi kaj al la subjekto. Neniam ĝi povas havi la finaĵon -n, sed nombre ĝi akordiĝas kun la subjekto (vidu §§ 19 kaj 20).

Predikata suplemento povas esti:

  1. Substantivo: Oslo estas urbo. Ni ĉiuj estas homoj. Kiam la predikata suplemento rilatas al pluraj ununombraj subjektoj, ĝi estas multnombra: Parizo kaj Kopenhago estas urboj.
  2. Adjektivo: La ĉambro estas varma. La libroj estas Esperantaj. Kiam la predikata suplemento rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la multnombra subjekto indikas, ĝi estas ununombra: La krajonoj estas verda kaj flava (= unu krajono estas verda, la alia estas flava).
  3. Kiam la frazo ne havas subjekton aŭ la subjekto estas infinitivo aŭ tuta frazo, la predikata suplemento devas esti adverbo: Tie ĉi estas tro varme. Lerni Esperanton ne estas malfacile. Estus bone, se nun estus somero. Estas vere, ke mi estis hieraŭ malsana.

58. Adverbialo (adjekto).

El ĉiuj frazpartoj la plej ampleksa estas tiu kategorio, kiun ni nomas adverbialo, ĉar ĉio, kio ne estas predikato, subjekto, objekto, epiteto aŭ predikata suplemento, estas adverbialo. Jam la nomo aludas, ke temas pri komplemento de verbo, sed ĝi povas esti ankaŭ komplemento de adjektivo kaj adverbo. Adverbialo estas kutime adverbo kaj substantivo aŭ pronomo kun prepozicio.

Oni povas dividi la adverbialojn je diversaj subklasoj:

  1. Loko: Mi estas hejme. Kie oni kantas? La kafo estas sur la tablo. Li sidis apud la ŝoforo.
  2. Direkto: Kien vi iras? Mi iras hejmen. Metu la manojn sur la tablon. Li prenis la revolveron el la poŝo. Venu al mi!
  3. Nerekta aŭ dativ-objekto: Donu al mi panon. Ŝajnas al mi. La domo apartenas al s-ro Ormonto. Nenio plaĉas al ŝi.
  4. Tempo: Somere estas varme. Tage ni laboras kaj nokte ni dormas. Mi skribis dum longa tempo. Longan tempon ŝi ne vidis lin. En tiu ĉi semajno estas du festotagoj. Ĉu li jam venis? Ne, li ankoraŭ ne venis. Kion vi faris hieraŭ? Iam estis reĝo.
  5. Maniero: Kiel vi fartas? Dankon, bone. La ĉevaloj dormas starante. Venu rapide!
  6. Kaŭzo: Kial vi ploras? Li ruĝiĝis pro (aŭ de) kolero.

Krom tio: deveno, materialo, celo, rimedo, kvanto k.t.p.

59. Vortordo.

En § 15 ni diris, ke en Esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. Sed tio estas kompreneble relativa, same kiel ĉio en la mondo estas relativa.

La normala vortordo estas subjekto + predikato + objekto, ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj: La bona lernanto rigardas al la nigra tabulo. Sed pro stilaj kaŭzoj kaj por speciale akcenti la objekton aŭ iun alian parton de la frazo, oni ofte ŝanĝas la vortordon: Al la nigra tabulo rigardas la bona lernanto. La bona lernanto al nigra tabulo rigardas. Lin mem mi ne vidis, sed lian edzinon mi renkontis sur la strato. Sur la strato mi renkontis lian edzinon.

La bona stilo postulas, ke oni ne apartigu tiujn partojn de la frazo, kiuj rilatas unu al la alia kaj kompletigas unu la alian. Pro tio la frazo «Mi lian edzinon sur la strato renkontis» ne estas modela, ĉar la predikato renkontis estas lokita tro malproksime de la subjekto mi. Bonstile oni esprimas sin en unu el la sekvantaj manieroj: Mi renkontis lian edzinon sur la strato. Lian edzinon sur la strato mi renkontis. Sur la strato mi renkontis lian edzinon. Sur la strato lian edzinon mi renkontis.

La samo validas ankaŭ pri la ceteraj partoj de la frazo: ĉiu frazparto troviĝas ĉiam ĉe tiu vorto, al kiu ĝi rilatas. Adjektivo staras ĉe substantivo. Kutime antaŭ, sed kelkfoje ankaŭ post ĝi, precipe en poezia stilo. Adverbo lokiĝas kutime post, sed ofte ankaŭ antaŭ verbo kaj ĉiam antaŭ adjektivo: Vi parolas bone. Vi bone parolas. Tio estas treege interesa. Kiam oni volas speciale akcenti la adverbon, oni lokas ĝin en la komenco de la frazo: Bone vi parolas. Treege interesa estas tio.

La subjekto lokiĝas kutime antaŭ la predikato: Nun mi komprenas (ne «Nun komprenas mi»!). En Svedlando la vintro estas longa (ne: «En Svedlando estas la vintro longa»). Tio estas bona, li diris. Sed: Tio estas bona, diris Petro. Tion mi ne kredas, respondis la patro de mia amiko. Tiuj frazoj ŝajnas esti pli fluaj ol: Tio estas bona, Petro diris. Tion mi ne kredas, la patro de mia amiko respondis. Nu, estas afero de gusto!

La loko de la prepozicioj, numeraloj kaj konjunkcioj ne estas ŝanĝebla: Inter la popoloj estas altaj lingvaj muroj (ne «la popoloj inter»!). Sep tagoj pasis (ne «tagoj sep»!). Ni timis, ke neniu venos.

La artikolo devas esti laŭeble proksime al sia ĉefvorto. Tial la germanismo «Oni akceptis la de li faritan proponon» tute ne estas modela, sed en bona Esperanto oni diras: Oni akceptis la proponon, faritan de li; aŭ: Oni akceptis proponon, de li faritan (tie ĉi temas ja fakte pri mallongigita frazo, kies origina formo estas: Oni akceptis la proponon, kiun li faris).

La vortoj ne, ankaŭ, nur kaj staras ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas. Tion oni devas bone atenti, ĉar de ilia loko dependas la senco de la tuta frazo: Mi ne skribis leteron. Mi skribis ne leteron (= mi skribis, nur ne leteron, sed ion alian). Ne mi skribis la leteron (= ne mi, sed iu alia faris tion). Hodiaŭ mi estis ankaŭ hejme (= mi estis en diversaj lokoj kaj interalie ankaŭ hejme). Hodiaŭ ankaŭ mi estis hejme (= la aliaj estis hejme kaj ankaŭ mi faris tion). Ankaŭ hodiaŭ mi estis hejme (= mi estis hejme en la antaŭaj tagoj kaj ankaŭ hodiaŭ). Mi tute ne kredas tion. Mi ne tute kredas tion (= mi kredas nur parte). Hieraŭ mi nur legis (= mi faris nenion alian). Hieraŭ nur mi legis (= neniu alia faris tion). Nur hieraŭ mi legis (= en la ceteraj tagoj mi ne legis aŭ hieraŭ estis la unua fojo, kiam mi legis). Eĉ li ridas pri tio. Li ridas eĉ pri tio. Li eĉ ridas pri tio.

Tasko 10.

(Elserĉu la diversajn frazpartojn!)

Talenta besto.

Persson aĉetis al si papagon, kiu laŭ certigo de la birdkomercisto povas paroli. Sed bedaŭrinde eĉ unu sonon la papago ne eligis dum pluraj tagoj. Persson estis tre ĉagrenita pro tio, sed li opiniis, ke eble unu vorton oni tamen sukcesus instrui al la bestaĉo. Tial li ekstaris antaŭ la kaĝo de la birdo kaj vokadis senĉese dum pli ol duonhoro: «Hallo, hallo, hallo!»

Nenia rezulto. Persson daŭrigis ankoraŭ dum tuta kvaronhoro, ĝis kiam fine la papago respondis: «Okupita!»

(Götenborgs-Posten).