Dek-sesa leciono

115. Al kaj en.

Anstataŭ en la lernejoN, en la fabrikoN, en la urboN oni povas ofte diri al la lernejo, al la fabriko, al la urbo, kvankam teorie tiuj formoj ne estas samsencaj.

Al la lernejo esprimas nur movon en la direkto de la lernejo kaj ne montras, ke oni atingas kaj eniras ĝin, dum en la lernejon indikas, ke oni haltas nur interne de la lernejo. Sed en la praktiko tiu diferenco ludas ofte nenian rolon, ĉar la lingvo ne estas ja matematiko kaj kutime oni ne bezonas esprimi sin kun matematika precizeco.

Precipe kun la nomoj de urboj kaj landoj oni uzas volonte al: Mi veturos al Ceĥoslovakio, al Germanujo, al Finnlando, al Berlin(o), al Parizo, al Vieno (Wien), al Oslo.

116. Ĝis.

La diferenco inter al kaj ĝis estas tio, ke al indikas nur direkton, dum ĝis fiksas ankaŭ la limon: Li iris al la pordo (li iris en la direkto de la pordo). Li iris ĝis la pordo (la pordo estis la limo, ĝis kiu li iris). De tiu turo oni povas vidi ĝis la najbara urbo. La kurso daŭros ĝis kristnasko. Ĝis tiu tempo ni lernos la tutan Esperantan gramatikon. La lecionoj estas de la sepa ĝis la naŭa. Ĝis revido!

Ĝis estas uzata ankaŭ konjunkcie, t.e. sen substantivo: Hieraŭ mi legis ĝis (aŭ ĝis kiam) mi endormiĝis. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis (aŭ ĝis kiam) la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos.

117. Post kaj antaŭ.

Post kaj antaŭ estas uzataj en du sencoj: loko kaj tempo. Loko: Antaŭ mi sidis fraŭlino kaj post (= malantaŭ) mi sidis dika maljunulo. Ili kaŝis sin post (malantaŭ) la ŝtono. Tempo: Antaŭtagmeze la infanoj lernas kaj posttagmeze ili ludas. Antaŭ nelonge mi legis «Gösta Berling» de Selma Lagerlöf. La prezentado komenciĝos post nelonge. Antaŭhieraŭ. Postmorgaŭ. Li foriris antaŭ du horoj. Post la tagmanĝo mi legis.

Sed malantaŭ estas uzata nur por loko, neniam por tempo. Estus utile diferencigi post kaj malantaŭ, uzante post nur por tempo: Li venis post mi (= pli malfrue ol mi). Li venis malantaŭ mi (= ĉe mia dorso).

Ankaŭ post estas uzata konjunkcie, sed nur kune kun kiam: Post kiam la letero estos skribita, mi iros promeni. Post kiam ŝi edziniĝis (= edziniĝinte), ŝi finis la laboradon en la kontoro. Anstataŭ post kiam oni povas uzi sole kiam: Kiam la letero estos skribita (aŭ Skribinte la leteron), mi iros promeni.

Analogie al post kiam kelkaj uzas antaŭ kiam anstataŭ la kutima antaŭ ol: Mi ne ripozos antaŭ kiam mi plene ellernis Esperanton.

118. Ĉe kaj apud.

Apud signifas «flanke de, ĉe la flanko»: Antaŭ mi en la kino sidis bela fraŭlino, apud mi sidis mia edzino kaj malantaŭ mi sidis dika sinjoro. Antaŭ nia domo estas ĝardeno kaj apud nia domo estas lernejo.

Ĉe indikas proksimecon, kuneston: Ĉe Brno estas la mondfamaj grotoj Macoĥa. Restu ĉe mi. Li oficas ĉe Müller & K-io (komparu apud Müller & K-io = en apuda domo). Iliaj gepatroj loĝas jam kelkajn jarojn ĉe ili (= en la sama loĝejo kun ili). Iliaj gepatroj loĝas jam kelkajn jarojn apud ili (= en alia, apuda loĝejo). La tuta familio sidis ĉe la tablo.

Tamen en certaj okazoj ilia senco tiom proksimiĝas, ke oni povas uzi kiun ajn el ili: La pordisto staras ĉe la pordo (aŭ apud la pordo). Estonio estas ĉe (aŭ apud) la Balta maro. En apudmaraj (aŭ ĉemaraj) regionoj multe pluvas.

119. Kun, per, sen.

Kun indikas akompanon: Petro parolas kun sia amiko (= Petro parolas kaj lia amiko parolas). Kun kiu vi promenis hieraŭ? Ĉu vi korespondas kun eksterlandanoj? La koko kantas kun fermitaj okuloj (= havante la okulojn fermitaj). Li staris kun klinita kapo.

Per indikas rimedon, ilon: La surdmutuloj parolas per (= per helpo de) la manoj. Oni skribas per plumo kaj krajono. Mi manĝis per kulero, forko kaj tranĉilo. Li parolis per telefono kun sia amikino. Sendu la pakaĵon per poŝto!

Sen estas malo de kun kaj per: Sen vi mi iros nenien! Sen plumo aŭ krajono oni ne povas skribi. La infanoj preferas manĝi sen forko kaj tranĉilo.

120. Kunmetaĵoj de prepozicio kaj verbo.

Kun prepozicio kunmetita verbo havas kompreneble alian sencon ol la sama verbo sole (alie oni ja ne bezonus la kunmetaĵon): La ciganino antaŭdiris al li grandan estontecon. Neniu povis antaŭvidi la malsukceson. Dum la kunveno oni priparolis diversajn aferojn. «En okcidento nenio nova» de Remarque priskribas la mondmiliton. La poeto prikantas sian amatinon. Ĉiu devas prizorgi sin mem. La redaktoro prilaboras la ricevitajn manuskriptojn. Antaŭ kristnasko la komercistoj perlaboras multe da mono. Neniu kontraŭdiris ion al la parolanto. En la vagono iu sinjoro alparolis min. La malamika armeo transiris nokte la riveron. Vespere la suno subiras. Pro trablovo oni fermis la fenestrojn. Malmulte da homoj ĉeestis la paroladon. Longe ŝi postrigardis la foriranton. Adiaŭe ili ĉirkaŭprenis unu la alian. Antaŭ ol eniri la viro ĉirkaŭiris la domon. Neniu aldonis ion al iliaj klarigoj.

Por vidi la diferencon inter kunmetaĵo kaj simpla verbo kun prepozicio, komparu ekzemple la frazojn Fremdajn homojn oni ne alparolas, kaj Al fremdaj homoj oni ne parolas. Ofte la kunmetita verbo havas tiel specialan sencon, ke oni tute ne povas disigi la verbon de la prepozicio: antaŭdiri, antaŭvidi («neniu povis vidi antaŭ la malsukceso» estas ja tute sensenca kaj havas nenion komunan kun neniu povis antaŭvidi la malsukceson), perlabori, aldoni, k.t.p.

Kiel ni vidis en §§ 47 kaj 48, kun la prepozicioj estas uzata nominativo, kaj akuzativon oni uzas nur tiam, kiam oni volas indiki direkton kaj la prepozicio per si mem tion ne faras. (La malamika armeo iris trans la riveroN). Sed post verboj, kunmetitaj kun prepozicio, oni devas ĉiam uzi akuzativon, ankaŭ kiam ne temas pri direkto: Mi ĉeestis la kunvenoN. Tiu ĉi akuzativo anstataŭas la mankantan prepozicion, kiel ni vidis jam en § 76.

La kunmetaĵoj kun la verboj de movo diferencas de la ceteraj tiom, ke post ili oni kutime ripetas la prepozicion: Bonvolu eniri en la ĉambron! Nun ni alvenis al la plej grava demando. Post la diservo ĉiuj eliris el la preĝejo.

121. Adverbigado de la prepozicioj.

La prepozicioj kiel helpvortoj ne povas esti uzataj memstare, sed nur kun substantivoj kaj pronomoj, kaj kelkaj (anstataŭ, por, krom, sen) ankaŭ kun infinitivo. Volante uzi iun prepozicion memstare, oni devas adverbigi ĝin, t.e. aldoni al ĝi la finaĵon -e:

Mia familio iras antaŭ mi = Mia familio iras antaŭE (oni ne povas diri «Mia familio iras antaŭ»!). Ŝi ekrigardis malantaŭ sin = Ŝi ekrigardis malantaŭEN. Unue ni trinkos kafon kaj postE (= post tio) ni ludos ŝakon. Mi venos baldaŭ; dumE (= dum la atendado) vi povas rigardi la albumon. Mi ne havas tiom da mono kunE (= kun mi). Pro manko de loko multe da homoj devis resti eksterE (= ekster ia domo). La banejo estas tute apudE (= apud ni). AnstataŭE (= anstataŭ tio) mi iris hejmen. KromE (= krom tio) la libro estas ankaŭ instrua. Tute kontraŭE (= kontraŭ tio, male), li estas la plej bona homo, kiun mi konas. ĈirkaŭE (= ĉirkaŭ ŝi) sur la planko kuŝas ŝiaj ludiloj. La urbocentro estas transE de la rivero. Luktante la knaboj falis tiel, ke Karlo estis supre kaj Petro subE (= sub li). Mi sciiĝis pri la novaĵo perE de mia amiko. SurE (= supre), enE (= interne) kaj elE (= ekstere) estas uzataj tre malofte.

122. -eco

indikas kvaliton kaj estas uzata kun adjektivoj: riĉa – riĉeco, libera – libereco, afabla – afableco, certa – certeco, konata – konateco. -eco estas uzata ankaŭ en la senco «tempo»: infaneco (sed pli kaj pli ofte oni uzas la formon infanaĝo), pasinteco (= pasinta tempo), estanteco (= estanta tempo), estonteco (= estonta, venonta tempo).

Kun verbaj radikoj -eco ne estas uzata, sed ofte kun substantivaj, kompreneble pere de ilia adjektivigo: homo – homa – homeco, amiko – amika – amikeco, hejmo – hejma – hejmeco, k.t.p.

Kvankam -eco estas ĝenerale substantiviga sufikso, per ĝi estas devenigata ankaŭ aparta speco de adjektivoj kun la senco -simila: knaba konduto = konduto de knabo, knabeca konduto = knabsimila konduto; argila tero = tero el argilo, argileca tero = argilsimila tero.

Tasko 15.

(Alskribu la ĝustan prepozicion anstataŭ la punktoj!)

Profunda dormo.

... grava afero Jakobo Dormsako estis veturonta ... nokta vagonaro ... Tartu. ... la vojaĝo lia edzineto enpakis ... li ĉion necesan: novan kostumon, noktoĉemizon, paron ... ŝuoj, kelke ... puraj kolumoj, naztukojn, buterpanojn ... trankviligo ... la apetito kaj eĉ interesan romanon ... legado.

... larmoj ... la okuloj la bona edzino adiaŭis sian edzon ... la vagonaro, deziris ... li bonan vojaĝon kaj feliĉan revenon. La lasta kiso, kaj la vagonaro ekmoviĝis. Starante ... la ŝtupo ... la vagono Jakobo svingis poŝtukon ... sia kara edzineto, kiu baldaŭ malaperis ... la vido.

... mallonga serĉado Jakobo trovis sian dormvagonan kupeon. Baldaŭ li sentis sin laca kaj dormema. Sed ... la enlitiĝo li iris ... la konduktoro kaj donante ... li unu kronon petis lin, ke li veku lin matene ... Tartu, kaj, se li ne volos vekiĝi, simple elportu lin ... la vagono. Ĉar Jakobo dormis kutime tre profunde kaj ofte estis tute neeble veki lin matene.

... la nokto Jakobo dormis dolĉe ... sia vagonlito. Sed kiam li matene malfermis la okulojn kaj elrigardis ... la fenestro, li ekvidis ... teruro, ke li jam delonge traveturis Tartun kaj troviĝas jam ... la limstacio Valga.

Li furioziĝis, rapide vestis sin, elkuris ... la vagono, iris ... la konduktoro kaj kolere insultis lin ... tio, ke li ne vekis lin ... Tartu, kvankam li ricevis ... tio unu tutan kronon. Sed la konduktoro ne povis ... ridego respondi eĉ unu voton. Lia kolego, kiu tion vidis, venis ... li ... post la foriro ... Jakobo kaj demandis lin: «Kial vi ridis, kiam tiu sinjoro insultis vin? Kial vi ne fermis lian buŝon?» – «Ho, ankoraŭ pli kolere insultis min tiu sinjoro, kiun ... Tartu ... noktoĉemizo mi elportis ... la vagono!» respondis la konduktoro, retenante ridon.