Dek-oka leciono

131. Verbigado.

Jam en § 25 ni vidis, ke per simpla interŝanĝo de la gramatika finaĵo oni povas transporti la vortojn el unu vortklaso en alian: homo – homa – home; bona – bone – bono; brili – brila – brile; mi – mia; ĉirkaŭ – ĉirkaŭo – ĉirkaŭa – ĉirkaŭe – ĉirkaŭi; unu – unuo – unua – unue; hieraŭ – hieraŭa; jes – jesa – jese – jesi. Tiu ĉi praktika regulo donas al Esperanto pli grandan flekseblecon kaj nuancriĉecon ol iu alia lingvo havas.

Laŭ la supra maniero oni povas devenigi grandan nombron da verboj el multaj substantivoj, adjektivoj, prepozicioj, adverboj kaj eĉ interjekcioj. Sed ĉe tio la verba finaĵo havas preskaŭ neniam la saman sencon kiel esti, kion kelkaj bedaŭrinde miskomprenas. La verba finaĵo enhavas ĉiam la ideon «agi», ĉar la verboj estas ja fakte «agovortoj». Sekve oni ne povas anstataŭ estas homo kaj estas varma diri «homas» kaj «varmas»! La derivitaj verboj havas ĉiam tute specialan sencon, kiu ne estas esprimebla per estas -oestas -a, kiuj ja indikas staton.

Ekzemple la esprimo Li nur aktoras, kiun oni kelkfoje ŝerce uzas, ne estas egala al Li estas aktoro. Li aktoras tute ne signifas, ke li estas aktoro, sed ke tio, kion li faras, ne estas sincera, ke li nur ludas, ŝajnigas, t.e. agas kiel aktoro, dum li fakte povas esti oficisto, ŝuisto aŭ kio ajn. La sama diferenco estas inter ĉiuj verboj kaj la formoj estas -oestas -a.

Pro tio ankaŭ la sintezaj participaj formoj («manĝintas» anstataŭ estas manĝinta, «skribitas» anstataŭ estas skribita, k.t.p.), kiujn kelkaj reformemuloj de tempo al tempo uzas, estas kontraŭnaturaj kaj sensencaj, krome ankaŭ malfacile kompreneblaj kaj fremdaj al la naciaj lingvoj.

Ne el ĉiu substantivo, adjektivo k.t.p. oni povas devenigi verbon, ĉar la senco tion ne permesas. En kelkaj okazoj, kiam iu vorto ne estas senpere verbigebla, oni uzas por tio la sufikson -umi (vidu § 134).

1. Substantivaj radikoj.

  1. Agi per -o (transitivaj): La kruela viro bastonis (= batis per bastono) sian ĉevalon. La kokinoj bekas (= prenas per la beko) grajnojn en la korto. Li ĉirkaŭbrakis (= ĉirkaŭprenis per la brakoj) sian edzinon. Oni devas bridi siajn dezirojn. Li zorge brosis (= purigis per broso) siajn vestojn. Liaj ŝuoj estis brile ciritaj. Printempe la fiŝkaptistoj gudras (ŝmiras per gudro) siajn boatojn. La stratmuzikisto gurdis (= ludis per gurdo) malnovan melodion. La plafono estis freŝe kalkita (= kovrita per kalko). Sukceso kronos viajn penadojn. Ŝi estis maskita kiel ciganino. Oni najlis (= fiksis per najloj) la nigran tabulon al la muro. Mekanikisto oleas la aŭtomobilon. La fraŭlino estis riĉe parfumita kaj pudrita. Salita viando. La parlamento spegulas la volon de la popolo. Li spicis sian rakonton per spritaĵoj. La rajdanto spronis sian ĉevalon kaj malaperis el la vido. Printempe la kamparanoj sterkas siajn kampojn. Kiu tapetis tiun ĉi ĉambron? Li telefonis la novaĵon al siaj gepatroj. Personaj intrigoj ĉiam venenas la atmosferon. La patro vergis (= batis per vergoj) sian filon pro lia malobeo. La fiakristo senkompate vipadis (= batadis per vipo) sian ĉevalon. La mahometanaj virinoj havas vualitan (= per vualo kovritan) vizaĝon.

    Netransitiva: En Danujo preskaŭ ĉiuj biciklas (= veturas per biciklo). En la norvega montaro estas agrable skii (= kuri per skioj).
  2. Agi kiel -o (transitivaj): Longaj haroj kadris (= ĉirkaŭis kiel kadro) lian vizaĝon. Norde kaj okcidente limas Estonion la Balta Maro. Oni devas mastri (= estri) siajn sentojn. Alta arbo ombras mian fenestron. Ciganino profetis (= antaŭdiris, aŭguris) al li grandan estontecon. La ĵaluza virino spionis sian edzon.

    Netransitivaj: La ciferoj de la horloĝo fosforas (= brilas fosfore) en mallumo. Hodiaŭ frostas. Liaj okuloj lumis pro kolero. Ankoraŭ nun eĥas (= resonas) en miaj oreloj ŝia sonora rido. Kolero subite ekflamis en li. Ŝipruino flosis (= naĝis kiel floso) sur la maro. Kelkfoje hajlas (= falas hajlo) eĉ somere. Vintre neĝas, sed somere pluvas. La maro ondas. La vojo polvas. La fero rustas. La nazo de la knabo sangis. La akvofalo ŝaŭmas.
  3. Fari -on (transitivaj): Oni aŭkciis (= vendis aŭkcie) la bienon. Broŝurita libro. Svedujo eksportas multe da ligno. Nia societo ekspoziciis Esperantan literaturon. La robo estas moderne fasonita. Per la afiksoj ni formas multe da novaj vortoj. La novaĵo forte impresis ŝin. Ŝi komplezis lin per rideto. Ĉirkaŭ la Balta Maro oni kontrabandas alkoholon. La tablo estas makulita per inko. La strato estas pavimita per gruzo. Ni propagandas Esperanton. La komercistoj reklamas siajn varojn. Tiu vojo ne estas signita sur landkarto. La 15-an de Decembro ni solenas (= festas, celebras) la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof. Fulmotondro teruris (= timegigis) la infanojn. Ŝi testamentis sian tutan havaĵon al Esperanto.

    Netransitivaj: La arboj jam ekburĝonas. Dimanĉe ni ekskursis al la montaro. Parolante la surdmutuloj gestas (= faras gestojn) kaj grimacas (= faras grimacojn). Hirundoj nestas sub la rando de la tegmento. Ili polemikis pri politiko. Li procesis kun (kontraŭ) sia antaŭa amiko. La kelnero respekte riverencis. La ministoj strikis kvar tagojn. Oni tostis (ankaŭ toastis) por la jubileulo. La avo valsis (= dancis valson) kvazaŭ dudekjarulo.
  4. Havi -on (transitivaj): La virinoj abomenas la ratojn. Li ne volis sidiĝi sur la malseka herbo, ĉar li domaĝis siajn vestojn. Ŝi profunde funebris la morton de sia edzo. Mi ne bone konceptas vian proponon.

    Netransitivaj: La mortanto jam agonias. La ŝipo averiis (= havis averion) ĉe la bordo de Nov-Zelando. Kiam oni estas malsata, ĉiu manĝaĵo gustas bone (= havas bonan guston). Li oficas en la ministerio por eksteraj aferoj. Soldato postenas ĉe la municiejo. Ĉu mi rajtas (= havas la rajton) eniri? Tiel statas (= tian staton havas) la afero.
  5. Doni -on (transitivaj): Li animis la kunvenon per gajaj spritaĵoj. Diplomita inĝeniero. Malavara samideano financis la grandskalan propagandon. La arboj verde koloras la pejzaĝon (= donas al la pejzaĝo verdan koloron). Li motivis sian foreston per malsano. Patentita fabrikmarko. Premiita verko. Privilegiita klaso. Salajrata oficisto.
  6. Transitivaj: Al kiu la letero estas adresita? La kino afiŝis sian novan filmon en la tuta urbo. En Esperanto oni akcentas la antaŭastan silabon, Mi ne almozos (almozpetos) vian amon! La salono povas ampleksi (enhavi, enteni) kvarcent homojn. Tiu opinio estas bazita sur miskompreno. Li forgesis dati la leteron. Li estis tre embarasita pro la surpriza demando. Kato embuskas birdon. Ford fabrikas aŭtojn (aŭtomobilojn). Ĉiuj domoj estis flagitaj. Stockholm estas nomata (= nomiĝas) «Venecio de la Nordo». La biletoj estas numeritaj (= provizitaj per numeroj). Li pretekstis la eksigon per manko de tempo. Ni ĉiuj estimas kaj respektas vin (= havas respekton al vi). La malgranda Vilhelmo lernis silabi. Antaŭ kristnasko la komercistoj enspezas multe. Tute vane mi elspezis tiun monon. En kelkaj landoj oni titolas la gimnaziajn instruistojn profesoroj kaj la gimnaziajn lernantojn studentoj.

    Netransitivaj: La ŝipo ankris en la rodo. La preĝantoj genuis (genufleksis). Mi ne scias, pri kio temas. La kastelo tronas alte super la urbo.

Por resubstantivigi tiujn verbojn oni uzas la sufikson -ado: krono – kroni – kronado; martelo – marteli – martelado; skio – skii – skiado; profeto – profeti – profetado; kadro – kadri – kadrado; sango – sangi – sangado; broŝuro – broŝuri – broŝurado; burĝono – burĝonado; posteno – posteni – postenado; premio – premii – premiado; afiŝo – afiŝi – afiŝado: ankro – ankri – ankrado, k.t.p.

Sed inter pluvo kaj pluvado, reklamo kaj reklamado, polemiko kaj polemikado, respekto kaj respektado k.a. la diferenco ne estas granda, kaj en tiaj okazoj oni bezonas uzi la sufiksajn formojn nur tiam, kiam temas pri daŭra ago.

2. Adjektivaj radikoj.

Li ne atentis ŝiajn petojn. Ŝi ne kuraĝis levi sian rigardon. Ŝi malfruis (= venis malfrue, malfruiĝis) al la vagonaro. Li furiozis kiel sovaĝa besto. La virinoj ofte kapricas kaj koketas. Kriplulo lamas (= iras lame) sur la strato. La trajno rapidas (= veturis rapide) tra marĉoj kaj arbaroj. La arbaro nigras en la krepusko. La maro bluis malproksime. Lia skribaĵo abundas je eraroj. Neniu egalas (= estas egala) al li (lin) en lerteco. La sorto favoras (= estas favora) al vi (vin). Ŝi fieras pri sia filo. Kelkaj frankoj ne gravas (= estas gravaj), kiam temas pri grandaj sumoj. Kelkaj homoj inklinas (= havas la inklinon) longe paroli. Lia edzino ĵaluzas ĉiun virinon (= estas ĵaluza al aŭ kontraŭ ĉiu virino), kun kiu li parolas. Pro paralizo la maljunulo ne kapablis (= estis kapabla) mem movi sin. La eldonejo mem kulpas (= estas kulpa) pri (en) tio, ke la libro estas malmulte aĉetata. Ĉu necesas (= estas necese) aldoni, ke baldaŭ ili geedziĝis? Vi pravas (= estas prava). La infanoj kutime similas (= estas similaj) al siaj gepatroj (aŭ siajn gepatrojn). Dek minutoj plene sufiĉas (= estas sufiĉaj) por iri al la stacio. Per tio vi nur malutilos (= faros malutilon) al la afero (aŭ la aferon). Ŝi ne indas (= estas inda) vian amon. La maljunulinoj emas (= estas emaj) multe babili.

Kompreneble ne ĉiuj adjektivoj estas tiamaniere verbigeblaj, kaj, kiel ni jam diris, la verbo ĉe tio ne estas egala al adjektivo kun estas. Komparu ekzemple la formojn kuraĝis (= havis kuraĝon) kaj estis kuraĝa, lamas (= iras lame) kaj estas lama, rapidis (= iris, veturis rapide) kaj estas rapida, favoras (= elmontras favoron) kaj estas favora, malutilos (= faros malutilon) kaj estos utila, k.t.p. Kelkfoje tamen la senco de la verbo kaj adjektivo kun esti tiom proksimiĝas, ke estas egale, kiun el ili oni uzas. Sed malgraŭ tio restas certa diferenco kaj la stila valoro ne estas la sama, ĉar adjektivo kun esti indikas ja staton, dum la verbo esprimas agon.

Kun la koloroj kelkaj uzas la sufikson -iĝi, ekzemple la arbaro nigriĝas anstataŭ nigras. Sed inter tiuj du formoj estas ja granda diferenco! Ĉar nigriĝas signifas «fariĝas nigra», dum nigras = impresas nigre. La sama diferenco estas inter bluiĝas kaj bluas, verdiĝas kaj verdas, k.t.p.

La verboj el adjektiva radiko estas generale netransitivaj, sed pro la ebleco anstataŭigi prepozicion per akuzativo (vidu § 75) parto el ili (precipe egali, favori, simili, indi k.s.) estas uzata ankaŭ transitive.

3. Prepozicioj.

El la prepozicioj kutime nur anstataŭ, ĉirkaŭ, per kaj super estas verbigataj: Neniu alia lingvo povas anstataŭi Esperanton. Altaj montoj ĉirkaŭas la urbon. Hazardo peris ilian renkontiĝon kaj konatiĝon. Tio superas miajn kapablojn. Kiel montras la ekzemploj, ili ĉiuj estas transitivaj.

4. Adverboj kaj interjekcioj.

Ĉu vi povas prunti (kutime oni diras pruntedoni) al mi vian tranĉilon? Tiun ĉi libron mi pruntis (kutime oni diras prunteprenis) el biblioteko. La filo spitis la deziron de siaj gepatroj. Mi venis por adiaŭi vin (= diri al vi adiaŭ). La kato miaŭas. Komence ŝi neis, sed fine ŝi jesis tion.