[Antauxa rakonto] [Sekva rakonto] [Enhavtabelo]

La falsa aŭguro

La grandmonarko de Atlia sendis voki sian intimulon Serva, la ĉefon de la kortega konsilio.

— Nun, — li diris, — kiam la popolo de nia lando festas la dekan jaron de nia regado, oni nepre intencas omaĝi al ni donacojn grandiozajn. Sed tion vi scias pli bone ol ni.

— Ho jes. La Templon de la Dankodiro, la Obeliskon kaj vian Statuon.

— Ni dankas, ne daŭrigu. La planojn ni konas bone. Ni vokis vin tial, ĉar ni sentas, ke ankaŭ nia patra koro devas iom rekompenci la popolon por ĝia fideleco kaj donacemo. Ĉu ne?

— Via popolo jam nun fermis vin en sian koron, ho reĝo, filo de la dioj!

— Nu jes, tion ni scias. Sed des pli konvene estus, ke ankaŭ ni donacu ion al la popolo.

— Ĉu vi pensus pri ia speco de monumento aŭ templo, reĝo dio-generita?

— Eh, ne pri tiaĵoj, kiuj kostas multan monon. La popolon jam pli ol sufiĉe ŝarĝas ĝiaj propraj donacoj. Kial ĝin ŝarĝi ankaŭ per la niaj?

— Senlima estas la boneco de via koro, ho diogenerita reĝo!

— Ni pensis pri amnestio al la malliberuloj.

— Kiel do, grandmonarka moŝto! — timiĝis Serva. — Ĉu vi liberigus eĉ vian kuiriston, kiu ŝtelis vian orpokalon?

— Nu, kompreneble, ni ne pensis pri li. Ĝuste tial ni sendis voki vin. Ni volas vin komisii, ke vi priesploru en la ŝtataj malliberejoj, kiu, kial kaj kian punon ricevis. Ni vin komisias priesplori per via saĝo kaj fidelo, kiu povos ricevi amnestion aŭ pun-malpliigon. Sed ni pensas, ke vi jam aŭdis kaj komprenis ĉion. Iru do fari vian taskon.

*

— Nu, nia kara servisto, provoso Patra, donu al mi la liston de la malliberuloj!

Patra alportis la liston kaj genuflekse ĝin transdonis al la ĉefkonsilisto Serva.

— Do ni iru laŭvice. Jen estas: «Brut, rabisto». Liaj kulpoj?

— Li rabmurdis malriĉajn komercistojn dum la foiro.

— Ĉu nur tiaj bagateloj?

— Jes. Sed foje li atakis ankaŭ grandsinjoron Ptalm, nian noblan bonfaranton, luanton de la kortegaj bienoj (nun Patra ree genufleksis kaj tuŝis per sia manplato sian frunton, signante altegan honoron). Sed kiam li eksciis, kiu sidas en la veturilo, li forkuris kiel freneza.

— Jen lia feliĉo. Amnestion al li. Plue. Sekvas Talme. Kion li krimis?

— Li spionadis komisiite de la lando Antissa. Li penetris ŝtele en aristokratajn rondojn, ŝtelakiris militajn sekretojn kaj elliveris ilin al la registaro de Antissa.

— Hm. Pli grava afero. Kiom estas lia puno?

— Dumviva mallibero.

— Ĝi mallongiĝu en du jarojn. La tria estas Rata. Kion li faris?

— Vi eble scios tion, kvankam ni devis tion sekreti. Li estas la falsa aŭguristo.

— Jes, mi memoras pri io... landpereo, drono en Oceano...

— Jes, jes. Pri la murmuroj, kiuj antaŭ du monatoj aŭdiĝis el sub la tero, niaj aŭguristoj deklaris unuanime, ke ili estas dia revelacio: dio Kantra koleras kaj atentigas nian landon, ke li ne toleros plu la impertinentecon de Antissa, li postulas, ke ni ekstermu ĝian popolon. Tial nia grandmonarko ordonis tiam armadon kontraŭ tiu lando.

— Jes, — diris Serva. — Mi scias, eĉ, ke Rata havis ian opinion kontraŭan. Kion li diris?

— Mi ne miras, grandsinjora moŝto, ke vi ne scias tion precize, kvankam vi scias ĉion. Sed estis severa ordono malhelpi la disvastiĝon de la danĝeraj doktrinoj de Rata. Eĉ la plej altrangaj moŝtoj apenaŭ ricevis informon pri tio.

— Kion do li asertis?

— Tion, ke la murmuro ne devenas de la kolero de dio Kantra, sed ĝi estas spontana termurmuro. En la terprofundo estis grotoj; ili enfalis, kaj ties bruon ni aŭdis. Li aŭdacis deklari, ke nia kontinento post du monatoj malaperos en la oceanon. Do ni ne armadu, sed prefere ni interpaciĝu kun Antissa.

— Terura defetismo!

— Sed, feliĉe, niaj altaj instancoj tuj kontraŭagis. Niaj pastroj deklaris liajn doktrinojn herezaj, pruvis el la Sanktaj Libroj, ke nia lando firme staros ĝis la senfino de la tempoj, ĉar tiel ordonis dio Kantra, kaj ke la kolero de la dio murmuris unuavice kontraŭ tiaspecaj herezuloj. Sed poste ili rekonis, ke ĉia deklarado kaj publika diskuto estus nur reklamo por Rata kaj liaj doktrinaĉoj. Oni do lin arestis, liajn skribojn forbruligis, lin mem malliberigis, kaj nuntempe oni jam malliberigas eĉ tiujn, kiuj nur mencias tiujn tezojn abomenindajn. Kaj ĉu vi volus amnestii tiun monstron?

— Ne, ja ne, neniel! — kriis Serva. — Kiel li puniĝas?

— Per dumviva mallibero.

— Ne sufiĉe! Eble li povos liberiĝi kaj plu veneni la animojn, ruinigi la patriotajn kaj religiemajn morojn kaj per tio frakasi la kredon de la homoj je nia futuro! Oni ĵetu lin al la sovaĝbestoj en la areno. Lia morto faros pli pompa la cirkajn ludojn jubileajn!

Ĉi tio okazis en Atlantis, unu monaton antaŭ dia subakviĝo.

(1970)


[Antauxa rakonto] [Sekva rakonto] [Enhavtabelo]