Dosiero keys.ini

Ĉi tiu dosiero priskribas klavaron kaj grupojn de makrooj. Ĉiu grupo de makrooj havas titolon en ortangulaj krampoj. La komuna grupo, priskribanta ĝeneralajn klavarajn komandojn, havas titolon *.

Poste sekvas priskriboj de makrooj. Maldekstre de signo = estas sistemaj nomoj de klavkombinoj, dekstre — internaj nomoj de agoj.

Krom unuopaj agoj, vi povas atribui al klavkombino sinsekvon de agoj (t.e. makroon). Enmetotajn signo-ĉenojn vi povas indiki en citiloj aŭ apostrofoj, ekzemple linio:
Ctrl+Q = "'eĥoŝanĝo' Return 'ĉiuĵaŭde'"
indikas, ke preminte Stir+Q, vi enmetos jenan tekston:
eĥoŝanĝo
ĉiuĵaŭde

Atentu, ke proceduro, leganta liniojn el ini-dosieroj, aŭtomate forigas eksterajn citilojn aŭ apostrofojn, tiel ke anstataŭ
Ctrl+Q = "aaa"
UniRed ricevas fakte
Ctrl+Q = aaa

Jen nomoj de eblaj komandoj:

Return Ĉaretreveno (rompo de aktuala linio)
Back Forigo de signo maldekstre de la kursoro
DelLine Forigo de aktuala linio
WordBack Forigo de vorto maldekstre de la kursoro
Indent Deŝovo de markita bloko dekstren per tab-signo
Unindent Deŝovo de markita bloko maldekstren per tabo
BackIndent Deŝovo de linio maldekstren je unu ingiĝo-nivelo
RetIndent Rompo de aktuala linio kun aŭtomata deŝovo de nova linio
Undo Malfaro de lasta ŝanĝo
Redo Refaro de lasta ŝanĝo
MarkAll Markado de tuta teksto
UnMark Malmarkado de teksto
Right Movo de la kursoro dekstren
Left Movo de la kursoro maldekstren
WordRight Movo de la kursoro dekstren je unu vorto
WordLeft Movo de la kursoro maldekstren je unu vorto
Down Movo de la kursoro malsupren
Up Movo de la kursoro supren
ScrollDown Movo de la kursoro malsupren kun rulumo de la fenestro supren
ScrollUp Movo de la kursoro supren kun rulumo de la fenestro malsupren
Home Movo de la kursoro al komenco de linio
End Movo de la kursoro al fino de linio
Top Movo de la kursoro al komenco de dosiero
Bottom Movo de la kursoro al fino de dosiero
PageUp Movo de la kursoro je paĝo supren
PageDown Movo de la kursoro je paĝo malsupren
Delete Forigo de signo dekstre de la kursoro aŭ de markita bloko
Cut Forigo de markita bloko kaj kopiado de ĝi en tondujon
DelWord Forigo de vorto dekstre de la kursoro
ToUpper Majuskligo de markita bloko
ToLower Minuskligo de markita bloko
Tab Enmeto de tab-signo
EnterUnicode Enmeto de unikoda kodo de signo
Insert Komutado de enŝova/superskriba reĝimo
Paste Algluo de enhavo de la tondujo al teksto
Copy Kopiado de markita bloko al la tondujo
Print Presado de dosiero aŭ de markita bloko
Find Voko de dialogujo de serĉado
Replace Voko de dialogujo de anstataŭigo
SearchAgain Ripeto de lasta serĉo
SearchBack Ripeto de lasta serĉo en malantaŭa direkto
WordSearch Serĉo de vorto, sur kiu staras la kursoro
WordSearchBack Serĉo de vorto, sur kiu staras la kursoro, en malantaŭa direkto
Open Voko de dialogujo de malfermo de dosiero
Reopen Voko de listo de iam malfermitaj dosieroj
New Kreo de nova dosiero
New2 Voko de listo de ŝablonoj por kreo de nova dosiero
Save Konservado de ŝanĝoj en redaktata dosiero
SaveAs Voko de dialogujo de konservado de dosiero
SaveAll konservado de ĉiuj malfermitaj dosieroj
Wrap Komutado de falda reĝimo
SpellCheck Voko de literumkontrolilo
Zoom Vastigo de fenestroj kun redaktataj dosieroj ĝis amplekso de ĉefa fenestro
Maximize Vastigo de ĉefa fenestro ĝis amplekso de ekrano
Close Fermo de redaktata dosiero
Exit Eliro el la programo
Help Voko de helpo
KbdNext Konvertado de markita bloko al sekva klavararanĝo
KbdPrev Konvertado de markita bloko al antaŭa klavararanĝo
Properties Voko de dialogujo de atributoj
Bracket Serĉo de para krampo
Mark0..Mark9 Meto de marko en teksto
Goto0..Goto9 Transiro al marko en teksto