Dosiero subst.ini

En tiu ĉi dosiero estas metitaj grupoj de anstataŭigoj, kiujn UniRed faras aŭtomate dum tajpado. Ĉiu grupo havas titolon en ortangulaj krampoj, post kiu sekvas anstataŭigoj: maldekstre de signo = estas ĉeno, kiu devas esti rekonita kaj anstataŭigita dum tajpado, dekstre de ĝi estas ĉeno, per kiu UniRed anstataŭigos la maldekstran. Ambaŭ ĉenoj povas esti metitaj en citilojn.

Ne-askiaj literoj, kiel ĉiam, estas prezentataj kiel en HTML, t.e. &#xxx; (kie xxx estas dekuma nombro).

Ekzemple:

[HTML]
<bl = <blockquote>

Tio signifas, ke, se en la dosieraj agordoj estas ŝaltita grupo de anstataŭigoj, nomata HTML, kiam uzulo tajpas <bl, li aŭtomate ricevas <blockquote>