[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

Antaŭparolo

La 13-an de decembro 2003 okazos la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov (origine Evgenij Petroviĉ Katajev), granda rusa verkisto, kiu famiĝis en la tuta mondo kiel aŭtoro (kune kun Ilja Ilf) de verkoj “Dek du seĝoj”, “La ora bovido” kaj multaj aliaj.

Petrov naskiĝis en Odeso en familio de instruisto. Li estis prototipo de Pavliko Baĉej en trilogio “Ondoj de Nigra maro” verkita de lia frato Valentino Katajev. En 1920 li finis klasikan gimnazion kaj ekoficiis kiel korespondanto de Ukrainia telegrafa agentejo.

Poste li tri jarojn servis kiel detektivo. Kaj denove li estis prototipo de ĉefa personaĵo de “Verda furgono” verkita de A. Kozaĉinskij. La libron kaj la samnoman filmon oni tre ŝatas en Rusio.

En la jaro 1923 Petrov venis Moskvon. V.Katajev engaĝis lin en medion de ĵurnalistoj kaj literatoroj. Petrov iĝis raportisto de revuo “Papriko” kaj en 1926 ekoficiis en revuo “Gudok”( Sireno). Li verkis ĉefe humuraĵojn kaj satirikaĵojn.

En 1927 dum kuna verkado de romano “Dek du seĝoj” komencis krea kunlaboro de Ilf kaj Petrov. Tembazon de l' romano proponis V. Katajev, al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. En siaj rememoraĵoj Petrov skribis poste:” Ni momente decidis, ke temo pri seĝoj ne devas esti esenco de la romano, sed nur kaŭzo, motivo por prezenti la vivon”. Ĉi tion perfekte dum duonjaro realigis ambaŭ kunaŭtoroj: la verkoj (ĝia daŭrigo estas “La ora bovido”) iĝis esprimplenaj ekzemploj de “enciklopedio de la soveta vivo” dum tiama epoko.

Ĉefa persono de l' ambaŭ libroj, gaja aventuristo Ostapo Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas aŭskulti tre ofte.

Ekde 1932 Ilf kaj Petrov verkis felietonojn por ĵurnalo “Pravda”. En la jaroj 1933-1934 ili vizitis Okcidentan Eŭropon kaj en 1935 Usonon. Abundaj notoj al fotoj pri la vojaĝo en Usonon, publikigitaj en revuo “Ogonjok” (Lumeto), turniĝis en libro “Unuetaĝa Usono” (1937).

Post morto de Ilf en 1937, Petrov ion verkis sole, sed samtempe kune kun G.Munblit verkis kelkajn kinoscenarojn de filmoj ŝatataj ĝis nun: “Muzika historio”, “Antono Ivanoviĉ koleras”, “Maltrankvila homo” k.a.

Dum la Granda Patria milito Petrov servis kiel milita korespondanto kaj pereis la 2-an de julio 1942 pro aviadilakcidento, kiam li revenadis Moskvon el Sebastopolo.

Lia amiko kaj kunaŭtoro Ilja Ilf (origine Ilja Arnoldoviĉ Fainzilberg) naskiĝis same en Odeso la 16-an de oktobro 1897 en familio de banka oficisto. En la jaro 1913 li finis teknikan lernejon, poste laboris en desegna buroo, en telefona stacio, en aviadila kaj grenada fabrikoj. Post la revolucio li estis librotenisto, ĵurnalisto en JugROSTA, redaktoro de humuraj revuoj, membro de odesa unio de poetoj.

En la jaro 1923 li venis Moskvon kaj eklaboris kiel raportisto de revuo “Gudok” (Sireno), en kiu kunlaboris dum la 1920-jaroj M.Bulgakov, Ju.Oleŝa kaj ceteraj verkistoj, kiuj famiĝis iom poste. Ilf verkis tie humuraĵojn kaj satirikaĵojn, ĉefe felietonojn.

Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov, ambaŭ odesanoj, interkonatiĝis en 1926 kaj dum dek unu jaroj estis veraj amikoj kaj fruktodonaj kunlaborantoj.

En 1936, en Usono, Ilf jam komencis suspekti sian gravan malsanon – tuberkulozon. Reveninte Moskvon, li akurate plenumis ĉiujn rekomendojn de kuracistoj kaj eĉ provis ŝerci, tamen la malsano superis. Foje li prenis pokalon kun ĉampano kaj proponis nomi ĝin: “Ich sterbe” (germane “Mi mortas”). Kiel estas konate, tiuj vortoj estis lastaj, kiujn diris Antono Ĉeĥov, granda rusa verkisto, same mortinta pro tuberkulozo.

La 13-an de aprilo 1937 li mortis kaj poste lia korpo estis kremaciita. Liaj amikoj, alvenintaj adiaŭiĝi, trovis en ĉambro stakojn de tuj eldonita libro “Unuetaĝa Usono”.

Verkoj de Ilf kaj Petrov estas eldonitaj angle (en Usono kaj Britio), germane, france, ĉeĥe, pole, norvege, svede, hispane, itale, turke, japane, ĉine, arabe kaj sume en tridek kvin lingvoj. Ili disvastiĝis tra la tuta mondo. Ili “meritis” aŭtodafeon en hitlera Germanio. Ilin malpermesis Franko en Hispanio. Sed en ĉefaj lingvoj de la mondo ili asertis, ke en Sovetunio loĝis du talentaj, bonkoraj kaj gajaj amikoj, tre amintaj sian patrujon.

Omaĝe al la centjara jubileo de Eŭgeno Petrov, okazonta ĉi-jare (2003), mi tradukis libron “Unuetaĝa Usono” en Esperanton el la rusa. Ĝi estas malpli konata en la mondo, ol “Dek du seĝoj” kaj “La ora bovido”, kvankam preskaŭ samtempe kun apero de la ruslingva originalo en 1937, aperis la anglalingva traduko far Charles Malamuth sub titolo “Little Golden America”.

Kvarope (ambaŭ kunaŭtoroj kaj geedzoj Adams el Nov-Jorko) en limuzino ili traveturis Usonon de Atlantiko ĝis Pacifiko kaj reen dum du monatoj. Supre jam estis dirite, ke la libro aperis sur bazo de pluraj fotoj kun abundaj subskriboj en revuo “Lumeto” en 1936. Sed, bedaŭrinde, la libro, eldonita antaŭ morto de unu el kunaŭtoroj – Ilja Ilf, havas neniujn ilustraĵojn. El diversaj fontoj mi eltiris kelkajn bildojn, por ke leganto povu pli facile imagi personojn, pejzaĝojn, vidindaĵojn ktp, menciitajn en la libro. Sed mia kolekto evidente estas tro malabunda kaj bezonas pliigon.

Kvankam la vojaĝo en Usonon okazis delonge, fine de la jaro 1935, sed, mi esperas, ke nuntempa leganto ĝuos pro enhavo de la libro, samkiel mi, ĉar en ĝi kunaŭtoroj:

Junio, 2003   Vladimir OKC

[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]