[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dekunua ĉapitro.
Eta urbo

Ni haltis en eta urbo kaj tagmanĝis en apoteko.

Ĉi tie necesas ekspliki, kio estas eta usona urbo kaj kio estas apoteko prezentanta manĝon. La ĉapitro povas havi malsaman titolon: “Farmaciisto senmistika aŭ mistero de usona apoteko”.

Kiam grandaj usonaj aferistoj serĉintaj gravan profiton turnis la atenton al farmacio, do ili ekinteresiĝis pri agado de apotekistoj troviĝantaj post siaj barieroj.

Kion apotekistoj, gravmiene, per pistiloj pulvorigas en dikvandaj, fajencaj bovloj? Medikamentojn? Nu, kiom da medikamentoj ekzistas en la mondo? Kvindek, cent, nu cent dudek, finfine! Cent dudek varmomoderigaj, ekscitaj kaj dolormildigaj medikamentoj! Kial, oni faras ilin en apotekoj per metia rimedo? Necesas establi serian produktadon en fabrikoj.

Post kiam oni komencis produkti medikamentojn industrie, malsanuloj nenion gajnis, ĉar medikamentoj ne iĝis malpli karaj. Sed apotekistoj perdis sian enspezon. Ĝin nun ricevas fabrikantoj.

Por iel kompensi la perdon farmaciistoj komencis vendi glaciaĵon, freŝigan akvon, galanterion, ludilojn, cigaredojn kaj drogojn, – unuvorte ili ekagadis diversmaniere.

Kaj do nuntempe usona apoteko aspektas interne kiel granda verŝotablo kun rotaciaj altaj taburetoj starantaj apud ĝi. Post verŝotablo vantkuras rufaj kelneroj en oblikve surmetitaj pilotĉapoj aŭ koketaj fraŭlinoj, kun haroj buklitaj por pluraj jaroj, similaj al iu moda kinostelo. Iam ili similis al Kay Frencis, iam al Greta Garbo, kvankam iom pli frue ĉiuj similis Gloria Svenson (Swanson). Ili kirlas kremon, verŝas el nikelitaj kranoj gasigitan akvon, rostas kokidojn kaj kun tinto ĵetas en glasojn glacierojn.

Tamen apoteko jam transformiĝis je taverno, sed ĝia mastro devas esti diplomita farmaciisto, kiu rajtas vendi kafon, glaciaĵon, rostaĵojn kaj ceterajn drogojn.

Kutime en plej malproksima loko de apoteko troviĝas vitra ŝranko kun medikamentoj, kiun tuj neniu povas ekvidi.

En Nov-Jorko konserviĝis nur sola apoteko, en kiu farmaciisto mem preparas medikamentojn.

Ho, ĝi estas rimarkinda ejo, kiun penetris aŭreolo de medicina mistero! Por konvinki ĉiujn, ke tie li preparas medikamentojn permane, la mastro elstarigis en vitrinon amason da malnovaj, jam flavaj receptoj. Tio ĉi aspektas kiel laborloko de iu antikva alkemiisto. Oni eĉ sentas timon dum eniro! Alie aspektas ordinara apoteko. En ĝi oni povas manĝi, aĉeti poŝan horloĝon aŭ vekilon, kaserolon aŭ ludilon, aĉeti aŭ lui libron.

Ni melankolie ekrigardis menuon. Manĝo N1, manĝo N2, manĝo N3, manĝo N4!

Dinner number one, dinner number two, dinner number three, dinner number four! Manĝo N4 kostas duoble pli ol manĝo N2. Tio ne signifas, ke ĝi estas duoble pli bongusta, – ne, simple ĝi estas duoble pli granda. Se manĝo N2 nomata “kantri sosiĝ” (country sausage) havas tri kolbasetojn, do manĝo N4 havas ses samajn kolbasetojn.

Post manĝado ni ekinteresiĝis pri mensaj nutraĵoj, kiujn en apoteko ankaŭ oni vendis. Tie troviĝis akre kolorigitaj bildetoj kun lokaj vidindaĵoj, tre malkaraj – du ekzempleroj kontraŭ kvin cendoj. La nekolorigitaj kostis pli: unu kontraŭ kvin cendoj, ĉar ties kvalito estis pli alta. Ni fiksrigardis breton kun libroj. Ĉiuj estis romanoj: “Esti pekulo – afero de viro”, “Flamo de forbrulinta amo”, “La unua nokto”, “Flirto de edziĝintoj”.

– Ne, ne, ĝentlemanoj, – diris s-ro Adams, – vi ne rajtas ofendiĝi. Vi troviĝas en eta usona urbo. Amaso da homoj imagas Usonon kiel lando de ĉielskrapantoj, en kiu ĉiun tagnokton aŭdiĝas tondro de sub- kaj superteraj trajnoj, infera muĝado de aŭtomobiloj kaj permanenta akra kriado de borsaj makleristoj, kiuj vantkuradas inter ĉielskrapantoj svingante brakojn kun akcioj, kies kurzo ĉiusekunde falas. Tiu ĉi imago estas firma, malnova kaj kutima.

Certe, ĉio ĉi ekzistas – ĉielskrapantoj, superteraj fervojoj kaj kurzofalantaj akcioj. Sed tio apartenas nur al Nov-Jorko kaj Ĉikago. Cetere, eĉ tie borsistoj ne vantkuradas laŭ trotuaroj, batfaligante usonajn civitanojn, sed troviĝas kaŝe de loĝantaro en siaj borsoj, en kiuj okupiĝas pri diversaj aĉaj maĥinacioj.

En Nov-Jorko staras pluraj ĉielskrapantoj. En Ĉikago – iom malpli. En ceteraj grandaj urboj staras du aŭ tri en tuta urbo. Ĉiu aspektas iel sole kaj similas akvoprovizan turon aŭ belfridon. En etaj urboj ĉielskrapantoj forestas.

Usono ĉefe estas unuetaĝa kaj duetaĝa lando. Plejparto de nia popolo loĝas en malgrandaj urboj, kies civito kalkulas de tri ĝis dekkvin mil personojn.

Ĉu estas vojaĝanto, kiu ne spertis freŝan, neripeteblan senton de emocia atendado, penetrintan en animon dum eniro en urbon, ankoraŭ nevizititan? Ĉiu strato aŭ strateto apertas al serĉantaj okuloj de l' vojaĝanto plurajn novajn arkanojn. Jam vespere ŝajnas, ke li sukcesis ekami la urbeton. Aspekto de surstrata homamaso, arkitekturo de konstruaĵoj, bazara odoro, kolora gamo unika por la urbo kreas la unuajn, plej bazajn impresojn de l' vizitanto. Li povas loĝi en ĝi tutan jaron, viziti ĉiujn lokojn, konatiĝi kun multaj personoj, poste forgesi ties nomojn kaj ĉion viditan, sed la unuaj impresoj restas por ĉiam.

Tion ne eblas diri pri usonaj urboj. Ekzistas, certe, en Usono kelkaj urboj, kiuj havas siajn neripeteblajn vizaĝojn – San-Francisko, Nov-Jorko, Nov-Orleano aŭ Santa-Feo. Ilin oni povas admiri, ili indas amon aŭ malamon. Ĉiuokaze ili provokas aperon de iu sento. Sed preskaŭ ĉiuj, ceteraj, usonaj urboj similas unu la alian, kiel kvin kanadaj ĝemeloj, kiujn ne scipovas distingi eĉ ties tenera patrino. Tiu senkolora kaj vulgara konglomerato de briko, asfalto kaj reklamoj aperigas en sino de vojaĝanto nur sentojn de ĉagreno kaj seniluziiĝo.

Kaj se en la unuan urbeton vojaĝanto alvenas kun espero kontempli ion unikan, do en la dua vizitita urbeto lia atendo iom malpliiĝas, en la tria ĝin anstataŭigas miro, en la kvara – ironia rideto, en la kvina, en la deksepa k.t.p. lia atendo transformiĝas je plena indiferenteco, kvazaŭ al via aŭto renkonten kuregas ne novaj nekonataj urbetoj de la neesplorita lando, sed kutimaj fervojstacioj kun siaj nepraj sonorilo, kaldrono kaj deĵoranto en ruĝa kaskedo.

Ĉiun urbon trapenetras ĉefa strato, kiu nepre nomiĝas Ĉefa Strato (Main Street) aŭ Ŝtata Strato (State Street), aŭ Larĝa Vojo (Broadway).

Ĉiu malgranda urbo volas esti simila al Nov-Jorko. Do, ekzistas Nov-Jorkoj kun du mil rezidantoj, kun mil okcent rezidantoj kaj eĉ kun naŭcent. Ties rezidantoj promenas fiere laŭ sia Brodvej-o kaj aprezas ĝin pli ol sama novjorka.

Arkitektura aspekto de konstruaĵoj situantaj sur ĉefa strato ne donas al nova okulo iun artan plezuron. Ili estas faritaj el ordinaraj brikoj, kunmetitaj en duetaĝajn kubojn. En ili homoj perlaboras monon kaj do neniuj abstraktaj ornamaĵoj estas bezonataj.

Malsupra parto de urbo nomiĝas “business center” – afera centro. Tie funkcias oficejoj, vendejoj, kinejoj. Trotuaraj estas senhomaj. Tamen pavimoj estas plenaj per aŭtoj. Ilin oni nur ne rajtas parki kontraŭ fajropreventiloj aŭ enirejoj, pri kio avertas skribaĵo:“No parking!” – “Parkado malpermesata!”.

Iufoje okazas malfacile trovi lokon por parki aŭton, aŭ kiel parolas rusoj loĝantaj en Usono – “priparkovat”. Iun tagon ni estis vespere en San-Diego ĉe pacifika bordo. Ni volis vespermanĝi kaj serĉis parkejon, sed ne sukcesis tion dum la tuta horo. La urbo estis tiel superplenigita per aŭtoj, ke por nia sola aŭto loko ne restis.

Karakteron de eta usona urbo atribuas ne tieaj domoj, sed aŭtomobiloj kaj ĉio akcesora – benzinaj stacioj, riparejoj, vendejoj de “Ford” aŭ “General Motors”. Tio rilatas al ĉiuj urbetoj. Vi povas traveturi kelkajn mil mejlojn, pejzaĝo kaj klimato ŝanĝiĝis, la horloĝon necesas ĝustigi respektive al loka tempo, sed urbeto, en kiu vi intencas pasigi nokton, estos preskaŭ sama, kiun vi vizitis antaŭ du semajnoj. Same en ĝi forestas promenantoj, sama kvanto de aŭtoj staras ĉe vojrandoj, reklamoj de apotekoj kaj remizoj same brilas per sama neono aŭ argono. Ĉefa strato same nomiĝas Brodvej, Mejn Strit aŭ Stejt Strit. Iufoje okazas, ke domoj estas konstruitaj el malsama materialo.

“Residential Part”, rezidanta parto de urbo, estas tute senhoma. Silenton foje rompas nur susuro de kloŝoj de preterveturantaj aŭtoj. Viroj laboras en ilia “afera centro”, dommastrinoj estas okupitaj pri purigado. En unu- aŭ duetaĝaj domoj funkcias polvosuĉiloj, oni movas meblaron kaj viŝas oritajn kadrojn kun fotoportretoj. En ĉiu domo estas po ses aŭ sep ĉambroj, sekve estas multe da laboro tie. Sufiĉe viziti ajnan domon, por ke vi sciu, kia meblaro troviĝas en ceteraj milionoj da similaj domoj kaj eĉ ĝian situon.

Najbaraj kortoj ne havas barilojn. Tie oni konstruis garaĝojn, kiujn oni ne ŝlosas. Cementa vojeto troviĝas inter domeniro kaj trotuaro. Dika tavolo de falinta foliaro kuŝas sur kvadrataj gazonoj. Belaj domoj brilas sub radioj de la aŭtuna suno.

Iufoje kelkaj vilaoj de la rezidanta parto, en kiuj loĝas riĉuloj, okazigas gravan impreson. Tie estas plena idilio de riĉo, kiu ŝajne povas okazi nur en fabelo. Negrinoj en blankaj antaŭtukoj kaj kufoj promenigas junajn sinjorojn. Rufaj knabinoj kun helbluaj okuloj ludas flavajn ringojn. Perfektaj “touring cars” – turismaj aŭtoj staras apude.

Afera centro aspektas malsame kaj tieaj konstruaĵoj similas iun fajran depoton, en kiuj oni perlaboras monon por supre menciita idilio. Diferenco de ties fasadoj estas tiel grava, ke ne eblas komence kredi, ke ili situas en la sama urbo. Multon oni povas kompreni dum vizito en etan urbon kaj ne gravas ĝia situo; en Oriento, en Okcidento aŭ en Sudo. Ĉie okazos samo.

Nia aŭto moviĝas plu kaj preterveturas multajn urbetojn. Kiaj pompaj nomoj! Sirakuzo (Syracuse), Pompeo (Pompeii), Batavio (Batavia), Varsovio (Warsaw), Kaledonio (Caledonia), Vaterlo (Waterloo), Genevo (Geneva), Moskvo (Moscow). En malgranda Moskvo en apoteko oni proponas matenmanĝon N2: varmajn flanojn kun acera suko kaj en kinejo oni prezentas filmon pri gangstera vivo, jen estas ĝuste usona Moskvo.

En Usono ekzistas kelkaj Parizoj kaj Londonoj. Ankaŭ estas Ŝanhajo, Harbino kaj eĉ dek Peterburgoj (Sankt Petersburg). Moskvo estas en ŝtato Ohio, du aliaj urboj situas en malsamaj ŝtatoj. En unu el Peterburgoj loĝas eĉ cent mil rezidantoj. Estas kelkaj Odesoj (Odessa, NB. Ambaŭ aŭtoroj naskiĝis en Odeso situanta apude de Nigra maro). Ne gravas, ke Odeso situanta en ŝtato Teksaso havas neniun maron. Kiu estis tiu odesano veninta tien el malproksimo? Ĉu trovis li tie sian feliĉon? Kompreneble, tion neniu scias. Estas Napolo kaj Florenco. En usona Napolo anstataŭ itala vulkano Vesuvo fumas tubo de loka fabriko de konservaĵoj kaj en Florenco, certe, estas sensence diskuti pri freskoj kaj similaj malpli interesaj artaĵoj, kiuj ne donas nepran profiton.

Kompense, en tiuj ĉi urboj oni povas aĉeti plej modernan aŭton aŭ elektran fridujon (revo de novgeedzoj) kaj ĉiuj loĝejoj havas varman kaj malvarman akvon. Se en urbeto estas hotelo, do tiam el la tria krano elverŝiĝas glacia akvo.

En urbo funkcias kelkaj eklezioj – metodista, kongregacia kaj baptista. Nepre troviĝas multekolona preĝejo de eklezio “Kristana scienco”. Tamen, se vi ne estas ekleziano, do vi tiam vizitu “moving pictures” – kinejon, kie vi povas spekti bele realigitan, sed stultan filmon.

En ĉiu urbo estas luksaj elementaj kaj mezaj lernejoj. Fakte lernejoj estas kiel regulo plej bonaj konstruaĵoj en urbo. Tamen, kiam knaboj libertempas, do ili preferas imiti agojn de gangsteroj viditajn en kinejo kaj senfine pafas el revolveroj aŭ “machine-guns” (mitraloj), kiujn tre multe produktas fabrikoj de ludiloj.

Senkonsola estas aŭtomobila-benzina angoro de etaj urboj.

Pluraj malkontentaj verkistoj de Usono loĝis en urbetoj situantaj en Meza Okcidento. Ili protestis kontraŭ unutoneco, kontraŭ mortiganta kaj senĉesa serĉado de dolaroj, kiu ne havas finon.

Iuj urbetoj faras heroajn streĉojn por iel ajn diferenci dis de siaj unutipaj fratoj. Por tio oni elpendigas afiŝojn kun nomo de l' urbo, samkiel vendistoj samon faras super siaj vendejoj, por ke aĉetanto sciu, kion tie oni vendas.

“Redvud siti” (Redwood City)! Kaj jenaj afiŝoj en versoj: “Climate best by government test” (Plej bona klimato laŭ testo de registaro). Tie oni vendas klimaton. Povas esti, ke loka klimato estas plej bona, sed vivo tiea estas sama, kiel en ceteraj urbetoj, kies klimato estas malsama.

Ĉefa strato. Post grandaj vitrinoj staras aŭtomobiloj, kiujn, okaze de la proksimiĝanta Nova Jaro, oni kovris per diafana papero kaj ornamis per buntaj rubandoj. Post malpli grandaj vitrinoj saĝaj apotekistoj elpremas sukon el oranĝoj kaj preparas ovaĵon kun ŝinko. Tra la urbo rekte laŭ strato veturas karga trajno kaj brue sonas ĝia signalo.

Tio estas tipa eta usona urbo kaj ne gravas ĝia nomo: Parizo, Moskvo, Kairo aŭ unu el pluraj usonaj Springfield-oj.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]