[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dektria ĉapitro.
Elektra dometo de sinjoro Ripli

Sinjoro Ripli (Ripley) alkondukis nin al peroneto de sia dometo kaj ekpetis nin premi butonon de elektra sonorilo.

Anstataŭ abrupta kutima sono aŭdiĝis melodio, kvazaŭ venanta el iu muzika skatolo. Pordo apertis mem kaj ni venis enirejon.

S-ro Ripli alpaŝis al pendanta surmure kesteto, per kutima manmovo apertis pordeton kaj montris al ni iun elektrilon.

– Kvin diversajn melodiojn ĝi eligas, – diris li ridetante. – Se ĉe enirpordo sonorigas gasto, do tiam sonas la melodio, kiun vi jam aŭdis. Se vi premos butonon por voki servistinon el alia ĉambro, tiam sonas ario de Karmen.

Li premis la butonon kaj reale la aparato ekmuzikis fragmenton de l' ario.

– Voko por matenmanĝo estas marŝo de universitato de Jel (Yale), por tagmanĝo – kristnaska angla kanzono. La lasta kvina sono estas alarma. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas sono, laŭ kiu mastro povas determini, kia gasto sonorigas: ĉu agrabla aŭ male.

Eldirinte tiu ŝercon, s-ro Ripli ekridis.

– Nu, tio estas simple kuriozaĵo. Kaj nun bonvolu veni mian kabineton.

Sinjoro Ripli estis reprezentanto de tre multnombra usona tipo de ruĝvanga kaj grizhara aferisto. Al tiu tipo apartenas prosperantaj usonanoj kun sufiĉa enspezo, bona apetito kaj granda rezervo de optimismo. Kiam ili iĝas kvardekjaraj, do tiam iliaj vangoj ruĝiĝas kaj haroj griziĝas ĝis vivfino kaj ne eblas determini realan aĝon de tiuj viroj: ĉu kvindek aŭ sesdek ok.

Veninte la kabineton, s-ro Ripli tuj okupis molan brakseĝon, situantan inter skribtablo kaj bretaro kun libroj, surmetis siajn krurojn sur la tablon kaj ekfumis cigaredon.

– Tiel mi ripozas post laboro, – rimarkis li elbuŝigante fumon.

Li fumis hasteme, ne enigante fumon, sed nur faris ĝin abunda.

– La fumado mem ne estas tro danĝera, – informis li, – pli danĝera estas enspirado de fumo amasiĝanta en ĉambro. Ĉu vere? Plej malutila estas ĝuste tia medio.

Tiam ni rimarkis, ke fumo ne suprenleviĝas, ne disvastiĝas en la ĉambro kaj ĝenerale ne buliĝas, kiel kutime, sed videble moviĝas al la libra bretaro kaj malaperas en ĝi. Ekvidinte efekton, kiun okazigis liaj agoj, s-ro Ripli daŭrigis fumadon pli intense. Post iom da temo fumo mirakle malaperis kaj en la ĉambro ni flaris nenian ĝian odoron.

– Malantaŭ la bretaro estas kaŝe instalita elektra ventola ilaro, – eksplikis s-ro Ripli.

Li alpaŝis al cirkla vitra ilo kun kelkaj montriloj kaj diris:

– Jen aparato por reguligo de enĉambra temperaturo. Se vi ŝatas varmetan noktan temperaturon, ekzemple ĉirkaŭ dek du gradoj, kaj je la sepa matene vi volas ĝin plialtigi, tiam bonvolu fiksi la unuan nadlon en la certan lokon kaj same la duan nadlon – kaj vi povas trankvile enlitiĝi. La aparato plenumos ĉiujn viajn dezirojn. Ĝi aŭtomate konservos interne de l' domo donitan temperaturon, malgraŭ, kia temperaturo estas ekstere: varma aŭ malvarma. Nu, ĉi tie, en la kabineto restas nur bagatelaĵoj. Jen lampoŝirmilo ĵetas oportunan lumon sur la skribtablon. Se oni ĝin suprenturnos, tiam ĝi eklumigos plafonon, kiu reflekte eklumigos la ĉambron per duonhela lumo, ne blindiganta okulojn.

Poste ni pasis manĝoĉambron. En ĝi troviĝis diversaj elektriloj, kiuj ne estis teknike novaj, sed aspektis tre bele: kafkruĉo, panorostilo, teujo kun fajfilo kaj pato por preparo de nacia usona manĝaĵo – ovaĵo kun lardo aŭ ŝinko. Ĉiuj aĵoj estis plej modernaj. Sur bufedo, supozeble por kontrasto, staris malnova alkohola varmigilo. Usonanoj ŝatas prezenti evoluadon de tekniko. Ford havas modernan uzinon kaj apude muzeon kun malnovaj aŭtoj kaj lokomotivoj. En korto de “Ĝenerala Elektra Kompanio”, kiel monumento, staras unua generilo kaj en kabla fako, apud maŝino, el kiu permanente elrampas novfabrikita kablo kun arĝentkolora ŝelo, oni prezentas unuan kablon de Edison enigitan en malgracian, krudferan tubon.

Tamen plej grava surprizo atendis gastojn en kuirejo. En ĝi staris elektra forno kun tre blanka supraĵo.

– En malsupra parto de l' forno estas instalita ujo por vazaro, – diris s-ro Ripli. – Tie teleroj estas ĉiam varmetaj, sekve antaŭ manĝado ili ne bezonas kroman varmigon. Se vi volas prepari legoman supon kaj rostaĵon por tagmanĝo, do vi metas legomojn en kaserolon, aldonas akvon kaj starigas sur la fornon. Viandon vi metas en bakfornon. Poste vi fiksas la unuan nadlon ĉe indikilo “supo’ kaj la duan – ĉe “rostaĵo”. Vi povas foresti eĉ tutan tagon. Viaj manĝaĵoj post iom da tempo estos pretaj kaj dum la tago ili estos varmetaj. Fiodoro ne okazas en la kuirejo, ĉar en ĝi funkcias elektra aera eltirilo.

S-ro Ripli rapide elpoŝigis pecon da papero kaj flamigis ĝin. Fumo kaj fulgo momente malaperis.

– Ankoraŭ unu problemo! Post preparado de manĝaĵoj restas multe da rubo.

Sur vizaĝo de s-ro Ripli aperis kompatinda mieno. Tamen post unu momento sur ĝi jam denove vidiĝis optimisma rideto. Li aliris al staranta apud la forno kvadrata rubujo kaj suprenlevis kovrilon.

– En ĝin vi povas ĵeti ĉiun rubon kaj, ferminte kovrilon, ekfunkciigi motoron. Post iom da tempo rubujo estos malplena kaj pura. Rubo estis muelita kaj forĵetita en kanalaron.

S-ro Ripli rapide prenis dimanĉan ĵurnalon, pezantan ĉirkaŭ kvin funtojn, ĉifis kaj ĵetis ĝin en la rubujon. Aŭdiĝis mallonga zumo – kaj la ruĝvanga ĝentlemano fiere levis la kovrilon. La rubujo estis malplena.

Dum dek minutoj s-ro Ripli, kiel prestidigitisto, per elektro ankaŭ decidis aliajn gravajn taskojn okazantajn kutime en kuirejo – konservado de nutraĵoj kaj lavado de malpura manĝilaro.

Li demonstris fridujon, kiu mem ne bezonis glacion, sed, male, ĝi glaciigas akvon en blanka kuveto simila al la fotografia. Glacieroj aspektis kiel akurataj kubetoj. En la fridujo estis fakoj por viando, lakto, fiŝo, ovoj kaj fruktoj.

Poste estis malfermita alia ujo, kiu havis multajn bretetojn, stangonetojn kaj kroĉilojn.

– En ĝin oni metas malpurajn kulerojn, telerojn, kaserolojn. Poste oni fermas aparaton kaj ŝaltas kurenton. De ĉiuj flankoj sur manĝilaron ŝprucas varma akvo kaj post kelkaj minutoj ĝi iĝas pura. Tamen ĝi ankaŭ bezonas viŝadon. Oho, kia estas teda kaj enuiga tiu laboro! Ĉu vere? Tamen, ne! Post lavado aŭtomate ĉesas akvofluo kaj anstataŭ ĝi el specifikaj truetoj alvenas seka, varma aero. Post ankoraŭ kelkaj minutoj la manĝilaro iĝas pura kaj seka.

S-ro Ripli intercetere demonstris al ni ovokirlilon kaj venigis nin suprenleviĝi en dormoĉambron.

Tie li rapide demetis sian jakon kaj enlitiĝis.

– Bonvolu imagi, ke mi estas dormanta.

Ni facile tion imagis.

– Kaj jen venis mateno. Necesas ellitiĝi. Oho-ho-ho!

S-ro Ripli iomete leviĝis kaj preskaŭ nature oscedis.

– Turnu vian atenton al tiu lampo. Mi ŝaltas kurenton kaj, dume mi tiriĝas, oscedas kaj demetas piĵamon, ĝi lumigas mian korpon per artefaritaj sunaj radioj rezultigantaj ordinaran sunbrunecon. En mia dispono estas dek minutoj. Poste mi ŝaltas alian, kvarcan lampon kaj komencas gimnastiki. Ĉar pluraj homoj ne ŝatas gimnastiki matene, do nia firmao tion konsideris kaj inventis jenan aparaton. Vi ne bezonas mem moviĝi. Rimenoj ĉirkaŭigantaj vian korpon tre lerte masaĝos vin. Tamen, laŭ rekomendoj de kuracistoj, tion necesas fari dum ne pli ol kvin minutoj, ĉar plua masaĝo povas efektivigi malutilon. Sed homo, ĝentlemanoj, estas ne tro perfekta instrumento, tial li povas forgesi ekrigardi horloĝon kaj elŝalti kurenton. Tamen la aparato ne permesas tion kaj mem elŝaltiĝos, post kvin minutoj de funkciado.

Ni jam kelkfoje renkontiĝis kun tiu teknikaĵo. Ĝi nomiĝas “foolproof” (“fulpruf ”) – imuneco de stultulo. Altkvalitaj aparatoj timas homon kaj ne fidas lian inteligentecon. Ĉiuloke, kie tio eblas, ĝi penas preventi sin kontraŭ misaĵoj, kiuj karakterizas vivan ulon. La elpensita sinonimo estas kruela kaj vipanta – “fulpruf”! Observante konstruadon de grandega hidrostacio Boulder-dam, ni vidis arganon mallevintan en profundan montfendejon plenajn kargovagonojn. Estas facile imagi tutan danĝeron de okazantaj operacioj, je se oni erare premos malan butonon, do tio povas kaŭzi katastrofon. Tamen eraro ne eblas. En kajuto de maŝinisto estas nur sola butono. La argano funkcias memstare. Ĝi neniam estas ebria kaj ĝia inteligenteco estas tre perfekta.

Kaj s-ro Ripli intertempe demonstris plu novajn elektrajn miraklojn de sia dometo. Tie estis elektra razilo, plej moderna polvosuĉilo, lavmaŝino, speciala gladkapabla premilo anstataŭ elektra gladilo. Kiam li el sub polurita tablo eltiris elektran kudromaŝinon, ni jam estis lacaj. Se tiam s-ro Ripli kondukus nin en la korton kaj ordonus: “Turnu, dometo, al Nov-Jorko sian postaĵon kaj al mi sian fronton” kaj la dometo obeus, do ni ne tro estus mirigitaj.

Nun necesas klarigi, kiu estas s-ro Ripli. Li estas ĉefo de publika fako (publicity) en “Ĝenerala Elektra Kompanio”. Plisimpligita rusa interpreto de l' vorto “publicity” signifas reklamon. Reale ĝi estas grave pli vasta kaj ludas rolon en usona vivo preskaŭ saman kiel la tekniko mem.

En nia lando pri usona “pablisiti” aperis opinio, ke ĝi fakte estas laŭtaj krioj de alvokantoj, multnombraj afiŝoj, brilaj reklamoj k.t.p. Certe, tiu reklamo ekzistas en Usono. Tamen tiun rimedon preferas apliki nur fabrikantoj de cigaredoj, maĉgumoj, alkoholaĵoj aŭ freŝiga trinkaĵo “Koka-Kola” (Coca Cola).

La dometo de s-ro Ripli ne estas reklamaĵo. Reale ĝi estas hejma labo. En ĝi la grizhara ĝentlemano ĉiutage kalkulas elspezojn por ekspluatado de ĉiu elektrilo. Li interesiĝas pri ties ekonomieco.

Samtempe li verkas libron, en kiu ne ekzistas deklaroj pri tio, ke produktoj de “General Electric” estas pli bonaj, ol produktoj de korporacio “Vestinhaŭs”( Westinghouse Electric Corporation). Male, li pozitive respondis nian demandon pri kvalito de fridujoj produktataj de “Vestinhaŭs”. En sia libro s-ro Ripli eksplikas oportunecon de elektriloj endome kaj pruvas per kalkulaĵoj ilian ekonomiecon kompare al gaso, nafto aŭ karbo. En la libro estas precizaj konkludoj pri tagaj, semajnaj kaj monataj elspezoj pro funkciado de elektra forno. Enfine li informas, ke entute ekspluatado de la elektra dometo kostas sep dolarojn monate. Li tre bone scias, ke tiu informo estas plej taŭga maniero admoni konsumanton.

Moderna usona tekniko estas nekompareble pli perfekta ol usona socia sistemo. Dum kiam tekniko aperigas idealajn objektojn faciligantajn vivkondiĉojn, socia sistemo ne donas al ordinara civitano eblecon perlabori monon por aĉeti tiujn objektojn.

Kredito estas bazo de usona merkato. Preskaŭ ĉiuj objektoj troviĝantaj endome de usonano estas akiritaj kredite: forno, sur kiu li preparas manĝaĵojn, meblaro, polvosuĉilo kaj eĉ domo mem, en kiu li loĝas, ĉio aĉetita kredite. Pro ĉio necesas pagi monon multajn jarojn. Reale, nek domo, nek meblaro, nek perfektaj aparatoj al li ne apartenas. Leĝo estas tre severa. Se vi sukcesis fari naŭdek naŭ pagojn, tamen ne faris la lastan centan, do tiam la objekton oni rajtas forpreni. Propraĵo por absoluta plimulto de popolo estas fikcio. Ĉio, eĉ lito, sur kiu oni dormas, apartenas al vendinto aŭ banko. Kaj kiam iu persono iĝas senlaborulo, li tuj bone ekkomprenas, ke li ne estas proprietulo, sed plej ordinara sklavo kiel negro, nur kun blanka haŭto.

Tamen deteni sin de aĉeto neniel eblas.

Ĉe enirpordo tintas sonorilo kaj en enirejon venas tute nekonata vizitanto. Neperdante tempon por detale ekspliki celon de sia alveno, li deklaras jenon:

– Mi venis por munti en via kuirejo novan elektran fornon.

– Sed mi havas la gasan, – respondas la surprizita proprietulo de eta domo, lavmaŝino kaj kutima meblaro, pro kio necesas pagi ankoraŭ multajn jarojn.

– La elektra forno estas multe pli bona kaj ekonomia. Cetere, mi ne admonos vin. Mi nun ĝin muntos kaj post unu monato mi revenos. Se ĝi ne plaĉos al vi, mi ĝin forportos, kaj se ĝi plaĉos, tiam ni kontraktos tre favorajn kondiĉojn: la unuan monaton vi pagos dudek kvin dolarojn, kaj poste...

La vizitanto muntas la fornon. Dum monato mastro jam sukcesis rimarki, ke ĝi reale estas tre perfekta, li alkutimiĝis al ĝi kaj ne povas disiĝi. Li subskribas kontrakton kaj sentas sin riĉega, kiel Rokfeller (Rockefeller).

Estas sendube, ke tiu maniero estas multe pli efektiva ol ordinara luma reklamo.

Ŝajnas, ke en vivo de ordinara, aŭ alivorte, laboranta usonano devas veni momento, kiam li finas plenan pagon kaj iĝas reala proprietulo. Sed tio malofte okazas. Lia limuzino malnoviĝis. Firmao proponas novan, belan modelon. La malnovan aŭton firmao prenas kontraŭ cent dolaroj kaj por restantaj kvincent dolaroj ĝi proponas krediton.

Poste proprietulo de la nova modelo neatendite perdas laboron, laŭusone “job”, kaj tiam lian novan limuzinon kun du signaloj, elektra flamigilo kaj radioricevilo oni redonas al ĝia fakta proprietulo – banko, kiu kreditis.

Estas tre malfacile ne aĉeti ion novan. Dum lastaj jaroj en Usono produktado de objektoj de amasa konsumado iĝis tre perfekta. Nu, simple ne eblas deteni sin de aĉeto de nova polvosuĉilo, kiam la malnova povas funkcii ankoraŭ dek jarojn!

Antaŭnelonge en Nov-Jorko oni elpensis novan rimedon de reklamo.

En loĝejon de ordinara urbano alvenas vizitanto kaj deklaras:

– Bonan tagon! Mi estas kuiristo. Mi proponas prepari por vi kaj por viaj gastoj bonan, apetitan manĝaĵon el miaj nutraĵoj. La manĝaĵo kostos neniom por vi. Tamen mi petas du kondiĉojn: unue, mi kuiros manĝaĵon en miaj kaseroloj, kiujn mi alportos, kaj due, vi nepre invitos por manĝado ne malpli ol sep sinjorinojn.

Certan tagon la kuiristo alvenas kune kun siaj kaseroloj kaj preparas bongustan manĝaĵon. Fine de festeno li triumfe aperas kune kun siaj kaseroloj en manĝoĉambro kaj demandas, ĉu estas kontentigitaj gastoj pro la manĝaĵo kaj li petas enskribi adresojn de ĉiuj alvenintaj virinoj. Ĉiuj estas kontentaj. La kuiristo modeste informas, ke saman manĝaĵon povas prepari ĉiu dommastrino, se ŝi ekdeziras utiligi tiujn kaserolojn. Tuta gastaro venas kuirejon kaj ĉirkaŭrigardas la kaserolojn. Ĉiu havas tri partojn, kiuj helpas konservi vitaminojn. Kondiĉoj de aĉeto estas konvenaj. Sekvonttage la kuiristo vizitas tiujn virinojn kaj vendas kaserolojn kredite. Reale la novaj kaseroloj estas multe pli perfektaj ol la malnovaj, tamen vivo iĝis malpli facila, ĉar pligrandiĝis ŝuldo.

Ne! Luma reklamo kaj ĵurnalaj anoncoj estas elementa klaso de lernejo.

Ĉiujare en Usono okazas interesega evento. Konstrua firmao, kune kun grupo de arkitektoj kaj elektra kompanio konstruas domon. Ĝi iom similas dometon de s-ro Ripli. Tamen ĝi havas ne sole elektrajn novaĵojn, sed samtempe la arkitektajn, novajn konstruajn materialojn, meblaron kaj korteton. Post fino de konstruado la firmao anoncas tutlandan konkurson pri plej perfekta priskribaĵo de tiu domo. Kiel premio, gajninta aŭtoro ricevas tiun domon. La evento ĉiam provokas grandan intereson. Lastfoje la domon ricevis malriĉa deksesjara knabino.

Revuoj multe eldonis ŝiajn biografion kaj portretojn. Al ŝi oni proponis laboron (job) en fako de reklamo de iu granda kompanio. Tamen, sorto de l' fraŭlino ne gravas. Plej grava estas tio, ke legantoj, kontentaj pri ŝia feliĉo, mem ekpensis pri plibonigo de siaj loĝkondiĉoj. Ĉiuvespere, surmetante okulvitrojn, patroj de familioj, kun krajono enmane, kalkulis elspezojn necesajn por aĉeto de tiu domo kaj konkludis, ke ĝi estas konvena. Kaj poste...

Forlasante gasteman s-ron Ripli ni tutkore dankis lin kaj dum adiaŭado demandis:

– Jen vi perdis kelkajn horojn pro nia alveno. Ja vi sciis, ke ni ne aĉetos nek fridujon, nek fornon. Ĉu ne?

– Kaj, povas esti, vi iam priskribos mian dometon, – respondis ruĝvanga, grizhara ĝentlemano. – Ja bona “pablisiti” ĉiam estos bezonata.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]