[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La deksesa ĉapitro.
Henrio (Henry) Ford

Matene oni telefonis el oficejo de s-ro Sorensen kaj diris, ke s-ro Ford pretas nin akcepti.

Ankaŭ nin oni petis komence viziti s-ron Kameron, personan sekretarion de Ford, kiu atendos nin en buroo de konstrukciistoj.

– Nun s-ro Ford forestas, – sciigis li nin, – kaj mi ne povas precize diri, kiam vi lin ekvidos. Ĉar vi hodiaŭ reobservos la uzinon kaj kelkfoje veturos preter la oficejoj, do bonvolu informiĝi tiam pri alveno de s-ro Ford.

Ni jam sciis, ke Ford ne havas sian kabineton kaj ofte kontrolas laboron de buroo de konstrukciistoj. Do, sciigo nin ne surprizis kaj ni sub ursa felo denove ekveturis rigardi dirbornajn miraklojn.

Poste ni vizitis muzeon de aŭtoj. Ĝi havas nur unu eksponejon, kies areo egalas ok hektarojn. Planko estas farita el tektona pargeto, kiu sonas sub piedoj, kiel ŝtalo. Plafonon apogas metalaj kolonoj, en kiujn oni instalis kaloriferojn.

La muzeo ankoraŭ ne estas preta.Tamen rimarkindaj eksponaĵoj jam estas alveturigitaj ĉi tien el la tuta mondo. Dekoj da vaporaj maŝinoj inkluzive apenaŭ antikvan kaldronon de Ŭatt (NB. Watt, James, granda skota inventisto). Ĉiuj maŝinoj estas starigitaj sur fundamentojn, por ke ili funkciu. Grandan parton okupas aŭtomobila fako. Ŝajnas, ke ĉi tie kolektiĝis ĉiuj specimenoj produktitaj en la mondo. Ne eblas diri, ke antaŭ tridek jaroj konstrukciistoj ne pensis pri beleco de siaj produktoj. Certe, ili aspektas iom malmoderne, sed estas tre belaj ekzempleroj. Ili havas multe da ruĝa kupro, brila verdflava kupro, spegula vitro, marokeno. Ankaŭ sur ilia fono estas bone videblaj avantaĝoj de modernaj limuzinoj, kiuj estas pli malkaraj, simplaj, potencaj kaj elegantaj.

Probable, Ford ankoraŭ mem ne havas plenan imagon pri estonta aspekto de lia muzeo, ĉar vidiĝas manko de ĝenerala ideo pri aranĝo kaj situo de eksponaĵoj. Ford hastas kaj alveturigas novajn objektojn. Ĉi tie estas lignaj plugiloj, erpiloj, teksostabloj, kudromaŝinoj, tajpiloj, antikvaj gramofonoj, lokomotivoj kaj trajnoj.

Sur reloj, enigitaj en poluritan pargeton, staras malnova trajno kun arabeskoj sur krudferaj kradoj. Sur eksteraj supraĵoj de vagonoj estas pentritaj rozetoj kun folietoj kaj sub fenestroj, en medalionoj, kamparaj pejzaĝoj. Vagonoj estas aligitaj al malgranda lokomotivo kun kupraj lanternoj, balustrado kaj blazonoj. En sama trajno antaŭ sepdek kvin jaroj knabo nomata Edison (NB. Edison, Thomas Alva, granda usona inventisto) disvendis ĵurnalojn al pasaĝeroj.

En ĝi lian orelon frapis konduktoro, post kio li surdiĝis. En 1927, kiam oni celebris la okdekan jubileon de Edison, refunkciis malnova fervojo inter Dirborno kaj Detrojto kaj malnova trajno veturigis la grandan inventiston. Kaj, kiel tio estis antaŭ sepdek kvin jaroj, Edison disvendis ĵurnalojn al gastoj. Forestis sole malĝentila konduktoro, kiu forĵetis la knabon el la trajno. Iufoje oni demandis Edison-on: kiel influis lia surdeco lian laboron? Li tiel respondis:

– Neniel. Ĝi eĉ helpis al mi, ĉar mi ne aŭdis multajn stultaĵojn, kiujn ofte parolas homoj.

La trajno moviĝis al Dirborno. Kaj ĉirkaŭe, en la tuta mondo, funkciis elektro, tintis telefonoj, sonis gramofonaj platoj kaj elektraj ondoj disvastiĝis ĉie. Kaj ĉi tion inventis la surda oldulo kun vizaĝo de militestro, kiu malrapide, apogita per fremdaj brakoj, trapasis vagonojn kaj vendis ĵurnalojn.

Forlasante la muzeon, ni ekvidis en vestiblo enigitan en plankon betonan platon. Ĝi prezentas spurojn de edisonaj piedoj kaj lian subskribon, kiun li faris mem.

Ni forveturis al alia muzeo de Ford, tiel nomata “vilaĝo”, Grinfild-villeĝ (Greenfield Village). Ĝi okupis grandan areon kaj, por ĝin ĉirkaŭrigardi, al vizitantoj oni disponigis malmodernajn kaleŝojn, ĉarojn kaj diliĝencojn. Sur benkoj sidis veturigistoj en peltoj kaj cilindraj ĉapeloj. Ili klakis per vipoj. Ili kaj ĉevaloj aspektis strange, tamen enveturo en Grinfild-vilaĝon en aŭtoj estas malpermesata. Ni eniĝis en kaleŝon kaj ekveturis laŭ vojo, kiun ni longe ne vidis. Ĝi estis kvazaŭ el la kvindekaj jaroj de la deknaŭa jarcento, – koto, iomete kovrita per ŝtonetoj. Ni ruliĝis laŭ ĝi trote.

“Vilaĝo” estas nova eksperimento de Ford, kies signifon estas malfacile ekspliki. Eĉ Ford mem ŝajne ne scias, por kio li ĝin fondis. Povas esti, li volis revivigi la pasintan epokon kun ĝia etoso, pri kiu li sopiras, aŭ li volis, male, kontrastigi tiaman mizeron kaj nuntempajn teknikajn atingojn.

En la muzean vilaĝon el Menloparko oni translokigis malnovan labon de Edison, en kiu okazis la unuaj, multnombraj esploroj pri funkciado de la unua elektra ampolo, kiu tie unue lumiĝis. En la labo unue ekparolis fonografo kaj ankoraŭ multo okazis tie unue.

La labo estis reale malriĉa ligna domo kun knaranta planko kaj malpuraj muroj, interne de kiu aperis modernaj teknikaĵoj. Restaĵoj de edisona laboro estis videblaj. En la labo troviĝis pluraj vitraj kaj metalaj iloj, vazoj kaj retortoj. Por purigi ilin necesas eĉ tuta semajno.

Vizitantojn renkontis buklohava oldulo kun brilaj, nigraj okuloj. Sur lia kapo estis silka ĉapeto, kiun kutime portas akademianoj. Li energie komencis konversacii kun ni. Li estis unu el kunlaborantoj de Edison, sola ulo viva nun.

Li senprokraste eksvingis ambaŭ brakojn kaj ekkris per plej ebla potenco:

– Ĉion, kio de tie foriris en la mondon, faris juneco kaj potenco de Edison! Maljuna Edison estis neniu kompare al juna Edison! Li estis leono de scienco!

Kaj la oldulo montris al ni galerion de fotaj portretoj de Edison. Iuj prezentis lin juna, simila al Bonaparto (NB. Napoleon Bonaparte, franca imperiestro) – sur blankan frunton malleviĝis fiera hartufo. Sur la aliaj li similis Ĉeĥov – studenton (NB. Ĉeĥov, Antono, granda rusa verkisto). La maljunulo daŭrigis svingi vigle la brakojn. Ni eĉ ekpensis, kial la usonano estas tiom ekzaltiĝema. Cetere, ni baldaŭ eksciis, ke li estas franco.

La sciencisto, rakontante pri sia granda amiko, ekzaltiĝis ankoraŭ plu. Ni estis atentaj aŭskultantoj kaj pro tio ni estis premiitaj. La oldulo montris al ni la unuan lampon en la mondo, kiu eklumis. Li eĉ detale rakontis pri tiu ĉi evento. Ili sidis ĉirkaŭ lampo kaj atendis rezulton. Pluraj filamentoj eklumis kaj post unu momento forbrulis. Kaj finfine ili trovis filamenton, kiu eklumis kaj ne forbrulis. Ili sidis unu horon, – la lampo lumis. Ili sidis du horojn senmoviĝante, – la lampo lumis. Ili sidis la tutan nokton. Tiu estis triumfo.

– Scienco povas nenien foriri de Edison! – ekkris la oldulo. – Eĉ modernajn radiolampojn generis lumo de tiu ĉi inkandeska lampo.

Per tremantaj, sed tre lertaj manoj, la oldulo enigis la lampon en radioricevilon kaj kaptis kelkajn brodkastajn staciojn. Amplifo estis ne tre granda, sed sufiĉa. Poste la maljuna sciencisto prenis stanan folion kaj enmetis ĝin en fonografon, la unuan maŝinon ekparolintan per la homa voĉo. Ĝis tiam aliaj maŝinoj kapablis nur zumi, grinci aŭ fajfi. La oldulo ekfunkciigis la fonografon, albuŝigis tiun saman megafonon, kiun prenis enmane Edison, kaj diris tiujn samajn vortojn, kiujn diris Edison, el porinfana, malnova kanzono pri Meri (Mary) kaj ŝafineto. La kanzono finiĝas per rido: ha-ha-ha!

– Ha-ha-ha! – tute klare diris la fonografo.

Ni sentis sin tiel, kvazaŭ la aparato naskiĝis tuj antaŭ niaj okuloj.

– Tiun nokton Edison iĝis senmorta! – ekkris la oldulo.

En liaj okuloj aperis larmoj. Kaj li ripetis:

– Juneco estis potenco de Edison!

Kiam la maljunulo eksciis, ke ni estas verkistoj, li tuj iĝis serioza, solene ekrigardis nin kaj diris:

– Skribu nur tion, pri kio vi pensas. Ne por Anglio aŭ Francio, sed skribu por la tuta mondo.

Li tre ne volis, ke ni foriru. Li rakontis pri Edison, pri la abisena milito, li malbenis Italion kaj militon, li laŭdis sciencon. Vane s-ro Adams tutan horon provis enigi almenaŭ unu vorton en tiun uraganon da pensoj, konkludoj kaj eldiroj. Tion li ne sukcesis. La franco ne permesis al li eĉ malfermi buŝon. Fine ni komencis adiaŭiĝi kaj ambaŭ olduloj montris, kiel kutime tion ili faras. Ili batis unu la alian laŭ brakoj, laŭ ŝultroj kaj dorsoj.

– Good bye, sir! (Ĝis revido, ĝentlemano), – kriis Adams.

– Good bye, good bye!, – eĥis la oldulo.

– Thank you very, very match! (Grandan, grandan dankon), – kriis Adams malleviĝante laŭ ŝtuparo.

– Veri, veri!, – aŭdiĝis de supre.

– Ne, ĝentlemanoj, – diris s-ro Adams, – vi nenion komprenas. En Usono estas bonaj homoj.

Kaj li elpoŝigis grandan, familian naztukon kun ruĝaj kvadratoj kaj, nedeprenante okulvitrojn, sekigis per ĝi siajn okulojn.

Kiam ni preterveturis labon, oni diris, ke s-ro Ford ankoraŭ ne aliris. Ni veturis plu al uzino fabrikanta lumĵetilojn, situanta dekkvin mejlojn for de Dirborno. Nia juna kondukanto estis parolema persono kaj distris nin la tutan vojon. Okazis, ke en Ford-aj uzinoj funkcias sia, malpublika polico, kiu kalkulas kvincent personojn. En ĝi servas eksa ĉefo de detrojta polico kaj Ĝo Luis (Joe Louis), fama boksisto. Dank'al ĝi en Dirborno regas tuta paco. Sindikatoj tie ne ekzistas. Ilin oni devigis kaŝiĝi.

Uzino, al kiu ni veturis, estis precipe interesa, ĉar ĝi estis efektivigo de iu nova, teknika kaj politika ideo. Ni jam kelkfoje aŭdis pri ĝi, ĉar ĝi estas aktuala konekse al tiuj opinioj, kiuj ekzistas en Usono, pri diktaturo de maŝinoj kaj pri tio, kiel feliĉigi vivon kaj konservi samtempe kapitalismon.

Dum konversacio kun ni, s-ro Sorensen kaj s-ro Kameron, kiuj ambaŭ estis kvazaŭ la dekstra kaj la maldekstra brakoj de Henrio Ford, diris, ke se ili komencus establi novan entreprenon, do ili neniam konstruus uzinon gigantan. Anstataŭ unu uzino ili establus centojn da malgrandaj, nanaj uzinetoj, situantaj proksime unu de la alia.

En Dirborno ni ekaŭdis novan sloganon: ”Kampara vivo kaj urba salajro”.

– Imagu vi, – diris ili al ni, – arbareton, kvietan rivereton, eĉ plej malgrandan. Apude funkcias eta uzino. Ĉirkaŭe loĝas farmuloj. Ili kulturas kampojn kaj laboras en uzineto. Freŝa aero, bonaj dometoj, bovinoj, anseroj. Se komencos krizo kaj sekve ni reduktos produktadon, laboristo ne mortos pro malsato, ĉar li havas terenon, panon, lakton. Ja vi scias, ke ni ne estas filantropoj, ni okupiĝas pri aliaj aferoj, ni fabrikas bonajn, malkarajn limuzinojn. Kaj se nanaj uzinoj ne realigus grandan teknikan efekton, s-ro Ford ne akceptus la ideon. Sed ni jam sukcesis konkludi, ke en nana uzino, kie forestas granda amaso da maŝinaro kaj personaro, labora kapacito estas sufiĉe pli alta, ol en granda uzino. Tiamaniere, laboristo vivas kiel kamparano kaj perlaboras kiel urbano. Krom tio, ni evitigas lin de tiraneco de komercistoj. Ni rimarkis, ke se ni iom pligrandigas salajron, tuj en Dirborno proporcie kreskas prezoj. Tio ne okazos, se malaperos konglomerato de dekoj kaj centoj da laboristoj en unu loko.

Tiu ĉi ideo aperis ĉe Ford, kiel li mem diris al ni poste, antaŭ dudek jaroj. Samkiel ceteraj usonaj iniciatoj, ĝi estis longe ekzamenata, ĝis disvastigo. Nuntempe jam ekzistas dudek nanaj uzinoj kaj Ford establas la novajn ĉiujare. Distanco inter uzinetoj dek, dudek kaj eĉ kvindek mejlojn ne konsternas s-ron Ford. Ideala stato de usonaj vojoj ne aperigas problemon.

Rezulte, senco de l' ideo estas ĉies prospero. Vivo kampara, salajro urba, krizo ne estas danĝera, teknika perfekteco estas atingita. Ili ne diris al ni sole, ke la ideo havas grandan politikan parton – transformi proletaron kvazaŭ en etajn proprietulojn kaj samtempe liberigi grandajn industriajn centrojn de danĝera amasiĝo da laboristaro. Reale, tiam ne necesos speciala, sia polico. Kompense, iliaj membroj ricevu po unu bovineto kaj granda negro Ĝo Luis idilie melku. Eksa ĉefo de detrojta polico vagu laŭ herbejoj en surmetita florkrono, kiel Ofelio, kaj balbutu: “Mankas laboro, mi enuas, enuas, ĝentlemanoj!”

La paroloj de usonanoj ĉiam akordiĝas kun la agoj. Leviĝinte sur holmon, ni ekvidis pejzaĝon, pri kiu oni rakontis al ni. Uzino, produktanta lumĵetilojn, situis ĉe eta rivero kaj digo okazigis nur sep futojn da akvofalo. Tamen tio sufiĉis, por funkciigi du malgrandajn turbinojn. Ĉirkaŭ la uzino reale estis arbareto kaj herbejeto, vidiĝis farmoj, aŭdiĝis klukado, bojado kaj, unuvorte, ĉiuj kutimaj kamparaj sonoj.

La uzino troviĝis en unu vitrigita ejo. Plej rimarkinda estas tio, ke en ĝi laboras nur kvincent laboristoj, produktantaj ĉiujn, diversajn lanternojn por ĉiuj uzinoj de Ford. Inter klukado kaj gruntado la uzino fabrikas hore mil antaŭlanternojn, sescent postlanternojn kaj kvincent plafonlanternojn.

Naŭdek ok procentoj de uzina laboristaro estas farmuloj, kaj ĉiu havas de kvin ĝis kvindek akreojn (NB. unu akreo = 0,4 hektaro). En la uzino oni laboras du skipojn, tamen se ĝi funkcius plenkapacite, do tiam kvanto de produktaĵoj elkreskus je unu fojo kaj duono. Pri kio okupiĝos laboristoj, havantaj neniujn akreojn, – la nova ideo parolas nenion, kvankam tiuj homoj konsistigas plimulton de proletaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Sed se suspektinde favoraj kapitalistoj sukcesus disloĝigi tutan usonan proletaron en kamparon, kio laŭ si mem estas plej nova burĝa utopio, – do eĉ tiam ekspluatado ne malaperus, sed, certe, plifortiĝus kaj transformiĝus en pli rafinitan rimedon.

Malgraŭ etendiĝintaj ĉirkaŭ la uzino kamparaj pejzaĝoj, laboristoj, dense starantaj ĉe malgrandaj ĉenstabloj, havis samajn malgaje ekscititajn mienojn, kiujn havis laboristaro en Dirborno. Kiam eksonis signalo por matenmanĝo, laboristoj, samkiel en Dirborno, tuj sidiĝis sur plankon kaj rapide ekmanĝis siajn sandviĉojn.

– Bonvolu diri, – demandis ni administranton, paŝantan kune kun ni preter ĉenstablo, – ĉu vi scias, kiom da lanternoj jam estas fabrikitaj hodiaŭ?

Li aliris al muro, sur kiu pendis longaj, mallarĝaj paperfolioj, deprenis la supran kaj tralegis:

– Ĝis tagmezo ni fabrikis kvar mil dudek tri antaŭlanternojn, du mil kvardek cent tridek ok postlanternojn kaj mil naŭcent naŭdek du plafonlanternojn.

Ni ekrigardis niajn horloĝojn. Estis kvarono post tagmezo.

– Informon pri produktaĵoj mi ricevas ĉiuhore, – aldonis la administranto kaj rependigis la bultenon sur hoketon.

Ni reveturis al la oficejo de Ford. Ĉi-foje al ni iom hastante eliris renkonten s-ro Kameron kaj nin venigis. En sia kabineto s-ro Kameron kalkulis nin perokule kaj petis alporti kroman seĝon. Ni sidiĝis en paltoj, kio estis maloportune, kaj do ni decidis demeti tiujn. Tamen en pordoj de la ĉambro aperis Henrio Ford.

Li demande pririgardis gastojn kaj riverencis. Okazis ioma tumulto dum manpremado kaj rezulte de tio Ford translokiĝis tien, kie mankis seĝo. Tamen s-ro Kameron rapide ĉion ordigis kaj Ford eksidis. Li sidis sur seĝo, metinte unu gambon sur la alian. Li estis maldika, preskaŭ plata, iom ĝibeta oldulo, kun saĝa, faltoplena vizaĝo kaj arĝentkoloraj haroj. Li estis vestita je freŝa, griza kostumo, nigraj ŝuoj kaj ruĝa kravato. Ford aspektis pli june, ol siaj sepdek tri jaroj, sed sole liaj brunaj manoj kun dikaj artikoj pruvis lian maljunecon. Oni diris al ni, ke li iufoje vespere dancas.

Ni tuj ekparolis pri nanaj uzinoj.

– Jes, – diris s-ro Ford, – mi vidas eblecon establi malgrandajn uzinojn, eĉ la ŝtalfandajn. Tamen, nun mi ne rifuzas de grandaj fabrikoj.

Li parolis pri tio, ke li imagas estontan landon, kovritan per etaj fabrikoj, kaj laboristojn, liberigitajn de jugo de komercistoj kaj financistoj.

– Farmulo, – daŭrigis Ford, – produktas grenon, ni produktas limuzinojn, sed inter ni staras Ŭoll-strit (NB. Wall Street, strato en Nov-Jorko, kiu reprezentas komercan kaj financan mondon), staras bankoj, kiuj deziras posedi kvoton de rezultoj de nia laboro, samtempe nenion produktante. – Kaj li rapide eksvingis permane antaŭ sia vizaĝo, kvazaŭ forpelinte kulon, kaj diris: – ili scipovas sole unu – artifiki, ĵongli per mono.

Ford ŝatas paroli pri sia malamo al Ŭoll-strit. Li tre bone komprenas, ke se li vendas almenaŭ unu akcion al Morgan, tiam tiu akiros ĉiujn restintajn.

Dum konversacio Ford ofte movis gambojn. Li jen alpremis ilin al skribtablo, jen krucigis, jen restarigis ambaŭ sur plankon kaj komencis balanciĝi. Li havis proksime situantajn, virecajn okulojn. Kaj ĝenerale, li aspektis kiel ordinara, rusa kamparano, kiu forrazis plene barbon kaj surmetis anglan kostumon.

Ford venas laborejon kune kun ĉiuj kaj pasigas en uzino ĉiun labortagon. Li ne permesas ion ajn produkti laŭ desegnaĵo, nehavanta lian vizon. Ni jam menciis, ke li ne havas propran kabineton. Kameron diris pri li tiamaniere:

– Sinjoro Ford cirkulas.

Laborrimedo de Ford delonge disvastiĝas ekster limoj de produktado de limuzinoj mem aŭ ceteraj objektoj. Tiu ĉi sistemo en plej alta grado influas la mondan vivon. Tamen, liaj agoj kaj agoj de aliaj industriistoj tiel modifis Usonon, ke en ĝi neniu scias, kio okazos morgaŭ. Li persiste ripetadas al ĉirkaŭantoj:

– Tio min ne koncernas. Mi havas propran taskon. Mi fabrikas limuzinojn.

Denove okazis tumulto, kutima dum adiaŭa manpremado, kaj renkonto kun unu el plej interesaj unikuloj de Usono – Henrio Ford – finiĝis.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]