[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dudeksepa ĉapitro.
Viro en ruĝa ĉemizo

El Granda Kanjono ni aŭtis laŭ nova, ankoraŭ nedifektita vojo. Altaj kaj densaj arbaroj de l' nacia parko iom post iom malaperis. Ilin substituis flavaj rokoj, post kiuj denove disvastiĝis dezerto. La ŝoseo malleviĝis per oblikvaj kurbiĝoj. Ĝi apartenis al rimarkinda speco de usonaj vojoj, tiel nomataj: “pitoreskaj vojoj” (scenic road). Oni konstruis ĝin ne nur oportuna, firma, vasta kaj sendanĝera dum pluvo, sed ankaŭ atingis tion, ke dum ĉiu ĝiro vojaĝanto povu admiri novajn, diversajn vidaĵojn de sama pejzaĝo.

– Ne, serioze, ĝentlemanoj, – parolis s-ro Adams, ĉiuminute elŝovinte sin el la limuzino, – vi ne volas kompreni, kio estas usona servado. Ĝi estas plej alta grado de priserva scipovo. Vi ne bezonas grimpi laŭ rokoj por trovi oportunan vidpunkton. Vi ĉion povas observi side en aŭto. Sekve, aĉetu aŭtomobilojn, aĉetu gazolinon, aĉetu oleon!

Ni kutimiĝis al dezertoj, kaj do la novan ni renkontis kun plezuro. Ĉi tie estas limo de rezervejo de nomada india tribo “navaho” aŭ alie “navajo”. Ĝi estas unu el plej multenombraj indiaj triboj. Ĝi kalkulas sesdek mil personojn. Antaŭ kvin jaroj ĉi-areo estis tute neatingebla, kaj nur antaŭnelonge, post konstruo de la ŝoseo, ĉi tien komencis veni turistoj.

Navaho-anoj malamas kaj malestimas “blankvizaĝajn fratojn”, kiuj dum jarcentoj buĉadis ilin, pelis ilin en maloportunajn lokojn kaj finfine enigis en la senfruktodonan dezerton. Malamo troviĝas en ĉiu rigardo de indiano. Ili ne deziras akcepti kulturon de blankuloj.

Indianoj preskaŭ tute ne miksiĝas kun blankuloj. Tiu ĉi multjarcenta persista rezistado de indianoj verŝajne estas unu el plej rimarkindaj fenomenoj en la homa historio.

Registaro, kiu antaŭe ekstermis indianojn, nuntempe penadas konservi ties malmultenombran idaron. Estras indian departementon en Vaŝingtono unu liberala ĝentlemano. Estis aranĝitaj tiel nomataj indiaj rezervejoj, en kiuj blankuloj rajtas komerci kun indianoj nur sub kontrolo de ŝtato. Forpelitaj el fruktodonaj areoj, nun indianoj okupas malgrandan teritorion de dezerto. Oni establis muzeojn de india arto. Kontraŭ groŝoj oni aĉetas indiajn pentraĵojn, tapiŝojn, farbitajn argilaĵojn kaj arĝentajn braceletojn. Oni konstruis kelkajn perfekte aranĝitajn lernejojn por indiana infanaro. Usonanoj eĉ iomete fieras pri lokaj indianoj. Samkiel fieras estro de zoologia ĝardeno pri rara olda leono. La besto jam estas maljuna kaj do sendanĝera, ĝiaj ungegoj malakriĝis, dentoj elfalis. Sed ĝia felo estas ankoraŭ bela.

Kiam oni establas rezervejojn, lernejojn kaj muzeojn, tiam oni forgesas tion, ke bazo de evoluado de popolo estas patra lingvo. Tamen en indiaj lernejoj instruas nur blankuloj kaj nur en la angla lingvo. India skribo tute ne ekzistas.

Verdire, ĉiu india tribo parolas en sia unika lingvo, sed tio ne estas embaraso. Mankas volo. Multaj usonaj spertuloj pri india kulturo povus, dum mallonga tempo, krei indian skribon, almenaŭ por plej gravaj triboj.

Tagmeze ni atingis urbeton Kameron. En ĝi situis kelkaj konstruaĵoj – poŝto, vendejoj, eta, sed perfekte aranĝita hotelo kun restoracio, kampadejo kaj du argilaj, indiaj vigvamoj.

Ni eniris la vigvamon. Patro de familio forestis. Sur planko sidis bela indianino, simila al ciganino (ordinare indianoj aspektas pli bele ol indiaj virinoj). Ĉirkaŭ ŝi amasiĝis kelkaj gefiloj. Plej juna, suĉinfano, estis alligita al tabuleto, kuŝanta sur planko. Plej aĝa estis sepjara knabo. Infanoj estis malpuraj, sed tre belaj, kiel ties patrino.

– Bekio, Bekio! – emocie ekkriis s-ro Adams. – Iru ĉi tien, kiel plej baldaŭ! Ĉi tie estas juna infanaro!

Geedzoj Adams tre sopiris pri ilia bebo kaj ĉiam kaptis ĉiun okazon por karesi iun infaneton, preni ĝin sur brakojn kaj donaci dolĉaĵon. Infanoj tre favoris s-ron Adams, volonte sidiĝis sur liajn brakojn kaj ion balbutis. Patrinoj, dankemaj pro tiuj karesoj, same favore rigardis lin kaj dum adiaŭo diris al li tiel tenere “ĉion bonan” (good bye), kvazaŭ li estis ne hazarde renkontita vojaĝanto, sed bonkora avo, alveninta el Kansaso por ekvidi siajn amatajn nepojn. Entute, geedzoj Adams, ricevis ĉiam grandan plezuron pro tiuj renkontoj.

– Kie, kie estas infanoj? – ekkriis s-ino Adams, haste prenante el saketo ĉokoladon.

– Nu, junaj ĝentlemanoj, – vigle diris s-ro Adams, – kiu volas ricevi ĉokoladon?

Etuloj timeme ekploris. La bela patrino perplekse provis ilin kvietigi. Nur plej aĝa, sepjara knabo, superis sin, premis pugnetojn kaj ekrigardis nin tiom furioze, ke ni tuj retiriĝis.

– Jen, jen, ĝentlemanoj, – konfuze diris s-ro Adams, – indianoj jam infanece edukas malamon de siaj idoj al blankuloj. Ho, ho! Jes, indianoj “navaho” estas saĝaj homoj. Pro kio, efektive, ili povus ami blankulojn!

Kiam ni estis elirantaj, al la vigvamo alveturis malnova rusta aŭto (similan antikvan ekzempleron ni ne vidis eĉ en Teksaso), kaj el ĝi eliris patro de l' familio.

– Bonan tagon, sinjoro (How do you do, sir), – diris Adams, provante ekkonversacii.

La indiano ne respondis. Li montris al ni siajn lipojn kaj faris permane nean geston. Li ne volis interparoli kun blankuloj. Li prenis faskon de seka lolo kaj ekpaŝis al la vigvamo tute ne rigardante nian flankon. Ni interesis lin ne pli, ol polvo de dezerto. Liajn imponan irmanieron kaj nepenetreblan mienon povus envii iu sperta angla diplomato.

Ni tre klare imagis momente hipokriton de tiuj india departemento, lernejoj, muzeoj, rezervejoj, kiu kvazaŭ similis vantan filantropecon de olda pekulo, mallerte kompensanta kulpojn okazigitajn pasintece.

Kiam ni lasis Kameron, oni avertis nin, ke proksime situas neniu loĝloko.

Perfekta ŝoseo permesis akceli nian veturadon. Dum kvin horoj ni renkontis neniun. Nur unufoje ni vidis blankan ĉevalon paŝantan sole ien, sen pelanto. Ankaŭ estis unu ĉirkaŭveturo (detour), ĉar kelkaj laboristoj finis konstruadon de lasta parto de l' ŝoseo.

De ambaŭ flankoj disvastiĝis farbita dezerto. Ni persekutis la sunon, malrapide subirantan en Pacifikon, ien en Japanion. Ni transveturis limon de “navaho” rezervejo. Tamen kie troviĝis tiuj sesdek mil mizeraj kaj fieraj homoj, ni ne sukcesis ekscii, kvankam ili estis ie ĉirkaŭe kune kun ties brutaroj, lignofajroj kaj vigvamoj. Kelkfoje ni vidis ĉe horizonto figuron de rajdanto, aperis polva nubo kaj baldaŭ ĝi malaperis.

La suno subiris kaj dezerto iĝis rozkolora. Trans rivero Malgranda Kolorado (Little Colorado) oni konstruis novan pendantan ponton. Iĝis mallume kaj malvarme. Konsumiĝis benzino. Ni ekvolis manĝi. Tamen, ankoraŭ s-ro Adams ne sukcesis eldiri opinion pri tio, ke hodiaŭan nokton ni pasos en dezerto, kaj tuj ĉe mala flanko de l' ponto ekbrilis lumeto kaj ni alveturis al dometo.

Apud ĝi ni ĝoje rimarkis gazolinan stacion. Krom tiuj du konstruaĵoj, starantaj en dezerto sen barieroj, estis nenio. La domo fakte estis ranĉo (ranch). En ĝi estis oportunaj litoj, elektra lumigado, vapora hejtado, varma kaj malvarma akvo kaj meblaro, sama kiel en ĉiu domo de Nov-Jorko, Ĉikago aŭ Gallopo. En manĝejo oni proponis al ni tomatan sukon kaj bifstekon (steak) kun osto, similan al litero “T”, same belaspektan kaj same sengustan kiel en Nov-Jorko, Ĉikago aŭ en Gallopo, kies prezoj estis samaj kiel en Nov-Jorko, Ĉikago aŭ en Gallopo, kvankam konsiderante nian senesperan staton, oni povus postuli pli karan prezon.

Tiu ĉi vidaĵo de usona vivnivelo (standard of living) estis ne malpli majesta ol farbita dezerto. Se oni demandus, kio estas plej grava naciaĵo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, ni respondus jene, tio estas domo en dezerto. Ĝi estas kvazaŭ reprezentanto de usona vivo: plena komforto ene kaj mizeraj indiaj vigvamoj ekstere. Samkiel en Ĉikago, kie apud Miĉigana avenuo situas rubejo. Ĉie vojaĝanto renkontas komforton kaj malriĉecon, mizeron kaj riĉecon, kiuj kvazaŭ du fratinoj, prenante unu la alian permane, staras ĉe ĉiuj vojoj kaj ĉe ĉiuj pontoj de l' granda lando.

Ĉe enirejo de l' domo kuŝis malnova jugo, apud kies ambaŭ flankoj troviĝis kelkaj ŝtipetoj de ŝtoniĝinta arbo. Tie nin renkontis grizeta vakero, kiu estis mastro de l' ranĉo kaj la gazolina stacio. Li venis dezerton el Teksaso antaŭ dudek jaroj. Tiam ĉiu civitano de Usono rajtis senpage obteni sescent akreojn da dezerta areo kaj okupiĝi pri brutbredado. Necesis nur por aranĝi ranĉon investi ducent dolarojn. La vakero tiam estis junulo. Li akiris brutaron, konstruis ranĉon kaj edziĝis. Ankoraŭ antaŭ kvin jaroj necesis trarajdi ducent mejlojn ĝis plej proksima vojo. Sed jen antaŭnelonge oni konstruis ŝoseon, komencis aperi turistoj, la vakero konstruis gazolinan stacion kaj aranĝis gastejon en sia domo. En salono flagras granda kameno, surmure pendas cervaj kapoj, indiaj tapiŝoj kaj leoparda felo, staras kelkaj balanciloj kaj porteblaj elektraj torĉoj kun kartonaj kloŝoj (tiuj samaj estis en la ĉambro de nia novjorka hotelo). Estas piano kaj radio, kiu seninterrompe brodkastas muzikon kaj novaĵojn. Edzino kaj filino kuiras kaj kovras tablon. La vakero mem estas tipa usona edzo kaj patro, bonanime kaj ridetante asistas al ili mastrumi: aldonas ŝtipojn en la kamenon kaj vendas gazolinon. Tamen jam vidiĝas elementoj de estonta granda hotelo. Ekzistas skribtablo, sur kiu kuŝas ordinaraj kovertoj, sed baldaŭ, probable, kuŝos kovertoj kun vinjeto prezentanta fasadon de nova hotelo, indian profilon kaj belan skribaĵon: “Hotelo Dezerto” aŭ “Hotelo Ponto de Navaho”.

Por turistoj ili jam preparis indiajn tapiŝojn kaj bagatelaĵojn. Inter tiuj tapiŝoj estas du ekzempleroj, kiujn la mastro ne volas vendi, kvankam pro ĉiu oni proponis al li ducent kvindek dolarojn.

– Kaj kial vi ne volas ilin vendi? – demandis s-ro Adams.

La maljuna vakero estis fakte interesa konversacianto.

– Bone (well), – diris li malrapide, – ili estas ritaj indiaj tapiŝoj, kiujn indianoj nomas robojn. Ilin donacis al mi unu indiano. Navaho-anoj havas superstiĉon pri tio, ke malsanulo envolvita en tiujn robojn, baldaŭ resaniĝos. Tial ili iufoje alvenas kaj petas la robojn. Mi, certe, donas. Dume malsanulo kuŝas ene de la roboj, ĉirkaŭ li tribanoj dancas ritan dancon, por ke li kiel plej baldaŭ resaniĝu. Tiu kuracado daŭriĝas iufoje kelkajn tagojn. Mi tre amas kaj estimas navaho-anojn. Do, mi ne volas vendi la tapiŝojn kaj senigi la kuracilon.

La mastro stariĝis, alpaŝis, frapante per altaj kalkanumetoj de siaj vakeraj botoj, al la kameno kaj aldonis grandan ŝtipon. Poste li revenis kaj daŭrigis rakonton:

– Navaho efektive estas rimarkinda popolo. Ili estas senriproĉe honestaj. Inter ili neniam okazas krimoj. Mi opinias, ke ili ĝenerale ne scias, kio estas krimo. Dum dudek jaroj mi kutimiĝis tiel ilin estimi, kiel antaŭe estimis neniun blankulon. Kaj mi tre kompatas ilin. Pluraj indiaj infanoj mortas. Ĉar ili deziras nenian helpon de blankuloj. Ili rezistas penetron de blankuloj kaj malpermesas eniri siajn vigvamojn. Mi havas bonajn rilatojn kun indianoj, tamen, malgraŭ tio, ke mi loĝas dudek jarojn kune kun ili – mi estas fremdulo por ili. Sed homoj estas plej rimarkindaj kaj honestaj.

La olda vakero rakontis al ni historion pri unu indiano, kiu subite decidis okupiĝi pri komerco.

La indiano iel akiris grandan kapitalon – ducent dolarojn. Ĉu li vendis brutaron, ĉu li trovis nafton en sia tereno, sed rezulte aperis mono. Li vizitis proksiman urbeton, aĉetis bagatelaĵojn kontraŭ ducent dolaroj kaj alveturigis ilin en sian nomadejon. Tiu estis la unua okazo en historio de la tribo “navaho”. Komerco estis tre vigla. Tamen mi rimarkis, ke la indiano komercis iel strange. Li vendis siajn varojn kontraŭ samaj prezoj, kiujn li mem pagis dum aĉeto. Nu, mi komencis ekspliki al li, ke necesas obteni ioman profiton kaj do vendi varojn plikare.

– Kiel “plikare”? – demandis min la indiano.

– Tre simple, – respondis mi, – se vi aĉetis iun varon kontraŭ unu dolaro, tiam vi vendu ĝin kontraŭ dolaro kaj dudek cendoj.

– Kial mi devas vendi ĝin plikare, – redemandis min tiu komercisto.

– Tio estas senco de komerco, – diris mi, – aĉeti malplikare kaj vendi plikare.

Tiam la indiano tre ekkoleriĝis.

– Tio estas trompo. Kaj vi konsilas al mi trompi miajn tribanojn.

Mi ekprovis ankoraŭfoje klarigi sencon de komerco kaj lian lukron.

Tamen mia india amiko nenion komprenis.

– Kion signifas “lukro”? – demandis li.

– Nu, kompensi viajn elspezojn.

– Mi havis neniujn elspezojn.

– Sed vi veturis en urbeton, aĉetis, alveturigis, laboris!

Fine mi ne sukcesis lin konvinki. Mi multe penis, sed nenio rezultiĝis. Li estis tre obstina, kiel taŭro, kaj ripetis :”Vi konsilas malhonestaĵon”. Mi diris al li: ”Tio estas komerco” kaj aŭdis lian replikon: “Sekve komerco estas malhonestaĵo”. Rezulte li daŭrigis komercon sammaniere kaj baldaŭ ĉesigis la okupon. Tiel fermiĝis la unua entrepreno kun indiana kapitalo.

...Ni rememoris tiun indianon post unu monato, kiam ni ĉeestis senaton de Usono dum pridemandado de Ĝono Pirponto Morgan, Plijuna (Morgan, John Pierpont, Jr), kiun efektivigis senata komisiono. Ni ankoraŭfoje mencios ĉi-epizodon fine de l' libro.

La komisiono estis okupiĝinta pri enigo de Usono en (NB.la Unuan) mondan militon.

– Diru al mi, – demandis senatano Naj (Nye), – ĉu vi komprenis, ke pruntedonante monon al eŭropaj landoj, vi tiamaniere subtenis la militon?

– Jes, mi komprenis.

– Por kio do vi tion realigis?

– Kial por kio? – miris granda oldulo kaj duonleviĝis de sia sidloko. – Ja tio estas mia afero (business)! Komerco! Ili aĉetis monon, kaj mi ĝin vendis.

...La edzino venigis la mastron en manĝejon por kovri tablon. Baldaŭ ili ankaŭ nin venigis.

Kiam ni estis manĝantaj, la ĉambron eniris altkreska viro en botoj kaj helruĝa drapa ĉemizo, kiun ĉirkaŭigis revolvera kartoĉingo. Li havis rufgrizajn harojn, kornajn okulvitrojn kaj belan rideton. Lin akompanis virino. Ili salutis la gemastrojn kaj sidiĝis ĉe apuda tablo. La viro ekaŭdis, ke ni interparolas en fremda lingvo. Kaj laŭte diris al la akompanantino:

– Tiuj personoj, probable, estas francoj. Do vi nun povas konversacii kun ili france.

– Mi ne posedas la francan, – replikis lia edzino.

– Kial do vi ne posedas? Ja ni jam estas geedzoj dekkvin jarojn, kaj vi ĉiam diris al mi, ke vi naskiĝis apude de Parizo distance du horojn.

– Tio estas vero.

– Tial interparolu france!

– Sed mi ne konas la francan lingvon! Mi estis naskita en Londono, situanta fakte du horojn de Parizo, se oni flugos aeroplane!

La viro en ruĝa ĉemizo brue ekridegis. Supozeble, tiun ĉi familian ŝercon ili jam kelkfoje ripetis dum renkontoj kun fremduloj.

Al s-ro Adams tre plaĉis la ŝerco kaj li tuj diris:

– Mi vidas, sinjoro, ke vi estas gajulo, – proksimiĝante al li.

– Certe (surely)! –ekkris la viro en ruĝa ĉemizo.

Kaj siavice proksimiĝis al s-ro Adams.

Estis rimarkeble, ke ambaŭ viroj havas grandan deziron interbabili. Same tiel ekaperas nur amo post la unua rigardo.

– Kiel vi fartas, sinjoro ( How do you do, sir)? – diris Adams kaj plu paŝis.

– Kiel vi fartas? – diris la viro kaj ankaŭ paŝis plu.

– Ĉu vi venis el Nov-Jorko? –demandis li.

– Certe! –gaje respondis s-ro Adams.

Post unu momento ili interbatetis laŭ dorsoj, kaj intercetere malaltkreska Adams batetis fakte laŭ talio, sed male la altkreska lia amiko batetis lin preskaŭ laŭ nuko.

La viro en ruĝa ĉemizo estis unu el plej interesaj personoj, kiujn ni renkontis en Usono.

– Li estas sola blankulo, kiun indianoj venigis sian tribon. Li loĝas kune kun ili kaj foje venas al mi gasti.

Lia biografio estas tute unika.

Post kolegio li iĝis misiisto, edziĝis kaj venis laŭ ordono al “navaho” tribo, por kristanigi tiujn. Tamen la nova misiisto baldaŭ komprenis, ke indianoj ne volas kristaniĝi. Ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Lia stato estis malfacila, sed indianoj plaĉis al li. Post unu jaro li deklaris al sia estraro, ke li rifuzas kristanigi indianojn.

– Mia kristana devo estas helpo al ĉiuj homoj, – diris li, – sendepende de tio, al kiu konfesio ili apartenas. Mi ĉion ĝisfunde pripensis. Laŭ via ordono mi restos en dezerto kune kun indianoj, sed mi ne daŭrigos mian mision. Mi simple helpos al ili iel ajn. Ĝis nun navaho-anoj venigis neniun blankulon en sian tribon. Se mi sukcesos pri tio, tiam ni meditos pri kristanigo.

Eklezia estraro difinis liajn deklarojn kiel tre radikalaj.

– Vi devas agadi samkiel ceteraj misiistoj, – diris oni al li.

Sed li rifuzis.

Post tio, lin oni maldungis. Kaj la strangulo restis kune kun siaj danĝeraj ideoj, edzino kaj sen mono.

Li revenis la dezerton kun forta deziro resti tie por ĉiam. Tio estis antaŭ dek ok jaroj. Li ekloĝis en indiana nomadejo kaj ekvivis kiel ordinara indiano. Li ne havis monon. Li okupiĝis pri brutbredado kaj ĉasado. Trapasis jaroj. Indianoj kutimiĝis al la stranga gaja kaj kuraĝa viro kun okulvitroj. Iufoje li vizitis urbeton kaj ion abonis al indiaj infanoj, admonis indianojn kuraci ĉe kuracistoj kaj ne aligi etulojn al tabuloj. Li perfekte ekposedis la indian lingvon kaj tre ekamis la popolon. Tamen li neniel sukcesis propagandi kristanismon. Li rezonis, ke tion li efektivigos iom poste. Tamen post iom da tempo, li tute ĉesigis tiun rezonadon pri kristanismo. Li komprenis, ke jam pasis plej granda kaj, verŝajne, plej bona parto de lia vivo kaj pasis ĝi fruktodone. Li estis feliĉa.

– Mi volis kristanigi indianojn, – diris al ni la viro en ruĝa ĉemizo, ĉirkaŭigita per revolvera kartoĉingo, – sed rezultiĝis malo: ili indianigis min. Jes! Nun mi mem estas plej ordinara indiano. Ĉu vi volas, ke mi skalpu vin?

Kaj li, laŭte ridegante, kvazaŭ skalpis s-ron Adams. Poste li eksidis kaj aldonis:

– Mi konas neniujn pli honestajn kaj noblajn homojn, kiel indianoj. Ili lernigis al mi ami la sunon, la lunon, dezerton, kaj, ĝenerale, kompreni la naturon. Mi nun ne povas imagi, kiel mi antaŭe vivis malproksime de indianoj.

– Sinjoro! –subite ekkriis Adams. – Vi estas nobla homo!

Li elpoŝigis naztukon kaj sekigis okulojn, ne demetante okulvitrojn. Sekvonttage ni ellitiĝis je la sesa. Jam mateniĝis, sed ankoraŭ la suno ne leviĝis. Estis malvarme, samkiel tiutempe okazas kutime en Moskvo. Ni tremis en siaj someraj paltoj. Sablon kovris prujno. La dezerto ŝajnis krepuska kaj ne tiel bela, kiel hieraŭ. Ni ĝiskuris al la ponto kaj rigardis riveron Malgrandan Koloradon (Little Colorado). Sub ni vidiĝis roko, simila al templo, kiun ĉirkaŭigis terasoj. Ĝi ankaŭ aspektis ne tiel bele, kiel hieraŭ. Dume ni estis kurantaj reen kaj varmiĝantaj, la suno leviĝis kaj tuj lumigis kaj beligis la dezerton. Post duonhoro ni demetis paltojn kaj ankoraŭ post duonhoro iĝis eĉ varmege.

Antaŭ nia forveturo al Bouldera digo (Boulder dam), kiu distancis tricent mejlojn, ni haltis ĉe gazolina stacio. Tie ni ekvidis la misiiston en ruĝa ĉemizo. Li laboris anstataŭ la vakero, okupiĝinta pri mastrumado. Li kaj s-ro Adams denove komencis bateti unu la alian laŭ dorsoj.

– Mi estas bolŝeviko (I am a bolshevik)! – ekkriis la eksa misiisto dum adiaŭo, indikante permane sian ruĝan ĉemizon kaj laŭte ridegante. – Adiaŭ (good bye)!

– Adiaŭ, sinjoro! – replikis Adams.

Ŝoseo oblikve leviĝis. Ni rigardis posten kaj delonge observis la etan ranĉon, la gazolinan stacion kaj ruĝan ĉemizon de la misiisto-indiano.

Lastan fojon ni rigardis la dezerton de navaho, kaj remiris tion, ke meze de Usono, inter Nov-Jorko kaj Losanĝelo, inter Ĉikago kaj Nova-Orleano, ĉirkaŭigitaj de ĉiuj flankoj per elektrostacioj, naftaj arganoj, fervojoj, milionoj da aŭtoj, miloj da bankoj, borsoj kaj preĝejoj, surdigataj per tondroj de ĵazbandoj, kinofilmoj kaj gangsteraj mitraloj, – sukcesis indianoj plene konservi sian vivmanieron.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]