[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La trideknaŭa ĉapitro.
Lando de dio

Emio Makferson superplenigis paciencan kapablon de sinjoro Adams.

– Ne, serioze, sinjoroj, – parolis li, paŝante laŭ nia ĉambro, – mi kaj Bekio decidis veturi. Ne, ne, ĝentlemanoj, mi bonege vin komprenas. Vi estas verkistoj, vi deziras profunde konatiĝi kun usona kinematografio. Jes, jes, por vi tio estas absolute necese. Sed ni havas ĉi tie neniun aferon. Permesu al ni viziti Meksikion.

Samtempe s-ro Adams dissternis sur lito grandan, jam difektitan sur fleksiĝoj, mapon kaj premis ĝin per sia ventro.

– Ni veturos al Meksikio kaj ripozos ĉe bordo de la maro. Mi kaj Bekio jam vizitis “Komercan Ĉambron” (Chamber of Commerce) kaj informiĝis tie. Krom tio, ni nun foriros al “A.A.A..” (NB. supozeble, American Automobile Association, Usona Aŭtomobila Asocio) kaj tie ni ankaŭ informiĝos. Ĉu vere, Bekio? Tuj apud limo estas unu pitoreska loko – meksikia vilaĝo Ensenado. Mirinda plaĝo, bona ŝoseo. Poste ni renkontiĝos en San-Diego. De tiu urbo komenciĝos nia reveno al Nov-Jorko. Kion vi opinias, sinjoroj?

Malgraŭ tio, ke vojaĝo alportis al scivolemaj geedzoj Adams grandan plezuron, ili ektimiĝis, ke ni ne revenos Nov-Jorkon ĝis la fiksa dato. Intercetere, sen ilia bebo, ili tre sopiris kaj, renkontinte iun infanon, premis ĝin en siaj brakoj kaj multe kisis. Restado en Holivudo super planita limtempo ilin timigis.

– Se ni ekaŭtos la dudeksesan de decembro, tiam ni ĝustatempe revenos hejmen, – parolis s-ro Adams, desegnante per ruĝa krajono nian returnvojon sur la mapo. – Laŭ meksikia limo ni aŭtos al El-Paso, poste trans San-Antonio ni trafos Nov-Orleanon, kaj plue, traveturinte preskaŭ ĉiujn nigrajn ŝtatojn, ni atingos Vaŝingtonon.

Kvankam ni bedaŭris pro forveturo de niaj kunvojaĝantoj, sed tio estis necesa, ĉar ni devis resti en Holivudo ankoraŭ kelkajn tagojn. Turmenti sinjoron Adams kaj venigi lin kune kun ni en diversajn studiojn, estis ne tro humane. Ni interkonsentis renkontiĝi la dudekkvinan de decembro en San-Diego, urbo situanta ĉe pacifika bordo, tuj apud meksikia limo. Se tiam ni ne alvenos, tiam geedzoj ekaŭtos sen ni, kaj ni devos atingi ilin trajne.

Ni tiel alkutimiĝis al geedzoj Adams, ke, kiam ni ĉiuj estis starantaj ĉe nia lavita, brila pro freŝeco, limuzino, ni neniel sukcesis adiaŭi. Lastan minuton ili denove foriris en “Komercan Ĉambron” por pli informiĝi kaj ne eliris tro longe el ĝi. Ni iom da tempo ilin atendis, sed poste ankaŭ foriris laŭ siaj okupoj.

Ni konatiĝis en Holivudo kun multaj personoj, ekkonis multon interesan. Tamen unu peko troviĝas en niaj animoj. En Holivudo ni ne renkontis Ĉarlion Ĉaplin, kvankam tio eblis kaj ni tion tre deziris.

Tio okazis pro tio, ke rendevuon kun Ĉaplin permesis organizi persono, kiu tute ne povis tion realigi, se li tion provis atingi eĉ tutan jaron. Bedaŭrinde, ni perdis multajn tagojn, ĝis tiam, kiam ni komprenis tion. Kiam ni provis efektivigi nian renkontiĝon alie, Ĉaplin, finis muzikon por filmo “Moderna Tempo” (Modern Times), kaj forveturis ripozi. Poste venis serena festo de komerco: “Gaja Kristnasko” (Merry Christmas). Poste ni devis forveturi. Tial nia renkontiĝo kun Ĉaplin ne okazis.

Konversacioj kun Majlston, Mamuljan kaj aliaj grandaj reĝisoroj konvinkis nin, ke tiuj spertaj majstroj turmentiĝas pro bagatelaj filmoj, kiujn ili devas filmi. Samkiel ceteraj elstaraj artistoj ili deziras filmi ion signifoplenan. Sed holivuda sistemo ne permesas al ili tion fari.

Ni vidis kelkajn rusojn, kiuj estis en Holivudo. Ili multe laboras, foje prosperas, foje ne, sed ĉiuj sentas sin kulpaj pro tio, ke nun troviĝas ĉi tie, sed ne en Moskvo. Ili ne parolas pri tio, sed tio estas videbla.

Kiam Moskva Arta teatro vizitis Usonon, unu tute juna aktoro restis filmiĝi en Holivudo. Restis por tri monatoj, sed troviĝas jam pli ol dek jarojn. Li apartenas al tiuj, kiuj prosperas. Liaj aferoj pliboniĝas.

Kiel tio esprimiĝas? Li lukras kvincent dolarojn semajne. Li kontraktis kun firmao por sep jaroj. Sed vi ne pensu, ke sepjara kontrakto estas granda feliĉo. Ĝia esenco estas tio, ke aktoro, subskribinta ĝin, devas servi nur en tiu studio, kun kiu li kontraktis. Tamen studio mem rajtas ĉiun duonjaron ŝanĝi kontrakton kaj maldungi la aktoron. Fakte kontrakto estas sepjara por la firmao, sed nur duonjara por la aktoro.

Necesas multe labori. Frumatene li elveturas filmiĝi kaj revenas hejmen malfrue vespere. Post fino de unu filmo li rajtas ripozi unu semajnon kaj poste komencas filmiĝi en la alia. Halto ne ekzistas. Hastu li ŝanĝi ŝminkon. Ĉar li estas alilandulo, do li ludas rolojn de alilanduloj - meksikianoj, hispanoj, italoj. Li haste interŝanĝas vangharojn hispanajn je la italaj. Li havas koleran vizaĝon, tial li prefere ludas kanajlojn, banditojn kaj primitivajn krudulojn.

– Ja tio estas fakto! – kriis li al ni. – De unu filmo ĝis la alia estas tiom kurta intervalo, ke mi ne sukcesas parkerigi rolon. Vorton de honesto.

Li montris al ni sian vilaon (bonan usonan domon kun elektriloj, gasa hejtilo ene de planko kaj arĝentkolora novjara arbo), limuzinon (bonan vojaĝ-aŭtomobilon kun cigarflamigilo kaj radio) kaj edzinon (bonan rusan virinon kun grizaj okuloj). Poste li komencis demandi tion, pri kio evidente li pleje interesiĝis.

– Nu, kio nova estas en Sovetunio?

Ricevinte plej detalan respondon pri situo en USSR, li kun plia intereso, demandis:

– Nu, kaj kio nova estas en Moskvo?

Ricevinte ne malpli detalan respondon pri Moskvo, la aktoro ekkriis:

– Nu, kaj kio nun okazas en Moskva Arta teatro?

Ni rakontis.

– Ĉu efektive Miĉjo Janŝin (NB. Janŝin, Miĥaelo, popola artisto de USSR) estas meritita artisto de la respubliko? – gaje ĝemis li. – Ja Miĉjo estas knabo! Ni kune ludis mutajn rolojn. Kaj Ĥmeljov (NB. Ĥmeljov, Nikolao, popola artisto de USSR)? Ĉu efektive li ludas rolon de caro Teodoro? Tio estas mirinde! Ĥmeljov, ja kune kun mi... Ni ja estis fakte infanoj en la dudekdua jaro. Nu, pri Iljinskij (NB. Iljinskij, Igor, popola artisto de USSR) mi ĉion scias. Li iĝis fame konata, kaj ni kune studis en studio. Tio estas fakto, ke ni studis! Kune kun Igor!

Li neniel sukcesis alkutimiĝi al penso, ke Janŝin, Ĥmeljov jam artsence elkreskis kaj transformiĝis je grandaj aktoroj. Li ne sukcesis alkutimiĝi, ĉar mezuris laŭ holivudaj normoj. Ja li mem dum dek tri jaroj, ĝustadire, neniel ŝanĝiĝis. Nu, lia salajro pliiĝis, li aĉetis aŭton, sed li ne iĝis fame konata aktoro. Nur antaŭnelonge, antaŭ unu monato, oni komencis enigi lian nomon en liston de roluloj. Ĝis tiam eĉ tio ne ekzistis. Simple estis sennoma kinematografia genio kun meksikiaj vangharoj kaj brilaj okuloj. Sed li efektive estas tre talenta aktoro.

Malfrue nokte, akompaninte nin laŭ senbruaj holivudaj stratoj, li subite furioziĝis kaj komencis ĉion malbeni.

– Holivudo estas vilaĝo! – kriis li ardvoĉe. – Tio estas fakto! Sovaĝa vilaĝo! Ĉi tie mankas freŝa aero!

Kaj ankoraŭ longe oni povas aŭdi en tuta Kalifornio lian basan rusan voĉon: Vilaĝo! Mi kredigas vin, vilaĝo! Tio estas fakto!

Lia ĝemkrio estis lasta, kion ni aŭdis en Holivudo. Matene ni elveturis trajne en San-Diegon laŭ santafea fervojo.

Komence ni atingis Losanĝelon, kiu distancas de Holivudo... ĝenerale, neniel distancas, ĉar ambaŭ urboj kuniĝas, Holivudo nerimarkeble pasas en Beverlion-Hil (Beverly Hills), Beverlio-Hil pasas en Santa-Monikon, Santa-Moniko pasas en ion alian.

Losanĝelo signifas Anĝeloj. Jes, ĝi estas urbo de anĝeloj, kiuj malpuriĝis en nafto. Ĉi tie, samkiel en urbo Oklakomo, oni trovis nafton en la urbo mem, kaj do tutajn stratojn okupas metalaj arganoj, kiuj suĉas, pumpas, faras monon.

Losanĝelo estas peza urbo, kun grandaj konstruaĵoj, malpuraj kaj movoplenaj stratoj, feraj incendiaj ŝtuparoj, elstarantaj sur fasadoj de domoj. Ĝi estas kalifornia Ĉikago, kun samaj brikoj, plej realaj mizero kaj riĉeco.

Kiam ni jam estis pretaj forveturi, ni ekvidis homamason, starantan antaŭ enirejo de restoracio. Sur elpendaĵon de restoracio oni aligis afiŝon sciigantan, ke tie Sav-Armeo disdonas senpagan kristnaskan tagmanĝon por senlaboruloj. Pordoj de l' restoracio estis ankoraŭ fermitaj, ĉar ĝis tagmanĝa tempo estis tro frue. Staranta homvico konsistis el ĉiuj tipoj de usonaj senlaboruloj – vagabondo, kun delonge nerazitaj vangoj kaj mentono, kvieta oficisto, kiu ankoraŭ ne mallernis ligi kravaton kaj esperas iam reeniri respektindan socion. Ankaŭ tie staris junuloj, kiuj maturiĝis tiam, kiam malaperis laboro, do ili neniam laboris kaj ne scipovas labori, ili nenie povas ellerni labori. Ilin, fortoplenajn, kapablajn junulojn, neniu bezonas. Tie staris olduloj, laborintaj tutan vivon, sed kiuj neniam plu laboros, patroj de familioj, honestaj laboristoj, riĉigintaj dum iliaj vivoj multajn mastrojn, kiujn ankaŭ neniu bezonas.

Eptono Sinkler (NB. Sinclair, Upton, usona verkisto), kun kiu ni renkontiĝis antaŭ iom da tagoj en Pasadeno, malgranda kaj bela kalifornia urbo, diris al ni:

– Kapitalismo kiel reĝimo, donanta al homoj profiton kaj salajron, kiel sistemo, kiu ebligas bonstaton, delonge finiĝis. Sed, bedaŭrinde, homoj tion ankoraŭ ne komprenis. Ili opinias, ke tio estas intertempa sama malfacilaĵo, kiuj okazis antaŭe. Ili ne komprenas tion, ke jam neniam kapitalismo ne proponos laboron por dek tri milionoj da usonaj senlaboruloj. Ja krizo, de la trideka jaro, kiam ĝi komenciĝis, videble velkis, aferoj iras konsiderinde pli bone, sed senlaboreco ne malpliiĝas. Homojn anstataŭigis novaj maŝinoj kaj raciigo de produktado. Plej riĉa lando en la mondo, “lando de Dio”, tiel nomas ĝin usonanoj, granda lando ne kapablas proponi al siaj civitanoj nek laboron, nek panon, nek loĝejon.

Kaj tiu ĉi granda, pasia viro, tutan vivon baraktinta en serĉado de vero, estinta kaj liberalulo, kaj socialisto, kaj fondinto de propra socia teorio, sub kies flago li kandidatiĝis por guberniestro de Kalifornio de demokrata partio kaj eĉ kolektis naŭcent mil voĉdonojn, – lace klinis la kapon. Ni sidis en lia vilao, iom obskura, malmoderna, polvoplena kaj ia senviva. La vilao ankaŭ estis laca kaj malnova. Lia provo aranĝi en Kalifornio apartiĝintan ŝtaton, en kiu ne ekzistos senlaboreco, fiaskis. Oni ne elektis Sinkler-on guberniestro de la ŝtato. Kaj nenio okazus, ke eĉ li iĝus guberniestro.

– Tio ĉi finiĝis, – diris dum adiaŭo Sinkler. – Mi revenas al literatura laboro.

Li havis belan arĝentkoloran kapon. Li estis en griza flanela kostumo kaj someraj ŝuoj, faritaj el binditaj mallarĝaj rimenetoj. Enmane li prenis branĉetan, kurbigitan bastonon. Tia li restis en nia memoro – maljuna viro, staranta ĉe pordo de sia modesta malnova domo, lumigita per la kalifornia sunsubiro, ridetanta kaj laca.

Stratoj de festa Losanĝelo estis neordinare senbruaj.

Stacidomo estis preskaŭ senhoma. En kiosko oni vendis gazetojn, kolorajn bildkartojn, kvincendajn paketojn kun kandoj. Tiuj rondaj kandoj kun trueto enmeze similas kalan plastron. Ties gusto jesigas vidan impreson.

Iu fervojisto ronkis malantaŭ bariero, metinte sian kaskedon kun lakita viziero sur nazon. Ni eniris pulmanon kaj sidiĝis sur rotaciantaj veluraj brakseĝoj kun puntaj tuketoj sur dorsapogiloj. Kondukisto-negro senbrue enportis niajn valizojn, senbrue metis ilin sur pakaĵreton kaj silente foriris.

Tuj post la urbo aperis boskoj de oranĝarboj. Ties helaj fruktoj vidiĝis inter densa verdaĵo. Dek mil arboj situis en regula ordo. Grundo inter arboj estis ideale purigita, kaj sub ĉiu arbo staris kerosena hejtilo. Dek mil arboj – dek mil hejtiloj. Noktoj estis sufiĉe malvarmaj, kaj oranĝoj bezonis varmigitan aeron. Ja estis vintro. Hejtiloj eĉ pli impresis, ol oranĝaj plantejoj mem. Denove ni ekvidis senriproĉan kaj grandiozan usonan organizaĵon.

Subite oranĝajn boskojn anstataŭigis la naftaj. Ili estis eĉ ne boskoj, sed densaj ĝangaloj de naftaj arganoj. Iuj situis sur la oceana plaĝo, la aliaj situis en la oceano mem.

Poste ĉio intermiksiĝis. Oranĝaj kaj naftaj plantejoj alternis unu la alian, kaj tra fenestro penetris samtempe aromo de oranĝoj kaj peza odoro de kruda nafto.

Finfine malaperis rezultoj de hommanoj kaj antaŭ ni malkovriĝis la oceano, vasta, fiera kaj paca. Estis tempo de malalta tajdo, kaj la oceano malproksimen retiriĝis de la bordo. Humida mara fundo reflektis la subirantan sunon. Ambaŭ sunoj (reala kaj reflektita) fortstreĉe kuregis post la trajno. La suno rapide subiris post horizonto, pliruĝiĝis, platiĝis, taŭziĝis, perdis formon. Kaj la oceano, situanta apud fervojo, senhaste alrulis facilajn verd-bluajn ondojn, kaj ne bezonis ies atenton al si.

Pasaĝeroj murmuretis per gazetaj folioj, dormis en brakseĝoj, venis en fumejon, kie oni povas ankaŭ drinki pokaleton da iu “Bakardio” (Bacardi) aŭ “Manhatano” (Manhattan), konversacii kun najbaro, ekkrii sian ĉiaman “ŝurli” (shurely) aŭ simple dormeti sur veluraj divanoj.

Jam venis vespero, kiam ni atingis San-Diegon. En stacidomo nin renkontis per gajaj krioj geedzoj Adams, kiujn superplenigis meksikiaj impresoj, kaj ili tre volis kiel eble plej baldaŭ konatigi nin.

– Sinjoroj! – ekkriis s-ro Adams, apenaŭ ni eniris peronon. – Ĉu vi scias, kiu estis la unua persono, kiun ni renkontis sur meksikia grundo? La plej unua, kiun ni trafis survoje! Jes, jes, ĝentlemanoj, li estis tereka (NB. regiono de suda Rusio) kozako! Plej origina tereka kozako, ĝentlemanoj! Li bonege parolas ruse. Sed li konas neniun hispanan vorton.

Adams-oj veturigis nin en “Kalifornian Aŭtan Korton” (motelon kaj kampadejon), en kiu ili loĝis ekde hieraŭ. Ili jam amikiĝis kun ĝia posedanto, ekkonis ĉiujn sandiegajn novaĵojn: kiel abunda estos ĉi-jara rikoltaĵo de oranĝoj, kiel statas naftaj aferoj, ĉu pliiĝis alveno de turistoj en Kalifornion kaj multajn ceterajn utilajn informojn, kiujn bezonas ĉiu pensema vojaĝanto.

Posedanto de motelo renkontis nin, kiel siajn amatajn parencojn. Necesas opinii, ke geedzoj prezentis nin al li en plej favora lumo. Post ĝojaj kaj longaj elverŝoj ni restigis siajn pakaĵojn en ĉambro, kiun oni al ni disponigis, kaj foriris tagmanĝi.

San-Diego kaj situanta proksime urbo San-Pedro estas bazoj de pacifika militfloto de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Laŭ stratoj pasumis matrosoj. Solenaj, altsveltaj kaj silentemaj, ili akompanis sub brakoj siajn fraŭlinojn. Gajaj junulinoj alpremiĝis al kavaliroj, babilante kaj ridegante.

Ni kelkfoje ĉirkaŭigis elektitan restoracion kaj nenie sukcesis parki. Ĉiuj lokoj estis okupitaj, ĉie staris aŭtoj. Dum serĉado de parkejo, ni plu kaj plu forveturis de la restoracio, transnomadante de unu strato al la alia. Sed la urbon tiel superplenigis aŭtoj, ke nenie estis loko por nia muskolora limuzineto. Diablo ĉiujn prenu!

Finfine ni alveturis en plej malproksiman ekstremejon de Junajted Stejts (Unuiĝintaj Ŝtatoj), kiun eĉ ne penetris urba bruo. En obskuro aŭdiĝis sole rumoro de l' oceano. Tie ni parkis kaj foriris al la restoracio. Ĝis ĝi ni iris duonhoron. Jen kiuj kuriozaĵoj fojfoje okazas en la lando, en kiu estas dudekkvin milionoj da aŭtoj!

En la restoracio, tenante forke grandan pecon da pala kristnaska meleagro, sinjoro Adams solene ekkriis:

– Nun, ĝentlemanoj, ni atingis plej ekstreman lokon de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Plue moviĝi nenien. De nun, kion ni ne farus, kien ni ne veturus, ni direktas nin hejmen, al Nov-Jorko! Manĝu ni, ĝentlemanoj, tiun ĉi meleagron por nia sano! Ni traveturis jam ses mil mejlojn! Hura!


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]