[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La sesa ĉapitro.
Paĉjo kaj panjo

Antaŭ nia forveturo el Moskvo ni prenis multajn rekomendojn, kiujn en Usono oni tre aprezas. Niaj konataj usonanoj tajpis ĉefe jenon: “Kara sinjoro, mi rekomendas miajn amikojn... ktp, ktp. Salutu vian edzinon”.

Korespondanto de “Novjorka Tempo” (The New York Times) Ŭoltero Djuranti (Walter Duranty) tajpis siajn rekomendojn tre rapide kaj elbuŝigis cigaredon nur por drinki krimean madejron. Ni prenis 12 liajn leterojn. Dum adiaŭo li diris: “Vizitu, vizitu Usonon! Tie nuntempe estas pli interese, ol ĉi tie en Rusio. Ĉe vi nun ĉio supreniras” – kaj li montris kvazaŭ ŝtuparon. “Ĉi tie ĉio klariĝis. Nia situacio ne estas certa kaj ankoraŭ oni ne scias, kio okazos”.

Multe da rekomendoj donis al ni Luiso Fiŝer (Louis Fisher), kiu dediĉis al ni duonon de sia labortempo. – ”En Usono vi povas trafi en unu danĝeron: radikalajn inteligentajn rondojn, kiujn vi tutan tempon vizitados. Tiamaniere vi nenion gravan vidos kaj post reveno hejmen vi opinios, ke ĉiuj usonanoj estas tre progresemaj kaj intelektaj homoj. Sed tio ne estas realo. Provu renkonti kiel eble multe da riĉuloj, senlaboruloj, oficistoj, farmuloj kaj ĝenerale serĉu ordinarajn personojn, ĉar tiuj konsistigas Usonon”. Li rigardis nin per siaj tre nigraj kaj bonaj okuloj dezirinte feliĉan kaj fruktodonan vojaĝon.

Nin superis avido. Kvankam niaj valizoj jam estis tro plenigitaj per rekomenditaj leteroj, sed al ni ŝajnis, ke tiom ne sufiĉas. Ni rememoris, ke Ejzenŝtejn (NB. Eisenstein, Sergeo, granda soveta reĝisoro de filmoj) jam vizitis Usonon kaj ni ekveturis al lia loĝloko en Potiliĥa.

Fame konata kinovilaĝo situis sur pitoreskaj bordoj de Moskva rivero. Sergeo Miĥajloviĉ loĝis en nova domo, kiu ankoraŭ ne estis ĝisfine konstruita. Interne de la domo troviĝis pluraj incensiloj kaj meksikiaj ĉapelegoj. En lia kabineto staris bonkvalita fortepiano kaj skeleto de infano sub vitra kovrilo. Ejzenŝtejn renkontinta nin estis en verdstria piĵamo. Iom poste li tutan vesperon skribis rekomendojn, rakontis pri Usono, regalis konfitaĵon kaj rigardis nin per siaj infanaj, kristalaklaraj okuloj.

Dum unu semajno ni ekposedis rekomendojn adresitajn al guberniestroj, aktoroj, redaktoroj, senatanoj, fotistino kaj simple al bonaj personoj, inkluzive negran pastoron kaj dentiston. Por renkonti ĉiun adresaton separe necesas du jarojn.

Do, kion finfine fari?

Dank' al helpo de soveta konsulejo situanta en angulo de la 61-a strato kaj la Kvina avenuo en Nov-Jorko ni invitis tiujn kaj post tri tagoj okazis granda akcepto.

Ni staris kune kun konsulo en la dua etaĝo, sur kies muroj estis pendigitaj bildegoj kun fotoj de DneproGES (NB. Hidroelektra stacio sur Dnepro rivero), rikoltado de greno per kombajnoj kaj infanĝardenoj. De sube ascendis dum du horoj pluraj gesinjoroj alvenintaj laŭ rekomendoj de Djuranti, Fiŝer, Ejzenŝtejn kaj ankoraŭ du dekoj da niaj bonfarantoj. Sinjoroj venis kune kun siaj edzinoj kaj videble havis bonan humoron. Ili estis pretaj fari laŭeble ĉion petitan kaj helpi al ni pli detale ekkoni Unuiĝintajn Ŝtatojn de Norda Ameriko.

Gastoj salutis nin, interŝanĝis kelkajn frazojn kaj pasis en salonojn, en kiuj staris tabloj kun drinkaĵoj kaj etaj diplomataj sandviĉoj.

Ni naive opiniis, ke post alveno de ĉiuj invititoj, ĉar ni estas kialo de l' akcepto, ni same ĉeestos kaj levos pokalojn kaj manĝos sandviĉojn. Sed, ne. Laŭregule, ni devis resti sur sia loko ĝis foriro de lasta gasto.

El la halo jam aŭdiĝis bruaj ekkrioj kaj gajaj ridoj, sed ni kiel antaŭe staris surloke, renkontis malfruiĝintojn, akompanis forirantojn kaj ĝenerale plenumis mastrajn funkciojn. Alvenis ĉirkaŭ cent kvindek gastoj kaj ni tiel ne sukcesis kompreni, kiu el tiuj estis guberniestro aŭ dentisto. La brueman socion plejparte konsistigis multaj grizetharaj damoj kun okulvitroj, ruĝvangaj ĝentlemanoj, atlete aspektantaj junuloj kaj altaj, maldikaj fraŭlinoj. Ĉiu alveninto estis tre interesa por ni kaj do ni multe turmentiĝis pro tio, ke ne eblas interparoli aparte kun ĉiu.

Post tri horoj homtorento direktis sin malsupren laŭ ŝtuparo. Al ni aliris nealta dika viro kun kalva kapo, sur kiu brilis grandaj ŝvitgutoj. Li ekrigardis nin tra pligrandigaj okulvitroj, ekskuis sian kapon kaj plena da sentoj diris per sufiĉe bona rusa lingvo:

– Ho, jes, jes, jes! Tio ĉi estas nenio! Sinjoro Ilf kaj sinjoro Petrov, mi ricevis mesaĝon de Fiŝer. Nun bonvolu paroli nenion. Vi ne komprenas. Mi scias, kion vi bezonas. Ni ankoraŭ intervidiĝos.

Kaj li malaperis, malgranda, korpulenta, kun videble forta kvazaŭ fera korpo. En adiaŭa svarmo ni ne sukcesis detale interparoli kun li kaj solvi enigmon de liaj vortoj.

Post kelkaj tagoj, kiam ni ankoraŭ estis kuŝantaj en litoj kaj meditis pri serĉata idealulo, ekfunkciis telefono kaj nekonata voĉo prezentiĝis kiel s-ro Adams kaj petis permeson viziti nin. Ni urĝe vestiĝis nekomprenante, por kio nin bezonas s-ro Adams kaj kiu li estas.

La ĉambron venis tiu sama dikulo kun fera korpo, kiun ni renkontis en la konsulejo.

– Ĝentlemanoj, – diris li senprokraste. – Mi deziras helpi al vi. Ne, ne, ne! Vi ne komprenas. Mi opinias, ke mi devas helpi al ĉiu sovetiano veninta Usonon.

Ni proponis al li seĝon, sed li rifuzis. Li kuradis laŭ nia malvasta ĉambro, de tempo al tempo puŝante nin per sia konveksa, malmola ventro. Tri malsupraj butonoj de lia veŝto estis malbutonumitaj kaj do vidiĝis pinto de lia kravato. Subite nia gasto ekkriis:

– Mi multon devas al Soveta Unio! Jes, jes, sinjoroj! Tre multon! Vi eĉ ne parolu, ĉar vi ne komprenas, kion vi faras en via patrolando!

Li tiel emociiĝis, ke erare eliris tra malfermita pordo en koridoron kaj ni perforte retiris lin en la ĉambron.

– Ĉu vi jam vizitis Sovetunion?

– Surely (Certe)! – ekkriis s-ro Adams. – Certe! Sed bonvolu ne paroli tie – “vizitis Sovetunion!”. Mi loĝis kaj laboris tie sep jarojn. Mi tie ŝanĝiĝis, sed tion vi ne kapablas kompreni.

Post kelkminuta parolado de s-ro Adams ni komprenis, ke ni tute ne konas Usonon, USSR-on kaj ĝenerale nenion komprenas, samkiel tuj naskitaj bovidoj. Sed s-ro Adams ne estis kulpa.

Post kiam ni informis lin pri nia vojaĝo tra Usono, li rekriis sian ŝatatan “surely” kaj tiel emociiĝis, ke subite malkovris sian ombrelon situantan ĝis tiam ĉe lia akselo kaj iom da tempo staris sub ĝi, kvazaŭ kaŝis sin de pluvo.

– Surely! – ripetis li. – Certe! Absurde estus opinii, ke eblas ekkoni Usonon sidante en Nov-Jorko. Ĉu ne, s-ro Ilf kaj s-ro Petrov?

Iam poste, kiam nia amikeco ege firmiĝis, ni rimarkis, ke s-ro Adams eldirinte iun penson, ĉiam petis konfirmi ĝian korektecon kaj ne trankviliĝis ĝis tiam, kiam la petita konfirmo ne estis ricevita.

– Ne, ne, sinjoroj! Vi nenion komprenas! Necesas plano de via vojaĝo! Tio ĉi estas plej grava. Kaj mi faros ĝin. Ne, ne parolu! Vi nenion scias pri tio ĉi, ĝentlemanoj!

Subite li demetis sian jakon, forĵetis la okulvitrojn sur divanon (poste li serĉis ilin dek minutojn en siaj poŝoj), dissternis sur genuoj aŭtan mapon de Usono kaj komencis desegni iujn liniojn.

Antaŭ niaj okuloj li transformiĝis el malordema strangulo en preciza, agema usonano. Ni interŝanĝis la rigardojn. Ĉu eble li estas tiu serĉata idealulo, pri kiu ni revis, aŭ tiu perfekta hibrido, kiun ne kapablus bredi eĉ Miĉurin kune kun Berbank (NB. Burbank, Luther, usona bredisto)?

Dum du horoj ni vojaĝis laŭ mapo de Usono. Kia alloga estis tiu agado!

Ni longe diskutis demandon pri veturo al Milvokio (Millwaukee) en ŝtato Viskonsino (Wisconsin).Tie samtempe agadas du s-roj LaFollette: unu estas guberniestro kaj la dua – senatano. Al ambaŭ eblas akiri rekomendojn.

Oldulo Adams sidis trankvile kaj ne rekomendis veturi al Pacifiko laŭ norda itinero tra Urbo de Sala Lago (Salt Lake City), ĉar kiam vi atingos ĝin, tiam eble montpasejoj estos kovritaj per neĝo.

– Ĝentlemanoj! – diris li. – Ne, ne, ne! Tio estas danĝerega! Estus stulte riski viajn vivojn. Ne, vi tamen ne kapablas imagi, kio estas aŭta vojaĝo.

– Kaj mormonoj? – ĝemis ni.

– Nu, mormonoj, tio estas interesa, sed ili estas tiuj samaj usonanoj, kiel ĉiuj, tamen la neĝo estas tre danĝera.

Ni spertis entuziasmon dum diskutado pri danĝeroj, montpasejoj, prerioj ktp. Sed pli plezure estis kalkuli kun krajono enmane kostdiferencon inter aŭta kaj trajna vojaĝoj, kvanton de benzino necesan por unu milo da mejloj, koston de modesta manĝo de ordinara turisto. Ni unuafoje aŭdis vortojn “camp” (kampadejo) kaj “tourist-house” (turista domo). Ankoraŭ ne komencinte vojaĝon, ni jam meditis pri ŝparo de niaj elspezoj, ankoraŭ ne aĉetinte aŭton, ni jam meditis pri ĝia necesa lubrikaĵo. Nov-Jorko ŝajnis jam al ni kiel malhela loko, kiun necesas urĝe forlasi al libereco.

Kiam nia entuziasma diskuto transiris en nedistingeblan murmuron, s-ro Adams subite ekstariĝis de sur divano, premis sian kapon permane, fermis okulojn kaj senespere kvazaŭ mortis dum tuta minuto.

Ni ektimiĝis.

S-ro Adams ne malferminte okulojn komencis premi ĉapelon permane kaj balbuti:

– Ĝentlemanoj, ĉio falis! Vi nenion komprenas!

Tuj tio iĝis klara, kion ni ne komprenis. S-ro Adams alveturis kune kun sia edzino kaj restigis ŝin en aŭto por rapide viziti nin kaj inviti en sian domon por matenmanĝi.

Ni ekkuregis laŭ koridoro. En lifto s-ro Adams eĉ eksaltis pro malpacienco. Malantaŭ angulo de Leksingtona avenuo sur la 48-a strato en bela, sed jam uzita aŭto “krajsler” (chrysler) sidis juna sinjorino kun samaj pligrandigaj okulvitroj kiel de s-ro Adams.

– Bekio! (Becky, karesa derivaĵo de Rebecca) – ekĝemis nia nova amiko etendante siajn dikajn brakojn al la aŭto. Pro konfuzo li faligis sian ĉapelon kaj tiam lia globa kapo ekbrilis sub la aŭtuna novjorka suno.

– Kaj kie estas via ombrelo? – demandis la sinjorino ridete.

La suno tuj ĉesigis sian briladon sur kapo de s-ro Adams. Li forgesis la ombrelon en nia ĉambro supre kaj sian edzinon sube. En tiu ĉi situacio ni konatiĝis kun s-ino Rebekio Adams.

Sidlokon ĉe stirilo de l' aŭto okupis s-ino Adams kaj ni ĉagrene interŝanĝis la rigardojn.

– Ne, verŝajne, ŝi ne estas tiu hibrido, kiun ni bezonas, ja ĝi devas perfekte konduki aŭton.

S-ro Adams jam rekonsciiĝis kaj rezonis, kvazaŭ nenio okazis. Dum tuta veturo ĝis avenuo Ŭesto de Centra Parko (Central Park West), sur kiu troviĝas lia apartamento, li asertis gravecon de nia estonta kunvojaĝanto.

– Ne, ne, ne! – kriis li. – Vi ne komprenas. Tio estas tre, tre grava!

Ni ĉagreniĝis, ja ni mem sciis, kiel tio gravas.

Loĝejan pordon apertis negrino, kies jupon tenis dujara knabino, kun firma korpeto. Ŝi estis eta kopio de s-ro Adams sen okulvitroj. Ŝi ekrigardis gepatrojn kaj per maldika voĉeto diris:

– Paĉjo kaj panjo (Papa and Mamma).

Gepatroj ekĝemis pro plezuro kaj feliĉo. Ni trian fojon interŝanĝis la rigardojn.

– Ho, li aldone havas bebon! Ne, li sendube ne estas la hibrido!


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]