[по-русски]
[Esperanto]
Mi estas Jurij Izrailjeviĉ Finkel (yury.finkel [heliko] gmail [punkto] com),
naskiĝis la 4-an de marto 1964 en Uljanovsko (Simbirsko), kie mi loĝas
ankaŭ nun. Mi estas edziĝinta en 1996, infanojn ne havas.
Jen mia profesia biografio:
- 1986: finis kun laŭdo Uljanovskan Politeknikan Instituton kun specialeco «Radiotekniko».
- 1986–1992: inĝeniero-programisto en scienc-esplora laboratorio «Holografio» de la Politeknika Instituto (komputiloj: SM-3, SM-4, Elektronika-60, DVK /*sovetiaj klonoj de PDP-11 kaj LSI-11*/, IBM PC; operaciumoj: RT-11, TSX-11, DOS; programlingvoj: Pascal, Fortran, C, Modula-2, Makroasemblilo; taskoj: prilaboro kaj vidigo de eĥo-signaloj; sistema programado).
- 1993–1997: inĝeniero-programisto en la komputejo de la Uljanovska Ŝtata Universitato (komputiloj: x86; operaciumoj: DOS, Unix, Windows 95; programlingvoj: C/C++, Pascal, Delphi; taskoj: funkciigo de retpoŝto).
- 1997–2008: programisto en la telegraf-telefona stacio (nun Teknika Centro de Elektrokomunikado de Uljanovska filio de AS «Volga-Telekom») (komputiloj: x86, Sun; operaciumoj: Windows NT/2K/XP, Unix (FreeBSD, Solaris); programlingvoj: C, C++, Delphi, Java, PL/SQL, Perl, PHP, HTML, JavaScript; taskoj: laboro kun RDBMS-oj Oracle, MySQL kc).
Kaj jen ankoraŭ kelkaj informoj pri mi:
- Nacieco: rusa judo.
- Politikaj konvinkoj: marksisto, komunisto.
- Rilato al religio: ateisto, materiisto.
- Fremdaj lingvoj: Esperanto (flue), la angla (teknikaj tekstoj sen vortaro, cetero kun vortaro), la germana (kun vortaro).
Jen kelkaj miaj programoj:
- Poŝtilo kaj novaĵlegilo por UUPC sub DOS Postman kun fontaĵoj: postman.rar, postsort.rar, tvcyr.rar (antikvaĵo, tamen, strange, ankoraŭ uzata).
- Teksta redaktilo por Unikso ve (same tre malnova afero, tamen ĝis nun uzata).
- Subteno de Esperanto por Vindozo "Ek!" (siatempe ĝi furoris en malvastaj rondoj).
- Unikoda teksta redaktilo por Vindozo UniRed kun fontaĵoj.
Miaj paĝaro pri la internacia lingvo Esperanto.
Ruslingva paĝaro de mia forpasinta patro.
(Mi ĝin tajpis kaj HTML-aranĝis, tamen ne responsas pri la enhavo)
Mia ruslingva biblioteketo de marksismo.