II. Pri kio temas?

La unua malkovro, kiu tranĉas la okulojn dum konatiĝo kun artsciencaj verkoj, estas manko de pli-malpli klara difino de arto. Oni povas trovi nur kelkajn priskribojn, sed neniu el tiuj eksplikas la esencon de la fenomeno. Malgraŭvole aperas dubo: kiel okupiĝi pri scienco, kiu ne kapablas determini eĉ la objekton de sia esploro? Plua konatiĝo montras, ke ankaŭ la metodo de l' artscienco estas nedifinita. Iuj esplorantoj okupiĝas pri kronologia priskribo, siaspeca statistiko, la aliaj ŝvitas evidentigi radikojn de verkoj en hazardaj kaŭzoj. La ekstreman pinton de la lasta metodo manifestas aperinta lastatempe «pura kritiko», kies karakteriza reprezentanto en Sovetunio estas L. Annenskij. Laŭ lia opinio kritiko tute ne okupiĝu pri didaktiko, ĝi mem kreu artefaktojn – jen bela celo por la kritiko.

Do, ni venas al konkludo, kiu por multaj estas tre malagrabla – la nuntempa artscienco ne estas scienco. Fosi plu en la sama direkto estus vana kaj senrezulta penado. Oni kreu novan artologion, kies bazo estu sistem-dialektika koncepto de arto. Objekto de tiu artologio estu arto kiel objektiva, materia, leĝeca procezo. Karakteriza trajto de la metodo esencas en tio, ke la tutan gigantan masivon de artaj atingoj oni esploru ne statike (kiel en tradicia artscienco), sed dinamike. Tiaspeca esplorado donos eblecon trovi evoluajn leĝojn de arto.

Jam la unuaj provoj de tia esploro venigis al rezultoj, sur kiuj baziĝas plua laboro:

Arto estas procezo, kies leĝoj estas objektivaj kaj sendependaj de aparta homa volo. Tiuj leĝoj estas koncepteblaj, oni povas kaj devas malkovri ilin kaj uzi por konscia evoluigo de arto.

La plej ĝeneralajn leĝojn liveras al ni la materiisma dialektiko. Tamen oni bone scias, ke tiom grandskalaj iloj ne uzeblas por konkretaj taskoj senpere. Necesas kompreno kiel dialektikaj leĝoj manifestiĝas en arto, necesas konstrui iun «ponton» inter dialektiko kaj arto.

Kaj ree nin bremsas foresto de difino por arto. La tradicia artologio anemie rezignis difini la propran objekton. Nu, ni vidu, ĉu ni povos trovi helpon aliloke?

Infanpsikologoj el Kubo post ampleksaj esploroj ricevis tre interesajn rezultojn. Ili konstatis, ke infanoj tute ne perceptas senperajn edifojn. «Ne licas rompi ludilojn» – tiu frazo por infanoj estas nur sensenca aerskuo. Male, tre efike influas ilin komparo al herooj de fabeloj: «Vi turmentas vian pupon kiel Barabaso!» – nur tian formon de edifo akceptas infanoj. Por influi infanon, necesas montri al li konvinkan porkomparan ekzemplon.

Ĉu nur naivaj infanoj trafas en tiun primitivan kaptilon? Tute ne! La adolta pensmaniero neniom diferencas ĉi-rilate disde la infana. Por kompreni ion ajn, ĉiu homo bezonas konvinkan kaj ilustran ekzemplon.

Spite al kelkaj psikologoj, oni povas konvinke konfirmi, ke forestas principa diferenco inter arta kaj scienca pensmanieroj. Ja ne senkaŭze en scienco ludas tiom gravan rolon la nocio «fizika senco». Ni rememoru, tra kiuj obstakloj evoluis kompreno de la atom-strukturaj leĝoj. Trapasis jaroj antaŭ ol oni trovis la ilustran koncepton de tiuj leĝoj. Pensoj de sciencistoj ne estas formuloj, spite al opinio de naivaj artistoj. Formuloj nur kvante priskribas la trovitan figuran koncepton. Nur malofte okazas, ke post kalkuloj aperas nova formulo, kaj tiam trovi ĝian «fizikan sencon» estas jam treege komplika tasko. Tamen sen la lasta, scienco ĝenerale ne akceptos tiun formulon. Eĉ tiom seka scienco kiel jurisprudenco ne povas ekzisti sen ekzemploj – precedencoj.

Pli simpla ekzemplo. Por homo kutimiĝinta mezuri distancojn per kilometroj tre malfacilas uzi mejlojn. Sed post kelkaj veturoj, kies distancoj mezuratas mejle, ĉio normaliĝas. Ja aperas ekzemplo, kun kiu oni povas kompari, kiun oni povas «pripalpi» kaj «priflari».

Scienco okupiĝas pri kvanta priskribo de la mondo. La objekto de arto estas rilatoj inter homoj, socio kaj naturo. Sed ĝi ne celas kvantan priskribon. La celo de arto estas alia – montri ekzemplojn, kompari artan temon kun jama prezento de konata objekto aŭ fenomeno.

Diversaj specoj de arto uzas diversajn komparajn rimedojn. Teatro uzas homojn-aktorojn, kino kaj televido – teknike reproduktitajn bildojn, literaturo – vortpriskribojn de fenomenoj, muziko komparas psikofiziologiajn efikojn de fenomenoj kun efikoj de certaj son-kombinoj, (alivorte, muziko serĉas tiajn son-kombinojn, kiuj vekus la samajn psikofiziologiajn efikojn, kiel la «priskribataj» fenomenoj).

Do, jam konkludeblas provizora, porlabora difino de arto:

Arto estas metodo priskribi la mondon per speciale kreita ekzemplo.
Artaĵo estas ekzemplo, kiu manifestas aŭtoran vidpunkton koncerne iun problemon.

Kaj nun facilas difini kriteriojn, kiuj karakterizas efikon de artaĵo. Do – «forta» verko aperas, kiam la aŭtora vidpunkto:

Ni allasu, ke aŭtoro havas vidpunkton konforman al sociaj bezonoj. Li disponas gigantan fonduson de rimedoj, praktike elprovitaj dum jarcentoj. Kaj restas bagatelo – pere de tiuj rimedoj krei ekzemplojn, kiuj respegulas lian vidpunkton.

Kiel realigi tion?

Ĝuste por respondi tiun ĉi demandon, ni lanĉis la laboron.



20-maj-1998