VI. Trigonometrio de arto

Ĝis nun ni tiom rezonadis pri diversaj ecoj de artaj sistemoj kaj ilia evoluo, ke aperas natura demando: kio do estas tiu arta sistemo? Kiel ĉiam, por ion respondi, ni traktu kelkajn samtipajn ekzemplojn. Jen tri literaturaj komparoj:

Imagu, ke tiuj komparoj ne estas. La okuloj de Katjuŝa Maslova estis nigraj. Niaj purpuraj vizaĝoj flugis en mallumon. Ho, lumturoj! Tiuj vortoj mem ne devigas nin senti ilian enhavon. Por aperigi tiun senton la aŭtoroj al la objektoj (okuloj, vizaĝoj, lumturoj) aldonas certajn ilojn (ribo, signallampo, tigoj). Kaj nur tiam ni ricevas artan rezulton. La arta sistemo ekfunkcias.

Aperas supozo: minimume modelo de arta sistemo devas konsisti el tri elementoj: objekto, kiun necesas emocie prezenti al la konsumanto, ilo, kiu tion faros, kaj rezulto, t.e. figuro de objekto, kiu aperas en la kapo de konsumanto. Se en la sistemo mankas iu el tiuj elementoj, ĝi ne povas funkcii, kaj ĝin necesas finkonstrui.

Ni kontrolu la supozon per ekzemploj el aliaj branĉoj de arto.

Ŝajnas, ke ĉio estas simpla: por ke objekto aperigu en la konsumanto la necesan figuron, oni devas trovi ilon, kiu helpas tion fari. Ni kontrolu la konkludon en konkreta tasko.

Tasko 1. Antikvaj grekaj teatraĵoj okazis tage sur malfermita scenejo. Dekoracioj forestis. Se la eventoj en teatraĵo okazas tage, ĉio bonordas. Sed kiel montri, ke la eventoj okazas nokte?

Do, ni havas parton da eventoj, kiu okazas nokte. Estu tio nia objekto. Necesas ricevi la figuron de nokto. Sed la teatraĵo okazas tage. La modelo ne estas finkonstruita. Por finkonstrui ĝin, en la «noktan» parton necesas enigi iun «noktan» ilon, ion tian, kio nepre estas en ĉiu nokta agado. Post tia rezonado la tasko ne plu estas komplika. Antikvaj grekaj aktoroj en similaj okazoj uzis torĉojn.

Laŭ terminaro, kutima por teknikaj sistemoj, la objekton kaj la ilon oni nomas «substancoj», kaj la rezultan figuron – «kampo». Tial la minimuma modelo nomiĝas sukampo.

Finkonstruo de sukampo helpas solvi kontraŭaĵon, kiu estas en konkreta tasko. En nia okazo: nokto devas esti, ĉar tion postulas la teatraĵo, kaj ne devas esti, ĉar la teatraĵo okazas tage. Torĉoj solvas la kontraŭaĵon: nokto ne estas, kaj ĝi kvazaŭ estas. En tiu «kvazaŭ» estas la forto de sukampoj.

Natura estas demando: kie oni trovu la ilon? Kiel serĉi ĝin? Kiel taksi? Se en antikva greka teatro anstataŭ torĉoj oni kovrus la scenejon kaj spektantojn per grandega kloŝo, ankaŭ tio estus «finkonstruo de sukampo». Kial tamen torĉoj pli bonas?

Ŝajnas, ke la demando jam ne estas komplika. Certe, temas pri idealeco. Ideala sukampo devas esti konstruita «el nenio». Kaj el tiu vidpunkto torĉo estas plia «nenio» ol kloŝo super spektantoj kaj scenejo.

Ĉiuj ĉi ekzemploj estas konscie elektitaj tiel, ke ili enhavas fremdan instrumenton. Malseka ribo neniel rilatas al Katjuŝa Maslova. Signallampoj neniel estas ligitaj al la ĉasistoj. Ĉelesto neniam eniris la orkestron. Tiuj elementoj superfluas en la sistemo, ni indulgas la «superfluecon» nur tial ke ili nemalbone plenumas sian funkcion. Sed estas multe pli bone elekti por instrumento ion pli proksiman al la sistemo. Komparu ni du ekzemplojn:

Referio estas tute fremda objekto. Kaj malgraŭ tio, ke li plenumas la funkcion, en la spektaklo senteblas lia fremdeco. Prokuristo Ganiĉev estas tute natura figuro. Li estas elemento de nia ĉirkaŭo, lia apero neniel eliras el kadroj de la realo. Oni ne povas diri la samon pri referio en hejmo de du sudafrikaj malriĉuloj.

Ankoraŭ unu duobla ekzemplo:

Jen alia artoĝenro – pentroarto. Sed la principo de evoluo estas la sama. Minerva estas tute fremda instrumento por montri rusan carinon. Sed rusa belulino estas instrumento el la supersistemo. Unuafoje en portreto estis konsiderita specifeco de la lando, kiun regis Jekaterina. Estas nenio mirinda, ke la portreto forte impresis ŝin.

Elementojn de supersistemo kaj cirkonstancoj oni ofte uzas por finkonstruo de artaj sukampoj.

Sed estas multe pli bone, kaj arta sistemo pli idealas, se kiel ilo oni uzas parton de la objekto. Ni rememoru la taskon de Peter Hall. La ilo por montri kamparanecon estas suba parto de vestaĵo. La tuta vesto estas la objekto, tial la ilo estas multe ideala, praktike aperigita «el nenio».

Jen la objekto – la kapo de pentristo. Kiel krei figuron de stelo? Certe, eniginte ilon. Kaj van Gogh konstruas ĝin el la sama kapo – tio estas blondaj haroj.

Nun ni formulu la unuan regulon de la sukampa analizo:

Se estas nesukampa (1 elemento) aŭ neplena sukampa (2 elementoj) sistemo, ĝin nepre necesas finkonstrui ĝis plena sukampo.

Ni provu uzi niajn sciojn praktike. Jen ankoraŭ unu krea tasko:

Tasko 2. Reĝisoro Georgos Sevastikoglu (Nacia Grekia Teatro) surscenigis teatraĵon de Eŭripido «Orest». Unu el la centraj personaĵoj estas Helena la Belega. Ŝi estas virino, neesprimeble bela (ja ne vane pro ŝi eksplodis la milito), sed havas ne tre bonan moron. Sevastikoglu volis montri ŝian «brilan ĉiesecon». Kiel fari tion?

El sukampaj pozicioj ĉio klaras. La objekto – Helena la Belega. Ni ne povas ricevi el ĝi la figuron (kampon) de la «brila ĉieseco». Mankas la ilo. La ilo devas karakterizi tiun «ĉiesecon», devas esti vulgara. La plej proksima al la ideala estus ilo, prenita el Helena mem. Tio ne povas esti elemento de ŝia aspekto – ŝi ja estas Belega. Do, restas sole... Kaj en la scenaĵo Helena havas belan staturon, ĉarman vizaĝon kaj iron, sed raŭkan, vulgaran voĉon.

Mem tia metodo finkonstrui sukampojn estas preskaŭ ideala. Sed ĉu ni povas atingi plenan idealiĝon? Rememoru, ke ideala sistemo estas tiu, kiu forestas, sed kies funkcio restas plenumata. Kaj, ĉar la funkcio per si mem ekzisti ne povas, ĝin devas plenumi la supersistemo. Alivorte, la supersistemo devas esti ŝanĝita tiumaniere, ke ĝi povu plenumi la funkcion de la sistemo, kaj la sistemo mem povas jam malaperi. Ekzemple:

Ĉi-konekse estas atentinda tiel nomata «regulo de MĤAT» (Moskva Arta Akademia Teatro): «Reĝon oni ne povas roli, reĝon rolas la ĉirkaŭantoj».

Ju pli proksimas la «fonto» de ilo al la objekto, des pli ideala estas la arta sistemo. Tial por solvado de artaj taskoj ekstreme gravas nocio resursoj. Komencante konstruadon de nova sistemo, oni devas atente listigi kaj taksi la eblajn fontojn de iloj.

Tasko 3. G. Kozincev rakontis pri sia lasta renkontiĝo kun aktoro S. Miĥoels /*la granda hebrea aktoro*/. Tiu lasta laboris pri rolo de Richard Gloster el verko de Shakespeare «Richard la III». Gloster estis terura homo. Denaske ĝiba kaj malbela, li estis furioza kaj senindulga, havis neniujn limojn en sia strebo al potenco. Richard malamegis ĉiujn. Sed Miĥoels ne intencis roli tiom unuflankan «nigran» homon. Ne ekzistas ja homoj, kiuj ne volas komuniki siajn sukcesojn almenaŭ al iu, eĉ malhumanajn sukcesojn. Sed Richard ne havas amikon, al kiu li povus komuniki sukcesojn, kaj ne povas havi pro la karaktero. Kion fari?

Solvu ni la taskon laŭregule. La arta kontraŭaĵo: se roli la homon sen amikoj, tio konformos al lia karaktero, sed la personaĵo iĝos banala. Se iel aldoni amikon, la personaĵo «viviĝos», sed tio ne agordas kun la karaktero de Richard. Fizika kontraŭaĵo: la amiko devas esti por «vivigi» la personaĵon, kaj ne devas esti por ne rompi la karakteron de Richard.

Estas klare, ke rektavoje la tasko ne solviĝas. Necesas finkonstrui la sukampon. La objekton ni jam havas – tio estas Richard mem. Sed li ne kreas la necesan kampon (figuron de viva homo). Necesas enigi ilon («amikon»), interagante kun kiu, Richard «viviĝos». Ni listigu la plej proksimajn resursojn:

La homojn oni povas tuj forigi el la la konsidero – ilin Richard kontaktos neniokaze. Ĉevalo, kiraso, arbaro... Ne, li ne estas tiom sentimentala. Manoj, piedoj – tio estas kutimaĵoj, li tion ne atentus. Sed la ĝibo... Eterna akompananto de Richard, lia malfeliĉo, lia ŝarĝo...

Jen kion skribis Kozincev: « 'Richard, – diris Miĥoels, – havas ĉiaman kunparolanton, amikon, kiun li ŝatas konsulti, al kiu li ŝatas komuniki la pensojn. La celo de la kriplulo estas devigi homojn adori lian amikon-ĝibon, diigi ĝin. Post ĉiu sukceso, post ĉiu nova krimo Richard turnas la kapon kaj palpebrumas per unu okulo al la formaĵo sur la dorso...' Miĥoels ne nur rakontis pri ĉio ĉi, sed ekstarinte de la seĝo ludis novajn epizodojn. Estis forgesitaj la ĉifita jako, hirtaj haroj ĉirkaŭ la kalvaĵo, sengrima vizaĝo, ŝajne tute ne taŭgaj por la rolo. Malalta homo fariĝis alta, ia diabla arogo ekflamis en la rigardo – timiga, tragedia mito aperis en negranda moskva ĉambro...»

Jen ankoraŭ tasko el praktiko de Kozincev.

Tasko 4. Citaĵo el jam plurfoje citita libro de Kozincev: «Peter Bruck ŝajnas al mi la plej interesa reĝisoro en Eŭropo, li purigas la tragedion de Viktori-tempaj banalaĵoj. Por fari la ŝablonojn malkutimaj, li ofte akre troigas la kontraŭan direkton. Mary Joure en lia »Hamlet« rolis frenezan Ophelia-n – teruran, malbelan mizerulinon kun bulo da grizaj haroj; la aktorino ne kantis, sed hurlis kantojn. Dubinde, ke necesas memorigi al Bruck, ke laŭ Shakespeare la filino de Polonius »eĉ la frenezon mem ĉarmigas«. La angla reĝisoro, certe, legis tiujn vortojn. Sed jam tiomfoje aktorinoj aperis sur scenejo en aspekto de Graetchen kun floretoj en bele malvolvitaj haroj. Necesis foriri de sentimentaleco.»

Rememoru ni la epizodon kun freneza Ophelia. Ŝi promenas, kolektante florojn, neklare kantante. Efektive, beleco ĉi tie ne taŭgas – antaŭ ni estas frenezulino. Tamen Bruck evidente troigis. Tiom abomena Ophelia ne devas esti. Kion fari?

Nun la eraro klaras: ne estis finkonstruita la sukampo. De unu ekstremaĵo la reĝisoro transiris al la alia, tio neniam donas bonajn rezultojn. Ja estas klara kontraŭaĵo: Ophelia devas esti bela por konformi al la verko, kaj devas esti malbela, por prezenti frenezecon. Ni dividu la kontraŭajn ecojn, transirante al la supersistemo, aldonante ilon, kiu montros la figuron de frenezo. Ni ekzamenu resursojn.

Oni povas uzi supersistemajn rimedojn. Sed necesus ŝanĝi la tekston – tio malproksimigas nin de idealeco. Kun vestaĵoj, har-aranĝo, kanto Bruck jam eksperimentis malsukcese. Evidente, subsistemaj rimedoj ne taŭgas. En la ekstera medio krom vestaĵo la plej proksima elemento estas floroj. Ĉu ili povas manifestigi freneziĝon de Ophelia? Kolektu ŝi velkintajn, malpurajn florojn kun sekiĝinta herbo, malpuraj branĉoj...

En filmo «Hamlet» de Kozincev belega freneza Ophelia kolektas bukedon el malpuraj, malsekaj branĉetoj.

Ni volas emfazi: idealiĝo – ĉu poŝtupa, ĉu tuja – estas fenomeno neevitebla. Eĉ la plej bonaj artaj sistemoj nepre idealiĝos. Kaj malaperos. Tio neniel signifas, ke malaperos ĉio, kio estis akceptita de socio malgraŭ neidealeco. Ne. Simple, novajn supersistemojn oni konstruos plu sen tiu sistemo (konservante ĝian funkcion). Ekzemple, pentristoj ekde Goya rifuzis klaran konturon. Ĝian funkcion plenumas limo inter du farboj. Sed tio neniel signifas, ke ni ne plu admiros verkojn de Leonardo da Vinci, kiu videble kaj klare konturis la objektojn sur siaj pentraĵoj. Ni admiros, sed ne plu konturos.

Konsiderante la neeviteblon de idealiĝo, provu solvi jenan taskon pri la sama «Hamlet»:

Tasko 5 («hejma tasko»). Kriza momento de la tragedio estas renkontiĝo de Hamlet kaj Fantomo de lia patro. Kiel montri la fantomon? Kutime oni volvas aktoron en blankan tukon, devigas lin paroli per nehoma voĉo. Kozincev en la filmo grave idealigis Fantomon. Sur la ekrano videblas nur la vizaĝo, okuloj; ĉio cetera kunfandiĝas kun la ekstera medio. Ekzemple, la mantelo ne videblas en arba ombro.

Proponu la sekvan ŝtupon en evoluo de Fantomo.



20-maj-1998