John Eserton

Donaco ĉiela

(tr. el la angla B. A. R. Malej)

Unu post alia la sesopo okupis siajn lokojn ĉe la tablo. La prezidanta Maskisson sen ia enkonduko atakis la aferon:

– Sinjoroj! Laŭ disponataj de mi absolute veraj informoj okazas forlaso de rubo kaj industriaj malpuraĵoj en la Hindian Oceanon. La uzinoj minacas transformi ĝin al...

Ĉies vizaĝoj mienis saman enuon, kaj la turmentitaj rigardoj impetis al la plafono: ĉiam – la Problemo, kaj ĉiam – nenia vojo al ĝia solvo.

– Pri tio, ke la stato proksimiĝas al tia ĉi, – daŭrigis Maskisson, – ni scias ekde la konata tago en aprilo de la 1997-a, kiam Ben Solter konsciigixs, ke en lia domo restis neniu fendo, ne okupita de uzitaj razklingoj.

Responde al Maskisson sekvis mornaj kapjesoj: kiu ne sciis la tagon, kiam la unuan fojon anoncis sin la Problemo!

– Kaj nun nenien oni povas rifuĝi de rubo, – diris Maskisson, – kaj ni, la gvidantoj, devas trovi la solvon. Sed, – li iom paŭzis, – nia primara devo estas kontribui al tio, ke la foruzo de konsumaj objektoj estu rapida.

Ĉiuj unuelane surpiediĝis, pie prononcante la sanktan formulon:

– Gloron al amortizo!

Poste ili residiĝis, balancante la kapojn, – ĉiu, krom Barns el la ekonomia departemento, kiu svingis la manon por atentigi pri si la prezidanton:

– Mi trovis entrepreniston. Li garantias likvidon de ajna rubo. Mi kontrolis: efektive kapablas.

Li kvazaŭ ne estus rimarkanta celantajn lin malamikajn rigardojn: ĉiuj bone memoris, ke Barns foje jam okupiĝis pri tiu ĉi afero. La tiama «entreprenisto» simple provis revendi la uziton. Oni kondamnis lin al 20 jaroj da punlaboroj pro sepobla supero de la uzotempo por konsumaĵoj, sed la Problemo aktualiĝis pli ol iam. Kaj jen ĉi idioto Barns subŝovas novan friponon!

Maskisson ne sukcesis eĉ protesti: Barns per abrupta movo malfermis la pordon kaj enĉambrigis larĝe ridetantan globoforman hometon en brilanta metalena kostumo.

– Tuj, sinjoroj, sinjoro Gripfyler ĉion al vi montros, – diris Barns, evidente fierante pri sia trovaĵo.

Sinjoro Gripfyler ridetis eĉ pli brile. Klakiginte la seruron, li malfermis sian vojaĝsakon el eternelmetalo kaj eligis de tie fajnan aparateton faritan el diafana organika ŝtono kaj polurita durmetalo. En plektaĵo de platenaj fadenoj meze de la aparato lokiĝis malgranda kesteto kun duklapa pordo el konkoj de iu molusko.

– Jen, sinjoroj, mia Mir-Muelilo. Neniigas ajnajn materialojn, sen produkti dum tio iujn solidajn, likvajn aŭ grasajn kromaĵojn.

– Ĉu ankaŭ absrazilon? – maltrafe provis ŝerci Hoop. Ja ĉiuj sciis, ke el ĉio, kreita de potenca homa tekniko, nenio tiom malfacile cedas al neniigo, kiel tiuj ĉi etaj, sed danĝere brilantaj klingetoj. Faritaj el eternelmetalo kun specialaj almiksaĵoj, ili neniam malakriĝas, sed pro la lasta altiĝo de la kvoto je produktaĵoj de kompanio «Absrazilo», al neniu estis permesite razi sin per la sama klingo pli ol unufoje. Malobeo al tiu ĉi regulo povus esti detrua por la ekonomia ciklo.

– Ĉu vi havas specimenon de tiu? – demandis sinjoro Gripfyler.

Unu troviĝis – en sinteceramika lavĉambro apud la kunsidejo. Dismovinte per dika fingro la konkajn makzelojn de sia aparato, sinjoro Gripfyler ĵetis la absrazilon en la kesteton. La makzeloj kuniĝis. Sinjoro Gripfyler premis butonon. Dum tempeto la fadenoj inkandeske ruĝiĝis kaj ree normaliĝis.

Sinjoro Gripfyler dismovis la konkojn flanken. La absrazilo interne forestis! Al ĉiuj ŝajnis, ke antaŭ ilia nazo oni faris artifikon, postulantan eksterordinaran manlerton. Oni komencis ŝovi al sinjoro Gripfyler naztukojn, tranĉiletojn, brakhorloĝojn – do, diversajn bagatelaĵojn, kiujn proksimestonte tutegale necesus lasi en rubkondukilon kaj anstataŭi per la novaj. Kaj ĉiufoje, eĉ se la kesteto estis plenŝtopita, sinjoro Gripfyler likvidis ĉion, kio estis en ĝi, post la enhavo ne restis eĉ spuro.

La unua rekonsciiĝis Maskisson:

– Persone min tio konvinkis, sed estus bone aŭdi alies opiniojn.

Responde sekvis energiaj kapjesoj kaj eksklamacioj:

– Ni aĉetas! Tuj subskribu la kontrakton.

Ĉiuj postuloj de sinjoro Gripfyler estis plenumitaj. Li ne trompis, kaj baldaŭ sur la tero jam funkciis plenforte 500 Mir-Mueliloj, obee glutantaj ĉion, kion homoj konsideris fatraso kaj rubo.

Sed neniun vizitis ideo demandi sinjoron Gripfyler, kien ĉio ĉi foriĝas. La problemo estis solvita, la cetero jam neniun interesis.


Blurro la IV-a sidis sur benko el magnezio senzorge manumante faldojn de sia fibroida togo. En la mondo de la jaro 80704 la Problemoj ne plu ekzistis. Nemalgravan rolon ludis ĉi tie la Mir-Muelilo, aperinta, laŭ la mito, el ŝlimo de Nilo proksimume en la jaro 2080. Kiamaniere – neniu interesiĝis speciale, oni scias nur, ke tiuj benataj aparatoj kun konkaj makzeloj zorgas pri la tuta rubo, kiun produktas aŭ povas produkti la homoj. Ĉio foriris en la decan Mir-Muelilon kaj malaperis en ĝi. En la mondo de Blurro regis puro kaj ordo.

Sed en ĉi junia tago al Blurro subite ŝajnis, ke aero antaŭ liaj okuloj kvazaŭ volas liberiĝi de iu ŝarĝo. Ĝi, la aero, rimarkeble penis naski ion. Plop! – aperis kvazaŭ sono de faciliĝo. Sur grundon apud Blurro falis eta plata objekto. Li levis ĝin kaj tuj sin tranĉis. Post la unua hajle ŝutiĝis aliaj: du malgrandaj tiktakantaj maŝinetoj, flokoj de ĉifita papero, tranĉileto...

Dum nura momento la ĝardena mondo de la 80704-a transformiĝis en rubejon de malbela kaj pluse danĝera fatraso, ĉar nun en tiu ĉi mondo mankis loko, kie senĉese ne pluvas minace akraj absraziloj.

La solvo de la Problemo cedis nur al la plej saĝa el la pensuloj Clarol la III-a. Sekvante la flugon de sia penso, same brilan kaj senrespondecan, kiel tiu de Gripfyler, Clarol ŝanĝis la orientigon de Mir-Muelilo, kaj nun ili transigis la rubon ne nur tempe, sed ankaŭ space.

Neniu demandis Clarol-on, kien ĉio ĉi malaperas. La Problemo estis solvita, la cetero jam neniun interesis.


Je 30 milionoj da lumjaroj de la Tero, sur eta provinca planedo Omikron la lasta viva paro el la granda gento de skvamoelaj longefilipoj trenis siajn okdek tute malfortiĝintajn piedojn laŭ kovrita de ostoj granite-bazalta ebenaĵo. Ili estis mortontaj, ĉar ili finmanĝis la lastajn rokojn de matalhava erco, trovitajn inter ŝtonoj.

Nur eta fumo filtriĝis el kavsimila buŝego de la grandega masklo. Sed subite io briletis antaŭ la duonfermitaj okuloj de la femalo. Poste briletis ankoraŭ foje. Nun ŝi kaptis la briletaĵon per la supra tentaklo. La briletaĵo estis malgranda, sed ĝia krako sur la dentoj promese metalis. Post ĝi ŝutiĝis novaj. Duonviva, la masklo sentis, ke la kunulino puŝas lian flankon. Per unu el siaj kvin okuloj li rigardis supren kaj ekvidis: de la ĉielo falas manao!

Kiam la kvar flavaj lunoj denove leviĝis super Omikron, la du longefilipoj beate fosis en ega amaso da metalenaj ĉifonaĵoj, konservaĵujoj el rustrezista durmetalo kaj aliaj metalaĵoj, kiuj en fontana torento impetis el la stratosfero. El fornoj sub la digestaj kaldronoj de la longefilipoj aŭdiĝis gaja zumado kaj kraketado, kaj, kiam la masklo levis la supran makzelon, longa lango de blanka flamo fandis emajlon sur amasiĝantaj antaŭ li malnovaj aŭtoj.

Kaj apud la gepatroj malgracie petolis du idoj, apetite manĝantaj briletantajn absrazilojn, falantajn sur la ebenaĵon kvazaŭ petaloj de iu metala floro.

Kaj neniu el la kvar haltis kaj demandis sin: de kie tamen aperis la sava nutraĵo?

Por ili estis tutegale – ili manĝis, kaj tio al ili sufiĉis.



20-maj-1998