Apudvoja Bazaro

elĉerpaĵoj el monduma dusemajna suplemento al revuo «Survoje»

Numeroj: 1 2 3 4 5

numero 1. volumo 1. penso 1. Dato 6.2.1989

Ni:
- Humuro savos la mondon!
P.K.Filistrov:
- ... sed ne vin.
(el la funebra mitingo antaŭ la malfermo de la bazaro)

Sensacie

Kiel vi ne scias, en bela urbo Odeso estas ĉio, eĉ dum pluraj jaroj ekzistis monumento al L.M.Zamenhof. La 29-an de januaro, pro dume neklaraj ekologiaj kataklismoj, super Odeso pasis grego da neidentigitaj flugantaj birdoj, kiuj surfekis la monumenton. Tunoj da fekaĵo kreis sur ĝia loko priskribeblan nek aspekte nek odore monton. La neesperantista parto de odesanoj postulas urĝe neniigi la monton kun la tuta enhavo. La odesaj esperantistoj brave, en neimageble malfacilaj kondiĉoj defendas nian sanktaĵon.

Estimataj, jen la okazo manifesti nian E-solidarecon: monrimedojn por purigi la monumenton bonvolu sendi al la redakcia konto ĉe UEA, nepre indikinte la celon de la pago.

Inf. eksodesa esperantisto

Polipiko

En «Literatura Skatolo», la avino de nia «Bazaro», n-ro 14 aperis polemiko pri abortaj rimoj, instigita de d-ro M.Feher. En «Hungara Vivo» 1/88 s-ro V.Benczik decidis defendi la famajn tradiciojn de la Budapesta skolo.

Skandalan pikon al s-ro Benczik ŝovas nun

Eŭgeno Belonenko

Por efiku sur publikon
Ŝovas li «hungar-radikon»
Ja al ĉiu tru' kaj niĉo,
Kaj invente eĉ al ... .
(Ĉar pli gravas ol la faro,
Bona vorto «bohungaro».)
Al estono li kun amo –
Ja la kunhungarlingvano!
Por ne ŝajni kontraŭruso –
Jen Uralo en fokuso.
Ĉar Uralo 'stas nenio
Krom ... nu, jes: Prahungario!

«Mi ĉiam diri, ke tiuj rusoj ne konas la gramatikon» (A.N.Alfabeta)

Tasko por komencantoj:
Bonvolu evidentigi ĉiujn signifojn de la rubrik-titolo
  1. post korekto de 1 (unu) ortografia eraro;
  2. post korekto de 2 (du) ortografiaj eraroj.

Deziras respondi

- ĉiuj demandoj, pri kiuj mi ne kompetentas
A.N.Alfabeta
- amon de ĉarma junulino ne pli ol 90-jara
Edzperantisto
- la demandon: ĉu esti aŭ ne esti?
Hamlet
- kiujn azenojn mi proponus por la prezido de AZE
P.K.Filistrov
- vian blasfemon, se vi sendos ĝin al la redakcia adreso
I.R.Onies

rim. : pro manko de loko ni ne publikigas la adresojn de la anoncintoj, sed pretas peri viajn kontaktojn kontraŭ modesta monsumo.


numero 2. volumo 1. penso 1. Dato 13.2.1989

Revissimo!

Vere neimageblan povon havas nia imagopovo. Kvazaŭ per tuŝo de sorĉa bastoneto ĉiusekunde oni povas sproni la fantazion, kaj jen oni jam pumpas naturajn riĉaĵojn en neinflacieblan valuton surtere, aŭ brakumas la plej belan virinon de la mondo... aŭ (provu imagu tute neimageblan) oni serioze provas respondi la demandon de la redakcio pri Esperanto-eldonaĵo de nia revo: kian idealan E-revuon oni ŝatus havi? Enhave, aspekte, ali-rilate?

Por faciligi spronadon de la fantazio, nia redakcio turnis sin al fakulo pri revadoj kaj promesoj s-ro V.Mispromesydze. Jen lia konsilo: «En tia afero, t.e. por laŭeble plej produktiva revado tre gravas bona korpoteno kaj regula spirado. Mi tiucele kutimas meti la dekstran piedon al la maldekstra orelo, kaj maldekstran al la dekstra, kaj komencas laŭte snufi. Post la trideka snufo revoj komencas torenti tute abunde kaj redunde.»

Pri via AZE (spure de la tria azenumo)

Jiri Karen (CS):
Ĉiam mi demandis, kiel en la epoko de modernaj transportiloj tiom longas la vojo el nia lando al la via. Provoj korespondi kun samideanoj el via lando ĉiam fiaskis. Ili ne respondadis, kaj sendinte revuon aŭ libron, mi neniam ricevis ateston, ke la sendaĵo venis, kaj ĉu ĝi plaĉis aŭ ne. El via lando venadis al ni nur tradukoj el viaj ŝtatistoj, se ili havis gravan paroladon, aŭ se oni eldonis novan dokumenton. Tio estis por ni dusence interes: unue, ricevante nenion alian, oni povas pensi, ke vi nenion alian povas fari aŭ eldoni due, tiujn oficialajn dokumentojn ni jam pli frue legis en nia gazetaro, do nenion novan ni aŭdis...
Eldonadi revuon en nia lando ne eblis – oni ĉiam demandas: sed kial tion ne faras Sovetunio, – ĉar ni ĉiam lernas de vi, kaj viaj oficialuloj bezonas vian ekzemplon.
Erik Bohlin (S):
... ĉu ASE eldonas tutrespublikan revuon, ĉu ekzistas lokaj publikaĵoj? Mi demandas pro tio, ke ni ĉi tie neniam vidas sovetiajn publikaĵojn entute.

Kron-iko

Pri la dua festivalo de E-kulturo en Rostovo la Dona (6-8.11.88)

Eŭgeno Belonenko

Unua tago:
En l' organizo tuj ne ekrimis:
Multaj portas verdajn stelojn,
Kelkaj portas veran ŝarĝon.
Dua tago:
Dum la ĝenerala koncerto abundis neesperantistoj:
Sovetiaj geesp-istoj
Kantis sur podi' pri tristoj,
Sub la buntaj lumĵetiloj,
Kvazaŭ sub la stelaj miloj.
Kvazaŭ dormis ĉi-minute
Tuta l' mond' ... kaj l' halo tute.
Tria tago:
Spektaklo de bulgara E-teatro «Fabelo pri kolpakoj»:
Kun Cindrulino BE-teatron mi komparus,
Sed ĉu ŝueto kaj la barĝo parus?
Resumo:
Ĉu plu ne fari festivalon?
Ĉu veni tien plu sencelas?
L' fizaĝon kaŝi sub vualon
Kaj flati mem, ke ni belas...

Bonintence

«Ĝenerale al mi ne plaĉas vian revuon kiale de enhavo kaj lingvo, se tiel daŭros plu, tiam mi ne abonos vian revuon en sekvanta jaro».

Igor Antipov (SU)

«Niaj oficialaj gazetoj spite al la demokratiiĝo ĝis nun prisilentas la problemon de deficito pri la neceseja papero. Tial mi plezure abonas vian gazeton.»

Ivan Utilupov

Sensacie

Dank' al fortiĝantaj perestrojko kaj glasnosto oni antaŭnelonge malkovris ĝis nun kaŝitan korespondadon de Josif Stalin kaj Adolf Hitler. La leteroj estis skribitaj ... en Esperanto. Verŝajne por plicertigi la kaŝitecon de tiuj fikontaktoj ambaŭ ili tiom fervore ekstermadis esperantistojn en siaj landoj.

Inf. S.Sensacujkin

Serurtruo

En la redakcio de hungar-esperanta revuo «Opus Nigrum» oni preparas nun krom-numeron kun la titolo «Eŭropo»: kio estas (por vi) Eŭropo? Kulture, politike, alirilate? Ĉu ekzistas -is/-os unueco de Eŭropo? Kin rolon havas nun naciaj kaj transnaciaj ismoj? Kiel ŝanĝiĝas la onia sento pri identeco? Kiel kulturoj penetras unu alian? Per kio Eŭropo diferencas de ne-Eŭropo? Kiel eblas transpaŝi la limojn, cele de unueco (se entute tio dezirindas) en Eŭropo? Kian rolon povas havi Esperanto en tio? – Jen demandoj, kiujn penos respondi la kromnumero. Inter ceteraj elpaŝos ankaŭ verkisto Harry Mulisch loĝanta en Nederlando: «...ekzistas du blokoj, kiel ekzistis en la XVI-a jarcento la blokoj katolika kaj protestanta. Ekzistas ŝtatunuoj, kiuj nomiĝas Germana Demokratia Respubliko, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Jugoslavio, Rumanio. Tie kernas la vera problemo, kies centro kaj filozofia loko estas Berlino. Ĉar kompreneble ne Malgranda Eŭropo gravas, se mi rajtas uzi tiun terminon, sed la Granda Eŭropo. Jen la revo. La du blokojn kreis kvankam pretervole, Adolf Hitler, kaj tiukaŭze ni rajtas kosideri la Muron inter la du blokoj lia tombo. Cetere ĝi precize transas la lokon, kie tiu individu fine mortigis sin – vera simbolo. La muro estas enŝtoniĝo de la problemo, sed samtempe ĝi enhavas ĝian solvon, la solvon sole imageblan.

En la realo la Muro havas certan larĝon. La agopovo de la orienta sistemo centrata en Moskvo, finiĝas ekzakte ĉe la orienta flanko de la Muro; tiu de la Okcidenta sistemo, centrata en Vaŝingtono – ĉe ties okcidenta flanko. Tiel okcidenteŭropanoj povas skribi sur ĝin ĉiaspecajn sakrojn, kaj la orienteŭropanoj ne povas interveni, la aferoj ja okazas aliflanke, Sed kiun statson havas la spaco, kiun okupas la Muron mem? Tiu spaco, la larĝo de la Muro, estas la limo inter Moskvo kaj Vaŝingtonon, sed kiel limo ĝi subiĝas nek al Moskvo nek al Vaŝingtonon.

Sekve tute klaras kion ni Eŭropanoj devas fari. Ni devas ne detrui la Muron sed male – larĝigi ĝin. De ambaŭ flankoj ni devas engliti en la Muron kaj kavigi ĝin. Poste ruze, diskrete, singrade, malrapide, sed decide ni devos daŭre vastigi la Muron, kaj puŝadi la orienton ĝis la limo de Sovetio. Tiam ni estos atingintaj nian celon, ĉar tiumomente la Granda Eŭropo koincidos kun la Muro, kiu disigas la superpotencojn sen aparteni al ili.

Ambaŭflanke de la Muro Usonanoj kaj Rusoj rajtas skribi en siaj lingvoj ion ajn ili volas. Laŭ paso de tempo, konsiderante ilian bonan konduton kaj kreskantan skeptikon pri sia dogno de la elektita popolo, ni eĉ rajtigos ilin aliĝi al nia klubo – ĉar nature ni neniam forgesos, ke ilin ni povas danki pri nia liberiĝo el faŝismo...»


numero 3.

Gevir-konsultejo

Ĉu vi deziras fariĝi geniulo? Nia konsult-servo rekomendas tiucele akupunkturon. La metodo naskiĝis en la Fora Oriento dum antikvaj epokoj. Ĝia esenco estas stimuli certajn punktojn de la homa korpo per fungrumado. La necesajn por geniiĝo punktoj ni malkaŝas nur por esperantistoj.

Ĝenerale oni kalkulas pli ol sep centojn da tiaj punktoj, sed la plej necesaj nia-okaze estas tiuj en la nazo, inter la dentoj kaj sur la nuko.

Bonan geniiĝon!

Medite

- Ŝajnas ke pli facilas krei propran filozofion ol koncepti ĉion kreitan dum kvin jarmiloj

- Ĉu vi kapalbas telepatii? – Ne necesas transdoni malproksimen tion, kio mankas al vi mem.

- Demando: kiel en Esperanto nomi la profesion de tiu, kiu en laŭran kronon enplektas dornojn?

Anatemo sen risko

Ĉiuj scias, ke en Esperanto-poezio oni ne rajtas uzi tion kion oni rajtas, se oni ne ricevis skriban aprobon de la etalonaj majstroj. Plua konvinka atesto pri tio estas la fortiĝantaj arogoj uzi la radikan rimon. Por defendi niajn noblajn tradiciojn la redakcio proponas al vi malgrandan konkurson:

  1. kiu elpensis la plej insultan nomon por la radika rimo?
    (1. Zamenhof 2.Kalocsay 3.Beaufront)
  2. kial rusoj tamen uzas ĝin?
    (1. pro obstino 2. pro stulteco 3. pro malamo al la Budapesta skolo)
  3. kiuokaze oni ne aŭdas rimon en versaĵo?
    (1. se malsamas la akcentaj vokaloj 2. se malsamas la postakcentaj vokaloj 3. se oni longe ne lavas la orelojn)
  4. kiom da kontraŭ-radik-rimaj artikoloj aperos en la Esp-revuoj dum la sekva jaro?
    (1. dek 2. cent 3. mil)
  5. kiom da citaĵoj el Esp-klasikuloj estis uzitaj por pruvi la fiecon de la radika rimo dum la periodo 1978-1988?
  6. kion diris pri la radikrimo K.Kalocsay? Aristotelo? Newton?

La gajnintoj ricevos rajton aperigi en «Survoje» 3 (tri) siajn versaĵojn (purrimajn, kompreneble) ekstervice, sendepende de ilia enahvo kaj arta valoro.


numero 5.

SEUKCESO

B.A.R.Malej

En la mondo estis olda pento

(omaĝe al konferenco de ASE, kiu ŝanĝis sian nomon al SEU)

En Afriko, en ĝangalo kolektiĝis espaj triboj
por postuli de la estroj la raporton pri la far'.
Ĉar ne kreskas ananasoj sur la branĉoj post rikolto,
kaj ne kreskas espaj triboj, kaj tro dikas la estrar'.

Granda estis espa ploro: «Ni subskribojn kolektadis,
festis, ekspoziciadis, sed ne kreskas ananas';
interklube konkuradis, fruktoŝelojn konservadis,
te-trinkad-kor-esp-ondadis – plu primokas nin l' amas'.

Ni sidiĝis kaj konjektis – kulpas ĉion la estraro,
la struktur' de l' prezidio (ĉar en ĝi ne estas ni).
Se refari la strukturon, se ni mem prezidos ie,
se pli ofte trinki teon, tuj ekregos harmoni'».

Tiam MEM-la-responsulo espojn alparolis jene:
«Vi, karuloj, tro arogas. Ne komprenos vin Ĉiel'...
Se vi, kiom ni prezidos, kaj raportos kaj vojaĝos,
tiam rajtos vi paroli pri l' agad' kaj pri la cel'!»

Kio plu? Ribelis espoj kaj formanĝis la estraron,
fondis kvin organizaĵojn kaj festenis post la far'.
Kaj dekretis: «Ananaso por formanĝo tuj rekresku!
La festeno estis bona. Fari ĝin en ĉiu jar' ».




20-maj-1998