Malej B.Ar.

Traktato pri kato

Diras la fabel' pri jeno:
Foje kato dum promeno
Trovis en loĝej' najbara
kelkajn paĝojn el vortaro.

Kaj ekpensis nia kato
Pri vorteto nekonata:
Miris kato sen arogo -
Kio estas «katalogo»?

Katon logas, nu, finfine,
Lakto, fiŝo au katino«
Stranga tamen tio estas
Ke vortaro tuj protestas.

Kato sekvan vorton prenis,
kaj iome ekĉagrenis:

«Katafalko» – bela vorto,
Ĝi atestas ne pri morto,
Sed pri moro forgesita,
Kiam kat', danĝerojn spite,
En kampar' kun falkoj ĉasis...
Ve jam tempo tiu pasis.
Eĉ de l'terminar' ŝatata
Restis sole vort' «muskato».
Sed por ĉasi muson bone,
Ne bezonas falkojn oni.

Poste sekvas vort' «kataro»,
Jen, la senco estas klara:
Aparteca kaj privata
Estas viv' de ĉiu kato.
Tamen en la historio
Iam rondo familia
Estis katoj (ne homaro!).
Forta estis la kataro!

Tute ne pri oceano
Temas nun «katamarano».
Pensis kat' kun granda tristo:
Estis vorto «kat-maristo»...
En antikvo katoj gloraj
Al la landoj vagis foraj.
Oceanoj, maroj, famo...
Ve! foriĝis por ĉiamo.
Nun amaras ĉiu kato,
Kaj konstanta kata stato -
Kat-amara asocio,
Sed ne rondo familia.

Dolorigas tiu fakto,
Ĝin forigu «katarakto»!
Ĉiuj katoj devas kune
Akti por la bon' komuna,
Ke la tradicioj kataj
Ne plu estu forgesataj.
Pro pigreco tro, certe,
Kraĉas katoj vivosperton,
Konformiĝas al naturo
Kaj forgesas pri kulturo.
Eĉ de la iamaj modoj
Fakte restis nur «katodoj».
Odojn tiujn dum printempoj
Oni aŭdu de tegmentoj.

Ne bezonas kat' vortaron,
Ĉio estas tute klara.
Eĉ oscedis ĝi enue -
Senco mankas legi plue.

Kaj ekdormis ĝi sur sofo.
Do, finiĝis katastrofo.


20-maj-1998