Josif Brodskij

(tr. S. Verŝinin)

El nenie kun amo, la ioman de martombro,
estimata, sinjor', karulin', sed eĉ tio
jam ne gravas, ĉar vian vizaĝon en sombro
de l' memor' ne distingi, kaj mi, jam ne via,
jam nenies fidela amik' vin salutas el-en
unu el kvin kontinentoj, kiun simbolas vakero;
mi vin amis pli, ol anĝelojn kaj eĉ Lin mem,
do pli foras de vi, ol de tiuj mi nun sur sur la Tero.
Tardan nokton en valo dormanta, en drona sol',
en urbet', kie ĝis porda ans' ŝutis neĝon vento,
sin tordante serpente sur lita tol',
kiel tuj mi almenaŭ ne elokventu,
mi battordas kusenon per «Vi!» – muĝa spir',
post la maroj dormantaj sen-lim-kaj-rande,
Viajn trajtojn tutkorpe en nokta delir'
kiel freneziĝinta spegul' ripetante.



20-maj-1998