2. Operacaj dokumentoj

Bulteno1

«Al la Estro de la Ĉefa Departemento de trupoj pri gardo de malavanoj de la aganta Ruĝa Armeo

Kopio: al la Estro de la Departemento de la kontraŭspiona servo de la fronto

La 13-an de aŭgusto de la 1944-a jaro

Operaca situacio en la fronto kaj en la frontaj malavanoj dum kvindek diurnoj post la momento de la komenco de la ofensivo (ĝis la 11-a de aŭgusto inkluzive) karakteriziĝis per jenaj ĉefaj faktoroj:

— sukcesaj ofensivaj agoj de niaj trupoj kaj manko ĉe tio de kontinua fronta linio;

— liberigo de la tuta teritorio de la Belorusa SSR kaj de granda teritorio de Litovio, kiuj dum pli ol tri jaroj estis sub germana okupacio;

— frakaso de la grupo de malamikaj armeoj «Centro», nombrinta en sia konsisto ĉirkaŭ 50 diviziojn;

— malpurigiteco de la liberigita teritorio per multnombra agentaro de kontraŭspionaj kaj punaj organoj de la kontraŭulo, per ties helpantoj, perfiduloj de la Patrujo, plej multaj el kiuj, evitante respondecon, transiris al kaŝa stato, unuiĝas en bandojn, kaŝiĝas en arbaroj kaj en bienetoj;

— ekzisto en malavanoj de la fronto de centoj da disaj restaj grupoj de soldatoj kaj oficiroj de la kontraŭulo;

— ekzisto sur la liberigita teritorio de diversaj kaŝaj naciistaj organizaĵoj kaj armitaj grupoj, multnombraj manifestiĝoj de banditismo;

— plenumata de la Supera Komandejo regrupigo kaj koncentrado de niaj trupoj kaj strebo de la kontraŭulo diveni planojn de la sovetia komandejo, ekscii, kie kaj per kiaj fortoj estos faritaj pluaj batoj.

Akompanaj faktoroj:

— abundo de arbaroj, inklude grandajn densarbarajn masivojn, servantaj kiel bona kaŝejo por restaj grupoj de la kontraŭulo, diversaj banditaj grupoj kaj personoj, evitantaj mobilizon;

— granda kvanto de armilaro, lasita sur batalkampoj, kio ebligas al malamikaj elementoj armi sin sen obstakloj;

— malforteco, nekompleteco de restarigitaj lokaj organoj de la soveta potenco kaj institucioj, speciale en la malsupraj niveloj;

— granda longeco de frontaj komunikvojoj kaj granda kvanto de objektoj, postulantaj fidindan gardadon;

— distingebla nekompleteco de personaro en la trupoj de la fronto, kio malfaciligas ricevon de subteno de trupoj kaj trupunuoj ĉe plenumado de operacoj pri purigo de la armeaj malavanoj.

Restaj grupoj de germanoj

Disaj grupoj de soldatoj kaj oficiroj de la kontraŭulo en la unua duono de julio strebis al unu komuna celo: kaŝe aŭ kun bataloj moviĝante okcidenten, trairi batalvicojn de niaj trupoj kaj kuniĝi kun siaj trupoj. Tamen la 15–20-an de julio la germana komandejo plurfoje per ĉifritaj radiogramoj sendadis ordonon al ĉiuj restaj grupoj, havantaj radiricevilojn kaj ĉifrojn, ne akceli transiron de la frontlinio, sed male, restante en niaj operacaj malavanoj, kolektadi kaj sendadi ĉifre per radio informojn de spiona karaktero, kaj antaŭ ĉio pri dislokiĝo, nombro kaj moviĝo de trupoj de la Ruĝa Armeo. Por tio estis proponite, interalie, uzante naturajn kaŝejojn, fari observadon pri niaj frontaj fervojaj kaj ŝoseaj kaj grundaj komunikvojoj, notadi trafikon de kargoj, kaj ankaŭ kaptadi unuopajn sovetiajn militservantojn, unuavice komandantojn, kun celo de pridemando kaj posta neniigo.

Kaŝaj naciistaj organizaĵoj kaj grupoj

1. Laŭ disponataj de ni informoj, en malavanoj de la fronto agas jenaj kaŝaj organizaĵoj de la pola elmigrula «registaro» en Londono: «Narodowe Siły zbrojne», «Armia Krajowa»2, kreita en la lastaj semajnoj «Niepodległość» kaj — sur la teritorio de la Litova SSR, apud u. Vilno — «Delegatura Rządu».

La kernon de la listigitaj kaŝaj grupoj konsistigas polaj oficiroj kaj suboficiroj de rezervo, bienul-burĝaj elementoj kaj parte intelektularo. Gvidado super ĉiuj organizaĵoj estas farata el Londono de generalo Sosnkowski tra ties reprezentantoj en Polio — generalo «Bór» (grafo Tadeusz Komorowski), koloneloj «Grzegorz» (Pełczyński) kaj «Nil» (Fieldorf).

Kiel estis trovite, la londona centro donis al la pola konspirantaro direktivon pri plenumado de aktiva subfosa agado en malavanoj de la Ruĝa Armeo, por kio estis ordonite konservi en kaŝa stato grandan parton de taĉmentoj kaj armilaro kaj ĉiujn radiajn sendoricevilojn. Kolonelo Fieldorf, vizitinta en junio de la kuranta jaro la Vilnan kaj Novogrudskan regionojn, donis surloke konkretajn ordonojn — kun veno de la Ruĝa Armeo: a) saboti aranĝojn de militaj kaj civilaj potencorganoj, b) plenumadi sabotaĵojn sur frontaj komunikvojoj kaj teroragojn kontraŭ sovetiaj militservantoj, lokaj estroj kaj aktivularo, c) kolektadi kaj sendi ĉifre al generalo «Bór» — Komorowski kaj rekte al Londono informojn de spiona karaktero pri la Ruĝa Armeo kaj pri situacio en ties malavanoj.

En interkaptita la 28-an de julio de la kuranta jaro kaj malĉifrita radiogramo de la londona centro al ĉiuj kaŝaj organizaĵoj estis proponite ne agnoski kreitan en Lublino Polan Komitaton de Nacia Liberigo kaj saboti ties aranĝojn, speciale mobilizon en la Polan Armeon. Samloke estis atentigite pri neceso de aktiva spionado en malavanoj de agantaj sovetiaj armeoj, por kio estis ordonite instali konstantan observadon pri ĉiuj fervojaj nodoj.

Plej grandan terorisman kaj sabotan aktivecon montras taĉmentoj de «Lupo» (regiono de la Rudnicka arbaro), «Krysa» (regiono de u. Vilno) kaj «Ragner» (ĉirkaŭ 300 homoj) en regiono de u. Lido.

2. Sur la liberigita teritorio de la Litova SSR agas kaŝiĝantaj en arbaroj kaj vilaĝoj armitaj naciistaj banditaj grupoj de tiel nomata «LLA», nomantaj sin «litovaj partizanoj».

Bazon de tiuj kaŝaj grupoj konsistigas «blankbenduloj» kaj aliaj aktivaj germanaj helpantoj, oficiroj kaj subaj komandantoj de la eksa litova armeo, bienul-kulaka kaj cetera malamika elemento. Agoj de la indikitaj taĉmentoj estas kunordigataj de «Komitato de litova nacia fronto», kreita laŭ iniciato de la germana komandejo kaj ties spionaj organoj.

Laŭ depozicioj de arestitaj membroj de la «LLA», krom plenumo de kruela teroro kontraŭ sovetiaj militservantoj kaj reprezentantoj de loka potenco, la litova konspirantaro havas taskon fari operacan spionadon en malavanoj kaj komunikvojoj de la Ruĝa Armeo kaj senprokraste sendi akiritajn informojn, por kio multaj banditaj grupoj estis provizitaj per kurtondaj radiostacioj, ĉifroj kaj germanaj malĉifraj notblokoj.

Plej karakteraj malamikaj manifestiĝoj de la lasta periodo (de la 1-a ĝis la 10-a de aŭgusto inkluzive):

En Vilno kaj ties ĉirkaŭaĵoj, precipe en nokta tempo, estis murditaj kaj malaperintaj 11 militservantoj de la Ruĝa Armeo, inklude 7 oficirojn. Samloke estis murdita majoro de la Pola Armeo, veninta por mallonga ferio por renkontiĝo kun siaj parencoj.

La 2-an de aŭgusto estis eksplodigita kaj forbruligita akvopumpejo en stacio Bastuni.

La 2-an de aŭgusto je la 4:00 en vil. Kalitanci fare de nekonatoj estis kruele murdita familio de eksa partizano, troviĝanta nun en la vicoj de la Ruĝa Armeo, Makareviĉ V. I. — la edzino, filino kaj nevino, naskiĝinta en 1940.

La 3-an de aŭgusto en distriko Ĵirmuni, je 20 km norde de u. Lido, fare de banditgrupo de vlasovanoj3 estis pripafita aŭtomobilo — estis murditaj 5 ruĝarmeanoj, grave vunditaj kolonelo kaj majoro.

Nokte antaŭ la 5-a de aŭgusto en tri lokoj estis eksplodigitaj reloj de fervojo inter stacioj Nemano kaj Novojelnja.

La 5-an de aŭgusto 1944 en vil. Turĉela (je 30 km sude de Vilno) per grenado, ĵetita en fenestron, estis murdita komunisto, deputito de la vilaĝa Soveto.

La 7-an de aŭgusto en ĉirkaŭaĵo de vilaĝo Vojtoviĉi el anticipe preparita embusko estis atakita aŭtomobilo de la 39-a armeo. Rezulte estis murditaj 13 homoj, 11 el ili forbruligitaj kune kun la aŭto. Du homoj estis forkondukitaj en arbaron fare de la banditoj, prenintaj ankaŭ la armilaron, uniformon kaj ĉiujn personajn oficajn dokumentojn.

La 6-an de aŭgusto veninta por ferio en vilaĝon Raduno serĝento de la Pola Armeo en la sama nokto estis ŝtelita fare de nekonatoj.

La 8-an de aŭgusto en fervojo inter Lido kaj Vilno estis elreligita milita trajno kun municioj.

La 10-an de aŭgusto je la 4:30 litova banditgrupo de neidentigita nombro faris atakon al distrikta departemento de la NKVD4 en v. Siesiki. Estis murditaj kvar laborantoj de polico, liberigitaj el aresto 6 banditoj.

La 10-an de aŭgusto en v. Malgranda Soleŝniki estis mortpafitaj prezidanto de vilaĝa Soveto Vasilevskij, lia edzino kaj 13-jaraĝa filino, peninta defendi la patron.

Entute en la malavanoj de la fronto dum la unuaj dek tagoj de aŭgusto estis murditaj, ŝtelitaj kaj malaperintaj 169 militservantoj de la Ruĝa Armeo. De plej multaj murditoj estis forprenita la armilaro, la uniformo kaj personaj militistaj dokumentoj.

Dum tiuj 10 diurnoj estis murditaj 13 reprezentantoj de lokaj potencorganoj; en tri vilaĝoj estis forbruligitaj domoj de vilaĝaj sovetoj.

Pro multnombraj manifestiĝoj de banditismo kaj murdoj de militservantoj ni kaj la armea komandejo grave fortigis gardajn aranĝojn. Per ordono de la komandanto al la tuta personaro de trupoj kaj trupunuoj de la fronto estas permesite eliradi ekster lokon de dislokiĝo de la trupunuo nur per grupoj el ne malpli ol tri homoj kaj kondiĉe ke ĉiu disponas aŭtomatan armilon. Per la sama ordono estas malpermesita moviĝo de aŭtomobiloj en vespera kaj nokta tempo ekster vilaĝoj kaj urboj sen konvena gardo.

Entute ekde la 23-a de junio ĝis inkluzive la 11-a de aŭgusto de la kuranta jaro estis likviditaj (ne kalkulante unuopulojn) 209 armitaj grupoj de la kontraŭulo kaj diversaj banditgrupoj, agintaj en malavanoj de la fronto. Ĉe tio estis prenitaj: bombokanonoj — 22, mitraloj — 356; fusiloj kaj mitraletoj — 3827, ĉevaloj — 190, radiostacioj — 46, inkludante 28 kurtondajn.

Estro de trupoj pri gardo de malavanoj de la fronto

general-majoro Lobov».

Noto per «AF»5

«Urĝe!

Moskvo, al Matjuŝin.

Aldone al n-ro ...... de la 7.08.44

Serĉata de ni laŭ la afero „Nemano“ nekonata radiostacio kun voksigno KAO (la interkaptaĵo de la 7.08.44 estis sendita al Vi senprokraste) hodiaŭ, la 13-an de aŭgusto, eneteriĝis el arbaro en ĉirkaŭaĵo de Ŝiloviĉo (regiono de Baranoviĉo)6.

Sendante registritajn hodiaŭ cifergrupojn de la ĉifrita radiogramo, mi insiste petas Vin, konsiderante mankon de kvalifikitaj kriptografiistoj en la Departemento de la kontraŭspiona servo de la fronto, akceli malĉifradon kiel de la unua, tiel ankaŭ de la dua radiinterkaptaĵo.

Jegorov.»

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al la estro de la Ĉefa Departemento de la Kontraŭspiona Servo

Speciala mesaĝo

Hodiaŭ, la 13-an de aŭgusto, je la 18:05 per gvataj stacioj duafoje estis rimarkita eneteriĝo de nekonata kurtonda radiostacio kun voksigno KAO, aganta en malavanoj de la fronto.

La loko de la eneteriĝo de la sendilo estis determinita kiel norda parto de arbara masivo de Ŝiloviĉo. Labora frekvenco de la sendilo estas 4 627 kilohercoj. La registrita interkaptita radiogramo estis ĉifrita per grupoj de kvinciferaj nombroj. Rapideco kaj klareco de la elsendo atestas pri alta kvalifiko de la radiisto.

Antaŭ tio eneteriĝo de radiostacio kun voksigno KAO estis notita la 7-an de aŭgusto de la kuranta jaro el arbaro sudoriente de Stolbci.

Plenumitaj en la unua okazo serĉaj aranĝoj ne donis pozitivajn rezultojn.

Ŝajnas probabla, ke la elsendoj estas farataj de agentoj, lasitaj de la kontraŭulo ĉe retreto aŭ transĵetitaj en malavanojn de la fronto.

Ne estas ekskludeble, tamen, ke la radiostacio kun voksigno KAO estas uzata de unu el kaŝaj grupoj de Armia Krajowa.

Ankaŭ ne estas eksludeble, ke la elsendoj estas farataj de unu el restaj grupoj de germanoj.

Ni aplikas rimedojn por trovo en la arbara masivo de Ŝiloviĉo de ĝusta loko de la eneteriĝo de la serĉata radiostacio, por trovo de spuroj kaj pruvobjektoj. Samtempe estas farata ĉio ebla por eltrovo de informoj, kiuj kontribuus al determino kaj reteno de personoj, rilataj al funkciado de la sendilo.

Al urĝa birado de la radiostacio okaze de ties eneteriĝo estas celitaj ĉiuj radiosondaj grupoj de la fronto.

Rekte pri la afero laboras operaca grupo de kapitano Aleĥin.

Al serĉado de la radiostacio kaj personoj, rilataj al ties laboro, de ni estis orientitaj ĉiuj kontraŭspionaj organoj de la fronto, la estro de trupoj pri gardo de malavanoj, kaj ankaŭ la kontraŭspionaj Departementoj de la najbaraj frontoj.

Jegorov.»



1. Ĉi tie kaj poste markoj, indikantaj gradon de sekreteco de dokumentoj, rezolucioj de funkciuloj kaj oficaj notoj (tempo de sendo, kiu elsendis, kiu akceptis kaj aliaj), kaj ankaŭ numeroj de dokumentoj — estas ellasataj. En la dokumentoj (kaj en la teksto de la romano) estis ŝanĝitaj kelkaj familinomoj, nomoj de kvin negrandaj vilaĝoj kaj urbetoj kaj veraj nomoj de militaj trupoj kaj trupunuoj. En cetero la dokumentoj en la romano estas tekste identaj al la respektivaj aŭtentikaj dokumentoj.
2. Armia Krajowa (AK) — kaŝa armita organizaĵo de la pola elmigrula registaro en Londono, aginta sur la teritorioj de Polio, Suda Litovio kaj de okcidentaj regionoj de Ukrainio kaj Belorusio. En la jaroj 1944–1945, plenumante ordonojn de la londona centro, multaj taĉmentoj de la AK faradis subfosan agadon en malavanoj de sovetiaj trupoj: mortigadis soldatojn kaj oficirojn de la Ruĝa Armeo, kaj ankaŭ sovetajn laborantojn, okupiĝadis pri spionado, plenumadis sabotaĵojn kaj prirabadis pacan loĝantaron. Nemalofte AK-anoj estis vestitaj en uniformo de militservantoj de la Ruĝa Armeo.
3. Vlasovanoj — membroj de la kontraŭsovetia Rusa Liberiga Armeo (ROA) sub komando de generalo-perfidulo A. Vlasov, batalinta sur la germana flanko (rim. de la tradukinto).
4. NKVD — rusa mallongigo por Popolkomisarejo pri internaj aferoj (popolkomisarejo = ministrejo). Mi decidis lasi la rusan mallongigon pro ties vasta konateco (rim. de la tradukinto).
5. «AF» (plena nomo «AF-komunikilo») — aparato de altfrekvenca telefona komunikado.
6. Ekde la 20-a de septembro 1944 Grodno, Lido kaj la distrikto de Ŝiloviĉo apartenis al la regiono de Grodno.