13. Gvardia leŭtenanto Blinov

Antaŭe, trans arbustaro, li ekvidis kadukajn tegmentojn de du iaj konstruaĵoj, longan maldikan putan baskulon, kaj komprenis, ke antaŭ li estas unu el la bienetoj kaj ke li eliris al la arbarrando pli frue, ol necesis.

Soifo turmentis lin, li direktis sin al la bieneto, decidinte trinki, kaj poste por horo reveni en la arbaron. Li estis trairanta la arbustaron, kiam neatendite tie, ĉe la konstruaĵoj, raŭke streĉiĝante, ekbojis hundo, kaj tra branĉoj preskaŭ samtempe Andreo distingis malnovan ĥaton, kaj iomete pli dekstre kaj malproksime, je proksimume ducent metroj for de si, ekvidis du militistojn, alirantajn al la bieneto ĉe la kontraŭa flanko. Li observis ilin dum kelkaj momentoj, sukcesis rimarki dorsosakon malantaŭ la ŝultroj de unu el ili, kaj tuj angulo de la ĥato kaŝis ilin.

Andreo ekhastis, turnante sin iomete dekstren, por, ne malkaŝante sin, iĝi ĉe la alia flanko de la ĥato, kie jam aŭdiĝis voĉoj, iu dufoje kriis al la hundo, sed ĝi plu estis senĉese bojanta kaj superbruanta la vortojn.

Orientiĝante laŭ muskokovrita ŝelo kaj laŭ la alta baskulo, li moviĝis ankoraŭ iom kaj haltis. Aliri pli proksime li ne kuraĝis — povis ekflari la hundo — kaj komencis okulserĉi lokon por observado.

Li elektis kurban kverkon kun dika trunko kaj densa larĝa krono. Altaj arbustoj kreskis ĝuste ĉe la arbo, ĉirkaŭante ĝin sube, kiel kokidoj kovkokinon.

Proksimiĝinte tra avelarbustoj al la kverko, Andreo sen bruo grimpis sur la arbon kaj almetiĝis al unu el interspacoj en la foliaro.

La militistoj, demetinte la ĉemizojn kaj samajn paliĝintajn bluajn subĉemizojn, estis priverŝantaj sin per akvo ĉe la puto, antaŭ la ĥato. Juĝante laŭ la uniformo, tio estis oficiroj, sed en kiaj rangoj, Andreo elmalproksime distingi ne povis. Li serĉis per la okuloj la dorsosakon, sed ne trovis — verŝajne, ĝi estis enportita en la ĥaton.

Andreo tuj ekvidis la mastron — malfortikan mizeraspektan viron, nudpiedan, en malhelgriza pantalono kaj ĉemizo sen rimeno. Kun argila kruĉo en la mano li aperis el la kelo kaj, trairante sur la korto en la ĥaton, kriis al la hundo, kio, tamen, neniom efikis al ĝi.

La pli aĝa el la oficiroj estis mezalta, aĝa probable kvardek jarojn, fortika viro kun longa nazo sur rimarkebla, tute ronda vizaĝo kaj kun iomete mallongaj kruroj. La pli juna estis iom pli alta, maldika, aspektanta je dudek jaroj, kun helaj, kombitaj malantaŭen haroj.

Ili kun rimarkebla plezuro ĵetadis akvon al siaj vizaĝoj, frotadis la kolojn, la ŝultrojn, pri io nelaŭte konversaciante, — eĉ unu vorton Andreo ne distingis. La hundo — granda kaj longhara besto, ĉenita ĉe hundujo apud grenejeto, — de tempo al tempo bojadis, sed jam sen la antaŭa kolero, nur pro devo.

Ankoraŭfoje aperis la mastro, eniris en ŝedon kaj baldaŭ revenis, portante bovlon kun ovoj. La oficiroj post li foriris en la ĥaton, kaj Andreo komencis pririgardi la bieneton.

Malalta kaduka ĥato kun duonputrinta lata tegmento, malalta pordo kaj tri negrandaj fenestretoj sur la fasada flanko.

Apude troviĝis: kelo kun subfalinta enirejo, traba grenejo, ŝedo kun oblikviĝinta pordego, kaj malantaŭ ĝi — deko da malaltaj pomarboj.

Kaj la konstruaĵoj, kaj la barilo rimarkeble malheliĝis pro malnoveco, sur la tegmentoj abundis truoj; ĉio aspektis neprizorgata kaj mizera.

Dekstre je proksimume tricent metroj trans arboj videblis ankoraŭ unu bieneto, ĝuste el tie ŝajne aperis la oficiroj.

«Kiuj estas ili?.. Por kio venis?.. Kiajn rilatojn ili havas kun la mastro?..» — pensis Andreo; en la aspekto de la oficiroj, en ilia konduto estis, ŝajne, nenio, kio povus klarigi tiujn demandojn.

Pasis tuta duonhoro, el la ĥato neniu eliris, kaj li plu sidis sur la arbo. De la najbara bieneto aŭdiĝis nelaŭta kantado — malgaj-lamenta knabina voĉo: «Ho vi mia, ho vi mia koturnino...»

Soifo turmentadis lin, la manoj kaj la piedoj tute rigidiĝis. Dezirante ŝanĝi la pozon, li movis la piedon, putra branĉo rompiĝis, kaj Andreo preskaŭ falis — li apenaŭ sukcesis kapti per la sensenta, tremanta pro longa streĉo mano branĉon super la kapo. Li tuj senmoviĝis, sed la hundo aŭdis la krakon kaj ekbojegis raŭke kaj furioze.

Ĝi ne eksilentadis kaj ŝiriĝadis el la ĉeno en tiu direkto, kie sur la arbo sidis Andreo, eĉ kiam eliris la mastro. Li diris al ĝi ion, tamen ĝi plu bojadis kaj ŝiriĝadis.

Nur tiam Andreo komprenis, ke la vento blovas de li al la ĥato, ke la hundo ekflaris fremdulon kaj nun ne kvietiĝos. Ne sufiĉas nur, ke li estu malkovrita! Li ekvidis, kiel la mastro kliniĝis ĉe la hundejo, eble, intencante deigi la ĉenon. Andreo litere falis de sur la arbo kaj ĵetiĝis al la arbarrando en la direkto de Ŝiloviĉo...