41. Aleĥin

Mi metis nemalgrandajn esperojn sur interparolon kun Okuliĉ. El vortoj de la leŭtenanto el la ŝtatsekureca fako mi sciis, ke Okuliĉ en la periodo de la okupacio estis ligita kun partizanoj, en la pasinta printempo dum amasaj punaj operacoj de la germanoj, riskante sian vivon, li dum preskaŭ monato kaŝadis ĉe si grave vunditan brigadan militkomisaron Martinov, per kio savis lin. Nun Martinov laboris kiel unu el sekretarioj de la regiona partia komitato kaj, alveturinte antaŭnelonge en Lidon, speciale vizitis Okuliĉ-on.

— Nia viro, partizana, — diris al mi la leŭtenanto. — Li estas kvieta, silentema... ĉiuj ili tie ĉi estas tiaj... — Kaj, evidente ripetante ies vortojn, severe aldonis: — Kaj ĝis ni purigos la regionon de la tuta fiularo, ili ne estos aliaj.

Tamen mi ne dubis, ke Okuliĉ rakontos al mi ĉion, kion li scias pri Nikolajev kaj Sencov, kaj volonte transdonos la hieraŭan konversacion kun ili.

Blinov-on mi lasis en Lido, taskinte al li serĉadon en la urbo: okaze de renkontiĝo kun Nikolajev kaj Sencov li devis reteni ilin; por tio al li laŭ mia peto estis donitaj du mitraletistoj el la militpolico, kaj mi detale instrukciis lin.

Mi malpacience atendis konversacion kun Okuliĉ, opiniante, ke ĝi multon klarigos al mi, kaj timante sole, ke li, kiel hieraŭ, ne estos hejme.

Ni estis skuataj kaj ĵetataj en la stirejo de la kamioneto; Ĥiĵnjak, kun streĉita vizaĝo tenante la stirilon, pelis sur pavimo kun maksimuma rapido, kaj mi urĝadis lin, kaj de tempo al tempo li indigne ĵetadis:

— Kion vi komprenas!.. Vi pri la aŭto fajfas!.. Ĉu novajn risortojn vi akiros?! Detrui aŭtojn vi ĉiuj estas majstroj!..

Post Ŝiloviĉo ni turniĝis de la ŝoseo sur grundan forlasitan vojon, mallaŭte traveturis trans arbustaro, kaj mi postulis halti.

Ĥiĵnjak, viŝante ŝviton, eliris el la stirejo kaj komencis ĉirkaŭrigardi la aŭton, sed mi ordonis:

— Poste! Prenu la mitraleton kaj sekvu min!

Lasinte lin en arbustoj apud la bieneto, mi direktiĝis rekte al la ĥato.

Ĉenhundo estis furioze bojanta kaj ŝiriĝanta. En la fenestro aperis virina vizaĝo, kaj tuj sur la peronon eliris viro, kiel mi komprenis, la mastro mem, kaj, kriinte al la hundo, singarde pririgardis min. Li estis vestita en malnovaj, sed puraj ĉemizo kaj pantalono, la piedoj estis nudaj, la vizaĝo estis nerazita, malgaja, kvazaŭ sur ikonoj.

— Bonan tagon... Mi estas el trupunuo dek ok nul kvardek.

Por ke al li ne aperu iaj duboj, mi elprenis kaj, malferminte, montris la armean oficiran legitimilon kun mia foto. Li ĵetis preteran rigardon kaj silente, kun ia aflikta obeemo ekrigardis al mi.

— Bonvolu diri, — afable komencis mi, viŝante per naztuko la vizaĝon kaj la frunton, kvazaŭ antaŭ tio mi longe irus en varmego, — se mi ne eraras, vi estas kamarado Okuliĉ?

— Tiel... — perplekse prononcis li.

— Tre agrable... Mi estas komandita ĉi tien... Mi volas iomete interparoli kun vi... Kaj volus lavi min kaj iomete ripozi. Ĉu vi ne kontraŭas?

— Eblas.

Iom poste mi sidis ĉe la tablo en la ĥato, malriĉe meblita, sed pura, malgraŭ la grunda planko.

Direktante min ĉi tien, mi, interalie, pensis, ke Okuliĉ proponos al mi hejmfaritan brandon — li ja havas «aparaton», — kaj anticipe decidis ne rifuzi. Mi estis preta gustumi kun li ajnan aĉaĵon en espero, ke post drinko lia lango malligiĝos. Tamen ne nur drinki, li eĉ eksidi ne proponis — tion faris, elrigardinte el trans septo, lia edzino.

Malalta, variolmarkita, ŝi estis klopodanta en kuirejeto apud la pordo, poste ŝi alportis kaj metis sur la tablon argilan laktokruĉon — silente kaj ne verŝinte en glason — kaj denove kaŝiĝis trans la tabula septo.

Mi estis certa, ke Okuliĉ mem rakontos al mi pri Nikolajev kaj Sencov, necesas nur paroligi lin, kaj mi tuj konfide sciigis, ke mia trupo staras en Lido, ni okupiĝas pri gardado de malavanoj de la fronto, luktas kontraŭ bandoj kaj dizertintoj. Tio estas malfacila afero, kaj tre multe dependas de helpo de la loĝantaro.

Okuliĉ sidis sur benko trans la tablo, metinte sub sin la nudajn piedojn, kaj silente aŭskultis, kaj eĉ per unu vorto ne subtenis la konversacion. Mi mem verŝis lakton en la glason, faris gluton kaj, laŭdinte, senĝene daŭrigis:

— Vi estas, evidente, ne lokano? De kie vi venis?

— El Biĥovo, — diris li; li havis nelaŭtan obtuzetan voĉon.

— Do, el la Mohilova regiono... Kaj ĉu tie ĉi vi estas delonge?

— De tri jaroj.

— Kaj sub la germanoj vi loĝis ĉi tie? — Mi rigarde ĉirkaŭis la ĥaton.

— Ĉi tie.

— Ĉu vi ne timas? — ridetis mi. — Malproksime, ĉe la arbaro?

Okuliĉ nedifinite ŝultrolevis.

Sur la ikonujo en la antaŭa angulo staris ikonoj, katolikaj, kvankam Okuliĉ devenis el la regiono, kie tiu religio inter belorusoj ne estas disvastiĝinta. Kaj kion mi tuj notis por mi — ne estis eĉ unu foto sur la muroj, eĉ unu ornamaĵo aŭ bildo.

Mi rakontis al li pri Mohilovo, kie post la liberigo mi havis okazon esti, pri detruoj en la urbo kaj transigis la konversacion al la vivo ĉi tie — en Lido kaj en la regiono. Li aŭskultis silente, rigardis per funebraj, kiel de martiro, okuloj, eĉ al plej simplaj demandoj respondadis ne tuj kaj unuvorte, la konversacio kun li evidente ne progresis. Eble, li ne fidis min?.. Li ne legis, ne pririgardis bone mian legitimilon, eble, necesas prezenti min al li ankoraŭfoje?

— Ĉu tio estas katolikaj? — rigardante al la ikonoj, scivolis mi.

— Estu...

Ĉe tio li faris malviglan geston per la mano: ĉu ne tutegalas?

— En Lido oni diris al mi, ke vi estis ligita kun partizanoj. Mi esperas, ke ankaŭ al ni vi helpos... Legu, mi petas...

El la poŝo de la uniforma ĉemizo mi elprenis kaj, malfaldinte, metis antaŭ li sur la tablon alian, detalan legitimilon. Li nedecideme prenis kaj komencis legi.

En la dokumento estis dirite, ke mi estas oficiro de trupoj pri gardo de malavanoj de la fronto, kaj proponite al ĉiuj potencorganoj kaj institucioj, militaj trupoj kaj militpolicejoj, kaj ankaŭ al unuopaj civitanoj fari al mi ajnan helpon en plenumo de la komisiitaj taskoj. Sur la folio de la legitimilo estis mia foto, du klaraj blazonsigeloj kaj subskriboj de du generaloj: de la stabestro de la fronto kaj de la trupestro pri gardo de la fronta malavano.

Malrapide traleginte ĉion, Okuliĉ redonis la dokumenton kaj morne ekrigardis al mi.

— Diru, mi petas, — kaŝante la legitimilon, diris mi. — Ĉu vi ĉi tie en proksimaj tagoj... hodiaŭ, hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ, vidis iujn fremdajn? Civilajn aŭ militistojn? Ĉu neniu venis al vi?

— Ne, — post paŭzo diris Okuliĉ, por mia granda miro.

— Eble, vi renkontis ĉi tie iun?

— Ne.

— Rememoru pli bone, tio estas tre grava. Eble, vi vidis iun en la lastaj tagoj, — emfazis mi, — fremdulojn, aŭ iu venis?

— Ne, — ripetis Okuliĉ.

«Jen surprizo sen avizo!»

Erari mi ne povis. Tiu bieneto estis la unua sur la vojo el Ŝiloviĉo al Kamenko, kaj la priskribo de Blinov de la ĥato, de la kortaj konstruaĵoj — ĉio precize konformis tion, kion mi vidis, alirante ĉi tien. Kaj la hundo konformis, kaj ties budo, kaj Okuliĉ mem laŭ sia aspekto konformis. Eĉ pli, mi sen penoj eĉ trovis la lokon en arbustoj kaj la kverkon, el kie Blinov estis observanta Okuliĉ-on kaj tiujn du oficirojn.

Tamen Okuliĉ estis asertanta, ke en la lastaj tagoj neniu venis al li.

Antaŭ la renkontiĝo li imagiĝis al mi kvieta, neparolema, sed alia. Li faris al mi strangan, malagrablan impreson per ia sia senvorta obeemo; mi ne povis ne senti lian internan streĉon — maltrankvilon aŭ timon. Sed, propre, kial li timu min?

Kaj ankaŭ lia edzino, mallaŭte klopodanta en la kuirejeto, same silentema kaj neridetema, same ne plaĉis al mi, eble, per sia nebonkora ruzeta vizaĝo kaj per ofta singarda elrigardado el trans la septo. Mi klare sentis, ke ilin ambaŭ ĝenas mia vizito.

Tamen, tio ankoraŭ nenion atestis. Kaj miaj malsimpatioj, same kiel simpatioj, neniun interesis — necesis faktoj. Kaj fakto estis tio, ke du suspektataj de ni personoj venis hieraŭ al Okuliĉ, troviĝis ĉe li dum kelka tempo, kaj Okuliĉ havis kaŭzojn kaŝi tiun viziton.

Mi kun ĉagreno konsciis, ke konversacio kun li donos al mi nenion plian. Venis minuto, kia nemalofte okazas en nia laboro: vi disponas iajn, iam kontraŭdirajn, informojn pri la homo, vi vidis lin kaj konversaciis kun li, kaj vi estas ion decidonta por vi, devas fari certan konkludon.

La katolikaj ikonoj sendube staris por okazo de ebla veno de AK-anoj; ili povis en ajna momento viziti ĉi tien, kaj la aparteno de la gemastroj de la ĥato al la sama kun ili religio devus, evidente, iel favorigi, mildigi ilin. Kaj ankaŭ la germanoj al katolikoj rilatis ja pli bone, ol al ortodokskristanoj.

La manko de familiaj fotoj pensigis pri parencoj de Okuliĉ-oj, pri iliaj ligoj kaj pri ilia antaŭmilita vivo. Mi ankoraŭ pensis — ĉu ili ricevas leterojn kaj de kiu?

Min interesis ankaŭ vico da duagradaj demandoj, sed la ĉefaj nun estis: kiaj rilatoj estas inter Okuliĉ kaj Nikolajev kaj Sencov, por kio ili venis kaj kial li kaŝis de mi ilian antaŭhieraŭan viziton, se ili vere estas sovetiaj oficiroj? Kial?.. Kun kia celo?..

Kaj ankoraŭ: kio estis en la dorsosako, kiun vidis Blinov, kaj kien ĝi malaperis, kie ĝi estis kaŝita aŭ lasita, kiam post horo ili estis elirantaj al la ŝoseo?

La atendita de mi kiel akvo en dezerto konversacio kun Okuliĉ donis nenion kaj nenion klarigis, kaj la cirkonstancoj postulis senprokrastajn decidajn agojn. Mi paŝis al la malfermita fenestro, kunmetis la polmojn kiel paroltubon kaj kriis — vokis Ĥiĵnjak-on.

Post sekundoj, elsaltinte kun mitraleto en la mano el arbustoj, li estis kuranta al la ĥato. La hundo, furioze bojante, estis saltanta kaj ŝiriĝanta sur la ĉeno.

Mi ĵetis rigardon al Okuliĉ — li ekstaris kaj, rigidiĝinte pro timo, rigardis en la fenestron...