45. Aleĥin kaj Poljakov

Aleĥin ne aŭdis bruon de alveturinta aŭto; li vekiĝis pro tio, ke oni skuis lian ŝultron. Li malfermis la okulojn kaj tuj leviĝis: apud li, allumante per poŝlampo super la litkapo, staris subkolonelo Poljakov.

Kurteninte la fenestron per sia kapoto, Aleĥin bruligis kerosenan lampon kaj haste vestis sin, ĵetinte ĉe tio rigardon al la horloĝo: estis la dua horo kaj kvindek kvin minutoj — dum tri horoj ankoraŭ tute eblus dormi...

— Pardonu min, ĉu vi havas ion por manĝeti? — demandis Poljakov.

Li jam demetis la flankoĉapon, la uniforman palton, metis sur la tablon la plenŝtopitan aviadan mapujon kaj, nealta, larĝaŝultra, frotante la malgrandajn diketajn manojn, estis paŝanta en la ĉambro.

Aleĥin elprenis komencitan ladvazeton da viando, kelkajn kuiritajn terpomojn kaj panon. Dum Poljakov manĝis, li, alsidiĝinte flanke, rakontis pri tio, kio estis farita dum la pasinta diurno, pri siaj vizitoj al Grolinska kaj Okuliĉ, pri serĉado en la urbo kaj pri interparolo per «AF» kun la generalo. La subkolonelo aŭskultis, malofte demandante, lia malbela vizaĝo kun negranda rekta nazo kaj konveksa tubera frunto esprimis nenion. Nur kiam Aleĥin sciigis pri la celofanaj pakumoj, li vigliĝis kaj petis montri. Li rigardis tralume kaj, snufinte per la nazo, prononcis:

— Junio de la kvardek kvara... Kaj seria numero estas la sama... Interese!

Poljakov estis ĝuste tiu homo, kies opinio kaj konsiloj dum enketado, sendube, interesis Aleĥin-on, same kiel aliajn «purigistojn», plej multe. La subkolonelo posedis raregan talenton fari ĝustajn konkludojn el minimumaj donitaĵoj. Interpretante faktojn, li nemalofte laŭ iu detalo aliradis al tre neatendita dedukto, kaj plej ofte senerare. Tial Aleĥin fundamente, ĝis detalaĵoj, raportis al li ĉion, inklude siajn dubojn rilate de la versio kun Nikolajev kaj Sencov, kaj, fininte, streĉegis la orelojn.

Tiutempe Poljakov, finmanĝinte lastan terpomon, ekfumis; poste elprenis el la mapujo du kovertojn — poŝtan kaj iom pli grandan, — elprenis mapon kaj dismetis ĝin sur la tablo.

Finfine li ekparolis mallaŭte kaj, kiel ĉiam, nehaste, sed ne pri tio, kion atendis Aleĥin. Poljakov komencis detale rakonti pri la kazo de ŝtelo de «Dodge» kaj pri serĝento Gusev. Aleĥin aŭskultis kun streĉita atento: ĉu havis tiu historio rilaton al «Nemano» — tia diveno venis al li, kiam estis nomita la marko de la aŭtomobilo, — aŭ ne havis, sed Poljakov certe deziris scii ankaŭ liajn, de Aleĥin, konsiderojn.

— ...En la kontrolejo ĉe la elveturejo el la urbo en lian aŭton petis sidiĝi du homoj: ĉefleŭtenanto kaj leŭtenanto. Ili estis en kapotoj. La ĉefleŭtenanto aĝis ĉirkaŭ kvardek, denskorpa, kun negrandaj lipharoj... en kaskedo de kampa speco. La leŭtenanto estis multe pli juna, sed lian aspekton li tute ne memoras...

— Ĉu aĵojn ili havis? — interesiĝis Aleĥin.

— Jes. Kiel li rememoras, negrandan trivitan valizon kaj trofean tornistron kun bruna supro... Ili parolis sen fremda akĉento, sed laŭ la prononco ne ekskludeblas, ke la pli aĝa estas ukraino. Ili eksidis en la aŭto malantaŭ lia dorso, kaj li ekveturis. Post Ozeri la ĉefleŭtenanto petis haltigi, kiel li diris, por necesumo. Tie estas senhoma loko, la arbaro ĉe ambaŭ flankoj dense aliras al la ŝoseo. Gusev haltigis la aŭton kaj intencis ekfumi — ili regalis lin per cigaredo, — sed estis senkonsciigita per bato al la kapo, kaj kio estis poste — li ne memoras... Li sidis en tiu momento ĉe la stirilo, kaj la vundo pro la bato estas super la maldekstra orelo.

— Maldekstramanulo...

— Jes, la bato estis farita de maldekstramanulo aŭ de homo kun egale disvolvitaj manoj, kio, tamen, estas malmulte probabla. Li rekonsciiĝis en arbustoj, aŭdis — nemalproksime veturas aŭtoj, kun peno ĝisrampis la ŝoseon, kie li estis trovita. Probable, ili, senkonsciiginte, fortrenis lin en la arbustojn, pafi ne kuraĝis, por ne altiri atenton, kaj, kuŝantan, dufoje batis lin per tranĉilo al la dorso. Ili celis la koron, sed ne trafis: la aŭto staris sur la ŝoseo, ili hastis, kaj tio, evidente, savis lin... De li estis prenitaj la ruĝarmeana karto, la veturaj dokumentoj kaj mono. Estas notinde, ke ili prenis memfaritan cigaredujon el duralumino, sed bonan brakhorloĝon ne tuŝis. El la magazeno de la mitraleto, troviĝinta en la aŭto, estis elprenitaj ĉirkaŭ kvardek kartoĉoj...

— Ili ja estis en kapotoj, de kie li scias iliajn rangojn?

— Li vidis epoleton sur la uniforma ĉemizo de la ĉefleŭtenanto: kiam li estis eniranta en la aŭton, la kapoto malfermiĝis. Li memorfiksis, ke sur la epoleto estis tri steletoj, kaj supre trueto kaj kaveto, kiel li opinias, de emblemo.

— Sed, eble, de kvara steleto?

— Li opinias, de emblemo. Speciale — de artileria. Koloron de la galono li ne rimarkis, sed li ial estas konvinkita, ke ili estas artilerianoj. Tio estas lia supozo, pure intuicia; sur kio ĝi baziĝas, li ne sukcesis klarigi. Kiam li konsentis kunpreni ilin, la pli aĝa diris al la alia: «Sidiĝu, leŭtenanto». En la aŭto ili precipe silentis, kaj li ne aŭskultis... Li certigas, ke ili estas altaj, sed mi pensas, ke tio estas subjektiveco de percepto: li mem estas malalta, kaj, laŭ lia takso, mi havas mezan alton... Li opinias, ke vizaĝe li rekonus ilin ambaŭ, sed priskribi ilian aspekton por vorta portreto li ne sukcesis. Li diras — ordinaraj oficiroj!.. Por kio mi tiel detale rakontas al vi pri ili?.. — Poljakov elprenis el la granda paketo du fotojn kaj metis antaŭ Aleĥin. — Tio estas spuroj de la pneŭmatikoj de la ŝtelita «Dodge»... Kaj tio — la aŭtaj spuroj, trovitaj de vi en la arbaro ĉe Stolbci...

Pririgardante la fotojn, Aleĥin palptrovis per la mano kuŝantan sur la tablo cigaredpaketon da «Blankmarkanalo» kaj eltiris cigaredon.

— Ŝajne... plena identeco, — retenante emocion, diris li iom poste kaj ekfumis.

— Jes, koincidas ĉiuj individuaj trajtoj de la randumo... ekzemple, transversa tranĉo sur la pneŭmatiko de la dekstra malantaŭa rado... Nun ŝajne estas klare, ke la nekonatoj, penintaj murdi Gusev-on kaj kaptintaj «Dodge»-on, havis la serĉatan de ni radiosendilon... Akirinte la aŭton, ili veturis al trans Stolbci, — Poljakov montris sur la mapo, — turnis al la arbaro kaj eneteriĝis. Tio okazis la sepan de aŭgusto, en la tago de la unua birado. Kaj la dato, kaj la horo, kaj la loko koincidas. Poste, veturinte al Zabolotje, ili pelis la aŭton en la arbaron kaj kamuflis, eble, kalkulante ĉe okazo ankoraŭ uzi ĝin. La aŭto estis trovita en senhoma densejo — la plej proksima bieneto lokiĝas je du kilometroj, kaj oni trovis ĝin hazarde... Mi ordonis fari embuskon, kvankam mi malmulte kredas, ke ili aperos...

Poljakov parolis mallaŭte kaj tiel nehaste, kvazaŭ en diurno estus ne dudek kvar, sed almenaŭ tridek ses horoj. Rakontante enketajn informojn, li, laŭ sia kutimo, ĉiam pripensadis kaj pridubadis ĉiun sciigatan fakton kaj siajn supozojn kaj postuladis samajn pripensojn kaj kritikan rilaton de tiuj, kiuj aŭskultas lin. Li ne ŝatis senpensan jesadon, lia regulo estis, ke subuloj sincere kaj sendepende eldiru siajn konsiderojn kaj ĉe malkonsento disputu kun li, kontraŭdiru kaj kontestu. Dum tri jaroj da kuna laboro Aleĥin bonege ekkonis tiun manieron de pridiskutado, aprezis ties efikecon kaj sciis, ke la subkolonelo antaŭ ĉio atendas de li alipensadon, kontraŭdirojn, sed ĉi-kaze por tio estis nenia bazo.

— Preninte la aŭton, ili veturis al Stolbci... — pririgardante la mapon, diris Aleĥin, — tio estas ĉirkaŭ ducent kilometroj... Por eneteriĝi, tute ne necesas iri tian vojon... Poste ili revenis okcidenten, preskaŭ en la saman regionon...

— Ĉu vi komprenis? — ĝojigite vigliĝis Poljakov.

— Mi penas... Aŭ la radiosendilo troviĝis ie en la ĉirkaŭaĵo de Stolbci, aŭ ili tie estas ligitaj kun iu... Jes, teksto de du aliaj interkaptaĵoj nun tre taŭgus... La radiosendilon, evidente, poste ili transportis kaj kaŝis ie nemalproksime de la Ŝiloviĉa arbaro, aŭ eble en la arbaro mem...

— Mi same pensas tiel! Grava detalo: el la kargujo de la «Dodge» malaperis malgranda sapeista fosilo.

— Ĉu kaŝejo?...

— Plej verŝajne! — Poljakov ridetis, kontenta pri la konfirmo de siaj pensoj. — La granda sapeista fosilo estas sur la loko, kaj la hakileto estas sur la loko, kaj la tuta ilaro, sed la malgranda malaperis. Gusev je tago antaŭ tio ricevis ĝin el la konservejo — novegan! Li sukcesis eltranĉi sur la tenilo siajn komencliterojn N kaj G — Nikolao Gusev, — por ke ne prenu aliaj ŝoforoj... Ĉe pririgardo de la trovloko de la «Dodge» la fosileto ne estis trovita, kvankam ĝuste ĝin oni ne serĉis: ke ĝi malaperis, mi eksciis poste. Por konfirmo de la versio pri kaŝejo, probable, necesos speciale pririgardi ankoraŭfoje la tutan boskon.

— La bosko ne estas problemo. Sed trovi kaŝejon en tia arbaro, kiel la Ŝiloviĉa, tio estas taskego! — malgaje diris Aleĥin. — Ne pli facile, ol trovi la lokon de la eneteriĝo.

— Jes, tie ĉi necesas bone pensi, — konsentis Poljakov. — Atingi la kaŝejon — tio jam, eblas diri, estas duono de la afero. Mi nun ankoraŭ ne pretas, sed jam hodiaŭ mi proponos al vi ion konkretan... — promesis li. — Kaj nun, Paŭlo Baziljeviĉ, pri Nikolajev kaj Sencov... Viajn dubojn mi dividas. Kiel ajn tio estu malgaje, sed tio odoras je malplenaĵo! Estas multaj kontraŭdiroj... Unu afero estas agi sub aspekto de proviantistoj, sed alia... De kie ili, ekzemple, havas dekon da bareletoj kun keroseno? Por kio ili bezonas tutan tiun brutaron?.. Dubinde... Treege!.. Tamen samtempe malgraŭ ĉiuj duboj kaj kontraŭdiroj ekzistas ankaŭ sufiĉe peza «sed»...

El la malpli granda poŝta koverto Poljakov elprenis falditan duone celofanan folion kaj etendis al Aleĥin.

— Tio estis en la kargujo de la «Dodge».

Preninte la celofanon, Aleĥin malfaldis ĝin, frotis je la mandorso — la haŭto grasiĝis, — flaris kaj, proksimiginte al la lampo, rigardis tralume, poste por komparo levis apude unu el la pakumoj, lasitaj de Nikolajev kaj Sencov en la domo de Grolinska.

— Koincidas ĉio — kaj firmaa signo, kaj monato de produktado, kaj seria numero, — daŭrigis Poljakov. — Nek Gusev, nek liaj komandantoj en la aŭtobataliono iam vidis lardon en tia pakumo, ili eĉ ne imagas, kio estas tio. Cetere, antaŭ la elveturo li lavis la kargujon. Tial tio, sendube, estis lasita de la du nekonatoj, penintaj murdi lin kaj ŝtelintaj la «Dodge»-on, lasita de tiuj, kiujn ni serĉas.

— Do, unu el ili, supozeble, estas maldekstramanulo, kaj la pli aĝa, juĝante laŭ la prononco, eble estas ukraino. — Aleĥin subridis. — Ĉiu dudeka en la vivo estas maldekstramanulo kaj ĉiu sesa militservanto estas ukraino.

— Jes, ni diru rekte, nemulte, — konsentis Poljakov; li faldis la mapon kaj post la kovertoj kun la celofanaj pakumoj kaj la fotoj ŝovis ĝin en la mapujon. — Interalie, ĉu Grolinska ne rimarkis ĉe Nikolajev ukrainan prononcon?

— Ne. Mi interesiĝis pri parolo de ambaŭ... Ŝi estas konvinkita, ke li estas siberiano.

— Laŭ aspekto kaj aĝo Nikolajev kaj Sencov ĝenerale similas al tiuj, kiujn ni bezonas... En proksimumaj ĝeneralaj trajtoj: unu estas pli aĝa kaj pli denskorpa, la dua estas pli juna, pli alta kaj svelta...

— Ankaŭ tiuj, kiujn vidis Vasjukov, same havas tian similecon.

— Jes, ambaŭ paroj en multo estas similaj kun tiuj, kiujn ni serĉas. Ekzistas, certe, ankaŭ klaraj diferencoj, tamen, nur en detaloj, funkciaj diferencoj... Rangoj, ĉapoj, personaj aĵoj, lipharoj — ĉio ĉi estas facile ŝanĝebla... Kio estas karaktera... — penseme diris Poljakov, — abundo de ĝeneralaj informoj kaj versioj kaj malabundo de konkretaĵoj... — Li ĵetis rigardon al la horloĝo kaj leviĝis. — Pardonu, sed dormi vi jam ne sukcesos... Ni iru en la fakon, eble, tie estas io nova.