Parto dua

Eksterordinara serĉado

48. Gvardia leŭtenanto Blinov

Ĉefserĝento el la garda plotono vekis lin frumatene je la kvina horo kaj duono kaj transdonis ordonon de Aleĥin: senprokraste veni al subkolonelo Poljakov.

En la kabineto de la fakestro de la aviada korpuso Poljakov estis sola. Juĝante laŭ malesto de la kamioneto sur la placeto antaŭ la domo, la kapitano jam forveturis ien.

Andreo dufoje vidis Poljakov-on pretere, konis lian vizaĝon, sed paroli kun la subkolonelo li ankoraŭ ne havis okazon. Tamen li nemalmulte aŭdis pri Poljakov, precipe de Tamancev, kaj la subkolonelo imagiĝis al li multrilate neordinara homo.

— La kapo numero unu, — plurfoje diris pri Poljakov Tamancev. — Se ne dio, tiam sendube lia viculo pri serĉado!

Kaj Andreo atendis nun ion saĝan, supersagacan, atendis aŭdi precipe specialajn terminojn kiel «erartriangulo», «tona manipulado», «organoleptiko» kaj simile, li eĉ timis pri tio, ĉu li sukcesos kompreni almenaŭ la kernon el tio, kion eldiros la subkolonelo.

Sed Poljakov montriĝis mirinde simpla kaj malfremda. Ekde la unua minuto per sia traktado kaj per milda, iomete kartava parolo li rememorigis al la junulo maljunan doktoron, kiu kuracis Andreon en la infaneco.

Li prononcadis ordinarajn, al ĉiu kompreneblajn vortojn. Kaj la tasko, kiun li sciigis al Andreo, same estis sufiĉe simpla: preninte roton el la divizio, movata al Lido por entrajnigo, elveturi en ĉirkaŭaĵon de Zabolotje (Poljakov montris sur la mapo) kaj ĝis krepusko skrupule priserĉi boskon nord-okcidente de la vilaĝo — tie antaŭhieraŭ estis trovita ŝtelita aŭto «Dodge». La celo de la serĉado estas trovo de malgranda sapeista fosileto kun eltranĉitaj sur la tenilo literoj N kaj G. Kaj ankoraŭ necesis paroli kun tiuj homoj, kiuj unue venis en la boskon al la aŭto.

Poljakov estis finanta la instrukcion, kiam en la kabineton, malantaŭ la dorso de Andreo, eniris Jegorov.

Alirinte, la generalo subite aperis antaŭ Andreo — tiu rektiĝis kaj ĵetis la manon al la flankoĉapo:

— S-s-s-al-lu...

— Saluton. De kie vi estas? — abrupte demandis Jegorov.

— K-k-k-am-marado g-ge-n-er...

— Leŭtenanto Blinov el la grupo de Aleĥin, — hastis helpi al Andreo Poljakov. — Ĉe ni li estas dum pli ol du monatoj. La plej juna en la fako. Venis al ni post vundo kaj grava kontuzo. Antaŭe — plotonestro. Batala oficiro. Moskvano. Mi sendas lin por la fosileto.

Li ĉion sciis kaj memoris, Poljakov. Kaj pri la vundo, kaj pri Moskvo, kaj pri la kontuzo. De kie?.. En konsterno pro la neatendita apero de la generalo Andreo eĉ ne pensis, ke ĉiuj ĉi informoj ekzistis en lia persona oficira dosiero. Kaj, certe, li ne komprenis, ke pri la kontuzo kaj la vundo, kaj pri tio, ke li estas novulo kaj la plej juna, al la generalo, perdinta en la bataloj ĉe Moskvo ĝemelajn filojn, kursanojn de milita lernejo, estis sciigite en tiu ĉi minuto ne sen intenco.

— Batala oficiro, — sen rideto ripetis Jegorov kaj enpikis rigardon en la vizaĝon de Andreo. — Ĉu tio estis vi, de kiu foriris homo el sub observado?!

— En malhela nokto, dum pluvo, — ne permesinte al Andreo eĉ malfermi la buŝon, enmetis Poljakov. — Ja ne nur al li, tio al ajnulo povus okazi. La grupestro karakterizas la leŭtenanton nur pozitive. Kaj ke operaca lerto estas malmulta, do tio estas afero de tempo.

— Se de tempo, tiam ne perdu ĝin! Ni estas en milito, sed ne en manovroj, — malkontente diris Jegorov kaj turnis sin al Andreo: — Trovu la fosileton, leŭtenanto! Tio estas tre grava. Penu nepre trovi ĝin... Oni donos al vi homojn. Necesas konsciigi ĉiun, kiom grava estas tiu ĉi tasko. Por ke ĉiu ekkonsciu kaj komprenu... Ili nokte entrajniĝas, tial ajnokaze ĝis la dudek dua horo necesas ĉiujn revenigi al la stacio.

— Tion mi jam klarigis al li, — diris Poljakov.

— Tiam — dio estu kun vi. — Jegorov etendis al Andreo sian grandegan, kovritan per rufaj haroj manon. — Mi esperas je vi kaj atendas rezulton!

Antaŭ tio nur unufoje dum la vivo, en la pasinta vintro, Andreo havis okazon premi la manon kaj respondi al generalo — la korpusestro, kiu enmanigis al li la ordenon. Tiu generalo estis maljuna, grizhara, kun fragila malforta polmo, kaj, kvankam li tenis sin tre vigle kaj eĉ grimpis en neĝokovritaj tranĉeoj, ĉiujn ordenatojn oni anticipe severe avertis: ne montru sian forton kaj la manon al la alta estro — kiam li gratulos — ne kunpremu. Sed Jegorov mem tiel kunpremegis, ke Andreo preskaŭ sidiĝis.

Inspirita, nekredeble fiera pri tiom grava tasko, plena de energio kaj dezirego plenumi la taskon, Andreo veturis al la stacio. En la garda plotono li prenis por konkreteco sapeistan fosileton, sed tiel hastis, ke en fervoro ne sukcesis matenmanĝi. Li klare sentadis la fortan manpremon de Jegorov kaj rememoradis la tutan interparolon:

«Batala oficiro! Karakterizata nur pozitive... Moskvano!.. Trovu la fosileton, leŭtenanto! Tio estas tre grava... Mi esperas je vi kaj atendas!»

Kaj ili prave esperas, li ne embarasos. Aleĥin kaj Poljakov ne devos ruĝiĝi pro li — li pravigos la fidon. La tiea bosko estas negranda, kaj malgranda sapeista fosileto, finfine, estas ne cigaredstumpo kaj ne kukumo — kun tenilo je preskaŭ duonmetro. Li trovos ĝin, alveturigos kaj elmetos rekte sur la tablon...

Laŭ la interkonsento, oni donis al li skoltan roton, bedaŭrinde, ne plene kompletan — kvardek naŭ homojn inklude la komandanton. La homoj en la roto estis spertaj, dandaj: preskaŭ ĉiuj kun dekoracioj, multaj kun galonoj pro vundoj; neniu estis en vindgamaŝoj, kiel en pafistaj trupoj, kaj la botoj estis ne nur gumtolaj, sed ankaŭ ledaj; plej multaj havis ĉastranĉilojn kaj portis hartufojn. La komandanto, dikmalalta ĉefleŭtenanto, aspektis same rimarkinde kaj mode: kromitledaj botoj, refalditaj ĉe la maleoloj; enigita en ilin kun faldoj makula pantalono de kamufla mantelo, pola oficira rajdovipo, lipharetoj kaj pufaj vangoharoj. Lerta, fortika, li ofte ridetadis kaj moviĝadis kvazaŭ sur ĉarnirartikoj, per ia dancanta, neserioza irmaniero; tamen Andreo tuj notis, ke la subuloj obeas lin senprokraste kaj kun plezuro. La preparo estis minuta, ĉio en la roto estis farata rapide kaj gaje.

Andreo eksidis en la antaŭan aŭton apud la ŝoforo kaj ordonis al li teni maksimuman rapidon. Post du horoj ili estis sur la loko. Andreo el distanco rekonis la bezonatan boskon; proksime ĝi evidentiĝis ne tiom malgranda, kiel ŝajnis al li en Lido.

Andreo proponis al la ĉefleŭtenanto starigi la homojn en du vicoj sur la vojrando kaj, kiam tio estis farita, kun la fosileto en la mano ekstaris antaŭ ili.

— K-kamaradoj s-soldatoj kaj serĝentoj... — komencis li, pripensante kaj por solideco aparte prononcante ĉiun frazon. — La es-straro m-metis antaŭ ni tre gravan t-taskon... — Li estis faranta grandegajn penojn, por ne balbuti. — Jen ĝ-ĝuste tian, — li levis kaj montris la fosileton, — al ni estas ordonite trovi en tiu ĉi bosko... — Andreo etendis la manon, kaj ĉiuj ekrigardis en tiu direkto. — N-nur t-tiu, kiun ni devas trovi, ĉi tie, sur la t-tenilo, havas d-du el-tranĉitajn literojn N kaj G, mi ripetas — N kaj G, Nikolao kaj Gregoro... N-ni p-pririgardos la b-boskon, r-rastos per d-densa vico... Ne distriĝu eĉ por minuto kaj ne rompu d-distancon... S-sen-necesajn parolojn ne faru... F-fumpaŭzoj nur sur arbokampetoj laŭ permeso de la r-rotestro... Nin interesas ankaŭ aliaj ob-jektoj, kiuj povas esti trovitaj en tiu b-bosko... Kaj ankaŭ k-kaŝejoj kaj eĉ simple d-difektita... t-tranĉita herbotapiŝo... Sed la ĉefa estas la fosileto... Es-stu maksimume atentaj... Priflaru ĉ-ĉiun arb-buston, ĉ-ĉiun herberon... — per la vortoj de Poljakov diris Andreo.

— Se ni trovos la fosileton — ni ĝin levos, — aŭdiĝis en la dekstra flanko nelaŭta prudenta voĉo. — Sed por kio priflari herbon?

En la vicoj oni ekridetis.

— Se vi al ni en la stacio dirus, — aŭdiĝis en la sama flanko alia, gaja voĉo, — mi tiam al vi dekon da tiaj fosiletoj alportus... En la najbara roto prenus!

— Kaj la literojn eltranĉus! — kriis iu. Aŭdiĝis rido.

— Parolojn! — farinte severan vizaĝon, nelaŭte prononcis la ĉefleŭtentanto; kiel rimarkis Andreo, li same gajis, kaj, por kaŝi rideton, li estis peneme glatiganta la lipharojn per la fingroj.

Antaŭ la kontraŭspiona servo, en la avanfronto, Andreo dum pli ol jaro komandadis plotonon de mitraletistoj, dum iu tempo eĉ plenumadis devojn de rotestro. Kaj nun, kvankam malhelpis la balbutado, li sentis sin tute en sia elemento, tre certe. Kvankam tiuj skoltoj kondutis pli libere kaj maltimide, ol la soldatoj en lia regimento, tamen Andreo estis bone komprenanta ilin.

Hodiaŭ nokte ili entrajniĝos, baldaŭ ili estos ie malproksime kaj kun bataloj ekiros al la Okcidento. Kaj tiu stranga tasko — serĉado de ia fosileto ĉi tie, en malavanoj de la fronto, — se entute fiksiĝos en ies memoro, tiam nur kiel sensignifa kaj nekomprenebla epizodo.

Ili forveturos, kaj li restos, kaj la fosileto, se ĝi ne estos trovita, premados lin, kiel la radiosendilo kaj la serĉatoj — la grupon. Kaj neniu demetos tiun ŝarĝon.

«Tio estas nia pano, nur nia, — plurfoje diradis al li Aleĥin. — Kaj se ni ne trovos kaj ne kaptos, neniu faros tion anstataŭ ni». Kaj Tamancev foje diris al Andreo: «Neniam kalkulu je alkomanditoj. Eĉ se tio estas operaca personaro. Esperu nur je vi mem».

Sed li sola neniel povas priserĉi tiun boskon dum unu tago. Li devas mobilizi al skrupula serĉado la tutan roton, kaj ili «ekkonsciu», «komprenu», kiel ordonis la generalo.

Andreo atendis dum ioma tempo kaj, kiam estiĝis silento, ĉirkaŭrigardinte la vicojn, malrapide kaj senpasie, kun tuta solideco, al kiu li kapablis, daŭrigis:

— V-vi estas skoltoj, kaj ne mi vin instruu, k-kiel serĉi... Mi deziras nur, ke v-vi ekkonsciu tutan gravecon de tiu... ne tute ordinara t-tasko... Mi d-devas d-diri al vi, ke t-tio estas ordono eĉ ne de la d-divizia, sed de pli alta komandejo... Imagu al vi por minuto, kia embaraso estos por via diviziestro, k-kolonelo Gurejev... Kian malagrablon kaj h-honton li sentos, se vespere li ekscios, ke lia skolta roto en t-tia malgranda b-bosketo ne sukcesis trovi sapeistan fosileton...

Andreo paŭzis kaj ĉe tio pensis, ke la divizio estas transsendata al alia fronto kaj la kolonelo Gurejev sendube per ĉiuj siaj pensoj troviĝas jam ie tie, en la loko de eltrajniĝo, kaj apenaŭ malgajos pro ia fosileto, tamen trovi ĝin necesas ajnkoste.

Kaj poste Andreo diris tion, kion Poljakov konsilis al li deklari en la fino mem de la instrukciado:

— Nome de la k-komandejo mi s-ciigas vin, ke tiu, kiu trovos la fosileton, estos senprokraste dekoraciita per medalo «P-pro batalaj m-meritoj».

— Ĉu ĝi estas ora, tiu fosileto? — tute serioze demandis per mallaŭta voĉo starinta en la centro, rekte kontraŭ Andreo, serĝento kun du ordenoj «Gloro» sur la uniforma ĉemizo.

— Parolojn! — jam severe kaj kun kolereto kriis la ĉefleŭtenanto; la mencioj pri kolonelo Gurejev, pri la pli alta komandejo kaj pri la medalo evidente efikis sur lin. — Ekzistas ordono, kaj ni devas plenumi ĝin! Kaj sen ajnaj diskutoj!

Andreo dum ĉirkaŭ minuto staris antaŭ la vicoj, fiksrigardante la vizaĝojn de la skoltoj, — tiel ĉiam, sendante homojn al tasko, faradis kapitano Filjaŝkin, lia pereinta batalionestro.

— Konduku la roton post mi, — ordonis li poste al la ĉefleŭtenanto kaj, ne retrorigardante, ekpaŝis al la bosko.

Li mem difinis kaj markis zonojn, difinis distancon inter homoj — de unu kaj duono de metro ĝis du metroj, ne pli, — montris, kiel rigardi en alta herbo kaj sub arbustoj. Nur kiam la roto, disiĝinte je centmetra vico, kaŝiĝis trans arboj, Andreo hastis en la vilaĝon.

Poljakov nomis al li du knabojn, hazarde trovintajn en la bosko la «Dodge»-on, du fratojn — Petron kaj Oleĉjon Pavlenok. La unua plenaĝulo, veninta al la aŭto, estis ilia patro.

Oleĉjo aĝis naŭ, kaj Petro dek unu jarojn. Andreo konversaciis kun ili aparte kun ĉiu, detale pridemandis. Ne ekskludeblis, ke ili povis preni la fosileton, — ludis per ĝi kaj kaŝis. La knaboj aparte rakontis al li la samon: kiel ili iris por preni berojn, kiel ili ekvidis la aŭton kaj unue ektimis, kaj poste aliris, kaj tie estis neniu, kaj kiel la pli aĝa grimpis sur la seĝon kaj sendis la pli junan en la vilaĝon por rakonti al la patro.

Poste Andreo longe kaj detale konversaciis kun ilia patro, nejuna barba kampulo, perdinta la kruron jam en la unua mondmilito. Tiu nomis al Andreo ĉion, kio troviĝis en la aŭto, kiam li lamis en la boskon, kaj ĵure deklaris, ke la granda fosilo kuŝis en la kargujo, sed la malgranda estis nek en la aŭto, nek apud ĝi.

Li prave rimarkigis al Andreo, ke en mastrumaĵo taŭgus la granda fosilo, dum la malgranda estas tute sentaŭga. Li ĵuris per dio, ke li nenion tuŝis en la aŭto kaj la fosileto tie ne estis, sed tamen Andreo kune kun subskribo pri nediskonigo de ilia interparolo prenis de li subskribon, ke malgranda sapeista fosileto ne estis en la «Dodge», ke Pavlenok mem kaj liaj infanoj la fosileton ne vidis kaj ne prenis.

Poste Andreo revenis al la bosko. Li senpene trovis ankoraŭ konserviĝintajn iuloke spurojn de la pneŭmatikoj de la «Dodge» kaj laŭ ili — la lokon, kie en la densejo estis forlasita la ŝtelita aŭto. Determininte tutan ĝian vojon en la bosko, li komencis peneme serĉi en la herbo ĉe ambaŭ flankoj de la spuro.

Baldaŭ li ekvidis, kiel soldatoj de la skolta roto en densa vico estas glitantaj inter arboj nemalproksime de li. Ili moviĝis sen bruo, koncentrite; aŭdiĝis nek interparolo, nek unu vorto, kaj Andreo kun kontento pensis, ke ili komprenis gravecon de la tasko, «ekkonsciis».

Li aliris al ili nur post la tagmezo, kiam, lokiĝinte laŭlonge de la rojbordo, ili tagmanĝis, pli ĝuste, manĝetis germanan ladviandon kun pano, kukumoj kaj verdetaj tomatoj.

— Eksidu kun ni, — proponis al li la ĉefleŭtenanto kaj tuj sciigis: — Ni preskaŭ ĉion pririgardis, sed la fosileto malestas.

— Sed, eble, ĝi ĉi tie eĉ ne estis, — kun plena buŝo eldiris malantaŭ la dorso de la rotestro iu el la skoltoj.

— Parolojn! — tranĉis la ĉefleŭtenanto. — Dum ne estas la fosileto, ni ne forveturos el ĉi tie!

La manĝon Andreo rifuzis, kvankam post la hieraŭa vespermanĝo li manĝis nenion kaj estis vere malsata. Do, li mem kulpas, kaj nun ne malhonorigu sin, toleru. Por la reprezentanto de la pli alta komandejo ne estas solide nutriĝi per aliula porcio, des pli je konto de subuloj. Nesolide kaj hontinde.

Por obtuzigi la malsaton, li per du glutoj trinkegis el la rojo kaj viŝis la buŝon per la maniko. Diablo ĝin prenu, la manĝaĵon!.. Lin serioze zorgigis kaj afliktis, ke preskaŭ la tuta bosko estis pririgardita, tamen la fosileto malestas. Kiel do?

Li enpensiĝis, sed, rimarkinte, ke la soldatoj rigardas al li, hastis rideti. «Kiel ajn malbone iru la afero, — instruis lin Tamancev, — neniam montru tion. Speciale al fremduloj. Tenu vin vigle kaj gaje. Vi povas deziri hurli kiel lupo, sed montru: la-la, la-la — la vivo estas bela kaj mirinda!»

La soldatoj, manĝinte, estis fumantaj. Andreo tiutempe vokis la ĉefleŭtenanton flanken.

— En v-via d-dispono estas ankoraŭ s-ses, m-maksimume sep horoj, — diris Andreo. — La fosileton necesas t-trovi ajnkoste!.. R-reveni sen ĝi ni ne povas, ne r-rajtas! Ĉ-ĉu vi tion k-komprenas?

— Mi komprenas!

— F-finu la randon de la bosko kaj rekomencu, — Andreo montris per la mano, — t-transverse... Ĉ-ĉefe — neniajn p-preterlasojn... D-distanco — metro kaj duono, ne pli. Mi t-timas, ke v-viaj homoj ne ekkonsciis la tutan gravecon...

— Ekkonsciis, — certigis la rotestro; li retrorigardis kaj nelaŭte demandis: — Sed ĉu ĝi vere devas esti ĉi tie?

Cerbumante, kiel respondi pli bone, Andreo severe, malaprobe ekrigardis al li.

— Kaj kial oni atribuas al ĝi tian gravecon?.. — daŭrigis la ĉefleŭtenanto. — Nekompreneble!

— V-vi min mirigas, — afliktite rimarkis Andreo kaj ekrigardis al la rotestro kun kompato, kiel al mensdebilulo: li rememoris, ke ĝuste tiel en simila situacio Tamancev respondis al unu alkomandita oficiro.

Tamen, nenion alian Andreo povis diri. Li mem havis nenian ideon, por kio necesas, por kio tiel bezonatas al Poljakov kaj la generalo tiu aĉa fosileto.