61. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

Al Jegorov

«Tre urĝe!

En proksimaj tri horoj sur la aerodromon de Vilno per speciala flugo el Moskvo estos liveritaj ekipitaj per uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo 12 rekonistoj el eksaj germanaj agentoj, finintaj radiajn fakojn de la Varsovia kaj Kenigsberga lernejoj de la germana spiona servo, kie, juĝante laŭ la radiaj skribmanieroj, lernis ankaŭ la radiistoj de la aktive serĉata de ni grupo „Nemano“.

Je via persona respondeco ĉiuj venontoj devas esti tuj uzitaj en laŭfrontaj komunikvojoj Vilno — Ŝaŭlajo, Vilno — Grodno kaj Vilno — Lido.

Laboron de la rekonistoj prenu sub vian personan kontrolon, garantiinte ilian plej intensan kaj racian uzadon.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

Aldone al nia n-ro I-1-9486 mi klarigas, ke ĉiuj serĉhundoj, uzataj en la serĉaj aranĝoj kaj en la armea operaco laŭ la afero „Nemano“, devas esti provizataj per trifoja kaldrona nutrado, ricevante ĉe tio ĉiutage unu kaj duonan diurnan normon da nutraĵoj de la Popolkomisarejo pri Defendo sendepende de departementa aparteno. Bazo: Ordono de la Ĉefintendanto de la Ruĝa Armeo n-ro 7352 de la 19.08.44.

En julio de la kuranta jaro en la 1-a Ukrainia fronto al kelkaj hundoj pro kruda neglekto estis difektita la flarsento, pro kio estas proponate atenti temperaturon de nutraĵo ĉe manĝigado. Krome necesas preventi meton fare de malkompetentaj kuiristoj en kaldronojn de kuirveturiloj de diversaj spicoj, malaltigantaj flarsenton ĉe hundoj.

La ĈDKS opinias necesa ankoraŭfoje rememorigi, ke ĉe plenumo de la armea operaco en la Ŝiloviĉa arbaro hundoj, havantaj aeran malproksiman flarsenton kaj sperton de trovo de kaŝejoj, devas esti uzitaj en la plej perspektivaj sektoroj.

Plenumon kontrolu persone.

Artemjev».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

Por senpera gvidado de agoj de trupoj de la Popolkomisarejo pri internaj aferoj laŭ la afero „Nemano“ en Lidon per speciala flugo je la 7:45 elflugas la unua viculo de la Popolkomisaro pri internaj aferoj kun grupo de generaloj kaj superaj oficiroj.

Kaze de manko al la lokaj organoj de necesa kvanto da aŭtomobiloj je Via persona respondeco mi proponas provizi ĉiujn venontojn per necesaj aŭtoj.

Plenumon raportu.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

Por plenumo de urĝaj transportoj laŭ la afero „Nemano“ en la zono de Via fronto aldone al la rezervitaj antaŭe aviadiloj ekde la 8:00 de la hodiaŭa tago al Vi estas provizore subigita la 142-a transport-aviadila regimento.

Tuj komunikiĝu kun la komandantoj de la 1-a aerarmeo por ebla transporto de parto de aŭtoj laŭ Viaj konsideroj.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Mazanov

Erare retenitajn de vi laŭ la afero „Nemano“ kapitanon Boriĉevskij kaj subleŭtenanton Kuznecov senprokraste liberigu.

La estro de la kontraŭspiona Departemento de la fronto avertas vin pri via neplena konformo al la okupata posteno50.

Poljakov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

Por senpere gvidi la serĉaranĝojn de la ŝtatsekurecaj organoj laŭ la afero „Nemano“ en Lidon per speciala aviadilo je la 10:30 elflugas la unua viculo de la Popolkomisaro pri ŝtatsekureco kun grupo de superaj operacaj agentoj.

Kaze de manko al la lokaj organoj de necesa kvanto da aŭtomobiloj je Via persona respondeco mi proponas provizi ĉiujn venontojn per necesaj aŭtoj kaj tuj estigi kun ili densan kontakton por kunordigo de ĉiuj penoj pri la serĉado.

Plenumon raportu.

Kolibanov».



50. Rusa mallaŭda formulo, signifanta plej altan mallaŭdon antaŭ elpostenigo (rim. de la tradukinto).