66. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

Por subteno de tutdiurna alta laborkapablo de personaro de serĉaj grupoj, agantaj laŭ la afero „Nemano“ la ĉefa neŭropatologo de la Ruĝa Armeo rekomendas uzadon de toniiga medikamento „kolao“ kalkulante po unu duongrama tablojdo por ĉiuj kvar horoj.

Respektiva ordono al la estro de la medicin-sanitara departemento de la fronto jam estas transdonita.

Je Via persona respondeco estas proponate aranĝi senprokrastan ricevon de 80 000 dozoj da medikamento el milit-medicinaj tenejoj de la fronto kaj provizadon per ĝi de la personaro de ĉiuj serĉaj grupoj.

Plenumon kontrolu kaj raportu.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Hieraŭ, la 18-an de aŭgusto 1944, je la 20:35 en dispozicion de 2-a bataliono de la 984-a regimento, okupanta defensivajn poziciojn nord-okcidente de Laza en la dekstra flanko de la 618-a divizio, venis tri oficiroj — majoro, kapitano kaj ĉefleŭtenanto — kun sekreta ordono de la Skolta departemento de la fronto. Je horo antaŭ tio la batalionestro kapitano Sipjagin estis avertita pri ilia apero telefone fare de la estro de la skolta fako de la divizio, kaj al li estis proponite helpi al la venontoj.

Kun estiĝo de mallumo post vespermanĝo en la terkabano de la batalionestro la majoro, kapitano kaj ĉefleŭtenanto surmetis kunprenitajn el la divizia stabo kamuflajn mantelojn, prenis armilaron kaj, akompanataj de estro de skolta plotono Heroo de la USSR51 leŭtenanto Vereŝĉaka kaj de grupestro serĝento Barkunov, trairis la tranĉeojn de la bataliono, kaj poste rampe moviĝis en la tranĉeon de batalgardo, avertinte, ke ili estos tie ĝis ŝanĝo de deĵorantoj, t. e. ĝis la 6:00. Nenio suspektinda estis rimarkita en ilia konduto kaj paroloj.

Je la 5-a horo kaj 20 minutoj el la tranĉeo, en kiu ili troviĝis, en la direkto de la pozicioj de la kontraŭulo estis elpafitaj raketoj, sinsekve ruĝa, verda kaj blanka, post kio deĵorantaj observantoj en la batalionaj tranĉeoj rimarkis, ke tri homoj en kamuflaj manteloj rampas el la batalgarda tranĉeo en la direkto de la kontraŭula pozicio. Komencita kun prokrasto mitraleta kaj mitrala pafado pro nesufiĉa videbleco ne donis rezultojn.

Tamen je ĉirkaŭ tricent metroj for de la linio de germana defensivo du el la rampintoj trafis al minoj kaj estis mortigitaj, kaj la trian post kelkaj minutoj per pafado el snajpera fusilo oni sukcesis grave vundi je proksimume 150 metroj for de la germanaj tranĉeoj. Dum ĉirkaŭ duonhoro li moviĝadis, kaj poste kvietiĝis kaj montris neniajn vivsignojn.

Dum la postaj kvin horoj la germanoj trifoje penis eltiri lian korpon en sian dispozicion, tamen ĉiuj tri penoj estis subpremitaj per mitrala kaj bombokanona pafado de nia flanko.

La estro de la skolta plotono Heroo de la USSR leŭtenanto Vereŝĉaka kaj serĝento Barkunov estis trovitaj en la batalgarda tranĉeo murditaj per blanka armilo.

Ni kaj samtempe la estraro plenumas skrupulan enketon. Evidentiĝis, ke post sia veno en la divizion la nekonatoj montris al la vicestro de la stabo subkolonelo Semaŝko kaj al la estro de la skolta grupo majoro Cibulskij, krom oficvojaĝa ordono, oficirajn identigajn kartojn, kaj ankaŭ sekretan leteron de la estro de la Skolta departemento de la fronto, kiu restis en la stabo kaj, kiel estis trovite ĉe kontrolo, evidentiĝis falsa.

En la terkabano de la batalionestro ili lasis sakon kun nutraĵoj, kaj ankaŭ mapujon, en kiu estis trovitaj libro de J. V. Stalino „Pri la Granda Patruja milito de la Sovetunio“ (Moskvo, 1944) kaj broŝuro de A. Spektorov „Maldormemo — fera leĝo de milito“ (Moskvo, 1943). Ne estas ekskludeble, ke unu el tiuj eldonaĵoj estis uzata por ĉifrado.

En la mapujo ankaŭ troviĝis tri uzitaj biletoj al Kaŭna kinejo „Triumfo“ por seanco je 12:30 la 16-an de aŭgusto de la kuranta jaro kaj oficvojaĝa ordono de la 17-a de aŭgusto de la kuranta jaro por nomo de majoro Poliŝĉuk N. T. „kaj kun li du oficiroj“ kun konformaj al la efektivaj falsitaj stampo kaj sigelo de la militpoŝto de la Skolta departemento de la fronto, tamen ne havanta la enkondukitan de la 1-a de aŭgusto konvencian signon — punkton anstataŭ komo meze de frazo.

Laŭ depozicioj de Semaŝko, Cibulskij kaj Sipjagin, la „majoro“ parolis kun rimarkebla ukraina akĉento kaj laŭ trajtoj de la vortportreto havis similecon kun la „kapitano“, serĉata laŭ la afero „Nemano“. Ekzistas ankaŭ aliaj bazoj por supozi, ke la nekonatoj, penintaj realigi „verdan padon“52 sur la sektoro de la 984-a regimento, estas la serĉataj laŭ la afero „Nemano“ agentoj, kiuj post plenumo de la tasko penis tiel reveni al la germanoj.

Subkolonelo Semaŝko kaj majoro Cibulskij, kiel ne montrintaj necesan maldormemon, kaj kapitano Sipjagin, enlasinta la fremdulojn en la batalgardan tranĉeon sen scio kaj akompano de reprezentanto de la kontraŭspiona servo, estas forigitaj el siaj postenoj fare de la komandejo. En ĉiuj trupunuoj de la divizio estas farataj politikaj konversacioj pri neceso de maksimuma maldormemo; la tuta oficira personaro estas detale instrukciita kaj strikte avertita por prevento de tiaj akcidentoj.

En la nuna momento en la sektoro de la 2-a bataliono de la 984-a regimento estas aldone kaŝe koncentrataj afustmitrala roto kaj du baterioj de 82-mm bombokanonoj. Sub kovro de ilia pafado je la 13:00 la skolta plotono penos eltiri el la kampo de la malamika defensivo la nedamaĝitan kadavron, kaj ankaŭ restaĵojn de la du aliaj nekonatoj por ricevo de aldonaj krimpruvoj kaj por ebla identigo.

Pri rezultoj mi raportos senprokraste.

Kovbasjuk».



51. Tiel en la dokumento. Ĝusta titolo — Heroo de la Sovetunio.
52. Verda pado (en parola lingvaĵo — «verdaĵo») — termino de agenta spiona servo; transiro de frontlinio, plenumata kutime ĉe kuniĝo de trupoj aŭ trupunuoj, precipe nokte, en mallumo aŭ en malhela, malbona vetero. Dum la Patruja milito — dua laŭ valoro (post paraŝutado) maniero de transĵeto de malamikaj agentoj en malavanojn de la sovetia armeo kaj la ĉefa maniero de reveno de germanaj agentoj post plenumo de sia tasko.