74. Sur placeto

— Jen ni venis, — haltante, diris Aleĥin. — Bele, ĉu?

Antaŭ ili malfermiĝis granda, borderita de blanktrunka junbetularo, priverŝita de suno placeto. Malmulte trapasata herba vojo estis iranta sen sinuoj rekte en ties mezo. Etaj, ankoraŭ tute junaj kverketoj nekuraĝe elrigardis el alta lapriĉa herbo. Preskaŭ en la centro de la placeto, dekstre de la vojo, per tri insuletoj tiriĝis densa avelejo.

Antaŭe, proksimume je du kilometroj, trans larĝa trahakita zono, dividanta la masivon je du partoj, troviĝis la sektoro de la arbaro, kie Aleĥin observis la puran sablargilon — estis supozate, ke ĝuste tie, en kaŝejo, estis tenata la serĉata radiosendilo.

Tiun kvadraton de la arbaro antaŭ kvar tagoj pririgardis Tamancev. Ĝuste li rekomendis la placeton kiel lokon, tre oportunan por embusko; Aleĥin, pririgardinte ĝin hodiaŭ, ne povis ne konsenti kun li.

«Kiel bone!» — pensis Andreo, pririgardante la placeton, junajn, ĝojajn betuletojn kaj arbustaron ĉe la randoj. Kiam li antaŭe iradis en la arbaro, li estis tiom zorgigita pri serĉado de spuroj kaj krimpruvoj, ke nun, post la noto de Aleĥin pri beleco li, eble, la unuan fojon atentis la ĉirkaŭantan lin naturon.

— Atendu minuton, — diris Aleĥin kaj kaŝiĝis en la arbustoj.

Kaj Andreo, finfine decidiĝinte, turnis sin al la subkomandanto:

— P-pardonu, k-kamarado k-kapitano, ĉ-ĉu v-vi, h-hazarde, ne estas el M-moskvo?

— El Moskvo. Kaj kio? — ĵetinte rapidan rigardon al Blinov, interesiĝis la kapitano.

— Ŝ-sajne m-mi r-renkontis v-vin ie, — ĝojigite ekridetis Andreo. — Eb-ble, en Moskvo. Sed k-kie nome — m-mi ne p-povas rememori!

— Moskvo estas granda, — malvarme rimarkis la kapitano kaj, ankoraŭfoje ĵetinte rigardon al Blinov, kun certeco deklaris: — Mi persone vidas vin unuafoje!

— Eb-ble, v-vi al iu s-similas... — konfuziĝinte, eldiris Andreo.

— Ĉiu homo al iu similas, — seke kaj edife sciigis la kapitano kaj forturniĝis.

Andreo estis senkuraĝigita kaj en la animo skoldis sin. Laŭmerite! Ne trudiĝu al homoj... Kiun interesas, kio al vi ŝajnas... Ne trudiĝu!

Trans la arbustoj aŭdiĝis nelaŭtaj voĉoj — Aleĥin estis parolanta kun iu. Baldaŭ li aperis sur la placeto, kaj Andreo ekrigardis al li atende, tamen la maldika senpasia vizaĝo de Aleĥin, kiel ĉiam, esprimis nenion.

Ekstarinte inter arboj sur la rando mem de la placeto, li proponis al la subkomandanto kaj al Blinov sekvi lin kaj per grandaj egalaj paŝoj ekiris laŭ la vojo.

— Cent dek, ĝuste... — diris li, haltante, kiam ili atingis putran arbostumpon kontraŭ la meza insuleto de avelaj arbustoj: li ankoraŭfoje mezuris la distancon. — Kaj ĝis ĉi tie, — li almontris per la mano antaŭen, — cent kvardek sep... Ĝuste ĉi tie ni ilin renkontos... Se, certe, ili iros en nia direkto...

— Kaj se ne iros? — interesiĝis la subkomandanto.

— Ankaŭ tiel povas okazi... En tio, kompreneble, estas neniaj garantioj... Ni esperu... Staru singarde, ne alpremu la herbon, por ne lasi spurojn, — avertis Aleĥin Blinov-on.

Tiu rimarko egale rilatis ankaŭ la subkomandanton, sed nur post paŭzo Aleĥin movis al li la rigardon.

— Dum la kontrolado ni tenas nin ŝtupe: unu estas flanke kaj malantaŭe de la alia... Jen, supozu, tio estas vi, kaj tio estas mi... Aŭ inverse. — Aleĥin rapide movis sin kaj iĝis je metro malantaŭ la dekstra ŝultro de la kapitano. — Ĉe tio la malantaŭa sekurigas la antaŭan... Ĉe vi... laŭ la militpolica ordo ja oni same devas fari tiel. Nur en la urbo tio ordinare ne estas plenumata, sed ĉi tie tio estas nepre necesa... Samtempe oni sekurigos nin el la embusko. — Aleĥin almontris la avelarbustojn. — Tenu vin libere kaj certe... Okaze de malobeo de la kontrolatoj, de streĉiteco aŭ akriĝo de la situacio necesas maksimuma... batalpreteco, — evitinte la vorton «atentemo», diris Aleĥin. — Ĉe tio necesas fiksi la «Walther»-on en la poŝo. Sed okaze de neceso pafu nur al la ekstremaĵoj!.. Kaj ankoraŭ nepra kondiĉo: neniuokaze ŝirmu la kontrolatojn disde la embusko! Ĉu vi komprenas?.. Eble, vi havas demandojn, eble, io estas malklara? Mi petas...

— Ĝis kioma horo ni estos ĉi tie?

— Mi ne povas diri... mi mem ne scias, — konfesis Aleĥin, pririgardante la avelarbustojn. — Kaj kio?

— Mi ĝis la oka horo nepre bezonas reveni en la urbon, — post paŭzo rimarkis la subkomandanto.

— Ĝis la oka... Mi komprenas... — pensante pri io alia, nedifinite tiris Aleĥin kaj petis: — Estu afabla, staru ĉi tie dum minuto!.. Ni iru! — ordonis li al Blinov.

Farinte grandan ĉirkaŭvojon — por ne lasi spurojn, — Aleĥin montris al Andreo lian lokon en la avelujo; je dek paŝoj maldekstre devis lokiĝi Tamancev.

Kaj tie kaj ĉi tie en la foliaro jam ekzistis horizontale etenditaj rigardotruoj; mallarĝaj, elplukitaj po folio, kun ioma larĝiĝo en la direkto de la vojo, ili estis tute nerimarkeblaj.

— Ĝuste laŭ via kresko, — levante sin sur la piedpintojn, diris Aleĥin. — Kiel vi vidas la kapitanon?

— N-normale... De la k-kapo ĝis la f-femuroj.

— Tenu la piedojn je la ŝultra larĝo. Kaj ĉefe — ne streĉiĝu.

Poste ili kun la subkomandanto revenis al la rando de la placeto, kaj Aleĥin, turninte sin en la avelujon, kondukis ilin sur malgrandan herbejeton, apartigitan disde la placeto de etaj arbustoj.

Sur kapoto, sternita sub betuletoj, ronkante, ŝtone dormis Tamancev. Flanke sur larĝa arbostumpo staris radiostacio (Andreo jam iomete komprenis radiojn kaj determinis — «Nordo»); apud ĝi sidis ĉefserĝento kun pufa krispa hararo. Samloke sur kapoto kuŝis dense ŝtopita dorsosako, kelkaj flaskoj kaj malnova kaskedo: laŭ la koloro de ties rando, la ĉefserĝento estis limgardisto — el trupoj pri gardo de la fronta malavano.

— Tio estas nia persona radikomunikado, — ŝerce klarigis Aleĥin al la kapitano.

Ekvidinte la parade vestitan, imponan subkomandanton, la ĉefserĝento-radiisto leviĝis kaj, ne demetante la kapaŭskultilojn, rektiĝis antaŭ li.

— Sidiĝu... — svinginte la manon, diris Aleĥin kaj, turniĝante al la kapitano, proponis: — Ni manĝetu. Nun estas la plej konvena tempo por refortiĝi.

— Dankon. Mi ne deziras, — rifuzis la kapitano, kvankam, nur ete manĝinte matene, li manĝis nenion poste; li ne ŝatis, kaj en tiu ĉi okazo speciale ne deziris ŝuldiĝi.

— Kial vi ne deziras?.. Ja vi ne tagmanĝis... — malligante la dorsosakon, estis diranta Aleĥin. — Da nutraĵoj estas tute sufiĉe. Cetere, ĉi tie estas normo por kvin homoj, tio estas inklude vin!

— Ĉu vi jam enskribis min en vian proviz-liston?.. — subridis la subkomandanto. — Amuze! Eble, vi min jam ankaŭ al via personaro aligis? Dankon, mi ne deziras!

Tio, ke por li estis ricevita ia normo, nature, ŝanĝis la aferon, tamen, dirinte «ne», li pro sia karaktero jam ne povis akcepti la proponon de Aleĥin.

Aleĥin elmetis el la dorsosako sur la kapoton du brikojn da blanka pano, kelkajn ladvazojn de diversaj viandkonservaĵoj, paperkornetojn kun biskvitoj kaj sukero. Post minuto li kaj la ĉefserĝento manĝis kun apetito. Andreo prenis nur biskviton kaj ree kun ĉagreno rememoris pri la «kakavo», trinki kiun li ne sukcesis.

La subkomandanto, deirinte flanken kaj metinte la manojn post la dorson — tio estis lia preferata pozo, — estis pasumanta en ombro de betuloj, laŭlonge de la rando de la herbejeto.

— Kamarado kapitano, — diris al li Aleĥin, — estas iom embarase... nekonvene. Ne en la rusa maniero! Unuj manĝas, kaj aliaj rigardas.

— Kial do nekonvene?.. Vi ja proponis al mi... Sed se mi, pardonu, ne deziras!..

— Eble, vi deziras trinki? — Aleĥin levis unu el la flaskoj. — Fontakvo! Malvarma kaj de neordinara gusto! Tian vi en la urbo ne gustumos.

— Dankon, — rifuzis la subkomandanto.

Manĝinte, Aleĥin trinkis kaj kun plezuro etendiĝis sur la kapoto apud la radiostacio. Nun, kiam ĉio, kio dependis de li, estis farita kaj la embusko estis preparita, li eksentis nekredeblan lacon, eĉ pli — elĉerpitecon, kvazaŭ el li oni elskuis aŭ elpremis ĉiujn fortojn. Kaj tuj pensoj pri la filino, pri la hejmo, pri la preskaŭ tuta jardeko de lia antaŭmilita vivo kaj laboro, forstrekita de sovaĝa absurdo kun elveturigo al muelado de la unika tritiko, pezaj turmentantaj pensoj kaptis lin.

«Jes, lekas la artikojn kaj mordas la koron... Ĉio ĉi estas terura, sed vi nun nenion povas fari. Kaj ne indas pensi pri tio! — estis persvadanta li sin. — Forgesu pri ĉio! Vi bezonas fortojn, kaj vi devas ekdormi!..»

Dum la lastaj du diurnoj li dormis nur kelkajn horojn kaj nun estis dolore sentanta tion. Sed antaŭ ol ekdormi...

— Kamarado kapitano, — diris li al la subkomandanto, — ankaŭ la piedoj bezonas ripozon. Kiu scias, kiom ni ankoraŭ devos esti ĉi tie... Mi petas, — li almontris la kapoton, — lokiĝu kune kun mi... Aŭ, se vi ne deziras, eksidu... Andreo, zorgu pri la kapitano. Sternu ĵurnalon sur la arbostumpo.

Li komprenis la staton de Blinov kaj, sciante, ke tiun nepre necesas okupi per io, proponis:

— Se vi ne ripozos, iru al via loko en la embusko kaj komfortigu ĝin, trejniĝu. Nur singarde — la herbon ne premu kaj ne lasu spurojn!

Klariginte poste al la ĉefserĝento, okaze de kiaj mesaĝoj necesas veki lin senprokraste, li laŭ la metodo de Tamancev malstreĉis la muskolojn kaj per volstreĉo devigis sin senkonsciiĝi. Tio sukcesis ne sen peno, kaj li jam estis enprofundiĝanta en dormon, sed tuj spasme leviĝis, aŭdinte klaran voĉon de la ĉefserĝento:

— Kamarado kapitano!.. Kamarado kapitano... La unua sendas: unu mil sepcent... La unua ripetas por ĉiuj: unu mil sepcent...

«La unua» laŭ la koda listo estis la stabo de la operaca grupo, kaj tiu mesaĝo signifis, ke la armea operaco komenciĝos hodiaŭ je la dek sepa kaj nul-nul. Kaj nur post horo la rastantaj kordonoj estos ĉi tie, sur la placeto, kaj via embusko iĝos nenecesa. Tamen, ĝi, same kiel la ceteraj ok embuskoj, povas iĝi senutila ankaŭ pli frue: en tiu momento, kiam la trupoj encirkligos la arbaron...

Do, la generalo kaj Poljakov ne sukcesis atingi prokraston de la operaco por diurno. La kaŭkazano-vicpopolkomisaro evidentiĝis prava. Moskvanoj preskaŭ ĉiam evidentiĝas pravaj — ili bone scias cirkonstancojn, ne sciatajn sur la lokoj... Kun kia temperamento li kriis: «Ne havos vi la morgaŭan tagon, ne havos!»

«Malgaje... Malĝusta vorto — plej malbone!.. Sed ĉion, kio dependis de vi, vi faris kaj vi povas... vi devas ekdormi!.. Malstreĉiĝu kaj ekdormu, — pense persvadadis sin Aleĥin. — Vi deziras dormi, vi jam sentas pezon en la palpebroj, forgesu pri ĉio, malstreĉiĝu kaj dormu. Vi devas... vi nepre devas ekdormi...»