87. Aleĥin

La vorta portreto koincidas... Ĉu vere Miŝĉenko?.. Ne ekskludeblas!.. Se mi povus nun iri kun li en banejon... rigardi al lia zono... Kie li estis dum tiu ĉi jaro... ne, dek unu monatoj?.. Al kio li estis tiam vundita?.. Miŝĉenko estas figuro!... Ne diru «hop!»... Ne estas fakto, ke tio estas Miŝĉenko, kaj ne estas fakto, ke ili estas la «Nemano»... Pumpu!

Proviza atestilo... Ĉifro... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Sublinia petito... T/u 72510... Kapitano Jelatomcev A Po kaj kun li du oficiroj... Por foririnta en oficvojaĝon... Vilno... Lido kaj regionoj... Numero kaj dato de la dokumento... Vojaĝordono de la deka de aŭgusto... Provizita ĉe la t/u 72510 laŭ la unua porcia normo... inklude... Per natura provianto ĝis... la deka de aŭgusto... Per sukero ĝis... la deka... Per sapo ĝis la tridek unua... Per tabakaĵoj ĝis... la tridek unua... Per seka provianto dum vojo por... kvin diurnoj... Versimile... Inkokrajono... Teksturo de la papero... denseco... Jes... Forigita el la proviza listo ekde la deksesa... Limdato de la atestilo... la dudek unua... Subskribo de persono, ricevinta la atestilon... Jelatomcev... Al la antaŭaj... konformas... Trupa subkomandanto pri provizado... Majoro... Gundobin... Subskribo... natura... Kancelariestro... Subskribo... natura... Dato... Blazonsigelo... Mastiko... Por notoj... Aldona oficira porcio ricevita ĝis la tridek unua... Milita provizejo de stacio Lido... Eldonita seka porcio por kvin diurnoj... la deksesan... Stampo... Sigelo... Mastiko... Plenorde!

Parolu kun li... pri provizado... Tiel... Fiksu la vizaĝon!.. Bone... Tiel... Ke la oficirojn oni ne transportis — tio estas vero... Nun demandu ankaŭ ilin... Tiel... Li elprenas... Kaj tiu same... Da dokumentoj ili havas sufiĉe... Kaj neniaj vazomotoraj kaj nervaj reagoj! La vortportreto koincidas, probable, plene... sed ne estas fakto, ke tio estas Miŝĉenko, kaj ne estas fakto, ke ili estas la «Nemano»... Li prenas malvolonte kaj rigardas jam sen intereso... Al li ĉio estas klara!.. Sed ne gravas... Tamen vi estu formalisto!.. Tiel... Atesto de hospitalo... Parolu ankaŭ kun tiu ĉi... rememoru iun... Pli simple... Li streĉiĝis!.. Kio estas tio?.. Ĉu li atendas kaptilon?.. Sed kion li povas timi, se li estas la nia?.. Strange... Li respondas kun prokrasto!.. Kaj kiel malkontente!.. Io estas malĝusta... Pumpu ilin, pumpu!

Atesto... Formo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Petito sublinia... Specialaj signoj... legitimaj... Formularo numero dek ses... kun klino... Stampo angula... Evakua hospitalo 1731... Tio estas Vilno!.. Dato — la sepa de aŭgusto... Ĉefleŭtenanto Ĉubarov... Nikolao Petroviĉ... estis kuracata... de la dudek kvina de junio... ĝis la sepa de aŭgusto... La 1731-a en junio estis en Smolensko... Ĉu versimile?.. Tute... Pro setonforma kugla vundo de la femuro... La 1731-a estas ĝenerala kirurgio... La specialeco de la hospitalo... konformas... Daŭro de estado al la diagnozo... konformas... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... La vundo pro estado en la fronto... Ricevita en bataloj dum defendado de la USSR... La kuracista komisiono agnoskis laŭ la artikolo... de la malsanlisto el la ordono de la Popolkomisarejo pri Defendo de la USSR... taŭga por militservo sen limigoj... Hospitalestro... Kolonelo de medicina servo... Subskribo... natura... Blazonsigelo... Mastiko... Inko... Tria tipografio de la Militista eldonejo de la PKD... Mendo naŭcent kvardek tri... Plenorde!

Ŝajnas, ke li estas maldekstramanulo... Ĝis la sepa de aŭgusto li estis en hospitalo, sed la «Nemano» eneteriĝis jam en julio... Povas esti, la atesto estis ekuzita ne tuj post la transĵeto?.. Eble, antaŭe ili uzis aliajn dokumentojn?.. «Uzis» — ne fakto, ke ili estas «Nemano», ne fakto!

Solda libreto de estra personaro... Teksturo de la kovrilo... Formo... Tiparoj de la titolo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Serio... numero... Versimilaj... Ĉubarov Nikolao Petroviĉ... Ĉefleŭtenanto... Servodaŭro en postenoj... Etata salajro... Persona subskribo... natura... Trupkomandanto... Gvardia majoro... natura... Estro de la financa fako... leŭtenanto... natura... Blazonsigelo... Dato... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Notoj pri faritaj elpagoj... Depagoj... Pago de kampa mono... Notoj pri moviĝo de la militservanto kaj pri ŝanĝoj... Estro de la financa fako... Leŭtenanto... Subskribo... natura... Al la antaŭa... konformas... Blazonsigelo... Mastiko... Inko... Vinkto... Diversaj notoj... Kontrolaj talonoj... Aŭgusto... Septembro... Akvomarkoj... Plenorde!..

Ĉio estas senriproĉa, ĉio konformas!.. Sed io en ili estas malĝusta!.. Io estas!.. Sed eble, nur ŝajnas?.. Eble, hazardaĵoj?.. La kontrolado de dokumentoj ilin ne maltrankviligas... Kaj, probable, donos nenion... Sed de la dorsosakoj?

Provizora identiga karto... numero... Formo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Specialaj signoj... legitimaj... Blazonsigelo... Subskriboj... naturaj... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Teksto... Leŭtenanto Ĉubarov... Nikolao Petroviĉ... Per ordono al la trupoj de la Okcidenta fronto n-ro 0401 de la sepa de septembro de la kvardek tria jaro... Pro modela plenumo de batalaj taskoj de la estraro... en la fronto de lukto kontraŭ la germanaj okupaciantoj... dekoraciita per ordeno «Ruĝa Stelo»... Ordeno numero 479526... Estro de la stabo de la divizio... Subkolonelo... Vicestro de la politika fako... Majoro... La naŭan de septembro de la kvardek tria... Numero de la ordeno... al la tempo de la dono... konformas... Plenorde!..

Jen — maldekstramanulo!.. La ĉefleŭtenanto estas maldekstramanulo!.. Kaj kio?.. Ĉiu dudeka estas maldekstramanulo!.. Sed tamen... Kaj kun la hospitalo... Morna fizionomio... Ĉu estis li, kiu penis murdi Gusev-on?.. Ne estas fakto!

Laŭ la dokumentoj ili havas nenion komunan kun Pavlovskij... Li estis foriranta al la arbaro... Ĉu simpla koincido?.. Kie ili estis hodiaŭ nokte?.. Jen... Parolu ankaŭ kun tiu ĉi... Pumpu lin per malrektaj... Rememoru iun... Rideton... Pli konfide... Fiksu!.. Jen... Li ruĝiĝis!.. Kial do?.. Trankviligu lin!.. Historieton al ili — pli ridindan... Ludu simplulon!... Jes, tiuj du evitas konversacion, estas tro lakonaj... Streĉiĝas ĉe malrektaj demandoj... Ĉu la anticipan signalon?.. Ne hastu...

Komsomola membrokarto... Teksturo de la kovrilo... Formo... Tiparoj de la titolo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Legitimaj signoj... Numero... Fotografaĵo... Kapo... frunto... nazo... mentono... konformas... Sigelo... Stampoj... koincidas... Subskribo... natura... Speciala inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Akvomarkoj... Defendiloj... Teksto... Vasin... Mikaelo Sergejeviĉ... Dato de membriĝo... aprilo de la kvardeka jaro... Nomo de organizaĵo, doninta la membrokarton... Moskva distrikta komitato de Sokolniki... Persona subskribo... natura... Pago de membrokotizoj... Laŭ jaroj... Kvardeka... lernis en lernejo... Kvardek unua... Rekrutigita en septembro... Sumoj de kotizoj... Konformas... Kvardek dua... Marto — ŝanĝo... evidente, hospitalo... Junio... denove ŝanĝo... Revenis en la trupunuon... Stampoj... Subskriboj... Kvardek tria... Januaro... Februaro... Marto... Aprilo... Majo... Junio... En julio — ŝanĝo... Tiel... Evidente, foriris en militan lernejon... Kvardek kvara... Januaro... Februaro... Marto... Aprilo... Majo... Junio... Julio... Sumo de kotizo... Stampoj... Subskriboj... Plenorde!..

Ĉio estas perfekta! Se tio estas falsaĵo, tiam de la plej alta kvalito!.. Falsaĵo, kiu per organoleptiko65 ne distingeblas, malantaŭ kiu staras ŝtato!.. Kiuj do ili estas?! Unu laŭ vortportreto similas al Miŝĉenko, kaj dua estas maldekstramanulo kaj, verŝajne, stumblis kun la kuiristino... kun la hospitalo... Ankaŭ la leŭtenanto streĉiĝis ĉe malrekta demando... Sed tamen — ne estas fakto!.. Eĉ se ili estas agentoj, la organoleptiko donos nenion... Sed ĉu la dorsosakoj donos?.. Eble... Ne fakto!.. Sed tio estas neceso!.. En ajna okazo ni devos ilin reteni... Pasive li kondutas — tre!.. Feliĉa, al li ĉio estas klara! Nu, malkovri ilin estas ne lia, sed via tasko!.. Estas facile diri... Lekas la artikojn kaj mordas la koron!.. Sed se... Tiam kiel vivos ili?.. Miŝĉenko estas speciale danĝera ĉe reteno!.. Ne prokrastu — la anticipan signalon... Ĉu vere tio estas Miŝĉenko?..



65. Organoleptika metodo de kontrolado de dokumentoj — metodo, bazita sur rekta, precipe vida percepto, sen uzado de iaj aparatoj kaj kemiaĵoj.