90. Aleĥin Paŭlo Baziljeviĉ

Alkoholo nur okaze de neceso — tio estas bone!.. Kaj tripangoj kun fritita cepo — simple admirinde! Valorega indico!

Ĉio, kion vi scias pri Miŝĉenko, nun ajnokaze estas senutila... Eble, tio estas li... Sed eble, nur Jelatomcev... Alekseo Paŭloviĉ... Kapitano de la Ruĝa Armeo... Frontano... Dufoje ordenita... Komunisto... Se eblus nun iri kun li en banejon. Rigardi al lia dorso, al la zono...

Ne pensu pri Miŝĉenko! Via tasko estas — igi tiujn tri riveli sian esencon... Kiu ajn ili estu!.. Kaj en la pozitiva okazo preni ilin vivaj. Almenaŭ du... Sed pli bone ĉiujn tri. Kaj el la propraj homoj de la grupo ĉe tio ne perdi eĉ unu...

Kaj la subkomandanto... Ĉu li ĉion forgesis?.. Kial li silentas?.. Li kondutas pasive... malbonkvalite... nekompreneble...

Proponu vi mem... Pli trankvile... Tiel... Fiksu la vizaĝojn!.. «Sur kiu bazo?! En kio estas la afero?..» Ne plaĉas!.. Ĉe la leŭtenanto tremeris la adampomo... Fiksu!.. Ili ne deziras!.. Li lekas la lipojn... Finfine!.. Kaj tiu ĉi havas streĉitecon... Trafo!.. Tio jam estas malfortaĵo!.. Premu!.. Nun premu ilin ĝisfine!..

Klarigu la kaŭzon... Pli konfide... Malaperis eksplodaĵo... Tiel... Li bone kontraŭdiras... inteligente... Sed vi estas formalisto!.. Insistu!.. Ili ne deziras!.. Kio do estas en iliaj dorsosakoj?.. La ĉefa estas — ke ili rivelu sian esencon!.. Ne estas fakto, ke ili estas la «Nemano»... Ne fakto!.. Do kiuj ili estas kaj kial ne deziras?.. «Kategorie!..» Sed se en la militpolicejon?.. Nun ne prokrastu — la signalon!.. Ili ne devus konsenti... ne devus... «Priserĉu!..» Aĥ tiele... Nu, do — des pli bone...

Li helpas demeti... Streĉis la nodon!.. Lerte!.. Ne montru, ke vi rimarkis... Liberigu la manojn, redonu la dokumentojn...

Ni rigardu, kio estas en iliaj dorsosakoj... Tiel... Supre estas briko da nigra pano... Sed kio estas sub ĝi — jen demando! Ankaŭ tiu ĉi same streĉis! Lertuloj!.. Karuloj, tio estas truko por dupoj, sed ni ĝin jam multfoje vidis... Kia nodo!.. Provu per la ungoj... Pli malsupren la kapon... Ili vin vere opinias kreteno. Kaj bonege!

Ĉirkaŭis de la flankoj!.. Trankvile!.. Ripetu la signalon — ne malutilos! Kiel ili estas senkaŝaj en siaj agoj, kiel senceremoniaj!.. Sed pro kiu ili ĝeniĝu?.. Ĉu pro ni?.. Ja ni por ili jam estas kadavroj!.. Sed tamen ne estas fakto, ke ili estas la «Nemano», ne fakto!..

Starigu ilin sur la lokon... Kaj kolerigu... Trankvile... Ripetu ankoraŭfoje... Ludu simplulon, stultan formaliston... Pli da obstino... Akrigu! Levu la voĉon... Indignon... La makzelojn!... Brusku!.. Jen impertinenta muzelo!.. Trankvile... Pli da obstino!... La pistolon... Aĥ, tiele... Bonege!.. Kaj la kapitano estas bravulo!.. Kiel li regas sin!.. Ĉu vere tio estas Miŝĉenko?.. Ĉu vere ili estas la «Nemano»?

Lekas la artikojn kaj mordas la koron... Kaj nenio fareblas!.. Li streĉis fikse... Per la ungoj ne malligeblas... Ĉiuokaze, de Tamancev ili ne foriros... Kaj se iu foriros, tiam ne pli malproksime, ol ĝis la arborando... Post duonhoro la arbaro jam estos en ringo kaj komenciĝos rastado... Certe, tio estas nedezirinda... Tre!.. Armeaj operacoj plej ofte donas kadavrojn... Sed ni bezonas momenton de vero! Jam hodiaŭ! Kaj ne ordinaran, sed laŭ la afero, prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo!.. De kadavroj ĝin ricevi ne eblas... La ĉefa afero — ke ili malfermiĝu... rivelu sian esencon!.. Tiam ni ricevos ankaŭ la momenton de vero... Se, certe, ili estas tiuj, kiujn ni serĉas... Kia nodo!.. Ĉu preni ĝin per la dentoj?.. Ĉu vere tio estas Miŝĉenko?.. Ne pensu pri Miŝĉenko!.. Kiu ajn li estas, sed de Tamancev li ne foriros... Se... Fino!..