92. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Aldone al la n-ro ...... de la 19.04.44 mi sciigas, ke por plibonigo kaj diversigo de nutrado de militservantoj, engaĝataj en serĉaj, kontrolaj kaj armeaj aranĝoj laŭ la afero „Nemano“, per ordono de la estro de la Departemento de provianta provizado de la Ruĝa Armeo estas permesitaj jenaj anstataŭigoj kun uzado de trofeaj nutraĵoj, kaptitaj en urboj Dvinsko, Vilno kaj Grodno:

1. ĉokolado anstataŭ ova pulvoro, kalkulante gramon por gramo;

2. sekvinbero anstataŭ sukero, kalkulante kvin gramojn da sekviberoj por gramo da sukero.

Artemjev».

Noto per «AF»

«Ekstreme urĝe!

Al Jegorov

Speciala mesaĝo

Hodiaŭ, la 19-an de aŭgusto je la 10:05 dum plenumado de kontrolaj aranĝoj laŭ la afero „Nemano“ en la stacio Vilno deĵorgrupo de la 13-a limgardista regimento laŭ signoj de vortportreto suspektis kaj retenis du homojn en uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo, havantajn dokumentojn por nomoj:

de kapitano Vakulenko Porfirio Ivanoviĉ, nask. en 1910 en urbo Sumi, ukraino, estro de kemia servo de t/u 23076,

kaj de ĉefleŭtenanto Savin Jakobo Petroviĉ, nask. en 1915 en urbo Leningrado, ruso, estro de komunika roto de la sama trupunuo.

Vakulenko kaj Savin, sekvantaj, laŭ la dokumentoj, en oficvojaĝon el Baranuv (la 1-a Ukrainia fronto) al Leningrado, ĉe trajnŝanĝo en la stacio Vilno dum pli ol duonhoro troviĝis sur la relvojoj, penis eviti kontrolon kaj kaŝiĝi, saltinte por tio en preterirantan milittrajnon.

Detala vida esploro konstatis, ke la retenitoj laŭ signoj de la vortportreto havas evidentan similecon kun la speciale danĝeraj agentoj, serĉataj laŭ la afero „Nemano“, ĉe tio Savin estas klara maldekstramanulo, kaj Vakulenko parolas kun rimarkebla ukraina akĉento.

Ĉe pririgardo de la personaj aĵoj en la valizo de Savin estis trovitaj: portebla radioricevilo „Blaupunkt“ en sendifekta stato, produktita en 1943, en speciala metala ujo de individua produkto, kaj kompletoj da rezervaj tuboj kaj piloj por ĝi. Senda aparataro ĉe Vakulenko kaj Savin dum la reteno ne troviĝis.

En la dorsosako de Savin estis trovita sovetia milita tranĉilo, laŭ formo kaj dimensioj de la klingo precize konformanta al tiu, per kiu estis faritaj vundoj al la ŝoforo de la ŝtelita „Dodge“ Gusev. En la ingo kaj sur la tranĉilo mem estis trovitaj spuroj de sango, kiel trovis laboratoria analizo de forskrapaĵoj, de proksimume dektaga aĝo. Determini por identigo sangogrupon oni ne sukcesis pro nesufiĉa kvanto da esplorata substanco.

En la sama dorsosako troviĝis surmetitaj sur ringon tri numeritaj ŝaltoŝlosiloj de aŭtomobilo „Dodge“, kaj inter ili n-ro 9236, t. e. plene identa laŭ formo de dentoj de la lango kun la ŝaltoŝlosilo de la „Dodge“, ŝtelita de la agentoj, serĉataj laŭ la afero „Nemano“.

Dum farita priserĉo estis ankaŭ trovitaj: du pistoloj „TT“ kaj 35 kartoĉoj por ili, pistolo „Walther“ n-ro 2 kaj 16 kartoĉoj por ĝi; horloĝoj svisaj akvorezistaj kun lumanta ciferplato — du; kompaso nialanda — unu; subvesto rezerva — du kompletoj; nutraĵoj diversaj, precipe de germana deveno, 11 kg; ujo trilitra kun trofea alkoholo — unu; mono de sovetia valuto 8647 rubloj.

Pridemanditaj dise Vakulenko kaj Savin donis konfuzajn, tre kontraŭdirajn depoziciojn pri celo de sia oficvojaĝo en Leningradon, respondojn al multaj interesantaj nin demandoj ili persiste evitas.

Dum interparolo per „AF“ kun la Departemento de la kontraŭspiona servo de la 1-a Ukrainia fronto estis trovite, ke la trupunuo 23076 estas artileria brigado de la Rezervo de la Supera Komandejo, faranta nun batalojn sur la okcidenta bordo de Vistulo en la regiono de Sandomiro. En konsiston de la fronto ĝi venis antaŭ kelkaj tagoj, pro kio informoj pri la oficira personaro en la personara fako de la stabo ankoraŭ ne ekzistas.

La fakto mem de oficvojaĝo de du oficiroj dum streĉitaj bataloj sur la pontokapo ekster limojn de la armea malavano imagiĝas al la kontraŭspiona Departemento de la 1-a Ukrainia fronto tute malversimila.

Farita de ni informmendo kun peto urĝe kontroli kaj konfirmi apartenon de Savin kaj Vakulenko al la t/u 23076 dum kvin horoj restas sen respondo, ĉar la brigado faras batalojn en encirkligo kaj ekde la hieraŭa tago radiokomunikado kun ĝi mankas. Tamen la koincido de la signoj de la vortportreto, la pruvobjektoj, kaj ankaŭ multaj kontraŭdiroj en la depozicioj donas bazon por supozi, ke la retenitaj de ni personoj estas la speciale danĝeraj agentoj, serĉataj laŭ la afero „Nemano“.

Vakulenko kaj Savin estas tenataj en la militpolicejo de la stacio Vilno sub plifortigita oficira gardo, ekskludanta ajnan provon de fuĝo aŭ ebla memmortigo. Mi atendas Viajn indikojn, kaj ankaŭ ordonon pri ilia transportado.

Laŭ la indiko pri propono al registaraj dekoracioj, samtempe mi sciigas mallongajn informojn pri la deĵorgrupo, plenuminta la retenon:

ĉefo — leŭtenanto Bessonov Mikaelo Ivanoviĉ, nask. en 1918 en u. Tambovo, ruso, kandidato al membroj de la Komunista partio, el laboristoj;

patrolanoj: serĝento Ĥamrajev Jusupo, nask. en 1922 en u. Samarkando, uzbeko, membro de la komsomolo, el sovetiaj oficistoj;

kaj ĉefsoldato Minin Alekseo Dmitrijeviĉ, nask. en 1924 en vilaĝo Rogaĉevo de la Zagorska distrikto de la Moskva regiono, membro de la komsomolo, el kolĥozanoj.

Ĉiujn tri la komandejo de la limgardista regimento karakterizas nur pozitive.

Panajev».

Noto per «AF»

«Ekstreme urĝe!

Al Poljakov

Por rekta gvidado de agado de la organoj de la NKGB laŭ la afero „Nemano“ kaj por pliaktivigo de serĉado en Lidon per eksterordinara speciala flugo („Duglas“ n-ro 17, akompanaj ĉasaviadiloj „La-5 FN“ n-roj 29 kaj 31) je la 15:40 elflugis speciale rajtigita de la Supera Komandejo Popolkomisaro pri ŝtata sekureco kun grupo de superaj oficiroj.

Averto per la sistemo AOIK al la cela aerodromo estas plenumita de la fako pri flugoj.

Okaze de manko ĉe lokaj organoj de necesa kvanto da aŭtoj je Via persona respondeco mi proponas provizi ĉiujn venintojn per necesaj aŭtoj kaj tuj establi kun ili densan kontakton por kunordigo de ĉiuj penoj pri la serĉado.

Plenumon raportu.

Kolibanov».