Valentin Melnikov

Kiel propagandi Esperanton?

Oni propagandas Esperanton kaj tre ofte miras kaj plendas: kial la rezulto evidentiĝas tre modesta. Ni provu rezoni laŭ nuntempaj principoj...

Propagando estas nenio alia ol reklamo, kaj oni jam komprenis, ke la reklamo devas esti adresita. Senutilas reklami luksajn aŭtojn en gazeto por senlaboruloj... El tiu vidpunkto plejparto de nia propagando de Esperanto absolute vanas.

Iuj fieras pri sia bru-aktivado dum «Ago-tagoj» – tamen kiel tio aspektas deflanke? Jen severmiena junulo kun nigra barbo kuradas tien-reen, svingante per verda flago (li volis nur varmiĝi, sed kiu tion sciis?), sed la preterirantoj supozas lin esti ĉeĉena ekstremisto. Jen aĝa dommastrino vidas homgrupon kun plakatoj kaj scivole demandas: kion ili volas? Oni pacience klarigas al ŝi pri lingva egalrajteco, pri libera komunikado, pri nia bela lingvo. Ŝi ĉion aŭskultas kaj konkludas: «Ha, do tio estas kontraŭ la ortodoksa religio!» (Mi priskribis realajn okazojn en Moskvo).

La samon pruvas la negativa sperto de Sergej Paĥomov (LOdE, 1998: 11) – proponi Esperanton al «piaj» kredantoj senutilas, ĉar ili ne kapablas percepti tion, kio estas ekster ilia doktrino kaj ne servas rekte al ĝi. Oni propagandu/reklamu/informu pri Esperanto al tiuj, kiuj povas pri ĝi reale interesiĝi, unuavice – al saĝaj homoj, havantaj aŭ havontaj gravan pozicion en la socio... (Tamen, en la Ŝtata Dumao plejparto de la deputitoj pensas nur pri propra bonstato kaj memreklamo – do apenaŭ estas senco dissendi priesperantajn alvokojn al ili ĉiuj inkluzive de la malkaŝaj naciistoj)

Mi klopodas agi tiudirekte.

Dum pluraj jaroj mi aktivas en intelektaj ludoj, inkluzive de la televidaj. Kiam mi aperas sur TV-ekrano kaj havas okazon ion diri pri mi – mi mencias Esperanton. Gravas ankaŭ: kiel mencii. En 1994 en Propra ludo nelonge antaŭ mi ludis du esperantistoj. La redaktoro decidis, ke pri Esperanto jam estis dirite sufiĉe kaj avertis, ke mi rakontu pri io alia. Do kiam en etero oni demandis min pri miaj hobioj, mi rakontis pri la plej ekzotika – kolektado de trambiletoj – kaj aldonis: «mi havas ankaŭ aliajn hobiojn, sed ili estas tute neoriginalaj – ekzemple, la lingvo Esperanto...» Iom poste mi persvadis la redaktoron uzi en Propra ludo apartan temon «Esperanto», verkis por ĝi simplajn demandojn. Ludantoj respondis korekte – kaj en ilia subkonscio fiksiĝis pozitivaj emocioj ligitaj kun nia lingvo; la spektantoj eksciis kelkajn novajn faktojn... Kiam venas mia vico verki demandojn por turniro de Kio? Kie? Kiam?, mi nepre enmetas interesan (kaj respondeblan por «flanka» homo) demandon pri Esperanto.

Mi celas, ke oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikaĵo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo. Pri tio konvinkiĝis ankaŭ la partoprenintoj de Interret-turniro (LOdE, 1998: 8–9). La vigla diskuto pri fidindeco de la fontoj fine ne lasis dubojn, ke Esperanto reale vivas. Tion jam scias kelkcent uzantoj de Interreto – kaj ili pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol kelkcent dommastrinoj, interesiĝantaj nur pri Sankta-Barbara.

Pluraj intelektludantoj estas ligitaj kun universitatoj, eldonejoj ktp., kaj dank'al amikaj rilatoj eblas ricevi tie «tribunon». La tasko pri Esperanto unuafoje dum multaj jaroj eniris la lingvistikan olimpikon (LOdE, 1998: 1). Poste la samaj lingvistoj, vidante mian entuziasmon, proponis al mi verki artikolon pri Esperanto por la Porinfana enciklopedio de la eldonejo Avanta+. Do nun ni havas 100 mil ekzemplerojn de la volumo kun ampleksa, informriĉa kaj favora artikolo pri Esperanto. Ĉar la enciklopedio havas altan prezon, ĝi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de «elituloj», havantaj pli grandajn ŝancojn iam okupi influhavajn poziciojn en la lando. Ankaŭ pluraj intelektludantoj, famaj antaŭe, nun havas altajn postenojn – ĝis registaraj konsilistoj. Mi tre esperas, ke dank'al tio post 10–20 jaroj Esperanto en nia lando estos pli favorata.

Necesas provi diversajn manierojn de propagando – tamen tre gravas, ke oni ne perceptu nin kiel fanatikulojn. Oni lernu paroli kun homoj pacience, sen trudo, konsiderante iliajn interesojn. Ja religiaj misiistoj tiel agas, kaj (al mi tio tre malplaĉas, sed endas agnoski la objektivan rezulton!) ili sukcesas pli multe ol niaj propagandistoj.

Tre interesa kaj utila estas la kolportista sperto de Vladimir Ĉernov (LOdE, 1998: 11). Lia Esperanto-kurseto estas sprita kaj alloga, tamen ĝi plibonigeblas. En similaj situacioj oni nepre konsideru la konatan psikologian fenomenon: ĉion ricevitan senpage oni povas tuj forĵeti, sed al aĵoj aĉetitaj oni rilatas pli atente. En trajnoj kaj diversaj atendejoj oni kutime enuas, havante amasegon da libera tempo – do ni kaptu la okazon!

Kion plian oni povas fari surloke? Iri al «elitaj» lernejoj, gimnazioj, liceoj k.s. (nur ne religiaj), tie la instruistoj kaj direktoroj estas pli liberpensemaj, ofte ili strebas havi ion nekutiman por emfazi la elitecon de sia lernejo, kaj Esperanton oni povas akcepti ne malpli favore ol retorikon, stenografion aŭ ĉinan gimnastikon. Indas provi, kaj tia propaganda agado devas esti pli efika ol ĝis nun.


Valentin Melnikov, <vmel@hse.ru>
(«La Ondo de Esperanto», 1999, n-ro 1, p. 8)