Ĉapitro kvina

Ora stepo


Ĉe la piedo de ŝtuparo, malleviĝanta de sur monteto al la suda fino de la insulo Neb, staris amaso de sklavoj, alkatenitaj al grandaj bronzaj ringoj de fostoj el ruĝa granito, kiuj staris sur la malsupra placeto. Ĉi tie estis ĉiuj cent dek kvar restintaj vivaj fuĝuloj kaj ankoraŭ kvardek negroj kaj nubianoj kun ferocaj vizaĝoj, kun korpoj, kovritaj de cikatroj de saniĝintaj vundoj. Longe suferis la homoj sub la bruliganta suno, atendante sian sorton.

Finfine sur la supra placeto de la ŝtuparo aperis alta homo en blanka vesto, kun oro, brilanta sur la frunto, sur la brusto kaj sur la nigra apogbastono. Li malrapide iris sub ombro de du ventumilegoj. Ilin portis nubiaj militistoj. Kelkaj homoj, juĝante laŭ la vestoj — altrangaj oficistoj, ĉirkaŭis la potenculon. Tio estis Kabuefta — la estro de la Pordego de la Sudo.

La militistoj haste viciĝis ĉirkaŭ la sklavoj; la mallibereja skribisto, akompaninta la kaptitojn, elpaŝis antaŭen kaj fleksiĝis ĝis la tero.

Kabuefta trankvile, ne ŝanĝante esprimon de la rigidiĝinta vizaĝo, deiris malsupren, proksime aliris la sklavojn, ĉirkaŭigis per glitanta, malestima rigardo ĉiujn ĉeestantojn. Li neglekte diris ion, turninte sin al la oficisto. En lia voĉo sonis aprobo. La estro de la Pordego de la Sudo frapis per la apogbastono — la kupra fino tintis je ŝtona plato.

— Ĉiuj rigardu min kaj aŭskultu! Kiuj ne komprenas la lingvon de Kemt, tiujn forkonduku maldekstren — oni klarigos al ili poste.

La militistoj haste plenumis la ordonon, forkondukinte flanken dek kvin nigrahaŭtulojn, ne sciantajn la lingvon.

Kabuefta laŭte kaj malrapide ekparolis en simpla popola lingvaĵo, elektante esprimojn. Estis videble, ke la estro de la Sudo ofte renkontiĝadis kun fremdlandanoj.

La altrangulo klarigis al la sklavoj la estontan aferon, ne kaŝinte tion, ke multajn atendas morto, sed al ĉiuj saviĝontoj li promesis liberon. Plejmulto de la ribeluloj montris sian konsenton per aprobaj ekkrioj, la malplimulta parto konservis persistan silenton. Neniu rifuzis.

— Ĥet! — daŭrigis Kabuefta, kaj ree lia rigardo glitis laŭ la maldikaj kaj malpuraj korpoj. — Mi ordonos ĝissate nutri vin kaj permesi al vi lavi vin. La vojo tra kvar kaskadoj de Ĥapi estas malfacila, estas pli rapide iri sur malpezaj boatoj. Mi ordonos senkatenigi vin, se vi ĵuros ne fuĝi... — Ĝojaj krioj interrompis lian parolon. Li atendis, ĝis ili eksilentos, kaj daŭrigis: — Sed, krom la ĵuro, jen mia ordono: pro ĉiu fuĝinto dek liajn plej bonajn kamaradojn oni ĵetos ligitajn, kun deŝirita haŭto, verŝitajn per salo, sur sablojn de bordoj de la lando Nub. Tiuj, kiuj malkuraĝos dum kaptado de la besto kaj fuĝos, estos kruelege torturitaj, ĉar la loĝantoj de la lando Nub estas avertitaj de mi kaj sub minaco de puno devas persekuti ilin kaj kapti.

La finon de la parolo de la estro de la Sudo la sklavoj renkontis per morna silento. Kabuefta, ne atentinte tion, ree komencis pririgardi la homojn. Lia sperto helpis al li fari seneraran elekton.

— Eliru ĉi tien vi! — La estro almontris Kavi-n. — Vi estos estro super la kaptantoj, peranto inter miaj ĉasistoj kaj viaj kamaradoj.

Kavi nehaste riverencis al la altrangulo. Sur la vizaĝo de la etrusko glitis morna subrido.

— Vi vendas al ni liberon kontraŭ granda prezo, alta homo, sed ni ĝin aĉetas, — diris la etrusko kaj turnis sin al la kamaradoj: — Feroca besto estas ne pli timinda, ol oraj minejoj, sed da espero estas pli...

Kabuefta foriris. La kaptitojn oni denove metis en la malliberejon. La estro de la Sudo plenumis sian promeson: la ribelulojn oni komencis ĝissate nutri, liberigis disde ĉenoj kaj kolringoj kaj dufoje dum tago kondukadis por bani sin al Nilo, en golfeton, forbaritan kontraŭ krokodiloj. Post du tagoj cent kvindek kvar sklavoj aliĝis al la taĉmento de militistoj kaj ĉasistoj, ekirintaj supren laŭ la rivero sur tridek malpezaj boatoj, ligitaj el kanaj tigoj.

La vojo estis malproksima. La loĝantoj de la Nigra Tero nombris ĝis la sesa kaskado de Nilo ekde la Pordego de la Sudo kvar milionojn da ulnoj. La rivero, fluanta preskaŭ rekte tra la landoj Vavat kaj Iertet, en la situanta pli alte lando Kuŝ kreis du gigantajn sinuojn: unu — okcidenten, la duan — orienten.

La ĉasestro tre hastis: la vojo devis forpreni du monatojn, kaj post naŭ semajnoj komenciĝos altiĝo de akvo. Lukto kontraŭ plirapidiĝinta fluo devis malrapidigi la iron. Flosigi tra la kaskadoj grandan kaj pezan boaton kun kaptita monstro eblis nur ĉe plena akvo. Do, en dispono de la ĉasestro restis malmulte da tempo por reveno.

La sklavojn dum la tuta longa vojo oni bone nutris, kaj ili sentis sin sanaj kaj fortikaj, malgraŭ malfacila ĉiutaga laboro. Ili estis kondukantaj la ŝarĝitajn boatojn kontraŭ la fluo, speciale rapida sur ŝtupoj-kaskadoj.

La estonta ĉaso dume ne ĝenis ilin, en ĉiu vivis certeco, ke ĝuste li saviĝos kaj ricevos liberon. Kontrasto inter sovaĝaj vastaĵoj de nekonata lando kaj atendo de kruela puno en la kavo-malliberejo estis tro granda. Kaj la homoj laboris per plenaj fortoj, viglaj, fortiĝintaj kaj korpe kaj anime. La kontenta ĉasestro ne avaris pri manĝo — ĝin liveradis ĉiuj renkontataj vilaĝoj kaj urboj.

Tuj post ekveturo el la urbo Neb Pandiono kaj liaj kamaradoj ekvidis la unuan kaskadon de Nilo. Rapida fluo de la rivero, kunpremita de rokoj, estis disiĝanta al apartaj torentoj de furiozanta blankiĝinta akvo, kun muĝo ruliĝantaj laŭ deklivo, inter labirintoj de nigraj rokaj insuletoj. Antaŭ multaj jarcentoj dek mil sklavoj sub observo de lertaj inĝenieroj de Kemt faris en granito kanalojn, kaj laŭ ili eĉ grandaj militaj ŝipoj facile trairadis la ŝtupojn. Por la boatoj de la ĉasa ekspedicio la unua kaskado de Nilo, same kiel ĉiuj sekvontaj, ne prezentis seriozan obstaklon. La sklavoj ĉene ekstaradis ĝiszone en la akvo, puŝante la boatojn de unu insuleto al alia. Fojfoje ili devis transportadi la boatojn sur la ŝultroj laŭ oportunaj bordaj elstaraĵoj, eltranĉitaj de inundo. Ĉiutage la ĉasistoj iris ĉiam pli malproksime suden.

Ili preteris kavernan templon sur la maldekstra bordo de la rivero. Atenton de Pandiono altiris kvar gigantaj figuroj, altaj ĝis tridek ulnojn, starantaj en niĉo. La gigantaj statuoj de la faraono-konkeranto Sotepenra kvazaŭ estis gardantaj la enirejon de la templo.

La ekspedicio trairis la duan kaskadon de Nilo, etendiĝintan je tago da vojo.

Antaŭe situis la insulo Uronartu kun malprofundaĵo Semne, sur kies prifositaj rokaj bordoj situis grandega fortikaĵo.

La fortikaĵo nomiĝis «Rebato al sovaĝuloj» kaj estis konstruita jam antaŭ naŭ jarcentoj, en la tempo de la faraono — obeiginto de la lando Nub.

Dikaj muroj, altaj je dudek ulnoj, konstruitaj el adobo, staris plene konserviĝintaj; en ĉiuj tridek jaroj oni riparadis ilin. Sur la rokoj videblis antikvaj ŝtonaj tabuloj kun surskriboj, malpermesantaj al negroj eniron en la landon Kemt.

La morna griza fortikaĵo kun kvadrataj turoj en la anguloj kaj kun kelkaj turoj, turnitaj al la rivero, kun mallarĝa ŝtuparo, metita al la rivero tra klifoj, altis kiel simbolo de orgojla potenco de la lando Kemt. Sed neniu el la sklavoj suspektis, ke la tempo de granda gloro de Kemt forpasis, ke la landon, konstruitan per laboro de sennombraj subprematoj, skuas ĝis la fundamento oftaj ribeloj kaj ke al ĝi minacas kreskinta forto de novaj popoloj.

Sur la vojo ili renkontis ankoraŭ kvar fortikaĵojn, kiuj staris sur rokaj insuloj aŭ sur bordaj klifoj. La boatoj trairis abruptan sinuon, en kies centro situis malgranda urbo Gem-Aton. Ĝin konstruis ĝuste tiu damnita faraono, en ruinoj de kies ĉefurbo Pandiono trovis la statuon de mistera junulino. Ĉi tie loĝis egiptoj, antikve elpelitaj aŭ fuĝintaj el la Nigra Tero. En la fino de la sinuo la rivero, batiĝante je krutaj klifoj el malhela sabloŝtono, rompiĝis rektangule. Ĉi tie komenciĝis la tria, longa kaskado, preskaŭ cent mil ulnojn longa, por kies trairo la ĉasistoj malŝparis kvar tagojn.

La kvara kaskado, pli alte ol granda urbo Napat — la ĉefurbo de reĝoj de la lando Nub, estis eĉ pli longa kaj bremsis la irantojn por kvin tagoj. Aldone du tagojn la boatoj staris, dum la ĉasestro intertraktis kun regantoj de Kuŝ. Sur la kvara kaskado la ekspedicion antaŭis tri boatoj kun nubianoj, senditaj antaŭen por serĉado de la besto.

Vilaĝoj en la valo de la rivero renkontiĝadis multe pli malofte, ol en Ta-Kem. La valo mem iĝis multe pli mallarĝa, kaj rokoj de dezertaj altebenaĵoj, tratranĉitaj de la rivero, iĝis klare videblaj tra facila nebulo de varmego. Centoj da krokodiloj, iufoje atingantaj gigantan grandecon, kaŝiĝadis en kanaj densejoj aŭ senmove kuŝadis sur sablaj malprofundaĵoj, submetante la krestajn nigra-verdajn dorsojn al la bruliganta suno. Kelkaj nesingardaj sklavoj kaj militistoj iĝis viktimoj de subita atako de la senbruaj rampuloj rekte antaŭ la okuloj de la kamaradoj.

Ĉi tie estis multaj hipopotamoj. Pandiono, la etruskoj kaj aliaj sklavoj el nordaj landoj jam antaŭe konatiĝis kun la malbelega loĝanto de la rivero, kiun la egiptoj nomis «ĥte». Hipopotamoj ne montris timon antaŭ homoj, sed ankaŭ ne atakis ilin senkaŭze, tial la sklavoj proksime aliradis al ili. Multegaj grandaj helbluaj makuloj videblis malproksime antaŭ verda muro de kanoj, montrante ripozejon de hipopotamoj en larĝaj lokoj de la valo, kie la rivero disverŝiĝadis per glata brilanta lago. Malseka haŭto de la animaloj havis helbluan koloron. La pezaj dikaj bestoj observadis la boatojn, elstariginte super la akvo siajn grandegajn, kvazaŭ stumpigitajn kapojn. Nemalofte la animaloj mergadis en la akvon ankaŭ la kvadratajn buŝegojn — tiam sur brilanta kaj fluanta flava ŝlimo nigris nur la fruntoj, kronitaj per la etaj, rondaj, elstarantaj antaŭen oreloj. La okuloj de la hipopotamoj, sidantaj en leviĝoj de la kranioj — tio donis al ili speciale ferocan esprimon, — persiste kaj malsprite rigardadis al la homoj.

En tiuj lokoj, kie granitaj rokoj leviĝadis el la fundo de la rivero, kreante sojlojn kaj ŝtupojn, renkontiĝadis profundaj kavoj inter klifoj, kun travidebla kaj kvieta akvo. Foje, trenante boaton laŭ rando de granita roko, la sklavoj vidis sur la fundo de tia kavo grandegan hipopotamon, nehaste irantan laŭ la fundo sur siaj mallongaj piedoj. Sub la akvo la animalo akceptis tute malhel-bluan koloron. Spertaj negroj klarigis al la kamaradoj, ke ĥte ofte iradas laŭ la fundo de la rivero, serĉante radikojn de akvaj vegetaĵoj.

La valo abrupte rompiĝis lastfoje. De granda insulo, fekunda kaj dense loĝata, ĝi kondukis preskaŭ rekte suden — ĝis la celo restis negranda parto de la vojo.

Rokaj randoj de la valo malaltiĝis, ilin tratranĉis multenombraj kaj larĝaj sekaj ravinoj, en kiuj renkontiĝadis densaj bosketoj de dornaj arboj. Dum trairo de la kvina kaskado du boatoj renversiĝis; dronis dek unu homoj, malmulte spertaj pri naĝado.

Pli alte ol la kvina kaskado la homoj finfine ekvidis la unuan alfluanton de la Granda Rivero. La larĝa enfluejo de la alfluanto, kiu nomiĝis la rivero de Aromoj kaj enfluis en Nilon el la dekstra flanko laŭ direkto de la ĉefa fluo, estis kuniĝanta kun ĝi en vasta densejo de kanoj kaj papirusoj. Nepenetrebla verda muro, alta ĝis dek du ulnojn, pritranĉita per zigzagoj de golfetoj kaj per akvopasejoj, baris eniron en la enfluejon. Kaj laŭ la bordoj, diseriĝintaj je apartaj vicoj de montetoj, ĉiam pli ofte renkontiĝadis boskoj da arboj; iliaj dornaj trunkoj iĝadis pli altaj, veproj per longaj malhelaj rubandoj deiradis de la rivero en profundon de la nekonata kaj senhoma lando. Sur deklivoj kiel haregoj elstaradis faskoj de malmolaj herboj, mallaŭte susurantaj sub vento. Estis proksimiĝanta la momento de repago pro la libera vojaĝo, sen ĉenoj kaj malliberejo, kaj en la koroj de la sklavoj kreskis obtuza maltrankvilo.

«Baldaŭ komenciĝos la terura elprovo: unuj saviĝos per kosto de sango kaj suferoj de kamaradoj, aliaj restos por ĉiam en la nekonata lando, iĝinte kompensa ofero. Malhela estas sorto de homoj — nur la morto en la lasta minuto malkovros al ĉiu la sekreton, kiu jam ne estos bezonata» — tiel pensis Kavi, nevole pririgardante la kamaradojn, penante imagi al si ilian estontecon.

La lando pli alte laŭ la rivero ricevadis ĉiam pli ebenan aspekton. Marĉaj bordoj borderis la brilantan glataĵon de la rivero per akra malhela linio de altaj herboj, etendiĝantaj kiom povis vidi la okulo. Stelecaj panikloj de papiruso pendis super la rivero, rompante monotonecon de la glataj bordoj. Herbaj insuloj diserigadis la fluon je labirintoj de mallarĝaj pasejoj — la profunda akvo estis mistera kaj malhela inter altaj muroj de verdaĵo. Sur lokoj, kie la bordo estis pli firma, la vojaĝantoj vidis grandajn spacojn de sekiĝinta kaj disfendiĝinta argilo, tretitajn per sennombraj spuroj de animaloj. Birdoj, similaj al cikonioj, sed preskaŭ atingantaj homan alton, mirigis la ribelulojn per siaj monstraj bekoj. Ŝajnis, ke la kapo de la birdo finiĝas per peza osta kofro kun rabe fleksita rando de la supra kovrilo. El sub pendantaj okulkavoj de la monstroj rigardis flavaj koleraj okuloj.

Post la enfluo en Nilon de la rivero de Aromoj, fine de la dua tago de la vojo, la valo, rekta, kiel lanco, fleksiĝis orienten, kaj la homoj ekvidis sur elstaraĵo de la bordo maldensajn fumetojn de du lignofajroj. Tio estis la signalo. Ĉi tie atendis la senditaj antaŭen ĉasistoj kaj nubiaj gvidistoj kun informo, ke la besto estas trovita. Nokte la cent kvardek sklavoj sub gardo de naŭdek militistoj ekiris perpiede okcidenten de la rivero. Varma kaj abunda pluvo verŝiĝis sur la varmigitan teron. Humidaj vaporoj nebuligis la kapojn de la homoj, kiuj antaŭlonge forgesis pri pluvoj sub la eterne serena ĉielo de Ta-Kem.

La ĉasistoj iris laŭ malmola herbo, alta super la zono, kaj antaŭ ili fojfoje ekstaradis nigraj siluetoj de unuopaj arboj. Hienoj kaj ŝakaloj hurlis kaj kriis ĉirkaŭe, stride miaŭis sovaĝaj katoj, per sinistraj metalaj voĉoj interkriis iaj noktaj birdoj. La nova lando nedifinite kaj mistere malklaris en la mallumo, estis malfermiĝanta antaŭ la homoj de Azio kaj de la nordaj bordoj, la lando, abunda je vivo, sendependa de la homo kaj ne obeigita de li.

Antaŭe aperis giganta arbo, ŝirmanta duonon de la ĉielo. Ĉirkaŭ ĝia trunko, pli dika, ol la plej grandaj obeliskoj de la Nigra Tero, la homoj bivakis por la nokto, kiu por multaj homoj devis iĝi la lasta. Pandiono longe ne povis ekdormi. Emociita de la estonta batalo, li aŭskultadis voĉojn de la afrika stepo.

Kavi parolis ĉe la lignofajro kun ĉasistoj, klarigante por si la planon de morgaŭaj agoj, poste ekkuŝis, kun peza suspiro rigardinte al la kamaradoj, maltrankvile dormetantaj aŭ kuŝantaj sen dormo. La etrusko miris pri senzorgeco de Kidogo, pace dormanta inter Pandiono kaj Remd, — dum la vojaĝo la kvar amikoj estis kunaj. La senzorgeco de la negro ŝajnis al la etrusko la plej alta grado de kuraĝo, neatingebla eĉ por li, sperta batalisto, plurfoje vidinta morton.

Venis mateno. La sklavoj estis dividitaj je tri grupoj, estrataj de kvin ĉasistoj kaj du indiĝenaj gvidistoj. Al ĉiu sklavo oni enmanigis longan ŝnuron aŭ rimenon kun streĉeblaj maŝoj sur la finoj. Kvar homoj en ĉiu grupo portis grandan reton el speciale fortikaj ŝnuroj kun ĉeloj, larĝaj je ulno. La monstron necesis impliki per la ŝnuroj, ĉirkaŭvolvi per la retoj kaj, faliginte, ligi.

En plena silento la homoj iris laŭ la stepo, ĉiu grupo en kelka distanco de alia. La militistoj disiris ĉene kaj, ne fidante al la sklavoj, sekvis poste kun sagoj, enmetitaj en la pafarkojn. Antaŭ Pandiono kaj liaj kamaradoj sterniĝis la stepo, prikreskita de herbo, alta je duono de homo. Sur ĝia glata surfaco estis disĵetitaj arboj kun ombrelaj foliaroj. La grizaj trunkoj preskaŭ ĉe la radikoj mem estis disiĝantaj je dikaj branĉoj, disirantaj per funelo supren, tiel ke la arbo mem similis renversitan konuson, super kiu en la aero kvazaŭ ŝvebis diafana nedensa verdaĵo.

La arboj alternis kun malhelaj makuloj de altaj etfoliaj arbustoj, jen etendiĝantaj vice laŭ apenaŭ rimarkebla kavo de nekonstanta akvofluo, jen vidiĝantaj malproksime en aspekto de malglataj malhelaj amasoj. Malofte renkontiĝadis arboj kun nealta trunko de monstra dikeco, disbranĉiĝantaj je multegaj kurbigitaj kaj nodaj branĉegoj, kovritaj de ĵus malfermiĝintaj etaj folioj kaj de faskoj da blankaj floroj. La masivaj arboj distingiĝadis en la stepo per grandega ĉapo de malalta foliaro, ĵetanta malhelajn striojn de longaj ombroj. Ilia fibra ŝelo kun metaleca brilo similis al plumba, la branĉoj ŝajnis forĝitaj el kupro, kaj la floroj eligadis ĉirkaŭen delikatan aromon, similan al odoro de migdalo.

La suno origis la apenaŭ balanciĝantan malmolan herbon, kaj super ĝi pintoj de arboj kvazaŭ ŝvebis per aĵuraj verdaj nubetoj.

Vico de maldikaj nigraj lancoj aperis el la herbo — kelkaj oriksoj montris siajn longajn kornojn kaj malaperis post ĉeno de arbustoj. La herbo estis ankoraŭ maldensa; inter ĝiaj apartaj faskoj videblis nuda, fendiĝinta grundo — la sezono de pluvoj komenciĝis antaŭnelonge. Maldekstre situis bosketo da arboj, similaj al palmoj per sia plumeca foliaro, sed iliaj trunkoj estis disduiĝantaj supre, simile al du disŝovitaj fingroj, kiuj pli alte estis ankoraŭ kelkfoje disbranĉiĝantaj.

Ĉi tie hieraŭ la ĉasistoj gvatis rinocerojn, kaj nun, farinte signon al la sklavoj resti surloke, ili singarde ŝteliris al la rando de la bosko kaj rigardis en la boskon, malhelan post la hele prilumita stepo. La bestoj tie ne troviĝis, kaj la ĉasistoj ekgvidis la sklavojn al seka fluejo, prikreskita de densa vepro. Tie situis fonto — farita de rinoceroj kavo kun koto, en kiu ili kuŝadis dum varmegaj tagaj horoj. La ĉasistoj eliris sur malfermitan lokon, borderitan oriente de tri solecaj ombrelaj akacioj. Ĝis la seka fluejo restis ankoraŭ du mil ulnoj, kiam subite nubiano, irinta antaŭe, rigidiĝis sur la loko kaj disĵetis la manojn flanken, donante signalon de halto. En la silento iĝis klare aŭdebla malforta zumado de insektoj. Kidogo tuŝis Pandionon je la ŝultro — la negro almontris flanken for de la vojo. La juna heleno ekvidis apud malaltaj dornaj arboj ion similan al du glatigitaj ŝtonpecegoj. Ĝuste tio estis la teruraj bestoj de la sudaj stepoj. La animaloj komence ne rimarkis homojn kaj plu trankvile kuŝis per la dorsoj al la ĉasistoj. Ambaŭ rinoceroj ne ŝajnis al Pandiono grandegaj, unu estis rimarkeble malpli granda, ol la dua. Neniu el la sklavoj suspektis, ke la ĉasistoj, dezirante ricevi rekompencon, trovis tre grandan masklon, el speco de helaj rinoceroj, kiuj diferencis de la nigraj sudaj parencoj per pli grandaj ampleksoj, per pli granda alto de la ŝultroj, per larĝa kvadrata buŝego, per griza haŭto. La dua, malpli granda rinocero estis femalo. La ĉasistoj decidis ŝanĝi la planon de atako, por ke enmiksiĝo de la femalo ne fiaskigu la aferon.

La estro de ĉaso kaj la estro de militistoj rapide grimpis sur arbon, flustrante malbenojn al longaj dornoj, dise sidantaj laŭ la trunko. La militistoj kaŝiĝis post arbustoj. La sklavoj kuniĝis ĉiuj kune kaj, viciĝinte je kelkaj vicoj, samtempe kun la ĉasistoj kun surdigaj krioj ekkuris laŭ la malfermita kampeto, svingante ŝnurojn kaj vigligante sin per batalkrioj. Kun mirinda rapideco ambaŭ bestoj ekstaris sur la piedojn. La kolosa masklo por minuto haltis, fiksrigardante al la alkurantaj homoj, kaj la femalo, pli timigita, ĵetiĝis flanken. Ĝuste pri tio kalkulis la ĉasistoj — ili rapide ĵetis sin dekstren, por fortiri atenton de la femalo kaj fortranĉi ĝin disde la masklo.

La ĉasestro de sur la arbo ekvidis la senliman korpon de la rinocero, rigidiĝinta senmove, nigrajn sinuojn de ĝiaj oreloj, celitaj antaŭen, disigitaj per larĝa interspaco de la verto, simila al dika rulaĵo. Post la oreloj videblis alta bulo de la masiva nuko, kaj antaŭe briletis la akra fino de la korno. La malgrandaj okuletoj, kiel ŝajnis al la egipto, rigardis malsupren kun malsprita kaj eĉ ia ofendita esprimo.

Post minuto la rinocero turniĝis, kaj la egipto ekvidis ĝian longan, mallerte fleksitan meze kapon, la krutan arkon de la nuko, la eĝon de la spino, elstaranta sur la dorso, la krurojn, similajn al arbotrunkoj, la malgrandan voston, bataleme levitan supren.

La grandega korno, longa je ne malpli ol tri ulnoj, sidis sur la nazo, brilanta, tre dika ĉe la radiko, abrupte akriĝanta supren. Malantaŭ ĝi videblis la dua, pli mallonga kaj pli akra, kun larĝa ronda bazo.

La koroj de la alkurantaj homoj freneze ekbategis — la besto proksime iĝis terura monstro. Ok ulnoj da longo estis en ĝia giganta korpo, la kruta nuko altis je kvar ulnoj super la tero. La rinocero eksnufis tiel laŭte, ke ĝin klare aŭdis ĉiuj homoj senescepte, kaj impete ĵetis sin al la homoj. Kun lerteco, nekomprenebla por tia grandega kaj masiva besto, la rinocero momente iĝis en la mezo de la homamaso. Neniu eĉ sukcesis levi ŝnurojn. Pandiono iĝis flanke for de la monstro, alfluganta, kiel tempesto. La juna heleno sukcesis rimarki nur la larĝigitajn nazotruojn de la animalo, ĉirkaŭitajn de ringoformaj haŭtaj faldoj, la disŝiritan dekstran orelon kaj haŭton sur la flanko, kovritan de tuberoj, kvazaŭ likenaj. Poste ĉio miksiĝis en la kapo de Pandiono. Strida kriego aŭdiĝis en la stepo, mallerte kurbigita homa figuro por momento ekflugis en la aeron. La rinocero metis larĝan vojon en la amaso de la sklavoj, trakuris pluen en la stepon, lasante post si kelkajn sternitajn korpojn, turnis sin kaj ree ĵetis sin al la malfeliĉuloj. Ĉi-foje la rapidege moviĝantan mason ĉiuflanke ĉirkaŭgluis homaj korpoj. Sed la monstro konsistis el nuraj muskoloj kaj dikaj ostoj, vestitaj per karapace firma felo. La homoj disflugis diversflanken, kaj ree la rinocero komencis treti, premi kaj trapiki per la korno la faligitajn sklavojn. Pandiono, ĵetiĝinta antaŭen kun la ceteraj, estis haltigita de obtuza terura bato kaj, kontuzita, iĝis staranta kvarpiede. Longaj ĝemoj kaj laŭtaj krioj flugis super la kampeto, en la aero fumis polvo. La ĉasestro, furioze kriinta de sur la arbo, vigligante la sklavojn, nun eksilentis kaj perplekse rigardis al la batalo. Ankoraŭ neniu ŝnuro kaptis la giganton, sed ne malpli ol tridek homoj jam estis vunditaj aŭ mortigitaj. La militistoj, paliĝintaj kaj tremantaj, kaŝiĝis malantaŭ arboj, petegante la diojn de Ta-Kem pri savo. Triafoje turniĝis la monstro, kaj, kvankam la homoj nevole disiris antaŭ ĝia rapidega korpo, la rinocero sukcesis trapiki per la korno la pli junan el la etruskoj — Remd-on. La animalo kun abrupta ronkado furioze ĵetiĝadis inter la homoj, tretante ilin kaj kornobatante. El la nazotruoj de la besto flugis ŝaŭmo, la malgrandaj okuletoj brulis pro kolero.

Kavi kun furioza kriego ĵetis sin al la monstro, sed lia ŝnuro glitis laŭ la korno; la etrusko mem forflugis flanken, priverŝita de sango, — la tuta haŭto de la ŝultro kaj la brusto estis deŝirita per la malmola felo de la rinocero.

Kavi kun peno leviĝis, ploregante pro senforta furiozo. Premataj per forto de la rinocero, la homoj retropaŝadis de la monstro, la malplej persistaj kaŝiĝis post la dorsojn de la kamaradoj.

Ŝajnis, ankoraŭ nemulte — kaj ĉiuj en timo disfuĝos ien ajn, adiaŭinte la revon pri libero.

Ree la rinocero ĵetis sin al la homoj, denove aŭdiĝis kriegoj. Kidogo elpaŝis antaŭen. La nazotruoj de la negro larĝiĝis, en li ekbrulis tiu batala fajro, kiu naskiĝas ĉe morta danĝero, kiam homo forgesas pri ĉio, krom neceso batali, batali por la vivo. Desaltinte de la terura korno, minacanta per neevitebla pereo, Kidogo impetis post la monstro, trakurinta pretere, kaj sinforgese alkroĉiĝis al ties vosto. Pandiono, rekonsciiĝinta de la ŝoko, levis de sur la tero la senorde kuŝintan reton. En tiu ĉi momento li eksentis, ke li devas esti antaŭ la kamaradoj, kiuj per la korpoj ŝirmis lin, kontuzitan. Malklara rememoro glitis en la kapo de la heleno — la kampeto sur Kreto, la danĝera ludo kun virbovo. La rinocero malmulte similis bovon, sed Pandiono decidis uzi la kretan artifikon. Transĵetinte trans la ŝultron la kunvolvitan reton, Pandiono ĵetis sin al la rinocero. La besto tiumomente haltis, kalcitrinte per la malantaŭaj kruroj, levis nubon da polvo kaj malproksime deĵetis Kidogon. Kompreninte la planon de Pandiono, du libianoj flanke fortiris atenton de la besto, kaj la juna heleno per salto atingis la monstron kaj alpremiĝis al ties flanko. La rinocero fulmorapide turniĝis — la haŭto de Pandiono ŝiriĝis je la malmola felo. Pandiono eksentis teruran doloron, sed, forgesinte pri ĉio, alkroĉiĝis al la orelo de la monstro. Kiel iam la junulino sur Kreto, Pandiono transĵetis la korpon super la korpo de la besto kaj iĝis sur ties larĝa dorso. La rinocero ekbaraktis. Pandiono kroĉiĝis per ĉiuj fortoj. «Mi nur tenu min, nur tenu», — turniĝis en la cerbo de la juna heleno.

Kaj Pandiono tenis ĝuste dum tiom da momentoj, por sukcesi surĵeti randon de la reto sur la buŝegon de la monstro. La kornoj trairis inter la maŝoj, furioza ĝojo brogis Pandionon, sed en la sama momento li ĉesis vidi la ĉirkaŭaĵon kaj perdis la konscion. Io kraketis, terura pezo surfalis sur lin, en la okuloj disverŝiĝis obskuro.

Absorbita de la batalo, Pandiono ne vidis, ke Kidogo, muĝante, kiel leono, ree alkroĉiĝis al la vosto de la rinocero, ke dek libianoj kaj ses amu-oj kaptis la reton, ĉirkaŭintan la kapon de la besto. Penante deskui la homojn, la rinocero falis sur la flankon. Ĝi rompis la brakon kaj la klaviklon al la juna heleno, peze frapiĝinta al la tero. La falo de la monstro estis tuj uzita de la homoj. La sklavoj kun krioj surfalis sur la rinoceron, du maŝoj ĉirkaŭkaptis la malantaŭan kruron, unu — la antaŭan. La ronkado de la rinocero transformiĝis al profunda muĝo, la besto rulturniĝis sur la maldekstran flankon, poste sur la dorson, per sia pezo rompante ostojn al la homoj. La forto de la monstro ŝajnis senlima. Ses fojojn la besto ekstaradis, implikiĝante en ŝnuroj, kaj ree renversiĝadis sur la dorson, neniiginte pli ol kvindek homojn.

Sed ŝnuroj kaj rimenoj ĉiam pli dense ĉirkaŭplektadis ĝiajn krurojn, la homoj streĉigadis la fortikajn maŝojn. Tri retoj ĉirkaŭprenis la rinoceron supre kaj malsupre. Baldaŭ amaseto da sangokovritaj homoj en ŝvito kaj koto kuŝis sur la monstro, alpremante al la tero la freneze kalcitrantan rinoceron. La felo de la monstro, priverŝita de homa sango, iĝis glita, kroĉantaj fingroj glitis laŭ ĝi, sed la ŝnuroj streĉiĝadis pli firme. Eĉ tiuj, sur kiujn falegis lastfoje la peza korpo de la besto, en antaŭmortaj penoj forte tenis la maŝojn.

La ĉasistoj alproksimiĝis al la faligita rinocero, portante novajn faskojn da rimenoj, firme ligis kruce ĉiujn kvar fostosimilajn krurojn, kaj la kapon je la korno alligis al la antaŭaj kruroj.

La terura batalo estis finita.

La freneziĝintaj homoj estis malrapide rekonsciiĝantaj, muskoloj de la vunditaj korpoj tremis, kvazaŭ en febro, kaj en la nevidantaj okuloj naĝis nigraj makuloj.

Finfine la furiozo de la koroj malrapidiĝis, tie kaj ĉi tie aŭdiĝis suspiroj de faciliĝo — la homoj komencis kompreni, ke la morto preteris ilin. Ekstaris, ŝanceliĝante, kovrita per sanga koto Kavi; aliris, tremante tuta, sed jam ridetante, Kidogo. La rideto de la negro tuj forflugis de sur la griziĝinta vizaĝo, kiam li ne ekvidis inter vivuloj sian amikon Pandionon.

Restis sepdek tri homoj, la ceteraj estis mortigitaj aŭ ricevis mortajn vundojn. La etrusko kaj Kidogo trovis Pandionon inter mortintaj korpoj en tretita herbo kaj portis lin en ombron. Kavi esploris la junan helenon kaj ne trovis sur li mortajn lezojn. Remd estis mortinta, pereis ankaŭ la pasia gvidanto de amu-oj, kaj la kuraĝa libiano Aĥmi peze ĝemis, mortante kun la dispremita brusto.

Dum la sklavoj estis nombrantaj siajn perdojn kaj portadis mortantojn en ombron de arboj, la militistoj alportis de la rivero grandan platformon el ligno — la fundon de la kaĝo, preparita por la rinocero, faligis sur ĝin la ligitan monstron kaj ektrenis sur ruliloj al la rivero.

Kavi aliris la ĉasestron.

— Ordonu al ili, — la etrusko almontris la militistojn, — helpi al ni porti la vunditojn.

— Kion vi intencas fari kun ili? — demandis la estro, kun nevola estimo pririgardante la povan etruskon, malpurigitan per sango kaj polvo, kies vizaĝo estis plena je severa malgajo.

— Ni veturigos ilin malsupren: eble, kelkaj ĝisvivos Ta-Kem-on kaj ties lertajn kuracistojn... — morne respondis Kavi.

— Kiu diris al vi, ke vi revenos al Ta-Kem? — interrompis la estro.

La etrusko tremeris kaj retroiris je paŝo.

— Kiel, ĉu la vortoj de la reganto de la Sudo estis mensogo? Ĉu ni ne estas liberaj?! — ekkriis Kavi.

— Ne, la granda ne mensogis al vi, malestiminda, — vi estas liberaj! — Kaj kun tiuj vortoj la ĉasestro etendis al la etrusko malgrandan rulaĵon de papiruso. — Jen lia ukazo.

Kavi gardeme prenis la valoregan folieton, farantan la sklavojn liberaj homoj.

— Se estas tiel, do kial... — ekparolis li.

— Silentu, — orgojle interrompis la estro, — kaj aŭskultu. Vi estas liberaj ĉi tie, — la ĉasestro akcentis la lastan vorton, — kaj povas iri kien ajn: tien aŭ tien, — la mano de la estro almontris okcidenten, suden kaj orienten, — sen ne en Ta-Kem-on kaj ne en la obeantan al ĝi landon Nub. Se vi malobeos — denove iĝos sklavoj. Mi opinias, — malmilde finis li, — ke, pensinte en libero, vi ĉiuj revenos al la piedoj de nia sinjoro plenumi la destinitan al vi de la sorto servon al la elektita popolo de la Nigra Tero.

Kavi faris du paŝojn antaŭen, liaj okuloj ekbrulis. Li etendis la manon al unu el la militistoj, kiu perplekse rigardis al la ĉasestro, kaj per kuraĝa movo elŝiris el post lia zono mallongan glavon. La etrusko levis la brilantan armilon per la klingo supren, kisis ĝin kaj rapide ekparolis en sia lingvo, komprenebla por neniu:

— Mi ĵuras per la supera dio de fulmo, per la dio de morto, kies nomon mi havas, ke spite al malicaĵoj de la damnita popolo mi revenos viva en la patrujon! Mi ĵuras, ke ekde tiu ĉi horo mi ne trankviliĝos, ĝis kun forta taĉmento venos sur la bordojn de Kemt kaj plene repagos ĉion ĉi!

Kavi ĉirkaŭmontris per la mano la kampeton kun disĵetitaj korpoj kaj kun forto ĵetis la glavon sub siajn piedojn. La armilo profunde enpikiĝis en la teron. La etrusko abrupte turniĝis kaj ekiris al la kamaradoj, sed subite revenis.

— Mi ne plu petas vin pri io ajn, — diris li al la ĉasestro, foriranta kun la lasta grupo de militistoj, — nur ordonu lasi al ni kelkajn lancojn, tranĉilojn kaj pafarkojn. Ni devas gardi niajn vunditojn kontraŭ noktaj rabobestoj.

La ĉasestro silente kapjesis kaj malaperis post arbustoj, laŭ larĝa spuro de alpremita herbo, kiun metis la platformo kun la rinocero, forveturigita al la rivero.

Kavi transdonis al la kamaradoj la tutan interparolon. Krioj de kolero, retenitaj malbenoj kaj senfortaj minacoj miksiĝis kun mallaŭtaj, plendaj ĝemoj de mortantoj.

— Pri tio, kion ni faru, ni pensu poste! — kriis Kavi. — Nun necesas decidi pri la vunditoj. La rivero estas malproksima, ni laciĝis kaj ne ĝisportos la kamaradojn. Ni ripozu iomete, kaj kvindek homoj iru al la rivero, kaj dudek kamaradoj restu por gardo — ĉirkaŭe estas multe da rabobestoj.

Kavi almontris en la direkto al glitantaj malproksime en la herbo glataj makulaj dorsoj de hienoj, kiujn altiris odoro de la verŝita sango. Grandegaj birdoj kun nudaj koloj rondflugadis super la kampo, malleviĝadis kaj ree ekflugadis.

Ardis la seka tero, varmigita de la suno, apenaŭ rimarkeble tremis reto de sunaj makuloj sub arboj, malgaje sonis en la varmega silento krioj de sovaĝa kolombo. El la homoj foriris la pasio de batalo, ekdoloris la ricevitaj kontuzoj, brulis deŝirita haŭto.

La morto de Remd metis Kavi-n en malgajon — la junulo estis la sola fadeno, liganta la etruskon kun la malproksima patrujo. Nun tiu maldika fadeno ŝiriĝis.

Kidogo, forgesinte pri siaj vundoj, sidis super Pandiono. La juna heleno, evidente, ricevis ankoraŭ ian internan lezon kaj ne rekonsciiĝis. Tra la malsekiĝintaj lipoj per apenaŭ aŭdebla, fajfa sono traŝiriĝadis la spirado. La negro kelkfoje rigardis al la kamaradoj, silente kuŝantaj en ombro, kaj finfine salte ekstaris, vokante iri al la rivero por preni akvon por la vunditoj.

Kun nevolaj ĝemoj la homoj komencis leviĝi. Tuj venis netolerebla soifo, pikante kaj mordante la gorĝon. Se tiel ekdeziris trinki la sanuloj, do kion sentis la vunditoj, mutaj pro perdo de fortoj! Kaj ĝis la rivero rekte estis ne malpli ol du horoj da rapida irado.

Neatendite malantaŭ arbustoj aŭdiĝis voĉoj — taĉmento da militistoj, nombre ĉirkaŭ duoncento, ŝarĝita per vazoj kun akvo kaj nutraĵo, aperis sur la kampeto. En la taĉmento ne estis egiptoj — venis nur nubianoj kaj negroj, kiujn gvidis du gvidistoj.

La alirintaj militistoj tuj eksilentis, kiam ekvidis la lokon de la batalo. Ili direktis sin al la arbo, sub kiu staris Kavi, kaj, ne dirinte eĉ vorton, metis al liaj piedoj argilajn kaj lignajn vazojn, dekon da lancoj, ses pafarkojn kun sagujoj, plenaj je sagoj, kvar pezajn tranĉilojn kaj kvar malgrandajn ŝildojn el hipopotama felo, kovritajn per kupraj platoj. La homoj avide ĵetiĝis al la kruĉoj. Kidogo kaptis tranĉilon kaj, kolere turnante la okulojn, deklaris, ke murdos la unuan, kiu prenos la akvon. La akvon el du vazoj oni haste komencis enverŝi en la sekiĝintajn buŝojn de la vunditoj, poste sattrinkis la ceteraj. La militistoj foriris, plu dirinte nenion.

Inter la sklavoj troviĝis du, scipovantaj kuraci vundojn; ili komencis kune kun Kavi vindi la kamaradojn. La rompitaj ostoj de Pandiono estis enigitaj en splintojn el malmola arboŝelo, kaj vinditaj per ŝtofaj strioj el lia propra zontuko. Tiam Kidogo ekvidis la brilantan blu-verdan ŝtonon, kiu estis firme envolvita en la ŝtofon. La negro zorgeme kaŝis ĝin, opiniante magia amuleto de la kamarado.

Splintojn oni devis fari ankoraŭ al du vunditoj: al unu libiano kun rompo de la brako kaj al maldika, muskola negro, senhelpe kuŝanta kun la kruro, rompita sub la genuo. La stato de la ceteraj estis, plej verŝajne, senespera — la terura korno de la monstro penetris profunde, lezinte la internaĵojn. Kelkaj estis frakasitaj per pezo de la grandega korpo de la rinocero kaj de ĝiaj kolonsimilaj kruroj.

Kavi ankoraŭ ne finis helpi al la vunditaj kamaradoj, kiam inter flava herbo aperis malhela silueto de homo, hastanta al la loko de la batalo. Tio estis unu el la indiĝenoj; li gvidis la militistojn kun akvo kaj nun estis denove revenanta.

Anhelante pro rapida iro, la nubiano aliris Kavi-n kaj etendis al li ambaŭ manojn per la manplatoj supren. La etrusko komprenis tiun geston de amikeco kaj respondis same. Tiam la gvidisto ekkaŭris en ombro de arbo, apogante sin je sia longa lanco, kaj rapide ekparolis, montrante en direkto de la rivero kaj suden. Okazis paŭzo: la nubiano sciis ne pli ol dek vortojn en la lingvo de Ta-Kem, kaj Kavi entute ne komprenis la nubianon, sed inter la sklavoj troviĝis tradukantoj.

Evidentiĝis, ke la gvidisto foriris el la taĉmento de militistoj kaj haste revenis, por helpi al la sklavoj trovi vojon. La nubiano kredigis, ke la liberigitajn sklavojn oni forpelis el la regiono, obeanta al Ta-Kem, kaj tial reveni al la rivero por ili estas danĝere — ili povas ree trafi en sklavecon. La gvidisto konsilis al Kavi iri okcidenten, kie baldaŭ ili trovos grandegan sekan valon. Laŭ ĝi necesas direkti sin suden: tie, post kvar tagoj da vojo, ili renkontos pacajn nomadojn-brutobredistojn.

— Vi donos al ili jenon, — la nubiano elprenis el peco de ŝtofo, transĵetita super la ŝultro, ian signon, kunmetitan el speciale interplektitaj kaj rompitaj ruĝaj branĉetoj, — tiam ili akceptos vin bone kaj donos azenojn por transportado de vunditoj. Ankoraŭ pli sude estos teritorio de riĉa kaj paca popolo, kiu malamas Kemt-on. Tie la vunditoj povos kuraciĝi. Ju pli sude, des pli da akvo estos, des pli ofte pluvos. En la seka fluejo, laŭ kiu iros la vojo komence, vi ĉiam trovos akvon, se fosos kavon profundan je du ulnoj...

La nubiano ekstaris, hastante foriri, kaj Kavi deziris danki lin, kiam subite al la gvidisto alsaltis unu el sklavoj-azianoj kun longa, hirta kaj malpura barbo, kun ĉapo de vilaj haroj sur la kapo.

— Kial vi konsilas al ni iri okcidenten kaj suden? Nia hejmo estas tie! — La aziano almontris orienten, en direkto de la rivero.

La nubiano atente rigardis al la parolinto kaj malrapide respondis, disigante la vortojn:

— Se vi transiros la riveron, oriente estos ŝtona, senakva dezerto. Se vi transiros ĝin kaj transgrimpos altajn montojn, tiam vi atingos bordon de maro, kie regas Ta-Kem. Se vi sukcesos transnavigi la maron, tie, oni diras, dezertoj estas eĉ pli teruraj. Kaj en la montoj kaj laŭ la rivero de Aromoj loĝas triboj, liverantaj al Ta-Kem sklavojn interŝanĝe al armilaro. Pensu vi mem!

— Kaj ĉu norden ne ekzistas vojo? — ruze demandis unu el la libianoj.

— Norde je du tagoj da iro for de ĉi tie sterniĝas senlima dezerto: komence sekaj ŝtonoj kaj argilo, poste sabloj. Por kio do vi iros tien? Eble, tie estas iaj vojoj kaj fontoj, sed mi ilin ne konas. Mi diras pri la plej facila vojo kaj pri tiu, kiun mi konas bone... — Kaj, geste montrinte, ke la konversacio estas finita, la gvidisto eliris el sub la arbo.

Kavi sekvis lin, brakumis je la ŝultroj kaj komencis danki, miksante egiptajn kaj etruskajn vortojn, poste vokis la tradukanton.

— Mi ne havas kion doni al vi, mi mem havas nenion, krom... — la etrusko tuŝis la kotan zontukon, — sed en la koro mi konservos vin.

— Mi helpas al vi ne por pago, sed obeante al la koro, — respondis, ridetinte, la nubiano. — Kiu el ni, spertintaj premon de la Nigra Tero, rifuzos helpi al vi, kuraĝuloj, liberiĝintaj per tia terura kosto?! Do atentu, sekvu mian konsilon kaj konservu la signon, donitan al vi... Mi ankoraŭ diros: fonto de akvo estas dekstre de vi, je du mil ulnoj — jen tie, kie banis sin la rinoceroj, sed plej bone estas jam hodiaŭ, antaŭ veno de la nokto, foriri de ĉi tie. Adiaŭ, kuraĝa fremdulo! Saluton al viaj kuraĝaj kamaradoj! Mi hastas.

La gvidisto malaperis, kaj Kavi, enpensiĝinte, rigardis post li.

Ne, hodiaŭ ili ne povos foriri de ĉi tie kaj forlasi la mortantajn kamaradojn por hienoj. Se akvo estas proksime, do des pli necesas resti sur la loko.

Kavi revenis al la kamaradoj, kiuj estis pridiskutantaj, kion fari plu. Sensoifiĝinte kaj refortiĝinte per manĝo, la homoj iĝis pli raciaj kaj estis singarde pesantaj postajn agojn.

Por ĉiuj estis klare, ke norden iri estas neeble — necesas plej baldaŭ foriri de la rivero, sed en la demando, ĉu ili iru suden aŭ orienten, la opinioj disiris.

La azianoj, konsistigantaj preskaŭ duonon da restintaj sklavoj, ne deziris enprofundiĝi en la landon de nigruloj kaj estis por la vojo orienten. Laŭ kredigoj de nubianoj, dum tri semajnoj eblis atingi bordojn de la mallarĝa maro, disiganta Nubion kaj Azion, kaj loĝantoj de tiu lando estis pretaj ree kuraĝi al vojo tra dezerto, por pli rapide reveni hejmen.

Kavi estis kaptita en sklavecon dum militiro. En lia patrujo restis familio, kaj li hezitis: tiom alloga ŝajnis al li la eblo de rapida reveno. La elpelo el Kemt iĝis por li peza bato, ĉar plej facile estis reveni tra Kemt, malleviĝinte en boato laŭ la rivero ĝis la maro. Sed la sperta, multe vojaĝinta batalisto komprenis, ke grupeto da homoj, perdita en malamika lando kaj speciale en dezertoj, kie ĉiuj putoj estas kontrolataj, povos pluekzisti nur per miraklo. Kaj mirakloj en la sorto de la etrusko ankoraŭ ne okazis, kaj li ne tre kredis je ili.

Enmiksiĝis Kidogo, forlasinta sian amikon por partopreni en la konsilio.

Unuafoje la negro rakontis pri si. Oni eksciis, ke Kidogo estis filo de potisto kaj devenis el granda kaj riĉa popolo, loĝanta ĉe mara bordo sur la okcidenta rando de la lando de nigruloj. Tie en la firmaĵon profunde entranĉiĝis grandega golfo, nomata la Suda Korno. Kidogo ne konis de ĉi tie vojon en la gepatrajn lokojn, trafinte en la sklavecon ĉe la rando de la granda dezerto, kiam li iris en Kemt-on, regata de deziro vidi miraklojn de lerta majstreco de tiu popolo. Sed la negro kalkulis, ke lia lando devis situi nemalproksime sud-okcidente de la loko de la batalo. Kidogo kredigis, ke povos ekscii la ĝustan vojon de tiu tribo, al kiu sendis ilin la gvidisto-nubiano. Kidogo promesis al ĉiuj kamaradoj gastaman akcepton, se nur ili sukcesos atingi tiun regionon, kie loĝas lia popolo, kaj al la etrusko li deklaris, ke, laŭ rakontoj, aŭditaj en la infanaĝo, ŝipoj de homoj, similaj al li kaj Pandiono, venadis en lian landon el norda maro. Kavi, pesinte ĉion, konsilis al la kamaradoj sekvi la rekomendon de la gvidisto kaj iri suden. Post la vortoj de Kidogo la nekonata lando de nigruloj ne plu ŝajnis al li malamika. Maro, libera, ne obeigita al malamata Ta-Kem, donis eblon atingi la patrujon. La etrusko pli fidis al maro, ol al dezerto.

La azianoj protestis, ne konsentis, la libianoj subtenis la etruskon, kaj pri la negroj eĉ ne necesas diri, ili ĉiuj estis pretaj iri suden kaj okcidenten — tie estis ilia vojo en la gepatrajn landojn.

La azianoj kredigadis, ke estas tute nesciate, kiel rilatos al ili nomadoj kaj speciale tiu multenombra kaj riĉa popolo, pri kiu parolis la gvidisto-nubiano, ke la signo, donita de li al la etrusko, povas esti kaptilo kaj ĉiuj ili ree trafos en sklavecon.

Tiam la negro, kuŝanta kun la rompita kruro, per krioj kaj gestoj altiris al si la atenton. Haste, glutante vortojn kaj ŝprucante salivon, li parolis ion, penante rideti kaj ofte batante sian bruston. El la tuta pasia parolo, kun tuta torento da nekonataj vortoj, Kavi komprenis, ke la negro apartenas al tiu popolo, atingi kiun helpe de nomadoj konsilis la gvidisto, kaj ke li ĵuras pri pacemo de siaj samgentanoj. Tiam la etrusko decidiĝis kaj aliĝis al la negroj kaj la libianoj, kontraŭ la azianoj, plu insistantaj pri sia plano. Sed la suno jam kliniĝis al subiro, necesis pensi pri akvo kaj noktumo. La etrusko proponis al ĉiu atendi ĝis la mateno. Malgraŭ ĉies deziro foriri de la terura loko, prisemita per kadavroj, oni devis resti sur la kampeto, por ne turmenti vane la mortantojn, trenante ilin. Dek homoj ekiris al la fonto, indikita de la nubiano kaj alportis plenajn kruĉojn da malklara varma akvo kun odoro de argilo. Laŭ konsilo de negroj inter arboj oni konstruis barilon el dornaj branĉoj por defendo kontraŭ atako de hienoj. Ĉe la flanko, turnita al la kampeto, ekbrulis tri lignofajroj. Tri homoj restis deĵori ĉe la vunditoj, dek homoj kun lancoj eksidis ĉe lignofajro. Nokto en tiuj ĉi lokoj venas rapide. Okcidente ankoraŭ lumis nuboj, kaj de la nordo kaj la oriento jam ruliĝis nigra ondo de venanta mallumo, inundante pintojn de arboj kaj bruligante super ili sennombrajn fajretojn de steloj. Baldaŭ Kavi, ne konanta sudajn landojn, komprenis, kial la gvidisto konsilis al ili plej baldaŭ foriri de ĉi tie. Kriegoj de ŝakaloj ĥore leviĝis al la ĉielo, abrupta histeria ridego de hienoj sonis ĉirkaŭe. Ŝajnis, ke centoj da bestoj kunvenis el ĉie, por vori ne nur la kadavrojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj restis vivaj. El la kampeto aŭdiĝis muĝado, krakado kaj laŭta ŝmacado. Dolĉeta odoro de kadavroj, rapide putrintaj en varmego, disvastiĝis ĉie.

La homoj kriis, ĵetadis terbulojn kaj ŝtonojn, elpaŝadis antaŭen kun brulantaj branĉoj, sed vane — rabobestoj ĉiam pli multiĝadis.

Subite post la dorna barilo aŭdiĝis obtuza raŭka sono, tondra muĝo kvazaŭ disfluis laŭ la tero, tremigante la grundon. La bestoj, kverelintaj sur la kampeto, eksilentis; la homoj, vekiĝinte, salte ekstaris; en la veninta silento pli laŭte ekĝemis la vunditoj. La muĝo estis proksimiĝanta — la basa sono de nekredebla forto, ŝajne, estis eliranta el grandega trumpeto. Malklara grandkapa silueto aperis ĉe la randa arbo — al la timigitaj homoj estis aliranta granda leono kun densa kolhararo, kaj antaŭ ĝi neaŭdeble glitis fleksiĝema, maldika leonino. La lancoj turniĝis al la bestoj, malforte briletante per la kupraj pintoj en flamo de la nehele brulantaj lignofajroj. La homoj kun krioj ĵetadis brulantajn branĉojn en la leonojn, riskante bruligi la herbon. La konsternitaj rabobestoj haltis, poste deiris sur la kampeton. Longe staris la homoj kun pretaj lancoj, ĝis doloro kunpremante en la manoj ties stangojn, sed atako ne okazis.

Ne sukcesis la ripozantoj ekdormeti, kiam ree tondro de leona muĝo tremigis la aeron, post ĝi sekvis dua, tria. Ne malpli ol tri leonoj vagis ĉirkaŭe, kun la pli frue aperinta leonino estis kvar. La homoj komprenis, kia nepardonebla senzorgeco iliaflanke estis la neglekte konstruita malalta barilo. Kvar homoj kun lancoj staris pretaj, por rebati eblan atakon de malantaŭe, ses lancistoj restis stari post la lignofajroj. Neniu dormis: arminte sin per io ajn, la homoj atente fiksrigardis en mallumon. Nova muĝo tremigis la aeron, kaj ĉe la flanka lignofajro aperis grandega leono kun hela kolhararo. La ŝanceliĝanta flamo pligrandigis la amplekson de la rabobesto, ĝiaj okuloj, celitaj al la homoj, radiis verdan lumon. Malfeliĉe, apude staris unu el nespertaj pri ĉasado nordaj azianoj kun pafarko. Timigita de la leona muĝo, li sendis trafan sagon rekte en la buŝegon de la rabobesto. La muĝo rompiĝis per longa ĝemo, transiris en raŭkan tuson kaj eksilentis.

— Gardu vin! — despere kriis unu el la nubianoj.

La korpo de la leono ekflugis en la aeron, la rabobesto salte trais la linion de lignofajroj kaj iĝis inter la homoj. La venkintojn de la rinocero estis malfacile konfuzi: la lancoj haltigis la leonon, enpikiĝinte en ĝiajn flankojn kaj bruston, kvar sagoj trapikis la fleksiĝeman korpon. Du lancoj kun seka krako rompiĝis sub batoj de la peza piedego, kaj sammomente tri grandeguloj-negroj, ŝirmante sin per ŝildoj, enpikis en la bruston de la rabobesto longajn tranĉilojn... La leono longe kaj plende ekmuĝis; la homoj, ruĝigitaj de sango, desaltis, kaj subite venis silento.

Surdiga kriego de venko ruliĝis laŭ la stepo. La korpo de la mortigita leono estis elĵetita antaŭ la lignofajrojn, kaj la kamaradoj okupiĝis pri vindado de du novaj vunditoj, ankoraŭ tremantaj en batala febro.

La rabobestoj vagadis ĉirkaŭe ĝis la tagiĝo, de tempo al tempo eligante afekciantan muĝon. Neniu el la leonoj kuraĝis ripeti la atakon.

Ĉe la naskiĝo de la nova tago, leviĝanta en blindiga brilo, mortis kvin gravaj vunditoj. Ankoraŭ sep homoj evidentiĝis mortintaj — nokte dum la tumulto kun la leono neniu rimarkis, kiam tio okazis. Aĥmi ankoraŭ spiris, malofte movetante la grizajn lipojn.

Pandiono kuŝis kun malfermitaj okuloj, lia brusto leviĝadis en trankvila kaj egala spirado. Kidogo, kliniĝinta super li, kun teruro komprenis, ke la amiko ne vidas lin. Tamen la alportitan akvon Pandiono tuj eltrinkis kaj malrapide mallevis la palpebrojn.

Post matenmanĝo el restaĵoj de hieraŭa manĝo Kavi proponis ekiri. La azianoj, interkonsentintaj jam nokte, ekribelis. Ili kriis, ke en tiu ĉi lando, loĝata de tia multo da teruraj bestoj, ili nepre pereos, ke necesas saviĝi el tiu fatala stepo, ke la dezerto estas pli kutima kaj sendanĝera. Malgraŭ ĉiuj persvadoj de Kavi kaj de la nigrahaŭtuloj, la azianoj ne cedis.

— Bone, estu tiel, — diris la etrusko, decidiĝinte. — Mi iras suden kun Kidogo. Kiu iras kun ni — aliru ĉi tien, kiu iras orienten — deiru maldekstren.

Tuj ĉirkaŭ la etrusko kreiĝis amaso da nigraj kaj helbronzaj korpoj — negroj, nubianoj kaj libianoj. Al Kavi aliĝis tridek sep homoj, ne kalkulante Pandionon kaj la kuŝantan sur la tero negron kun la rompita kruro, kiu streĉe observis la okazantaĵon, leviĝinte sur la kubuto.

Tridek du homoj transiris maldekstren kaj staris, obstine mallevinte la kapojn.

Armilaro kaj vazoj por akvo estis dividitaj egale inter ambaŭ partoj, por ke la azianoj ne ligu sian eventualan malsukceson kun tio, ke ilin maljuste traktis la kamaradoj.

Ilia longbarba gvidanto, tuj kiam la divido estis finita, ekkondukis la homojn orienten, al la rivero, kvazaŭ timis, ke alligiteco al la kamaradoj ŝancelos ilian decidemon. La restintoj longe rigardis post la kuraĝaj amikoj, apartiĝintaj de ili sur la sojlo de libero, poste kun malgajaj suspiroj revenis al siaj aferoj. Ĉu sukceso aŭ morto atingos la kamaradojn — neniam ili ekscios pri tio, same kiel ankaŭ la heroaj azianoj nenion scios pri ilia malcerta sorto. «Neniam» — jen terura vorto, tiom neevitebla por diversaj popoloj, disigitaj de spacoj.

La etrusko kaj Kidogo, pririgardinte Pandionon kaj la vunditan negron, transportis ilin al alia arbo, kun maldikaj branĉoj. Kiam oni provis levi Aĥmi-n, el la gorĝo de la libiano elŝiriĝis terura krio, kaj la vivo forlasis la kuraĝan luktanton por libero.

Kavi konsilis al la libianoj levi la mortinton sur arbon kaj firme alligi lin per ŝnuroj. Tio estis tuj plenumita; kvankam la homoj sciis, ke la kadavro estos disŝirita de rabobirdoj, sed tio ŝajnis malpli abomena, ol manĝigi fetorajn hienojn. Silente, sen anticipa interkonsento, Kavi kaj Kidogo hakis kelkajn branĉojn.

— Kion vi faras? — demandis, alirinte al la etrusko, unu el altaj negroj.

— Brankardojn. Mi kaj Kidogo portos lin, — Kavi almontris Pandionon, — kaj vi portos tiun, — la etrusko kapmontris al la negro kun la kruro en splinto. — La libiano iros sen nia helpo, kun la brako sur vindaĵo...

— Ni ĉiuj portos tiun, kiu la unua saltis sur la rinoceron, — respondis la negro, turninte sin al la kamaradoj. — La kuraĝulo savis nin ĉiujn. Ĉu ni povas forgesi tion? Atendu, ni pli bone scipovas fari brankardojn.

Kvar nigruloj lerte eklaboris. Baldaŭ la brankardoj estis pretaj: longaj bastonoj, interplektitaj per ŝnuroj, — sur la batalejo da ili restis multe. Inter la bastonoj la negroj aranĝis duopajn transversajn stegojn, en la centro fiksis rondajn kusenojn el malmola ŝelo, ĉirkaŭvolvitajn per pecoj de leona felo. La negro kun la rompita kruro observis la laboron, ĝoje ridetante; liaj malhelaj okuloj fidele rigardis en la vizaĝojn de la kamaradoj.

La vunditojn oni kuŝigis sur la brankardojn. Ĉio estis preta. La nigruloj pare ekstaris ĉe la brankardoj kaj momente levis ilin sur la etenditaj manoj, zorgeme metinte la kusenojn sub la kapojn. Poste la portantoj ekiris antaŭen, egalmezure kaj facile paŝante.

Tiel, ne rekonsciiĝante, Pandiono ekiris laŭ la nekonata vojo.

Du nubianoj kaj negro, armitaj de lancoj kaj pafarko, preninte al si devon de gvidistoj, iris antaŭe, la ceteraj tridek homoj ekiris anservice post la brankardoj. En la vosto mem de la procesio ankoraŭ tri homoj portis du lancojn kaj pafarkon. La vojaĝantoj ekiris laŭ la rando de la kampeto okcidenten, penante ne rigardi al la restaĵoj de la kamaradoj kaj forportante kun si doloran senton de kulpo, ke ili ne sukcesis gardi iliajn korpojn kontraŭ noktaj kadavrovorantoj.

Post tagmeza ripozo la taĉmento baldaŭ atingis la larĝan sekiĝintan fluejon, jam el malproksime distingiĝantan sur la flava stepo per du strietoj de veproj, kadrantaj ĝiajn bordojn.

Laŭ la fluejo ili turnis sin rekte suden kaj, ne haltante, iris ĝis la sunsubiro. En tiu ĉi tago ne necesis fosi kavon por akvo — malgranda fonto eliris sur la supraĵon el fendo inter du platoj de krudgrajna ŝutiĝema ŝtono; sed la homoj devis multe labori pri la loko de noktumo, ĉirkaŭiginte ĝin per barilo el dornaj branĉoj. Nokte ĉiuj pace dormis, ne timante malproksiman muĝadon de leono kaj hienojn, tumultantajn en mallumo.

La dua kaj la tria tagoj pasis trankvile. Nur unufoje oni vidis el malproksime nigran masegon de rinocero, trairanta herbon kun la mallevita kapo. La homoj en perplekso haltis — la travivitaĵo ree viviĝis en ilia memoro, minaca kaj neforgesebla. La vojaĝantoj ekkuŝis en herbo. La rinocero levis la kapon; denove, samkiel en tiu terura horo, la homoj ekvidis la fleksitajn, larĝe dismetitajn orelojn kaj la elstarantan inter ili pinton de la korno. Faldoj de la dika haŭto kadris la ŝultrojn de la animalo kaj pendis ĉe la komenco de la disstarigitaj antaŭaj kruroj, dronantaj en herbo. La masiva monstro senmove staris iom, kaj, turniĝinte, ekmoviĝis en la sama direkto.

Malgrandaj gregoj de etaj flav-grizaj antilopoj renkontiĝadis ofte; la animaloj, mortigitaj per sagoj, servis kiel bongusta manĝo.

En la kvara tago la seka fluejo larĝiĝis kaj malaperis, la flava argila grundo cedis lokon al stranga hel-ruĝa tero, per maldika tavolo kovranta diserigitan graniton. Rondaj montetoj da granito elstaradis per malhelaj makuloj sur ruĝa morna ebenaĵo. La herbo malaperis, anstataŭ ĝi el la tero elstaris malmolaj folioj, similaj al enpikitaj rekte en la malkompaktan grundon faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj. La gvidistoj skrupule ĉirkaŭiradis densejojn de tiuj vegetaĵoj kun akraj, tranĉantaj, kiel razilo, randoj de malmolaj folioj.

Ruĝa valo sterniĝis antaŭe, rozkoloraj nuboj da polvo kirliĝis, leviĝante foste kaj difuzante brilon de sunaj radioj. La varmego lacigis la irantojn, sed la homoj daŭrigis la vojon, maltrankviliĝante, ke tiu senakva ebenaĵo estos tro granda. La fluejo kun ĝia subtera akvofluo restis malantaŭe. Kiu scias, kiam ili sukcesos trovi akvon, tiom necesan al la homo en tiu ĉi varmega lando!

De sur pinto de unu el granitaj montetoj oni rimarkis, ke malproksime kuŝas orkolora strio — tie, evidente, estis finiĝanta la ruĝa grundo kaj ree iris herba stepo. Vere, la ombroj plilongiĝis nur duone post la tagmezo, kaj la vojaĝantoj jam paŝis laŭ susuranta herbo, pli malalta, ol antaŭe, sed anstataŭe pli densa. Flanke videblis larĝa verda nubo, ŝajne, ŝvebanta en la aero super la blu-nigra makulo de la propra ombro — la potenca «arbo de gastoj» estis invitanta en sian azilon. La gvidistoj turnis sin al ĝi. La lacaj homoj plirapidigis paŝojn, kaj baldaŭ la brankardoj kun la vunditoj staris en la ombro ĉe la trunko, profunde disdividita per laŭlongaj sulkoj je apartaj rondigitaj ripoj.

Kelkaj negroj kunmetis el si vivan ŝtuparon kaj grimpis sur la potencajn branĉojn. Admiraj kriegoj aŭdiĝis de supre — la nigruloj ne eraris en siaj kalkuloj: la interna kavo de la dika trunko, je ne malpli ol dek kvin ulnoj, entenis akvon de antaŭnelongaj pluvoj. La vazoj pleniĝis per malvarma malhela akvo. La negroj deĵetis desupre longajn, akrigitajn ĉe ambaŭ finoj fruktojn de la grandega arbo. Ĉiu frukto, granda je homa kapo, entenis sub sia maldika malmola ŝelo flavetan farunecan substancon, acid-dolĉan, bonege malvarmigantan la varmegajn, sekiĝintajn buŝojn de vojaĝantoj. Kidogo disrompis du fruktojn, forigis multajn malgrandajn kernetojn, disfrotis la entenaĵon kun negranda kvanto da akvo kaj komencis manĝigi Pandionon.

Por ĝojo de la negro, la juna heleno manĝis kun deziro kaj hodiaŭ unuafoje levetis la kapon, penante ĉirkaŭrigardi (sur la brankardo dum irado la vizaĝon de Pandiono oni ordinare kovradis per grandaj folioj, plukitaj apud fontoj). La manoj de Pandiono kun peno atingis Kidogon, la malfortaj fingroj premis la manradikon de la negro. La larĝe malfermitaj okuloj de la heleno perdis la antaŭan akrecon de rigardo kaj estis malklaraj kaj kompatindaj.

Kidogo emociite demandis la amikon, kiel li fartas, sed ne ricevis respondon. La okuloj de la vundito ree fermiĝis, kvazaŭ la malforta ekbrilo de revenanta vivo lacigis lin super ĉia mezuro. Kidogo lasis la amikon en kvieto kaj hastis sciigi al la etrusko la ĝojan eventon. Kavi, eĉ pli severiĝinta post la terura tago de la batalo, aliris la brankardon kaj longe sidis, fiksrigardante en la vizaĝon de la kamarado. La etrusko penis, metinte la manon sur la bruston de Pandiono, difini forton de batado de la koro de la junulo.

Tiutempe aŭdiĝis voĉo de nubiano, grimpinta sur la pinton de la arbo, por pririgardi la vojon. Li kriis, ke malproksime antaŭe, preskaŭ ĉe la horizonto mem, videblas malhelaj kadroj de dornaj bariloj, kiajn faras nomadaj brutobredistoj por defendo de siaj gregoj kontraŭ rabobestoj.

Estis decidite noktumi sub la arbo kaj, ekirinte ĉe la sunleviĝo, kiel eble plej frue atingi la tendaron de nomadoj. Antaŭ la sunsubiro densaj nuboj kovris la ĉielon, la senstela nokto estis neordinare kvieta kaj malhela, la velure nigra mallumo ne ebligis vidi la manon, alportitan proksime al la okuloj.

Baldaŭ sinuantaj fulmoj ringe zonis la ĉielon, murmurego de tondro senĉese ruliĝadis malproksime. Nombro de fulmaj ekbriloj ĉiam kreskis, sur la ĉielo ekserpentumis centoj da blindigaj fajroj, similaj al gigantaj sekaj branĉoj. Tondro tremigadis ĉion ĉirkaŭe, la blua fajro blindigadis la homojn, dezirantajn forlasi sian azilon. Malproksime aŭdiĝis bruo, rapide plifortiĝanta kaj transformiĝinta en muĝon. Tio estis venanta muro de furioza pluvo. La arbo ekŝanceliĝis — tuta maro falegis de sur la ĉielo. Kaskadoj de malvarma pluvo kun terura bruo frakasiĝadis je la tero, ĉirkaŭ la arbo tuj kreiĝis profunda tavolo de akvo, kovrinta elstaraĵojn de la dikaj radikoj. En alternanta rapida ŝanĝo de mallumo kaj seninterrompa fajro ŝajnis, ke la tuta stepo neeviteble estos inundita — tiom granda estis maso da pluvo, faleganta ĉirkaŭe. Tamen baldaŭ la brilado de fulmoj ĉesis, la pluvo kvietiĝis, kaj la stela ĉielo etendiĝis super la sattrinkinta stepo; malforta vento ekportis densan aromon de nevideblaj herboj kaj floroj. La libianoj kaj la etrusko konsterniĝis, ekvidinte la fulmotondron, ŝajnintan al ili terura katastrofo, sed la negroj, gaje ridante, deklaris, ke tio estas pluvo, tute ordinara dum pluva sezono, kaj eĉ ne tre forta. Kavi nur balancis la kapon, dirante al si, ke se tian pluvon oni ĉi tie opinias ordinara, do, sendube, ili spertos en la lando de nigruloj tute neordinarajn aventurojn. La diveno ne trompis la etruskon.

En la sekva tago de la vojo subite aŭdiĝis bojado de hundo. El fumo de vaporoj, kaŝanta la malproksimon, elstaris longaj dornaj bariloj, post kiuj kaŝiĝis malaltaj pajlobudoj de nomadoj.

Amaso de homoj, vestitaj en ledaj antaŭtukoj, ĉirkaŭis la vojaĝantojn. La vangostaj vizaĝoj estis nepenetreblaj, la mallarĝaj malhelaj okuloj malafable rigardis al la egipta armilaro en la manoj de la eksaj sklavoj. Tamen la signo, donita de la nubiano, faris plej bonan impreson. El la amaso eliris kvin homoj, ornamitaj per nigraj kaj blankaj plumoj, en altaj hararanĝoj, subtenataj per rondaj plektaĵoj el foliradikoj.

La lingvo de la nomadoj estis komprenebla por la nubianoj — baldaŭ la venintoj sidis en densa rondo de aŭskultantoj, trinkante acidan lakton. La nubiaj sklavoj estis rakontantaj sian historion. Interrompante unu la alian, ili salte ekstaradis en vervo, akompanataj de ĥoro de miraj ekkrioj. La plumornamitaj tribestroj nur frapadis siajn femurojn. Granda estas forto de samaj sentoj ĉe homoj, spertantaj samajn malfeliĉojn, kaj amika helpo faras miraklojn!

La nomadoj sendis ses homojn kun dek azenoj por faciligi la vojon de la fremduloj. La senditoj devis gvidi la vojaĝantojn ĝis la granda vilaĝo de fikshejma popolo, situanta ankoraŭ je sep tagoj da vojo sud-okcidenten, sur bordo de nesekiĝanta rivereto.

Tago pasadis post tago. Sub la varmega blindiga suno kuŝis la senlima stepo, jen laca pro varmega silento, jen rulanta larĝajn ondojn de herboj sub vento. Ĉiam pli malproksime profundiĝadis la eksaj sklavoj en sovaĝajn vastaĵojn de la sudo, plenigitajn de sennombraj gregoj da animaloj. Komence la nekutimaj okuloj ne distingadis preterkurantajn aŭ duonkaŝitajn de herbo amasojn — videblis dorsoj, elstaris kornoj, mallongaj kaj fleksitaj aŭ longaj kaj rektaj, kiel lancoj, aŭ spirale rondigitaj. Poste la vojaĝantoj lernis distingi iliajn specojn — longokornajn oriksojn, grandegajn kaj kvietajn ruĝajn taŭrotragojn, vilajn, kun malbelega ĝibnaza kapo gnuojn, kaj antilopojn, grandajn je eta bovido, strangajn, grandorelajn, dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj.

Flava herbo je homa alto kun malmolaj tigoj susuris ĉirkaŭe, kiel neĉirkaŭvidebla grena kampo. Ĝia spaco, oriĝanta sub la suno, estis kovrita de makuloj de freŝa verdaĵo laŭlonge de sekaj fluejoj kaj flakoj, nun pleniĝintaj je akvo. Malproksime en la surfacon de la stepo enpikiĝadis helbluaj kaj violkoloraj branĉoj de montoj, kiel remparoj leviĝantaj sur la horizonto.

Arboj jen densiĝadis, kuniĝante en altajn insulojn, malhelantajn super la kapoj, jen denove diskuradis diversflanken malproksime unu de la alia, kiel aro da timigitaj birdoj. Plej ofte tio estis samaj ombrelaj akacioj, kiaj afekciis Kavi-n en la momento de la unua konatiĝo kun la ora stepo, — dornaj trunkoj disvolviĝadis de la radiko per larĝa funelo, rememorigante pri konusoj, renversitaj per la pinto malsupren. Fojfoje arboj havis pli dikajn kaj mallongajn trunkojn, same disvolviĝantajn per amaso da branĉoj, kaj tiam iliaj foliaroj, densaj kaj malhelaj, similis al larĝaj verdaj kupoloj aŭ renversitaj tasoj. Palmoj el malproksime distingiĝadis per siaj paraj disforkiĝoj de branĉoj, kovritaj ĉe la finoj per hirtaj tranĉilsimilaj plumoj de malhelaj folioj.

Kavi rimarkis, kiel kun ĉiu tago la negroj kaj la nubianoj, mallertaj kaj nedivenemaj en Ta-Kem aŭ sur la akvo de la granda rivero, ĉi tie iĝadis ĉiam pli fortaj, decidemaj kaj certaj. La morna etrusko rimarkis, ke, kvankam lia aŭtoritato de estro restas neŝancelebla, sed li mem perdas certecon pri si sur tiu ĉi fremda tero kun nekonataj al li leĝoj de la vivo.

La libianoj, tiel bone montrintaj sin en la dezerto, ŝajnis senhelpaj. Ili timis la stepon, loĝatan de miloj da bestoj, en herbo al ili ŝajnis multegaj danĝeroj, nekonataj minacoj akompanis ĉiun ilian paŝon.

La vojo vere estis malfacila. Renkontiĝadis densejoj de herbo, kies tuberoj eligadis milionojn da etaj dornoj, enpikiĝantaj en la haŭton, kaŭzante netolereblan jukon kaj pusadon. Multegaj rabobestoj kaŝiĝadis dum varmegaj tagaj horoj sub arboj. Fojfoje en ombro, ŝajnanta nigra kaverno, inter faskoj de hele prilumita herbo aperadis fleksiĝema makula figuro de leopardo.

La negroj kun mirinda lerteco kaŝe aliradis al ruĝaj antilopoj, kaj sukoplena, bongusta viando ĉiam estis abunda por la ekssklavoj, ĉiam pli fortikiĝantaj pro ĝissata manĝo. Kiam malproksime aperadis amaso de griz-nigraj korpoj de grandegaj bovoj kun larĝaj, mallevitaj malsupren kornoj, la negroj donadis alarman signalon, kaj la taĉmento haste retiriĝadis al plej proksimaj arboj, saviĝante de tiuj teruraj loĝantoj de afrikaj stepoj.

La gvidistoj, probable, malĝuste taksis la distancon: la vojaĝantoj estis irantaj jam naŭ tagojn, sed signoj de proksimeco de homa loĝejo ankoraŭ ne renkontiĝis. La brako de la libiano saniĝis, la negro kun la rompita kruro jam sidis sur la brankardo kaj vespere en bivakoj gaje saltadis kaj ridinde krabladis ĉe lignofajro, ĝojigante la kamaradojn per sia saniĝo. Nur Pandiono plu kuŝis muta kaj indiferenta, kvankam nun Kidogo kaj Kavi devigadis lin pli multe manĝi.

Kaj la svarma vivo de la stepo plu disfloradis ĉirkaŭe pro la pluvoj.

Milionoj da insektoj sonore zumis kaj susuris super herbo, buntaj birdoj preterflugadis kiel bluaj, flavaj, smeralde verdaj kaj velure nigraj vizioj inter interplektaĵo de grizaj malglataj branĉoj. En la varmega aero ĉiam pli ofte aŭdiĝadis laŭtaj krioj de etaj otidoj: «mak-har! mak-har!»

Kavi pli proksime konatiĝis kun Afriko.

Senbruaj kaj trankvilaj grizaj rokoj de elefantoj nemalofte preternaĝadis super herbo, la gigantaj haŭtaj oreloj celis al la homoj, brilanta blankeco de la dentegoj akre kontrastis apud la serpentumantaj malhelaj rostroj. La potencaj animaloj plaĉis al la etrusko — ilia saĝa konduto tiel forte diferencis disde maltrankvilo de antilopoj, disde kolero de rinoceroj, disde streĉa kaŝiĝemo de rabobestoj. Fojfoje la homoj sukcesadis kaŝobservi ripozon de la majestaj gigantoj: la grego, kaŝiĝante en ombro de arboj, senmove staris, dense amasiĝinte. Grandegaj maljunaj maskloj malalte klinadis siajn grandfruntajn kapojn, pezigitajn de la fleksitaj dentegoj; femaloj, kun pli plataj fruntoj, tenis dum dormo la kapojn pli alte. Unufoje la antaŭirantoj renkontis solecan maljunan elefanton. La giganto dormis, starante rekte en varmego. Ĝi ekdormis, evidente, en ombro, poste la suno moviĝis, kaj la elefanto, profunde dormante, ne sentis la varmegon. Kavi longe admiris la potencan giganton.

La elefanto staris, kiel skulptaĵo, facile dismetinta la malantaŭajn krurojn. La mallevita rostro estis fleksita en ringon, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, la maldika vosto pendis de sur la oblikva postaĵo. La dikaj, fleksitaj dentegoj estis minace elstarantaj antaŭen, per la finoj larĝe disirante al flankoj.

Tie, kie arboj estis pli maloftaj, oni ofte renkontadis animalojn de neordinara aspekto. Iliaj longaj kruroj portis mallongan korpon kun kruta, klinita malantaŭen dorso. La antaŭaj kruroj estis multe pli longaj ol la malantaŭaj. La dorso ekde la masivaj ŝultroj kaj larĝa brusto estis transiranta en neordinare longan, klinitan antaŭen kolon, sur kiu sidis negranda kapo kun mallongaj kornetoj kaj grandaj tubformaj oreloj. Tio estis ĝirafoj. La animaloj renkontiĝadis per gregoj je de kvin ĝis cent anoj. Neforgeseblan spektaĵon prezentis granda grego de ĝirafoj sur malfermita loko: ŝajnis, arbaro, klinata de vento, moviĝis en hela lumo, deĵetante makulojn de bizaraj ombroj. Ĝirafoj moviĝis jen trote, jen per strangaj saltoj, subfleksante la antaŭajn krurojn kaj malproksime etendante la malantaŭajn. Ilia bunta felo — hel-flava reto de mallarĝaj strietoj, disigitaj per grandaj nigraj neregulaj makuloj, mirinde similis ombron de arboj, sub kiuj la animaloj estis tute nevideblaj. Ili singarde deŝiradis per la lipoj foliojn de sur altaj branĉoj, satiĝante sen avido; iliaj grandaj sentivaj oreloj turniĝadis en ĉiuj direktoj.

Ofte super la ondiĝanta herba maro aperadis vico de koloj — tiuj strangaj animaloj estis malrapide irantaj, portante sur dek-ulna alto la fierajn kapojn kun brilantaj nigraj okuloj.

La diskretaj moviĝoj de ĝirafoj estis belaj, la senmalutilaj animaloj vokis nevolan simpation.

Plurfoje la vojaĝantoj aŭdis tra herba muro koleran ronkadon de rinocero, sed ili jam lernis eviti la malbone vidantajn ferocajn monstrojn, kaj eventuala renkontiĝo ne plu teruris la ekssklavojn.

La vojaĝantoj moviĝis anservice, paŝante laŭ la spuroj de la antaŭuloj laŭ malvastaj koridoroj de alta herbo — nur lancoj kaj kapoj, ĉirkaŭvolvitaj per ĉifonoj kaj folioj, balanciĝis super ĉifitaj tigoj. Ĉe la flankoj estis senfine etendiĝanta monotona balanciĝanta muro. La herbo kaj la arda ĉielo persekutadis la vojaĝantojn tage, herbajn murojn ili vidis nokte en sonĝoj, al ili ŝajnis, ke ili por ĉiam perdiĝis en sufoka susuranta senfineco. Nur en la deka tago antaŭ la taĉmento aperis malalta ĉeno de klifoj, ŝirmita de blua nebulo. Leviĝinte sur ilin, la vojaĝantoj trafis sur gruzan altebenaĵon, prikreskitan de arbustoj kaj senfoliaj arboj, kies branĉoj, kiel multo da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la ĉielo. Venena verda koloro estis sama ĉe la malaltaj trunkoj kaj ĉe la branĉoj; la arboj similis rondajn brosojn, glate tonditajn supre kaj starigitajn sur mallongaj bastonoj. En densejoj de tiuj arboj regis akra, forta odoro, la fragilaj branĉoj facile rompiĝadis pro vento, kaj en la lokoj de rompo eliĝadis abunda suko. Ĝi estis simila al densa lakto kaj rigidiĝadis per longaj grizaj gutoj. La gvidistoj hastis trai tiun ĉi neordinaran arbaron, kredigante, ke se la vento plifortiĝos, do la fragilaj arboj komencos faladi ĉirkaŭe kaj povos premmortigi homojn.

Post la arboj ree sterniĝis la stepo, kovrita de montetoj kaj prikreskita de verda freŝa herbo. De sur pinto de monteto antaŭ la vojaĝantoj neatendite malfermiĝis kultivitaj kampoj, aliĝantaj al strio de densa kaj alta arbaro. En profundo de la arbaro estis videbla interspaco, tie sur altaĵo situis multegaj konusaj kabanoj. La monteto estis ĉirkaŭigita per masiva palisaro. Peza pordego el malglataj traboj rigardis rekte al la vojaĝantoj, ornamita supre per girlando de leonaj kranioj, blankiĝintaj sub la suno.

Altaj severaj batalistoj eliris el la pordego renkonten al la malrapide leviĝanta supren taĉmento de la eksaj sklavoj. La indiĝenoj similis al nubianoj, nur ilia haŭto havis iomete pli helan bronzan koloron.

En la manoj la batalistoj tenis lancojn kun grandegaj pintoj, similaj al mallarĝaj glavoj. La batalistoj estis apogantaj sin je grandaj ŝildoj, pripentritaj per nigra-blanka ornamaĵo. Klaboj el nigra ligno, tre malmola kaj peza, pendis sur la zonoj el ĝirafaj feloj.

De sur la deklivo de la monteto malfermiĝis pitoreska pejzaĝo. Sur ora stepa herbo klare distingiĝis freŝa smeralda verdo de riveraj bordoj, kadranta mallarĝan bluetan rubandon de brilanta rivero. Malforte tremetis arbustoj, kronitaj de rozkoloraj lanugaj globetoj. De sur arboj pendis grapoloj de flavaj kaj blankaj floroj.

Longe daŭris anticipaj intertraktoj. Kiel tradukanto servis la negro kun la rompita kruro, krediganta, ke li devenas el tiu ĉi popolo. Apogante sin je bastono, li eksaltadis sur unu piedo al la batalistoj, signinte al siaj kamaradoj halti.

Kavi, la sklavo kun la rompita kruro, Kidogo, unu nubiano kaj unu el la nomadoj estis enlasitaj en la pordegon kaj kondukitaj en la kabanon de la estro.

La restintoj antaŭ la pordego malpacience atendis la kamaradojn, malklareco turmentis ilin. Nur Pandiono, senmova kaj indiferenta, kuŝis sur la brankardo, demetita de sur azenoj. Ŝajnis, ke pasis tre multe da tempo. Finfine en la pordego aperis la etrusko, akompanata de tuta amaso da viroj, virinoj kaj infanoj. La loĝantoj de la vilaĝo afable ridetis, svingadis larĝajn foliojn kaj parolis nekompreneblajn, sed amike sonantajn vortojn.

La pordego malfermiĝis, la ekssklavoj ekiris inter grandaj kabanoj, konstruitaj en aspekto de regulaj argil-vergaj ringoj, kovritaj per konusaj ĉapoj el longaj tigoj de malmola herbo.

Sur kampeto sub du arboj staris tre granda kabano kun markezo antaŭ la enirejo. Ĉi tie kolektiĝis la estroj por pririgardo de la venintoj. Ĉirkaŭe tumultis preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo, emociitaj de la neordinara okazaĵo. Laŭ peto de la ĉefa estro la negro kun la rompita kruro ripetis la rakonton pri la terura ĉaso al rinocero, ofte almontrante kviete kuŝantan Pandionon.

La loĝantoj de la vilaĝo esprimis per krioj de admiro, miro kaj teruro siajn impresojn pri la senekzempla afero, farita laŭ ordono de la minaca faraono de Ta-Kem.

La ĉefa estro leviĝis kaj turnis sin al sia popolo kun mallonga parolo, nekomprenebla por la venintoj. Aprobaj krioj estis la respondo. Tiam la estro aliris al la atende starantaj vojaĝantoj kaj, ĉirkaŭmontrinte per la mano la vilaĝon, klinis la kapon.

Kavi tra la negro-tradukanto dankis la estron kaj la popolon pro gastemo. La vojaĝantoj estis invititaj vespere al festeno omaĝe de ilia veno.

Amaso de loĝantoj ĉirkaŭis la brankardon de Pandiono. Viroj rigardis al la vundito kun estimo, virinoj — kun kompato. Junulino en blua mantelo kuraĝe eliris el la amaso kaj kliniĝis super la juna heleno. Ŝajnis, Pandiono, sunbruniĝinta dum longa tempo de estado sub la suno de la Nigra Tero kaj de la lando Nub, diferencis de aliaj loĝantoj de sudaj stepoj nur per hela, oreca tono de la haŭto. Tamen implikiĝintaj kaj kungluiĝintaj bukloj de liaj kreskintaj haroj, regulaj trajtoj de la maldikiĝinta vizaĝo ĉe pli proksima pririgardo montris fremdlandan devenon.

Influata de kompato al la bela, senhelpe sterniĝinta juna heroo, la junulino singarde etendis la manon kaj karese deŝovis de sur la frunto de Pandiono tufon de haroj, falintaj sur la vizaĝon.

Malrapide leviĝis la peziĝintaj palpebroj, larĝe malfermiĝis la okuloj de antaŭe ne vidita ora koloro, kaj la junulino facile tremeris. Sed la okuloj de la nekonato ne vidis ŝin, la malheliĝinta rigardo estis indiferente celita al supre balanciĝantaj branĉoj.

— Iruma! — vokis la junulinon amikinoj.

Al la brankardo aliris Kidogo kaj Kavi, levis kaj forportis la vunditan amikon, kaj la junulino restis sur la loko, mallevinte la okulojn kaj subite iĝinte same senmova kaj indiferenta, kiel la juna heleno, altirinta ŝian atenton.




lando Kuŝ — regiono de la Nila valo kaj Nubio, inter la dua kaj la kvina kaskadoj, inkludinta antikvajn landojn Iam kaj Karoj. La lando Iertet situis pli malalte laŭ la fluo de la dua kaskado, la lando Vavat — inter la Pordego de la Sudo kaj la lando Iertet.
kaverna templo — la kaverna templo de Ramseso II en Ibsambul.
la faraono — obeiginto de la lando Nub — Sensuert III, la legenda Sezostris (1887–1849 jj. a.n.e.), faraono de la XII dinastio (2000–1788 jj. a.n.e.), famiĝinta per grandegaj konstruaj laboroj.
la rivero de Aromoj — Atbara, la dekstra alfluanto de Nilo.
arboj kun ombrelaj foliaroj — ombrelformaj akacioj, kaj ankaŭ ombrelaj formoj de mimozoj.
arboj kun nealta trunko de monstra dikeco — baobabo, specifa arbo de afrikaj savanoj.
orikso — granda antilopo, hejmigita en Antikva Egiptujo.
helaj rinoceroj — la blanka rinocero estis en antikvaj tempoj multe pli multenombra en la nordo de Sudano.
la Suda Korno — la antikva nomo de la Gvinea golfo.
hel-ruĝa tero — laterito, ruĝa fereca grundo, kreiĝanta en sudaj landoj ĉe erozio de elsputitaj vulkanaj masoj.
faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj — sanseviero, originala vegetaĵo de sekaj lateritaj stepoj.
dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj — antilopo de Waller, aŭ ĝirafa litokranio, kun longa kolo, ekstaranta sur la malantaŭajn piedojn, por atingi foliojn de arboj.
herbo, kies tuberoj eligadis milionojn da etaj dornoj — dornaj tuberoj de herbo askanito.
grandegaj bovoj — afrikaj bubaloj.
kies branĉoj, kiel multo da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la ĉielo — kandelabra eŭforbio el familio eŭforbiacoj, ekstere simila al kakto (karakteriza vegetaĵo de afrika dezerto).