«Di pi yu chou — la Tero estis naskita je la horo de Bovo (alie Demono, je la dua horo de nokto)».
Malnova ĉina-rusa vortaro de episkopo Inocento. Pekino, 1909.

Prologo


En la lernejo de la tria ciklo komenciĝis la lasta lernojaro. Fine de ĝi la lernantoj sub gvido de jam elektitaj mentoroj devos komenci plenumadon de heraklaj heroaĵoj. Preparante sin al memstara vivo, la gejunuloj kun speciala intereso studis sinoptikaĵon de historio de la homaro de la Tero. La plej grava oni opiniis studon de ideaj eraroj kaj de malĝusta direkto de la socia organizo sur tiuj ŝtupoj de evoluo de la socio, kiam la scienco donis eblon regi sortojn de popoloj kaj landoj unue nur ete, kaj poste plene. La historio de la homoj de la Tero estis komparata kun multaj aliaj civilizoj sur foraj mondoj de la Granda Ringo.

Supraj blukadraj fenestroj kun opaleskaj vitroj estis malfermitaj. Malantaŭ ili apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de ondoj kaj susuro de vento en foliaro — eterna muziko de la naturo, kreanta humoron de trankvila meditado. Silento en la klasĉambro, pensemaj klaraj okuloj... La instruisto ĵus finis sian lekcion.

Senbrue mallevinte kurtenojn sur grandajn ekranojn kaj per premo de butono foriginte sub la katedron la stereoprojekciilon de TVF, li eksidis, admire rigardante al la koncentriĝintaj vizaĝoj. Ŝajne, la lekcio estis sukcesa, kvankam estis tre malfacile kunigi la malgrandan kaj la grandan, la potencan ekflugon de la homaro kaj la abismon de malfeliĉo de la pasintaj tempoj, la kortuŝajn mallongajn ĝojojn de apartaj homoj kaj la terurajn kraŝojn de ŝtatoj.

La instruisto sciis — post la silento sekvos demandoj, des pli sciavidaj, ju pli tuŝis la junulojn la historia bildo, pripentrita de li. Kaj, atendante la demandojn, li penis diveni, kio pleje interesis la lernantojn hodiaŭ, kio povis resti nekomprenita... Probable, tio estis la psikologio de homoj en malfacilaj epokoj de transiro disde malaltaj sociaj formoj al la altaj, kiam kredon je nobleco kaj honesto de la homo, je lia hela estonteco, rodis amasiĝo de mensogo, sensenca krueleco kaj timo. Duboj senarmigadis luktantojn por transformo de la mondo aŭ faris homojn indiferentaj pri ĉio pigraj cinikuloj. Kiel kompreni terurajn amasajn psikozojn fine de la EDM — la Erao de la Disa Mondo, kiuj kaŭzis detruojn de kulturoj kaj buĉadojn de la plej bonaj homoj? La junuloj de la EKM — la Erao de Kuniĝintaj Manoj — estas senfine malproksimaj de ĉio ligita kun la histerie streĉa nervozeco kaj timoj de la pasintaj tempoj...

La pensoj de la instruisto rompiĝis, kiam el post la tabletoj en malsamaj vicoj samtempe levis sin knabino kaj knabo, similaj inter si per maniero larĝe malfermi la okulojn, kio donis al ambaŭ mirigitan aspekton. Ili rigardis unu al la alia, kaj la junulo levis la manon per la manplato supren, — gesto de demando.

— Ĉu estas ĝuste diri, ke la tuta historia sperto asertas neeviteblan venkon de la altaj formoj super la malaltaj tiel en evoluo de la naturo, kiel en ŝanĝo de sociordoj? — komencis la junulo.

— Ĝuste, Lark, se ne atenti esceptajn kondiĉojn, kiuj estas tre raraj, kiel ĉio, kio foriras ekster limojn de la granda dialektika procezo de mezumado, — respondis la instruisto.

— Ekzemple, la okazo de Zirda, sur kies malvivaj ruinoj kreskas nigraj papavoj? — demandis Puna, tiriĝante alten per tuta sia malalta staturo.

— Aŭ de aliaj planedoj, malkovritaj pli poste, — aldonis la instruisto, — kie estas ĉio por la vivo: lazura firmamento de granda atmosfero, travidebla maro kaj puraj riveroj, varma suno. Sed ventoj blovŝutas senvivajn sablojn, kaj ilia bruo kune kun bruo de maro aŭ tondro estas la solaj sonoj, rompantaj silenton de gigantaj dezertoj. Pensanta vivo en freneza misvojiĝo murdis sin kaj ĉion vivan, apenaŭ tuŝinte la potencon de atomo kaj kosmo.

— Sed ni jam loĝigis ilin, ĉu?

— Ho jes! Sed ĉu tio gravas por tiuj, kies spuroj dispolviĝis antaŭ milionoj da jaroj, konservinte nenion, el kio ni povus kompreni, kiel kaj por kio ili neniigis sin kaj la tutan vivon de sia planedo!

En la trairejon inter la tabletoj glitis Ajoda — silentema kaj flameca, laŭ ĝenerala opinio de la klaso simila al antikvaj junulinoj de Suda Azio, kiuj portadis en hararoj aŭ malantaŭ zonoj akregajn ponardojn kaj kuraĝe uzadis ilin por defendi sian honoron.

— Mi ĵus legis pri mortintaj civilizoj de nia Galaksio, — diris ŝi per malalta voĉo, — ne murditaj, ne memmortigintaj, sed ĝuste mortintaj. Se konserviĝis heredaĵo de iliaj pensoj kaj aferoj, do iufoje tio estas danĝera veneno, kiu povas veneni ankoraŭ nematuran socion, blinde akceptintan la pseŭdan saĝon. Iufoje tio estas valorega sperto de milionjara lukto por liberiĝo el katenoj de la naturo. Esplorado de pereintaj civilizoj estas same danĝera, kiel malkonstruado de antikvaj arsenaloj, de tempo al tempo renkontataj sur nia planedo. Mi dezirus dediĉi mian vivon al tiaj esploroj, — mallaŭte aldonis la junulino.

— Ŝajne ni deflankiĝas de tio, de kio komencis Lark, — diris la instruisto.

— Puna demandis neĝuste, — levis sin diketa nigrahara knabo. Li ĵetis rigardon malantaŭen al la kamaradoj, plejmulto da kiuj levis la manojn, preskaŭ saltante pro malpacienco.

— Ĉu necesas kompreni tiel, ke komenciĝinta evoluo de socio estas nepre aŭ transiro en la pli altan, komunisman formon, aŭ ĉies pereo? Kaj nenio alia? — daŭrigis li.

— La formulo estas malĝusta, Kimi, — kontraŭdiris la instruisto. — Ne eblas egaligi la procezon de socia evoluo al du pesiltasoj. Inter civilizoj, kiujn ni konas laŭ la Ringo, estas konataj okazoj de rapida kaj facila transiro al la supera, komunisma socio. Ni ĵus parolis pri la neniiĝo de la disiĝinta mondo, kiu atingis grandajn sciencajn kaj teĥnikajn sciojn. Okazadis periodoj de longa tumulto, de buĉaj militoj, deĵetintaj homarojn de kelkaj planedoj malantaŭen, en mizeron kaj sovaĝon. Komenciĝis nova leviĝo, nova milito — kaj tiel okazis kelkfoje, ĝis la produktivaj fortoj de la planedo forkonsumiĝis kaj teĥnike degeneris. Tiun degeneron la posteuloj devis korektadi dum jarcentoj, malgraŭ senlima povo de la supera socia formo kaj helpo de la saĝo de la Granda Ringo.

— Sed ankaŭ tiam la veno de tiu formo de komunisma socio estis neevitebla, ĉu?

— Certe!

— Tiuokaze mi malĝuste formulis la demandon, — post ioma pensado diris Kimi. — Ĉu estas konataj okazoj, kiam homaro sur iu alia planedo atingis altan nivelon de scienco, teĥniko, produktivaj fortoj, sed ne iĝis komunisma kaj ne pereis pro teruraj fortoj de trofrua scio? Ĉu multas tiaj esceptoj el la ĝenerala leĝo de evoluo, kiu, se ĝi estas ĝenerala, devas ilin havi?

La instruisto pensis dum minuto, mallevinte la rigardon al la diafana verda pupitro de la katedro, sur kiu dum la lekcio lumis necesaj informoj kaj ciferoj.

La mirinda historio de la planedo Tormans estis sensacio en la memoro de la pli maljuna generacio. Certe, pri ĝi sciis ankaŭ liaj junaj lernantoj. Multajn librojn, filmojn, kantojn kaj poemojn naskigis la epopeo de la stelŝipo «Malhela Flamo». Dek tri ĝiaj herooj estas eternigitaj per monumenta grupo el brilanta ruĝeta ŝtono sur malgranda altebenaĵo Revat, ĝuste sur tiu loko, de kiu komencis sian vojon la stelŝipo.

La klaso silente atendis. Lernantoj de superaj klasoj estis sufiĉe trejnitaj pri eltenado kaj sinregado. Sen eduko de tiuj necesaj trajtoj homo ne povis plenumi heraklajn heroaĵojn, nek eĉ komenci ilin.

— Ĉu vi diris pri la planedo Tormans? — finfine ekparolis la instruisto.

— Ni scias nur pri ĝi! — ĥore respondis la lernantoj. — Kaj kiom estis da aliaj, similaj al ĝi?

— Mi ne povas diri sen detalaj esploroj, — la instruisto ridetis iomete senhelpe, — mi estas historiisto de la Tero kaj scias pri civilizoj de aliaj planedoj nur ĝenerale. Ĉu necesas rememorigi al vi, ke por ekspliko de komplikega procezo de historio de aliaj mondoj necesas tre profunda penetro en esencon de fremdaj por ni ekonomio kaj socia psikologio.

— Eĉ por kompreni, ĉu bonas aŭ malbonas la civilizo, ĉu portas ĝi ĝojon aŭ malĝojon, disfloron aŭ pereon? — respondis sidinta ĉe la fenestro knabo, malsimila al aliaj per sia seriozeco.

— Eĉ por tio, Miran, — konfirmis la instruisto. — Alie ni ne diferencos de niaj prauloj, rapidaj en agado kaj nematuraj en penso. Mi diris al vi pri planedoj, pereintaj pro malsaĝo, sed ja estis ankaŭ aliaj mondoj, kie neniu iun murdis, tamen racihava vivo sur ili finiĝis, kiel oni diris en antikvaj tempoj, per «natura» maniero. La pensanta specio sur tiuj planedoj formortis, kiel formortas neeviteble ĉiuj anstataŭantaj sin specioj de animaloj, kaj kiel formortos ankaŭ la homo, se li neglektos ekkonon de biologiaj fenomenoj en ilia historia evoluo. Tiuj planedoj, komfortaj kaj belaj, estis transdonitaj fare de iliaj formortantaj loĝantoj al la aliaj, por kiuj plej konvenis iliaj naturaj kondiĉoj. Ĉiuj informoj estis transsendataj laŭ la Granda Ringo, kaj loĝigo okazis post kiam foriris la lastaj reprezentantoj de la pereanta civilizo kaj laŭ la Ringo traflugis signalo de morto.

— Kiel la Kavaliroj de Feliĉo, — diris sinĝenema Kunti, — sed ni ja malbone konas eĉ Tormans-on. Certe, ĉiu legis, sed nun, kiam ni studis nian historion, ni pli ĝuste komprenos Tormans-on.

— Des pli ke la planedo estas loĝata de niaj homoj, posteuloj de la teranoj, kaj ĉiuj procezoj de ĝia evoluo estas analogiaj al la niaj, — konsentis la instruisto. — Tio estas bona ideo. Mi petos en la Domo de Historio «steleton» de memormaŝino kun plena rakonto pri la ekspedicio al Tormans. Por ĝia spektado ni devas prepariĝi. Interkonsentu kun la distribua buroo pri liberiĝo disde aliaj lekcioj. Iu el vi, kiu interesiĝas pri kosmofiziko, ekzemple Kimi, preparu por morgaŭ referaĵon pri unuaj stelŝipoj de rekta radio, por ke vi komprenu la etoson kaj zorgojn de la ŝipanoj de «Malhela Flamo». Poste ni veturos al la altebenaĵo Revat, al la monumento, dediĉita al la ekspedicio. Tiam la «steleto» donos al vi plenan komprenon de ĉio okazinta...

Post du tagoj la supera klaso de la lernejo SP LC-401 gaje dissidiĝis sub travidebla kupolo de giganta vagono de la Spirala Vojo. Tuj kiam la trajno atingis sian rapidon, en la centra trairejo aperis Kimi kaj deklaris, ke li pretas legi la referaĵon. Aŭdiĝis energiaj protestoj. La lernantoj estis pruvantaj, ke ne sufiĉos atento — estas tro interese rigardi al disaj flankoj. La instruisto pacigis ĉiujn per konsilo aŭskulti la referaĵon en la mezo de la vojaĝo, kiam la trajno veturos tra la frukta zono, larĝa ĉirkaŭ kvarcent kilometrojn, — tio estas du horoj da veturado.

Kiam en la fenestroj aperis senfinaj, geometrie ĝustaj vicoj de arboj surloke de antaŭa dezerta stepo Dekano, Kimi instalis en la trairejo malgrandan projekciilon kaj direktis al la vando de la salono kolorajn radiojn de ilustraĵoj.

La junulo rakontis pri la malkovro de la spirala naturo de la universo, post kiu oni sukcesis solvi la problemon de malproksimegaj interstelaj flugoj. Pri dupolusa konstruo de la mondo matematikistoj sciis jam en la EDM, sed fizikistoj de tiu tempo komplikis la demandon per naiva imago pri la kontraŭmaterio.

— Nur pensu! — ekkriis Kimi. — Ili opiniis, ke ŝanĝo de supraĵa ŝargo de partiklo ŝanĝas ĉiujn ecojn de materio kaj transformas «normalan» materion de nia mondo en kontraŭmaterion, kunpuŝiĝo kun kiu kvazaŭe devas kaŭzi plenan anihilacion de materio! Ili rigardis en nigron de la nokta ĉielo, povante nek klarigi ĝin, nek kompreni, ke la vera kontraŭmondo estas apude, nigra, senluma, nesentebla por aparatoj, agorditaj por riveli nian, helan mondon...

— Ne tro pasiu, Kimi, — haltigis la junulon la instruisto, — vi faras eraron, malbone juĝante pri la prauloj. Ĝuste en la fino de la EDM, en la epoko de formortado de malnovaj principoj de la socia vivo, la scienco estis iĝanta la gvida forto de la socio. Tiam estis disvastiĝintaj tiaj mallarĝaj kaj, mi dirus, maljustaj juĝoj pri prauloj. Ĉu estas malfacile kompreni, ke malĝusta aŭ neĝusta aspekto de fenomeno estos eraro nur rezulte de malhoneste aŭ stulte orientita esploro? Kaj ĉiuj ceteraj «eraroj» de prauloj dependas de ĝenerala nivelo, sur kiu troviĝis la scienco en ilia tempo. Provu por momento imagi, ke, malkovrante centojn da elementaj partikloj en la mikromondo, ili ankoraŭ ne sciis, ke ĉio ĉi estas nur malsamaj aspektoj de moviĝo sur malsamaj niveloj de la anizotropa strukturo de la spaco kaj tempo.

— Ĉu vere? — Kimi ruĝiĝis ĝis la oreloj. La instruisto kapjesis, kaj la konfuzita junulo daŭrigis, sed jam malpli fervore:

— La kontraŭmondon, la nigran mondon, sciencistoj nomis Tamas, laŭ la nomo de oceano de senefika energio en la antikva hinda filozofio. Ĝi estas ĉiurilate kontraŭa al nia mondo kaj tial estas absolute neperceptebla per niaj sensoj. Nur antaŭnelonge per specialaj aparatoj, kvazaŭ speciale «reversitaj» rilate al aparatoj de nia mondo, konvencie nomita la mondo Ŝakti, oni komencis palpi eksterajn konturojn de Tamas. Ni ne scias, ĉu ekzistas en Tamas analogiaj al la niaj formiĝoj de steloj kaj planedoj, kvankam, laŭ la leĝoj de dialektika filozofio, moviĝo de materio devas esti ankaŭ tie.

— Estas malfacile imagi, sed kiel interese sonas — «nevidebla suno de Tamas»! — ekkriis Rer.

— Kaj nevidebla planedo, loĝata de samaj, kiel ni, estaĵoj, penantaj penetri en abismon de nia mondo! — sonoris el malantaŭa vico voĉo de Ivetta.

— Kaj tutaj stelaj sistemoj, galaksioj kun negativa gravito, kun negativaj ecoj de kampoj tie, kie ĉe ni ili estas pozitivaj, kun morta senmoveco, kie ĉe ni estas moviĝo. Kaj ĝenerale ĉio estas mala! — daŭrigis Ajoda, apogiĝinta per la kubuto al mola elstaraĵo de flanka fenestro.

— Cetere, pri galaksioj. Iliaj klasikaj spiralaj formoj estis konataj jam por unuaj inventintoj de teleskopoj, — daŭrigis Kimi, — sed necesis kelkaj jarcentoj, por kompreni en ili realan reflektiĝon de la strukturo de la universo — fibrojn, aŭ, pli ĝuste, tavolojn de nia mondo, intertavoliĝanta kun Tamas kaj kune kun ĝi tordita en senfinan spiralon. Kaj samaj estas apartaj elementoj, de galaksioj ĝis atomoj, sur ĉiu ŝtupo kun siaj specialaj trajtoj de la universalaj leĝoj. Evidentiĝis, ke lumo kaj aliaj radioj neniam propagiĝas en la universo rektlinie, sed volviĝas spirale, samtempe glitante laŭ helicoido kaj ĉiam pli disvolviĝante ĉe malproksimiĝo disde observanto. Ricevis klarigon kunpremiĝo kaj malkunpremiĝo de lumaj ondoj kun mallongigo de ili dum eniro en spiralon, kaj ŝajna diskurado de steloj kaj galaksioj en malproksimaj spiraleroj. Oni komprenis la ekvacion de Lorenc kun ĝia ŝajna malapero de tempo kaj kresko de maso ĉe luma rapido. Ankoraŭ paŝo — kaj estis komprenita la nul-spaco, kiel limo inter la mondo kaj la kontraŭmondo, inter Ŝakti kaj Tamas, kie estas reciproke ekvilibritaj kaj neŭtrigitaj la polusaj punktoj de spaco, tempo kaj energio. La nul-spaco same estas volvita en spiralon konforme al ambaŭ mondoj, sed... — La junulo stumblis. — Mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni, kiel aperas eblo moviĝi en ĝi, preskaŭ momente atingante ajnan punkton de nia universo. Oni klarigis al mi proksimume, ke la stelŝipo de rekta radio iras ne laŭ la spirala vojo de lumo, sed kvazaŭ transverse de ĝi, laŭ la longa akso de helico, uzante anizotropion de la spaco. Krome, la stelŝipo rilate de la tempo kvazaŭ staras surloke, kaj la tuta spiralo de la mondo turniĝas ĉirkaŭ ĝi... — Kimi, ruĝiĝante, senhelpe skuis la kapon, akompanata de rido de siaj kamaradoj.

— Vi vane tiel dankas Kimi-n, — malkontente levis la manon la instruisto, — en la nova bildo de la universo ankoraŭ multo estas atingebla nur per matematika «palpado» de apartaj fenomenoj. Vi forgesis, ke la scienco moviĝas en mallumo de nekonataj profundoj de la mondo, simile al blindulo kun etenditaj manoj, palpante malklarajn konturojn. Kaj nur post giganta laboro kreiĝas aparatoj de esploro, povantaj prilumi la nekonatan kaj aldoni ĝin al la ekkonita. — La instruisto ĉirkaŭrigardis la eksilentintajn lernantojn kaj finis: — Kimi ne diris pri ankoraŭ unu afero, grava. Delonge oni divenis domajnojn da negativa gravito en la kosmo, sed nur antaŭ tri jarcentoj ili ricevis sian klarigon, kiel enfalaĵoj el nia mondo en Tamas-on aŭ en la nul-spacon. Iufoje en ili senspure malaperadis stelŝipoj de aliaj civilizoj, ne adaptitaj al moviĝo en la nula spaco. Eĉ pli granda danĝero minacas al la stelŝipo de rekta radio. Pro eĉ minimuma eraro en ekvilibro de kampoj ĝi riskas forgliti aŭ en nian spacon Ŝakti, aŭ en la spacon Tamas. El Tamas ne eblas reveni. Ni simple ne scias, kio okazas tie kun niaj objektoj. Ĉu okazas momenta anihilacio, aŭ ĉiuj aktivaj procezoj same momente frostiĝas, transformante, ekzemple, stelŝipon en pecon da absolute malviva materio (tiu nova nocio de materio same estis konsekvenco de la malkovro de Tamas). Nun vi povas imagi la danĝeron, kiun spertis la unuaj SRR-oj — Stelŝipoj de Rekta Radio, — kaj inter ili «Malhela Flamo». Sed homoj kuraĝis al tiu terura risko. La eblo momente penetri en necesan punkton de la spaco meritis ajnan riskon. Ja tute antaŭnelonge atingo de senfinaĵo de la kosmo ŝajnis absolute neebla, videblis neniuj vojoj al solvo de tiu malbeno de ĉiuj epokoj kaj ĉiuj civilizoj de la kosmo, kuniĝintaj en la Granda Ringo, sed vidintaj unu la alian nur sur ekranoj de Eksteraj Stacioj. Pasis tricent jaroj, post kiam la homaro eniris en la EKM-on — la novan eraon. Realiĝis la kuraĝa revo de homoj, kaj malproksimaj mondoj nun situas de ni sur distanco de etendita mano — laŭ tempo. Certe, en la praktiko la moviĝo de SRR ne estas momenta. Necesas tempo por foriro en la nul-spacon, tempo por tre komplika kalkulo de la elirpunkto kaj por tirado de la stelŝipo el la proksima punkto ĝis la celo per ordinaraj anamezonaj motoroj kun subluma rapido. Sed kio estas du-tri monatoj da tia laboro kompare kun milionoj da lumjaroj da ordinara spiral-luma vojo en nia spaco! Eĉ kresko de rapido ekde testudo ĝis ordinara stelŝipo estas nenio kompare kun SRR.

Kvazaŭ ilustrante la vortojn de la instruisto, la trajno plonĝis en longan tunelon. Opala lumo ekbrulis en la vagono, kontrastigante netravideblan mallumon trans la fenestroj. Subite ekflamis kaj malfermiĝis senlima ebenaĵo, surkreskita de arĝenteca herbo. Vaste ekturniĝis, diskurante, kirloj, levitaj per la rapida iro de la vagonoj. Brile blua strio malproksime signis ŝtupajn antikvajn montojn, inter kiuj en la direkto al la Hinda oceano troviĝis la altebenaĵo Revat. Ĝi estis proksime de la stacio, kaj por atingi ĝin, la junaj vojaĝantoj bezonis nenion, krom propraj kruroj, sufiĉe trejnitaj por irado kaj kurado.

La malproksima bordo estis divenebla nur per kolornuancoj de la ĉielo kaj de la suno, malleviĝanta por subiro. Herbo vipadis nudajn krurojn de la vojaĝantoj, kaŭzante brulantan jukon, vento blovis al iliaj dorsoj per seka varmego. Leviĝantaj fluoj de aero per glima muro ĉirkaŭis ringon de plataj montetoj. Grimpinte sur la intermontan punkton, la gejunuloj haltis. Neatendita bosko de gigantaj sekvojoj estis kaŝanta la centron de la altebenaĵo. Tridek kvar larĝaj vojetoj — laŭ la nombro de la ĉefaj sektoroj de la Granda Ringo — disiris el la bosko al deklivoj de ĉirkaŭantaj montetoj el bruna bazalto, vertikale detranĉitaj kaj kovritaj per iuj bareliefoj. La lernantoj ne rigardis ilin atente, strebante laŭ blanka ŝtono de la ĉefa vojo al la bosko. Nur du rondaj kolonoj el nigra granito markis la enirejon. Sub sekvojaj branĉoj, etenditaj en giganta alto, malfortiĝis la blindiga suno kaj eksilentis la susuro de la vento. Severa potenco de la altegaj trunkoj devigis mallongigi paŝojn kaj malaltigi voĉojn, kvazaŭ la lernantoj penetris en forigitan disde la tuta mondo kaŝejon de mistero. Ili interrigardis kun emocio kaj sciemo, atendante ion neordinaran. Sed kiam ili eliris sur la centran kampeton, sub la antaŭan senkompatan brilon de la ĉielo, la monumento al la stelŝipo «Malhela Flamo» ŝajnis al ili tro simpla.

Modelo de la ŝipo — duonsfera kupolo el malhel-verda metalo — estis dissekcita per kruda rekta fendo, kvazaŭ dishakita per kolosa glavo. Ĉirkaŭ la soklo sub ringa elstaraĵo estis skulptaĵoj de homoj. La placeto — la bazo de la monumento — konsistis el streĉe volvita spiralo el hela, spegule polurita metalo, entranĉita en nigran senbrilan ŝtonon.

Nombro de skulptaĵoj sur ĉiu duonrondo de la dishakaĵo estis malsama: kvin — okcidente, ok — oriente. La lernantoj rapide komprenis la nekomplikan simbolon.

— Tio estas la morto, disiginta la pereintojn sur la planedo Tormans kaj tiujn, kiuj revenis sur la Teron, — mallaŭte diris Ajoda, iom paliĝinte pro emocio, kaptinta ŝin.

La instruisto silente klinis la kapon.

— Kaj tiuj, kiuj revenis?

— La revenintoj vivis nelonge pro superstreĉo de la vojo kaj teruraj travivaĵoj.

Tiumomente Lark, proksimiĝinta al la okcidenta duonrondo de la skulptaĵoj, levis antaŭ si krucigitajn manojn — gesto de alvoko al silento. La ceteraj malrapide alvenis. La instruisto restis malantaŭe, rigardante al la kupolo de la stelŝipo, leviĝanta el longa ombro de la bosko kaj simila al brilanta malhela spegulo. Apud la fendo, iom malproksime de la ceteraj, staris en trankvila svelta pozo virino kun libro en la manoj. Malpezaj faldoj de ŝia vesto kun mallonga jupo strikte kuŝis sur ŝia korpo. Nur dika signala braceleto de astronaŭto super la maldekstra kubuto montris ŝian rilaton al malproksimega kosma ekspedicio. Ŝi rigardis super la libro, grandaj tufoj de densaj haroj falis sur la frunton, sulkigitan pro pensostreĉo. Sama streĉa penso speguliĝis en dolora fleksiĝo de la dikaj lipoj kaj en streketoj ĉirkaŭ la okuloj...

— Faj Rodis mem, la estro de la ekspedicio, — flustris Puna, unua alveninta al la statuoj. En silento de la monumento paŝoj laŭ la glata metalo ŝajnis defie laŭtaj, kaj la geknaboj demetis la piedvestojn.

Ankoraŭ unu virino staris turnite, elmetinte antaŭen la maldekstran ŝultron kaj merginte la manon en la pufan hararon per gesto ĉu de abomeno, ĉu de malkvieto. Ŝia vizaĝo, regule oblonga, kun evidente mongolaj trajtoj, estis turnita al la spektantoj. En la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis ega nerva streĉo. Ŝajnis, ke Tivisa Henako, la biologino de la ekspedicio, tuj ekkrios: «Vidu, kiel tio estas malbona!»

Kaj kontraste al la malkvieto de la biologino, apud ŝi, la astrofizikisto de la stelŝipo Tor Lik libere kaj trankvile kubutapogis sin al kadro de la luko, kaj la dekstran manon per gesto de trankviligo kaj defendo metis sur la ŝultron de Tivisa. Li staris, senzorge kruciginte la krurojn, kaj de tuta lia figuro estis deiranta ne fizika — por tio li estis tro juna kaj maldika — sed nerva forto. Deturniĝinte de la astrofizikisto kaj klininte la grandan kapon, la unua astronavigaciisto Vir Norin etendis la dekstran manon antaŭ la brusto de la lasta el la kvinopo — la inĝeniero de kirasa defendo Gen Atal.

La inĝeniero alte levis ambaŭ manojn, tenantajn fuston de iu primitiva armilo. Lia longa vizaĝo kun mallarĝaj proksime sidantaj okuloj estis minaca. Gen Atal montriĝis al la memoro de la Tero kiel batalanto en streĉo de batalo kontraŭ malica malamiko.

La statuoj de tiuj, kiuj por ĉiam restis sur la forega planedo kaj fordonis siajn vivojn al nekonataj homoj de Tormans, estis akre prilumataj per radioj de la subiranta suno, trairantaj tra la pintoj de la sekvojoj. La skulptaĵoj de la ok revenintoj estis en krepuska ombro, kvazaŭ kovritaj per mantelo de malĝojo.

Preskaŭ sur la dishaka linio, tute apud la kvin pereintoj kaj iomete flanke de ĉiuj ceteraj, staris, forte brakumiĝinte, du virinoj. Unu estis plenmatura, vestita en striktan maldikan bluzon kun malkovritaj ŝultroj kaj ordinaran pantalonon de astronaŭto. Ŝi rigardis oblikve el sub la mallevitaj okulharoj, amara rideto tuŝis la mallongan superan lipon. Al ŝi alpremiĝis malalta junulino en plena vesto de stelŝipanino, tio estas malpeza jaketo kun staranta kolumo kaj malstrikta pantalono. Ŝi tuta streĉiĝis en duonturno, kvazaŭ retenante elŝiriĝantajn emociojn, kaj, apogiĝante per la femuro al parto de iu aparato, rigardis al la spektantoj kun kolero, malĝojo kaj rara sur la Tero kompato, en persista vola peno kunpreminte la firme konturitan grandetan buŝon. «Kuracisto de la Stela Floto Eviza Tanet kaj antropologo-lingvisto Ĉedi Daan» — legis la lernantoj sur la piedestalo, malrapide moviĝante al la sekva skulptaĵo. La estro kaj la plej responsa specialisto de la ŝipo — la inĝeniero de anihilaciaj aparatoj Grif Rift estis montrita en fotelo de piloto, kun manoj, kuŝantaj sur konvencie skizita regpanelo. Li turnis la altfruntan, plenan je severa decidemo vizaĝon, strekitan per sulkoj de medito kaj volo, for de la aparataro al la ceteraj statuoj, kvazaŭ li subite decidis diri al siaj kamaradoj ion tre gravan. Kaj ne nur gravan — malbona mesaĝo estis klare esprimita fare de la skulptisto en la vizaĝo de la inĝeniero.

Apude, same sidante en fotelo, etendinte antaŭen la brakon kun astronaŭta braceleto, la inĝeniero de pilotaj aparatoj Div Simbel kliniĝis, ne forigante sian rigardon de Grif Rift. Li estis skulptita profile, per flanko al la spektanto. La peza kapo kun firme kunpremitaj makzeloj kontraste al la ceteraj, tre vivaj skulptaĵoj, ŝajnis ŝtone senmova sur la klinita potenca kolo. La dekstra mano premis fuston de aparato — Div Simbel atendis signalon.

Tri virinaj statuoj en la fino de la duonrondo montris tute alian humoron.

La dua astronavigaciisto Menta Kor sidis, komforte volviĝinte, metinte sub sin la krurojn, en angulo de io simila al profunda divano. Ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj sub malaltaj brovoj estis direktitaj malproksimen super rubando de komputilo. Ŝi tenis la rubandon per ambaŭ manoj preskaŭ apud la lipoj de la buŝo, duonmalfermita pro medito. La fajna skulptista majstreco sukcesis esprimi jubilantan certecon. Evidente, la astronavigaciisto sukcesis solvi ion tre malfacilan.

Neja Holli — la inĝeniero de biodefendo, same juna, kiel Ĉedi Daan, eksidis sur randeton de elstaraĵo, kliniĝinte antaŭen kaj apogiĝinte per metitaj malantaŭen manoj sur mallongaj baskuletoj de aparataro. Abrupte turninte la kapon maldekstren, ŝi rigardis kvazaŭ al subite aperinta malamiko. Severa kuraĝo esprimiĝis en tuta ŝia malrigida figuro, vestita en bluzo kun kuspitaj manikoj, malbutonumita sur la brusto. La kruroj, nudaj laŭ la tuta longo, estis krucigitaj en evidenta streĉo, kaj la maldekstra, levita pli alte, ol la dekstra, premis pedalon. Malordigitaj hartufoj falis sur la maldekstran ŝultron, la vangon kaj parte kovris la frunton.

— Ŝi pleje plaĉas al mi, — flustris Lark al la amikino, kiu staris apude. Tiu silentis, kapneinte, kaj almontris la trian stelŝipaninon. Preskaŭ nuda, kun defia konscio de speciala forto de sia korpo, ŝi rektiĝis kun alte levita brusto, ĉirkaŭpreninte per la manplatoj la nekredeble maldikan talion kaj mallevinte la okulojn. Antikva mallonga hararanĝo kadris ŝian vizaĝon, mallarĝiĝantan ĉe la akra mentono. Ĉioscia, nekaresa subrido estis sur ŝiaj lipoj kun kavetoj en la anguloj de la buŝo. Unu ŝultron kovris maldikaj faldoj de ĉizita el nigra ŝtono skarpo, ĵetita el sub la brako malantaŭ la dorson. Eble, la skulptisto estis enamiĝinta en tiun figuron, ĉiuokaze, Olla Dez, la inĝeniero de komunikado kaj filmado, enkorpiĝis en mirinde vivan statuon, plenan je sento kaj virineco.

Sed metita malantaŭ Olla sur la finon de la duonringo, la lasta stelŝipano Sol Sain ne rigardis al ŝi. Elŝoviĝinte el malantaŭ regpanelo de maŝino, la komputila inĝeniero mallarĝigis la okulojn en karesa rideto, kiu sulkigis per ruzaj faltoj lian maldikan vizaĝon. Ŝajnis, li penis vidi la transan flankon de la monumento, kie staris lia plej proksima kaj amata, nun por ĉiam kaŝita for de li.

La suno definitive subiris, la kupolo estingiĝis, kaj tropika nokto ŝtelvenis subite. Sed tuj, pro ĉeesto de vizitantoj, aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj, kaŝitaj en ringa kornico super la statuoj. En la arte krucigitaj radioj la skulptaĵoj fariĝis eĉ pli vivaj, dum ĉio ĉirkaŭe malaperis en netravidebla mallumo. La lernantoj retenis la spiron — ili kvazaŭ restis vidalvide kun la herooj de «Malhela Flamo». Ŝajnis, pasos kelkaj minutoj da atendo, kaj la stelŝipanoj ekspiros, ridetos kaj etendos la manojn al siaj posteuloj. Sed tempo pasis, kaj rigida senmoveco de la figuroj premis pli kaj pli. Eble, unuafoje la sento de neevitebleco de la morto, de nerevenigebla perdo penetris profunde en la konscion de la gejunuloj.

Iu brue suspiris. Kimi frotis la tempiojn, decideme paŝis al la statuo de Faj Rodis kaj kliniĝis antaŭ ŝi per gesto de adiaŭo, preskaŭ frapiĝinte je angulo de la ŝtona libro, kiun ŝi tenis antaŭ si. Liaj kamaradoj disiris, haltante penseme antaŭ plej plaĉintaj skulptaĵoj. Aliaj, deirinte malproksime, rigardis al la tuta skulpta grupo. Plej multaj lernantoj haltis antaŭ la okcidenta grupo. Tiuj homoj ne revenis al la kara Tero, ne tuŝis ree ĝian kuracan naturon, ne vidis dum la antaŭmortaj horoj eĉ unu homon de la gepatra planedo. La mondo de Tormans, troviĝanta en distanco, atingebla por nenio, krom SRR, ŝajnis eĉ pli senespera, danĝera kaj senĝoja, ol senvivaj planedoj, trovitaj ĉe proksimaj sunoj, aŭ mondoj de nekomprenebla vivo sur ekranoj de la Granda Ringo.

La gejunulojn penetris humoro de tuj tempoj, kiam la starto de la unua SRR estis simila al plonĝo en nekonatan abismon. Ili forgesis pri tio, ke la ofero de la Tero sur Tormans estis ne vana, kaj staris antaŭ la monumento, kiel tiuj, kiuj antaŭ pli ol jarcento adiaŭis kun «Malhela Flamo» antaŭ ĝia ankoraŭ neniam irita vojo, plenaj je malklara maltrankvilo kaj je tute reala konscio de ega danĝereco de la ekspedicio.

La instruisto atingis sian celon — la lernantoj prepariĝis al spektado de la «steleto» de la Domo de Historio, la stereofilmo kun priskribo de la ekspedicio, filmita plejparte surloke. Ceteraj okazintaĵoj estis restarigitaj laŭ registraĵoj de memoriloj kaj laŭ rakontoj de la revenintaj anoj de la ekspedicio. La instruisto devis rememorigi al la gejunuloj pri neceso de reveno. Kelkaj homoj proponis nokti surloke, sed la plejmulto akceptis konsilon de la instruisto — reveni per nokta trajno, por jam morgaŭ spekti la «steleton», kiu postulos tagon kun ripoza paŭzo.

Sendezire, ofte rigardante malantaŭen, la lernantoj kuniĝis kaj ekiris laŭ la vojo tra la bosko. Tuj kiam la lasta homo deiris de la placeto de la fundamento, la prilumo de la monumento estingiĝis. La modelo de la stelŝipo kaj la statuoj de ĝia anaro malaperis en mallumo, kvazaŭ falis en nigran abismon de la kontraŭmondo Tamas. Per malforta fosforeska brilo eklumis randoj de la vojo. La vojaĝantoj povis senhezite iri kaj en netravidebla mallumo de la bosko, kaj sub la stela ĉielo tra la pasejo de la monteta rondo.

En sinkoncentra silento ili venis al la stacio. La kutima etoso de la Spirala Vojo, lumo kaj multo da homoj malfortigis la impreson, kaj la junularo komencis ekscitite pridiskuti la viditaĵon. La demando: kiu al kiu pleje plaĉis — estis arde debatata, ĝis kiam venis la trajno, kaj la laciĝintaj vojaĝantoj ekkuŝis sur molaj sidiloj.

— Tamen tiuj kvin, kiuj pereis, estas pli bonaj, ol la revenintoj, kaj tio ne estas hazarde! — ripetadis Kimi, kuŝiĝante pli komforte.

— Tute ne! — kontraŭdiris volvinta sin Puna. — Al mi Grif Rift ŝajnis la plej profunda, firma kaj saĝa!

— Por kio do li restis en la ŝipo?

— Kiu do, krom li, povus regi anihilacion? Ĉu vi ne komprenis, ke «Malhela Flamo» pereus sur Tormans aŭ en la vojo kaj ni neniam ekscius ion ajn!

— Vere! Sed tamen...

— Sed tamen mi deziras dormi, kaj ne disputi kun vi. Des pli ke ĉiuj malsame rilatis al la homoj de la ekspedicio. Dalve admiras bataleman Gen Atal-on kaj Neja-n Holli, kaj vi ne deŝiris la rigardon disde Faj Rodis kaj Div Simbel.

— Ni vidos, kiu estas pli bona! — kontraŭdiris oni el alia vico de sidiloj. — Morgaŭ, post la «steleto».

— Ni vidos! — dormeme balbutis Puna, sed la nelacigebla Kimi aliris la instruiston, lokiĝintan en la malantaŭa fino de la salono. La junulo geste petis permeson kaj ricevis jesan kapklinon.

— Vi, kun vivsperto kaj profunda kompreno, — diris Kimi, — kiun el ili vi elektus via amiko?

— Ĉu vi pensas pri amikoj en heroaĵoj aŭ pri mentoro?

Kimi ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

— Mi komprenas. Sed en elekto de amikino ne povas esti imitado, kaj mi ne estas ekzemplo por vi.

— Certe, ne. Sed mi deziris scii... pensante pri ĝusteco de juĝo kaj gusto. Ni ĉiuj tiel disiris...

— Kaj bone. Sendependecon de juĝo ni, instruistoj, strebas eduki en vi ekde unuaj paŝoj de la vivo. Poste, post certa sumo da scio, aperas komuneco de kompreno.

— Kaj vi?..

— Mi, se mi povus elekti, elektus Faj-on Rodis.

— Ho jes! Kaj mi...

— Aŭ Olla-n Dez!

— Kial do? — nekomprene ekkriis la junulo. — Ili estas tiaj malsamaj, tute nesimilaj.

— Ĝuste en tio estas la afero. Vidu, mi vin avertis. Jam estas tempo dormi, kaj ni ne komencu komplikan diskuton. Sed baldaŭ vi devos ekscii jam ne per racio, sed per sento la tutan neeviteblan polusecon de sentoj, la dialektikon de la vivo, multe pli komplikan kaj malfacilan, ol ĉiuj kaprompaj problemoj de kreantoj de teorioj en scienco kaj de novaj vojoj de arto. Memoru ĉiam, ke la plej malfacila en la vivo estas la homo mem, ĉar li eliris el la sovaĝa naturo ne destinita al tiu vivo, kiun li devas vivi laŭ forto de sia penso kaj nobleco de sentoj.

La instruisto eksilentis kaj karese puŝis Kimi-n al lia loko. Tiuj konkludaj vortoj multfoje reaperis en la memoro de la junulo dum horoj, kiam la «steleto» de la memormaŝino komencis disvolvi rakonton pri la planedo Tormans en preskaŭ reala vivo sur ekranoj de TVF.




Multaj terminoj estas prenitaj el la romano «La nebulozo de Andromedo»:
TVF — televideofono, aparato por interparolo kaj samtempa transsendo de stereoskopiaj bildoj (sciencfikciaĵo).
Lorenc — H. A. Lorentz (1853–1928) — nederlanda fizikisto. La transformoj (ekvacioj) de Lorentz konsistigas fundamenton de la teorio de relativeco (rim. de la tradukinto).
anamezono — substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, havanta proksiman al la luma rapidon de elfluo (sciencfikciaĵo).