Mara vortareto

Por tradukado de la rakonto mi bezonis multajn marajn (precipe velajn) terminojn, kiuj mankis en miaj vortaroj. Tial mi entreprenis esploron, el kiu naskiĝis tiu ĉi vortareto, entenanta ĉiujn marajn terminojn, uzitajn en la rakonto, plus kelkajn kromajn. Ĝi, espereble, estos utila ankaŭ por aliaj tradukantoj de beletro pri maraj vojaĝoj, kaj al kompilantoj de la Reta Vortaro.

Per la signo * mi markis miajn novajn proponojn por tiuj nocioj, por kiuj mi ne sukcesis trovi taŭgajn tradukojn en vortaroj. Per la signo [MT] mi markis vortojn, proponitajn en «Provo de Marista Terminaro».

Por plej multaj (sed ne ĉiuj) vortoj estas donitaj difinoj kaj tradukoj en la rusan (ru), la anglan (en), la francan (fr), la germanan (de) kaj iufoje en la nederlandan (nl) lingvojn.

Jurij Finkel


A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

akvolinio
Linio de tuŝo de supraĵo de kvieta akvo kun korpo de ŝipo.
ru ватерлиния en water line, water-line fr ligne de flottaison, ligne d'eau de Wasserlinie nl water-lijn
alizeo
Aerfluo en tropikaj zonoj de oceanoj, konstanta dum tuta jaro (= pasato).
ru пассат en trade wind fr alizé de Passat
ankro
Pezaĵo, ordinare fera kun du hokegoj, kiun oni enakvigas por fiksi ŝipon.
ru якорь en anchor fr ancre de Anker
antaŭa masto
= frontmasto.
ru фок-мачта en foremast fr trinquet, mât de misaine de Fockmast
antaŭvelo
= frontvelo.
ru фок en foresail fr foc de Fock
apudborda
Vojaĝanta apud bordoj.
ru каботажный en cabotage, coasting, coastwise, coastal fr caboteur, cabotier, de cabotage, côtier de Küsten-

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

babordo
Maldekstra flanko de ŝipo rigardante al la pruo (signata per ruĝa lumo).
ru бакборт, левый борт en port fr bâbord de Backbord
barĝo
Ŝarĝboato, kun plata fundo, plej ofte senmotora kaj senvela, movigata de trenŝipopuŝŝipo.
ru баржа en barge fr péniche, chaland de Lastkahn, Schleppkahn
(la) barometro falas (slangaĵo)
La barometro montras malaltiĝantan aerpremon (antaŭdiras tempeston).
ru барометр падает en the barometer is falling fr le baromètre baisse de das Barometer fällt
boardi vn
Zigzage ŝipiri pro kontraŭa vento, ŝanĝante ventoflankojn (halsojn).
ru лавировать en tack fr louvoyer de lavieren
bramo
Tria parto de masto, kalkulante de malsupre.
ru брам, брам-стеньга en topgallant fr perroquet de Bram
bramvelo
Tria velo, kalkulante de malsupre.
ru брамсель en topgallant fr voile de perroquet de Bramsegel nl bramzeil
brasi vt
Turni jardojn horizontale per brasoj por submeti la velojn al la vento ktp.
ru брасопить, обрасопить (реи) en brace, brace up, haul around fr brasser, orienter de anholen, brassen, anbrassen
braso
Ŝnuro, per kiu oni horizontale turnas (brasas) jardojn.
ru брас en brace fr bras de Brasse
brigo
Dumasta velŝipo kun rektaj veloj.
ru бриг en brig fr brick de Brigg
brigskuno
Dumasta velŝipo kun rektaj frontveloj kaj kun oblikvaj veloj sur la ĉefmasto (= skunbrigo).
ru бригантина, шхуна-бриг en brigantine fr brigantin de Schonerbrigg
bumbrammasto
Kvara parto de masto, kalkulante de malsupre.
ru бом-брам-стеньга en royal mast fr mât de cacatois
bumbramvelo
Kvara velo, kalkulante de malsupre.
ru бом-брамсель en royal fr cacatois de Royalsegel
bumo
Ligna masteto, uzata por plilongigi maston.
ru бом en boom
busprito
Masto, kiu elstaras el la ŝipo antaŭen kaj portas ĵibon.
ru бушприт en bowsprit fr beaupré de Bugspriet

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ĉefjardo *
Jardo sur ĉefmasto.
ru грота-рей, грот-рей en main yard fr grand-vergue
ĉefmasto
Unu el mastoj, situantaj meze de ŝipo, kiu ne estas frontmasto kaj postmasto.
ru грот-мачта en mainmast, maintop fr grand mât de Großbaum, Großmast

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

doko
Konstruaĵo, servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton, aŭ por konstrui novan ŝipon.
ru док en dock fr dock, cale de Dock
dorsovento
Vento, blovanta rekte al la poŭpo de ŝipo (= poŭpvento).
ru попутный ветер, фордевинд en stern wind, following wind, fair wind, tail-wind de Rückenwind, Fahrwind
drivi
Flosi senvele kaj senmotore, puŝate de la fluo aŭ de la vento.
ru дрейфовать en drift fr dériver de driften, treiben
droso
Ŝnuro aŭ ĉeno, kiu ĉirkaŭvolvas la rudroradon de la ŝipo kaj movas la rudron.
ru штуртрос en steering rope, steering chain, rudder chain fr tire-veille, tire-veilles, drosse du gouvernail de Ruderleine

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

eosto, mll E
Oriento.
ru ост, восток en east fr est, orient de Ost, Osten
eĥosondilo
Aparato por mezurado de profundo per eĥo de sonsignaloj.
ru эхолот en echosonde, echo-sounding device, echo-sounder fr sonde acoustique de Echolot
eterna ankro *
Ankro por longtempa fiksado de flosantaj lumturoj kaj aliaj konstruaĵoj.
ru мёртвый якорь en mooring anchor fr ancre de corps-mort de Hafenanker, Vertäuanker

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ferdekdomo
Fermita konstruaĵo sur ferdeko, ne atinganta ŝipflankojn (= rufo [MT]).
ru рубка en deckhouse fr rouffle de Steuerhaus
ferdekestro
Estro de ferdeka skipo.
ru боцман en boatswain fr maître d'équipage de Bootsmann
ferdeko
Planko, kovranta la tutan kavon de la ŝipo, aŭ formanta super ĝi etaĝojn.
ru палуба en deck fr pont de Deck
ferli vt
Volvi velon kaj alligi ĝin sur jardon.
ru убрать, свернуть (паруса) en furl, roll up, take in fr serrer de festmachen, festzurren, einziehen, bergen
flankvelo, flanka velo
Ekstra velo kun trapeza formo, kiun oni metas flanke de rekta velo (= bonedo [MT]).
ru лисель en studding-sail
floto
Ŝiparo.
ru флот en fleet fr flotte de Flotte nl vloot
fluo
Moviĝo de akvo, pli aŭ malpli konstanta, fluanta tra la maro.
ru течение en current, stream fr courant de Strom
frajto
Transportado de ŝarĝo kontraŭ pago.
ru фрахт en freight fr fret de Fracht
frontmasto
Antaŭa masto, la unua, kalkulante de la pruo.
ru фок-мачта en foremast fr trinquet, mât de misaine de Fockmast
frontvelo
Velo sur frontmasto.
ru фок en foresail fr foc, misaine de Fock, Focksegel nl fok

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

golfeto
Parto de maro, eniĝanta en la teron, pli malvasta ol golfo.
ru бухта en bay fr baie de Bucht
golfo
Vastega parto de maro, eniĝanta en la teron.
ru залив en gulf fr golfe de Meerbusen, Golf
grandmasto
= ĉefmasto.
ru грот-мачта en mainmast, maintop fr grand mât de Großbaum, Großmast

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

halso
Ŝnuro, fiksanta al masto lofan (alventan) angulon de velo.
ru галс (снасть) en tack de Hals fr amure nl hals
haveno
Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe bordo de maro aŭ rivero, kie la ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian enŝarĝadon kaj elŝarĝadon ktp.
ru порт, гавань en port, harbour, harbour fr port de Hafen
helico
Ŝraŭbforma aparato, kiu irigas ŝipon en akvo.
ru гребной винт en screw propeller, propeller screw fr hélice de Schiffsschraube, Schraube, Schraubenpropeller
hisi vt
Suprentiri per ŝnuro.
ru поднять, поставить (паруса) en to hoist sail, to set sail fr hisser de hissen
holdo
Interna plej malsupra parto de ŝipo; ŝipkelo.
ru трюм en hold fr cale de Schiffsraum, Laderaum
hulo
La ĉefa strukturo kaj floskorpo de ŝipo (= ŝipkorpo).
ru корпус en hull fr coque de Schiffskörper

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

jardo
Ligna stango al kiu estas fiksata velo (= velstango).
ru рея, рей en yard fr vergue de Rahe, Rah
joro
Negrandaj dekliniĝoj de la kurso alterne dekstren kaj maldekstren.
ru рысканье en yaw, yawing fr embardée de Gieren

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ĵibo
Triangula velo, kiu troviĝas sur la antaŭa parto de ŝipo kaj fiksiĝas al busprito.
ru кливер en jib de Klüver nl kluiffok, kluiver

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

kablo
Mezurunuo de longo, uzata por mezuri mallongajn distancojn sur la maro, egala al dekono de mara mejlo — 185,2 m.
ru кабельтов en cable fr encâblure de Kabellänge
kadeno [MT]
Fera ĉeno aŭ strio, kies malsupra fino fiksiĝas ekstere al la ŝiprando, kaj la supra fiksiĝas al malsupraj finoj de vantoj.
ru вант-путенс en chain plate de Pütting fr cadène
kapstano
Vinĉo kun vertikala akso.
ru кабестан, шпиль en capstan, winding gear fr cabestan, treuil vertical de Gangspill, Spill
kareno
La malsupra parto de ŝipo, kiu troviĝas sub la akvolinio.
ru днище en bottom fr carène
kargo
Ŝarĝo de varoj en ŝipo.
ru груз en cargo, freight, lading fr cargaison, fret de Kargo, Ladung, Schiffsfracht, Frachtgut, Transportgut
kargomasto
Ŝipa ŝarĝolevilo: oblikva trabo, per la malsupra ekstremaĵo fiksita sur masto, kaj per la supra pendigita sur kargoŝnuro tiel, ke ĝi povas turniĝi kaj kliniĝi. La ŝarĝo estas levata kaj mallevata per takelo.
ru грузовая стрела en cargo boom, boom, derrick fr corne, mât de charge de Baum, Hebebaum, Ladebaum
kargoŝnuro
Ŝnuro, sur kiu pendas kargomasto.
ru топенант en luffing cable fr balancine de Toppnant
kilo
Malsupra ĉeftrabego, iranta de la antaŭa ĝis la posta parto de ŝipo kaj sur kiu sin apogas la tuta skeleto.
ru киль en keel fr quille de Kiel nl kiel
kilsono
Trabo super la kilo, iranta de la antaŭa ĝis la posta parto de ŝipo.
ru кильсон en kelson fr carlingue de Binnenkiel, Kielschwein
kliniĝo
Pozicio de ŝipo, kiam ĝia ebeno de simetrio estas deklinita de vertikalo.
ru крен en list, heel, careen fr bande, inclinaison de Neigung, Schlagseite
klipero
Rapida tri-kvar-masta mara velŝipo kun granda velaro, destinita precipe por transportado de multekostaj kargoj.
ru клипер, клиппер en clipper fr clipper de Schnellsegler
kompaso
Instrumento, montranta la nordon kaj la sudon (magneta kompaso uzas magnetan montrilon, libere turniĝantan ĉirkaŭ pivoto; giroskopa kompaso uzas rapidege rotaciantan radon, konstante konservantan direkton de sia akso).
ru компас en compass fr boussole, compas de Kompaß, Kompass
kompasujo [MT]
Kesto por ŝipa kompaso.
ru нактоуз en binnacle de Kompaßgehäuse, Kompaßhaus, Kompaßsäule, Nachthaus nl nachthuis
krozi vn
Veturi zigzage en iu regiono por kontroli la surakvan trafikon.
ru крейсировать en cruise fr croiser de kreuzen
krozŝipo
Speciala rapida militŝipo por krozi.
ru крейсер en cruiser fr croiseur de Kreuzer
krucmasto
Malantaŭa, poŭpa masto (= postmasto).
ru бизань-мачта en driver, mizenmast fr artimon, mât d'artimon de Achtermast, Besanmast, Hintermast, Kreuzmast
kurso
Vojlinio, direkto.
ru курс en course de Kurs fr direction, cours
kurso al vento, kurso alventa
Kurso kontraŭ la vento, ĉe kiu la direkto de la vento konsistigas kun la akso de la ŝipo akutan angulon.
ru бейдевинд en by the wind de bei dem Winde, Am-Wind-Kurs fr allure de près, à la bouline nl bij de wind
kurso flankpoŭpventa *, largventa [MT]
Kurso ĉe kiu la vento blovas al la ŝipo de malantaŭe kaj de flanke, kiam la direkto de la vento konstistigas kun la akso de la ŝipo obtuzan angulon.
ru бакштаг en backstay fr allure de largue de Backstag, Ladestag
kurso ortventa [MT]
Kurso orte al la vento.
ru халфвинд, галфвинд en half-wind de halber Wind fr vent de travers nl halfwind
kurso poŭpventa *, ventposta [MT]
Kurso laŭ la vento, samdirekte kun la vento, kiam la vento blovas al la poŭpo.
ru фордевинд en stern wind, following wind de vor dem Winde nl voor de wind
kursregistrilo *
Aparato por aŭtomata registrado de kurso sur papera rubando.
ru курсограф en course recorder fr traceur, traceuse de Kursschreiber

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

liko
Difektita loko, kiu tralasas akvon.
ru течь en leak fr voie d'eau de Leck
lofi vn
Iri alvente.
ru идти против ветра, идти в бейдевинд en luff de anluven, luven, windwärts gehen
loglibro
Taglibro, en kiu oni registras kurson, rapidon kaj situon de la ŝipo, veteron ktp.
ru судовой журнал, вахтенный журнал en log(book) fr journal de bord, livre de bord de Schiffstagebuch
logo
Instrumento, konsistanta el ŝnuro kun flospeco, kiun oni mergas en maron por mezuri la rapidon de ŝipo.
ru лаг en log fr loch de Log
luko
Aperturo, fermebla per pordo aŭ tabuloj, en la ferdeko de ŝipo, por ebligi penetron en la holdon.
ru люк en hatchway, hatch fr écoutille de Luke, Luk

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

malferli vt
Malvolvi (velojn).
ru поставить, развернуть (паруса) en set (sail)
malprofundaĵo
Malprofunda loko, kiu povas kaŭzi ŝippereojn.
ru мель, отмель, банка en shoal, (sand)bank fr bas-fond, banc de sable de Untiefe, Sandbank
malseka doko
Doko, en kiu apogiloj por ŝipo troviĝas super la nivelo de akvo; post enkonduko de ŝipo oni verŝas akvon en la malsekan dokon kaj la ŝipo leviĝas al la apogiloj.
ru наливной док en flooding dock de Flutdock
markolo
Parto de maro aŭ oceano, akva strio inter pecoj da seka tero, komunikiganta najbarajn marojn kaj oceanojn.
ru пролив en strait fr détroit de Meerenge, Meeresstraße, Sund
mastaro
Ĉiuj mastoj de ŝipo.
ru рангоут en spar fr espar, mâture de Bemastung
masto
Longa vertikala ronda trabo, ordinare el ligno, de kiu oni pendigas la velojn de ŝipo.
ru мачта en mast fr mât de Mast nl mast
mastbarko *
Granda tri-kvin-masta mara velŝipo kun oblikvaj veloj sur la postmasto kaj kun rektaj veloj sur la ceteraj mastoj.
La radiko «mast-» estis aldonita por eviti konflikton kun la vorto «barko», kiu laŭ la Fundamento estas senmasta kaj senferdeka boato (ru барка, de Barke, Nachen). Dankon al Marc Bavant pro la ideo.
ru барк en bark, barque fr trois-mâts barque de Bark
mastbarkskuno *
= skunbarko
ru баркентина, шхуна-барк en barkentine de Barkantine
mastingo [MT]
Ingo sur ferdeko, en kiu estas fiksita masto.
ru степс en step
matroso
Plej malaltranga ferdeka ŝipano.
ru матрос en sailor, seaman de Matrose fr matelot
megafono
Forta laŭtparolilo por aŭdigi ordonojn.
ru рупор, мегафон en megaphone, speaking-trumpet fr mégaphone, porte-voix de Sprachrohr, Schalltrichter
meza masto
= ĉefmasto.

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

navigaciisto
Oficiro, okupiĝanta pri difino de pozicio kaj kurso de la ŝipo (per geometrio kaj astronomio ktp.)
ru штурман en navigator fr navigateur de Navigationsoffizier, Steuermann
navigado
Ŝipveturado, ŝipirado, ŝipvojaĝo.
ru плавание en navigation fr navigation de Seefahrt
navigisto
Ŝipveturisto, maristo.
ru мореплаватель, мореход en seafarer, navigator fr navigateur de Seefahrer
nodo
Rapidomezuro, nombro da marmejloj, trairitaj dum 1 horo (1,85 km/h).
ru узел (мера скорости) en knot fr nœud de Knoten
nordo, mll N
ru норд, север en north fr nord de Nord, Norden nl noord

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

oblikva velo *
Velo, situanta laŭlonge de la ŝipo, ofte triangula.
«Gafa velo», «skuna velo» ktp estas, laŭ mi, nur specoj de la pli ĝenerala nocio «oblikva velo».
ru косой парус en fore-and-aft sail de Gaffelsegel fr voile goélette

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

pavezo
Supraĵo de ŝiprando.
ru фальшборт en bulwarks, topsides fr pavois de Dollbord, Falschbord, Schanzkleid, Wasserbord
periskopo
Optika instrumento, kies elstaranta tubo vidigas horizonton super kiu ĝi elstaras.
ru перископ en periscope fr périscope de Periskop, Sehrohr
piloto
Maristo, komisiita por gvidi la ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno; ŝipgvidisto.
ru лоцман en pilot de Lotse fr pilote
pobo
poŭpo.
pontferdeko
Superferdeko, konstruaĵo super la ĉefa ferdeko, etendiĝanta de la antaŭa ĝis la posta steveno. Nun oni nomas tiel ankaŭ mezajn superferdekajn konstruaĵojn.
ru спардек en spardeck fr spardeck de Brückendeck, Spardeck
ponto
Transversa supra platformo, sur kiu oni komandas manovrojn de ŝipo.
ru (капитанский) мостик en (captain's) bridge fr passerelle de Brücke
postmasto
Malantaŭa, poŭpa masto (= krucmasto).
ru бизань-мачта en driver, mizenmast fr artimon, mât d'artimon de Achtermast, Besanmast, Hintermast, Kreuzmast
poststrio
Strio en la akvo, kiun lasas post si ŝipo aŭ boato.
ru струя за кормой, кильватер en wake fr sillage de Kielwasser
postvelo *
Velo sur postmasto.
ru крюйсельный парус, бизань en mizen sail de Besansegel nl bezaan
poŭpo
La malantaŭa parto de ŝipo.
ru корма en stern, poop fr arrière, poupe de Heck, Achternschiff
poŭpvento
dorsovento.
ru попутный ветер, фордевинд en stern wind, following wind, fair wind, tail-wind de Rückenwind, Fahrwind
prua figuro
Skulpta figuro ĉe la pruo sub la busprito.
ru носовая фигура fr figure de proue
pruo
Ŝipnazo, la antaŭa parto de ŝipo.
ru нос en bow, prow fr proue de Bug
puŝmoligilo *
Ilo por moligi puŝojn de ŝipo kontraŭ varfo aŭ flanko de alia ŝipo.
ru кранец en fender fr boudin de Abweiser, Fender, Kollisionsmatte, Wieling
puŝŝipo
Ŝipo por puŝi aliajn ŝipojn.
ru буксир-толкач en pusher tug fr convoi pousseur, pousseur de Schubboot, Schubfahrzeug, Schubschiff

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

refi vt
Faldi refojn.
ru брать рифы, вязать рифы en reef fr prendre les ris de reffen
refo
Parto de velo, kiun oni faldas por malgrandigi la supraĵon, allasitan al vento.
ru риф (на парусе) en reef fr ris de Ref
rekta velo *
Velo, plej ofte kvarangula, pendanta sur velstango, situanta transverse de la ŝipo.
La termino «kvadrata velo», kiun donas [MT], estas, laŭ mi, malĝusta (kvankam imitanta multajn naciajn lingojn), ĉar ofte rektaj veloj ne estas kvadrataj, sed ortangulaj (oblongaj).
ru прямой парус, поперечный парус fr voile carré de Quersegel
rigi vt
Armi mastojn (aŭ ŝipon ĝenerale) per ŝnuroj.
ru оснащать (мачты) en rig fr gréer
rigilaro
Ŝnuraro kaj ĉenaro de ŝipo.
ru оснастка, снасти, такелаж en rig fr gréement de Takelage, Takelwerk, Tauwerk
rigilaro movebla, kur(ant)a *
Rigilaro por regi velojn kaj moveblajn partojn de mastoj, por levado kaj mallevado de signaloj, boatoj ktp.
ru бегучий такелаж en running rigging fr manœuvres courantes, manœuvres volantes de laufendes Gut
rigilaro nemovebla, star(ant)a *
Rigilaro por tenado de partoj de mastaro.
ru стоячий такелаж en standing rigging fr manœuvres dormantes de stehendes Gut, Rahtakel
rigilo
Ŝnuro aŭ ĉeno de ŝipo.
ru снасть en rope, cordage fr cordage de Tau
rudristo
Ŝipano, stiranta ŝipon per rudrorudrorado.
ru рулевой en steersman, man at the wheel fr homme de barre de Rudergänger, Steuermann
rudro
Vertikala plato, ĉarnirfiksita al la posta steveno, per kiu la ŝipo estas direktata.
Laŭ mi, «direktilo» signifas pli ĝeneralan aferon (ĝi povas esti ankaŭ postremilo), kaj «rudro» signifas tiun ĉi konkretan specon de direktilo.
ru руль en rudder fr gouvernail de Steuerruder
rudrorado
Rado, per kies turno estas turnata la rudro.
ru штурвал en steering wheel fr roue du gouvernail de Steuerrad
ruliĝado
Transversa balanciĝo de ŝipo sur ondoj.
ru бортовая качка, боковая качка en roll, rolling fr roulis de Rollbewegung, Rollen, Rollschwingung, Schlingern

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

savboato
Boato por savo el akvodanĝeroj, precipe tia, kiun oni tenas sur ŝipo por okazo de pereo.
ru шлюпка en life-boat fr canot de sauvetage de Rettungsboot
seka doko
Doko, en kiu ŝipaj apogiloj estas sub nivelo de akvo. Post enkonduko de ŝipo en sekan dokon oni elpumpas akvon el ĝi kaj la ŝipo malleviĝas sur la apogilojn.
ru сухой док en graving dock, dry dock fr cale sèche, bassin de radoub, dock de radoub de Trockendock
sekaĵo
Firma tero (male al akvo).
ru суша en (main)land, dry land fr terre, terre ferme de (trockenes) Land, Festland
skeleto
Trabaro de ŝipo, subtenanta ŝelon de ĝia hulo.
ru набор, остов, каркас en framework, skeleton fr carcasse de Schiffsgerüst, Skelett
skualo
Abrupta kaj forta ventopuŝo.
ru шквал en squall, gust fr rafale, coup de mer de Bö, Windstoß
skunbarko *
Mara velŝipo kun tri-kvin (iam ses) mastoj kun oblikvaj veloj sur ĉiuj mastoj, krom la frontmasto kun rektaj veloj (= mastbarkskuno).
ru баркентина, шхуна-барк en barkentine de Barkantine
skunbrigo
Dumasta velŝipo kun rektaj frontveloj kaj oblikvaj veloj sur la ĉefmasto (= brigskuno).
ru бригантина, шхуна-бриг en brigantine fr brigantin de Schonerbrigg
skuno
Mara velŝipo kun ne malpli ol du mastoj, kun oblikvaj veloj sur ĉiuj mastoj.
ru шхуна en schooner fr goéllete de Schoner
sondilo
Mezurilo de profundo.
ru лот en sounding lead, lead, plumb fr onde, ligne de sonde de Lot, Senkblei
stajo
Ŝnurego, subtenanta mastojn antaŭe kaj malantaŭe, kaj fiksata al ŝiprandoj aŭ al ferdeko.
ru растяжка, расчалка, штаг en stay, guy fr hauban de Stag, Halteseil, Abspannseil nl stag
stajvelo
Oblikva triangula velo, hisata laŭ stajo kaj situanta ĉe la pruo (antaŭvelo) aŭ inter mastoj.
ru стаксель en staysail de Flieger nl stagzeil
steveno
Elstara firma trabo ĉe la pruo aŭ la poŭpo de ŝipo.
ru штевень de Steven nl steven
steveno antaŭa
Elstara firma trabo ĉe la pruo de ŝipo.
ru форштевень en stem fr étrave de Vorsteven nl voorsteven
steveno posta
Firma trabo ĉe la poŭpo de ŝipo.
ru старнпост, ахтерштевень en stern-post fr étambot de Achtersteven, Hintersteven nl achtersteven
stirejo
Surferdeka ejo, el kiu oni stiras ŝipon (speco de ferdekdomo).
ru рубка en deckhouse fr rouf, kiosque de Steuerhaus
submarŝipo
Ŝipo, kapabla longe veturi subakve.
ru подводная лодка, субмарина en submarine fr sous-marin de U-Boot, Unterseeboot
sudo, mll S
ru зюйд, юг en south fr sud de Süd, Süden nl zuiden

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

ŝanĝi halson, ŝanĝi ventoflankon *
Turni la ŝipon al la vento per alia flanko (= taki, ĝiri).
ru сменить галс, переменить галс fr virer de bord, changer d'amures
ŝarĝlinio
Akvolinio, respondanta al maksimuma allasebla ŝarĝo de la ŝipo.
ru грузовая ватерлиния en load water-line, loadline fr ligne de charge de Ballastladelinie, Eintauchungslinle, Ladelinie, Ladewasserlinie
ŝelo
Likimuna ekstera parto de la ŝipo.
ru обшивка en skin fr bordage de Außenhaut
ŝipflanko *
Flanko de ŝipkorpo.
ru борт en board, side fr bord de Bord
ŝipknabo
Knabo, lernanta sur ŝipo por iĝi matroso.
ru юнга en ship's boy, sea cadet fr mousse de Schiffsjunge
ŝipkonstruado
Konstruado de ŝipoj.
ru судостроение en shipbuilding fr construction de navires de Schiffbau
ŝipkonstruejo
Loko por konstrui ŝipojn.
ru верфь, судостроительный завод en dockyard, shipyard fr chantier naval de Werft
ŝipkonstruisto
Konstruisto de ŝipoj.
ru судостроитель en shipbuilder, shipwright fr constructeur de navires
ŝipkorpo *
La ĉefa strukturo kaj floskorpo de ŝipo (= hulo).
La vorto «hulo» havas ankaŭ alian signifon, same rilatan al la maro, tial por eviti konfuzon mi preferas ĉi tiun kunmetaĵon.
ru корпус en hull fr coque de Schiffskörper
ŝipmastro *
Posedanto de ŝipo.
ru судовладелец en ship-owner fr armateur de Schiffseigner
ŝiprando
Rando de flanka vando de ŝipkorpo.
ru борт en board, side fr bord de Bord
ŝkoto
Ŝnuro, kiu streĉas kaj tenas malsuprajn randojn de velo.
ru шкот en sheet fr écoute de Schote, Schot, Segelleine
ŝtormo
Forta, danĝera ventego.
ru шторм en storm fr coup de vent, coup de temps de Sturm, Sturmwind

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

tajfuno
Tropika ciklono en Pacifiko, kirloventego, turniĝa kaj antaŭenira uragano (= tifono).
ru тайфун en typhoon fr typhon de Taifun
takelo
Aparato por movi pezajn ŝarĝojn kaj konsistanta el du pulioj: unu fiksa kaj unu libera, kiuj estas kunigitaj per ŝnuroj aŭ ĉenoj.
ru таль, полиспаст en polyspast de Flaschenzug, Talje fr palan nl takel
tango
Laŭlonga balanciĝo de ŝipo sur ondoj.
ru килевая качка, тангаж en pitch, pitching fr tangage de Jumpen, Stampfbewegung
tempesto
Forta ŝtormo.
ru буря en tempest, gale fr tempête
tonelo
Mezurunuo de volumeno, 100 kubaj britaj futoj.
ru регистровая тонна (мера объёма) en register ton fr tonneau (de jauge) de Registertonne
topmasto
Parto de masto, kiu estas super la topo: la dua parto de masto, kalkulante de malsupre.
ru стеньга, топ-мачта en topmast fr mât de hune de Marsstenge, Stenge
topo
Elstara plato ĉe la supro de la unua parto de masto.
ru марс, топ, воронье гнездо en top fr hune
topvelo
Velo de topmasto, la dua velo, kalkulante de malsupre.
ru топсель, марсель en topsail fr hunier de Toppsegel, Marssegel nl topzeil, marszeil
torpedi vt
Ataki per torpedo, trafi per torpedo.
ru торпедировать en torpedo fr torpiller de torpedieren
torpedo
Eksploda subakva aparato uzata por detrui aŭ difekti la malamikajn ŝipojn.
ru торпеда en torpedo fr torpille de Torpedo
trenŝipo
Ŝipo por trenado de aliaj ŝipoj.
ru буксир en tug(boat), towboat fr remorqueur de Schlepper
tribordo
Dekstra flanko de ŝipo, rigardante al la pruo (signata per verda lumo).
ru штирборт, правый борт en starboard fr tribord de Steuerbord
turno poŭpventa *
Ŝanĝo de ventoflanko, tia, ke la poŭpo de la ŝipo trairas la linion de la vento.
ru поворот фордевинд, поворот через фордевинд en gybe, wearing de Kuhwende
turno pruventa *
Ŝanĝo de ventoflanko, tia, ke la pruo de la ŝipo trairas la linion de la vento. (vd boardi)
ru поворот оверштаг en about-ship nl overstag

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

uesto, mll U
Okcidento.
ru вест, запад en west fr ouest, occident de West, Westen
uragano
Fortega detruema ventego.
ru ураган en hurricane fr ouragan de Orkan

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

vaĉo
Garda deĵoro sur ŝipo.
ru вахта en watch fr quart de Wache
vando
Interna ŝipmuro el ŝtalo aŭ ligno, dividanta la ŝipon en ofte netraflueblajn fakojn.
ru переборка en partition, web fr cloison, paroi de Schott, Wand
vanto [MT]
Ŝnurego, subtenanta mastojn flanke kaj fiksata al ŝiprandoj (= transversa stajo).
ru ванта en shroud fr hauban de Wanten nl want
vaporŝipo
Ŝipo, movata per akva vaporo.
ru пароход en steamer, steamboat, steamship fr bateau à vapeur, vapeur de Dampfschiff, Dampfer
varfo
Speco de havena ponto, kiu elstaras la kajon.
ru пристань, причал, дебаркадер en wharf, landing-stage fr débarcadère, pont de débarquement, appontement de Anlegestelle, Anlegeplatz, Landungsplatz, Landungsbrücke
velaro
Ĉiuj veloj de ŝipo.
ru парусность, парусное вооружение en rig fr voilure de Besiegelung
velo
Granda forta tuko, fiksita ĉe la mastoj kaj streĉita por kapti la venton.
ru парус en sail fr voile de Segel nl zeil
velstango
Ligna stango, al kiu estas fiksata velo (= jardo).
ru рея, рей en yard fr vergue de Rahe, Rah
velŝipo
Ŝipo, movata de venta premo al veloj.
ru парусник, парусное судно en sailer, sailing ship fr voilier, bâtiment à voile de Segler, Segelschiff
veltolo
Tolo, el kiu estas farataj veloj.
ru парусина en sailcloth, canvas fr grosse toile de Segeltuch
ventoflanko *
Flanko, de kiu blovas vento al la ŝipo: dekstra aŭ maldekstra.
Oni ofte metafore uzas por tiu nocio vorton «halso».
ru галс (курс) en board, reach, tack, traverse fr bordée de Hals
vinĉo
Levmaŝino: bobenego kun horizontala akso, sur kiu oni volvas, per mana aŭ mekanika turnado, kablon por suprenlevi aŭ tiri ion.
ru лебёдка en winch fr treuil de Winde
vindaso
Vinĉo, uzata precipe por la ankra ĉeno.
ru брашпиль en windlass fr guindeau de Bratspill, Winde

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z