Ĉapitro VI

Fadeno de lakona sorto


Ŝia kapo estis facile turniĝanta pro vasto, post la naŭtaga malvasteco kaj mallumo de la templaj ĉambroj. La vento de Seto ĉesis. En la travidebla aero denove videblis la gigantaj piramidoj en distanco de okdek stadioj norde. Malantaŭ la templo du mallarĝaj lagetoj preskaŭ sekiĝis. Tais, levinte la baskon de sia lina stolo, transiris laŭ pritretita argilo inter la lagetoj, rekte en la grandan parkon, evitante la bruan straton. Ŝi sentis sin malcerta en homamaso.

Kiam ŝi eliris ekster la baraĵon de la parko kaj turnis sin laŭlonge de ĝi al la kajo, ŝi tuj ekaŭdis post la dorso rapidan kaj klaran militistan kuron. Eĉ sen retroturniĝi, Tais rekonis Menedemon.

— De kie vi, kara? — tenere salutis ŝi la spartanon.

— Mi vagis ĉirkaŭ la templo. Hodiaŭ estas la deka tago, kaj la fino de via mallibero. Mi malfrue komprenis, ke vi iros tra la lagetoj. Mi sopiris sen vi. Mi eĉ ne sukcesis adiaŭi, kiam la damnita mitilena sorĉisto nebuligis al ni la okulojn en la simpozio. Dankon al la tebanino, ŝi klarigis al mi ĉion, alie mi frakasus ostojn al la mitilenano.

— Ne ĵaluzu! — Tais metis la manon sur la pezan ŝultron de la militisto.

— Ho ne, tute ne! Mi scias nun, kiu vi estas, sinjorino!

Tais eĉ haltis.

— Jes, jes! — daŭrigis la spartano. — Jen! — li levis la manon de la hetajro, kliniĝis kaj kisis la ringon kun la triangula signo sur ŝia fingro.

— Ĉu vi estas orfeisto? — kun mirego ekkriis Tais. — Ĉu ankaŭ vi estis inicita?

— Ho ne. Mia pli aĝa frato estas pastro de Rea. De li mi eksciis sekretojn, kompreni kiujn mi ne kapablas. Tamen ili logas min per kurtenoj de la vivo kaj la morto, de la amo kaj la belo. Kaj mi povas senti, ne komprenante, mi estas nurnure simpla militisto, edukita por bataloj kaj morto. Dum vera orfeisto ne murdas eĉ bestojn kaj birdojn, ne manĝas viandon...

Tais subite eksentis ondon de neordinara tenero al tiu fortega viro, kiel knabo delikata kaj sentema en aferoj de dioj kaj amo.

— Ni iru al mi, — diris Menedemo, — mi deziris festi vian inicon.

— Ni iru, — konsentis Tais, — estas bone, ke vi renkontis min!

Menedemo por rendevuoj kun Tais luis argilvergan dometon ĉe la okcidenta urborando, inter maloftaj palmoj kaj legomĝardenoj. Ĉi tie la valo de la rivero estis mallarĝiĝanta, kaj la dometo staris nemalproksime de la tria ĉefa aleo. Meblita malriĉe eĉ por spartano, la loĝejo de Menedemo ĉiam kortuŝadis Tais-on. Ŝi ĉiam laŭdadis ĝiajn ĉefajn virtojn — silenton kaj maleston de mordantaj moskitoj en ĉiuj sezonoj. Ŝi forgesis, ke el la lakona vidpunkto Menedemo ankoraŭ ne atingis tutan plenaĝecon, ne iĝis andros — tridekjarulo, kaj plu estis obeanta al la vira disciplino, multe pli severa, ol publika reĝimo de liberaj spartaninoj.

Du-tri belaj vazoj, abundo de bestaj feloj — jen ĉio, per kio povis beligi sian loĝejon la modesta militisto. Hodiaŭ en la domo aperis bronza antikva tripieda seĝo. Menedemo proponis al Tais demeti la longan stolon, levis ŝin kaj sidigis sur la tripiedon, kiel orakolan pastrinon aŭ diinon. La mirigita atenanino obeis, scivolante, kio estos plu.

La spartano alportis el la kuirejo braĝojn, enŝutis en incensilojn, kaj aromo de valoregaj arabiaj rezinoj leviĝis per fumaj strioj ĉe ambaŭ flankoj de Tais.

Menedemo prenis ŝian manon, ankoraŭfoje almetis la lipojn al la ringo kun la triangulo kaj malrapide malleviĝis sur la genuojn, klininte la kapon. Li restis en tiu pozo tiom longe, ke Tais eksentis ĝenon — kaj pro lia solena pozo, kaj pro maloportuna sido sur la alta tripiedo. Ŝi movetiĝis garde, timante ofendi Menedemon. La spartano ekparolis:

— Vi estas tiel saĝa kaj bela! Mi kredas, ke vi estas ne simpla mortemulino. Mi dankas vin pro la dia ĝojo! Mi ne povas esprimi mian grandan feliĉon, la lango kaj la racio ne obeas al mi, sed eĉ en sonĝo mi vidas karesan rideton de Afrodito. Mi ne havas, kion doni al vi, krom mia vivo, ja ĝi estas tiel malgranda — la vivo de militisto, destinita al morto.

— Ho, vi estas la plej bona por mi, mia Soter (savinto). Mi ĝojas sub la flugilo de via forto kaj amas vin. — Tais kliniĝis al la spartano, metis ambaŭ manojn sur lian krispan kapon. — Ekstaru tuj!

Menedemo levis la okulojn, kaj Tais eksentis en ili teneran forton de senrezerva amo, admiro kaj ĝojo, kiel surdigan kaj sensonan krion, eliĝintan el profundo de la pura kaj kuraĝa animo. Konfuzita pro la emocio de Menedemo, feliĉa kaj maltrankvila pro la granda responso pri la amato, por kiu ŝi iĝis kaj diino kaj la okuloj de la vivo, la atenanino penis per gajo forpeli la angoron.

— Do kaptu min, kara! — Tais desaltis de sur la tripiedo sur la brakojn de la genufleksinta lakono...

En la monato Muniĥiono en Egiptujo tagoj iĝadis varmaj kaj daŭris longe — ĝis vespera malvarmeto. Sed la tago de renkontiĝo de Tais kaj Menedemo ŝajnis tiel mallonga, ke Menedemo apenaŭ sukcesis prepari sin por la nokta deĵoro en Stratopedono.

— Mi ĝisiros sola, — ripetadis la atenanino, haste envolvante sin per sia stolo, — mi ne timas homojn.

Menedemo obstine kaptis ŝin, sidigis sur la ŝultron kaj ekkuris malsupren al la kajo, dungis tie boatiston kaj ordonis veturigi al la norda rando de la urbo. Nur post tio li ekkuris en la tendaron. La nelacigebla kuristo estis sukcesanta veni ĝustatempe.

Tais, laca kaj ial malgaja, sidis en la boato, rigardante al la travidebla kaj malvarma akvo — en tiu ĉi sezono Nilo estis speciale pura. Eble la malgajon vokis la vortoj de Menedemo pri antaŭsento de ilia proksima disiĝo? La voĉo de la militisto estis obtuza kaj malĝoja, kiam li rakontis al Tais pri letero, kiun ricevis Eositeo de reĝo Agiso, en kiu tiu vokis lin reen en Sparton. Veno de la makedona reĝo Aleksandro en Egiptujon kaj lia konkero de tiu ĉi lando estas neeviteblaj. Estas sensence por la amaseto de spartanoj rezisti al la venkinto de persoj. Malaperis ankaŭ la neceso pri plua estado en Egiptujo. La faraono estas servanto de la pastroj, li iris en Elefantinon, kaj lia trezoristo jam aludis al Eositeo, ke la pagado de mono baldaŭ ĉesos. La satrapo de Dario same donis neniajn ordonojn. La lando nun estas en la manoj de la pastroj.

— Ĉu ankaŭ vi devas forveturi kun la viaj? — ektimis Tais.

— Neeviteble. Sed kiel mi povas forlasi vin? Mi preferas kalikon da konejono...

Tais metis la fingron sur la lipojn de la militisto.

— Ne parolu tiel. Ĉu vi deziras, mi veturu kun vi? Revenu en Helenujon?

— Tio estas super ĉio, pri kio mi povas revi. Sed...

— Kio do? — instigis Tais la stumblintan spartanon.

— Estus bone, se mi revenus hejmen post fino de milito, sed tiel ĉi... Nur al neniu diru pri tio: mi pensas, ke estos milito.

— Ĉu kontraŭ la helena alianco kaj Aleksandro?

— Ja kontraŭ kiu alia?

— Vi, spartanoj, estas despere kuraĝaj kaj stulte obstinaj. Vin trafos malbona fino. Sed ĉu vi povas resti ĉi tie, kun mi?

— Kiel kiu? Ĉu kiel ĉevalisto de Salmaaĥ? Aŭ plekti florkronojn?

— Por kio tiel kruele. Ni pensos, trovos eliron. Ankoraŭ estas tempo. Ĉu Eositeo fornavigos ne baldaŭ?

— Ne pli frue, ol venos Aleksandro.

— Kiel domaĝe, ke vi ne povas veni al Aleksandro.

— Ha, vi komprenas. Jes, estante spartano, kiujn li ne ŝatas, ĉu vi scias, li eĉ malakceptis la nomon de Sparto sur trofeo...

— Tio estas solvebla. Li estas mia amiko.

— Via amiko?! Jes, certe, mi forgesis pri Ptolemeo. Sed mi devas esti kun la miaj, kaj en gloro, kaj en morto — egale.

— Mi scias. Ĝuste tial mi ne pensas, ke vi iros servi al la makedonoj.

Penante ion elpensi por Menedemo, Tais malakceptadis unu elpensaĵon post alia kaj ne povis trovi solvon. Probable, pro la neeblo ion fari la malgajo ĉiam pli forte ekregadis ŝin dum la mallonga vojo ĝis la hejmo. Tuj kiam Tais aperis inter la persaj pomarboj de sia ĝardeneto, Hesiona ĵetis sin al ŝi kun ĝoja krio, kaj ŝi brakumis la tebaninon, kiel fratinon. Alkuris ankaŭ Klonaria, ĵetante ĵaluzajn rigardojn al la «serpentidino» kaj penante deŝovi ŝin flanken for de la mastrino.

Senprokraste ili devigis Tais-on ekkuŝi sur la malmolan benkon por masaĝo. Ambaŭ junulinoj komencis klopodi, riproĉante, ke ŝi tute malzorgis pri sia korpo kaj la hararanĝo. Pasigante la manplaton laŭ lanugo de elkreskintaj haretoj sub la brakoj kaj la ventro, Klonaria grumblis, ke la sinjorino iĝis simila al pariero — eksa pastrino, aludante al Hesiona, kaj ke estas hontinde en tia aspekto aperi antaŭ homoj.

— Nun necesos klopodi dum la tuta nokto, por revenigi la korpon de la sinjorino en konvenan staton, — parolis la sklavino, lerte uzante bronzan pinĉilon kaj spongon, sorbigitan per infuzaĵo de brionia radiko, detruanta harojn kaj restariganta glatecon de haŭto. Hesiona dume estis preparanta aroman likvaĵon kun la plej ŝatata odoro de Tais — irido kaj najrono. Mallarĝplumaj folioj de najrono kun ilia akra odoro de amara freŝo ĉi tie en Egiptujo estis akireblaj abunde. En Helenujo ili tamen malfermiĝadis dum mallonga tempo en la monato Elafeboliono.

La transformon de Tais en glatan, kiel statuo, kaj aroman pastrinon de Afrodito interrompis veno de jubilanta Egesiĥora. La lakonino komencis kisi la amikinon, sed ŝiaj ĉevaloj atendis promenon, kaj ŝi forkuris, promesinte veni por noktumo.

Flamo de liĥnoj, mildigita de platetoj el flava onikso, estis prilumanta la dormoĉambron per malforta ora flagrado. Ĉe la kuŝejo brulis nokta lumigilo, kaj la klara profilo de Tais sur ties fono ŝajnis al Egesiĥora elĉizita el malhela ŝtono. Fajretoj kuradis en la grandegaj okuloj de la atenanino, donante al ŝi neordinaran esprimon de raba forto. Ŝi levis alte la manon, kaj la ekbrilinta ringo altiris atenton de la spartanino.

— Vi portas ĝin nelonge. Kies donaco, diru? — diris Egesiĥora, pririgardante la ĉizitan ŝtonon.

— Ne donaco, sed signo! — kontraŭis Tais. La spartanino moke ronketis:

— Ni ĉiuj, estinte aŭletridoj, portis tiajn signojn. Estis oportune. Turnu per la pinto de la triangulo for de vi — ĉiu komprenas: vi estas okupita. Per la pinto al vi — pretas fordoniĝi. Tamen, la ringoj estis bronzaj, kaj la ŝtono — blua vitro.

— Kaj ĉu la desegno estis la sama? — ruze ridetis Tais.

— La sama — la triangulo de la granda diino... ne, la niaj estis mallarĝaj, pli akraj. Sur via ringo estas larĝe disigitaj la flankaj lateroj, kiel ĉe Astarto, aŭ kiel ĉe vi mem... nur en tio estas la diferenco. Kaj la ŝtono estas regula cirklo. Kaj ĉu vi komprenas sencon de tiu ĉi signo?

— Ne tute, — malvolonte respondis Tais, sed Egesiĥora, ne aŭskultante ŝin, levis la kapon. Ie en profundo de la domo malfortaj fajfaj sonoj estis kuniĝantaj en malgajan melodion.

— Hesiona, — klarigis la atenanino, — ŝi mem faris sirinkson el kano.

— Stranga ŝi estas. Kial vi ne edzinigas ŝin, se vi ne deziras instrui ŝin, kiel hetajron?

— Necesas, ke ŝi rekonsciiĝu de la detruo, perforto kaj sklaveco.

— Do kiom longe ŝi rekonsciiĝados? Jam tempas!

— Malsamaj homoj kuraciĝas dum malsama tempo. Kien ŝi hastu? Kiam Hesiona iĝos vera virino kaj ekamos, leviĝos nova stelo de belo. Tiam gardu vin, orharulino!

Egesiĥora ekridis kun nuanco de malestimo.

— Ĉu, eble, kun mi ŝi rivalos, via mizera tebanino?

— Ĉio povas esti. Kiam aperos ĉi tie la armeo de Aleksandro...

Egesiĥora subite iĝis serioza.

— Kuŝiĝu apude, vangon al vango, por ke neniu subaŭskultu!

La spartanino rakontis al la amikino jam sciatan de ŝi intencon de Eositeo — forlasi Egiptujon ĉe veno de Aleksandro. La stratego de la spartanoj postulas, ke Egesiĥora forveturu kun li. Li ne deziras kaj ne povas forlasi ŝin.

— Kaj vi?

— Tedis li min per sia ĵaluzo. Mi ne deziras disiĝi de vi kaj deziras atendi Nearĥon.

— Kaj se Nearĥo antaŭlonge forgesis vin? Kio tiam?

— Tiam... — enigme ridetis la lakonino, per unu salto ekstaris de sur la kuŝejo kaj revenis kun negranda korbeto, plektita el folioj de daktilpalmo. Kun tiaj korbetoj iradis en bazaron riĉaj aĉetantinoj de kosmetiko. Egesiĥora eksidis sur la randon de la kuŝejo, subfleksinte sub sin la kruron, prikantitan de memfisaj poetoj kiel «arĝentoskulpta», kaj elprenis kesteton el ligno, nekonata al Tais. Interesita, ŝi same eksidis kaj tuŝis per la fingroj la glatan grizetan kovrilon.

— Ligno de nartekso, en kies trunko Prometeo alportis fajron de sur la ĉielo al la homoj. Aleksandro havas tutan skatolon el nartekso. Li konservas tie kopion de «Iliado», korektitan de via amiko Aristotelo, — kaj Egesiĥora gaje ekridegis.

— Sed kiu fuĝis el Ateno pro tiu amiko? — rebatis Tais. — Tamen de kie vi scias tiajn detalojn pri Aleksandro?

La spartanino silente elprenis el la skatoleto papirusan folion, ĉirkaŭskribitan sur ambaŭ flankoj per malgranda klara skribmaniero de Nearĥo.

— Nearĥo, filo de Meriono, sendas dezirojn de sano al Egesiĥora kaj almetas jenon. — La spartanino elŝutis sur la liton manplenon da valoraj ŝtonoj kaj du ore kadritajn flakonojn el fajreranta «tigra okulo». Hetajroj de la plej alta klaso kompetentis pri juvelaĵoj ne malpli bone, ol juvelistoj. Tais elprenis lampionon el la oniksa ekrano, kaj la amikinoj kliniĝis super la donaco. Flam-ruĝaj piropoj («fajraj okuloj»), grandega rubeno kun sesradia stelo interne, dens-blua «reĝa» berilo, kelkaj helaj violaj jacintoj, du rozaj grandaj perloj, stranga plata pal-lila ŝtono kun metala rebrilo, nekonata al la hetajroj, orecaj krizolitoj de la Eritrea maro. Nearĥo havis bonan guston pri ŝtonoj kaj vere reĝan donacon faris al la amatino, tiom longe malproksima de li.

Egesiĥora, ruĝiĝinta pro fiero, levis la juvelŝtonojn sur la manplato, ĝuante ilian brilon. Tais brakumis ŝin, kisante kaj gratulante.

— Ho, mi preskaŭ forgesis, pardonu min, mi iĝas tute freneza, vidante la donacon. — La spartanino malvolvis pecon de ruĝa ledo kaj donis al Tais malgrandan, je etfingro, statueton de Anaitis, aŭ Anahita, fajne elĉizitan el tuteca safiro. La diino staris en viva pozo, akre diferencanta disde la ordinara, rigide senmova, transfleksinte unu manon post la kapon, kaj per la alia subtenante la pezan sferan mamon. La blua ŝtono sur konveksaj lokoj brilis silke.

— Tion Nearĥo transdonas al vi, petas memori.

La atenanino prenis la valoran bagatelon kun miksita sento de domaĝo kaj faciliĝo. Ptolemeo same povus sendi al ŝi ion kiel signon de memoro, kaj se ne sendis, do forgesis. Dankon al Migonitida, se Aleksandro kaj liaj militestroj venos ĉi tien, ŝi ne devos solvi la problemon, kiel liberiĝi de la antaŭa amato, iĝinta militestro de la potenca konkeranto.

— Ĉu vi pensas pri Ptolemeo? — la virinece sagaca spartanino almetis la varmegan manplaton al ŝia vango.

— Ne! — skuis sin Tais. — Kaj vi kion faros?

— Atendos Nearĥon! — konvinkite respondis Egesiĥora.

— Kaj Eositeo?

— Li iru en Sparton, en Makedonujon, eĉ en Erebon!

— Kaj ĉu vi ne timas lian ĵaluzon?

— Mi nenion timas!

— Mi scias, ke vi estas timoleajna — kuraĝa, kiel leonino, sed jen mia konsilo al vi: konservu tiun skatoleton ĉe mi.

— La konsilo estas saĝa!


Fine de la lasta atika monato de printempo — Skiroforiono — Egiptujo malkvietiĝis eksterordinare. Meĥanikistoj de Aleksandro konstruis grandegan moleon kaj prenis la neatakeblan Tiron post sep monatoj da sieĝo. Ok mil defendantoj de la urbo estis mortigitaj, tridek mil loĝantoj estis venditaj kiel sklavoj. Tri mil, suferante pro manko de akvo, vipataj sub la kruela suno, estis surŝutantaj sablan taluson sub la muroj de Gazao. La urbo decidis rezisti, spite al la leciono de la potenca Tiro, trompita per certigoj de senditoj de Dario, ke la reĝo estas alproksimiĝanta kun nenombrebla armeo.

Ne Dario venis al la muroj de Gazao, sed sabla remparo super ĝiaj turoj, de sur kies kresto la makedonoj trafadis la defendantojn, kiel sur ebenaĵo. La ruzo de la meĥanikistoj ne limiĝis per tio. El sub la remparo la makedonoj faris sapeojn, kaj la muroj de Gazao falis. En furioza lasta rezisto Aleksandro ricevis gravan vundon. Antaŭdiristo Aristandro avertis la militestron, ke li estos en granda danĝero, se partoprenos la batalon. La bolanta sango malhelpis al Aleksandro sekvi lian konsilon. Rulŝtonego el «aparato», kiel nomiĝis batalaj ĵetmaŝinoj, trabatis lian ŝildon kaj batis en la maldekstran ŝultron, rompinte ripon kaj la klaviklon. Elportata el la batalo sub malfeliĉaj krioj de siaj militistoj, Aleksandro ridetis kaj salutadis ilin per levo de la dekstra mano.

La viroj, kiuj defendadis Gazaon, estis ekstermitaj ĝis la lasta, la virinoj kaj infanoj estis venditaj kiel sklavoj. Aleksandro ordonis detrui ĉiujn templojn. En Tiro li limiĝis per tio, ke starigis en la ĉefa templo de Bel batalan sieĝan maŝinon, kaj sur la centran placon oni altrenis ŝipon de Nearĥo.

La vojo al Egiptujo kuŝis malfermita, Aleksandron oni atendis en Memfiso fine de la somero — en Boedromiono, tuj kiam li resaniĝos de la vundo. Nemalmulte da riĉuloj fuĝis trans la maron. Belaj domoj kun vastaj ĝardenoj en la norda parto de Memfiso estis vendataj malmultekoste.

La spartanoj estis preparantaj sin por vojaĝo. Du ŝipoj de stratego Eositeo venis el Naŭkratiso. Ili staris ĉe varfoj, pretaj preni centon da hoplitoj de la gardistaro, la havaĵon de la stratego kaj la ĉevalojn de Egesiĥora. La spartanino estis afliktita, eksciinte pri decido de la amikino reveni en Helenujon. Post du sendormaj noktoj Tais elpensis por la spartano okupiĝon en Ateno. La domo de Tais estis ankoraŭ en ordo, kun ĉiuj aĵoj, restintaj en ĝi. Ŝi proponis al Egesiĥora ekloĝi ĉe ŝi. La tempo de persekuto pro la batado de la filozofoj finiĝis en Metagejtniono de tiu ĉi jaro.

La lakonino petegis Tais-on kaj Menedemon ne forlasi ŝin solan en Memfiso.

— Kial vi deziras resti? — ne povis kompreni la atenanino. — Ni navigu kun Eositeo sur la spartaj ŝipoj.

— Ne eblas. Pro la amo al Menedemo vin forlasis la antaŭa komprenemo, — furioze kontraŭis Egesiĥora, — en Sparto mi ne liberiĝos de Eositeo. Kaj li havas planojn de granda milito...

— Ĉu denove? Ĉu ne sufiĉas por viaj samlandanoj? Kiel tedis ilia militema krueleco. Eĉ ekde frua juneco junaj spartanoj okupiĝas pri kriptio — kaŝita ĉasado al helotoj.

— Kio do malbona estas en tio? Oni instruas ilin pri kuraĝa feroco en traktado de sklavoj. Por subpremi en sklavoj eĉ pensojn pri liberiĝo!

— Feroca sklavposedanto mem estas sklavo, pli malbona, ol helotoj!

Egesiĥora levis la fortajn ŝultrojn.

— Mi delonge kutimiĝis al la atena liberpensemo, sed vi, atenanoj, iam pagos pro ĝi!

— Sparto falos pli frue, kiel maljuniĝinta leono, kaj iĝos manĝo de fiaj hienoj.

— Ni disputas pri aferoj eksteraj, kvazaŭ ni estas viroj, — malpacience diris Egesiĥora, — kaj vi ne respondas al mia peto. Restu kun Menedemo kaj mi ĝis la veno de la makedonoj. Ili nenion faros al via amato, mi povas ĵuri.

— Ankaŭ mi povos gardi lin.

— Do faru tion por mi!

— Bone, mi persvados Menedemon!

La lakonino komencis sufoki la amikinon en fortaj brakumoj, per dankaj kisoj kovrante ŝiajn sunbrunajn vangojn.


La katastrofo okazis, kiel ĉiam, neatendite, simile al bato de fulmo.

Ambaŭ amikinoj estis promenantaj sur la kajo, kutimaj al rigardoj de pasio kaj tenero, al admiraj ekkrioj de renkontataj geurbanoj, elirintaj al la rivero en la milda antaŭvespero de la fino de la egipta somero. La plenakva Nilo fluis pli rapide. Sur ĝia malklariĝinta akvo navedis malpli da boatoj kun promenantoj, ol dum la tempo de malmulta akvo. Senfina procesio de piedirantoj malrapide moviĝis en ambaŭ direktoj, pririgardante la memfisajn famulinojn. Vestoj ĉi tie estis multe pli modestaj, ol en Ateno, kaj speciale ol en riĉaj urboj de la malgrand-azia kaj la siria bordoj. Malantaŭ la du amikinoj, altirante atenton per la alto — pli ol kvar ulnojn — defilis Eositeo en kompanio de tri grandegaj loĥagoj — taĉmentestroj. La spartanoj, surmetinte militajn zonojn, mantelojn kaj batalajn helmojn kun altaj krestoj-brosoj el ĉevalaj haroj, altis super la homamaso kiel minacaj dioj. Nek egiptaj, nek persaj militistoj estis videblaj. Evidente, ili decidis prefere ne aperi en militaj vestoj.

Menedemo restis en la tendaro de la spartanoj por deĵoro. Anstataŭ li je paŝo malantaŭ Tais iris per etaj paŝoj Hesiona, ŝirmante la vizaĝon kontraŭ malmodestaj rigardoj per faldo de silko, surĵetita sur la kapon. Tie, kie Nilo estis ĉirkaŭfluanta antikvan digon, servantan por instalado de flosanta ponto, la kajo estis larĝiĝanta en vastan placon, ĉirkaŭplantitan per grandegaj arboj. Du palmaj aleoj estis disirantaj forke de la okcidenta flanko de la placo, ornamita per du brile poluritaj obeliskoj. Polvo nubis laŭ la dekstra aleo. Estis veturanta rajdisto en helblua mantelo de angarejono — persa rajda poŝto. Sur lia lanco pendis fasko da haroj, simila al leona vosto, kio signifis, ke li estis sendita kun speciala tasko. La poŝtisto haltigis la ĉevalon inter la obeliskoj kaj komencis atente rigardi en la promenantan homamason. Lia sperta rigardo rapide trovis tiun, kiu necesis. Deĉevaliĝinte, per mallerta irmaniero de homo, pasiganta la vivon en rajdado, li ekiris kontraŭ la homa fluo kaj, neglekte dispuŝinte gapulojn, ekstaris antaŭ la hetajroj. Egesiĥora paliĝis tiel, ke Tais ektimis pri la amikino kaj brakumis ŝin, altirante al si per la eterna virina gesto de zorgo. La helblua poŝtisto malalte riverencis kaj diris:

— Mi veturas de via domo, sinjorino. Tie oni diris al mi, ke mi trovos vin promeni apud la rivero. Ja kiu povas erari, vidinte vin? Vi estas Egesiĥora, spartanino!

La hetajro silente kapjesis, ĉirkaŭlekinte la lipojn.

La poŝtisto elprenis el sub la zono pakaĵon el maldika ruĝa ledo kaj etendis al la lakonino.

— Nearĥo, kretano, la flotestro de la dieca Aleksandro sendas al vi tiun leteron kaj postulas tujan respondon.

Egesiĥora kaptis la etan pakaĵon, nedecideme kunpremante ĝin per la maldikaj fingroj. La atenanino helpis al ŝi.

— Kie ni trovu vin vespere por respondo kaj rekompenco?

La sendito nomis ksenonon, kaj Egesiĥora svingis la manon, forpermesante lin. Kaj ĝustatempe. Eositeo, kliniĝinte trans la ŝultron de la spartanino, penis kapti la leteron, sed Egesiĥora deflankiĝis, kaŝinte la ledan rulaĵon sub la zono de la ĥitono.

— He, iru ĉi tien! — ekkriegis la stratego al la dorso de la foriranta heroldo. La homo en la helblua mantelo turniĝis.

— Respondu, de kie estas la letero? Kiu sendis vin? Alie vi estos kaptita kaj respondos sub fajfo de vipo.

La poŝtisto punciĝis, viŝis la polvokovritan vizaĝon per angulo de la mantelo.

— Militestro, vi minacas al mi spite al la moro kaj la leĝo. La letero venis de malproksime de potenca homo. Ĉio, kion mi scias, estas la vortoj, kiujn mi devis diri, fordonante la pakaĵon. Vi devos rajdi multajn parasangojn tra dekoj da poŝtaj statmoj, antaŭ ol vi ekscios, de kie estis sendita la letero al la orharulino...

Eositeo rekonsciiĝis, forpermesis la poŝtiston kaj aliris rekte al Egesiĥora, trapenetrante ŝin per peza kaj kolera rigardo.

— La dioj heligas mian racion. Via nedeziro forveturi... fordonu al mi la leteron. Ĝi gravas ankaŭ por militaj vojoj de mia taĉmento.

— Unue mi mem legos ĝin. Deiru!

La tono de Egesiĥora estis malcedema. Eositeo deiris je paŝo, kaj la hetajro momente malvolvis la pakaĵon. Observanta ŝin Tais ekvidis, kiel glatiĝis la severa falto inter la brovoj kaj facila, senzorga rideto de la antaŭa atena Egesiĥora tuŝis la lipojn de la amikino. Ŝi flustris ion al Hesiona. La junulino paŝis flanken, kliniĝis kaj donis al la spartanino pezan ŝtoneton. Antaŭ ol la stratego sukcesis kompreni, Egesiĥora envolvis la ŝtonon en la leteron kaj nevirinece forte kaj lerte ĵetis ĝin en la riveron. La pakaĵo malaperis en rivera profundo samtempe kun furioza krio de Eositeo.

— Vi pagos pro tio! — diris la stratego sub rido kaj ŝercoj de memfisanoj, observintaj tiun scenon. Egesiĥora forglitis de Eositeo, Tais ĝustatempe implikiĝis en liaj piedoj, kaj la spartanino kaŝiĝis en homamaso.

La militestro decidis, ke estas malinde por li persekuti virinon kaj orgojle direktis sin al la tendaro akompane de la asistantoj. Tais kaj Hesiona atingis ruĝvangiĝintan Egesiĥora-n. Gaja, kun la okuloj, brilantaj pro ekscitiĝo, ŝi ŝajnis tiom bela, ke homoj haltadis, ĉarmitaj.

— Kio estas en la letero? — mallonge demandis la atenanino.

— Nearĥo estas en Naŭkratiso. Proponas navigi renkonten al li... aŭ atendi en Memfiso. Ankoraŭ pli frue ĉi tien venos Aleksandro... — iomete anhelante, diris Egesiĥora.

Tais silentis, pririgardante la amikinon, kvazaŭ nekonatulinon. La suno estis rapide malleviĝanta post deklivojn de la Libia dezerto, milda lumo de antaŭkrepuska kvieto klare konturis la tutan figuron de Egesiĥora. Al Tais ŝajnis stranga ombro, surĵetinta kovrilon de kondamniteco sur la vizaĝon de la spartanino. Nigraj rondoj ekkuŝis en la okulkavoj, malhelaj sulkoj subtranĉis la maldikajn alojn de la nazo, malheligis, rektiginte, la konturon de la kuraĝaj lipoj. Al la atenanino ŝajnis, ke la amikino iĝis fremda, malproksimiĝis kaj maljuniĝis je jardekoj. Tais suspiris, alportante la manon al bukloj de la oraj haroj de la lakonino, komprenis, ke tio estas nur ludo de ombroj de rapida egipta sunsubiro, kaj faciligite suspiris. Plena de gajo, Egesiĥora ekridis, ne komprenante la humoron de la amikino. Malklara sento de malfeliĉo mornigis la senzorgecon de Tais.

— Amiketo, vi devas provizore malaperi, — ŝi kaptis la amikinon sub la brako, — ĝis debordiĝos la sparta taĉmento.

— Neniu aŭdacos, speciale nun, sub egido de la nevenkebla, — kontraŭis Egesiĥora. Tais ne konsentis:

— Eositeo kaj liaj spartanoj estas homoj de speciala kuraĝo. Ili timas nek morton, nek sorton. Se vi ne deziras fornavigi el Egiptujo ligita en ŝipa holdo, mi konsilas pripensi. Mi trovos tian azilon, ke spionoj ne malkovros vin.

Egesiĥora ekridis denove.

— Mi ne povas imagi, ke la ĉefa stratego, hardita militisto, parenco de la reĝo, en tia decida horo zorgus pri virino, pri hetajro, eĉ tiom luksa, kiel mi, — la spartanino kokete fleksiĝis.

— Kaj vi eraras. Li deziras posedi vin totale ĝuste tial, ke vi estas luksa kiel diino, ĉirkaŭita de ĉies atento kaj adoro. Kaj forlasi vin, des pli fordoni al iu, estu tio eĉ Argusomurdinto mem, por li estas humiliĝo, pli malbona, ol morto. Lia aŭ via... unue la via, sed ne pli frue, ol vi ĝisfunde eltrinkos kalikon de humiligoj, per kiuj li rekompencos vin pro la potenco super li kaj neobeemo. Malhela kaj surda pri ĉio, krom si, estas animo de tiaj homoj. Ili estas pli danĝeraj, ol ajna malamiko... eĉ se ili estas amikoj aŭ — speciale — amatoj.

Laciĝinte pro la longa parolo, Tais eksilentis. Silentis ankaŭ Egesiĥora, senmove starante en krepusko kaj rimarkante nek preterpasantojn, nek torĉojn, bruligitajn ĉe la varfo.

— Ni iru en vian hejmon, — vigliĝis ŝi, — mi devas skribi respondon.

— Kian?

— Mi atendos ĉi tie. Mi timas ŝipojn — miaj samlandanoj povas embuski min en ajna loko super Naŭkratiso. Mi timas forlasi la ĉevalojn — kien mi ilin kaŝu? Des pli, ke vi konsentis dume resti ĉi tie kun mi. — Kaj Egesiĥora brakumis, alpremante al si, la fidelan amikinon de la infanaj jaroj.

La spartanino uzis la klaran skribmanieron de Tais, petinte ŝin skribi mallongan, amplenan respondon, almetis la sigelon de la ringo, sendita de Nearĥo, kaj prunteprenis de la amikino du orajn darikojn, por devigi la poŝtiston senprokraste ekiri reen ĝis la sekva stacio.

Sklavo-ĝardenisto, kaŝinte la leteron en la zontuko, ekiris en mallumo al la ksenono de la poŝta stacio, nemalproksime de la plej antikva ŝtupa piramido de faraono Ĝosero.

Egesiĥora ĝis malfrua vespero atendadis revenon de la sendito kaj, nur eksciinte, ke la poŝtisto konsentis ekveturi matene, direktis sin hejmen kun torĉoj kaj du fortaj akompanantoj. Apenaŭ iu en Memfiso kuraĝus ataki la amatinon de la stratego mem, sed nokte ĉiuj nikteridoj (vespertoj) estas samaj.

Ekdorminte malfrue, Tais dormis pli longe, ol kutime. Ŝin vekis Klonaria, enkurinta kun krio: «Sinjorino, sinjorino!»

— Kio okazis? — maltrankviliĝis la momente vekiĝinta hetajro. La antaŭsento de malbonaj eventoj ĉiam pli forte kreskis en ŝi, kaj Tais elsaltis el la lito.

— Ni ĵus venis el la bazaro, — hastis rakonti la sklavino, — kaj tie ĉiuj parolas nur pri unu afero — pri murdo de la poŝtisto, veninta hieraŭ el la Delto. Lin oni trovis dum tagiĝo ĉe la pordego de la stacio...

— Kuru por Hesiona! — interrompis Klonaria-n la atenanino.

Hesiona alkuris el la ĝardeno kaj tuj estis sendita kun ordono venigi Egesiĥora-n. Tais ordonis prepari larĝajn blankajn egiptajn mantelojn kaj bridi Salmaaĥ-on. Surmetinte mallongan ĥitonon por rajdado, Tais malpacience iradis antaŭ la teraso, atendante la amikinon. Finfine, maltrankviligita de la prokrasto, ŝi ordonis al Klonaria kuri al Egesiĥora. La distanco je kvarono de sĥeno ĝis la loĝejo de la spartanino estis bagatela por la sana junulino. Ŝi ekkuris, kiel antilopo, kriinte, ke la «serpentidino», verŝajne, ne kuris, sed rampis. Kiam la anhelanta sklavino revenis sola, Tais komprenis, ke ŝiaj antaŭtimoj realiĝas.

— Ĥrizokoma kaj la «serpentidino» forveturis kune sur la kvaropo, — sciigis Klonaria.

— Kien?

— Neniu scias. Laŭ jen tiu vojo, — la sklavino almontris suden.

Egesiĥora, evidente, decidis kaŝi siajn valoregajn ĉevalojn en ĝardenoj, apud la tomboj de la plej antikvaj reĝoj, ĉe la Malakra Piramido. La posedanto de la ĝardenoj estis heleno laŭ la patro kaj unu el la plej fervoraj adorantoj de la orharulino.

Tais saltis sur Salmaaĥ-on kaj malaperis en polvo, antaŭ ol la sklavino sukcesis diri almenaŭ unu vorton.

La atenanino spronadis la ĉevalinon per la malmolaj piedfingroj kaj trarajdis per freneza galopo tutan sĥenon. La deklivo de la okcidentaj rokoj estis proksimiĝanta al la rivero. Ĉirkaŭveturinte ĝin, Tais malrapidigis Salmaaĥ-on. El post arbustoj vidiĝis la kvaropo de Egesiĥora, malrapide veturanta renkonten. Per unu rigardo la atenanino komprenis, ke okazis malfeliĉo, grandega ĝis teruro.

Senforte apogiĝinte al la arbelo — la antaŭa vando de la ĉaro, kun mallevita kapo staris Hesiona. Ŝiaj haroj malordiĝis sub vento, la ĥitono derampis, nudigante la ŝultron. Sendinte Salmaaĥ-on antaŭen, Tais kun morta klareco komprenis, ke la polve oraj bukloj, balancataj de vento en fendoj de la dekstra vando de la ĉaro estas finoj de la haroj de ŝia amikino. Alrajdinte pli proksime, ŝi ekvidis la priverŝitan de sango ĥitonon de Hesiona, malhelajn makulojn sur flava farbo kaj malrapidajn terurajn gutojn, falantajn en polvon malantaŭ la ĉevaloj. Hesiona, pli blanka ol la atenaj muroj, survolvis la kondukilojn sur elstaraĵon de la arbelo, subtenantan la supran timonan stangon. La junulino preskaŭ ne stiris la ĉevalojn, nur retenante ilin. Salmaaĥ retropaŝis de la ĉaro, sentante sangon kaj morton. Tais desaltis de sur la ĉevalino, deĵetinte la bridrimenojn, kaj kure atingis la ĉaron. Egesiĥora estis kuŝanta, apogiĝinte per la flanko sur la arbelo. Tute malalte pendis la senviva kapo, pezigita de la harligoj. Transpaŝinte la krurojn de la spartanino, Tais brakumis duonsvenintan Hesiona-n, deprenis la kondukilojn kaj haltigis la tetripon.

Hesiona rekonsciiĝis. Kolero kaj doloro estis en ŝiaj okuloj. Kun peno malferminte la kungluiĝintajn lipojn, ŝi elpremis: «Ne eblas, malantaŭe estas la murdistoj». Ne respondante, Tais kliniĝis super la kara amikino, levis ŝian kapon, ekvidis la grizajn lipojn kaj la brilantajn tra la duonfermitaj palpebroj blankojn de la senmoviĝintaj okuloj. Larĝa vundo sub la maldekstra klaviklo, farita de supre per batala ĵetlanco, estis morta. Tais eĉ ne bezonis pririgardon, instinkte sentinte la morton de la amikino. Ŝi turnis ties ankoraŭ varman kaj elastan korpon sur la flankon, kuŝigis sur la fundon de la ĉaro. Por momento al ŝi ŝajnis, ke Egesiĥora, viva, komforte ekkuŝis volve, ekdorminte dum vojaĝo. Elŝiriĝinta ploro tremigis la tutan koron de la atenanino. Venkinte la malfeliĉon, Tais okupiĝis pri Hesiona. Laŭ ŝia dekstra flanko iris longa tranĉo pro bato, farita kun grandega forto. La murdisto mistrafis kaj distranĉis nur la haŭton kaj la supraĵajn muskolojn, tamen la sango per larĝa rubando estis plu malrapide defluanta sur la femuron. Tais strikte vindis la vundon per la kapa kovrilo kaj irigis la ĉevalojn, fajfinte al Salmaaĥ, kiu ektrotis apude. Ili ĝisveturis rojon de pura akvo, ne interŝanĝinte eĉ vorton kun Hesiona. Trinkiginte la junulinon, lavinte ŝian vizaĝon kaj ŝiajn sangokovritajn manojn, Tais rigidiĝis en medito, rigardante al la strieto de kristala akvo. Hesiona, penante ion diri, ne kuraĝis rompi ŝian silenton. La vizaĝo de la hetajro, misformita de malfeliĉo kaj despero, iĝadis ĉiam pli minaca, samtempe strange heliĝante.

Subite Tais impetis al la ĉaro, pririgardis ĝin, korektis la oblikviĝintan krinonon — ringon sur la timona stango. Hesiona sekvis ŝin, sed Tais silente almontris por ŝi Salmaaĥ-on. Hesiona eliris el la rigidiĝo kaj neatendite facile saltis sur la ĉevalinon. Malimplikante la kondukilojn, Tais ĵetis oblikvan rigardon al la tebanino kaj konvinkiĝis, ke tiu povas teni sin en la selo. Malantaŭe sur rekta peco de la vojo aperis suspektindaj figuroj en blankaj egiptaj manteloj. Ili kuris per eta troto, laciĝintaj sub la arda somera suno. Tais malbonkore subridis kaj eligis stridan ŝrikon. La ĉevaloj freneze impetis. Timigita Salmaaĥ desaltis flanken, preskaŭ faliginte Hesiona-n. La tebanino sterniĝis sur ĝi, alkroĉiĝinte al la kolhararo. Tais ekveturis freneze rapidege, kiel neniam farus eĉ en ĉeesto de Egesiĥora, kiu fojfoje instruadis ŝin stiri la kvaropon.

Egesiĥora, orhara, arĝentkrura, belŝultra... Ŝia nedisigebla amikino, konfidatino de ĉiuj sekretoj, akompanantino en ĉiuj vojoj... Plorego denove tremigis Tais-on, sed la penso pri la murdinto kaj venĝo, kolero kaj furiozo superis ĉiujn aliajn emociojn. Ŝi veturis, kiel enkorpiĝinta Erinio, ŝtoniĝinta en strebo atingi la celon. Ŝi ne sukcesis lerni de Egesiĥora tiun muzikan laboron de fingroj, kia necesas por harmoniigo de agoj de ĉiuj kvar ĉevaloj. Tais memoris, ke inter la grandaj kaj la montraj fingroj de la dekstra kaj la maldekstra manoj oni tenas la kondukilojn de la timona paro, dum la longa kaj la ringa fingroj prenas la ŝnurojn de la eksteraj aljungitoj, traigitajn tra ringoj sur la dorsoj. Turniĝoj de la tetripo en ŝiaj manoj estis mallertaj, kaj Tais ekrapidis rekte, apenaŭ sukcesante eviti seriozajn obstaklojn.

La impeto de Tais transdoniĝis al Hesiona, kiu, refortiĝinte, rajdis apude sur Salmaaĥ, ne deziranta postresti. La ĉevalino jen atingadis la ĉaron, jen antaŭadis ĝin, jen restadis malantaŭe, kiam la vojo iĝadis rekta kaj glata, kiel areno de stadiono.

Atingante Tais-on, Hesiona penis rakonti pri la okazintaĵo. Tais ne bezonis klarigojn. Okazis tio, kion ŝi ĉiam timis, kaj ŝi rapidegis al la kulpinto de la morto de Egesiĥora. El fragmentaj, disŝiritaj elkrioj de Hesiona Tais komprenis, ke la amikinon oni embuskis sur la vojo al la ĝardeno, distancanta je tri sĥenoj de la centro de Memfiso. Egesiĥora petis Hesiona-n akompani ŝin, por helpi regi la ĉevalojn, se ŝia amiko ne estos en la loko. Tais komprenis, ke Egesiĥora sentis la danĝeron, pendantan super ŝi, kaj ne deziris esti sola.

Traveturinte pli ol du sĥenojn, ili atingis malgrandan boskon, kies arboj estis kliniĝantaj super la vojo. Du homoj kun lancoj baris la vojon al la ĉaro. Egesiĥora ekveturis rekte al ili... La homoj desaltis flanken, kaj en tiu momento iu, kaŝiĝinta en branĉoj de granda arbo, ĵetis lancon en Egesiĥora-n. Ŝi falis momente, trafita morte. Hesiona malbone memoras, kio estis poste. Ŝi pensis nur pri unu afero — forveturigi Egesiĥora-n en la urbon, al la sinjorino. Probable, ŝi haltigis la akceliĝintan kvaropon, turnis ĝin sur la mallarĝa vojo, kiam la murdistoj revenis. Iu vundis ŝin, ĵetinte tranĉilon. Ŝi forveturis, malgraŭ la fluanta sango. Lasinte malproksime poste siajn persekutantojn, ŝi malrapidigis la kuron de la ĉevaloj kaj survolvis la kondukilojn sur la elstaraĵon de la arbelo, por eltreni la lancon el la korpo de Egesiĥora. Kun peno ŝi elŝiris la armilon, kaj tiam ŝi preskaŭ svenis. La okuloj ĉesis vidi. Ŝi kroĉiĝis al la flanko de la ĉaro, penante ne fali, rememorigante al si pri la murdistoj, kurantaj malantaŭe. En tiu stato ŝin trovis Tais. La dioj mem venigis la sinjorinon ĉi tien, alie la murdistoj atingus la ĉaron. Tais, ne respondante al la rakonto de Hesiona, nur pli malalte klinadis la kapon, ĝis sango mordante la lipojn.

Per la sama freneza galopo traveturis ili laŭ homplenaj stratoj sub timigitaj krioj kaj minacoj de diskurantaj preterpasantoj kaj portistoj, lasante post si nubon de densa polvo. Kiel kirlovento alflugis la kvaropo al la pordego de Stratopedono. Gardanta militisto, freneziĝinta pro suna ardo, ne moviĝis, rekoninte la kvaropon de Egesiĥora. Rimarkinte ion malbonan, li nedecideme klinis la lancon, barante la vojon. Tais eĉ ne pensis reteni la freneziĝintajn ĉevalojn. Kun frapo ekflugis la ŝildo, elbatita el la manoj, krakis sub la radoj la lanco, la spartano, deĵetita al la fosto, sovaĝe ekkriegis, alarmante. La ĉaro trakuris tra la larĝa korto de militaj ekzercoj al markezo, barita per krada bariero. Ĉi tie ordinare sidadis stratego Eositeo. En profundo de la markezo troviĝis lia loĝejo. Eositeo, altirita de krioj, elsaltis el sub la markezo. Ne povante haltigi la tetripon, Tais igis ĝin deflankiĝi kaj kroĉis la kradon per la akso. Kun krako ekflugis pecoj de seka ligno, la ĉaro frakasis la baraĵon kaj, renkontinte la foston, haltigis la ĉevalojn, kiuj ekprancis, svingante la antaŭan hufojn kaj levante la nuddentajn muzelojn. El ĉiuj flankoj estis alkurantaj alarmitaj militestroj. El barako apud la pordego elkuris kaj viciĝis taĉmento da hoplitoj — militistoj en metalaj kirasoj. Hesiona trais la pordegon post la ĉaro kaj alrajdis por helpo al Tais. Tiu eĉ ne intencis haltigi la ĉevalojn, lasinte fari tion al la helpantoj de Eositeo.

La atenanino desaltis de sur la ĉaro rekte antaŭ la piedojn de la konsterniĝinta stratego.

— Murdisto, abomena malkuraĝulo! — ekkriis ŝi, etendiĝante antaŭ la giganto je tuta sia negranda alto kaj almontrante lin per la fingro. — Iru rigardi la faron de viaj manoj! — Tais almontris la ĉaron. Pro la bato kontraŭ la fosto la korpo de Egesiĥora transruliĝis malantaŭen kaj derampis laŭ la ŝtupo. Kun la kapo, ekkuŝinta sur la mason da oraj haroj, kun larĝe disĵetitaj manoj, la spartanino ŝajnis dormanta en maloportuna pozo post laciga vojaĝo. Ŝia viva vojo iĝis mallonga — nur dudek kvin jarojn travivis ŝi en la mondo, kaj ŝia mirinda belo nelonge ĝojigis homojn.

Eositeo rekonsciiĝis. Kaptinte la manon de Tais, li ŝiris ŝin en ombron en profundo de la markezo.

— Vi freneziĝis, virino! Kiel aŭdacas vi kulpigi min, idon de spartaj reĝoj, faman militiston?

Tais malestime ekridegis kaj turnis sin al la ŝokitaj militistoj, kuniĝintaj ĉe la rompita krado.

— Ĉu vi aŭdis la mensogajn vortojn de la hieno?! La murdistoj, senditaj de li, estas kaptitaj, ili jam konfesis ĉion!

Tais parolis kun tia neŝancelebla certeco, ke Eositeo griziĝis.

— Silentu, fia putino! — ekmuĝis li, premfermante la buŝon de Tais per la grandega manplato. La hetajro per la firmaj dentoj mordis lin je la fingroj, kaj la stratego ekkriegis eĉ pli laŭte, depreninte la manon.

— La orharulino ne deziris plu esti kun li, kaj vi devis forlasi Egiptujon, — haste klarigis Tais, — tiam li subaĉetis tri... — La atenanino apenaŭ sukcesis deflankiĝi de la potenca pugno. Tiam Hesiona, duonnuda, kun kriego: «Mi atestas!» — saltis sur la ŝultrojn de Eositeo, enkroĉiĝinte en liajn okulojn per la ungoj. La stratego deŝiris ŝin, kiel katinon, ĵetinte en angulon, kaj sinforgese impetis al Tais, elpreninte larĝan kilikian tranĉilon. Tais komprenis, ke ŝi tuj estos murdita. Ne sentante timon, ŝi staris antaŭ la giganto, kolere kaj venĝeme rigardante en liajn okulojn, en ekstazo de venĝa sentimeco.

— Haltu, stratego! — ŝirmis per si Tais-on nesciate el kie aperinta Menedemo.

— For, hundido, sklavo de la putino! He, kaptu la fian inaĉon!

Neniu el la militistoj moviĝis, malgraŭ la fama sparta disciplino. Ĉiuj amis Egesiĥora-n kaj Tais-on, kaj tro versimila estis la akuzo.

Eositeo sovaĝe ĉirkaŭrigardis, komprenis, ke nedecidemo minacas al li per senmaskigo. Forpuŝinte Menedemon, li kaptis Tais-on je la ĥitono, kun krakado de ŝiriĝanta ŝtofo ektrenis al si, kaj ricevis de Menedemo tian piedbaton en la bruston, ke deflugis je kelkaj paŝoj kaj falis, batiĝinte per la kapo kontraŭ muro. Kiam li ekstaris, sur lia vizaĝo estis nek timo, nek kolero. La maŝino de murdo, edukita ekde la infaneco, vekiĝis. Lerta batalisto, li trompis la senarman fortulon per flanka svingo de la ponardo kaj, subite elturniĝinte, malleviĝinte sur la fleksitan kruron, faris teruran baton demalsupre en la hepaton.

Kvazaŭ en prema senveka sonĝo Tais ekvidis, kiel malfortiĝis la potencaj muskoloj de ŝia fidela atleto. Kvazaŭ rompiĝinte, kunkroĉinte la manojn super la vundo, Menedemo falis sur la genuojn, el lia buŝo ekfluis malhela sango. Eositeo kliniĝis, penante eltreni la profunde enpikiĝintan armilon. En tiu momento Menedemo per lastaj fortoj faris al Eositeo baton al la verto per ambaŭ manoj, kunigitaj per la fingroj. Da lastaj fortoj en la korpo de la mortanta atleto restis ankoraŭ tiom, ke la kolo de la stratego krakis, kaj li falis al la piedoj de Tais, etendinte antaŭen, kiel por lasta bato, la manon kun la sangokovrita ponardo.

Tais kliniĝis super Menedemo. La militisto, rigardante al ŝi per la larĝe malfermitaj malklariĝantaj okuloj, sukcesis rideti al ŝi. Ĉiu vera heleno mortadis kun rideto, ĉiam afekcianta fremdlandanojn. La lipoj de Menedemo moviĝetis, sed Tais ne distingis eĉ vorton. La lumo estingiĝis por ŝi, kaj ŝi svene falis sur la larĝan bruston de Menedemo, alpremiĝinte al li per la vango.

Militestroj de la spartanoj silente levis Tais-on, transdoninte ŝin al prizorgo de Hesiona. Menedemo estis mortinta, kaj Eositeo obtuze muĝis, svingante la kapon, ne kapabla movi la paralizitajn krurojn kaj brakojn.

La ĉefa asistanto de la stratego, spartano el fama familio, aliris al Eositeo, elprenis la glavon kaj montris al li. Laŭ la moro, sanktigita de jarcentoj, lakonoj ĉiam finmortigadis siajn mortvunditojn kun ilia konsento, se ili estis en konscio. La stratego per la okuloj petis morton, kaj post momento li jam ne ekzistis.

Hesiona rekonsciigis sian sinjorinon kaj petegis ŝin atendi, ĝis la anstataŭanto de la stratego donos ĉaron. La hetajro forpuŝis la tebaninon kaj ekstaris.

— Necesas veturi. Oni venigu Salmaaĥ-on! Mi estas en konscio, — respondis ŝi al la timigita rigardo de Hesiona. — Mi devas enterigi Egesiĥora-n kaj Menedemon, kiel antikvajn heroojn de Helenujo, mi mem! Kaj tio estas farenda tuj — dum ili estas belaj, — flustre aldonis Tais. — Kie estas Arĥimaĥo — la anstataŭanto de la stratego?

Hesiona tamen iom retenis la sinjorinon, por iomete kombi kaj alpingli la veston. Tais trovis bone konatan de ŝi Arĥimaĥon, kondukis lin flanken for de la ekscititaj militestroj. La severa maljuna militisto konsentis pri la propono de la hetajro. Tais kun du malsuperaj militestroj ekveturis en la urbon, sendinte Hesiona-n en la domon de Egesiĥora kun fermita ĉaro. Ene de ĝi sur amason da manteloj oni metis la korpojn de la orharulino kaj Menedemo.

Arĥimaĥo donis tutan taĉmenton, kaj lignovendisto sendis tridek sklavojn kun sesdek ĉaroj da blokoj de aroma cedro. Tais donis kontraŭ ili kaj kontraŭ kvin trunkoj de arabiaj aromaj arboj la tutan restintan monon, duonon de la juvelaĵoj kaj la kuŝejon el nigra ligno kun eburo. Kompense al tio putrado ankoraŭ ne tuŝis la du homojn, plej karajn al la atenanino, kaj ili jam kuŝis, kunigitaj de la morto, apude sur giganta fajroloko, kun la kapoj al la nordo, vestitaj en festaj vestoj. La rufaj ĉevaloj, mortigitaj, kiel en antikveco, por akompani Egesiĥora-n en ŝia vojaĝo sur la asfodelaj kampoj de Hadeso, kuŝis ĉe la maldekstra flanko. Iliaj kolhararoj kaj intenskoloraj korpoj kontrastigis la longajn harligojn de la spartanino, striiĝantajn laŭlonge de ŝia korpo preskaŭ ĝis la nudaj piedoj. Ĉe la dekstra flanko de Menedemo oni kuŝigis la blankajn timonajn ĉevalojn, kaj al la piedoj de ambaŭ oni metis la ĉaron.

La fajroloko altis sur ŝtupego sub muro de la okcidenta deklivo, preskaŭ kontraŭ la domo de Egesiĥora. Tais grimpis sur la kvin-ulnan alton, sur angulon de la fajroloko, kaj rigidiĝis en adiaŭa sopiro, rigardante lastfoje al la por ĉiam forpasantaj karuloj. Plene batale armitaj staris ĉirkaŭe la kamaradoj de Menedemo, silentaj, mornaj, hirtiĝintaj per la antaŭen klinitaj lancoj. Antaŭ horo ili enterigis sian strategon trans la muro de malgranda helena tombejo sur la orienta bordo de Nilo. Ploregis la sklavinoj de ambaŭ hetajroj, retenante la kriojn, kiel decis en Helenujo. Du servistojn, ekkriegintajn laŭ la egipta moro, oni rapide forigis. Nun nur akraj krioj de lignaj sepultaj flutoj — gingroj estis rompantaj la maltrankvilan pezan silenton. Pastro estis preparanta sin por fari la lastan verŝoferon kaj nelaŭte diradis preĝojn al la reganto de la subtera regno. En respekta malproksimo staris grandega amaso da memfisanoj — adorantoj de la orhara regantino de ĉevaloj, kaj simplaj gapuloj.

Trankvilaj kaj belaj ŝajnis la vizaĝoj de Egesiĥora kaj Menedemo. La facile levitaj brovoj de la spartanino donis nekarakteran al ŝi esprimon de ĉarma nekompreno. Kaj Menedemo estis ridetanta per tiu malforta rideto, kiun li sendis al Tais kun la lasta spiro.

Tais ankoraŭ ne sukcesis ekkonscii la profundecon de sia perdo. Nur hieraŭ vespere ŝi vidis kaj Egesiĥora-n, kaj Menedemon, nur antaŭ kelkaj horoj ŝia fidela atleto ekstaris inter ŝi kaj la neevitebla morto. Nun plej akre sentis ŝi la forirantan belon de siaj proksimuloj, kuŝantaj sur la komuna sepulta kuŝejo, en ĉio similaj al antikvaj herooj de Helenujo. Kiam Tais, deirinte de sur la fajroloko, alportos torĉon al la sekaj kaj rezinriĉaj traboj, ĉesos ekzisti tio bela, kio ĝojigadis ĉiuhore, ĉiutage kaj ŝin, kaj aliajn homojn. Kaj la hetajro ne kuraĝis fari tiun lastan penon, malgraŭ gestoj de la pastro. Tais komprenis, ke necesas hasti, alie en egipta varmego la putrado por ĉiam kripligos la aspektojn de ŝiaj gespartanoj. Ili restos en ŝia memoro tiaj, kiaj ŝi vidos ilin en la lasta momento.

Tais retrorigardis. La vicoj de la spartanoj staris plu senmove, la militistoj rigardis al la pereintoj. Per unu salto la atenanino desaltis de sur la fajroloko. Tuj oni donis al ŝi brulantan torĉon. Levinte ĝin alte super la kapo, Tais rigidiĝis por kelkaj momentoj. Duono de la militistoj, fordoninte sian lancojn al la kamaradoj, komencis preni rezinriĉajn bastonojn, bruligi ilin en braĝujoj, fumantaj ĉe la kvar anguloj de la fajroloko.

Tais ĉirkaŭiris la fajrolokon, ekstaris ĉe la kapoj kaj ŝovis la torĉon sub amason da maldikaj cedraj splitoj. Flamo, preskaŭ nerimarkebla sub la suno, ekblovis per ardo, leviĝis ĝis la rando de la planko, ekflugis maldensa blua fumo. La lakonaj militistoj rapide bruligis la fajron ĉe ĉiuj flankoj, ekkrakis la ĉevalaj vostoj kaj kolhararoj, ekblovis akra odoro de brulanta haro. Tais ĵetis la lastan rigardon tra la dancanta flamo. Al ŝi ŝajnis, ke Menedemo movetis la manon, kvazaŭ adiaŭante, kaj la atenanino forturniĝis. Mallevinte sur la vizaĝon malpezan egiptan skarpon, kiu servis ĉi tie somere anstataŭ himatio, Tais, ne plu retrorigardante, ekiris hejmen kun Hesiona.

Morgaŭ, kiam malvarmiĝos ardo de la grandega lignofajro, la spartanoj kolektos la cindron de la korpoj de Egesiĥora kaj Menedemo, miksiĝintan kun la cindro de ŝiaj ĉevaloj, kaj elŝutos meze de Nilo, strebanta al la Interna maro, sur kies nordaj bordoj ili ambaŭ kreskis. Kaj ankoraŭ post tago la spartanoj eknavigos malsupren laŭ la rivero al Naŭkratiso, de kie kuŝas la vojo en Lakonujon. La spartanoj insistis, ke Tais forveturu kun ili, sed la hetajro rifuzis. Ŝi ne povis tuj forveturi el Memfiso, plena je rememoroj. Kaj por reveni en Helenujon nun malestis kaŭzo. El Ateno venadis maltrankviligaj onidiroj pri malpacoj, kaŭzitaj de paroloj de Demosteno, kaj la tuta helena mondo, malkvietigita per senekzemplaj venkoj de la makedona reĝo, ŝajnis, estis prepariĝanta ekiri orienten, en la antaŭe malpermesitajn landojn.




konejono — fortega veneno.
najrono — neidentigita mediteranea planto, menciata en helenaj tekstoj (rim. de la tradukinto).
liĥno — lumigilo en formo de taso aŭ kruĉo.
nartekso — specio el genro ferolo (rim. de la tradukinto).
statmoj — stacioj.