Esperantaj literoj estu atribuitaj al indikitaj klavoj.
(Vi povas elekti unu el jam pretaj popularaj aranĝoj de
esperantaj literoj, aŭ enmeti necesajn klavojn memstare).
[ ] Prefiksoj:
Litero, premita post unu el indikitaj klavoj, iĝu esperanta.
[x]Videblaj prefiksoj
Prefiksa klavo estu montrita surekrane tuj post ĝia premo.
[x]Postfiksoj:
Premo de unu el indikitaj klavoj ĉapeligu antaŭe enmetitan literon.
[x] Ripeto de postfikso abolas ĉapeligon:
Ripeta premo de postfiksa klavo senĉapeligas ĵus ĉapelitan literon.
[x]Aŭtomata aŭ/eŭ
Litero u, premita post a aŭ e, iĝu ŭ.
[ ]Startu aktiva
EK aktiviĝu mem post sia starto.
[x] Aŭtomata starto
EK aŭtomate startu mem, kiam vi eniras en la sistemon.
[x] Efiku por ajna klavaro
Se markita, EK funkcios por ajna latinlitera klavaro (kaŝe ŝaltante
kaj malŝaltante esperantigitan klavaron, kiam tio necesos). Alie
EK funkcios nur kiam esperantigita klavaro estas ŝaltita.
[x] Rapida tajpado
Se markita, EK mem transsendos ĉiujn (ne nur ĉapelitajn) literojn en
la enmetan vicon, tiel ebligante tre rapidan tajpadon sen mislokado de
ĉapelitaj literoj (kio povas fojfoje okazi sen tiu funkcio). Tiu
reĝimo estas defaŭlta, tamen ĝi povas konflikti kun aliaj programoj,
interkaptantaj klavaran enmeton (ekzemple, Punto Switcher), kaj okaze
de tiaj konfliktoj ĝi estas malŝaltinda.
[ ]Fiksu klavaron
EK ŝaltos esperantigitan klavaron en momento de aktivigo, kaj malpermesos
al uzulo elekti alian klavaron, dum EK estas aktiva. (Efikas nur se la
opcio «Efiku por ajna klavaro» estas malŝaltita).
Virtuala klavaro:
Elektu unu el eblaj aranĝoj de esperantigita klavaro (QWERTY,
Dvoraka, AZERTY, QWERTZ aŭ alian). (Efikas nur se la
opcio «Efiku por ajna klavaro» estas malŝaltita, ĉar aliokaze vi povos
mem elekti ajnan vindozan klavaron (Dvorakan, usonan, francan,
germanan ktp), kaj EK permesos al vi tajpi esperantajn literojn ne
forlasante ĝin.
Varma klavo
Elektu klavon, kiu aktivigos/malaktivigos EK-on (vi povas indiki
ankaŭ kombinon de tiu klavo kun Alt, Ctrl kaj
Shift).