[Al la ĉefa paĝo]

Instalo de EK

  1. Alklaku ek39inst.exe.
  2. Aperos dialogujo, en kies enmeta linio vi vidos dosierujon, en kiun estos instalita EK. Se la defaŭlta dosierujo ne kontentigas vin, tajpu en tiu linio plenan nomon de dezirata dosierujo aŭ elektu ĝin per butono «Foliumu».
  3. Premu butonon «Instalu». Okazos elpakigo de EK, kaj aperos dialogujo kun opcioj de instalo.
  4. Elektu el la maldekstra listo kodpaĝon, kiu estos anstataŭigita per la esperanta kodpaĝo. Sub Vindozo NT/2000/XP/Vista defaŭlte tio estas neniu kodpaĝo (ĉar tie eblas labori rekte kun Unikodo); sub Vindozo 9x/ME tio estas balta kodpaĝo, kaj mi rekomendas, ke vi uzu ĝuste ĝin, krom se vi bezonas iun el la baltaj lingvoj. Se iu el elekteblaj kodpaĝoj koincidas kun via sistema kodpaĝo, ĝi estos malpermesita, t.e. vi ne povos elekti ĝin (ĉar tio povus krei problemojn).
  5. Se vi elektis iun kodpaĝon, dekstre aperos listo de anstataŭigeblaj naciaj klavaroj, apartenantaj al la elektita kodpaĝo. Elektu iun el ili por ke ĝi estu anstataŭigita per la esperanta.
  6. Premu butonon «Bone».
  7. Sub Vindozo 9x/ME post fino de instalado la instalilo petos de vi permeson restartigi Vindozon. EK povos normale funkcii nur post la restarto.

Se vi havas problemojn pri instalado de EK, legu pri permana instalo de EK. Legu tion ankaŭ se vi deziras kompreni, kiel funkcias EK kaj kiajn ŝanĝojn en la sistemo faras la instalilo.


[Al la ĉefa paĝo]