Filino

...En Leningradon1 eksa Alevtina, nuna Valentena, ne deziris reveni, kaj Stepanov eĉ ne tre insistis. Li loĝis plejparte sur ŝipo aŭ en Kronŝtadto2, kie li luis ĉambron ĉe maljunulino, vidvino de ferdekestro. Dum la tuta libera tempo (kaj ĝi estis tre nemulta) Stepanov legadis. Li aĝis preskaŭ tridek jarojn, kiam li unuafoje legis «Militon kaj pacon», «Pasintecon kaj meditojn», «Kozakojn», «Ĉambron n-ro 6», «Heroon de nia tempo»3. La edzinon li ne amis, tio estis evidenta por li same kiel tio, ke ŝi ne amas sian edzon. Sed ami li deziris, deziris laŭtlegi al virino, sed ne al supera asistanto de ŝipestro Miĥaljuk, pri tio, kiel kantas Nataŝa Rostova ĉe la onklo4, li deziris ne kun Miĥaljuk, sed kun amata virino dum blanka nokto promeni al la monumento de Petro, deziris atendi leterojn, skribi ilin.

Kaj subite la vivo de Stepanov strange, abrupte kaj ĝoje ŝanĝiĝis.

Valentena skribis al li, ke ŝi ne povas regi Banjon — ŝi estas aroganta, akralanga, ne obeas, necesas meti ŝin sur la ĝustan lokon. Estus bone, ke la patro alveturu kaj uzu iajn rimedojn.

Stepanov pripensis kaj ordonis sendi Barbara-n al Kronŝtadto.

Li renkontis ŝin en Leningrado.

Kaj, ne komprenante mem, kio okazas al li, levis ŝin sur la manojn kaj komencis kisi la efelidkovritan frunton, la harligetojn, la kolon, la malfortajn ŝultrojn. Banjo jelpetadis kaj per tuta sia korpo alpremiĝadis al la kruda tolo de la patra blanka marista tuniko.

Granda feliĉo de patreco malfermiĝis al li.

«Ne povas homo vivi sen amo, — pensis Stepanov en tiuj tagoj. — Ne povas kaj ne devas. Nu, se mi ne sukcesis kun geedzeco, do jen sukcesis kun la filino. Ŝin eblas ami, eblas ami feliĉe!»

La ferdekestra vidvino nodis por Banjo bluajn bantojn, Stepanov surmetis sur la knabinon lakitajn ŝuojn, prenis ŝian manon kaj kondukis sur sian ŝipon. La tago estis venta, polva, varmega, de la akvo blovis humido, li estis kondukanta Banjon en sian veran hejmon, al siaj, vere parencaj homoj, kaj la mentono, tranĉita hodiaŭ dum razado, tremeradis. Dum la vojo la patro kaj la filino konversaciis, kiel plenaĝuloj. Banjo metadis la piedojn per pintoj iomete internen, miradis pri mevoj, pri tio, kiom «multas» akvo, kia «tro» hela estas la ĉielo. Kaj li demandis ŝin, pro kio ŝi ne aŭskultas la panjon, kial ŝi arogantas, malĝentilas.

— Aj, nu kial vi! — diris Banjo. — Tiel bonas ĉio, kaj vi — kvazaŭ la panjo!

Ŝi estis nek aroganta, nek malĝentila. Ŝi estis sendependa, interne libera, tre bonkora. La legendo pri tio, ke Banjo estas aroganta, komenciĝis de ŝia unua lerneja tago. En la dua leciono la eta Stepanova leviĝis, diligente kolektis ĉiujn siajn librojn kaj kajerojn kaj ekiris al la pordo. La instruistino indigne vokis Banjon. Tiu respondis jam el trans la sojlo:

— Mi deziras manĝi.

Kaj foriris tute el la lernejo, malgranda, kun harligeto, firma, severmiena. «Eŭgeno tion neniam farus!» — ekkriis Alevtina. Kaj Eŭgeno konfirmis, ke ĉio en tiu ĉi historio estas terura.

Poste Banjo donacis sian novan antaŭtukon al najbara knabino, deklarinte, ke ŝi havas du antaŭtukojn, kaj la najbarino havas neniun. Kaj rimenon de Eŭgeĉjo ŝi donacis al oĉjo Saĉjo, stukisto, — Eŭgeĉjo havis multajn rimenojn, kaj oĉjo Saĉjo zonadis sin per ŝnuro. Valentena Andrejevna punbatis Barbara-n. La knabino ne ploris, sed al la patrino ŝi neniam plu alpremiĝadis karese.

«Bubino!» — difinis oni Barbara-n sur la ŝipo, kaj ĉiuj ekamis ŝin. Diablo scias kiel oni ŝin dorlotadis kaj en la salono, kaj sur la teŭgo, kaj sur la pobferdeko, ĉie, kie aperadis ŝia ruĝa jupo. Neniam ŝi trudpetadis, nek ploradis, nek lamentis, ĉiam volonte obeadis, kaj ĉiam ĝoje mirigita estis rigardo de ŝiaj larĝe malfermitaj, brilantaj okuloj...

Vintre Barbara lernis en kronŝtadta lernejo, kaj ankaŭ tio estis tempo, feliĉa por Stepanov. Vespere ili kune iradis en kinejon, duope veturadis en Leningradon, en teatron, kun Banjaj amikinoj li okupiĝadis pri dekumaj frakcioj kaj kune kun ili solvadis matematikajn problemojn kun kestoj kaj basenoj. Kaj poste Banjo sidadis ĉe samovaro kaj enverŝadis teon, kaj Stepanov pensadis malmodeste kaj preskaŭ laŭte: «Kia filino al mi naskiĝis! Kia Barbara Stepanova! Oni ne trovos tian en la mondo!»

Printempe mortis la maljuna ferdekestra vidvino, kaj Stepanov devis iri al marvojaĝo. La tuta ŝipo adiaŭis Banjon. Tute ŝvela pro larmoj, apenaŭ movante la krurojn, ŝi etendadis siajn maldikajn brakojn sur la kolojn de ĉiuj ruĝflotanoj kaj komandantoj, per la molaj infanaj lipoj tuŝadis la krudajn vangojn kaj invitadis:

— Alveturu al ni, oĉjo Miĉjo, ankaŭ ni havas bonan riveron.

Aŭ:

— Alveturu al ni, oĉjo Peĉjo, vorton de pioniro, alveturu.

Aŭ ankoraŭ:

— Oĉjo Koĉjo, nu alvenu post la malmobilizo por ĉiam...

Vintre Stepanov veturis al sia familio. En tiun ĉi domon li eniris kiel fremda homo. Eŭgeĉjo, kuŝante sur sofo, estis leganta dikan libron kun bildoj, sur la kapo de la filo estis reto. En alia ĉambro same forte odoris parfumo, kiel en la ĥato de Nestoro Maĥnoo. Valentena Andrejevna estis en teatro, Barbara — ĉe amikino. Eŭgeĉjo tiris sin, demandis:

— Nu, kio nova estas, paĉjo?

— Nenio grava, — respondis Stepanov. — Kaj kion vi legas?

— «Niva»-n de la 1894-a jaro5, — diris Eŭgeno. — Tedega!

— Por kio do vi legas, se ĝi estas tedega?

— Sed kion mi faru?

Poste venis Valentena Andrejevna, rozkolora, beliĝinta, en pelta mantelo, diris ironie:

— Ho, bonvenis, granda marvojaĝisto! Kia feliĉo!

Nun ŝi ellernis paroli per ironia tono. Teon ili trinkis el ia speciala tekruĉo, fromaĝo estis tranĉita tre maldike, kolbaso — tute diafane, kaj neniu demandis Rodionon Metodjeviĉ-on, ĉu li deziras tagmanĝi, ĉu doni al li post la vojaĝo, frosto kaj laco glaseton da vodko, ĉu friti bonan ovaĵon.

— Interalie, mi ne skribis pri tio, — diris la edzino, — vi ja bonvolas montri al Barbara ĉiujn miajn leterojn, sed ŝi iĝis tute neeltenebla. Ĉiam malaperadas inter siaj junpioniroj, kantas krudajn kantojn, miajn riproĉojn ŝi ingo.. igro...

— Ĉu vi intencas diri: ignoras? — demandis Stepanov.

— Tute! — kun incitiĝo diris Valentena. — Kaj ĝenerale ŝi estas tro, tro sovetia.

Rodiono Metodjeviĉ kuntiris la brovojn, sur liaj vangoj aperis ruĝaj makuloj.

— Kiel do mi tion komprenu?

— Ja tre simple!

— Klarigu, se simple.

— Nu, ŝi stultas kiel ŝtipo! — balanciĝante sur seĝo, diris Eŭgeno. — Kaj taksas sin tro alte.

Rodiono Metodjeviĉ anstataŭ du semajnoj restis hejme dum tri tagoj. Tutajn tiujn tri tagojn li pasigis kun Barbara, iradis kun ŝi en la glitejon, vizitadis Ustimenkojn — la onklinon Aglaja kaj Vlaĉjon, iris en teatron kaj eĉ en kunveno de junpionira taĉmento faris prelegon pri sovetia milita floto. Al Banjo la prelego ne tre plaĉis.

— Vi tro populare rakontis, paĉjo, — diris Banjo. — Niaj geknaboj estas kleraj, ne necesas al ili ĉion maĉi.

Stepanov purpure ruĝiĝis.

— Jen, tiele vi vivas, vivas, — kun suspiro diris Barbara, — kaj vin oni plu opinias infano.

Kaj proponis:

— Ĉu vi scias? Ni ne iru hejmen por vespermanĝo, sed ĉi tie estas manĝejo numero ses, tie estas tia bonega salato! Kaj ankaŭ viandbuloj bonaj okazas...

Forbalaante de sur la laktolo panerojn kaj ne rigardante al la patro, Barbara demandis:

— Kiam vi unuafoje enamiĝis, paĉjo? Kiam estis jam maljuna, ĉu?

— Nu, ne tute, — konfuziĝis Stepanov.

— Sed mi scias, ke okazas fruaj amoj, kaj tre fortaj! — forturniĝinte, diris Banjo. — Jes, jes, tre fortaj, terure fortaj.

Rodiono Metodjeviĉ konsternite ridetis. Ankaŭ tiun ĉi, la lastan, oni forprenas de li. Ho ne, ŝi estas ankoraŭ tro juna!

— Ne hastu enamiĝi, — petis li nelaŭte. — Vi ankoraŭ havos tempon!

Sed Banjo ne aŭdis lin. Aŭ ne aŭskultis.

Nokte li forveturis.



1. En 1924, post la morto de Lenino, Petrogrado (antaŭ 1914 — Sankt-Peterburgo) estis alinomita al Leningrado.
2. Kronŝtadto (el germana «kronurbo») — urbo-haveno sur insulo Kotlino je 30 km for de Sankt-Peterburgo/Petrogrado/Leningrado, oficiale estanta ties parto.
3. «Milito kaj paco» — romano de L. N. Tolstoj, «Pasinteco kaj meditoj» — memoraĵoj de A. I. Herzen, «Kozakoj» — novelo de L. N. Tolstoj, «Ĉambro n-ro 6» — novelo de A. P. Ĉeĥov, «Heroo de nia tempo» — romano de M. Ju. Lermontov — klasikaj verkoj de la rusa literaturo.
4. Sceno el «Milito kaj paco».
5. «Niva» («Kampo») — populara ilustrita literatura ĉiusemajna revuo (1869–1918).