Ĉapitro kvina

Polunin rakontas

Lernis Vlaĉjo turmente.

Jam en la unua studjaro li legis famajn «Analojn de kirurgia kliniko» de Pirogov, en kiuj tiu pridubis multajn nedubeblajn veraĵojn de sia tempo, kaj mem komencis pri io dubi. Memcerteco de iuj instruistoj faris Vlaĉjon singarda, kaj lia konstante nefidema rigardo incitadis profesorojn. La Instituto Seĉenov tute elĉerpadis fortojn de Vlaĉjo. Ustimenko ne sciis, kio estas senĝene kaj diligente enskribi lekciojn por poste parkerigi ilin, kiel tion faradis Eŭgeno — modelo de diligenteco, de respekto al instruistoj kaj entute knabo kun malfermita koro. Kaj ankaŭ histerie prepariĝi al ekzamenoj Vlaĉjo ne scipovis. Li aŭskultadis lekciojn kaj memorfiksadis ĉion gravan, necesan kaj utilan; kaj ĉion, kio ŝajnis al li ĝeneralaĵo, li notadis en la menso por poste en libera tempo trovi obĵetojn al tiuj ĝeneralaj neŝanceleblaj veraĵoj kaj pruvi tutan ilian senbazecon. Tamen li ĉiam sciis tion, kion oni devis scii, li sciis eĉ pli multe, nur ĉiam en sia maniero. La ŝatata de li Ganiĉev nemalofte diradis:

— Unu saĝa franca patologo malestimis sciencajn rangojn, sed opiniis, ke malestimi estas pli oportune, troviĝante sur la supera ŝtupo de tiu damnita ŝtuparo, sed ne ĉe ties piedo. Memoru, Ustimenko: homon, starantan malsupre, oni povas suspekti pri stulteco kaj envio...

En la tria studjaro al Vlaĉjo tre plaĉis blonda, tre alta, ĉiam iomete anhelanta profesoro Polunin, proksima amiko de Ganiĉev. Prov Jakovleviĉ havis karotkolorajn vangojn, dikan kolon, linkolorajn, krispajn harojn. Li paroladis per terura, densa, roranta baso, estis malrespekta al tio, pri kio kelkaj instruistoj paroladis eĉ kun admiro en la voĉo, kaj nemalofte rakontadis al la studentoj iom strangajn historiojn, ŝajne, tute senrilatajn al la afero.

— Jen Inozemcev Teodoro Ivanoviĉ1, — sciigis li foje, — estis tute hela persono en historio de nia medicino, talenta homo, potenca menso, mi eĉ dirus — sagaca en multaj rilatoj. Kompreneble, diagnozisto unuaranga, aŭ eĉ, kiel oni nun diras, ekstra. Nu kaj, certe, tre moda siatempe doktoro. Vi ja scias, mi esperas, kio estas privata praktiko, ĉu?

— Scias! — zumis la studentoj de la tria jaro, sciantaj pri privata praktiko precipe el novelo de Ĉeĥov «Ioniĉ».

— Favoris al Teodoro Ivanoviĉ tiu privata praktiko, kaj li ĝin ne neglektis, — daŭrigis Polunin. — Li respektis trankvilon, garantiitan per kapitalo, kaj ĉar li ne povis labori sola kun multenombraj pacientoj, do Inozemcev devis teni tutan aron da asistantoj, kiuj nomiĝis «knaboj de Nikitskaja» — laŭ persone aparteninta al Teodoro Ivanoviĉ palaceto sur la Nikitskaja strato de Moskvo. En tiu tempo de sia praktika leviĝo Teodoro Ivanoviĉ tre entuziasmiĝis pri salamoniako kiel panaceo kontraŭ vico de malsanoj kaj ĝenerale kontraŭ kataraj statoj. Tiu amoniaka teorieto, amikoj, estas neniom malpli bona ol multaj aliaj, samtempaj al profesoro Inozemcev. Sed estas interesa tio, ke, kiam iuj elpensitaj, elfantaziitaj teorioj momente faladis en forgeson, la amoniaka floris kaj prosperis. Kiel tio povis okazi?

Kaj Polunin ĵetis ruzan rigardon al la aŭskultantoj, atendante respondon. Sed ĉiuj silentis. Kaj kun malgaja suspiro Polunin daŭrigis sian rakonton:

— Kaj povis tio okazi tial, ke la «knaboj de Nikitskaja» — ĉiuj homoj spertaj, lertaj kaj pri si mem bone zorgantaj, junaj, mezaĝaj kaj maljunaj — liveradis al sia patrono informojn nur pri miraklaj resaniĝoj per damnita salamoniako. Montrante tion, kion deziris Teodoro Ivanoviĉ, kiel realan, ili metis lin, bonegan en la plej alta senco de tiu vorto kuraciston, en stultan situacion antaŭ la studentoj, kiuj pri salamoniako jam ridis. Sed Inozemcev donadis al siaj knaboj, kaj pli ĝuste — kuracistoj-lakeoj, panon tute ne per avara mano, kaj panon donadis, kaj mielon, kaj lakton. Danke al tio, kaj ankaŭ pro timo ĉagreni sian ĉefon kaj patronon, tiuj «knaboj de Nikitskaja» senhonte trompadis Inozemcev-on. Ili, laŭ esprimo de Nikolao Ivanoviĉ Pirogov, «grase manĝadis, mole dormadis kaj iradis per gajaj piedoj en horoj de popolaj plagoj», kaj Inozemcev, kompreneble, siajn grandegajn meritojn antaŭ la scienco ne perdis, sed metis sin en ridindan situacion antaŭ siaj samtempanoj, kaj ĉar inter samtempanoj nepre troviĝas ankaŭ kronikistoj, do ne ekzistas tia sekreto, kiu poste ne iĝos konata. Tiun ĉi anekdoton mi rakontis al vi neniom por malaltigi la memoron de Inozemcev, sed nur por per tia klara ekzemplo averti: neniam, karaj kamaradoj Eskulapidoj, lasu kontroli viajn malkovrojn al homoj, dependantaj de vi materie, al homoj, subigitaj al vi kaj kun vi hierarkie ligitaj. Moko estas tre aĉa afero. Ĝi por longe algluiĝas al la plej talentega homo, se tiu eraris. En tiu senco treege necesas gardi sin kaj siajn kolegojn, dirante pro ili mem, pro kamaradecaj rilatoj, pro honoro de la kuracistaro solan veron, nuran veron, ĉiam veron...

Ĉiam pli klare Prov Jakovleviĉ distingadis en la kurso Vlaĉjon kaj fojfoje longe interparoladis kun li duope en la kvieta instituta parko. Tie li ripozadis, elirinte el sia terapeŭtika kliniko, fumadis dikajn propramane faritajn cigaredojn, ĵetadis rigardojn al la ĉielo, rezonadis, kvazaŭ daŭrigante antaŭnelonge interrompitan konversacion:

— Indus verki libron pri eraroj de grandaj doktoroj. Mi proponis antaŭnelonge al unu saĝulo — li tiel koleriĝis, vi ne povas imagi! Kaj kiaj vortoj estis uzitaj: senkreditigo, mensa demoralizo, subfoso de la scienca mondrigardo — estas mirinde, kiel ekkoleris mia saĝulo! Ho, densas ĉe ni ankoraŭ la korporacia spirito, fojfoje estas malfacile spiri! Ĉiuj estas respektindaj, altestimataj, ĉiuj esperas en la grandajn traŝoviĝi, almenaŭ flanke, sed esperas. Sed malfacilas tio. Tial ili anticipe sin defendas, por ke ĉi tiu kaliko pasu for de ili. Ĝi pasos! Ja interesaj estas la eraroj de la grandaj homoj, sed ne de vi ĉiuj — tamen ili eĉ ne aŭskultas. Pirogov estis tiom granda, ke ne timis mem skribi pri siaj eraroj. Kaj rezultis tre edife por tutaj generacioj, sed ne, ili respondas, ke tio estas alia afero. Kompreneble, alia. Sed materialon mi kolektis bonegan. Trarigardis ion el ĝi mia saĝulo kaj rememorigis al mi, kiel nia korporacio siatempe renkontis «Notojn de kuracisto» de Veresajev2. Tio, diris mia saĝulo, estas ankoraŭ nur floroj, ni al vi berojn montrus, kiel ili kreskas.

Foje, renkontinte Vlaĉjon sur la Proleta strato, li montris al li lukse eldonitan libron — en ledo, kun ora boso, kun ora tranĉparto. Kaj koleriĝis:

— Kia fiaĵo! Bonvolu vidi, la titolo de ĉi folianto estas «Pesto en Odeso» — studaĵo kun aldono de portretoj, planoj kaj desegnoj. Sur la unua loko ni trovas portreton de duko de Richelieu, poste Voroncov-on3 kun ĉiuj ordenoj, plenan de sento de propra supereco super ĉiuj simpluloj, nu, kaj baronon Meiendorf kaj ceterajn venkintojn de la Odesaj epidemioj. Kaj bonvolu atenti, neniun kuraciston. Estas bildo de rato, lieno de pesta nigra rato same trovis por si lokon kune kun bubono de bruna rato, sed doktoroj ja forestas. Ne meritas! Modesteco sur limo de malnobleco! Mi aĉetis tion ĉe librobrokantisto, foliumis kaj afliktiĝis. Kial tiuj dukoj, grafoj kaj baronoj en epoletoj kun monogramoj, kun laĉornamaĵoj kaj ordensignoj estis prezentitaj, sed nia bonega Gamaleja4 — sentima kaj purkora doktoro — ne meritis? Tamen, estu sana!

Alian fojon, sidante sur sia ŝatata benko, li rakontis al Vlaĉjo:

— Estas konate, ke la granda Sergio Petroviĉ Botkin5 aplikadis multajn fortojn por lukto kontraŭ dominado de eksterlandanoj en la rusia medicino, kaj tio estis historie justa, ĉar, ekzemple, la ĉefa medicina inspektisto en la departemento de imperiestrino Maria6 kortega kuracisto Rühl ne nur diris, sed eĉ skribis, ke, «dum mi estas medicina inspektisto de la Mariaj institucioj, neniam eĉ unu rusa kuracisto iĝos ne nur supera kuracisto, sed eĉ asistanto en institucio de mia departemento». Kaj tio estis skribita en Rusio kaj aprobita de la cara familio, ne sciinta la rusan lingvon. Estas vere, estas certe, la furiozo de Sergio Petroviĉ estis justa, sed por kio eĉ li, des pli li, Botkin, rompu seĝojn7? Ja per tio li mallevis sin ĝis la kortega kuracisto Rühl, sed tute ne leviĝis super li. Ja, koleriĝinte, indigninte, en ekstrema stato, Sergio Petroviĉ komencis fari hontindajn por sia nomo kaj por nia Patrujo stultaĵojn, ĝis maldecaj anekdotoj, ĉar, konsentu, ĉia ŝovinismo kaj naciismo estas fiaĵo. Do se Rühl estas fiulo kaj lakeo, por kio agi per lia maniero? Sed nia granda Botkin ĝuste laŭ tiu vojo ekiris, kaj ĝisiris tion, ke ĉe takso de virtoj de kandidatoj al postenoj de asistantoj li prenadis nur tiujn, kiuj havis familinomojn kun finaĵoj «-ov» aŭ «-in». Kaj mi ankoraŭ unu neridindan okazon rakontos al vi. Sergio Petroviĉ rifuzis al tre kapabla junulo kun familinomo Dolgiĥ. En hasto de konsiladoj, akceptoj kaj vizitoj nia granda Botkin decidis, ke siberiano Dolgiĥ estas germano, kiel, ekzemple, malamataj de li kun finaĵo «-iĥ» — von Münnich, von Liebig, Rittich. Ne enprofundiĝante en hontindecon de elektado de kandidatoj laŭ tiu principo, mi aldonu ankoraŭ, ke ankaŭ ĉi tie honestaj homoj devus lukti kontraŭ eraroj de Botkin, sed ili preferis eviti kaj stompiĝi, per tio submetinte la nomon kaj grandecon de nia Botkin al multaj batoj, kiel dumvivaj, tiel ankaŭ postvivaj. Kaj por kio?

Foje li subite plendis al la tuta kurso:

— Kion oni faradis kun la rusa scienco, kion faradis! Sergion Petroviĉ-on Botkin-on, kiu, mi diros al vi, estis grandega instruisto de tuta generacio de rusaj kuracistoj, oni nomumis kortega kuracisto al la maljuniĝanta megero — imperiestrino Maria Aleksandrovna kaj por longa tempo devigis forlasi la akademion. Sed ĝuste tie estis lia vivo, ĉar vivo estas nenio alia, ol farado. Tiam estis la plej granda florado de la botkina genio, la plej bona tempo por labori kaj labori, sed li promenadis jen en Livadio, jen en Kanno, jen en San-Remo, jen en Mentono. «Kiel vi bonvolis dormi, via carina moŝto?» Ho, diablo!

Karese mallarĝigante la okulojn, paŝante antaŭ la katedro, li rakontadis al la kurso pri geniaj doktoroj de la pasinteco, pri kiuj li sciis tre multe, detale, tiel, kvazaŭ li estis ilia proksima konato. Ĝenerale Ustimenko rimarkis, ke ĉe tuta sia kritika menso Polunin tre ŝatis paroli pri homoj bone, miri pri talenteco, profundeco kaj forto de penso, laborkapablo, «plena sindono al sia okupiĝo», kiel esprimadis Prov Jakovleviĉ.

— En historio de medicino oni tre enuige skribas pri ili, — diris Polunin. Ili ĉiuj, niaj karaj, estas iaj treege niveligitaj, kaj ŝajne ĉiuj havas nimbojn, aŭ, eble, neniam eĉ patkukojn manĝis, neniam enamiĝis nek koleriĝis. Sed ili estis homoj, same kiel Puŝkino8 kaj aliaj geniuloj. Ankoraŭ, mi petas noti, ni tre avaras en vera difino de iu medicina aganto en senco de ĝusta takso pri saĝo kaj forto de agado de tiu laboranto. En tiu rilato estas avaraj niaj medicinaj verkistoj, ili timas tro laŭdi mortinton. Probable, tion kaŭzas ankaŭ tio, ke ajna mortinto en ellaboro de siaj teorioj ie eraris, nu, kaj se eraris, do povas okazi io malagrabla. Unu mia konata stultulo en artikoleto kuraĝis eĉ riproĉi la elstaran geniulon Zaĥarjin9 pri nescio de mikrobiologio. Interesas nur, kaj tre interesas, kion tiu simpatiega stultulo farus en la tempoj de Zaĥarjin kaj kiel li persone kondutus en tempestoj de evoluo de mikrobiologio? Kial vi, studento Stepanov, rigardas al mi tiel ironie, ĉu mi diras ion frenezan? Ja mi diras tion nur por profilaktiko, por ke vi, miaj lernantoj, tuj iru for, se en la scienco ekfajfos iu vica stulta vento...

La studentoj aŭskultis fascinite. Eŭgeno estis skrupule enskribanta pri «stulta vento». Polunin-on li timis kaj malamis, sentante, ke Prov Jakovleviĉ lin malestimas.

Vlaĉjo sidis, klininte la kapon sur la manon, li sciis, ke tuj estos io interesa. Kaj Polunin rakontis:

— Ni rememoru Botkin-on, tio estas utila. Interalie, li lekciis en la Medicin-kirurgia akademio en la sama tempo, kiam lekciis profesoro de botaniko — eksa ĝardenisto de la palaco de la kronprincino Helena Paŭlovna — Merklin. Tiu ĉi respektinda sciencisto lekciis laŭ papero kaj litere jenon: «Kreskaĵo estas el ĉeloj, kiel ŝtona muro el brikoj». Sed li estis ĝardenisto de la kronprincino mem, — kial ne salti al profesoroj? En la sama tempo instruas talenta homo Eŭstakio Ivanoviĉ Bogdanovskij, impona viro kaj malamiko de la instruo de Lister10. Operaciojn li faras en surtuto, kaj por ne malpurigi la drapon, ankoraŭ en nigra laktola antaŭtuko. Ligaturoj pendas sur fenestra riglilo, kaj helpkuracisto laŭbezone malsekigas por firmeco ĉiun en la buŝo, kaj transdonante al la generalo, kun respekto diras: «Bonvolu la kontrolitan, via generala moŝto!» Fenolo, sublimaĵo kaj cetero tute malestas. Kaj samtempe fervora adoranto de Lister profesoro Peleĥin en anima impeto tiel alte leviĝis, ke forrazis cele de higieno ne nur la barbon kaj la lipharojn, sed eĉ la brovojn.

La aŭskultantoj ridis, Polunin incitite kaj ofendite diris:

— Nenio ridinda, kamaradoj estontaj kuracistoj, en tio estas. La vojo de la scienco estas tragika. Peleĥin kredis, ĉu vi komprenas, kredis kaj turmentis sin kaj aliajn per sia kredo pri tio, ke ĝuste tiel li savos homajn vivojn. Mi komprenas, kamarado Stepanov, ke por vi Peleĥin estas ridinda, sed mi — kaj mi ne hontas tion konfesi — ploris, kiam mi eksciis, kiel li, nia kara Peleĥin, al si forrazis la brovojn kaj en tia monstra aspekto ne nur hejmen iris, sed ankaŭ en la akademion.

Fosinte en la teko, Prov Jakovleviĉ elprenis folion, svingis ĝin, ordonis:

— Aŭskultu! Tion profesoro Snegirjov dum malfermo de la unua en Rusio kongreso de akuŝistoj kaj ginekologoj diris en la parolado. La afero estis en la 1904-a jaro, ne tiom, esence, antaŭlonge, en nia jarcento.

Kaj legis:

— «Mi ne povas rememori sen teruro, kiel dum horo, du, tri horoj la abdomena kavo estis malfermita: la malsanulino, la kirurgo kaj liaj asistantoj troviĝis sub senĉesa disŝprucigado (estis tia disŝprucigilo de likvaĵo, ĝin oni pumpadis, vi komprenas, ĉu?) disŝprucigado de kvinprocenta solvaĵo de fenolo. Ni venenadis nin kaj la malsanulinojn, ĉar ni kredis (kredis!), ke per tio ni venenas infekton en la organismo de la malsanulino kaj en la ĉirkaŭanta atmosfero. Estu pardonita al ni tiu entuziasmo! Eĉ pli terure iĝis, kiam fenolon anstataŭis sublimaĵo. Ni lavadis la manojn kaj spongojn per ties solvaĵo, ni perdadis la dentojn, kaj la malsanulino — la vivon...»

La granda vizaĝo de Polunin sulkiĝis, li diris, kaŝante la folion en la tekon:

— Tiel estis realigata komence la granda instruo de Lister. Ĉu ridinde? Ne, ne ridinde! Bonega rusa kirurgo Alekseo Aleksejeviĉ Trojanov mem mortis pro nefrito, kiu disvolviĝis sub influo de fenolo. Kaj tio ne estas ridinda. Kaj nun ni revenu al Botkin. Sergio Petroviĉ Botkin, tiu mirakla floro, ekfloris en la tempo, malfacila por la scienco. Sed tamen li kreis skolon, potencan movadon en medicino, kaj, malgraŭ manko de oratora talento, en liaj lekcioj ĉiam ĉeestis ne malpli ol kvarcent, kaj eĉ kvincent aŭskultantoj. En diagnozado li staris nekompareble pli alte, ol ĉiuj liaj samtempanoj, li scipovis aŭskulti, pensi, ĉiuflanke taksi malsanon de paciento kaj strategie solvi la problemon. Pri lia forto kiel de diagnozisto atestas multegaj faktoj, pri kiuj mi kun vi konversaciis, sed jen al vi ankoraŭ unu: oni alveturigas en la klinikon mezaĝan kamparaninon. El anamnezo11 oni ne sukcesas ekscii ion utilan, la malsanulino mem diras, ke antaŭ ok tagoj ŝi manĝis ezokan supon, post kio ekmalsanis, ĉesis manĝi kaj senfortiĝis. Nu, estas tusado, cianozo sur la vizaĝo, la ekstremaĵoj estas malvarmaj, manĝi ŝi rifuzas, dormetas. Spertaj doktoroj la malsanon determinis kiel kataran inflamon de la pulmoj. Kaj jen venas Botkin, aŭskultumas, perkutas, enpensiĝas kaj per sia moskva parolmaniero konfide sciigas: «Serĉu morgaŭ ĉe nekropsio absceson en la malantaŭa mediastino, apud la ezofago».

Imagu al vi la fizionomiojn de la respektindaj ordinaraj, kuratoraj kaj ceteraj doktoroj — seriozaj sciencistoj, sed, memkompreneble, ne talentaj. Kaj ĉi tie — geniulo!

Do, sekvas nekropsio kaj konkludo: «Pusa inflamo de la interna parieto de la ezofago, ties perforado kun kreiĝo de absceso en la malantaŭa mediastino kaj putra sepsemio».

Ĉio iĝis klara: fiŝa osto, fiksiĝinte en la ezofago, kaŭzis pusan mediastiniton kun ĉiuj konsekvencoj.

Mi diris la vorton «geniulo» ne hazarde, kamaradoj studentoj. La genio de Sergio Petroviĉ konsistis en tio, ke li vidis kaj aŭdis nevidatan kaj neaŭdatan de aliuloj kaj scipovis meti sur la unuan lokon de la klinika analizo la plej kaŝitan kaj ĉefan suferon, scipovis trovi la «kernon» de la malsano. Sed klarigi multon el tio, kion li sentis mem, li ne povis. Okazadis, ke neniu kaptas ajnajn ŝanĝiĝojn en la kora funkciado, sed li asertas: «Mi aŭdas akcenteton!» Pli poste li aŭdas «brueton». Kaj nur kiam la malsano estis aliranta al sia tragika fino, aliaj profesoroj komencadis aŭdi tion, kion asertadis Sergio Petroviĉ ekde la komenco mem. «Mi vidas grizet-violan nuanceton de la haŭto!», — asertadis Botkin, almetante al siaj okulvitroj ankoraŭ nazumon. Kaj li, kun sia malforta vidado, vere vidis tion, kion ne vidis aliaj. «Mi klare sensas tubereton!» — diradis li, kiam ankoraŭ neniu sensis ion ajn. Kaj tial la aŭtoritato de Botkin estis ĉiam kaj absolute nekontestebla...

Polunin silentis iom, fiksrigardante al la streĉitaj vizaĝoj de la studentoj. Kaj ĉiuj komprenis, ke li tuj diros la plej ĉefan, tion, pro kio li jam multan fojon rememoris pri Sergio Petroviĉ Botkin.

— Tamen en nekontestebleco estas sia speciala tragikeco, kaj ne por malglori la memoron pri la granda doktoro, mi rakontos al vi unu malgrandan epizodeton, sed por ke vi faru por vi, kiel por estontaj kuracistoj, respektivan konkludon. En tiu lernojaro Botkin donis specialan atenton al tifaj malsanuloj, kaj okazis tiel, ke apotekista disĉiplo figuris antaŭ studentoj kiel objekto de klinika analizo, farita de Botkin. La malsanulo resaniĝis, sed dum longa tempo plendadis pri kapdoloroj. Tamen, ĉar kapdoloroj ne konformis al la skemo, donita de Sergio Petroviĉ, la apotekista disĉiplo estis markita, eĉ oficiale, kiel simulanto, ne deziranta obei al la formulo de la direktoro de la kliniko: «Sana, laborkapabla». Kaj doktoroj, havintaj sian opinion, kontraŭan al la opinio de Botkin, silentis. Sed la deksesjara junulo mortis, subite mortis! Profesoro Rudnev post la morto de la apotekista disĉiplo diris al la studentoj jam en la dissekcejo: «Do ni rigardu en la kadavro, kia estas tiu malsano — simulado, kiu kaŭzas neatenditan morton».

La junulo mortis pro absceso en la cerbo.

Nekontestebleco de scienca aŭtoritato de vere genia doktoro kondukis al katastrofo en tiu ĉi okazo. Kolektiveco de decido en malfacila demando estas nepra, estontaj kuracistoj, eĉ ĉe ekzisto de tia profesoro, kiel Botkin. Kaj se grandulo eraras, estas via devo de honoro paroli kontraŭ tiu eraro.

Polunin eksilentis, enpensiĝinte, poste subite demandis:

— Kaj kion vi scias pri nia samtempano, nun vivanta profesoro Klodnickij Nikolao Nikolajeviĉ12 kaj pri liaj asistantoj kaj disĉiploj?

La studentoj silentis.

— Sed ĉu vi scias, ke Nikolao Nikolajeviĉ estas nia plej granda epidemiologo?

— Aŭtoro de vico da sciencaj laboraĵoj! — diris Miĉjo Ŝervud. — Famaj laboraĵoj.

— Se li estas elstara profesoro, do, plej probable, estas aŭtoro de vico da laboraĵoj, — kun malsimpatio ridetis Polunin. — Vi kiel ĉiam pravas, Ŝervud!

Kaj post paŭzo ekparolis ree:

— Mi rememoris laŭ stranga asocio de ideoj — morto, nekropsio. Do, se mi ĝuste memoras, amiko kaj asistanto de profesoro Klodnickij rusa kuracisto Deminskij13 la duan de oktobro de la 1912-a jaro unuafoje eligis kulturon de pesta bakterio el spontanee ekmalsaninta zizelo. La afero estis en la Astraĥana gubernio, kie estis rimarkita vico de pestaj eksplodoj. Nu, infektiĝis Hipolito Aleksandroviĉ Deminskij per pulma formo de pesto, mem faris esploron de sia pituito kaj sendis telegramon al Nikolao Nikolajeviĉ al Ĝanibek. La tekston de tiu telegramo mi al vi, estontaj kuracistoj, rekomendas enskribi, por memori ĝin parkere...

Kaj, egalmezure paŝante apud la katedro, Polunin diktis per glata, ŝajne, eĉ trankvila voĉo:

— «Mi infektiĝis de zizeloj per pulma pesto. Venu, prenu la akiritajn kulturojn. Ĉiuj registraĵoj estas en ordo. La ceteron rakontos la laboratorio. Mian kadavron nekropsiu kiel kazon de eksperimenta infekto je homo de zizeloj. Adiaŭ. Deminskij». Ĉu vi enskribis?

— Enskribis! — respondis Paĉo.

Kaj Ogurcov ripetis, kiel eĥo:

— Enskribis.

— Nikolao Nikolajeviĉ, certe, venis, — daŭrigis Polunin, — venis kaj plenumis la lastan volon de la mortinto, nekropsiis la kadavron en la tombejo, sub vento, mem riskante infektiĝi. Jen de kiaj homoj mi konsilas al vi lerni.

Estis silento en la aŭditorio, streĉita silento. Kaj Polunin denove revenis al Botkin, sed nun rilate de pesto:

— Kuracisto, kamaradoj, neniam devas iĝi kaptita de sia propra skemo, alie, vidu, okazas tre grandaj konfuzoj. Nia bonega doktoro, miraklo, saĝulo, Sergio Petroviĉ en la fino de la okdekaj jaroj tre atendis venon de pesto en Peterburgon el Volgo. Tiu pesto eniris en la historion de medicino sub nomo «Vetljanska». Jen do! En atendo de la pesto Botkin ĉiam observadis ŝveladon de la limfonodoj ĉe siaj pacientoj kaj supozis, ke kvanta kresko de tiuj ŝveloj estas patologia bazo por eblo de enporto de pesto en Peterburgon. Kaj al tia preparita kampo trafis iu kortisto Naĥumo Prokofjev. Ŝvelo de limfonodoj de la tuta korpo, strikta observado, izolo kaj kategoria diagnozo en ĉeesto de studentoj: pesto! Botkin mem diris: pesto! La granda Botkin mem! Kaj ĉar eĉ unu el la dubantoj (kaj tiaj estis) ankaŭ en tiu ĉi okazo ne kuraĝis kontraŭdiri, do aperis tumulto. Ekfuĝis el la oficista, burokrata Peterburgo la tuta tiu Peterburgo. Ekkuris for el la cara ĉefurbo kaleŝoj, ekveturis troplenigitaj trajnoj: hurlante pro timo, veturis al siaj vilaĝaj bienoj efektivaj sekretaj kaj ŝtataj konsilistoj, eksgeneraloj, negocistoj kaj oficistoj — for de la pesto! Tiele do, kamarado Stepanov!



1. F. (Fjodor = Teodoro) I. Inozemcev (1802–1896) — rusa kuracisto, doktoro de medicino, kirurgo. La unua en Rusio faris operacion kun narkozo.
2. V. V. Veresajev (1867–1945) — rusa verkisto, kuracisto. Lia libro «Notoj de kuracisto» (1901) estis biografia novelo pri eksperimentoj super homoj kaj pri kunpuŝiĝo de juna kuracisto kun ili.
3. Duko de Richelieu (1766–1822) — franca aristokrato, post la Granda Franca revolucio servinta en Rusio, unu el la fondintoj de Odeso, dum la epidemio de 1812 — urbestro de Odeso. M. S. Voroncov (1782–1856) — novrusia guberniestro en 1823–1844, dum la epidemio de 1829.
4. N. F. Gamaleja (1859–1949) — rusa kaj sovetia kuracisto, mikrobiologo kaj epidemiologo, akademiano. En 1901–1902 li gvidis kontraŭepidemiajn aranĝojn dum epidemio de pesto en Odeso.
5. S. P. Botkin (1832–1889) — elstara rusa kuracisto-terapeŭto kaj socia aganto, profesoro.
6. Departemento de imperiestrino Maria (1796–1917) — departemento pri filantropa agado en Rusia imperio.
7. «Sendube, Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn?» — citaĵo el «La revizoro» de Gogolo.
8. A. S. Puŝkino (1799–1837) — genia (eble la plej granda) rusa poeto kaj verkisto, opiniata nun kreinto de la moderna rusa literatura lingvo.
9. G. A. Zaĥarjin (1829–1897) — elstara rusa kuracisto-terapeŭto, fondinto de la moskva klinika skolo, honora akademiano.
10. Joseph Lister (1827–1912) — elstara brita kirurgo kaj sciencisto, kreinto de kirurgia kontraŭsepso.
11. Anamnezo (de la greka vorto «anamnesis» — «memoro») — informoj, kiujn kuracisto ricevas el pridemando de la paciento aŭ de personoj, konantaj lin, pri la antaŭhistorio de la malsano.
12. N. N. Klodnickij (1868–1939) — epidemiologo, mikrobiologo, infekciisto, doktoro de medicino, profesoro. En 1906–1914 estris Astraĥanan kontraŭpestan laboratorion.
13. I. A. Deminskij (1864–1912) — rusa sciencisto-epidemiologo, pruvis identecon de pesto de zizeloj kaj homo.