Mi — drinkas!

Kiel stranga estis tio, kion li ĉi tie ekvidis, kiel malsimila al tio, kion li atendis! En sia imago li pentris Ivanon Demetrijeviĉ-on ankaŭ hejme kiel malmildan asketon, loĝantan en morna ĉambreto kun lito, tablo kaj taburetoj, inter libroj, kiujn, laŭ la Vlaĉja imago, Postnikov havis abunde. «Li, certe, proponos teon, — rezonis Vlaĉjo, — mi prefere rifuzu!»

La pordon malfermis Polunin, en antaŭtuko, en plej ordinara antaŭtuko, kian surmetadis, mastrumante hejme, Barbara. Kaj Ganiĉev estis zonita sur la ventro per viŝtuko, kaj ankoraŭ iu nekonata dikmalalta homo, tre sunbruna, en malmola amelita kolumo, kun vizaĝo iomete kalmuka, same estis zonita per kruda larĝa viŝtuko. Kaj la manoj de ĉiuj tri, kaj ĉe Ganiĉev ankaŭ la vizaĝo, estis kovritaj per faruno. «Kion ili faras?» — por momento eĉ ektimis Vlaĉjo, sed lin oni tuj sidigis al grandega kuireja tablo, sur kiu estis farataj pelmenoj1. Postnikov, platigante paston per rulo, kapsalutis Vlaĉjon, Polunin diris: «Konatiĝu, Ustimenko, kun Nikolao Eŭgenjeviĉ», kaj la sunbrunulo atente kvazaŭ palpis Vlaĉjon per rigardo kaj rapide, emfazante sonon «o», diris:

— Tre agrable, saluton, mi estas Bogoslovskij.

Vlaĉjo streĉiĝis kaj rememoris — tiun familinomon li plurfoje aŭdis kaj de Polunin, kaj de Postnikov, kaj ankaŭ en la urbo oni ofte menciadis Bogoslovskij-on — li estis ĉefkuracisto de malsanulejo en Nigra Ravino kaj samtie estris la kirurgian fakon. Pri tiu doktoro kun razita kapo, simila al kamparano, oni rakontis multe da interesa, kaj Vlaĉjo komencis scivole ĵetadi rigardojn al la «di-benita kuracisto», kiel diris foje pri Bogoslovskij ne malavara pri laŭdoj Prov Jakovleviĉ. Kaj la konversacio inter ĉiuj tri daŭris.

— Kaj la lasta, — diris Polunin, — mi ne plu tedos vin, alie vi koleros. En la historio de medicino, finfine, ekzistas la sola honestulo, kaj ties nomo estas la Tempo. Ĉu vi ne konsentas?

Bogoslovskij apenaŭ rimarkeble ridetis.

— Jen kion diris! La sola! Ĉiam vi, Prov Jakovleviĉ, troigas — la unusola en la tuta historio de medicino.

— Ja temas ne pri subjektiva honesteco, sed pri alia, objektiva. — Polunin lerte ĵetis kelkajn bele modlitajn pelmenojn sur kuirpleton, kovritan per faruno, kaj konsilis: — Vi, Nikolao Eŭgenjeviĉ, kontrolu mem per mensa rigardo. La plej honestaj pioniroj, erarante, defendadis sin, kaj la plej honestaj homoj, same erarante, kontraŭadis la veraĵojn, nun nekontesteblajn. Kiom da jaroj mi vivas kaj ĉiam pensas...

— Jaroj faras ne saĝulojn, sed nur maljunulojn, ne fanfaronu! — rimarkis Postnikov. — Mi scias laŭ mi mem.

Li formetis la rulon kaj lerte per longaj fingroj komencis knedi pelmenojn. Sed Vlaĉjo ne sukcesis kun tiuj — la farĉo eliĝis tra krevinta pasto, la randoj ne kungluiĝis. Tamen, neniu tion rimarkis aŭ ĉiuj ŝajnigis, ke ili ne rimarkas.

La akvo sur la fornelo jam estis bolanta, Polunin proponis sin por primeti la tablon kaj vokis kun si en la ĉambron Vlaĉjon.

— Pelmenojn Postnikov kuiras senkomparajn, — diris Prov Jakovleviĉ, metante telerojn. — Oni manĝas ilin diversmaniere, sed ĉi tie estas klasiko en pura formo. Sen trivialeco, sen eklektiko, pelmenoj sen ajna ornamaĉo. Ĉu vi vodkon drinkas?

— Drinkas! — iom tro vigle mensogis Vlaĉjo.

— Ĉu vi scipovas?

— Sed kion en tio necesas scipovi?

— Ho ne, vi ne pravas!

Portante el malgranda bufedo telerojn, glasetojn, pladojn, forkojn, tranĉilojn, Vlaĉjo iom post iom pririgardis la tutan ĉambron. Probable, ĉi tie estis tre bone iam, sed nun ĉio iĝis iomete neprizorgita, iomete neloĝata. Kvazaŭ por la mastro estis neinterese venadi ĉi tien, kvazaŭ li aŭ hodiaŭ alveturis, aŭ intencas forveturi. Tapiŝo sur la planko kuŝis oblikve, kurteno kun ŝirita subŝtofo pendis nur sur unu fenestro, tablotukon necesis preni el valizo. Libroj kuŝis kaj sur la planko, kaj sur la vestoŝranko, kaj sur la fenestrobretoj. La lampo ne brulis. Kaj sur la skribotablo sidis pigre tiranta sin virkato, el tiuj, kiujn oni nomas «rubejaj», al ĝi ĉi tie ĉio estis permesata, kaj odoro ĉi tie estis ne homa, sed virkata.

— Pelmenoj estas nia tradicio, — diris Polunin, bruligante cigaredon, — unufoje dum jaro, en la tago de lia naskiĝo. Postnikov estas vidvo, ni venas sen edzinoj, ĉion faras fraŭlece. Ni nepre rememoras Olga-n.

— Kaj kiu estas Olga?

— Ĉu Olga Miĥajlovna? Lia forpasinta edzino, jen rigardu.

Vlaĉjo levis la kapon kaj kvazaŭ renkontiĝis per rigardo kun la vivaj, ridantaj, ankoraŭ junaj okuloj de ĉarma virino kun pufaj, probable, tre molaj haroj. Ŝia hararanĝo estis stranga, «antaŭrevolucia», pensis Vlaĉjo, en la mano ŝi tenis stetoskopon.

— Ĉu ŝi same estis kuracisto?

— Jes. Kaj tre bona.

— Kaj pro kio ŝi mortis?

— Ŝi infektiĝis, — forte enspirante fumon de la dika cigaredo, diris Polunin. — En la dekoka jaro. En milita hospitalo. En la sama hospitalo ŝi mortis.

— Kiel do? — demandis Vlaĉjo.

Kaj subite li ekvidis fotaĵon de Alla, tiu sama, kiu diradis pri si, ke ŝi «ŝatas dormeti». La fotaĵo estis en bela leda kadro kun kupraj anguloj, kaj rigardis Alla defie, kvazaŭ asertante, ke ĝuste ŝi estas ĉi tie vera mastrino, sed ne tiu, kiu mortis en la dekoka jaro en hospitalo.

— Do, — diris Vlaĉjo, alterne rigardante jen al la fotaĵo de Alla, jen al la portreto de Olga Miĥajlovna, — do, ĉu Ivano Demetrijeviĉ amis sian edzinon?

— Tre! — trankvile kaj firme respondis Polunin. — Kaj ankaŭ nun amas kaj memoras...

— Kial do ĉi tie estas Alla? — malmilde diris Ustimenko. — Jen fotaĵo.

— Ĉu vi jam juĝis? — morne subridis Polunin. — Ĉu jam sukcesis juĝi? Malfacila el vi kreskos frukto, Ustimenko, treege malfacila. Mi konsilas: estu pli facila kun homoj, speciale se tio estas veraj homoj.

Vlaĉjo deziris respondi, sed ne sukcesis.

Ivano Demetrijeviĉ per la piedo malfermis la pordon, enportis grandegan supan bovlon. Antaŭ pelmenoj ili drinkis malvarman galangan vodkon — po plena glaseto, turniĝinte al la portreto. Neniu diris eĉ unu vorton; tamen, la forpasintinon konis nur Polunin. La pelmenoj estis vere mirindaj — aromaj, malpezaj, terure varmegaj. Postnikov al ĉiu aparte pipris «speciale», regaladis gaje, diradis, ke li ŝatas «regalon kun bona riverenco». Post la galanga ili drinkis la pipran, post la pipra iris la sorpa kun ribaj folioj, poste mistera «gudauta vodko» — «por ĉiuj vodkoj ĉefguberniestro», kiel ĝin prezentis Ivano Demetrijeviĉ. Vlaĉjo ebriiĝis tuj, ruĝiĝis, eksvingis la manojn, faligis la tranĉilon.

— Vi prenu malpli da vodko, pli da pelmenoj! — konsilis Polunin.

Li mem drinkis, ne tintigante pokalojn, karafo da hiperika vodko staris apud lia kubuto, li verŝadis al si ne en pokalon, sed en pezan verdvitran glaseton.

— Je vi, Prov Jakovleviĉ! — proklamis Ustimenko.

— Prefere per pelmeno! — proponis Polunin.

— Sed mi ne estas knabo!

— Certe, kiu disputas?

Estis gaje, bonguste kaj brue.

Kaj iomete honte pri tiu stulta interparolo, kiun Vlaĉjo komencis kun Polunin koncerne de la fotaĵo de Alla. Vere, en la mondo okazas ĉiel!..

— En mia ĉevalejo... — rakontis Bogoslovskij.

— Ĉu vi havas ĉevalejon, sed ne malsanulejon? — demandis Vlaĉjo.

— Ĉe la malsanulejo mi havas helpan mastrumaĵon, — seke klarigis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

«Ho, ŝajne mi estas ebria! — kun maltrankvilo pensis Vlaĉjo kaj komencis pli manĝi pelmenojn. — Ĉefe mi silentu!»

Por sekundo la belaj teleroj kun pentritaj bluaj kavaliroj, damoj, mueliloj, boatoj kaj hundetoj ekflugis antaŭ li. Sed li kunpremis la dentojn, kaj la teleroj kun bildoj haltis. «La ĉefa estas volforto!» — diris al si Vlaĉjo. La teleroj ree ekmoviĝis: «T-p-r!»

Aĥ, kiel estis bonege! Kiel interese ili konversaciis, se nur li kapablus aŭdi ĉion, sed ne fragmentajn frazojn!

— Ĉesu! Ĉiu reto finfine konsistas el truoj! — subite diris Polunin.

«Kiel bonege! — denove streĉiĝis Ustimenko. — Kaj kiel ĝuste! Tio plaĉos al Banjo. Tamen, ŝi koleras pri mi».

Kun grandega peno li kvazaŭ traŝovis sin en ilian saĝan konversacion. Sed nun ili estis parolantaj tute ne pri reto, sed pri kirurgio.

— Spas pravas, — sidante kontraŭ Vlaĉjo, laŭte pensis Postnikov. — Spas en ĉio pravas...

«Ĉu li pri Kristo diras?» — ebrie miregis Ustimenko kaj ne tuj komprenis, ke temas pri profesoro Spasokukockij2.

— Kirurgo ofte ne scipovas uzi instrumentojn, — daŭrigis Ivano Demetrijeviĉ. — Mi nun ĝuas, observante laboron de ĉarpentisto, lignaĵisto, tajloro. Kiel ili aristokrate agas per ĉizilo, segilo, kudrilo, kiom da artifikoj havas ĉiu el ili — tre celkonformaj, precize kalkulitaj, sed ni — okazas, ĉu vi scias, kiel knaboj mokas knabinojn: kiel vi ŝtonon ĵetas? — knabinece; same ankaŭ ni knabinece agas per instrumentoj. Diablo prenu! Lignaĵisto kaj tajloro havas aferon kun tabulo aŭ peco de drapo, sed ni kun homaj vivoj...

— Prave, mi absolute konsentas! — kriis Vlaĉjo. Kaj ĵaluze pensis: «Ĉu li pri la samo parolas kun Alla?»

— Mi tre ĝojas, ke vi konsentas! — kapjesis Postnikov. — Nikolao Eŭgenjeviĉ, almetu al la junulo pelmenojn.

Vlaĉjo manĝis ankoraŭ plenan teleron. «Ĉu junulo? — pensis li. — Kiel mi tion komprenu?»

— Interalie! — penante paroli sobre kaj ĝuste, deklaris Ustimenko. — Se mia memoro min ne erarigas, profesoro Spasokukockij estas aŭtoro de la slogano: «Eĉ ne unu guto da sango sur la fingroj de kirurgo post herniotomio». Ĉu tiel?

— Ĝuste tiel! — konfirmis Bogoslovskij, per ridantaj okuloj rigardante al Vlaĉjo. — Sed por kio vi tion mencias?

— Mi simple demandis, — forte movante la lipojn, diris Vlaĉjo. — Permesis al mi fari demandon. Tamen, pardonu. Ĉu mi, ŝajne, malhelpis? Kaj ankoraŭ du vortojn, pli ĝuste, unu gravan, vivgravan demandon: pri opinioj de Sergio Ivanoviĉ pri scienca laboro...

Ĉiuj silentis. Timiga silento estiĝis ĉe la tablo. Ustimenko denove kunpremis la dentojn: «Ĉu vi pensas, ke mi estas ebria? Jen vi tuj vidos, ĉu mi estas ebria aŭ ne!» Kaj, koncentrinte ĉiujn siajn fortojn, diligente kaj laŭte elparolante ĉiun silabon, Vlaĉjo demandis:

— Ĉu estas vero, ke al Sergio Ivanoviĉ Spasokukockij apartenas vortoj pri tio, ke nur scienca iniciato karakterizas kapablojn de scienca laboranto?

— Vero! — atente rigardante al Vlaĉjo per siaj ĉi-foje tute ne malvarmaj okuloj, diris Postnikov. — Spasokukockij ankaŭ ĉiam avertas kontraŭ multiplikado de siaj sciencaj laboraĵoj, tio estas kontraŭ babilado pri unu kaj samo sub malsamaj saŭcoj.

— Bonege! — ree malfortiĝante, diris Vlaĉjo.

La terura momento pasis. Li eltenis. Kaj nun li povas direkti sin al la sofo kvazaŭ por meditoj.

— Ha, kateto! — diris li vigle al la rubeja kato. — Bonan tagon, kateto!

Kaj fermis la okulojn. La kato tuj ekronronis sur liaj genuoj. Meditis Vlaĉjo sufiĉe longe, ĉiuokaze, la pelmenoj estis antaŭlonge formetitaj, kaj ĉiuj estis trinkantaj densan, kiel gudro, nigran kafon, kiam li revenis al la tablo.

— Jes, se junulo scius, se maljunulo povus, — aŭdis li vortojn de Postnikov.

— Pri kio temas? — per ĉifita voĉo demandis Vlaĉjo de Bogoslovskij.

— Ĉu vi dormetis?

— Ne, iom enpensiĝis.

— Ha, malfermita koro, ni ja scias, ke reale tiuj bonuloj ĉe tablo evidentiĝas malbonuloj en afero, — estis kolere diranta Polunin. — Kaj ĝenerale, Teodoro Vladimiroviĉ, ĉio ĉi apartenas al tiuj ĉarmaj rezonoj, ke bonaj homoj preskaŭ ĉiam estas ebriaj homoj, kaj ebriaj homoj nepre estas bonaj homoj.

Vlaĉjo alŝovis al si grandan tason da kafo, etendis la manon al konjako.

— Ustimenko, sufiĉas! — ordonis Polunin.

— Ĉu vi pensas, ke mi estas ebria? — minace demandis Vlaĉjo. — Mi nun ankoraŭ «bacos», kaj nenio okazos.

— Okazos! Kaj sidu trankvile! Ja vi jam dormis!

— Eble mi entute foriru?

— Entute ne necesas, sed al la plenaĝuloj ne malhelpu.

Ili denove disputis pri Ĵovtjak, sed en ĉeesto de Vlaĉjo ne nomadis lian familinomon, verŝajne pro pedagogiaj konsideroj. Ganiĉev koleriĝis, svingis la manon, diris, ke Polunin estas nekonvinkebla, kaj alportis de la najbaroj de Postnikov gitaron kun granda bunta banto.

— Jen lernu! — diris Prov Jakovleviĉ al Vlaĉjo. — «Apud ponto kaj rivero»3 latine.

Kaj ekkantis nelaŭte, kun akompano de la gitaro:

— «Propter flumen, propter pontem...»

Kaj poste li komencis rakonti:

— Ĉio estas laŭ liaj vortoj, ĉio estas preciza, tieluloj ja pri nenio ĝeniĝas. Li ja estas el helpkuracistoj. Ruza bestio, ruza, rare ruza.

— Ruza, sed iom mafruiĝis naskiĝi, — subtile ridante, interrompis Bogoslovskij. — Ne lia tempo nun estas.

Ganiĉev, fingrumante la kordojn, melankolie, kvazaŭ muzikdeklamante, prononcis:

— Por tiaj ĉiam estas ilia tempo, ho, ĉiam ĝi estas por ili — la tempo...

— Sed aŭskultu ja, diablo prenu! — kriis Polunin. — Tielaĵojn vi ne ofte aŭdos. Naskis ĉe ili iam dum la milito, apud Voloĉinsko, edzino de ĉefleŭtenanto, naskita zu Stackelberg und Waldeck. Tion mi bone memorfiksis, ĉar nia servila lakeo tiujn ĉi «zu» kaj «und» elparolis kun pasio kaj admiro. Ŝi naskis, kaj ĉiuj kuracistoj al ŝi ne plaĉas, ne sufiĉe, vidu, ili atentas ŝian «und-zu»-bebeton. La satanino lacpelis la servosoldatojn; eĉ la ĉefleŭtenanto mem petis valerianon. Tiam nia aglo sugestis voki lin. «Mi, diras, via oficira moŝto, ĉion diligente prilaboros, vi estos pri mi tre kontenta». Li venis. Epoletojn kaj tunikon al li pruntedonis konata kuracisto. Do, venis nia aganto, nia unua ĉevalo en la ĉevalejo de la medicina servo de la regiono, venis, portante kun si ĉevalajn instrumentojn — «prunteprenis de veterinaro» — kompreneble, de konvenaj ampleksoj. Ankaŭ busolo kun tripiedo estis prenita de sapeistoj. Konsterniĝis sinjorino zu Stackelberg unu Waldeck, miris, kortuŝiĝis kaj por ĉiam ekkredis pri medicino post kiam la malklera Ĥlestakovo ŝin kun la ido mezuradis per la ĉevalaj instrumentoj, la busolon al ŝi direktadis kaj post du horoj faris diagnozon: «Ĉio estas bona, sed la infano estas iom nervoza kaj postulas specialan atenton, ne eblan en la apudfrontaj kondiĉoj». La «zu» forveturis, malliginte la manojn al la ĉefleŭtenanto, kiu havis amintrigon kun flegistino, nia aglo ricevis cent rublojn de la sinjorino kaj same cent de la sinjoro. Ĝuste tiam li firme decidis iĝi kuracisto, ĉar komprenis, ke al astroj, spite al Seneko, kondukas tute ne tiom dorna vojo. Kaj li uzis sian devenon. Kiu nun povas kontroli, ĉu vere la kamarado estas el donecaj ministoj aŭ, kiel kelkaj diras, el ruza negocista familio. Spuroj jam ne kapteblas.

— Ni kaptos! — firme diris Bogoslovskij.

— Ĉu? — miris Ganiĉev.

— Se ne nun, do poste.

— Ĉesu, Nikolao Eŭgenjeviĉ, — lace diris Postnikov. — Li estas tute ne la plej malbona. Kaj ĉefe, li estas eterna. Kaj antaŭe tiaj ekzistis, kaj nun ekzistas.

— Dum vi ĉiuj timos lin — li estos eterna, — severe kaj malsimpatie respondis Bogoslovskij. — Kaj kiam oni ĉesos labori anstataŭ li, skribi artikolojn, fari diagnozojn...

Polunin levis la manon:

— Fino! Ni ĉiuj iru hejmen! Alie ni interbatiĝos.

Sur la strato li proponis:

— Ni ankoraŭ iom promenu! Ja estas ankoraŭ tute frue, ĉu?

Sed Bogoslovskij kaj Ganiĉev rifuzis pro malfrua tempo, tamen Vlaĉjo, certe, iris. La vespero estis malvarma, regis malfrua aŭtuno, sub la piedoj kraketadis maldika glacio. Polunin malalte surŝovis la ĉapelon, levis la kolumon de la palto.



1. Pelmenoj — bolkuiritaj malgrandaj kuketoj el pasto kun internaĵo el vianda farĉo, similaj al italaj ravioloj.
2. «Spas» en la rusa signifas Savinto (t. e. Kristo); S. I. Spasokukockij (1870–1943) — elstara rusa sovetia sciencisto, kirurgo, kreinto de la sovetia klinika skolo. («Spas» en lia familinomo estas pro lia deveno el pastra familio).
3. Rusa popola kanto.