Operaco «Nokto kaj nebulo XXI»

La violaj, kun humida brilo, okuloj de la majoro rigardis al Ĵovtjak atente kaj fikse. Malgraŭ la frua horo, barono Bernhard zu Stackelberg und Waldeck estis jam kvankam ne tute «ebrieta», tamen iomete «peza» kaj, konversaciante kun Genadio Tarasoviĉ, nehaste glutadis sian francan armanjakon, per kiu, cetere, li ne plu regaladis Ĵovtjak-on.

— Bedaŭrinde, la lokaj loĝantoj ne aplaŭdis, — kun subrido diris zu Stackelberg. — Male, okazis ekscesoj: fajfoj, insultoj...

La profesoro suspiris.

— La duan seancon ni montris ĉe ŝaltita lumo, — daŭrigis la komandanto. — Niaj homoj sidis antaŭ la ekrano kaj rigardis en la spektejon. Ĉio pasis glate. Ĉu al vi plaĉis la filmo?

— Mi estas altgrade flatita, — riverencis Genadio Tarasoviĉ. — Miaj meritoj antaŭ la germana ŝtato estas ankoraŭ tiom malgravaj...

Ili parolis per tradukisto. Tiu estis tradukanta rapide, ĵetante per la profunde sidantaj okuloj rigardojn jen al la komandanto, jen al la urbestro. Deŝovinte la grandan postaĵon, kvazaŭ rigidiĝinte en riverenco, la tradukisto per intonacioj emfazadis gravecon kaj profundecon de ĉio tio, kion parolis la komandanto, same kiel per mallongigado de la frazoj de la urbestro li komprenigadis grandecon de la distanco, disiganta la germanan registaron disde la kalva urbestro...

Glutinte armanjakon, la komandanto interesiĝis:

— Kiaj petojn vi havas al mi?

— Mi petus, sinjoro majoro...

Sed la tradukisto interrompis Ĵovtjak-on.

— Ni havas regulon, — diris li, — turni sin al supera komandantaro en pluralo de tria persono. Bonvolu poste sekvi tiun instrukcion.

— Mi dankas vin. Mi petus sinjorojn majorojn, — konfuziĝante kaj ŝvitante, komencis Ĵovtjak, — mi petus iom precizigi la demandon pri provizado de malsanulejoj...

Kaj penante trovi pli oportunajn kaj ambiguajn formulojn, Ĵovtjak komencis vaste rakonti pri «iom ĝena» stato kun «nutrado» en la urba onkologia instituto, en la infana malsanulejo kaj en la malsanulejo «Profesoro Polunin». Sed majoro zu Stackelberg und Waldeck ne finaŭskultis Genadion Tarasoviĉ-on. Iomete levinte la kapon kaj ĝustiginte per la fingro la amelitan kolumeton sub la kolumo de la jako, li interesiĝis: ĉu scias la profesoro ion pri planita por hodiaŭ operaco «Bonan nokton»?

Ne, Ĵovtjak pri tio nenion scias.

— La nomon de la operaco ni ŝanĝis, — diris la majoro. — En ĝi estas io malalta, opereta. Kaj por kio elpensi novaĵojn, se ekzistas proksima al la koro de ĉiu germano nomo — «Nokto kaj nebulo»? Tio, kio okazos hodiaŭ en nia urbo, oficiale estis nomita «Nokto kaj nebulo XXI». La latinaj ciferoj signifas ordan numeron de la faro...

La barono malfermis keston kun cigaroj, penseme elektis unu, detranĉis per speciala ilo la pinton kaj singarde ekfumis. En liaj violaj okuloj aperis kruela esprimo.

— Nacht-und-Nebel-Erlass! — firme prononcis li. — Nokto kaj nebulo! Sonderbehandlung! Vi estas nia homo kaj devas orientiĝi en la speciala terminologio. La grupo «C» ne tro vin fidas, ili emas en ĉiuj vidi malamikojn, sed mi vin konas, vere, ekde la naskiĝtago mem, kaj mi vin fidas...

— Sinjoro majoro esprimas al vi sian plenan favoron, — treege respekte tradukis la dikpostaĵa tradukisto. — Vi devas scii specialan terminologion...

Pri la grupo «C» la singarda tradukisto nenion diris. Kaj ĝenerale ne tro al li plaĉis la sincereco de la majoro kun tiu kalvulo. Certe, pri tio kulpas armanjako matene post sendorma nokto...

— «Nokto kaj nebulo» — tio estas kodita nomo de neniigo de kelkaj tavoloj de civila loĝantaro, — diris zu Stackelberg. — Same kiel Sonderbehandlung — speciala traktado... Tamen, vi tion ne bezonas! «Nokto kaj nebulo» — jen via afero...

Kaj elirinte el post la tablo, singarde tenante en la fingroj cigaron, por ne faligi cindron, briletante per la krurumoj de la botoj sub la suno, dum irado malofte glutante armanjakon, majoro komencis rakonti al la urbestro, kio okazos hodiaŭ. Komence al Ĵovtjak sekiĝis la gorĝo, poste li pensis, ke la majoro senmezure ŝercas, poste lia vizaĝo iĝis maljunule malfirma, ĉiuj muskoloj malfortiĝis, li ne havis fortojn moviĝi. Poste li pensis, ke barono, probable, estas ebria, sed ankaŭ tio estis malĝusta, la komandanto havis, kiel tio nomiĝas, iom da vaporo en la kapo, sed tenis sin firme, ne ŝanceliĝadis, nur la violaj okuloj iomete vitriĝis kaj la vortojn li deŝiradis pli malmilde kaj abrupte, ol ordinare.

— Mia granda patrujo, — estis diranta zu Stackelberg, — antaŭzorgis pri programo de eŭtanazio — vi, profesoro, probable, scias, ke «tanatos» en la greka signifas «morto». La bonega humaneco de la Führer manifestiĝis ankaŭ en tio. Eŭtanazio estas facila morto, morto sen suferoj. Karbonoksido prezentas per si nesuperitan specimenon de rimedo por organizo de amasa eŭtanazio. Ĉio neplenvalora devas esti likvidita, tio estas la unua kaj nia aktuala tasko. Malsanuloj el viaj malsanulejoj hodiaŭ estos elveturigitaj per specialaj aŭtofurgonoj en distrikton...

Li aliris la planon de la urbo, movinte la brovon, fiksis la monoklon kaj frapis per la fingro tiun saman lokon, kie Ĵovtjak kutime ripozadis en somerdomo.

— Zajmiŝĉe, jen! — prononcis li. — Ĉi tie nun estas fosata tranĉeo, simila al kontraŭtanka, aŭ eble, estos uzitaj tiuj tranĉeoj, kiujn vi preparis por ni. — La komandanto subridis. — Amuze, ĉu ne? Laŭ kalkulo de tempo la aŭtofurgono ĝis tiu momento, kiam ĝi venos al Zajmiŝĉe, plenumos sian taskon pri eŭtanazio. La prizonuloj, troviĝantaj sub konforma gardo apud la tranĉeoj, akceptos la kadavrojn, kuŝigos ilin laŭ respektiva ordo, kaj poste mem estos neniigitaj, sed ilin ni devos mortpafi, kaj vi tion ĉeestos...

— Sed mi... — iomete leviĝis el la fotelo Ĵovtjak.

— Vi devas nepre ĉeesti! — interrompis la dikpostaĵulo.

— Laŭ kalkulo de tempo — tio estos mateno, — kvazaŭ eĉ ne aŭdante la raŭkan ekkrion de Ĵovtjak, daŭrigis, ree glutinte armanjakon, zu Stackelberg. — Ni fiksos tiun agon sur filmo, kompreneble, ne tutan, sed la finan akordon, finalon, se eblas tiel diri. Vi komandos mortpunon de ruĝaj partizanoj, simbolante per via apero malamon de la rusoj al la arbaraj banditoj! Vi, jam filmita kiel humanega profesoro, kiel sciencisto, vi — jam montrita sur ekranoj, vi, kiun sur ekrano vidis Reichsleiter Göring kaj kiu esprimis aprobon de nia politiko, vi personigos kaj simbolos unuiĝon en lukto kontraŭ komunismo...

— Tia estas la ordono! — finis la tradukisto.

— Kaj nun vin akceptos Obersturmführer Zollinger en la grupo «C», kaj vi ricevos de li respektivajn instrukciojn. Cetere, tie oni tre interesiĝas pri onidiroj pri iu kuracisto, kiu kvazaŭ diris pri nia politiko de eŭtanazio — «ili provu veni!». Vi dividu kun sinjoro Obersturmführer Zollinger viajn konsiderojn koncerne tion...

Sur vataj piedoj, peze kaj kurbe paŝante, Genadio Tarasoviĉ eliris el la komandantejo, eltrinkis en sia kabineto du kulerojn da bromo, sidis dum kelkaj minutoj kun fermitaj okuloj kaj ekiris al la gestapo. La «bona etulo» renkontis Ĵovtjak-on kiel malnovan kompanon, kvankam iom malprude, plaŭdfrapinte lian ventron, sidigis en fotelon, verŝis por li glaseton da anizlikvoro, por si — glason da gasakvo kaj per sia tradukisto — ruĝvanga kaj morna junulo el Baltio — energie kaj rapide, se eblas tiel esprimi, elpremis el la urbestro la familinomon — Ogurcov.

— Neniu alia povis diri «ili provu veni!» — diris Ĵovtjak. — Mi lin konis, kiam li estis studento, impertinentulo kaj kverelemulo. Li restis ĉi tie ne pro propra deziro, sed tial, ke ĝuste en tiuj tagoj li estis operaciita de doktoro Postnikov pro apendicito. La operacio donis komplikaĵojn, kaj doktoro Postnikov lin apenaŭ eltrenis...

La «bona etulo» Zollinger aŭskultis Ĵovtjak-on atente. Li ŝatis homojn, kiuj en la slango de la gestapo nomiĝis «sinceruloj». Iomete premu, kaj el ili ŝutiĝos — sed, bedaŭrinde, ili tiom malmultas...

— Nu, kaj Postnikov? — demandis Zollinger.

— Kio — Postnikov? — ektimis Ĵovtjak.

La «bona etulo» rigardis al la urbestro per longa rigardo kaj silentis. Silenti kun «sinceruloj» estas plej bone. Ili ne eltenas paŭzojn. Al ili tiam ŝajnas pafmortigo kaj pendumilo.

— Mi ne komprenas, kiel al tio rilatas Postnikov? — ekhastis Ĵovtjak. — Eĉ estas strange, vere. Li ja estis en la blanka armeo.

Zollinger ridetis: ankaŭ rideto iam efikas. Ĝi komprenigas la konversacianton, ke ĉi tie oni scias nemezureble multe pli, ol eblas supozi.

— Kiam do li estis en la blanka armeo? Mi konatiĝis kun liaj dokumentoj, tie pri tio ne estas eĉ vorto. Kaj karakterizoj flanke de la sovetia sanprotektado estas plej altaj. Ĉu vi estas certa, ke Postnikov vere servis en la blanka armeo?

— Absolute!

— Do, kiom longe?

— Nelonge...

— Pli ĝuste?

— Dek sep tagojn.

— Ĉu vi responsas pri viaj vortoj?

— Certe, sinjoro Obersturmführer. La tuta afero estas en tio, ke Postnikov kaŝis sian servadon en la blanka armeo disde la bolŝevistoj. Pli ĝuste, mi al li konsilis kaŝi. Tio estis danĝera, treege danĝera, kaj nun, kompreneble, li al mi estas tre danka.

— Kaj ĉu vi povas responsi pri li? Ĉu vi povas garantii, ke estis ne li, kiu diris «ili provu veni!»? Ĉu vi konsideras ĉe tio, kian responson vi prenas, malgraŭ via pozicio ĉe ni?

«Diablo lin manĝu! — kun angoro pensis Ĵovtjak. — Eble, tio estas eĉ

Sed nun estis jam malfrue nei.

Kaj li diris, kiel al li ŝajnis, tre decideme:

— Postnikov estas nia. Mi responsas pri li per mia honesta nomo.

Zollinger kaj la tradukisto interŝanĝis rigardojn. Ĉe Genadio Tarasoviĉ tire ekdoloris la brusto. Eĉ ĉi tie oni opiniis lin perfidulo. Eĉ ili ne kredis pri lia honesteco. Eĉ tiuj, al kiuj li tiel fidele servis...

Poste Zollinger sciigis al Ĵovtjak, ke por li venos aŭtomobilo precize je la oka horo de mateno. Laŭ papero li kontrolis sian horaron: jes, je la oka. La ago kun partizanoj estas planita por la naŭa kaj dudek.

Elirinte el la gestapo, Ĵovtjak eksentis sin tute malsana. Kaj ankoraŭ en la korto li ekvidis tiujn ĵus venintajn aŭtofurgonojn. Li eĉ eksentis naŭzon, por momento eĉ preskaŭ svenis. Sed li sur la strato devigis sin trankvile legi la ordonon pri estonta pafmortigo de cent ostaĝoj, kiu estos plenumita kiel respondo de la imperia komandantaro al kruelega murdo de germana soldato. «Tiaj rimedoj sekvos ankaŭ poste, — legis Ĵovtjak, — ĉar la komandantaro...»

Kaj la konatan subskribon li same atente ekzamenis: zu Stackelberg und Waldeck. Reveninte finfine hejmen, profesoro Ĵovtjak, kompatante sin kaj suspirante pri sia sorto, malrapide demetis la putoran peltmantelon kun kastora kolumo, la bojaran ĉapon, demetis de la piedoj la botŝuojn «adiaŭ, juneco» kaj elmetis sur la tablon en la manĝoĉambro pezan pistolon, kiun al li siatempe enmanigis zu Stackelberg, deklarinte, ke sinjoro profesoro devas «en ekstrema okazo» multekoste vendi sian vivon al la «ruĝaj rabistoj». Tiutempe Genadio Tarasoviĉ nur danke ridetis, sed nun, ion eksciinte kaj elflarinte, li komencis tre serioze rilati al sia persona armilo, lernis ĝin malmunti, lubriki kaj ree munti, kaj eĉ en libera tempo, kunmetinte la ruĝan buŝeton kiel birdan postaĵon kaj mallarĝiginte unu okulon, longe celadis al iu senofenda aĵo, ekzemple, al kerosena lampo aŭ tekruĉo...

Kaj hejme la pistolon li ĉiam tenis en videbla loko, ĉe la mano.

Forgesinte boji hunde kaj graŭli, kiel li faradis ĉiam, revenante hejmen, Genadio Tarasoviĉ denove teruriĝis pri la estonta morgaŭa mateno kaj eĉ balbutis: «Ho dio», — sed tuj ordonis al si trankviliĝi kaj ne nervoziĝi, ĉar la nervaj ĉeloj neniam restariĝas, kaj krome decidis senprokraste refortiĝi per manĝo: malforteco tute venkis lin; kuirinte sur keroseno du ovojn, sekiginte biskotojn kaj boliginte lakton, li decidis, ke hodiaŭ estas pli bone ne plenumi dieton, kaj por komenco drinkis grandan glaseton da vodko. La alkoholo — la senpanea armilo de malkuraĝuloj — vigligis Ĵovtjak-on, kaj, pasumante en la ĉambro en trivitaj hejmaj pantofloj, li komencis rezoni pri si kaj pri la franca marŝalo Pétain, kiu same, kiel li — Genadio Tarasoviĉ, — laŭ lia opinio, deziris nenian militon, malgraŭ tio, ke li estis marŝalo, eĉ feldmarŝalo.

— Kaj mi estas civilulo! — ekkriis Ĵovtjak. — Mi, pardonu, estas kuracisto kaj deziras verŝi nenies sangon! Kaj min neniu devigos! Mi estas libera homo, kaj mi vin aprezas, sinjoro Pétain.

La efiko de la vodko forpasis sufiĉe baldaŭ, kaj Ĵovtjak denove komencis malĝoji. Senlace iris la tempo, kun ĉiu minuto estis proksimiĝanta la morgaŭa «ago».

Necesis subteni siajn fortojn kiel ajn.

Ĝemetante, profesoro Ĵovtjak malleviĝis en sian trezorejon, kontrolis per lanterna radio — ĉu ne humidiĝas la muroj, eĉ flaris en la angulo, poste trovis du komencitajn botelojn da multekosta malnova konjako, dense kaj diligente fermis la konservejon, preparis kafon — pli fortan kaj pli dolĉan, turkan, kaj eksidis al la tablo kun firma intenco ebriiĝi. La kartvela konjako al la profesoro subite plaĉis multe pli ol tiu, per kiu lin regaladis la germanoj, kaj koncerne de tio Genadio Tarasoviĉ mense prononcis eĉ tutan monologon. «Kaj haringo nia estas pli bona, ol ilia, kun dolĉa saŭco, — pensis li, — kaj pri pano eĉ paroli estas ridinde. Tute same pri tabako. Aĉaĵo estas ilia tabako, fiaĵo kaj surogato, kvankam aroma. Nia eĉ plej malmultekosta estas pli natura, kvankam mi estas diletanta fumanto. Vodko ilia estas vera abomenaĵo — el beto, la kompoto estas pli malbona ol niaj konservaĵoj, la rumon eĉ porkoj ne trinkos! Ne, niaj manĝaĵoj estas pli bonaj!»

En tiu senco profesoro Ĵovtjak evidentiĝis subite granda patrioto.

Sed ebriiĝi vere li ne sukcesis.

Je la oka horo de vespero subite tondre ekfrapis la pordon Postnikov, lian krudan frapadon Genadio Tarasoviĉ rekonadis tuj.

«Diablo vin alportis!» — insultis la profesoro kaj longe, eĉ multe tedinte al si mem, bojis hunde ĉe la pordo. Poste montris, ke li foririgis la hundon, kaj tre malafable salutis la palan, lacan kaj koleran Postnikov-on.

— Kaj kial vi ĉiam tiel frapegas, kvazaŭ estas incendio! — malŝate diris Ĵovtjak kaj, fiksaŭskultinte, kriis ien en profundon de la loĝejo: — Huŝ, Zeŭso!

— Mi, interalie, al vi ne gaste venas, sed nur pro aferoj, — montris la dentojn Ivano Demetrijeviĉ, — kaj aferoj miaj ordinare estas senprokrastaj.

«Vane mi la konjakon ne formetis, — riproĉis sin la profesoro, — li tuj eltrinkos ne malpli ol glason».

En sia trivita ĉu kitelo, ĉu tuniko, sed kun neĝblanka subkolumo, en kepra, kun surkudritaj kavaleriaj ledaj strioj, brilanta pro malnoveco rajdpantalono, en purigitaj botoj, kun akraj pintoj de grizaj lipharoj kaj kun glacia rigardo de la lakt-bluaj okuloj, tondita brose Postnikov similis al maljuna generalo, pri kio Ĵovtjak ne prokrastis lin sciigi.

— Ja se la vivo normale disvolviĝus, sed ne oblikve iel-tiel, mi vere nun estus ne malpli ol divizia kuracisto, — diris Ivano Demetrijeviĉ, — tio estas generalo de medicina servo. Tamen, mi ne pri mia vivo al vi venis paroli...

— Ja mi esperas, ke ne por tio...

Por momento iliaj rigardoj renkontiĝis: la trankvile kaj delonge malamanta de Postnikov kaj la iomete hunda, nenion esprimanta, iomete kun larmo pro la drinkita konjako — de la urbestro.

— Ogurcov-on gestapanoj prenis...

— Ĉu Ogurcov-on? — tiris Ĵovtjak. — Kiun Ogurcov-on?

— Kaj ĉu vi lin kvazaŭ ne konas?

— Kial do mi devas nepre koni Ogurcov-on?

— Tial, ke vi tre multajn konas. Kaj via posteno estas tia, ke vi devas koni! Tial se vi forgesis, penu rememori!

Genadio Tarasoviĉ sulkis la frunton, rememorante. Certe, li konis, sed ne povis ja li permesi al si tiel tuj rememori.

— Estas mirinde, kiel vi kutimiĝis pri ĉio mensogi, — diris Postnikov. — Eĉ unu vorton simplan de vi ne eblas aŭdi, nepre vi devas ŝajnigi...

Nun Ĵovtjak montris, ke li rememoris.

— Ĉu de via Ustimenko Vladimiro amiko? — frapinte sian frunton, diris li. — Tia morna ĉiam estis tiu Ustimenko...

— La afero estas ne en Ustimenko kaj ne en tio, kiu estas kies amiko, — ĉirkaŭirinte la tablon kaj ĉirkaŭrigardinte atente buteron en buterujo kaj ŝinkon, respondis Ivano Demetrijeviĉ. — Ni supozu, ke amiketo. Ogurcov estas nia studento, talenta kuracisto, kiu havas bonan estontecon, kaj lin necesas ajnkoste savi...

Postnikov eksidis, malproksime etendis la longajn krurojn en la purigitaj, kun rimarkeblaj flikaĵoj botoj, serĉis en la poŝoj ion por fumi kaj, ne trovinte, prenis el la arĝenta profesora cigaredujo germanan cigaredon.

«Mi mem, prefere, verŝu por li konjakon», — pensis Ĵovtjak, sed tuj abolis sian decidon, pensinte, ke Postnikov perceptos eĉ glaseton da konjako kiel ian petemon kaj ektimon rilate de Ogurcov.

— Se necesas, do savu! — levinte la grasajn ŝultrojn kaj enŝovante la elŝoviĝintan kravaton sub la veŝton, respondis la profesoro. — Mi ne tiajn rilatojn kun ili havas, ke mi povu savi...

— Kaj kiajn vi havas rilatojn? — per tremanta voĉo interesiĝis Postnikov. — Mi tiel pensas, ke se iu enprizonigi povas, do ankaŭ elprizonigi li povas...

— Kiu do, laŭ vi, enprizonigi povas?

— Ja vi mem enprizonigas, — forsvingis Postnikov, — ĉu vi pensas, ke mi ne scias? Ĉiuj scias viajn kun ili oficajn kaj libervolajn rilatojn.

— Sed mi ne permesos! — ŝrikis subite Ĵovtjak. — Vi ne rajtas, kaj mi...

— Ĉit! — kun trankvila abomeno interrompis la profesoran ŝrikon Ivano Demetrijeviĉ. — Nur sen histerio! Vi mem Ogurcov-on enprizonigis, tio estas klara por ĉiuj, ĉar li pri via kinofilmo ridis, kaj nun lin oni sendube pendumos. Do, devas vi tiun fiaĵon senprokraste ripari, alie al vi estos malbone.

— Ĉu? — demandis Ĵovtjak.

— Tre malbone! — promesis Postnikov kaj mem verŝis por si tason da konjako.

— Kiu do al mi tiun malbonon faros?

— Almenaŭ mi, — diris Postnikov. — Jen mi decidos kaj murdos. Fakte, estas eĉ mirinde, ke mi ĝis nun ĝuste tiel ne faris.

Trinkinte iomete el la taso, li viŝis per neĝblanka poŝtuko la lipharojn kaj komencis fiksrigardi al Ĵovtjak, kvazaŭ vere mirante, ke tiu staras ĉi tie viva, sana, roza kaj kvankam kolera, sed sendifekta.

— Ĉu al vi estas strange, Ivano Demetrijeviĉ, ke vi ne murdis homon, al kiu vi ŝuldas la vivon mem? — per kvazaŭ ektreminta pro ofendo voĉo demandis Ĵovtjak. — Kaj ĉu tio viaflanke ne estas ŝerco? Forgesi tion...

— Ĉu estas vi, al kiu mi la vivon ŝuldas?

— Sen ajna dubo mi!

— En kiu do senco, sinjoro Ĵovtjak, mi ŝuldas al vi la vivon?

— Ja en tiu, sinjoro Postnikov, sendanka vi homo, ke, veninte al mi por, pardonu, dungiĝi, vi enmanigis al mi demandaron, kie en iu punkto, pro via, pardonu, stulteco, vi skribis pri dek sep tagoj da servado en la blanka armeo. Kaj ĝuste mi, tute vin ne konante, esperinte nur al via honesteco kaj nobleco, tutkore dezirante al vi nur bonon, konsilis kaŝi...

— Kaj jen mi kaŝis, — kun raŭka subrido prononcis Postnikov. — Jen mi kaŝis. Jen kondukis min la honesteco kaj nobleco ĝis tio, ke mi trafis sub estradon de perfidulo. De Judaso...

Ĵovtjak faris protestan geston, sed Ivano Demetrijeviĉ ripetis:

— Perfidulo, jes! Kaj atingis mi tion, ke anstataŭ la Ruĝa Armeo...

— Por ke kune kun ĝi kuri al Uralo, — subkaptis Ĵovtjak, — jen, jen, dum ĉi tie vi al suferantoj kaj malsanaj...

— Ĉit, vi! — subite neordinare krude kriis Postnikov. — Ĉit, vi, silentu!

Ĵovtjak eksilentis, ekpalpebrumis. Postnikov ne haste deŝovis la kaseroleton, en kiu estis kuirataj la ovoj, botelojn kaj etendis la manon al la pistolo. Verŝajne, li ĝin ĵus rimarkis sur la rando de la manĝotablo. Genadio Tarasoviĉ frostotreme movis la ŝultrojn — jam pluran fojon dum tiu ĉi vespero.

— Ĉu por memdefendo? — subĵetante sur la polmo la donacon de la germana komandanto, interesiĝis Ivano Demetrijeviĉ. — Aŭ vi po iom lernas homojn murdi?

— Prefere metu ĝin sur la lokon, — petis Ĵovtjak. — Kun armilo oni neniam ŝercu.

— Kaj mi ja ne ŝercas, — respondis Postnikov, — ĉu tio estas ŝercoj. Mi vian pafileton pririgardas...

— Kaj tamen mi deziras meti ĉiujn punktojn super «i», — rigardante al la pistolo en la manoj de Postnikov kaj sentante en la dorso froston, daŭrigis Ĵovtjak. — Se vi ne kaŝus tiun fakton de via biografio disde bolŝevistoj, tiam tute nature vi estus antaŭlonge formanĝita kun la tripo.

— Ili min ne formanĝus, sed de vi mi estas antaŭlonge formanĝita. Dum la tuta vivo mi anstataŭ vi operaciadis, viajn sciencajn laboraĵojn skribadis, kaj nun jam estas preskaŭ perfidulo danke al vi.

Li elprenis en la pistolo la ŝargilon, elĵetis el la tubo kartoĉon kaj, rapide celinte al Ĵovtjak, ellasis la ĉanon.

— Ĉesu do! — retropaŝante per etaj kaj rapidaj paŝoj, kriis la profesoro. — Pro kia, vere, diablo...

— Ĉu vi timas? — kun kvieta rideto demandis Ivano Demetrijeviĉ. — Ĉu vi amas la vivon?

— Stulte! — viŝante la subite ŝvitiĝintan kalvon per la poŝtuko, ŝultrolevis Ĵovtjak. — Stulte kaj ofende, Ivano Demetrijeviĉ. Jen vi pro Ogurcov al mi venis, kun peto. Sed ĉu scias vi, ke kiam trairis onidiro pri... nu, kiel mi tion formulu... vi scias, la germanoj intencas plenumi iun «agon»... laŭ ilia sistemo de neniigo de malfortuloj kaj judoj...

— Nu, nu, nu? — subite akre kaj atente demandis Postnikov.

— Jen ĝuste tiu sama Ogurcov diris ie — «ili provu veni!». Diris en la senco minaca kaj eĉ terorisma...

— Kaj ĉu vi pri tio denuncis?

— Ili mem al mi tion raportis.

— Ĉu raportis? Sed por kio do ili raportis tion pri Ogurcov, se ĝuste tiajn vortojn ne li diris, sed mi en la onkologia instituto?

— Ĉu vi? — almontrinte per la fingro al Postnikov, demandis Ĵovtjak.

— Mi! — konfirmis Ivano Demetrijeviĉ. — Kaj, bedaŭrinde, nesufiĉe singarde, rekte al germano-instruktoro. Sed ni tie estis multaj, kaj li ne komprenis, kiu, kaj poste ĉio miksiĝis.

— Jen vidu, vidu do, — kun triumfo ekkriis Ĵovtjak. — Vi al mi ĉiajn malpurajn vortojn diras, kaj mi vin duan fojon savas...

— Kiel tiel savas? — paliĝante pro subita terura diveno, diris Postnikov. — Do, evidentiĝas, ke vi al Ogurcov miajn vortojn atribuis?

— Nenion mi atribuis, — denove ektimante, mensogis Ĵovtjak. — Mi nenion eĉ scias pri Ogurcov, mi nur de vi ekaŭdis, mi en tiu senco, ke se oni vin ne tuj kaptis, do tial, ke ili scias, kiel mi vin subtenas kaj en kiaj ni rilatoj estas.

— Kaj en kiaj do ni rilatoj estas? — malvarme interesiĝis Postnikov. — En kiaj tiaj specialaj rilatoj? Mi vin treege petas detale klarigi al mi niajn rilatojn...

Per siaj grandaj, tre maldikaj blankaj manoj li mole enŝovis la ŝargilon en la pistolon, enmetis kartoĉon en la tubon kaj movis la sekurigilon al pafa pozicio. Ne deŝirante sin, senmove, per iaj strigaj okuloj rigardis Genadio Tarasoviĉ al ĉiuj ĉi difinitaj manipuloj de Postnikov, klare konsciante, ke nun li ne nur nedifinite timas, sed scias, ke la «savita de li dufoje» Ivano Demetrijeviĉ lin tute povas murdi.

— Do kiajn ni havas rilatojn? — denove demandis Postnikov.

— Kamaradajn. Amikajn, — ne komprenante sin kaj ne aŭdante siajn vortojn, respondis Ĵovtjak. — Vi, estante mia kolego...

— Neniaj rilatoj inter ni ekzistas, — trankvile diris Ivano Demetrijeviĉ. — Mi ĉiam vin malestimadis, sed, vidu, timis. Kaj nun mi vin ne plu timas. Mi estas liberigita de la timo...

— Kaj do, sekve, vi intencas... — almontrante per la mentono la pistolon, kun spasmo en la gorĝo, demandis Ĵovtjak. — Intencas min...

— Certe, — tre simple kaj trankvile respondis Postnikov. — Necesis antaŭlonge tion fari, sed mankis konvena okazo kaj ankaŭ armilo, nature. Ja per la manoj ne eblas, ĉu? Kaj ne per tabla tranĉilo, ne kiel oni porkojn buĉas, ĉar por tio necesas kvalifiko. Kaj kio koncernas la fakton mem de neniigo de similaj al vi fiuloj, do tio estas socia higieno. Por ke oni ne faru tiel!

— Kion ĝuste... ne faru... tiel?

— Ĉion! Kaj perfidon... kaj ŝtelon de aliula laboro... kaj karieron... Unu el la alia sekvas, Genadio Tarasoviĉ. Karieristo al ĉio kapablas, por li ne ekzistas neeblaĵo en morala senco. Jen tial vi perfidis la patrujon, ĉu vi komprenas?

— Mi ne estas militisto! — ekkriis Ĵovtjak. — Mi faris nenian ĵuron. Mi estas privata persono, kiu...

— Privata, kiu... — ripetis Postnikov kaj subridis per solaj lipoj. — Kia fiaĵo, ho dio, kia fiaĵo...

Li kvazaŭ kun miro ekvidis en sia mano la pistolon, kaj Ĵovtjak komprenis, ke ankaŭ Postnikov timas.

— Ivano Demetrijeviĉ, — malvarmiĝante pro neeviteblo de la venanta lasta momento, ekkriis la profesoro, — sinjoro Postnikov! Mi petas! Mi petegas! Mi pretas per ĉiuj miaj kapabloj...

Postnikov ankoraŭ eltrinkis konjakon.

— Mi, vidu, kun neniu sukcesis komunikiĝi, — diris li sincere kaj malgaje. — Mi serĉis, tute kompreneble, ian komunikadon kun la partizanoj, sed oni min evitas, kiel leprulon, ĉar opinias, ke mi estas via! Kaj kiam foje, ne elteninte, mi esprimis en tiu senco, ke ili — tiuj kanajloj — ankoraŭ viŝos siajn larmojn per smirgo, kiel ili mem kantas, tiam ĉiuj ĉirkaŭe eksilentis, suspektinte en mi provokiston kaj vian denunciston.

Liajn lakt-glaciajn okulojn plenigis esprimo de furioza angoro, poste li facile suspiris kaj diris:

— Aĥ, kia tio estos neesprimebla ĝuo — fini vin.

— Sed kion tio al vi donos? — timante moviĝi, per susuranta voĉo afereme interesiĝis Ĵovtjak. — Ja vin la germanoj pendumos.

— Ja mi al ili ne diros, ke mi vin murdis, — serioze respondis Postnikov. — Mi al neniu diros. Kaj ili ne ekscios kaj ne pendumos min.

— Ili jam scias! — singarde prononcis Genadio Tarasoviĉ. — Mi ilin avertis anticipe, ke se iu min ĉi tie murdos, do tio estos vi!

Postnikov ĵetis al li malrapidan rigardon: dum tiuj ĉi minutoj Ĵovtjak sukcesis fariĝi simila al kadavro — tiel li griziĝis kaj kvazaŭ, kiel pensis Ivano Demetrijeviĉ, «distordiĝis». Tio estis nun ne la orgojla kaj aroganta profesoro Ĵovtjak, sed simple iu, kiu tute baldaŭ mortos, kiel tio nomiĝas, per hunda morto, aŭ eĉ jam mortinta Ĵovtjak, la korpo de Ĵovtjak...

— Mensogas vi ĉion, — per enua voĉo diris Postnikov. — Mensogas, kiel mensogis dum la tuta vivo. Vi ja estas mensogulo...

— Kaj ĉu vi deziras, mi fordonos al vi ĉiujn miajn trezorojn? — proponis subite, skuiĝinte per tuta sia mallongkrura, korpulenta korpo, Ĵovtjak. — Ĉu vi deziras, Ivano Demetrijeviĉ? Mi estas riĉa, tre riĉa, kaj mi havas multe da ĉio, tiel multe, ke eĉ evakui miajn valoraĵojn mi ne sukcesis. Tio, fakte, min, se tiel diri... limigis pri forveturo. Aŭskultu, Ivano Demetrijeviĉ! Valoregaj pentraĵoj de tre, tre malnovaj majstroj, mirindaj kristalaĵoj, porcelano, unikega fajenco...

— Por kiam estas fiksita la «ago»? — ne aŭskultante Ĵovtjak-on, demandis Postnikov. — Kiam komenciĝos tiu amasmurdo?

Genadio Tarasoviĉ respondis kun preteco, farinte eĉ paŝeton antaŭen:

— Hodiaŭ, Ivano Demetrijeviĉ! La operaco nomiĝas «Nokto kaj nebulo XXI». Tio estas ilia tradicio, tia, vidu, stilo. Laŭ la principo «mantelo kaj spado». La unua estos nia onkologia instituto, poste la psikiatria kliniko kaj tiel plu. Ĉiuj malsanulejoj kaj, certe, judoj laŭ listo. En specialaj aŭtofurgonoj...

En la aero li per la manoj desegnis aŭtofurgonon.

— Kaj ĉu ĝuste kun vi ili ĉion kunordigis? — ĝentile demandis Ivano Demetrijeviĉ. — Ĉiujn tiujn kaj ceterajn detalojn?

— Ivano Demetrijeviĉ, — transirante al konfida tono kaj subite pri io ekesperinte, ekkriis Ĵovtjak, — komprenu do min finfine: en la kondiĉoj de tiranio aktivan reziston al konkerantoj eblas plenumi, nur ŝajnigante, ke vi estas tute lojala kaj eĉ plene sur ilia flanko. Senkaŝe elpaŝi kontraŭ la enkondukita de ili reĝimo estas stultaĵo! Jes, jes, mi pensis pri tio, meditis! Ni supozu, ke mi konscie iras al morto, akceptas, tiel diri, dornan kronon. Kaj kio? Ajna martireco dronos en forgeso, ĉar mian nomon estos malpermesite mencii. Do por kio...

— Mi vin ne pri tio demandis, — interrompis Postnikov. — Por mi tiuj viaj vulgaraĵoj estas ne interesaj. Mi vin demandis — ĉu kunordigis ili kun vi ĉiujn detalojn de tio, kio tie nomiĝas «ago»?

— Certe! Nepre! Tamen mi, certe, nur havas informojn, ja mia voĉo estas nur konsultiĝa...

— Konsultiĝa! — aŭtomate per obtuza voĉo ripetis Postnikov; la polmon de la maldekstra mano li alpremis la la tempio, kaj per la dekstra mano tenis la pistolon kun la tubo malsupren. — Kaj ĉu vi nenion povis fari? Ĉu vi ne povis senprokraste almenaŭ min averti? Ja ni... nu almenaŭ iun savus, forportus, ŝtelus. Ni povus... eĉ almenaŭ pri la sama Ganiĉev? Vi ja sciis, ke mi operaciis Teodoron Vladimiroviĉ-on, desekcis al li la stomakon, vi scias, ke metastazoj ne estis, kaj nun rezultas — Ganiĉev-on oni sendos en gasumveturilon, venenigos, neniigos? Ĉu tiel? Kaj li estas sciencisto, li superas nin ĉiujn, li...

— Li rifuzis kunlabori! — minacante al Postnikov per la fingro, diris Ĵovtjak. — Mi ne kapablis, finfine! Mi ne povas pro ĉiu...

La magra, flav-pala vizaĝo de Postnikov tremeris; kvazaŭ farante grandegan penon, li prononcis:

— Mi ne scias kiel! En la nomo de kio? Ĉu en la nomo de mia kirurgio? — Li subite alte levis la pistolon.

— Aj! — kriis Ĵovtjak. — Aj, Ivano Demetrijeviĉ! Aj! Mi petegas...

Pafis Postnikov sidante, kaj kiam Ĵovtjak, peze frapinte per la kapo la komodon, eksilentis por ĉiam, Ivano Demetrijeviĉ leviĝis, aliris la skribotablon, elŝiris el la notlibreto, kie estis listigitaj ĉiuj titoloj de Ĵovtjak, folion, pensis iom, poste larĝe skribis sur ĝi: «Morton al germanaj okupaciantoj», diligente metis la letereton sur la mortinton kaj, ŝovinte la pistolon en la poŝon, longe butonumadis en la antaŭĉambro la butonojn de la malnova, trivita bekeŝo.

La nokto estis nigra, senluna kaj senstela, kaj frosta nebulo pendis en nigraj ruinoj de la urbo, kiam doktoro Postnikov, flustre parolante kun si mem, iris en la onkologian instituton. Nun al ili, malsanuloj kaj resaniĝantoj, jam ne eblis per io ajn helpi, sed la menso de Postnikov febre kaj sufere tamen serĉadis eliron. Li sciis, ke Ganiĉev resaniĝos, li estis certa, ke la operacio pasis sukcese, kaj tio, ke la sciencisto, revenigita de li al la vivo, estos nun tiel bestece neniigita, per neeltenebla turmento ŝiris lian animon. Kaj Ganiĉev, kaj ĉiuj aliaj, la tuta malsanulejo, ĉiuj ĉambroj, ĉiuj litoj...

«Nokto kaj nebulo», — pensis li, glitante sur la maldikaj, eluzitaj plandumoj de la botoj, — «nokto kaj nebulo, kaj mankas eliro!»

«Eble, mi nun konduku Ganiĉev-on en mian hejmon?» — demandis Postnikov sin, alirante la onkologian instituton, kaj tuj komprenis, ke forkonduki li ne povos, ĉar apud la enirejo estis pasumanta germana soldato kun mitraleto kaj en kasko.

La soldato vokis lin kaj, levinte la mitraleton sur la brakon, kontrolis la paspermeson kun subskribo de Ĵovtjak, lumis per lanterno en la vizaĝon de Ivano Demetrijeviĉ, komparante lin kun la fotaĵo, kaj kapjesis — eblas pasi!

En la nehejtita, apenaŭ prilumita per malgranda lampeto vestiblo Postnikov demetis la bekeŝon, surmetis flavan makulitan kitelon kaj, kutime mirinte, ke la instituto tamen ĝisvivis la hodiaŭan tagon, per facilaj, junaj paŝoj leviĝis sur la duan etaĝon. Tie ĉe provizora stovo, starigita apud la operaciejo, estis varmigantaj sin malsanuloj. Sentante turmentan honton pro tio, ke ili ĉiuj ekstaris ĉe lia apero, kaj pro la sono mem de iliaj afablaj, estimaj voĉoj, tiel konataj por veraj kuracistoj, kuracistoj danke al Dio, Postnikov, kapsalutante dum irado, malfermis pordon al la malgranda, tre malvarma deksepa ĉambro, kie Ganiĉev, simila al magriĝinta Budho, ĉe malforta lumo de novjararba kandelo, enigme ridetante, estis leganta sian ŝatatan libron — «Laŭdon de l' Stulteco» de Erasmo de Roterdamo.

— Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? — diris li nelaŭte, sed per jam fortikiĝinta voĉo, kvazaŭ daŭrigante antaŭlonge komencitan konversacion, — tamen mirinde pravis Nikolao Ivanoviĉ Pirogov, kiam li asertis, ke ĉio nova en la mondo estas, esence, bone forgesita malnova. Fieco kaj krueleco ne estas novaj...

Postnikov eksidis, kaj etendante la longajn laciĝintajn krurojn, severe pensis pri tio, ke post ne pli ol du horoj tiu potenca, ĉiam ĝojiginta lin intelekto ĉesos ekzisti kaj ke tiu batalo, kiun li kun tia peno faris por la vivo de tiu elstara sciencisto, tute al nenio kondukis...

— Ĉu tio estas ne mirinda? — disvolvante la penson, kies esenco forglitis de Postnikov, estis diranta Ganiĉev. — Ĉu tio ne konformas al la travivata de ni tempo? Aŭskultu!

Kaj, tradukante el la germana sen eĉ unu stumblo, li legis:

— «Milito, tiom laŭdata de ĉiuj, estas farata de parazitoj, parigistoj, ŝtelistoj, murdistoj, malkleraj kruduloj, nepagipovaj ŝuldantoj kaj similaj subaĵoj de la socio, sed tute ne de kleraj filozofoj...»

Kun venka rideto li ekrigardis al Postnikov.

— Kaj ĉu tio vin konsolas? — nelaŭte demandis tiu.

— Tutcerte! Interalie, Erasmo estis germano, kaj li krome skribis: «Rememoru orgojlon pri laŭtaj titoloj kaj respektaj nomoj. Rememoru diajn honorojn, donatajn al mizeraj homaĉoj, kaj solenajn ceremoniojn, per kiuj estis alkalkulataj al dioj la plej abomenaj tiranoj».

— Mi ĵus murdis Ĵovtjak-on, — preter sia volo diris Postnikov. — Antaŭ ne pli ol horo.

Kaj por io montris al Ganiĉev la pezan Ĵovtjak-an pistolon.

Teodoro Vladimiroviĉ surmetis la libron sur la amason da ĉifonoj, per kiuj li estis kovrita super la litkovrilo, frostosente kuntiriĝis, suspiris, poste demandis:

— Ĉu vi — mem?

— Mem. Mortpafis. Per tiuj ĉi manoj.

— Ĉu eblis pensi, — denove enigme ridetante, diris Ganiĉev. — Per tiuj ĉi manoj, kiuj faradis nur bonon. Tiom da jaroj da bono...

— Sed ĉu tio, ke mi murdis Ĵovtjak-on, estas malbono? — mallaŭte interesiĝis Postnikov, kaj liaj lakt-glaciaj okuloj enpikiĝis en Ganiĉev-on. — Ĉu vi plu estas etika vegetarano? Mi ja lin murdis, cetere, ankaŭ pro miaj kaj viaj pekoj. Kiom da jaroj ni sciis, ke li estas fiulo, kaj toleris tion. Mi krome fidele servadis al li. Ĉu vi memoras, kiel kvereladis kun ni Prov Jakovleviĉ Polunin pro Ĵovtjak kaj kiel ni — mi pro timo, kaj vi pro anima malvigleco — eĉ fingron ne movis por fini tiun kanajlon...

— Pri mortintoj oni aŭ diras bone, aŭ nenion diras, — plu ridetante, diris Ganiĉev. — Ĉu ne?

— Pri mortintoj oni aŭ diras veron, aŭ nenion diras, — kontraŭdiris Postnikov. — Kaj rezultas, ke pravas la junulo — ĉu vi memoras Ustimenkon Vladimiron? Ĉu vi memoras lian furiozan senbridecon? Ĉu vi memoras, kiel li ne povis kompreni tiun nian komunan malviglecon? Ja ĝuste tiu nia senagado, pardonu, egoisma senagado, naskis Ĵovtjak-on en tiu lia hipostazo, en kiu li aperis al ni kiel perfidulo. Cetere, hodiaŭ li perfidis al la gestapanoj Ogurcov-on — ĉu vi memoras, Ustimenko havis tian kamaradon, ĉiam pri ĉio dubantan junulon? Ĉu ne memoras? Li havis tiajn maldensajn dentojn.

— Kaj kio ankoraŭ hodiaŭ okazis? — atente kaj akre fiksrigardante al la ekstreme elturmentita, magra vizaĝo de Postnikov, demandis Ganiĉev. — Ja, verŝajne, multo okazis, alie vi lin ne murdus. Tio estas, ne trovus en vi fortojn — murdi! Tio, mi supozas, estas tre ne facile. Do: kio okazis?

— Multo, — respondis Ivano Demetrijeviĉ. — Mi tuj al vi diros. Sed krom ĉio cetera ĉu vi scias kion mi pensis antaŭ tiu momento mem?.. Mi pensis: «Mi vin, Ĵovtjak, ankaŭ por tio tuj neniigos, por ke ne troviĝu

— Kiele vi ŝvebas! — subridis Ganiĉev. — Kvazaŭ vi aĝas dudek jarojn. Do kio tamen okazis?

Postnikov respondis tute ne tuj. Kaj Ganiĉev rimarkis, kiel Ivano Demetrijeviĉ kolektas fortojn.

— Hodiaŭ ili finos ĉiujn malsanulojn en ĉiuj malsanulejoj, — malrapide, nelaŭte, sed tre firme eldiris Postnikov, kaj lia sen tio blanka vizaĝo eĉ pli blankiĝis. — Ĉiujn niajn malsanulojn en ĉiuj niaj malsanulejoj. Tiu amasa murdo ĉe ili nomiĝas «Nokto kaj nebulo». Ĵovtjak sciis pri la preparata krimo kaj kaŝis tion...

Ganiĉev fermis la okulojn.

— Malfrua leciono por ni pri netoleremo al fiuloj, — finfine diris li. — Kaj pri anima pigreco. Indulgado kaj malvigleco kondukis al tio, ke nun el ni oni faros sapon.

— Ĉu sapon?

— Certe! Ĉe ili ja nenio, mi aŭdis, perdiĝas. Estas bone, ke mi ne havas orajn dentojn. Oron ili elrompas kaj sendas en la imperian bankon. Diablo ilin prenu. Kaj kiel ili nin? Ĉu per gaso?

Anstataŭ respondo Postnikov ŝovis la fingrojn en la flankan brustan poŝon de sia jako kaj elprenis el tie malgrandan skatoleton: tie en vato kuŝis sukcenkolora ampolo. Li trarigardis ĝin al lumo — al avara lumo de la roza novjararba kandeleto — kaj etendis al Ganiĉev.

Divenante, kio estas en la ampolo, Teodoro Vladimiroviĉ demandis:

— Kaj por vi? Ĉu por vi restis?

— Mi havas pistolon, — respondis Postnikov. — En ĝi estas ok ŝargoj. Unu mi eluzis por Genadio Tarasoviĉ, ses mi penos enbati en hitleranojn...

— Sed se...

— Plej probable ili min mortigos, — malvarme diris Postnikov. — Samtiam, surloke.

— Tiuokaze — dankon...

Li same estis trarigardanta la enhavon de la ampolo al lumo.

— Kion ajn, sed tiujn aĵojn ili ellernis produkti, — diris Postnikov. — Juĝante laŭ ilia literaturo, tie estas tutaj serioj de eksperimentoj sur homoj. Oni skribas nebule, sed mi komprenas...

Li tre deziris fumi, Ganiĉev divenis kaj elprenis el sia ŝranketo tabaksaketon kun frotita memfarita tabako kaj libreton da germana cigareda papero. Postnikov volvis por si cigaredon, forte enspiris fumon kaj diris:

— Verkisto Leonido Andrejev havis tian psikologian rakonton sub titolo «Iam vivis ili». Pri malsanulejo kaj malsanuloj...

— Certe, mi memoras, — turnante la ampolon en la fingroj, respondis Ganiĉev. — Bonega rakonto. Kaj kiel vi pensas? Ĉu oni skribos iam pri ni? Pri jen tiaj horoj, pri tio, kiel stulte ni eraradis, kiel riparadis niajn erarojn, kiel oni forveturigis, ekzemple, la junan Ogurcov-on kaj kiel li, kompreneble, nenion perfidos...

Postnikov subite kolere ridetis:

— Oni certe skribos kaj eĉ librojn presos pri tio, sed veran, kiel tio nomiĝas, vastan sukceson tia literaturo, mi supozas, ne ricevos. Kaj mi ne kulpigas leganton pri deziro «ripozi», legante, — mi mem estas tia. Vi laciĝas en laboro, kaj foliumas poste ion tian, kie tuberkuloza, sed pura anime Jessy ĉe maraj ondoj amis fortikan, sed humilan kore kaj laboraman John-on. Por kio ja sin «penigi» per legado. Mi kvazaŭ vidas, Teodoro Vladimiroviĉ, kiel kuŝas junulino sur sofo aŭ eĉ sur kanapo, — li ial kun neordinara malamo elparolis la vorton «kanapo», — kiel ŝi kuŝas kaj suĉas karamelbombonojn — estas ja tiaj legantoj, kiuj torteton manĝas en procezo de legado, — manĝas, legas kaj subite per kaprica tia voĉo: «Panjo (aŭ Juĉjo, aŭ Nonna), tio estas simple nepenseble pri tielaĵo legi, neeble!» Ĉu vi komprenas? Por ŝi sur kanapo estos malfacile legi...

— Kaj kio? — plu ludetante per sia ampolo, kun intereso demandis Ganiĉev. — Kion poste vi pri ĉio ĉi supozas?

— Kaj poste nenio, ĉio estos bone, eĉ bonege. Poste ili iros al opereto sub titolo «Balanciĝu kviete pendolo», kie estas kankano, kvaropa danco kaj kanzonetoj. Kaj tie ili diros: «Jen ĉi tie ni vere ripozas». Kaj iu nova Adolfo estos prepariĝanta al nova milito, kaj ĝuste li iĝos la ĉefa propagandanto de ĉio leĝera, ne ĝenanta la cerbojn kaj por neniu peza. Ne senkaŭze, interalie, la Führer mem estas adoranto de ĝuste plej leĝeraj ĝenroj, kaj ne senkaŭze la homaro tiel histerie amuziĝadis kaj distriĝadis dum ĉiuj antaŭmilitaj jaroj...

— Mi, interalie, same leĝerajn ĝenrojn ŝatas kaj estimas, — diris Ganiĉev, — kaj kiam oni min turmentas — ne eltenas. Tial en tio vi, Ivano Demetrijeviĉ, forte troigas. Sed certe, estus bone, se la homaro kun ties facilanimeco prenus el tiu fablo moralaĵon. Interalie, kioma estas horo?

— La dekunua! — post paŭzo respondis Postnikov.

— Tamen! — kvazaŭ ien malfruante, diris Ganiĉev. — Do bone, Ivano Demetrijeviĉ, vi iru, mi sola sukcesos. Al mia vidvino, estu kompleza, transdonu...

— Mi ne povos, — leviĝante, diris Postnikov. — Kaj vere, nenio necesas...

Firme kunpreminte la dentojn, li etendis al Ganiĉev la manon. Tiu, metinte la ampolon el la dekstra en la maldekstran, respondis al la manpremo sen ajna speciala signifo, trankvile, nur lia rideto iĝis malcerta, tremanta.

— Kaj ĉu vi scias ankoraŭ kion? — demandis li subite. — Ĉu vi scias? Mi iam asertis, ke malestimo estas malamo en stato de kvieto. Kia abomena trompiĝo, entute, estas la stato de kvieto, ĉu ne?

— Tiu sama Ustimenko hirta ĉiam kriadis: «...batal' eterna, nur en sonĝ' trankvilo», — kun facila kaj malgaja rideto diris Postnikov. — Ĉu vi memoras?

— Ion memoras... — respondis Ganiĉev.

Kaj, svinginte al Postnikov, kiu estis jam en la pordo, li diris, kvazaŭ pasvorton:

— Do, ĉu «batal' eterna»?

— Adiaŭ! — diris Postnikov.

— Adiaŭ, Ivano Demetrijeviĉ...

Postnikov eliris, glatigis per la tremantaj fingroj la pintojn de la lipharoj, haltigis flegistinon kaj severe diris al ŝi, ke profesoron Ganiĉev oni ne malkvietigu, li finfine ekdormis. Poste li malleviĝis malsupren, ŝlosis la prujnokovritan enirpordon per hoko kaj riglilo kaj, malpermesinte al la deĵorantino malfermi al iu ajn sen li, revenis al la stovo, kie liaj malsanuloj estis pasigantaj la tristan vesperon. Al li oni liberigis malaltan tabureton, kaj knabo Eŭgeĉjo Ladiĵnikov kun sarkomo de la ŝultro, efelidhava, kun butonforma nazo — knabo, por kies vivo li dum tiom da tempo senespere bataladis kaj kiu post horo iĝos kadavro, subite flustre demandis:

— Ivano Demetrijeviĉ, ĉu pri niaj vi nenion aŭdis?

— Ĉu pri niaj? Pri kiaj niaj? — kutime timante provokon, respondis Postnikov. Kaj subite komprenis, ke nun, en tiuj minutoj, kaj por li, kaj por ili jam nenio estas timinda.

— Ha, ĉu pri la niaj? Pri la Ruĝa Armeo? Certe, mi aŭdis, — rebruligante sian estingiĝintan memfaritan cigaredon per braĝo, respondis Postnikov. — Multe mi pri ĝi aŭdis, tre multe, malgraŭ la plej severaj ordonoj al ni, ke ni ne aŭdacu aŭdi. Ĉe Moskvo ili rompis al si la dentojn! Kaj kun la fulma milito, sekve, ili ne sukcesis, tio estas unua por ili seriozega fiasko, ĉar ili kutimiĝis al tio, ke ili ĉion sukcesas, ĉu vi komprenas? Kaj multaj niaj urboj jam estas liberigitaj. Sendube la supera komandantaro preparas baton. Preparas tankajn armeojn, kaj multaj estas jam tute pretaj. Aeraj armeoj baldaŭ batos kontraŭ la germanaj trupoj. Ĉi tie por ili same estas ne dolĉe. Hodiaŭ urbestro Ĵovtjak estis murdita...

— Kiel murdita, de kiu? — ekkriis Eŭgeĉjo Ladiĵnikov.

— Ni scias, de kiu — de popolaj venĝantoj! — severe respondis ies kolera baso.

— Ĝuste, de venĝantoj, — kapjesis Postnikov. — Ili ne havas kaj ne havos trankvilon — la faŝistoj. En Siberio, en Uralo, en ankoraŭ tuta vico da regionoj, certe, profunde sekretaj, estas kompletigataj grandegaj paraŝutaj armeoj sub komandado de meritaj, talentaj estroj. Tiuj armeoj faligos baton de nevidita kaj neaŭdita forto al Germanio, al ties malfrontoj, al ties militaj komunikvojoj, al la komandejo mem de Hitlero...

Li paroladis kaj paroladis al la elturmentitaj, malsataj kaj malvarmaj homoj, kaj el la ĉambroj oni jam treniĝis al li sur lambastonoj, iun oni alveturigis sur rulseĝo, iun alportis sur ordinara seĝo, ĉiuj, almenaŭ iomete irkapablaj, kolektiĝis ĉirkaŭ sia grizhara, ĉiam tiom silentema doktoro kaj aŭskultadis, kaŝe viŝante larmojn, kaj li mensogadis al ili inspirite kaj belege, kaj ŝajnis al ili ĉiuj — la granda tago de la venko estas tute proksima, jen ĝi, morgaŭ, postmorgaŭ, apude...

— Jen tiele, — subite konkludis la doktoro. — Ĉu vi nun ĉion komprenis?

...Singarde paŝante, kvazaŭ vere timante malkvietigi la dormon de Ganiĉev, li aliris la liton kaj prenis per la fingroj lian pojnon, poste fermis al Teodoro Vladimiroviĉ la okulojn, korektis derampintajn de la litkovrilo ĉifonojn, kaj poste deĵetis tiujn ĉifonojn en la angulon: ja nun por la mortinto estis tutegale — ĉu estas malvarme aŭ varme. En la koridoro apud la stovo oni estis ankoraŭ pri io interparolantaj, laŭ la malnova kutimo li minace diris: «Kio estas tiu malordo? Dormu, tuj dormu» — kaj, ĵetante rigardojn al la horloĝo, malleviĝis en la vestiblon. Restis kelkaj sekundoj antaŭ la dekdua horo, kaj li jam aŭdis zumadon de motoroj de la alveturintaj al la instituto aŭtofurgonoj. Ordoninte alporti al si ĉi tien bolakvon, Postnikov sub tiu preteksto forpelis la deĵorantinon kaj, kiam oni ekfrapis al la pordo, premis en la dekstra mano la pistolon, kaj per la maldekstra deĵetis la hokon kaj malriglis la riglilon.

Pensante, ke la unua eniros oficiro, Postnikov pafis preskaŭ ne celante al soldato kaj mortigis lin, tiam ili ĵetiĝis amase, pafante el mitraletoj en duonmallumon de la vestiblo, sed ne trafis al Ivano Demetrijeviĉ, sed nur vundis lin. Li ŝoviĝis flanken, al la vestokroĉiloj, kaŭriĝis apud la bariero kaj enbatis en ilin ankoraŭ du kuglojn, kaj, nur perdinte tri soldatojn el sia speciala taĉmento, ili ekvidis Postnikov-on kaj, alirante al li, priverŝadis lin per fajro ĝis kiam komprenis, ke li estas jam delonge mortinta kaj ili pafas en kadavron...

Tiam per rapidaj paŝoj en la enirejon eniris la «bona etulo» Obersturmführer Zollinger en sia eleganta lupa jako kaj en kaskedo kun alta rando, piedbatis per la botpinto la brose tonditan grizharan kapon de Postnikov kaj ordonis tenore:

— Transportu en la kadavrejon de la gestapo. Ni ankoraŭ ekscios, kiu li estas!