Iam ne malbonas malfrui!

La kazino «Kara Bavario» formale estis fermata je la dekunua horo de vespero, sed esence nur ekde tiu tempo la vera gajo povis komenciĝi, ĉar la estraro de la grupo «C» de la gestapo liberiĝadis ne pli frue ol, kaj ofte eĉ post la dekunua.

Kaj ordinare la tuta elito de la garnizono, sub gvido de la komandanto majoro zu Stackelberg und Waldeck kaj Standartenführer von Zanke, aperadis ĉi tie ĉirkaŭ noktomezo. Ĝis la deka kaj tridek ĉi tie oni simple trinkadis kaj manĝadis, drinkadis ĝis ebrio kaj kriadis kantojn, kiel la fifama «Mi viŝos viajn larmojn per smirgo», sed post la deka kaj duono klientaro de la «Kara Bavario» abrupte ŝanĝiĝadis, al kio, certe, helpadis soldatoj de la komandanteja patrolo, kiuj, elŝovinte antaŭen la mentonojn, kovritajn per subkaskaĵoj, kaj tenante laŭregule siajn Schmeisser-ojn, ĉirkaŭiradis kaj la grandan halon kaj la apartajn kabinetojn, sen ajnaj ceremonioj elĵetante sur la straton trodrinkintajn armeanojn, sendepende de tio, en kia rango ili estus kaj per kiaj punoj ili minacus. «Ĉi tie la Führer-on anstataŭas mi», — estis iam dirite de la maljuna von Zanke, kaj tiujn vortojn, same kiel la nigran uniformon de la terura maljunulo kun la fulmoj sur la kolumo kaj kun unu epoleto sur la dekstra ŝultro, la soldatoj memorfiksis por ĉiam.

Ĉe insultado de la elpelataj armeanoj kaj obstina «schneller» de la patrolo la kelnerinoj ventumadis la ejon, ŝanĝadis la tablotukojn, ŝaltadis aldonajn lampionojn kaj dismetadis novajn, tiel nomatajn «noktajn», menuojn kun manĝaĵoj kaj vinoj, kiuj, kompreneble, forte diferencis disde tio, kio estis proponata al la tagaj vizitantoj de la kazino, certe nur per kvalito, sed neniel per prezoj. La oficiroj de la gestapo de la grupo «C», de la SA kaj la SD kaj iliaj gastoj pagis por multekostaj konjakoj kaj kolektaj francaj kaj malnovaj germanaj vinoj tute same, kiom la anoj de la neprivilegiitaj specoj por sintezita rumo, flava Schnaps kaj kutimaj ĉi tie grekeskaj viandbuloj, duone fabrikitaj el la nemalmoliĝanta soldata pano. Tia estis la ordo, establita de la intendantejo de Himmler, sed, kompreneble, «tute sekrete», kaj tial en la vestiblo de la kelo de la kazino post la deka kaj tridek deĵoradis inteligentaj, ĝentilaj kaj konantaj vizaĝe tute ĉiujn proprulojn serĝentoj, al kiuj estis kategorie malpermesite enlasi fremdulojn tien, kie familie komforte ripozadis de la malfacila, nerva, tre streĉita laboro tiuj, sur kies penoj kaj agado tenis sin la granda, senekzempla en la historio de la homaro «miljara imperio».

En tiu frosta, kun fajfanta kaj siblanta neĝa blovado, nokto antaŭ la deksesa de februaro de la 1942-a jaro la unua, kiel ĉiam, venis la «bona etulo» Zollinger, gaja, afabla, kun delikata, persika ruĝo sur la porcelanaj vangetoj, kun ĉielblua rigardo kaj preta por ĉiuj bonanima ŝerco sur la intense ruĝaj lipoj.

Amike plendinte al la serĝentoj pri la «terura rusa frosto» kaj deĵetinte en iliajn respekte submetitajn manojn la kaskedon kaj la peltan jakon, Zollinger salutis sidiĝintajn en riverenco kelnerinojn per ne tro laŭta «heil Hitler» kaj ordonis «inviti» al li sinjoron Vojceĥovskij. En atendo de Vojceĥovskij li trarigardis karton de vinoj kaj diris al sinjorino Eva — alveturigita el Hamburgo direktorino de la entrepreno, svelta kaj ruĝvanga bavarino, — jenon:

— Tute konfidence, Eva. Hodiaŭ ni havas, kiel vi jam scias, feston. Sinjoro Standartenführer sesdekjariĝas. Vi tion scias. Sed antaŭnelonge ni ricevis informon pri tio, ke nia intima festo havos pli grandan skalon, ol tio estis imagebla. Rekte ĉi tien en aŭtomobilo venos Brigadenführer Merkel, por enmanigi al kolonelo von Zanke la kverkajn foliojn por lia fera kruco de la unua grado. Kaj tial mi konvinke petas vin: ĉio devas esti bonega.

La bebe pura rigardo de Zollinger kun tia terurige glaciiganta forto enpikiĝis en la pupilojn de sinjorino Eva, ke eĉ tiu spertega nazia bordelistino iomete depaŝis, faris timigitan riverencon kaj petis sinjoron Obersturmführer-on fidi ŝian fidelecon kaj sperton.

— Mi tre ĝojas! — respondis la «bona etulo» kaj, fajfetante «Rommel ne timas dezerton», per kataj paŝoj ekiris laŭlonge de la bankeda tablo, por lastfoje propraokule kontroli pretecon de la «Kara Bavario» al komenco de la festeno.

Brilerinte per la lakita hardislimo, jam el malproksime riverencis al Zollinger la ĉefdirektoro de la imperiaj oficiraj «nutrejoj», antaŭnelonge alveturinta bienulo Vojceĥovskij. Dum la longaj jaroj de elmigrado li spertiĝis en la restoracia metio, liaj «Aĥ, Volgo», «Ĵiguli», «Dnipro», «Ŝaŝlikoj-ĉeburekoj», «Rusa blinejo», «Siberia pelmenejo», disĵetitaj en urboj kaj kamparo de Germanio, alportadis ioman profiton, kaj liaj esperoj pri redono de la nemoveblaĵo en Rusio kvankam plenumiĝis, sed tute ne en tiu grado, al kiu li kalkulis, kaj tial sinjoro Vojceĥovskij estis nun en iom malgaja animstato.

— Kio pri la kuirejo? — demandis la «bona etulo», ne donante la manon.

— Ni faras ĉion, kio eblas, — kunpremante la maldikajn lipojn, respondis Vojceĥovskij. — Estas malfacile pri viando. Tio, kion ni ricevas...

Zollinger delikate ridetis.

— «Por ĉiu la sian» — skribas ni sur la pordegoj de niaj koncentrejoj, — dubsence diris li. — Ĉu vi komprenas mian penson, sinjoro Vojceĥovskij? Vi nin manĝigas, ni zorgas pri via sekureco. Tiuj, kiuj nenion faras, ricevas la «sian».

— Minuton, — seke diris Vojceĥovskij. — En mia bieno, kiu ĉi tie nomiĝas «Nigraravina aeroplano», kaj nomiĝis «Anguleto», nun estas malsanulejo...

Zollinger kuntiris la brovojn. Li nun ne deziris paroli pri aferoj. Sed la ĉefdirektoro preventis obĵetojn de la Obersturmführer per vortoj pri tio, ke dum la tuta hodiaŭa tago, reveninte el la «Anguleto», li penis telefone paroli kun la estraro de la gestapo, sed pro ne dependantaj de li cirkonstancoj li ne sukcesis, malgraŭ granda graveco de la fakto, kiun li intencis sciigi.

— Nur mallonge! — avertis la «bona etulo».

— Du vortojn: tie eĉ ĝis nun ĉion, kiel ili esprimas, komandas bolŝevistino, komunistino, edzino de malnova komunisto Bogoslovskij Ksenia Nikolajevna kaj ŝia filino — impertinenta komsomolanino Sanjo Bogoslovskaja. Ĉu ne eblas fini tiun ĉi abomenaĵon?

— Eblas, — respondis Zollinger, — eblas, ĉio eblas, mia kara Vojceĥovskij, sed nur ĝustatempe. Bogoslovskaja dume estas por ni necesa. Por kio timigi ĉasaĵon antaŭ tiu tempo, kiam la ĉaso estas komerce profita? Mi esperas, vi komprenas min, ĉu?

Vojceĥovskij riverencis, kaj Zollinger ekiris renkonten al Standartenführer von Zanke, kiu kun deko da siaj oficiroj en nigraj uniformoj kaj kun staĝantoj en uniformoj de siaj armeoj, apogante sin sur la promenbastono kaj ion, kiel ĉiam, klarigante, estis eniranta en la ĉefan halon.

La kelnerinoj eksidis, farante ceremonian riverencon, von Zanke sulkiĝis.

— Por kio tio? — demandis li. — Kial tiu malbona tono? Tio ja estas bordelo en Hajdelbergo en la tempoj de mia fora juneco! Zollinger, mi esperas, ke ne vi tion elpensis? Kaj ne vi, sinjoro Vojceĥovskij? Kelnero devas ne ekzisti, li estas plie spirito, ol karno, — tia estas la ideo, ĉu vi komprenas?

Zollinger subridis. Vojceĥovskij suspiris, la Standartenführer, tintante kaj sonoretante per ĉiuj siaj krucoj kaj medaloj, sekvis pluen.

— Estas tia doktrino, ke al venkitoj kvazaŭ necesas konservi aspekton de libero, — daŭrigis li, ĉirkaŭrigardante la respektajn kaj senmovajn vizaĝojn de siaj oficiroj. — Kun tio oni asertas, ke venkitoj ŝatas aspektojn kaj kredas pri ili, esperante, ke kun tempo al ili estos tute facile. Tio, sinjoroj, estas treege malutila doktrino. Kredo pri estonteco gravedas je lukto por estonteco, tion oni ne rajtas ne kompreni. Ni estas alvokitaj de la providenco ekskludi la penson mem pri estonteco, kaj sekve, ankaŭ lukton por ĝi. Nia tasko estas garantii trupojn humilajn kaj obeemajn, morale, idee kastritajn. Kaj ne pri neniigo de individuoj ni devas okupiĝi, sed pri neniigo de tiuj homamasoj, kutimiĝintaj komuniste pensi, kiuj silentas, sed tiu silento estas plena de protesto...

Vojceĥovskij akompanis von Zanke-n kun lia sekvantaro ĝis la lokoj en la centro de la granda tablo, metita U-forme en la rusa maniero, kaj ekiris en la kuirejon por kontroli, kiel tie iras la aferoj. El la malvarma fako kelnerinoj jam ekportis almanĝaĵojn, li kutime ordonis: «Rapide, knabinoj, rapide», malleviĝis laŭ la helica ŝtuparo — tio estis la direktora enirejo — kaj, ekfuminte nigran aroman cigaredon, larĝe disstarigis la piedojn en lakitaj ŝuoj kaj kunmetis napoleone la manojn sur la brusto. En tiu sama momento li ekvidis malaltan kaj, eble, ĝiban fremdulon, kiu, rapide kaj iel bulpiede paŝante, en kitelo, surmetita super bluzo, glitis preter zinkita tranĉtablo kaj malaperis trans larĝaj dorsoj de kuiristoj-soldatoj, vokitaj ĉi tien por tiu ĉi nokto.

— Kiu estas li? — kriis Vojceĥovskij post la malaperinta homo, la germanoj ne komprenis.

Sur la fornelo sibladis fritataj minutaj viandbuloj, laŭte susuradis elŝutataj el sitelo en kuirpleton terpomfritoj, tondradis vazaro, kaj en tuta tiu bruo Vojceĥovskij devis mem esplori, kiu estis tiu «ĝiba, rapida kaj bulpieda», — nenion alian la ĉefdirektoro povis diri pri li.

En la legomtranĉejo laboris nur sola Alevtina, — pri io enpensiĝinte, ŝi estis tranĉanta beton je briketoj.

— Saluton, sinjorino! — ĝentile kaj gaje diris Vojceĥovskij (li establis por si nerompeblan regulon esti kun rusoj persone afabla kaj laŭeble ĉarma). — Kiel vi fartas?

— Bonan tagon, sinjoro direktoro, — iomete mirigite respondis Alevtina.

— Mi esperas, vi bone fartas, ĉu?

— Mi bone fartas, — jam timigite diris ŝi.

La ĉefdirektoro estis balanciĝanta, starante antaŭ ŝi, de la piedpintoj sur la kalkanojn, kaj liaj lakitaj ŝuoj knaretadis en senbrueco de tiu profunda kelo.

— Kiu estis li — tia rapida kaj bulpieda? — en bonega, kiel al li ŝajnis, sukoplena kaj vere rusa lingvo interesiĝis la ĉefo. — Li iris el ĉi tie, mi tion rimarkis el la fako de vianda fritado. Li, eble, estis ankaŭ ĝiba? Aŭ malgranda, sed tre dika? Tamen, pli probable, ĝiba.

— Ĉu el ĉi tie? — miris Alevtina Andrejevna. — Ĉi tie, sinjoro direktoro, estis neniu. Frititan terpomon mi mem ĵus elportis! Eble, dum mi estis eliranta? Ankaŭ tio dubinde, mi kunpuŝiĝus, mi eliris por ne pli ol duonminuto — la sitelon transdonis el la manoj en la manojn, vi mem komprenas...

La ĉefo levis la ŝultrojn kaj, kapadiaŭinte Alevtina-n, laŭ la ofica, sed ne la direktora ŝtuparo leviĝis supren kaj eliris en la korton, en kiu fajfis neĝoblovado kaj kie, por lia miro, li ne ekvidis ordinaran ĉi tie sentinelon.

— Soldato! — en la germana, timante malvarmumigi la gorĝon kaj kovrante la kolon per la polmo, kriis la direktoro. — Kiu estas ĉi tie?

La soldato, evidente tremanta en tiu damnita frosto en sia griz-verda uniforma palteto kaj en trikita subkaskaĵo sub la kasko, tuj aperis el trans la angulo, kie li estis kaŝiĝanta de vento.

— Kiu eliris ĉi tie? — severe interesiĝis Vojceĥovskij.

Tre ĝentile kaj detale la soldato respondis al la severa civilulo, ke li devas, komencante de la dekunua horo, senobstakle ellasi ĉiujn, ĉar al ili tempas foriri. Sed enlasi li neniun povas.

Frapferminte post si la risortan pordon, Vojceĥovskij per fajrilo rebruligis sian nigran cigaredon kaj pensis iomete pri ĉiuj ĉi stultaĵoj, poste, eliginte gorĝan sonon «b-r-r-r», korektis perlon en la griza kravato, per kutima gesto levis la manumojn kaj deziris jam iri en la halojn, kiam li renkontis forirantan Alevtina-n Andrejevna-n. Sur ŝi estis malbona palto, kaj la kapo estis ligita per malnova orenburga kaptuko. Dum irado ŝi estis ion ronĝanta, kiel ŝajnis al Vojceĥovskij — ĉirkaŭmanĝanta oston, ŝajne el supa viando. Ekvidinte la direktoron, ŝi terure konfuziĝis, ruĝiĝis, kaj en ŝiaj okuloj, plu belaj, aperis larmoj.

— Ho, tio ne gravas, — patrone prononcis Vojceĥovskij. — Ne indas ruĝiĝi, sinjorino. Manĝi — tio ne estas ŝteli. Kaj certe, bela virino devas havi eblon manĝi por subteno de sia belo en respektiva grado. Vi ĉiam povas ĉi tie manĝi, mi donas al vi tian permeson al vi. Ĉu vi kontentas?

Alevtina sentis timon. Al ŝi ŝajnis, ke li tuj ree demandos pri tiu «rapida kaj bulpieda», kiun ŝi efektive, verdire, vidis. Ŝi eĉ kunpuŝiĝis kun li — kun la malgranda librotenisto Zemskov, kiam tiu subite, verŝajne pro eraro, ŝoviĝis en la pordon de ŝia legomtranĉejo. Ili rekonis unu la alian, kaj Zemskov tuj retiriĝis. Li estis tre pala — tion Alevtina sukcesis rimarki, — kaj sur lia vizaĝo ankoraŭ estis rimarkebla streĉita esprimo, kvazaŭ li ĵus faligis de sur la ŝultroj grandan pezon kaj ankoraŭ ne sukcesis bone ripozi.

— Vi kial ĉi tie ĉe ni, Platono Zakarijeviĉ? — miris Alevtina. — Ĉu laboras nun?

— Ĉu mi? — demandis li kaj tuj frapfermis la pordon.

Kaj kiam ŝi eliris en la kuirejon kun sitelo da terpomo, li jam ne estis tie, kaj ŝi momente komprenis, ke Zemskov penetris ĉi tien kun ia sia celo, kiun ŝi neniel rajtis scii. Kaj nun, verŝajne, oni lin kaptis, kaj Vojceĥovskij jam sukcesis ekscii, ke Alevtina ne nur vidis Zemskov-on, sed eĉ rekonis lin. Nun oni ŝin kondukos en la gestapon, kaj per tio ŝi pereigos Aglaja-n.

— Sinjorino estas tre bela, — diris Vojceĥovskij. — Sinjorino estas tre malgaja, sed tre bela.

— Kion vi diras! — respondis Alevtina. — Mi ja estas maljunulino, sinjoro direktoro!

— Maljunulino! — ekkriis Vojceĥovskij. — Ho sinjorino, tion aŭdi eĉ estas dolore. Tiam kiu laŭ vi estas mi?

«Eble, li nenion scias!» — pensis Alevtina.

— Se sinjorino estas maljunulino, tiam mi estas Metuŝelaĥo, — brilante per siaj blankaj dentoj, diris la ĉefdirektoro. — Sed mi ne plendas, ne, ne plendas. Kaj neniu plendas pri mi...

«Ne scias!» — firme decidis Alevtina.

— Sinjoro direktoro nin ĉiujn mirigas per sia energio, — diris ŝi. — Ni eĉ inter ni plurfoje interparolis — kia interesa al ni alveturis sinjoro ĉefdirektoro...

Kaj ŝi, kiel en la foraj tempoj en la antaŭĉambro de la asiza advokato Gogolev, donante paltojn al liaj gastoj, ĵetis al Vojceĥovskij tian penetran, varmegan kaj bruligantan rigardon, ke la maljuniĝanta flirtemulo nur levis la ŝultrojn kaj esprimis senduban pretecon helpi al Alevtina en ŝia kariero de kelnerino.

— Malsupre ne estas kariero, — diris li, dolĉe ridetante. — Karieron oni povas fari nur supre...

— Ĉu mi povas, — kokete ridetis Alevtina. — Mi estas mallerta, mi ne sukcesos. Kaj mi ne estas pikanta, ne en la moderna gusto...

— Nu-nu, — diris Vojceĥovskij. — Sinjorino havas tute modernan aspekton. Sinjorino rememorigu al mi nian agrablan konversacion morgaŭ...

Li cedis al ŝi la vojon, de malsupre de la ŝtupara placeto ĵetis rapidan rigardon al ŝiaj plu belaj kruroj kun maldikaj maleoloj, suspiris kaj pensis pri tio, ke kun ĉiuj klopodoj kaj amaso da aferoj li perdas la vivon kun tiuj tute nemultaj ĝojoj kaj plezuroj, kiuj restas por viro en fino de la kvina jardeko...

Kaj Alevtina intertempe, turniĝante al la Fenda interstrato, pensis, ke, verŝajne, ŝi agis prave, reteninte per sia konversacio Vojceĥovskij-on, kiu pro tiu konversacio perdis Platonon Zemskov-on. Ja ne vane Zemskov aperis en ilia kuirejo: plej probable, al li iu tie «subĵetas» manĝaĵon...

La granda halo kaj la kabinetoj de la «Kara Bavario» jam estis plenaj de homoj, kiam Vojceĥovskij penis per la okuloj trovi la «bonan etulon». Obersturmführer Zollinger staris malantaŭ la dorso de la Standartenführer, kaj la ĉefdirektoro, paŝetante en malvasteco de la trairejo per lerta, kutima kelnera irmaniero, tre ne baldaŭ atingis la epoleton de Zollinger. Tiu «ĝiba, rapida kaj bulpieda» nekonato plu estis maltrankviliganta lin, kaj li kliniĝis al la rozkolora, idealforma orelo de la gestapano, por sciigi al li sian maltrankvilon, sed tiu per movo de la kapo komprenigis, ke li estas okupita, kaj Vojceĥovskij same komencis aŭskulti la malaltan, graŭlantan voĉon de von Zanke:

— En la lukto de la civitanoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj kontraŭ la negroidoj troviĝas, sinjoroj, tute sama ideo, kiel en nia lukto kontraŭ la judoj. Tamen, ĉiu antisemito estas spontanea naci-socialisto, kiun necesas ankoraŭ nur formi kaj farĉi per historio de la demando kaj, tiel diri, per ties plej energia ideo. Sendube, se ne nun, do poste ili iros laŭ nia vojo. Ili ne havas gvidanton, sed ĉu tio povas esti obstaklo? Ni fabrikos por ili bonegan gvidanton, ni havas sperton de Aŭstrio, Slovakio, Ĉeĥio, Moravio, Danio, Norvegio, ni scipovas fari malgrandajn, diligentajn, disciplinitajn kaj obeemajn gvidantojn. Kaj ni ja ne hastas! Kiu scias, eble, ie en Munkeno, aŭ Duseldorfo, aŭ en Berlino mem nun jam eliris el inkubatoro kaj pasas iujn stadiojn de dresado pursanga jankio, kuraĝa kaj iomete freneza, genia kaj iomete infaneca, plena de nia ideo sed tamen kapabla porti ĝin, tiun ideon, sub saŭco, ekzemple, ne nederlanda, sed kumberlanda, se ni transiros al lingvaĵo de gastronomio...

La maljunula seka mano de von Zanke kun plata geedziĝa ringo sur la ringofingro etendiĝis al la pokalo, la «bona etulo» kun preteco verŝis por la Standartenführer «viŝion», tiu kortuŝite grakis:

— Eĉ akvo el Francio estas, kiel pri ni zorgas nia Führer!

— Heil! — diris malantaŭe per mallaŭta voĉo la «bona etulo».

— Heil! — sonis super la tablo.

— Kaj ne nur «viŝio», — respektege alŝoviĝis al la orelo de la Standartenführer atendinta sian tempon kaj sian «temon» la ĉefdirektoro Vojceĥovskij. — Hodiaŭ per aviadilo al ni estis liverita kamemberto el Parizo, ostroj el Ostendo, kumberlanda saŭco el Danio, salikokoj kaj tute freŝaj strasburgaj anseraj pasteĉoj...

Von Zanke iomete klinis la kapon. Al la vortoj pri pasteĉoj ne indis krii «heil», sed ankaŭ preteraŭdi ĉion ĉi von Zanke ne povis.

— La genio de la Führer, — denove komencis li, atente rigardante en la vizaĝojn de siaj oficiroj, tiuj samaj, al kiuj li tiom antaŭnelonge menciis la «nokton de longaj tranĉiloj» kaj kiuj nun sidis, kvazaŭ nepoj apud saĝa avo, — la genio de la Führer konsistas ankaŭ en tio, ke lia sistemo de stimulado de agoj estas sentebla, ĝi konsistas el karno, estas materia kaj solida. La Führer ne nur obeigas popolojn, li tuj, senprokraste, kun tuta karaktera por li energio devigas tiujn popolojn labori por nia materia bonstato. La konkero de Francio ne estas efemera konkero — la pariza kamemberto estas pruvo de tio. Nia operaco «Nokto kaj nebulo XXI» estis gratifikita en tiu momento, kiam pri ĝi oni eksciis en la ĉefkomandejo. Tiuj kverkaj folioj al mia kruco, kiujn hodiaŭ al mi enmanigos Parteigenosse Brigadenführer Merkel, same kiel ankaŭ tiuj honorsignoj, kiujn li enmanigos al vi, miaj knaboj, estas realaĵo, sed ne esperoj pri rekompenco sur la ĉielo...

Li parolus ankoraŭ longe, sed en tiu momento Sturmbannführer Wentzlow tra la tuta halo laŭte kaj gaje permesis al si interrompi la ĉefon:

— Brigadenführer Merkel bonvolis traveturi la kontrolpostenon de la stacio Kapeljuĥi.

La maljuna vulpo iomete paliĝis. Malantaŭ lia dorso Vojceĥovskij estis rapide flustranta al Zollinger pri la «ĝiba kaj foririnta bulpiedulo», sed la «bona etulo» ne aŭskultis. Lin maltrankviligis la orkestro, kaj, facile depuŝinte la ĉefdirektoron, li hastis al la orkestrestro, por averti lin, kiam komenci «Horst Wessel»-on. Tiu kreteno tute povus komenci kanton «Supren levu la standardon, marŝu dense en la vicoj», anstataŭ la «Granda marŝo», kiel jam okazis unufoje. Dum irado li aŭdis, kiel von Zanke laŭte kaj solene proklamis:

— Mi petas ekstari, knaboj! Ni renkontos nian bravan Brigadenführer-on stare!

Tio estis la lasta, kion aŭdis la «bona etulo», ĉar la sonon de eksplodo aŭdis neniu el ĉiuj oficiroj de la grupo «C» kaj enirantaj tiutempe en la vestiblon oficiroj de la komandantaro, gvidataj de majoro zu Stackelberg und Waldeck. Tamen, mortintoj, kiel estas sciate, nenion rakontas. La eksplodaĵo, metita de la ĝiba librotenisto Zemskov, faris sian justan aferon. La eksplodigilo efikis je la dekunua horo kaj kvindek minutoj en la nokto antaŭ la deksesa de februaro de la 1942-a jaro. La trietaĝan domon, sub kiu troviĝis la kazino «Kara Bavario», por mallonga tempo prilumis ĵetiĝanta supren oranĝa flamo, eliranta kvazaŭ el profundegaĵoj de la tero, poste ĝi malrapide falis, kaj tiam ekbrulis fajfanta kaj hurlanta incendio.

Ĝuste al tiu incendio alveturis en nigra blendita aŭtomobilo, kun svastiko sur la flageto de la radiatoro, altega, ĝibeta, osteca, kromnomata «Dromedaro», Brigadenführer de la SS kaj malnova amiko de la forpasinta von Zanke Wolfgang Merkel.

Kun mieno de abomeno kunpreminte la lipojn kaj ne rimarkante sian poluritan adjutanton, li diris en la furiozantan flamon de la incendio, kvazaŭ tie estis liaj konversaciantoj:

— Nu? Pro kia diablo vi min urĝis?