Ĉapitro sepa

Ĉi tie estas pli malfacile, ol tie

La sonĝo estis infana, malproksima, tia, ke en la sonĝo li ekkompatis sin: kvazaŭ onklino Aglaja al li, dormanta, kiel ŝi faradis tion, kiam necesis lin nesatdormintan veki por iri en la lernejon aŭ en la instituton, kvazaŭ subŝovis ŝi sub lian nukon sian malvarmetan manon, kvazaŭ tiras lin iomete je la orelo kaj flustras, malalte kliniĝinte super li:

— Do vekiĝu vi, longkolulo! Ekstaru, Vlado! Tempas, kara mia knabo, tempas, infaneto...

Kaj kvazaŭ li terure ne deziras vekiĝi, kaj li kalkulas en sia dorma nebula menso: ne gravas, eblas ankoraŭ iom dormeti, la onklino estas ĉi tie, ĉio estos bonorda, ŝi ne permesos preterdormi.

— Ĉu vi iam vekiĝos, longkolulo?

Li vekiĝis.

Onklino Aglaja sidis ĉi tie, apud li, sur tabureto, en flava hospitala kitelo, kaj ŝia polmo estis subŝovita sub lian kolon, kiel en tiuj malproksimaj infanaj kaj junulaj jaroj.

— Ĉu vi? — flustre demandis Vlaĉjo.

— Mi, infaneto, — same flustre, kliniĝinte al lia vizaĝo mem, respondis ŝi. — Mi, fileto mia...

Neniam ŝi antaŭe lin tiel nomis. Kaj li, ne memoranta sian patrinon, kun feliĉa sopiro subite aprezis tiun vorton, altiris al si la onklinon proksime kaj, sentante sur sia vizaĝo ŝiajn varmegajn, rapide gutantajn larmojn, komencis kisi ŝian tempion, la nazradikon, la malgrandan orelon, la varmegan vangon.

— Lasu min! — petis ŝi. — Vi min dispremos, jen vi kia estas! Lasu do min, Vladeto!

Vlaĉjo lasis ŝin, kaj tiam, deĵetinte harojn de sur lia frunto, ŝi komencis atente kaj serioze pririgardi lin, kvazaŭ ne kredante, ke tio estas vere li. Larmoj ankoraŭ tremis en ŝiaj okuloj, kaj pro tio la nigraj okuloj ŝajnis pli grandaj, ol estis efektive.

— Nerazita, — diris Aglaja. — Degradiĝinta! Kia honto!

— Ĉu vi tuj min ĉikanos? — feliĉe ridetante, demandis Vlaĉjo. — Ĉu de la komenco mem?

— Kaj netondita, — tenante lian manon en siaj polmoj, daŭrigis la onklino. — Ĉio estas en la pasinteco! Ankoraŭ ne komencis militi, kaj jam estas «perdita generacio». Mi legis pri tiaj. Ili drinkas brandon kaj tre multe fumas. Kaj amorantinoj ĉe ili estas ĉiuminute novaj, sed estas unu ĉefa, kiu ial ion ne komprenas. Ĉu tiel, Voĉjeto? Ĉu vi jam drinkas brandon?

— Tiaj onklinoj ne ekzistas, — diris Vlaĉjo. — Onklinoj estas tedaj. Ĉu vi deziras veton, onklino, ke eĉ unu homo en nia ĉambro ne kredos, ke vi estas mia onklino? Kamaradoj! — laŭte prononcis Ustimenko. — Karaj amikoj!

Sed en la ĉambro estis neniu. Laŭ neskribita leĝo de hospitala amikeco, kiam al iu venadis knabino, irkapablaj malsanuloj forlasadis la ĉambron. Kaj nun onklinon Aglaja ili opiniis Vlaĉja knabino.

— Ĉu vi vidas, — per jubilanta voĉo diris li. — Ĉu vi divenas? Se venas onklino aŭ duagrada avino, ili ne moviĝas. Jen kia vi estas ĉe mi onklino. Kaj nun klarigu, kial vi estas en hospitala kitelo? Ĉu vi kuŝas ĉe ni? Ĉu vundita? Malsana? Ĉu leterojn miajn vi ricevis? Ĉion laŭorde rakontu ekde tiu tago, kiam mi kun vi disiĝis. Atendu, mi vestiĝos, ni en la koridoron iros, tie estas divaneto kaj eblas fumi. Vi ja ne hastas, ĉu?

— Ne, mi ne havas kien hasti, — malrapide diris Aglaja Petrovna. — Tute nenien...

Tie, sur la divaneto, tegita per trivita, ĉiel-lazura sateno, Aglaja rakontis al la nevo detale kaj trankvile la tutan historion de sia estado en la gestapo de la grupo «C». Rakontis pri la enketisto Wentzlow kaj pri la maljuna vulpo von Zanke, pri la resurekto kaj morto de la ĉikanisto, maljuna librotenisto Averjanov, pri Tatjana Jefimovna Okajomova — sia kaj Vlaĉja malamikino, tamen ne perfidinta ŝin, Aglaja-n Petrovna-n, rakontis pri la heroa morto de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, rakontis pri nun forpasinta profesoro Ganiĉev kaj, finfine, pri Alevtina-Valentena Andrejevna, al kiu, kiel ŝi opiniis, ŝi ŝuldis sian vivon.

Vlaĉjo sidis senmove, rigardis en la fenestron, trans kiu estis malrapide densiĝanta antaŭprintempa krepusko.

— Kaj pri Ĵovtjak kio? — demandis li nelaŭte.

Kaj pri Ĵovtjak-urbestro rakontis Aglaja Petrovna. Li kapjesis, kvazaŭ ne mirinte. Nun, post la historio de la pereo de Alevtina Andrejevna, Vlaĉjo kvazaŭ tute ĉesis aŭdi la onklinon, li nur kunpremadis siajn grandajn polmojn — unun per la alia, kaj mordetadis la lipojn, kaj fiksrigardadis en la ankoraŭ ne nigrumitan fenestron, kvazaŭ vidis tie ion gravan.

— Nu, kaj kio pri la eksplodaĵo? — demandis li subite.

— La eksplodaĵon ni ricevis, — respondis Aglaja Petrovna, — certe, ni ĝin ricevis. Sed tro multe ĝi al ni, Vlaĉjo, kostis.

— Ksenia Nikolajevna! — ekkriis Vlaĉjo.

— Kaj ŝi kaj Sanjo. Tial nun via Nikolao Eŭgenjeviĉ orfiĝis. Li estas sola.

— Ĉu la faŝistoj murdis?

— Kvazaŭ ĉe peno forkuri.

— Ĉu tio estas ĝusta?

— Ĝusta, Vlaĉjo.

Li estis flave pala, liaj okuloj estis esprimantaj amaran kaj turmentan nekomprenon. Aglaja Petrovna, rakontante, ĉiam glatumadis lian ŝultron per la polmo. Komence Ustimenko aŭskultis la onklinon sola, iom post iom al la divaneto aliris ankoraŭ kelkaj vunditoj kaj malsanuloj. Kiam Aglaja Petrovna rakontis pri Ogurcov, Vlaĉjo kuntiriĝis. Ĉiam pli kaj pli multaj iĝadis homoj ĉirkaŭe, en silento Aglaja Petrovna rakontis ankaŭ pri tio, kiel estis eksplodigita la kazino, kiel oni enterigis ĉerkojn kun brikoj...

— En kiu do urbo tio okazis? — demandis ies kanta tenoro.

— En la urbo, provizore okupaciita de faŝistaj milittrupoj, — trankvile respondis Aglaja Petrovna, kaj ŝiaj iomete oblikvaj okuloj firme ekrigardis al la demandanto, firme kaj iomete moke — ne demandu, junulo, troe. Kaj pri la veno de la Dromedaro ŝi rakontis, kaj pri la amasaj ekzekutoj, kaj pri tio, kiel falas sub talusojn trajnoj de la hitleranoj.

— Do, tutegale, ne eblas sufoki nian popolon, ĉu? — demandis la sama voĉo, sed nun ĝi estis plena de admira ĝojo. — Eĉ tie, sur tiu teritorio?

— Neniuokaze, — diris Aglaja kaj nun jam karese rigardis al la juna tankisto en malvasta piĵamo, kiu ĉiam penis trairi al ŝi pli proksime. — Nenie faŝistoj vidas obeemon kaj neniam vidos.

Subite iĝis sufoke; aviadisto Jemeljanov, glitante sur la pargeto per la malbone alĝustigita protezo, malfermis la fenestron. En la aprila, sed ankoraŭ frosta aero aŭdiĝis pacaj sonoroj de tramoj, signaloj de aŭtobusoj, eĉ ŝrikoj de infanoj, flugantaj sur sledoj de la monteto apud la hospitalo, aŭdiĝis ĉi tie. Ĉiuj enpensiĝis por mallonga tempo, kaj en la silento Aglaja Petrovna petis de iu cigaredon. Dekoj da manoj kun skatoloj kaj cigaredujoj etendiĝis al ŝi. Vlaĉjo miris:

— Ja vi ne fumas?

— Jes, ne fumas, — konfirmis la onklino. — Tio estas tiel, por pasigo de tempo, kiel diradis avo Metodo. — Kaj simile, tre simile mokimitis: — Malseriozaĵo!

Ĉiuj silentis ĉirkaŭe, nur Moskvo estis trankvile spiranta trans la fenestro.

— Vi faru prelegon pri ĉio ĉi, — konsilis enua kaj ĉiam pri io malkontenta Smetannikov el la naŭa ĉambro. — En la konferencejo por la tuta hospitalo.

La onklino respondis ne tuj:

— Prelegon estas malfacile. Ja mi ne laŭ aliulaj vortoj, mi mem spertis.

Ŝiaj malmolaj lipoj tremeris, ŝi firme kunpremis la pojnon de Vlaĉjo kaj forturniĝis. Ustimenko montris al ĉiuj per la okuloj, ke oni lasu ilin duope. Nun venis lia vico glatumi Aglaja-n Petrovna-n. Ŝi silentis, nur ĉiam tremeradis kaj skuadis sian malgrandan fieran kapon. Jemeljanov alportis mezurflakonon kun valerianaj gutoj, kaj poste — trinkpoton da malforta hospitala teo. Aglaja Petrovna eltrinkis kaj la unuan kaj la duan, subridis kaj petis, ke oni ne juĝu severe, ja ŝi estas «psikozulo» kaj kuŝas en la nerva fako. Tamen, tio «kovras» ŝin malofte, kaj ŝi estas direktita ĉi tien plie «pro delikateco», ol pro neceso.

— Vi devas nutri vin sen limigoj de milita tempo, — serioze konsilis la aviadisto, — vitamino «L», lardo, estas la unua rimedo kontraŭ ĉiuj nervaj malsanoj. Jen kia vi maldika iĝis!

— Lardo, certe, estas bonega aĵo, — mediteme respondis Aglaja Petrovna. — Mirinda.

Sed estis videble, ke ŝi pensas pri alio, kaj Jemeljanov, subite konfuziĝinte, foriris.

— Tiele, Voĉjo, — mallaŭte diris la onklino. — Afliktis mi vin...

— Nekonvenaj vortoj, — respondis li.

— Jes, la vortoj estas nekonvenaj. Konvenaj vortoj, kara mia, ne troveblas. Nur unu aferon mi scias: jen sendis oni min per aviadilo, preskaŭ perforte, sur la Grandan teron, sed ĉi tie por mi estas pli malfacile, ol tie, nemezureble pli malfacile. Ĉu vi komprenas min?

Vlaĉjo kapjesis.

— Tie mi kvankam en malgranda, guta grado, tamen helpas al la afero de la liberigo, pardonu la patosan stilon, sed ĉi tie mi estas vivtenato de la milito...

— Ĉu vi ja?

— Mi ja.

— Tiam kiu estas mi?

Ŝi rapide al li turniĝis. Li rigardis al ŝi per furioze malfeliĉa rigardo, kaj ŝi subite komprenis, ke ĉion rakontitan de ŝi li perceptis kiel riproĉon al sia humiliĝo antaŭ la malsano, kaj ŝia lasta frazo pri vivtenatoj de la milito tute finbatis lin.

— Vlado! — maltrankvile ekkriis ŝi.

— Kio, onjo? — trankvile demandis li. Kaj Aglaja Petrovna kun kareso kaj doloro eksentis, ke disputi kun li kaj obĵeti al li estas sensence, same kiel sensence estus disputi kun ŝi, se ŝi estus sur lia loko, aŭ kun lia forpasinta patro — Atanazio Petroviĉ, se li ĝisvivus la nunan tagon. Ĉio tio, kion ŝi rakontis hodiaŭ, estis por li ne simple rakonto pri teruraj sortoj de homoj en la faŝista okupacio, sed akuzo kontraŭ li pri senagado, pri kapitulaco antaŭ objektivaj cirkonstancoj, pri tio, kion li tiel furioze malamis, — pri malvigleco de la animo.

— Vlaĉjo, — ree diris ŝi. — Vlaĉjeto, mi ja, antaŭ ol veki vin, kun viaj kuracistoj parolis. Vi estas malsana, vi eĉ ne pensu...

Li atente kaj iomete malgaje rigardis al ŝi.

— Jam mi eĉ ne pensu! — kun subrido kontraŭdiris li. — Malsano mia, onjo, estas bagatela, per si mem forpasos...

— Sed la kuracistoj...

— Kaj mi mem, interalie, onjo, estas kuracisto, kaj ne tiom malbona...

— Elĵetu el via stulta kapaĉo...

— Mi ne elĵetos! — trankvile promesis li.

Aglaja Petrovna kolere levis la ŝultrojn.

— Kaj Ivano Demetrijeviĉ? — neatendite demandis li. — Ĉu mi ne povis tiam lin eltiri?

— Kiel eltiri?

— Apud la armea komisariato mi lin renkontis, — diris Vlaĉjo. — Tamen, vi ne scias...

«Kaj neniam ekscios, — malgaje pensis Aglaja Petrovna. — Ĉu tiu frukto rakontos? Nenion mi nun ekscios — stulta virino!»

— Pri kio vi pensas? — demandis ŝi.

— Pri diversaj aferoj, — lace respondis li. — Cetere, onjo, ĉiuj ĉi meditoj estas stultaĵo. Jen Ganiĉev kaj Polunin meditadis pri Ĵovtjak, kaj li trarampis al urbestro. Aĉaĵo tio estas — meditoj...

— Ekscesas vi, knabo, — kun kvieta rideto diris Aglaja, — kaj forte ekscesas...

Ŝovinte la manojn en la larĝajn manikojn de la kitelo, ŝi leviĝis, Vlaĉjo ekiris akompani ŝin en la trian konstruaĵon, kie estis la nerva fako. En la hospitala korto estis glitige kaj malhele, en la fora ĉielo super Moskvo hele brilis steloj, el tie venadis trankvila sono de ĉasaviadiloj, gardantaj la ĉefurbon. Por ke Aglaja Petrovna ne falu, Vlaĉjo firme kaj garde prenis ŝian brakon, ŝi subite, kvazaŭ mem mirinte, konfesis:

— Mi sopiris pri vi, stultuleto.

— Ĉu vere?

— Kaj ĉu vi pri mi almenaŭ rememoradis?

— Certe, — diris Vlaĉjo. — Ĉu vin eblas ne rememoradi? Vi estas sola tia onklino sur la tuta terglobo.

Kaj demandis rapide:

— Ĉu de la rufulino vi nenion ricevis?

— Unu leteron mi ĵus ricevis, post ĉiuj aventuroj, sed nur tute malnovan, ankoraŭ aŭgustan. Ricevis kune kun viaj du. Kaj de Rodiono ricevis.

Vlaĉjo silentis.

— Rodiono militas, kiom mi komprenis, komandas ŝipgrupon, — diris Aglaja Petrovna kaj atendis: ja devis li demandi, kion skribas Barbara. Sed li ne demandis. Kaj Aglaja aldonis: — Viva kaj sana estas Rodiono Metodjeviĉ.

Apud la pordo de la tria konstruaĵo ili haltis. Ĉi tie nehele lumis blua lampeto.

— Jen ĉi tie ni loĝas, psikozuloj, — sulkante la lipojn, diris Aglaja Petrovna. — Loĝas kaj ne laboras. Venu gasti...

— Mi venos, — promesis li.

— Vlaĉjo, vi ja ŝin plu amas, — levinte al li la vizaĝon, diris Aglaja Petrovna. — Ĉu amas ja, vere?

— Nu? — malsimpatie demandis li.

— Ne nuu. Kaj pli aŭ malpli frue vi al ŝi edziĝos. Do turmentu nek ŝin, nek vin. Trovu ŝin kaj edziĝu. Pli bonas pli frue, ol malpli frue...

— Jen plej konvena tempo por fianĉumi, — kun morna subrido diris Vlaĉjo. — Por klarigi rilatojn kaj fianĉumi.

— Turmentanto stulta, — ekkriis la onklino, kaj Vlaĉjo komprenis, ke ŝi koleras. — Vere, rigoristo, kiel vin oni antaŭe insultis. Komprenu, ne el nuraj pafoj kaj atakoj konsistas milito. Vi ja amas ŝin, kiel vi povas tiel rezoni...

— Bone, — tranĉis li, — kial, onjo, paroli superfluajn vortojn. Al ĉiu la sian. Tia mi estas. Resanuĝu kaj venu, ne avaru vizitojn...

— Nu, estu sana, — suspiris ŝi.

Ŝi metis sur liajn ŝultrojn la malpezajn polmojn, leviĝis sur la piedpintojn kaj kisis lian vangon. En tiu momento mem malfermiĝis la pordo de la tria konstruaĵo, kaj korpulenta homo en blanka kitelo kaj blanka ĉapeto severe interesiĝis:

— Malsanuloj, kio estas tiu malordo?

— Tio estas mia nevo, — kun subrido respondis Aglaja. — Ĉu jam mi ne rajtas nevon kisi, doktoro?

La korpulentulo en la blanka kitelo aliris pli proksime, rapide prilumis iliajn vizaĝojn per radio de la poŝlanterno kaj, forirante, grumblis:

— Ne faru el mi idioton! Tuj iru al la ĉambroj!

— Nemalbona estas via onklino, — diris al Vlaĉjo lia najbaro en la ĉambro milita inĝeniero Kostjukeviĉ, kiam tiu revenis. — Elstara fenomeno.

Vlaĉjo pendigis la kitelon, manĝis sian salaton, eltrinkis malvarmiĝintan teon. Postnikov kun la akraj pintoj de la lipharoj, Postnikov, defendinta kun pistolo en la manoj siajn malsanulojn, Postnikov, trapafita per faŝistaj kugloj, senĉese estis antaŭ liaj okuloj. Postnikov Ivano Demetrijeviĉ, kiun li ne forveturigis, ne persvadis. Estu damnita tiu tago, tiu fia tago de lia, Vlaĉja, vivo...

Apenaŭ aŭdeble ĝemetante, kiel pro denta, persista doloro, balancante sin, sidis li sur la lito en la striita piĵamo, pensante pri si senkompate, postulante de si mem respondon — kial li ne trovis tiam Ganiĉev-on, kial ne elveturigis lin al Aglaja Petrovna per ajna kosto? Kaj Ogurcov — ankaŭ li estas sur lia, Vlaĉja, konscienco, se li havas tiun konsciencon, se li rajtas uzi tiun nocion. Kaj Valentena-Alevtina? Li eĉ ne pensis viziti ŝin, veni al ŝi por momento, ja li estus la lasta el tiu ĉi mondo! Ĉu li abomenis? Ĉu la kaktoj ne plaĉis? Ĉu Daĉjo al li ne konvenis? Sed eble, vi, kamarado Ustimenko, bombojn tiam timis, mitralajn pripafojn de iliaj sturmaviadiloj? Eble, ĉiuj viaj tiamaj rezonoj estas nur sola fia malkuraĝo kaj nenio pli?

Ĝemetinte, li skuis la kapon. Ne, ne malkuraĝis li tiam. Simple neglektis. Li estas la plej grava en tiu ĉi vivo, lia milita sorto decidas sukceson de ĉiuj bataloj. Plej ĉefa estas por li decidi pri si, kaj la cetero ne havas signifon. Ĉu gravas Postnikov! Kion signifas Ganiĉev! Kian li havas rilaton al filistrino Alevtina. Sed laŭ rezulto de elprovo per laboro — kiu estas li kaj kiuj estas ili? Ĉu kapablas li almenaŭ por malgranda ero de tio, kion faris ili? Ĉu povus li kun pistolo en la mano pafi al tiuj, kiuj minacis ne al li persone, sed minacis nur al liaj malsanuloj?

Ne, ne multe li kapablas.

Ĉi tie kuŝi — tion li povas, kaj eĉ kun trankvila konscienco aŭ kun preskaŭ trankvila — paroli kun junpioniroj, kiuj vizitas frontanojn. Kaj ankaŭ pri batalaj epizodoj, preskaŭ forgesitaj pro longa pasinta tempo, li povas rakonti al la infanoj en ruĝaj koltukoj; al plenaĝuloj li ne kuraĝas rakonti pri la militiro de la taĉmento «Morton al faŝismo». Kion vi faris, Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, sperta, esence, kirurgo, por opinii vin rajta rigardi en la okulojn de homoj?

Susurante per la babuŝoj, hirta, retenante per la manoj la baskojn de la surĵetita sur la ŝultrojn kitelo, li frapis al la pordo de la deĵoranta kuracisto, eksidis sen invito, diris severe:

— Mi petas, Nikolao Nikolajeviĉ, min elhospitaligi morgaŭ.

La militkuracisto demetis ĵurnalon, ekrigardis al Vlaĉjo super la okulvitroj sufiĉe bondezire, oscedis:

— Jen kiel. Elhospitaligi.

— Jes, elhospitaligi.

— Ĉu vi militi intencas?

Vlaĉjo nenion respondis, al la kuracisto ne rigardis.

— Vladimiro Atanazijeviĉ, kara mia, vi ja mem estas kuracisto. Kaj jam ne la unuan fojon ultimatojn al ni faras. Ridinde estas, vere, mi vian analizon hodiaŭ rigardis...

— Eĉ kun ne tia albumino homoj militas.

— Estas tre bedaŭrinde, se estas tiel.

— Mi ne povas, — diris Vlaĉjo, — komprenu, ne povas...

— Nu kaj ankaŭ mi ne povas, — prenante en la manojn la ĵurnalon kaj per tio komprenigante, ke la konversacio estas finita, diris la deĵoranta kuracisto. — Ne povas mi, kara mia, ne koleru. Iru prefere dormi, mi ordonos al la flegistino alporti al vi dormigilon.

Kiam Vlaĉjo revenis, Kostjukeviĉ ne dormis, foliumante volumeton de «Milito kaj paco». La surtabla lampo hele prilumis lian maldikan vizaĝon, la tre nigrajn arkajn brovojn.

— Aŭskultu, Andreo, — eksidante sur sian liton, per laŭta flustro diris Ustimenko, — ĉu vi povas fari al mi komplezon?

— Memkompreneble, — evidente ĝuante iujn liniojn de Tolstoj kaj ne tre atente aŭskultante Ustimenkon, konsentis Kostjukeviĉ.

— Grandan komplezon...

Kaj, hastante kaj eĉ stumblante pro emocio, Ustimenko rakontis al la militinĝeniero sian ankoraŭ ne tre detale ellaboritan, se tiel diri, ĝeneralan planon.

— Bone, konsentite, vi nur aŭskultu, — interrompis lin Kostjukeviĉ kaj, instalinte sin pli oportune, prepariĝis legi el Tolstoj, sed Vlaĉjo ne permesis.

— Bone, — diris li, — mi aŭskultos, sed vi antaŭe respondu.

— Ja mi jam respondis — mi pretas.

— Vi respondis — ne komprenante. Tio estas longa laboro. Ne dum tago kaj ne dum du. Kaj teda. Vi liverados al mi materialon por analizoj.

— Ĉu por scienca laboro?

— Tute ne por scienca. Por ke oni min elhospitaligu. La afero estas en tio, ke la renoj, produktante...

— Aĥ, ja bonvolu, ĉu mi avaras, — interrompis Vlaĉjon, jam incitiĝante, Kostjukeviĉ. — Mi eĉ la tutan ĉambron povas provizi. Sed, se vi poste mortos, min ne kulpigu. Kaj nun aŭskultu!

Kaj li komencis legi flustre al Vlaĉjo la faman scenon, okazantan post la morto de Peĉjo Rostov, kiam Doloĥov ordonas al kozakoj ne preni kaptitojn.

— «Denisov ne respondis; li alrajdis al Peĉjo, deĉevaliĝis kaj per tremantaj manoj turnis al si la makulitan per sango kaj koto, jam paliĝintan vizaĝon de Peĉjo.

Kaj la kozakoj kun miro returniĝis al la sonoj, similaj al hunda bojado, kun kiuj Denisov rapide forturnis sin, aliris al la plektobarilo kaj kaptis ĝin».

— Kiele? — demandis Kostjukeviĉ. — Jen kiajn flugfoliojn necesas skribi...

Vlaĉjo silentis. Kostjukeviĉ sidiĝis sur sia lito kaj ekvidis, ke laŭ la vizaĝo de Ustimenko estis ruliĝantaj larmoj.