Ĉapitro sesa

Skandaloj, salonoj kaj buduaroj

Sian artikolon pri tio, ke okaze de la Nova jaro la laboruloj ricevos «donacon», kiu «gastame» malfermegos antaŭ ili la pordojn, Bor. Gubin tamen elpafis la tridekan de decembro, malgraŭ tio, ke Ustimenko tiun verkon neniel aprobis. La grandskala verko de kamarado Gubin estis publikigita ĉirkaŭ dek tagojn post tiu kunsido, kiam Ustimenko, malgraŭ grimacoj de Eŭgeno Rodionoviĉ, raportis al la estraro la kaŭzojn, pro kiuj la malsanulejo ne povos malfermi siajn pordojn ne nur okaze de la Nova jaro, sed eĉ okaze de la Unua de majo. Samtiam Vladimiro Atanazijeviĉ kverelis ankaŭ kun Salov, kiu, resaniĝinte post la operacio, ne ricevis, kompatindulo, iun ĉefan distribuordonon kaj ne sukcesis plenumi siajn devontigojn pro vere ne dependaj de li cirkonstancoj; samtiam okazis ankaŭ streĉita interparolo kun la estro de la regiona apoteka departemento — iu ekstreme memcerta kaj impertinente trankvila kamarado kun familinomo Visloguz. Tiu ĉi aganto artifikis kombinaĵon, pro kiu Ustimenko ne povis ekdormi dum la tuta hodiaŭa nokto. «Variĝinte», laŭ lia provizista slanga esprimo, per askorbata acido kaj ne havante intencon «glaciigi» la ŝtatan monon, kamarado Visloguz, kunordiginte kun kamarado Stepanov (la departemento pri sanprotektado), «liveris» la tutan disponeblan kaj planitan por ricevo por la estonta jaro rezervon de la vive necesa al malsanulejoj kaj apotekoj vitamino «C» al friponoj el entreprenoj, havantaj nenion komunan kun la sanprotektado.

Blankiĝinte pro kolero, Ustimenko diris:

— Ni eksciis, ke kamarado Visloguz liveris la vitaminon «C» al la sapa fabriko «Puzirjov», al la fabriko de gasakvoj kaj al la sukeraĵa fabriko «Ruĝa rozo». Sezama halvao, vidu, nun estos «vitaminigita», kio altigos ĝian prezon. Multaj specoj de karamelaj kaj aliaj bombonoj kaj de kukoj same iĝos pli multekostaj, ĉar estos vitaminigitaj. Rosinoj en ĉokolado, akvo «Krem-sodo», sapoj «Donaca» kaj «Printempo», kremo por maljuniĝantaj damoj «Juneco» — ĉio ĉi estos vitaminigita, dum lakto por antaŭlernejaj infanoj, kefiro kaj cetero tute ne estas vitaminigataj. Kaj tiel okazas ĉe tio, ke por vitaminigo de tuno da lakto necesas nur cent gramoj da askorbata acido...

— Visloguz, kiom vi vendis al ĉiuj viaj negocistoj? — ruĝiĝante ĉe la kolo, demandis Zolotuĥin.

Visloguz leviĝis kaj voĉlegis el papero.

— Do, du mil kilogramojn? — kalkulis Zinovio Simonoviĉ. — Kaj vi kien rigardis, Stepanov?

Eŭgeĉjo leviĝis kaj donis noticon, kien ĝuste li rigardis. Kaj Visloguz subite impertinente kaj trankvile mensogis pri iu kvazaŭ okazinta telefona interparolo kun Ustimenko, kiu kategorie rifuzis «planiĝi» pri vitamino «C».

— Aŭskultu, vi mensogas! — kriis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Tio estas diablo scias kio!

— Mi interparolis ĉe atestanto, — plu trankvile kaj eĉ orgojle diris Visloguz. — En mia kabineto ĝuste tiutempe troviĝis kamaradino Gorbanjuk. Ĉi tie ŝi, bedaŭrinte, forestas, sed vi povos ricevi ateston ĉe deziro.

Zolotuĥin, kuntirinte la brovojn, enskribis «Gorbanjuk».

— Bone, ni esploros, — diris li malmilde. — Tamen mi estas certa, ke pravas Ustimenko. Malŝpari mankantajn sintezitajn vitaminojn por damaj kremoj estas krimo. Kaj por ĉiaj krem-sodoj...

— Sed vitaminigo de produktoj de vasta konsumado, — komencis Eŭgeĉjo, — estas tre rekomendata...

Zinovio Simonoviĉ frapis per la peza polmo la tabon.

— Fino kun tiu ĉi demando! — severe diris li. — Salov, klarigu viajn artifikojn! Kial vi rifuzis pri poroplenigaĵo? Ĉe mi kuŝas eltiraĵo — vi ĝin havas, al vi Riĵak liveris jam en novembro...

Ili kunsidis ĝis la dekunua horo, kaj post la kunsido Losoj enmanigis al Ustimenko tri rajtigilojn por loĝejoj.

— Ĉar vi intencas loĝi ĉe la malsanulejo, — diris Andreo Ivanoviĉ, — mi por ĉi tiu fojo vin per rajtigilo ne zorgigas. Atendu! Jen ĝi, via eksa rajtigilo, plenigu ĝin laŭ via propra bontrovo.

— Mi plenigos! — favore konsentis Ustimenko. — Kaj oficvojaĝon mi bezonas — en Kievon.

— Por kio?

— Estas apud Kievo malsanulejo — rigardi mi deziras.

— Kaj ĉu en Parizon vi ne bezonas?

— Ankaŭ en Parizon bezonas, — serioze rigardante al Losoj, diris Ustimenko, — tamen ne nun, — nun mankas tempo, sed iom poste mi veturos.

— Ĉu vi serioze?

— Absolute. Ja tio eĉ iĝas ridinda — ĉiaj artifikoj pri unuaeco. Respektindaj homoj, kiel akademianoj, anstataŭ fari aferon kaj progresigi sciencon, preskaŭ en la dekkvina jarcento fosas — kiu de kiu iam prunteprenis. Treege gravas por malsanulo, kiu nome la hidrargan ŝmiraĵon elpensis.

Kaj, ekvidinte, kiel sulkiĝis Losoj, li koleriĝis:

— Vi ĉiam timiĝas, Andreo Ivanoviĉ! Sed pri kio timiĝi? Antaŭnelonge mi eniris en nutraĵvendejon por aĉeti al Natanjo torteton, petis ekleron1, kaj la vendistino al mi diras, kaj eĉ kun severeco en la okuloj — tieldire, sur la lokon min metas: «Ni ne havas eklerojn». — «Ja jen ĝi, mi diras, eklero!» Kaj ŝi: «Nun ĝi nomiĝas — oblonga torteto kun kuirita kremaĵo!»

Losoj hihiis:

— Mensogas vi!

— Iru — kontrolu.

— Nu, ĝenerale tio estas prava, — diris Losoj, farante seriozan esprimon. — Kontraŭ servileco antaŭ la Okcidento ja necesas lukti.

— Nu, bonvolu! — prenante la rajtigilojn, prononcis Ustimenko. — Luktu, diablo vin prenu, kontraŭ nomo de torteto. Tio estas multe pli simpla, ol kontraŭ Visloguz aŭ Gorbanjuk!

Losoj levis la mallarĝajn ŝultrojn kaj deziris ankoraŭ ion diri, sed Ustimenko forsvingis:

— Lasu, ne instruu min, Andreo Ivanoviĉ! Lanceton ni tutegale ne nomados «akrapinta klingo». Sed, tamen, eble eĉ iam nomados...

Per matena trajno alveturis Mitjaŝin — kun edzino, bopatrino, solida bopatro kaj grandorela gaja filo, kiu tiel ĝojis pri ĉi-loka neĝo kaj glacio, ke de la stacidomo ekiris sur sketiloj al la estonta loko de konstanta loĝado. La familio de Mitjaŝin alveturigis kun si tre multe da cepo, da survicigita sur ŝnuretoj seka papriko en silikvoj, du porteblajn rostilojn por ŝaŝlikoj, kaj la cetero, kion ili havis, estis manpakaĵo kaj ankoraŭ katino kun katidoj. Mitĵaŝin mem sub la taŝkenta suno post la milito kvazaŭ sunsekiĝis, nigriĝis, kreskigis lipharojn — maldikajn — grizajn kaj dandajn, kutimiĝis porti ĉapelon el iu materialo, ŝajne el kartilago, kaj plendis, ke malgraŭ tuta sia sopiro pri suno dum la milito en Arkto, al la suno en la sunplena Uzbekistano li ne kutimiĝis, eĉ grave malsanis tie.

Kiam Mitjaŝin ekvidis triĉambran loĝejon en nova, por estraro konstruita, domo, sur lia vizaĝo aperis ruĝo, sed iajn esprimojn de danko li al si, certe, ne permesis, nur ĵetis signifan rigardon al la edzino kaj la bopatrino, komprenigante ilin per tiu rigardo, ke alian atendi estus eĉ ridinde: se kamarado Ustimenko promesis, tiam la promeson li plenumas — ĉu vi konvinkiĝis nun?

La bopatro silente trairis la tutan loĝejon, skrapis en unu ĉambro plankoplinton, en la alia — farbon sur la pordo. La bopatrino sciigis, ke akvo iras ial rusta.

— Ellasi necesas, ĝi tro longe staris en la tuboj, — klarigis la bopatro.

Ne sen malgajo ankaŭ Vladimiro Atanazijeviĉ mem ĉirkaŭrigardis la destinitan por li loĝejon. Kaj eĉ sulkiĝis, imaginte al si tiujn vortojn, kiujn diros lia bopatrino, kiam ekscios, kial ili «denove» estas sen loĝejo kaj plu loĝas, kiel «senhejmaj hundoj».

«Kaj infanĉambro por Natanjo estus!» — kun mallonga suspiro pensis li, sed ĝispensi ne sukcesis, ĉar Mitjaŝin faris al li «surprizon», kaj kian! Li subite prezentis al Vladimiro Atanazijeviĉ la bopatron kiel tre kvalifikitan kuiriston-dietiston, kiun bone konis la forpasinta Spasokukockij, kaj la bopatrinon — kiel ne malpli spertan ekonominon. Kaj per tremerinta voĉo aldonis, turnante sin al la edzino:

— Kaj mia Eŭgenjo estas akuŝistino. Ne kiel la modernaj.

Eŭgenjo ĵetis ruzan rigardon el sub la frunto al Ustimenko — tiaj, kiel ŝi, pensas, ke pro iliaj rigardoj ĉe viroj dolĉe turniĝas la kapoj. «Kompatinda Mitjaŝin, — rememoris Vladimiro Atanazijeviĉ la militon, — kiel li atendadis leterojn!»

Sed nun ĉio estis bona, eĉ bonega. Unu loĝejo — kaj kvar unuaklasaj laborantoj, — tiuj, kiuj alveturos pli malfrue, provu ĵeti ŝtonon al la malĝusta distribuo de la loĝareo.

Sur la Lenin-strato al Vladimiro Atanazijeviĉ postkriis Gubin:

— Saluton, Vlaĉjeto! Mi al vi kelkfoje telefonis...

En la voĉo de Gubin hodiaŭ ŝajnis al Ustimenko io nekutime petanta.

— Ĉu vi novan verkon skribis?

Gubin eĉ iomete hihiis:

— Ĉiam vi min mokas, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ne, la afero estas en alio. Vidu...

— Ja vi ne glitu surloke, — konsilis Ustimenko per sia ordinara senkompata voĉo, — ne ĝeniĝu. Ne konfuziĝu, kiel iuj esprimas. Parolu «kun petola ruzeco en la radia rigardo», kiel vi skribas en eseoj...

— Vidu, — diris Gubin, — estas sufiĉe malagrabla historio. Ĉi tie mi unu ulon priskribis en la ĵurnalo, donis al li laŭmerite, kaj li pro hazardo en sin pafis, ĉu fusilo maŝargiĝis, ĉu io alia? Nu, da bondezirantoj mi havas, vi mem scias, la tutan regionon, do ili sendis fian klaĉon — kvazaŭ li konscie mortigis sin. Do, mi petas amike...

— Kaj li — ĉu per ambulanco?

— Verŝajne, per ambulanco.

— Per ambulanco oni veturigas al ni. Kia estas lia familinomo?

— Kraĥmalnikov, — ial flustre diris Gubin. — Rara kanajlo, kaj vi, certe, havos kun li embarasojn, se li ne mortaĉos...

Ustimenko atente ekrigardis al Gubin.

— Ĝenerale la enketaj organoj pri tiaj historioj okupiĝas, — penseme diris li. — Tamen, ni vidos. Telefonu vespere...

En la malsanulejo Bogoslovskij decideme diris al Vladimiro Atanazijeviĉ, ke, laŭ lia konvinko, Kraĥmalnikov pafis al si mem.

— Per granda kartoĉo pafis, kaj kiel! — eĉ kun ioma laŭdo prononcis li. — Tie nun Ŝtub sidas. Kaj al mi la edzino de Kraĥmalnikov nokte multajn detalojn elploris.

Kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ rakontis, ke Gubin ne nur en la loka ĵurnalo, sen elpaŝas ankaŭ en ĉefurbaj gazetoj, speciale pri demandoj altprincipaj, ligitaj kun severa kritiko de iuj senbridiĝintaj personoj. Ĝuste tia persono en Unĉansko, el vidpunkto de Gubin, evidentiĝis «posteulo de Jonaso Kraĥmalnikov, milionulo kaj magnato», «kaŝiĝinta» ĉi tie sur responsa tereno de kulturo, nome en la regiona muzeo. Gubin montris la posteulon sur la paĝoj de la «Unĉanska laboristo» en artikolo sub titolo «El ombro sub la sunon», kaj poste plendis pri la loka liberaleco en la ĉefurban gazetaron. Tie, en revueto, okupiĝanta pri demandoj de diversaj muzeoj kaj amatora arto, en la fako «Oni skribas al ni» li batis jam al Unĉansko, kie tiaj «monstroj», kiel Kraĥmalnikov E. A., «sentas sin kiel fiŝo en akvo». Estis ankoraŭ vortoj «cinike», «impertinente», kaj pri tio, ke la «monstro» Kraĥmalnikov, ne maskante sin, aranĝas siajn malpurajn aferojn, aŭ io tiaspeca.

La «monstro», laŭ vortoj de lia edzino, eksidis skribi kontestojn, sed malgraŭ tio, ke al ĉiuj, kiuj ilin legis, tuj iĝadis klare, ke Kraĥmalnikov estas nek monstro, nek kulpa pri io ajn, ke ĉio ĉi estas fiaĵo kaj Bor. Gubin estas forpelenda el la gazetaro poreterne, Bor. Gubin ne estis forpelita, la kontestojn oni ne publikigadis, sed nur incitiĝadis pri Kraĥmalnikov ĉiam pli kaj pli multe, ĝis tiu momento, kiam la «Unĉanska laboristo» deklaris la malfeliĉan direktoron de la loka muzeo ne nur monstro, sed eĉ «agento de fremda al ni ideologio».

Tiam venus fino de la historio, sed Elio Aleksandroviĉ, hardita de malagrablaĵoj, ne tia estis, por agnoski sin agento kaj iri kapitulaci. Serĉinte en ĉasistaj rezervoj, li trovis kartoĉon kaj pafis el malnova fusilo, sed pro malkutimo premi la ĉanon per la granda piedfingro enbatis la memfaritan kuglon ne en la koron, sed en la pulmon, post kio estis transportita al Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Farinte, kiel ĉiam, ĉion eblan kaj ankoraŭ iomete da tute neebla, riska kaj eĉ neversimila, la maljuna doktoro elaŭskultis la senordajn lamentojn de la edzino de la «monstro» Kapitolina Kapitonovna kaj — kiel estis, en surverŝita per sango kitelo, — per telefona voko vekis Ŝtub-on — estis la kvina horo de mateno.

— Ĉu alveturis Ŝtub? — demandis Ustimenko.

— Certe. Sed Kraĥmalnikov tiam estis tute malbona, mi Ŝtub-on al li en la ĉambron ne enlasis. Li sidis iom, fumis, la edzinan version de mi eksciis kaj reen ekiris.

Silentinte iom, Ustimenko demandis:

— Rezultas tiel, ke ĝuste Gubin lin, tio estas Kraĥmalnikov-on, puŝis al memmortigo?

— En tio estas la tuta embaraso, ke la «monstro» mem nun fermiĝis firme kaj ĉian penon de memmortigo persiste negas. La edzino, li diras, eraras en la romantika maniero. Hazarda pafo, kaj nenia pro tio ĝojo al via Gubin estos.

— Kial — al via?

— Ĉar ni ĉiuj estas unu sama bando — tiel tiu ĉi «posteulo de la milionulo Jonaso Kraĥmalnikov» opinias. Nin kamarado Gubin en gazetaro laŭdadis, kaj lin murdadis — kiel do li pri ni opiniu?

— Kaj kia li estas homo, laŭ vi, Kraĥmalnikov?

— Homo kun du brakoj kaj du kruroj.

— Mi serioze demandas.

— Malfortiĝinta homo. Pli ĝuste, ne malfortiĝinta, sed venis tia malforta minuto, al ĉiu okazas. Sed kelkaj tiun minuton transpaŝos kaj kraĉos, dum aliaj — jen kiel kamarado Kraĥmalnikov. Nun ja li estas kontenta, ekdeziris vivi, sed tamen ne tro...

— Kial do li pafis al si, se li ne kulpas?

— Ho dio, Vladimiro Atanazijeviĉ, kiomgrade vi tamen ankoraŭ estas infane naiva. Li pafis, ĉar Gubin lin al enprizonigo rekomendis per siaj «eseoj». Kaj enprizoniĝi por la homo estas tute ne konvene, komprenu...

Ustimenko respondis distrite:

— Ja kion mi povas en tio ne kompreni...

— Sed vere vi ne tute komprenas.

Poste Vladimiro Atanazijeviĉ eniris en la ĉambron al Kraĥmalnikov. Tio estis la deknaŭa ĉambro, se tiel diri, speciala. En ĝi oni precipe mortadis, el ĉi tie estis proksime elporti.

Sed la pafinta al si per kartoĉo Kraĥmalnikov per penoj kaj arto de Bogoslovskij ne nur ne estis mortanta, sed aspektis vigle, eĉ bataleme. Ustimenko sidis iom kun li, pridemandis pri la farto, demandis, kion Elio Aleksandroviĉ dezirus.

— Al unu civitano bati la muzelon.

— Al kiu?

— Al via amiko kaj adoranto. Kiu pri vi prozversaĵojn skribas.

— Ĉu al Gubin?

— Ni supozu, ke al li. Nun tamen tio ne baldaŭ fariĝos pro la stulta pafo.

Ustimenko ne respondis.

— Ĉu mi eliros invalido? — demandis Kraĥmalnikov.

«Ankoraŭ eliru unue!» — pensis Vladimiro Atanazijeviĉ, sed diris vigle:

— Kial invalido? Vi eliros sana homo kaj, mi esperos, ĉesos petoli per pafarmilo...

En la koleraj okuloj de la «posteulo de la milionulo Jonaso» ŝajnis al Ustimenko io ankaŭ nun minacanta per memmortigo, kaj li sendis al li deĵorantan flegistinon.

Ŝtub, antaŭ ol alveturi, telefonis — demandis, ĉu Kraĥmalnikov rekonsciiĝis. Ustimenko diris, ke li nun fartas pli bone, li parolas kaj eĉ estas gaja.

— Ĉu li vivos?

— Esperinde, — ne tro difinite diris Ustimenko.

Enirinte en la deknaŭan ĉambron, Ŝtub longe viŝadis la okulvitrojn. La «monstro» atente rigardis al li kaj silentis.

— Ĉu vi rekonas? — per hejma voĉo interesiĝis Ŝtub. — Ĉu ne? Ni ja vidis unu la alian...

— Vidis, — konsentis Kraĥmalnikov. — Unufoje vi min el prizono liberigis, alifoje mi vin preskaŭ mortigis. Ĉu vi memoras?

— Ankaŭ tion mi memoras, — obeeme konsentis Ŝtub.

La akraj okuloj de Aŭgusto Janoviĉ rigardis al la «monstro» tra la dikaj lensoj de la okulvitroj kun esprimo de bonkora kaj eĉ arda, sed per io kvazaŭ ĝenita kompato.

— Kaj nun vi faros oficialan enketadon? — interesiĝis Kraĥmalnikov. — Tiam jen, kamarado Ŝtub, mia plena respondo: pro hazardo.

Ŝtub plu rigardis nun kun ia knabeca intereso.

— Kun ĉiu povas okazi, — malŝate prononcis la «monstro». — Nomiĝas — «nesingarda uzado de pafarmilo».

— Ni ne disputu, — milde diris Ŝtub. — Ni ambaŭ estas plenaĝaj homoj. La kuracistoj al mi klare diris, ke vi pafis al vi. Kaj ankaŭ via edzino ĉi tie ĉion detale rakontis. Mi venis al vi, Elio Aleksandroviĉ, ne instrui al vi moralon, sed ekscii de vi persone, kio vin igis pafi al vi. Kuŝu, mi petas, trankvile, vian vivon mi scias sufiĉe detale ĝuste tial, ke vi antaŭnelonge rememoris — mi ja liberigis vin el prizono en... — li iomete paŭzis, — en la severaj tempoj. Kaj mi... ne deziras, kamarado Kraĥmalnikov, ke tiaj homoj, kiel vi, mortpafu sin.

La «monstro» silentis. Lia sensanga vizaĝo, kun iomete kalmuka formo de la okuloj, la malmilda vizaĝo estis senmova. Nur la blankaj lipoj iomete ridetis, apenaŭ rimarkeble, malmulte.

— Kaj pro kia diablo vi bezonis tiun agon? — interesiĝis Ŝtub. — Jen, vi trovis kaŭzon. Prefere vi venus al mi, ni konversacius...

— Mi estis.

— Ĉu ĉe mi?

— Ĉe majoro Bodrostin.

— A-a... — nur diris Ŝtub.

— Majoro Bodrostin esprimiĝis en tiu senco, ke la sovetia gazetaro neniam eraras kaj ke mi estas «danĝera kalumniulo». Kaj poste li diris, ke «dume» li al mi riproĉojn ne havas. El tiu lakona «dume» mi konkludis, ke mia kanto estas finita, ĉar duan fojon vi por mi vian karieron ne riskos...

Ŝtub nenion respondis.

— Tial mi decidis eviti la aranĝojn de kamarado Bodrostin kaj fuĝi sub tombejan holmeton. Sub platon mi ne kuraĝas diri, — kun subrido, simila al tuso, aŭ kun tuso, simila al subrido, elparolis la «monstro». — Tedis al mi, vidu...

— Sed kial fuĝi? — emfazante la vorton «kial», demandis Aŭgusto Janoviĉ.

— Ĉu vi tion serioze diras? — per demando respondis Kraĥmalnikov. — Ĉu vi agus alie?

— Alie.

— Sed se mia vivo estas mia honoro? Se por mi ne eblas esti malamiko de la popolo? Se por mi la senco de la vivo estas en servado al tiu socia kaj ŝtata ordo, kiujn mi opinias la solaj rajtaj sur la terglobo? Tiam kiel mi vivu?

Aŭgusto Janoviĉ rigardis en la fenestron al la kvietaj neĝoj, nomataj de la lerta Bor. Gubin «gaje furioza pejzaĝo de aŭdaca konstruado», kaj aŭskultis, ne interrompante la «monstron», kvankam estis komprenanta, ke paroli por tiu estas malutile. Aŭskultis, sciante, ke Kraĥmalnikov diras ĝuste tion, kion pensas, nenion troigante, rakontas malgajan esencon de sia, kiel li mem esprimis, «stulta historio».

— Nu, kaj ankoraŭ unu nemalgrava cirkonstanco, — daŭrigis Kraĥmalnikov, — mi, kamarado Ŝtub, havas edzinon, kiun mi estimas. — En tiuj minutoj, en la malsanuleja ĉambro, kun tiu ĉi konversacianto al la «monstro» ŝajnis malkonvene, neeble kaj eĉ ridinde prononci la vorton «amas», kvankam Kapitolina-n Kapitonovna-n li amis en tiu kompreno de tiu ĉi vorto, kiun tute ne al ĉiu estas donita. — Krome, mi havas filon. Kaj la vivsperto instruas min, ke estas prefere resti vidvino de memmortiginto kaj orfo, ol, tieldire, parencoj de malamiko de la popolo. Vi, kamarado Ŝtub, pro speco de via agado ne povas tiujn malgajajn cirkonstancojn ne scii.

Ŝtub ne respondis. Moligante per la fingroj tabakon en cigaredo kaj ĝeniĝante ekfumi en tiu ĉi ĉambro, li plu rigardis en la fenestron.

— Kaj ke en nia muzeo pendis kolektiva fotaĵo de la grupo de Zemskov kaj ĝuste mi ĝin eksponis, do ja tio, ke Aglaja Petronva Ustimenko kaj Postnikov transiris al faŝistoj, — tio estas dume nur onidiroj. Eĉ vi nenion precizan povas diri. Aŭ povas?

— Verŝajne, baldaŭ ni povos.

— Kaj pri Postnikov?

— Kaj pri li.

— Kaj pri Zemskov? Kaj pri Paĉjo Zemskov?

— Kaj pri Paĉjo Zemskov. Kaj pri librotenisto Averjanov. Kaj pri Alevtina Andrejevna Stepanova.

— Sed en kia do senco?

— En tia, ke ĉio ĉi estas sovetiaj homoj, patriotoj, kelkaj eĉ herooj...

Kraĥmalnikov abrupte turnis la kapon, ektusis, sanga ŝaŭmo aperis sur liaj lipoj. Ŝtub salte ekstaris. La «monstro» kolere montris al li la blu-blankan pugnon, ke kvazaŭ ĉio tuj ĉesos, ke ne indas voki iun, ĉio estas bagateloj! Sed Aŭgusto Janoviĉ ne obeis, elkuris en la koridoron, kie tuj kunpuŝiĝis kun Ustimenko.

— Plu interparoli mi malpermesas, — severe ordonis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ĝis morgaŭ nenio okazos.

— Kaj se okazos? — elkraĉante sangon, demandis Kraĥmalnikov en ia speciala, sia senco.

Al Bogoslovskij Ŝtub, forirante, diris:

— Resanigu lin definitive.

Nikolao Eŭgenjeviĉ responde interesiĝis:

— Por ke vi lin poste enprizonigu?

— Ho, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ne ŝercu! — konsilis Ŝtub. — Kun mi tio pasos, sed povas renkontiĝi tia konversacianto, ke vi eĉ ne elturniĝos. Tion mi al vi sincere diras.

— Kaj mi mencios mian konatecon kun vi. Ĉu vi memoras, kiel vi kuraciston Bogoslovskij-on kaj tutan lian agadon en la «Unĉanska laboristo» altarte kaj eĉ kortuŝe eternigis? Ne memoras? Ankoraŭ skandalo ĉe ni okazis, skandalo longa kaj kruela, minacanta al mi per malhonoro kaj persekuto. Ne, vi tiam treege elegante pri mi skulptis, kamarado Gubin sur tia noto ne kantos. Li ja — kun sufokiĝo pro ekscito, dum vi — tiele trumpete, kiel burdo, dense, solide. Tian artikolon vi neniel povas rezigni. Sekve, se oni trenos min en malliberejon, mi ankaŭ sur vin ombron ĵetos. Ĉu tiel?

Ili ambaŭ iomete ridis, nemulte, pro ĝentileco.

Vespere Ustimenko diris al Gubin, ke la stato de Kraĥmalnikov estas serioza. Kaj al demando de Gubin pri memmortigo, farita per petanta tono, Vladimiro Atanazijeviĉ abrupte respondis, ke tiu turnu sin en la enketajn organojn.

En krepusko de la sekva tago Ŝtub ree venis. De Kraĥmalnikov ĵus foriris la edzino, al ŝi li promesis nepre vivi plu kaj la «stultaĵojn» elĵeti el la kapo.

— Vi venas, kvazaŭ popo, konfespreni kaj komunii, — morne diris Kraĥmalnikov.

— Ja vi mem hieraŭ esprimis deziron daŭrigi la konversacion, — subridis Ŝtub. — Mi neniom trudiĝas...

— Se vi venis — sidu.

— Mi sidas. Ĉu lumon ŝalti?

— Tutegale.

Ili silentis iom en densiĝanta, blanka krepusko. Poste la «monstro» diris:

— Jen mi kuŝas — pensas: suspektemo per si mem estas kontraŭrevolucio, ĉar ĝi subfosas kredon je kamarado, je kamaradeco, je komunumo de kamaradoj, kiu estas ĉelo de la ŝtato. Aŭskultu, kamarado Ŝtub, se ni vere havas tioman kvanton da malamikoj, kiel opinias... ni diru, majoro Bodrostin, do el tio necesas fari konkludojn...

— Ne necesas fari konkludojn, — seke prononcis Aŭgusto Janoviĉ.

— Bone. Tiam pri alio. Jen ĉi tie, en Unĉansko, loĝas multaj miaj amikoj. Loĝas ankaŭ vi — la homo, kiu iam kredis al mi kaj liberigis min. Laŭ via propra esprimo — en la severa tempo. Do kiel tio okazas: miaj amikoj kaj vi legas ĵurnalon, en kiu per nigro sur blanko estas presite, ke mi, Kraĥmalnikov E. A., estas «agento», kaj ĉiuj... ĉiuj, tuŝintaj tiun teruran akuzon, ĉirkaŭiras ĝin. Diras, ekzemple: «Jen kiel enkaĉiĝis nia Kraĥmalnikov», aŭ «Jen embaraso!», aŭ: «Forbrulis Elio» — kaj ĉio. Ja ĉiuj vi ne kredas, ke mi estas «agento»?

— Bone! — ekstarante, diris Ŝtub. — Vi ekscitiĝas, sed tio por vi malutilas. Mi petas vin konvinke, ekregu vin. Ĉu vi aŭskultas?

— Mi aŭskultas. Mi konsideros viajn edifojn.

— Kaj al la filo... kiu kun mia Alĉjo interbatiĝis... ne kripligu la vivon.

Li silentis iom.

— Ĉio pasos, ĉio preteros, — aŭdis Kraĥmalnikov. — Necesas teni sin. Mi ne diras, ke tio estas facila kaj simpla, mi petas vin — estu viro, estu tia, kia mi vin vidis dufoje, kiam...

— Mi memoras...

— Nu... kuŝu... kaj resaniĝu...

— Por kio? — sekvis mallonga kaj malmilda demando.

— Vi vidos!

Forirante, Ŝtub renkontiĝis kun Zolotuĥin, kiu venis al Bogoslovskij por definitive interkonsenti pri la tago de la operacio. Ĉi tie, sube, en la vestiblo, ili interparolis per nemultaj vortoj pri la historio de la «monstro». Zinovio Simonoviĉ aŭskultis, mallevinte la okulojn; kiel ĉiam en tiaj okazoj, lia kolo estis ruĝa.

— Ĉu vi pensas tiel? — demandis li, kiam Ŝtub rakontis al li siajn konsiderojn kaj proponon. — Ĉu pepado ne estos?

— Estos, — subridis Ŝtub.

— Nu, faru, sentima Aŭgusto, — subite ridetis kaj eĉ eklumis Zolotuĥin. — Ek! Tio estas prava, ke tiajn aferojn necesas fini, por ekzemplo al aliuloj. Ĉu ni ricevos bonan draŝon?

— Probable.

— Aŭtoritato de la gazetaro, io tia...

— Aŭtoritato de la homo, io tia... — samtone al Zolotuĥin respondis Ŝtub. — Nu, ĝis, Zinovio Simonoviĉ, sukceson al vi.

Bogoslovskij-on Zolotuĥin trovis trinki teon.

— Ĉu vi deziras? — demandis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Vitaminigitaj bombonoj. Ĉe ni nun ĉio estas kun vitaminoj. Fortigitan vinon, mi aŭdis, oni same vitaminigas... Ĉu vere? Kiel rezonas pri tio Visloguz?

— Vi min, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ne devigu sakri, — respondis Zolotuĥin, — prefere diru, kial Gorbanjuk vian ĉefkuraciston tiel troe malamas? Kio al ili okazis, kion ili ne dividis?

— Sed ĉu ili estas en malbonaj rilatoj? — ŝajnigis Bogoslovskij. — Mi unuan fojon aŭdas. Tia interesa damo...

Li infuzis ankoraŭ teon, demandis, verŝante:

— Ĉu al vi fortan aŭ pli likvan?

— Fortan. Ĉu Ustimenko estas ĉi tie?

— Operacias.

— Jen, kia vigla. Ĉefkuracistoj, mi aŭdis, plie komandas.

— Tio dependas de tio, kiaj ĉefkuracistoj. Estas sentaŭgaj — tiuj eĉ pulson ne kalkulos. Malnove tio nomiĝis — ĉefgardisto. En la pasintaj tempoj. Kaj nia estas kuracisto elstara, kvankam liaj manoj estas kripligitaj, kaj per sciencaj rangoj li ne estas markita.

— Sed, propre, kial do?

— Tial ke ne havas kutimon, simile al iuj kelkaj, pri...

Kaj Bogoslovskij faris tian fiorituron por klarigo de la nedeziro de Ustimenko verki kandidatan disertaĵon pri fremda temo, ke Zolotuĥin eĉ siajn orelojn ne kredis kaj, iomete elrektiĝinte sur la dorson de la fotelo, kun mirego ekrigardis al Nikolao Eŭgenjeviĉ — de kie tia rafinita komplikiteco en kombino de tiom pikantaj vortoj.

— Estis ĉe mi unu vundita ferdekestro, li dum vindado sin tiel faciligadis, — klarigis Bogoslovskij. — Interesega homo estis.

La teon Zolotuĥin sincere laŭdis. Ili ambaŭ trinkis kun apetito, pro la teo ili kvazaŭ ardiĝis, ŝvitiĝis. Laciginta la malsanan kruron per longa starado, eniris Ustimenko, ankoraŭ ekscitita de la operacio, post li — ekfumanta cigaredon Neĉitajlo.

— Tamen longa estas ĉe vi tago, — diris Zolotuĥin, rigardinte al horloĝo.

— Ĉiam per ambulanco oni alveturigas, — lace respondis Ustimenko, — ĉi tie ne eblas plani. Ĝis la sesa Nikolao Eŭgenjeviĉ ŝvitis, nun sur nin strangolitaj hernioj ekŝutiĝis, kaj jen eksterutera gravedo. Sed kial diri pri ni — al la terapeŭtoj estas pli malfacile: hodiaŭ oni alveturigis tri veneniĝojn en la fervojstacia restoracio kaj veturigas — oni telefonis — ankoraŭ el manĝejoj. Ĉio pro fiŝo...

— Kia tia fiŝo?

Neĉitajlo modeste eldiris pri tio, ke la sanitar-epidemiologia servo en Unĉansko tro mallaŭte kondutas, eĉ flustre. Zolotuĥin enskribis en la notlibreton «san.-ep. ser.» kaj metis apude grasan demandosignon. «Eŭgeĉjo finfine vigliĝos», — sen ajna malica ĝojo, afereme pensis Ustimenko kaj metis sur tabureton la dolorantan kruron laŭ komando — ripozi! Zinovio Simonoviĉ ankoraŭ glutis teon kaj demandis de Bogoslovskij, kiel tiu loĝas en nova ĉambro.

— Meblaron li ne povas elekti stilan, — per solaj okuloj ridetis Ustimenko, — ĉiam kapricas, en brokantejoj serĉas...

— Jacob! — kun streĉo rememoris Bogoslovskij. — Aŭ Chippendale.

— Ne transloĝiĝis li ankoraŭ, — plu ridetante per la okuloj, diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Enradikiĝis ĉi tie, kaj fino. Li akiris elektran bolkruĉon, tasojn, nun transloĝiĝi estas granda afero. Kaj mi kun vi al kamarado Bogoslovskij subite loĝejrajtigilon alportis, ĉu vere, Zinovio Simonoviĉ?

Li rigardis, subridetante, en la okulojn de Zolotuĥin, — tiu ankoraŭ plu juna, kvankam grizhariĝanta altulo, kun longa kolo kaj pezaj pugnoj, kiuj kuŝis antaŭ li sur la tablo, iomete kripligitaj, sed ĝenerale realaj manoj, el tiuj, kiuj ne fuŝos en laboro, — fidelaj, fortaj, fortikaj. Kaj rigardante al tiuj manoj, Zolotuĥin demandis per ne sia, malcerta, eĉ timida voĉo:

— Ĉu vi, kamarado Ustimenko, operacios mian Saĉjon?

— Ne, operacios vian filon Nikolao Eŭgenjeviĉ, — respondis Ustimenko. — Kaj mi kun Aleksandro Samueloviĉ asistos. Ja vi ne maltrankvilu, ni estas viroj spertaj, sukcesos, kvankam ne profesoroj, kiel vi al via filo promesis.

Zolotuĥin akceptis la baton ne palpebruminte.

— El mia simpla vidpunkto — Nikolao Eŭgenjeviĉ estas profesoro.

— El mia same, — modeste konsentis Bogoslovskij. — Nu, kaj kie do ni operacios la junan kamaradon? Ĉe vi en salonoj kaj buduaroj mi ne konsentas.

— En kiaj tiaj salonoj?

— En viaj atelieroj, — snufis minace Bogoslovskij.

Se li mallaŭdis iun malsanulejon, tiam li nomadis ĝin salono, buduaro, kaj se jam insultis, tiam prononcadis la vorton «ateliero», kiu al li ŝajnis eĉ maldeca. En Moskvo li foje preterveture vidis en la jaroj de la NEP «salonon de beleco» — kaj konsterniĝis por la tuta vivo.

— Kial do ni havas atelieron?

— Plankoj pargetaj, kuracistoj enketaj, — diris Bogoslovskij. — Mi tie ne rajtas. Mia paĉjo estis popo. Kaj ĝenerale mi al ĉiaj fermitaj distribuejoj rilatas ĉiam negative, eĉ kiam ili koncernas sanon... Nu, kaj se paroli serioze, do operacii povas eĉ simio, se ĝin instrui, sed resanigi post la operacio nenia instruita simio povos. Ĉu vi aŭdis pri tielaĵo?

Pri operaciantaj simioj Zolotuĥin, nature, ne aŭdis. Kaj Bogoslovskij tute gajiĝis kaj komencis rakonti pri «besta» medicino, kaj tiel, ke iĝis tute nekompreneble, kie estas efektiva vero, kaj kie — versimila elpensaĵo.

— Jen vi malfide aŭskultas, — brilante per la ursaj okuletoj, snufante, mildigita de la abunda tetrinkado, parolis Bogoslovskij, — sed ja estas precize sciate, ke imitado de animaloj estas fonto de medicino. Antikvaj kuracistoj multege prenis de sudanaj cerkopitekoj kaj etiopiaj hamadriadoj. Plinio asertas, ke pri sangellaso antikvuloj lernis de hipopotamo, kiu, eksentinte en si pezecon, elgrimpadis el la rivero, nomata Nilo, kaj malfermadis al si vejnon per dornoj, kaj iom poste haltigadis sangelfluon per citrono. Ĉu vi miras?

— Lasu! — diris Zolotuĥin.

— Mi ne lasos! — respondis Bogoslovskij. — Homo — tio, certe, sonas fiere2, sed ankaŭ bestoj, okazas, komprenas sian utilon. La olda Plutarĥo skribas, ke klistero komence ekuziĝis ĉe la egiptoj, kiuj pruntis ĝin de birdo ibiso...

— Jes, tie demandojn de unuaeco eĉ diablo ne komprenos, — verŝante al si malvarmiĝintan teon, diris Ustimenko. — Tio estas ne oblonga torteto kun kuirita kremaĵo...

— Kia? Kia?

Vlaĉjo rakontis pri la alinomado de eklero.

Zolotuĥin sulkiĝis pro rido.

— Gaje vi, knaboj, vivas, — diris li.

Al li plaĉis ĉi tie — en tiu blanka alta malriĉa ĉambro. Kaj ili plaĉis — en siaj malbutonitaj kiteloj, laborantoj, aferemaj knaboj, malfremdaj viroj. Kaj ili ne ŝajnigas sin gravaj, ne orgojlas, ne fanfaronas, kiel tiuj, kiuj turmentis lian Saĉjon. Nenio tiel incitadis lin, kiel aspekto de ajna tera grandeco, kvankam li mem, okazadis, kaj kriadis, kaj bruskadis. Sed bruskadis li ja egalece, ne ofendiĝante pri forta respondo. Okazadis, ke li miris, sed ne pli.

— Vivas ni ne tre gaje! — post paŭzo respondis Ustimenko.

— Ĉu okazas ankaŭ malĝojoj?

— Okazas, ke medicino senfortas ne pro nia kulpo, — firme diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ni faras ĉion kun la korpo de la homo, sed la animon eltiri ne povas...

— Kian tian animon? — iomete kuntiris la brovojn Zolotuĥin. — Por mi tia nocio ne ekzistas.

— Malinde! — riproĉis Bogoslovskij.

Neĉitajlo iomete morale retiriĝis.

— Zinovio Simonoviĉ kiel marksisto... — komencis li, sed Ustimenko interrompis:

— Vi, Aleksandro Samueloviĉ, ne ektimu antaŭ tempo, dekutimiĝu!

Kaj li rakontis, ne hastante, kun detaloj, ĉion, kion jam ĝenerale Zolotuĥin sciis pri la malgaja historio de Kraĥmalnikov. Sed rakontis kun moralinstruo. Kaj forte tiun moralinstruon emfazis:

— Estis okazo fine de la milito, kiam kelkaj plej grandaj niaj lucernoj dum pli ol duonjaro batalis por la vivo de unu per nenio speciale rimarkinda kapitano-sapeisto. Detaloj por vi estas neinteresaj, kirurgiaj kaj teoriaj, sed tiu kapitano estis poste konstante observenda, ĉar redono al li de la vivo estis miraklo, el kiu oni devis eltiri konkludojn, gravajn jam ne nur, tieldire, persone, ne — gravajn por disvolvo de la scienco kaj por sortoj de tiu unikega operacio. Nu kaj post la elhospitaligo unu kanajlo, bandito kaj oficista fiulo, ofendis la kapitanon per krio. Nur per krio pri redukto de lia loĝareo. Kaj la kapitano momente mortis. Venis hejmen kaj mortis. Per tio ni al jen kio kondukas — mi de ni ĉiuj parolas, Zinovio Simonoviĉ, — nu, kaj ni ja, kaj mi speciale, ion pri la toraka kirurgio scias, — do ni al tio kondukas, ke necesas al Kraĥmalnikov lian honoron redoni, tiam li ekstaros.

— Ĝenerale la kartveloj prave asertas, — singarde enmetis Neĉitajlo, — ili diras: «Homo por homo estas kuracilo».

— Ne risortigu, Samueloviĉ, — petis Bogoslovskij, — ĉi tie pli forte eblas esprimiĝi: la homaro ĉiam komenciĝas de homo.

— Tion kiu diris? — rapide demandis Zolotuĥin.

— Ĝuste homo diris, — morne respondis Ustimenko. — Ie mi aŭdis ankoraŭ tian memkritikon, ke, okazas, per la nocio «popolo», sufiĉe abstrakta, oni plie ĵuras en solenaj tagoj, sed necesas pensi pri ĉiu homo en ordinaraj tagoj, ĝuste tiam rezultiĝos popolo.

Zolotuĥin aŭskultis, frotis la grandan vizaĝon per la pezaj manoj, suspiris kaj diris:

— Se vi per tiuj obusoj al mi pafas, tiam vane. Tiajn problemojn mi ne unuafoje solvas, kaj entute rompi la kapon pri ili konvenas nur al stultulo, — ajnulo, kiu havas la kapon sur ĝusta loko, mem tion komprenas. Sed ankaŭ vi konsideru — la kuracanta kuracisto estas pli proksima al la homo, ol, ekzemple, la ĉefa, kiel en nia okazo kamarado Ustimenko. Kaj por mi, ekzemple, estas eĉ pli malfacile, mi havas la postmilitan regionon kaj la regionan centron. Kiom da popolo? Sed ja ĉiuj estas homoj, ĉu ne? Do kiel vi al mi ordonos? Ĉu kun ĉiu aparte?

Bogoslovskij kaj Ustimenko mallonge interŝanĝis rigardojn.

— Ĉu vi ne aprobas? — rimarkinte tiujn rigardojn, demandis Zolotuĥin. — Nu, mi ne rajtas disputi, sed instruu, de kie mi prenu tempon... kaj ankaŭ fortojn...

Li suspiris, apogis sin per la mano, moligis cigaredon.

— Vi fumu malpli, — sombre konsilis Bogoslovskij.

— Jen, jen, — diris Zinovio Simonoviĉ, — ĝuste tio estas la eliro el la situacio. Ankoraŭ kuradi sur skioj, antaŭ tagmanĝo dormi dum horo, kiam la dormo estas ora, vespere ne tromanĝi.

— Bone, ni lasu, — interrompis Bogoslovskij. — Ni revenu al la ĉefa problemo, nome — kie vian Aleksandron operacii. Do, jen: en tiu via alta institucio mi persone ne operacios. Kiu tie klisteron faros? Ĉe vi tie diversaj parencoj ĉeestas en ajna tempo kaj eĉ komandas — jen Neĉitajlo rakontis...

— Ja lasu! — diris Zolotuĥin.

— Sed mi ne lasos. Ĉi tie, ĉe mi, mi mem kaj observos klisteron, kaj, se necesos, faros. Ĉi tie mi por mi mem estas reĝo, dio kaj militestro. Dum ĉe vi estas drinkejo, tumulto, frenezulejo, diablo scias kio kaj aldone buduaro. Ne, mia piedo tie ne estos.

— Nu-nu, — eĉ iomete ektimis Zolotuĥin.

Ĝenerale li ne povis ne fidi al Bogoslovskij, sed, multe aŭdinte pri malriĉeco de la malsanuleja kvartalo dum la lasta tempo, kiam Nikolao Eŭgenjeviĉ venadis al Saĉjo, Nadeĵda Lvovna postulis, ke la filo nepre estu operaciata en la «buduaro». Tion Zinovio Simonoviĉ rakontis al la doktoroj.

— En tio, certe, kulpas mia troigo, — diris Bogoslovskij. — Ja mi estas el popa familio, jen familia kutimo — friponeco. Kie eblas, tie riverencu, petu. Tial mi al via edzino orfajn larmojn verŝis, vere. Ne, ĉe ni nun estas tute nemalbone, iom post iom ni ekstaras sur la piedojn. Ĉu tiel, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Kaj ĉu la veron mi iam ekscios? — kun subrido diris Zolotuĥin. — Aŭ vi ĉiam nebuligos al mi la cerbon sur tiu bazo, ke mi estas «ne specialisto»?

Nikolao Eŭgenjeviĉ pensis iom kaj diris, ke li respondi tiun demandon klare ne povas, ĉar ĉio dependas de situacio. Kaj estonta situacio ankoraŭ ne difiniĝis.

— Do, ĉu vi postmorgaŭ alveturigos Aleksandron? — demandis Ustimenko.

— Alveturigos, — kapjesis Zinovio Simonoviĉ.

— Tamen aparta ĉambro ne estos, — per lampolea voĉo, maljunulina kaj tro kompata, diris Bogoslovskij. — Sed mi pensas...

— Kaj li apartan ĉambron ja ne bezonas, — interrompis Zolotuĥin. — Se mi kun la patrino ankoraŭ kulpas pri tiuj pekoj, do Saĉjo — ne. Pri tio kredu min.

Kiam Zinovio Simonoviĉ foriris, Bogoslovskij, ne sen plezuro, «resumis» la konversacion:

— Prenis ni kamaradon Zolotuĥin-on tenajle. Kiel vi opinias, Vladimiro Atanazijeviĉ? Nun li estas informita pri opinioj de nia malgranda, sed amika kolektivo... Ĉu tiel kamarado Gubin esprimiĝas?

Kun Bor. Gubin Ustimenko renkontiĝis persone en la sekva tago en la «blua manĝejo», kien li, certe, ne havis permesilon, malgraŭ riproĉoj de Vera Nikolajevna, kiu kredigadis la edzon, ke li pri tiu permesilo «rajtas». Nun Ustimenko venis ĉi tien en espero nepre kapti ĉi tie la duan vicprezidanton de la plenumkomitato Levaŝov-on, pri kiu oni rakontis, ke ĉe deserto li bonkoriĝas kaj ne tiel severe juĝas mendojn pri farboj. Sed Levaŝov-on li ne trovis kaj deziris jam iri reen, kiam lin ekvidis kaj vokis Gubin. Havante vivregulon per la frunto ataki malamatajn homojn, Ustimenko eksidis al la tablo, kovrita per nekutima por tiuj tempoj tablokovrilo, kaj entiris en sin varman kaj eĉ aroman odoron de viandbuloj el vera viando. Da viandbuloj sur la telero de Gubin estis du, kaj apude — duono de peklita kukumo kaj garnaĵoj diversaj, kiel oni skribas en malsanulejaj menuoj, — makaronioj, pizoj kaj legomoj. «Ĉu pizoj estas legomoj aŭ ne?» — ial pensis Ustimenko.

— Ĉu vi tagmanĝos? — demandis Gubin, kaj Ustimenko rimarkis, ke Boriso pririgardas la alportitajn al li viandbulojn per la sama bonkora rigardo, per kiu li rigardis al homoj en la juneco. — Oni nutras hodiaŭ nemalbone.

Ustimenko tagmanĝi, nature, rifuzis.

— Sed kial, propre? — interesiĝis Gubin, ne deŝirante rigardon de peco de la viandbulo, kiun li komence tro ŝmiris per mustardo kaj de kiu li nun estis foriganta la troaĵon. — Kial vi, amiko mia, ne tagmanĝu?

— Ja mi ĉi tie ne estas alfiksita, — sentante, ke li same rigardas al la viandbuloj kaj pensas pri iliaj gustaj kvalitoj, kiel oni same kutimas esprimiĝi en la malsanuleja kuirejo, diris Ustimenko. — Tio ja estas manĝejo por speciale elstaraj kamaradoj, — prononcis li, komprenante, ke li malbone, envie incitiĝas kaj ne povas sin reteni. — Tio estas por ekskluzivaj Lomonosov-oj3 de nia urbo...

— Ne enbatu, ne enbatu, frato, kojnon inter la estraro kaj la popolo, — bonguste kaj garde maĉante kaj kvazaŭ karesante per rigardo tiujn procezojn, kiuj estis okazantaj interne de lia organismo, per bonkora voĉo diris Boriso. — Al ĉiu dume ne laŭ bezonoj. Nenio fareblas. Ni kuracas vundojn de la milito...

Li ankoraŭ ion babilis, kaj Ustimenko, ekvidinte, ke al Gubin oni portas post la viandbuloj krespojn, iomete forturniĝis kaj interrompis per tiu voĉo, kiu ne nur malbonigadis al homoj digestadon, sed eĉ simple ilin timigadis:

— Aŭskultu, Boriso, vi ja estas fiulo!

— Kial do subite? — tute trankvile purigante saŭcon de sur la telero per panmolo, interesiĝis Gubin. — Ĉu pro tio, ke mi devas akre elpaŝadi? Kaj ankaŭ vin, amiko, mi ne indulgos, se vi baros la vojon...

— Kian tian vojon?

— Ja lasu, ni ne estas en lernejo, — per la telero forsvingis Gubin kaj, metinte ĝin sur la tablon, apetite komencis suĉi oksikokan fruktakvon el peza biera kruĉo. Sattrinkinte kaj viŝinte la lipojn per poŝtuko, li, levinte la brovojn, ĵetis iomete kritikan rigardon al la krespoj kaj diris ne al Ustimenko, sed al ili, la krespoj: — Jen tiel, karaj kamaradoj, nia afero estas prava — ni ne povas esti sentimentalaj...

— Aŭskultu, kion mi deziris demandi de vi, — streĉiĝante kaj preparante sin al tio, kio estis tuj okazonta, diris Ustimenko. — Ni hodiaŭ en la malsanulejo ĵurnalkolekton de nia «Unĉanska laboristo» trarigardis, interesiĝis pri viaj skribaĵoj pri nia Kraĥmalnikov...

— Sed per kio do li estas «via»? Ĉu per la politika kerno?

— Ne histrionu! Li pafis al si.

— Ne la unua okazo: malamikoj de la popolo, okazadis, per tiu vojo foriradis de la puno.

— Silentu, min aŭskultu!

— Kial do mi silentu? Ni konversacias, inter ni estas dialogo. Aŭ vi deziras al mi fari paroladon?

— Mi al vi ne paroladon deziras fari, Boriso, sed demandi pri io. Aŭskultu, ĉu vi vere supozas, ke Aglaja Petrovna povis transiri al la germanoj? Ne, atendu, silentu. Vi estadis ĉe ni, vi kun ŝi paroladis, ŝi vin manĝigadis... nu, ne per krespoj, sed per tiuj...

— Patkukoj kun mielo, — diris Gubin. — Mi memoras, certe...

— Kaj vi admiradis, diradis, kiel bone estas en nia hejmo, kaj al mi aparte — pri la onklino, ke vi ŝin «priskribos en poemo», kiam disvolvos la versan teĥnikon ĝis poemo. Ĉu estis tio?

— Nu, estis...

— Sed kion do vi nun skribis? Pri kia portreto de «politika fiaventuristino kaj ne senmaskigita ĝustatempe spionino» vi skribas? Kies portreton intencis pendigi Kraĥmalnikov en la muzeo? Li mem al mi diris: de Aglaja Petrovna. Jen kiele vi, evidentiĝis, disvolvis vian teĥnikon?

— Sekve, laŭ vi, mi kulpas? — demandis Gubin.

— Sed ja vi tion skribis?

— Kion vi diras, kara? — preskaŭ sincere ekkriis Gubin. — De kie mi povas scii, kies tio estis portreto? Ĉu mi ĝin vidis? Oni donas al mi materialon, ĉu vi komprenas? Kaj mi ĝin faras.

— Kiu donas?

— Kaj tio jam vin tute ne koncernas.

— Ĉu redakcia sekreto?

— Ni supozu.

— Kaj ĉu al vi ne ŝajnas, ke ĉio ĉi estas malpura kaj fia denuncado? Aŭ vin tiaj detaloj ne interesas?

Gubin sufiĉe laŭte frapis per la bierkruĉo al la tablo:

— Aŭskultu, Vladimiro, se vi deziras rompi kun mi — tio estas via afero. Sed se vi, ne sciante, kio estas ĵurnalistiko kaj kiel oni ĝin faras, simple insultas min, kompensas sur mi vian ofendiĝon, koleron, ĝenerale kompreneblan amarsenton...

Ustimenko subite eksentis neelteneblan tedon.

— Bone, — diris li, — vane mi tion... Vi simple estas merdo. — Kaj petis konfide: — Ne venu al mi, bonvolu. Nek en la malsanulejon, nek hejmen. Eĉ se Vera Nikolajevna invitos. Mi, vidu, estas purema...



1. De franca vorto éclair («fulmo»), speco de torteto.
2. «Homo — tio sonas fiere» — fama citaĵo el teatraĵo de M. Gorkij «Sur la fundo» (1902).
3. M. V. Lomonosov (1711–1765) — la unua rusa natursciencisto de monda valoro, enciklopediisto, kemiisto, fizikisto, astronomo, geografo, geologo kaj samtempe pentristo kaj elstara poeto, deveninta el simpla popolo. Ĉi tie lia nomo estis uzita kiel simbolo de talentulo.