La lasta letero de Oganjan

«Nia kara Vlaĉjeto! Vi ricevos tiun ĉi leteron nur en tiu okazo, kiam mi ĉesos ekzisti, kio, kiel Vi bone scias, estas destinita al ni ĉiuj, pli aŭ malpli frue. Tion neniu evitos. Tamen, profesoro Karl Ernst Bayer, instruisto de mia avo, tute ne estis konvinkita, ke li devas morti, ĉar, „kvankam estas sciate, ke ĉiuj homoj antaŭe mortadis, tamen tio estas tute ne aksiomo, sed baziĝas nur sur praktika sperto, kiu tute povos ŝanĝiĝi“. Bayer, certe, mortis, kaj mia avo, nemalbona, cetere, poste klinikisto, diris: „Ankoraŭ unu eksperimento fiaskis“. Do, opiniu, Vlaĉjeto, ke tiun ĉi leteron Vi ricevis el la purgatorio, kie dume burokratoj kaj formalistoj esploras la kazon de la maljuna Aŝĥen Ovanesovna Oganjan, kien ŝin sendi — ĉu en la inferon aŭ en la paradizon — por rezido? Kiel nekorektebla ateistino, malamanta ĉiujn specojn de religio, ĉar ili estas diversaj tipoj de anima sklaveco kaj malkuraĝa servileco, pri la paradizo mi ne povas kalkuli, kaj ankaŭ mia ekstera aspekto estas ne por paradiza foliaro, kie, eble, per melasaj voĉoj kantas tenoroj, kiujn mi neniam ŝatis, kaj kie oni manĝas diversajn meringojn kun kremaĵo, sed mi dum multaj jaroj fumadis tabakon kaj eĉ kampartabakon...

Sed tamen, kamarado kolonelo de medicina servo (kiu Vi estas — ĉu kolonelo aŭ subkolonelo — mi implikiĝis, mi memoras nur, ke Vi min kaj Zinjon rapide atingadis, kaj ne nur en la senco de epoletoj, sed ankaŭ kiel kuracisto!), sed tamen, diablo prenu, Vlaĉjeto, ial mi malgajas. Mi kuŝas en mia malsanulejo, en kiu ankoraŭ multon necesas fari, por levi ĝin almenaŭ ĝis alto de nia kara medsanbato, kie estis, certe, kaj pigro, kaj neglektado, kaj aĉaĵoj, kaj malprudaĵoj, sed estis ankaŭ kelkaj atingoj, ĉu Vi memoras? Do, jen: pri pigro kaj malprudo en mia malsanulejo ĉio estas en ordo, tion ni havas, sed kio koncernas atingojn — ili malmultas aŭ preskaŭ mankas. Mi kuŝas, kaj kuŝanta ĉefkuracisto kiom valoras? Certe, mi krias, certe, mi insultas, mi jam reprenis al mi la frontan aŭtoritaton — oni min ankaŭ ĉi tie nomas maljuna diablino kaj fisorĉistino, kio en la armena estas eĉ pli esprimiva, ol en la rusa, sed la kora astmo ne kontribuas mian agadon, ĝi retenas mian energion, kaj tion uzas ĉiaj kuŝemuloj, kiuj persvadas min „ne nervoziĝi“, ĉar mia vivo estas „necesa al la popolo“, kaj tio ne povas ne flati al mi, — ĉiuj ni iomete ŝatas, kiam oni diras al ni tiajn sakarinajn vortojn.

Ĝenerale, mia amiko Vlaĉjo, „ich sterbe1, kiel diris la mirinda doktoro Ĉeĥov, mortante. Mi estas tro sperta kuracisto, por iluziiĝi en tia elementa kazo. Kaj ĉu Vi scias, mia kara? Mi kun Vi neniam pri tio parolis, sed la statistiko de viktimoj de la milito estas malpreciza. Ili scipovas kalkuli, tiuj kalkulantaj kamaradoj, tiuj specialistoj de abako kaj kalkulmaŝinoj, sed principe ili malpravas. Kaj mia Zinjo, kaj multaj konataj kaj nekonataj niaj kamaradoj laŭ la milito kaj militoj, jam mortintaj kaj mortantaj nun, kaj mi — diabla maljunulino, kiel vi ĉiuj nomadis min en la medsanbato, — ĉiuj ni, bele esprimante, estas viktimoj de tiuj nekredeblaj moralaj, sed ne fizikaj, certe, trostreĉoj, kiuj iĝis nia sorto en tiuj malfacilaj jaroj. Neniu torento (ĉu Vi ankoraŭ ne forgesis tiun vorton? Vi ne imagas ĝin kiel melodie fluantan akvon, kiel rojon aŭ rivereton? Ĉu Vi, Vlaĉjo, memoras, kiaj tio estis ruĝaj rojoj?), — do jen, mi ripetas, neniu torento de vunditoj estis por ni, medicinaj laborantoj, sensekva, ĉiu, eĉ relative facila torento faradis traŭmatojn al nia nerva organizo, al niaj kor-vaskularaj sistemoj, kun ĉiu torento plenaĝiĝadis junuloj kaj maljuniĝadis plenaĝuloj, ĉar tiajn peripetiojn neniu, eĉ plej sperta kirurgo per „harditeco“ ne povas trairi, ne ekzistas tia harditeco, ne ekzistas eĉ en tiuj, kiuj pri ĝi fanfaronas.

Do jen, la statistikistoj devas mueli en siaj kalkulmaŝinoj ankaŭ nin, kaj tiam estas malpli ofende morti post la milito en lito pro plena kompleto de maljunulaj malsanoj. Tiam ankaŭ vi estas pereinta por la honoro kaj libero de nia Patrujo...

Diablo prenu! Mi skribis ses paĝojn kaj elturmentiĝis!

Ĝis morgaŭ.

Ĉu en via malsanulejo oni ŝtelas? Ĉe mi hodiaŭ ne sufiĉis fiŝo por malsanuloj. Laŭ pezo ĉio estis en ordo kaj eĉ troe, sed por tagmanĝo ne sufiĉis. Se mi kaptos — murdos.

Strange: mi ie legis, ke la naturo lasas al la maljunuloj amon, kiu estas plej facile kontentigebla, — amon al kvieto. Kial do mi ne nur ne soifas tiun kvieton, sed malamas ĝin, kiel tiujn ŝtelistojn, kiuj priŝtelas miajn malsanulojn? Jes, jes, mi malamas kvieton, tio estas mia plej ĉefa malamiko. Mi malamas trankvilulojn, mi ne kredas al ili. Se ili estas trankvilaj, do ilin ne maltrankviligas la afero, do, ili hazarde trafis en nian vivon kaj ĉe ili nenio sangas.

„Ĝis!“ — kiel diradas nunaj junuloj.

Mi daŭrigas.

Ĉe la granda N. I. Pirogov, kiun Vi, juna kaj fortoplena pigrulo, certe, ne legas, sed kiun ĉiu kuracisto, se li estas kuracisto, sed ne fripono kaj mizera tranĉisto, devas legadi ĉiam, ĉe li en la „Notoj“, tute nelonge antaŭ la morto, estas vortoj: „Tagoj de suferoj“. Do mi skribas al Vi en la tagoj de suferoj!

Mi laciĝis, kamarado Ustimenko! Mi laciĝis suferi! Mi ridigas min, mi ridigas aliajn, sed mi ne plu ridemas, kaj la aliuloj ridetas pro ĝentileco. Aĥ, kia fia, kia kruela estas la inaĉo-naturo, kiam ĝi okupiĝas pri mortigo de ni, homoj. Kaj mi krome ofendiĝas! Kion mi al ĝi faris, al tiu kanajla naturo? Pro kio ĝi min tiel abomene tordis en la fino? Por kio ĝi bezonas, ke mi ankaŭ ŝvelu nun? Kial ĝi venĝas al mi? Mi ŝvelis kaj bluiĝis, sed por kio? Eble, por ekvilibro, sed ĉu mi estis tiom bela en la juneco? „Saĝa“ naturo, „bonkora“ naturo, „kvieta kaj eterna“ naturo.

Ho, tiuj sanaj, sataj kaj sentimentalaj maljunulinoj de ambaŭ seksoj, kiuj promenas en bona sano tra tiu naturo kaj verŝas senvalorajn larmojn sur pistilojn kaj stamenojn, kontemplante kaj kortuŝiĝante pri „saĝeco kaj eterna racio“ de la naturo, miksante ĝin kun pejzaĝo, kio estas tute malsamaj aferoj.

Ne, ne konvenas al mi, kamarado Ustimenko, tiu balbutado pri la neniam kaj de neniu superita saĝa kaj racia eterna naturo.

Kaj mortoj de geniuloj — ĉio tio estas same saĝa?

Kaj mortantaj infanoj — kio pri tio?

Kaj la procezo de mortado de Pirogov, Pasteŭro, Lister, Koch, Spasokukockij? Mortado de tiuj, kiuj tutan sian vivon oferis al lukto kontraŭ suferoj?

Ne, Vlaĉjeto, Vi eĉ imagi al Vi ne povas, kiel furioze mi malamas admirojn de senfortaj kaj melasaj sklavoj pri grandeco kaj saĝeco de la „prapatrino-naturo“, kiam eblas kaj endas nur admiri grandecon kaj kuraĝon de la homo, forton de lia racio, kiu, spite al la inkvizicio, spite al la jarmiloj da timigado per dio kaj diablo, tamen ekiris en atakon kontraŭ tiu „saĝa kaj bona naturo“ kaj, certe, finos tutan tiun stultaĵon, pro kiu ni nun senproteste enĉerkiĝas.

Ho, kia frazo!

Vidu, mi relegis kaj miris. Kamaradino Oganjan, evidentiĝis, posedas stilon kaj estis iasence publicisto. Sed ŝin oni eĉ en murgazeton ne invitadis skribi. Eble, mi ankaŭ versaĵojn povis „eligadi“ dum la vivo? Prozistoj-medicinistoj ekzistis, sed poetojn mi ial ne memoras.

Mi demetas la grifelon. Ŝajne, klariĝis la afero pri fiŝo. Nun mi faros juĝon kaj punon — falos la kapoj. Ili venas — tiuj, super kiuj mi faros juĝon, severan, rapidan kaj senkompatan. Ili proksimiĝas.

Ĉu mortpafo aŭ pendumo, kiel Vi supozas, Vlaĉjeto?

Ili eniris. Se Vi vidus tiujn vizaĝaĉojn! Mi intence plu skribas ĉe ili, tiele, verŝajne, estas pli timinde. Sen ajna vorto, kaj nur knarado de la plumo de la maljuna fisorĉistino.

He-he!

Nur pensu, mi plu estas viva.

Pri la fiŝo ĉio evidentiĝis simpla: ĝin formanĝis la hundo de nia gardisto Greĉjo. Ĉu bone ili elpensis? Sed ili min ne trompos. Mi ja scias, kiom povas manĝi plej granda kaj plej malsata hundo. Ĝi vere formanĝis ostojn de la fiŝo. Estas aranĝita enketado de la komenco mem, mi aprobis novan komisionon, kaj la hundo de Greĉjo kuŝas en mia ĉambro kaj gratas sin. Ili havas version, ke tiuj hundoj ne tiom formanĝas, kiom enfosas „por poste“. Kompatinda hundo de Greĉjo, kiom ili faligis sur tiun kvietan kortohundon.

Mi dormos, kaj morgaŭ skribos pri la plej ĉefa.

Se mi dormus, kiel mi dormis iam. Unu nokton da trankvila dormo. Ja ne povas homo tute ne dormi. Aĥ, saĝa naturo!..

Mi rimarkis, travivinte ankoraŭ unu nokton, ke mi skribas al Vi, Vlaĉjo, ne tiom leteron, kiom tion, kio en la tagoj de mia juneco nomiĝis „broŝuro“. Ne koleru, mia juna amiko Vlaĉjeto, ni ja unu la alian ne tro ĝenadis per leteroj. Ĉu vere?

Kaj ĉu vi memoras, kiel mi alflugis al Vi en aeroplano kaj ni poste diboĉis?

„Tio estas ne kolonelo, tio estas fisorĉistino!“ — ĉu vi memoras?

Sufiĉas da rememoroj kaj bagateloj, mi povas ne sukcesi skribi pri la plej ĉefa. Kaj mi prokrastadis, estas malfacile skribi pri la ĉefa, ial tre malfacile. Do jen kio: vi invitis kaj min kaj Zinjon al Vi, mia kara. Mi ne kaŝos — mi eĉ kortuŝiĝis, legante Vian leteron. Kaj Vian leteron al Zinjo mi same tralegis, ĝi, certe, tre ĝojigus ŝin. Sed Zinjo mortis. Tio estas terura, ekde tiam ankaŭ mi tute ekmalsanis. Ne, nenio minaca estis komence, kaj eĉ se estus, ĉu eblis de ŝi ekscii, ke ŝi fartas malbone? Sed la tuta afero estas en tio, ke ŝi entute estis elturmentita en tiu ĉi tempo. Vidu, oni ne deziris akcepti ŝin por laboro al mi en la malsanulejon. Jes, jes, ial ne deziris. Trairis ia mistera ondo, ke kvazaŭ tro multas ĉie „propraj homoj“, kaj se mi petadis Bakunina-n, tiam oni proponadis al mi Ivanova-n. Tio estas — eĉ ne proponadis, sed simple nomumadis. Ilia personara fako scias pli multe, ol mi. Ilia personara fako trairis kun ni tutan nian vojon — de la kirastrajno ĝis la milito en Arkto. Ilia personara fako suspektas min pri tio, ke mi „kondukas mian linion“. Sed kiel mi ne konduku? Ja mi responsas pri la malsanulejo? Kaj ankoraŭ unu kreteno, kiu por siaj personaj bezonoj veturadas ne alie, ol sur „ambulanco“, permesis al si oficiale deklari al mi, ke li ne permesos „je la haroj tiri proprulojn“. Ne, pri tio ne eblas skribi!

Komenciĝis pluvo!

La hundo de Greĉjo, false akuzita pri ŝtelado, hurlas.

Kiel longe mi vivas. Mi kuŝas kaj rememoras — bruligas la suno, kaj laŭ la strato, sur ŝtonpavimo rajdas sur grizaj kun makuloj ĉevaloj dragonoj, kaj ĥoro tondras ĝoje, eĉ feliĉe:

Kaj tie, levinte kurtenon,
Nur par' da bluetaj okuloj...

Estis tio, Vlaĉjeto, la jaro unu mil naŭcent dek kvara, la monato aŭgusto. Tiu tago, kiam mi iris al kursoj de flegistinoj.

„Saluteton“ — ankaŭ tiel oni nun adiaŭas.

Nun mi skribos morgaŭ aŭ vespere. Ho, necesas skribi pli rapide.

Mi skribas vespere, pardonu pro nedistingeblaj linioj, mi penos skribi pli bone. Certe, mi ne diris al Zinjo, ke oni ŝin ne akceptas. Ŝi malmobiliziĝis, mi ŝin persvadis alveturi al mi. La vojo estas nemalgranda, Zinjo tuj alveturis. Kaj tiam komenciĝis tiuj humiligoj, kaj ŝi, Vi scias, estas vundebla homo. Kaj kiel eblas kaŝi? Kiel mi povis kaŝi de ŝi? Mi, certe, penis. Sed la kanajlo obstinis, li, vidu, havis „sian vidpunkton“, kaj li raporti pri ĝi ne intencas. Nu, ĝenerale, Zinjo veturis en montaron al malsanulo, malvarmumis kaj mortis. Pneŭmonio. Tio, pro kio oni nun mortas malofte, sed se ne estas volo vivi... Kaj ŝi diris: „Nun por vi, Aŝĥen, estos pli libere“. Ho, Vlaĉjeto, mi ne povas tion rememori, mi murdus tiun, kiu tion faris. Mi deziras Vin peti, kamarado Ustimenko, mi scias, ke vi estas akra kaj bruska homo, estu pli singarda, eĉ kiam vi estas prava. Estu ne tia, kiel tiu „fisorĉistino Aŝĥen“. Homon eblas ofendi, kiel vundi. Kaj vundi eblas — morte. Kaj ankaŭ ofendo povas esti morta, pri tio en lernolibroj oni ne skribas, kaj la scienco pri tiu temo estas ankoraŭ en la glaciperiodo, multaj eĉ pensi pri tio ne riskas, kaj kelkaj jam, pro dia timo, krias „huŝ!“. Al tiuj, kiuj nur ekpensis.

Zinjon ni sepultis, kaj tiu sepulto estis pafo jam al mi. En malnovaj jaroj oni skribis: febro. Poste saĝaj saĝuloj decidis, ke la febro estis tifo. Do, tifo al mi ne okazis, sed per febro mi ekmalsanis. La koro jam antaŭ la febro misfunkciadis, kaj nun entute „ne tiras“, kiel diras ŝoforoj pri motoro. Certe, nia kolektivo min ne lasis sen atento, eĉ la estro vizitas kaj alveturigas florojn, sed ja Zinjo malestas? Kaj mi al tiu estro skribadis, humile petadis akcepti min. Li, vidu, tempon „ne trovis“.

Nu bone, ni lasu, kial nun diri pri tio!

Nun pri alia afero, same por mi malfacila. Vi scias, Vlaĉjeto, ke mi estas sola en la mondo. Mi havis nek edzon, nek, kiel oni skribas en romanoj, amoranton. Mi tre deziris infanon, ne ridu, tiaj konfesoj de maljunulino, kaj des pli ĝuste de mi, povas veki sinceran kaj infektan ridon, ĉu ne? Sed, kara mia Vlaĉjeto, tio estas tute ne ridinda! Min ne nur neniu amis, mi kun mia ekstera aspekto pri tio, kompreneble, eĉ ne pretendis, sed... Al mi neniu, neniam rilatis kiel al virino. Do, mi komencis fumi tabakon, sakri, kiel viro, sed infanon ja mi ne havis.

Jes, jes, certe, laboro, lerno, ĉion al la homoj, pri tio neniu rajtas disputi. Seninfanaj principe aŭ malfruintaj naski kaprinoj, al kiuj iliaj adorataj kaproj siatempe, por ne maltrankviligi sin, malpermesis naski, arde asertas, ke ankaŭ sen infanoj por ili estas bonege. Tion eblas kompreni nur kiel memfirmigon pro malespero. Kaj mi ĉiam sciis tiun senruzan veron.

Ne, min neniam timigis penso esti tio, kion oni hodiaŭ absurde kaj ofende nomas „patrino-solulino“. La ĉefa estas — esti patrino!

Mi ne malkovros por Vi Amerikon, Vlaĉjeto, se mi skribos, ke nenaskinta virino ne estas virino. Ne, temas ne pri fiziologio, kvankam ankaŭ ĝi multon signifas, mi skribas nun pri alio. Eblas ne naski, sed necesas eduki infanon. Eblas ne eduki, sed necesas fordoni sin al infano. Tio ne tiom gravas — ĉu li estas via aŭ tute fremda. Tion determinas nur tio, kion vi enmetis en lin kaj en kia kvanto — mi diras, certe, ne pri glukozo kaj proteinoj, sed pri forto de la sento. Katinaj sentoj al kelkaj adorantoj de la naturo, pri kiuj mi al Vi skribis, povas ŝajni sublimaj, tamen tio estas nur instinkto, sed ne spirito kaj forto de patrineco.

Kara Vlaĉjo! Mi vidis diversajn homoj, inklude ankaŭ virinojn, kiuj ne deziris ligi sin. Ho dio, kiaj en maljuneco ili estis malfeliĉaj, mizeraj vidvinoj. Kiel ili dorlotadis sin, kiel rilatis al si, al sia por neniu necesa sano, kiel fervore, preskaŭ kiel religia rito, ili nutradis sin jen per dolĉaĵo, jen per acidaĵo, jen per salaĵo. Kiel ili vestadis siajn velkantajn korpojn, kiel koncentriĝadis sur stultaĵoj kaj bagateloj, ne indaj je homo, kiel prononcadis vortojn: „komfortete“, „bongustete“, „varmete“, „dolĉete“. Mi paroladis kun tiaj: „Diablo vin prenu, parazitinoj, sentaŭgulinoj, al ni mankas flegistinoj, brankardistinoj, venu do, kiel vi povas, kiel vi ne hontas?“

Ne, ili ne hontis.

Ili ne hontis, kiam iu el ili mortadis kaj ŝin, tian, neniu akompanadis en sepulto.

Ŝi al neniu faradis malfeliĉon per sia morto — ŝi faradis nur klopodojn pro organizo de sia sepulto, tiela vidvino.

Jen la tuta memoro pri ŝi!

Preterirantaj, indiferentaj, fremdaj!

Mi pensis pri tio ankoraŭ en la juneco.

Mi deziris preni al mi fremdan infanon, sed tio estis malfacila en provinco. Al li oni rakontus, ke li ne estas mia. Kaj dum mi tion decidadis, ĉio miksiĝis en mia stulta vivo: mi ekamis!

Ne, ne pensu ion tian, mi petas: mi ekamis per pura, tiel nomata ideala, platona amo edziĝintan homon kaj krome amantan sian edzinon. Tio estis, Vlaĉjeto, plej elstara homo — hela kaj saĝa, forta kaj bonkora, grandanima kaj delikata, klera kaj simpla, tio estis ne kuracisto, nek inĝeniero, tio estis profesia revoluciulo, komisaro „de dio“, laŭ alvokiteco, komisaro, scianta kvar lingvojn, klera filozofo, li scipovis varmigi ajnan koron kaj per sola humuro, ironio, rido neniigi publike, nuligi malamikon de nia Soveta potenco.

Vi povas pensi, ke tio estas patologio, sed mi ekamis ankaŭ lian edzinon. Ja kiel eblis ne ami Lunjon, Lunjon, kiu pensis pri ĉiuj, krom si mem, kiu disdonadis sian salajron jam antaŭ ol ŝi ricevadis ĝin, kiu opiniis fiaĵo kaj filistreco havi pli ol unu jupon kaj unu robon, „ĉar por aliaj estas pli malbone!“

Soleca fisorĉistino en la juneco, mi aliĝis al ilia hejmo, mi klopodadis kun ilia infano, mi ne povis pasigi eĉ unu tagon ekster ilia familio. Mi eĉ venkis min kaj ellernis iomete kuiri laŭ lernolibro de kuirarto, por ne esti tiom nenecesa. Sed ĉu ili povis rimarki, kio estis metita sur ilian tablon? Ĉu tiu viando estis fritita aŭ rostita? Ĉu en brasikajn foliojn estas volvita tiu dolmo2 aŭ laŭ la armena maniero, en la vinberajn?

Aĥ, Vladimiro Atanazijeviĉ, interalie, Vin ja ofendis la dio pri manĝado! Al Vi, same kiel al mia Vagarŝako, estas tute egale. Sed kiel mi deziris akcepti Vin ĉe mi kaj taŭge manĝigi! Vi ja, kompatinda, ne scias eĉ, kio estas dolmo aŭ vera sunsekigita bastermo3, Vi eble eĉ lavaŝon4 ne manĝis, ĉu? Kaj boranion5 el kokidoj? Vi ja nian armenan konjakon permesas al Vi almanĝi per citrono, sed tio estas damnita postrestaĵo de la carismo, ne ridu — tion la caro Nikolaĉo elpensis, mi scias de fidindaj homoj. Armena konjako devas esti „almanĝata per maldika peco de sunsekigita viando aŭ per persiko, ĉio alia estas sakrilegio!“ Tiel diris al mi unu el la plej kompetentaj en tiu fako de la scio kuiristo-armeno. Mi al li, interalie, ne amputis la kruron, pro kio li opinias sin ŝulda al mi ankaŭ ĝis nun!

Mi denove deflankiĝis, maljuna pigo!

Al la afero!

Tie estis facile spiri, en tiu ĉiam neriĉa domo, kie en la rusa maniero boladis samovaro kaj manĝo signifis sandviĉetojn, kiel ĉe ĉiuj intelektuloj, kiuj vere ne havas tempon. Miajn kuirartaĵojn ili simple ne sukcesadis rimarki, kaj ankaŭ mi ne insistis. Se sandviĉetoj — do estu sandviĉetoj.

Kaj mi varmiĝadis ĉe ili el mia trafumita vivo de maljuna fraŭlo, el humida kaj mucida ĉambro, el stultaj kaj bruaj mastroj de la domo, kiuj perlaboradis per fiakrado, el nekropsioj en dissekcejo, kie la „prapatrino-naturo“ donadis al mi siajn surprizojn...

Kaj la plej ĉefa, la plej mirinda en tiu periodo de mia vivo: min ekamis ilia filo, Vagarŝako Sainjan. Ekamis, alligiĝis, parolis kun mi kiel kun parencino. Ja min neniu amis. Eĉ katinojn mi ne scipovis teni ĉe mi, ili min forlasadis, en mi ankaŭ por ili estis io forpuŝanta. Ĉe mi loĝis tri katinoj kaj ĉiuj foriris, la militon ne kalkulu, tiam ili devis paciĝi kun mi pro Zinjo.

Ĝuste Vagarŝako diris al mi la vortojn, kiujn mi neniam kaj de neniu aŭdis:

— Onjo Aŝĥen, — diris al mi la tute malgranda kaj treege digna Vagarŝako, — vi ja estas tre bela.

Rimarku, li ne demandis, li tion kategorie asertis, la eta laboremulo Vagarŝako. Tiu knabo tre ŝatis labori. Li ĉiam ion portadis: brullignon, korbon, ŝtonon, — eĉ kiam ankoraŭ ne scipovis paroli. Jen li alportis brullignon kaj diris, ke mi estas tre bela.

— Sed kial? — miregis mi.

— Neniu panja amikino havas tian nazon kaj tiajn belajn nigrajn lipharojn, — diris Vagarŝako klare kaj firme. Li ĉiam paroladis klare. — Kaj via voĉo estas kiel de Vij6 mem...

En la pasinta tago mi finvoĉlegis por li „Vij“-on. Kaj li rememoris „levu miajn palpebrojn“ en mia plenumo.

Kaj li ree komencis porti brullignon — malgranda viro, plena de zorgoj kaj klopodoj. Kaj poste mi kun li kuiris tagmanĝon, kaj mi ploris. Mi kaj li estis duope en malplena loĝejo, kvazaŭ mi vere havas filon, kiun mi povas fidi.

Mi — kaj la infano.

La infano — kaj mi.

Preskaŭ mia infano.

Poste evidentiĝis, ke lin vere eblas fidi, kaj dume mi estis feliĉa. Por mi tute ne gravis, ke li havas panjon — Lunjon. Lunjo ja al ni ne malhelpis. Kaj la patro des pli.

Jen tiel, mia kara Vlaĉjo, troviĝis hometo, al kiu mi evidentiĝis necesa. Kaj eĉ tre. Mi okupiĝadis kun li, mi helpadis al li en la lernejo, mi — mi pentas — misturnis lian cerbon, „enamiginte“ lin en medicinon, de kiu li forsvingadis, kiel diablo de kruco. Li deziris esti inĝeniero kaj konstrui aerajn ŝipojn, mi faligis lin en abismon de anatomio. Li preskaŭ mordadis min, ke mi lasu lin kvieta, sed, kara Vlaĉjo, mi sentis, ne ridetu, en tiu grandorela, nervoza, ĉiam ekscitita knabo mi eksentis geniulon. Jes, mi, neniu alia. Kaj kiel avarulo, kiel akiremulo, kiel homo, serioze rilatanta al sia profesio, mi pensis: ne, mi ne fordonos tiun miraklon, tiun cerbon, tiun kapablon pri analizo kaj tiun malkredon pri pretaĵoj, ne fordonos al fremduloj. Mi estas sana, forta, kio ajn okazu, mi eltenos, tiu knabo estas destinita al kirurgio, al la nova, ankoraŭ estonta, ankoraŭ tute ne naskita, sed jam flagranta ie en jardekoj, kiam la cerbo de Vagarŝako maturiĝos ĝis tiuj mirindaj limoj, kiuj estas donitaj al li de la naturo.

— Via kirurgio estas scienco de lignaĵistoj! — kriadis li al mi.

— Ĉarpentistoj! — bruskis mi responde.

— En via kirurgio ĉio estas kontraŭscienca, — koleris li. — Skalpelo kaj tenajlo — jen via armilaro. Narkozaĵon vi verŝas sur ĉifonon. „Veluraj manoj“ ĉe vi estas supera komplimento. Ne delogu min, mi scias, kion mi faru.

— Estos via generacio, kiu provizos per teĥniko la sciencon, — diradis mi. — Vi! Viaj samaĝuloj. Nia medicino nun estas jam en stacidomo. Tuj aliros trajno. La trajno ekveturos...

Vagarŝako snufadis:

— Tute ĝuste. Ĝuste tiel! Vi eĉ ne povas elpensi aviadilon. En ĉaroj veturas via medicino. Ne malhelpu al mi lerni...

Sed mi malhelpadis. Mi kolerigis eĉ lian patron, kiu, ĝenerale, ne scipovis koleri. Li diradis al mi:

— Vi penas edzigi lin al neamata knabino. Vi ne sukcesos.

— Li ekamos, kiam kutimiĝos, — respondadis mi. — Li estas talenta, kiel dio, via grandorela Vagarŝako. Kaj mi ne fordonos tian talenton.

Vlaĉjeto, en noktoj mi, konata de Vi Aŝĥen Ovanesovna, — ne ridu, mi petas, — ne dormadis pro ĵaluzo, pro paroksismoj de ĵaluzo! Tiu malbela anasido komencis konstrui ian flugmaŝinon. Certe, li estis inventanta tranĉilon, por tranĉi panon, sed li estis foriranta de mi.

Ĝuste en tiuj tagoj mi trenis lin en malsanulejon. Oni operaciis infanon...

Uf, mi ne plu povas. Oni tuj injektos al mi. Vi skribis al mi, ke Via filino kreskas kaj saĝiĝas. Nasku, nasku pli da infanoj, tio necesas al Vi mem, kial Vi komencos „finiĝi“, kiel diradis niaj matrosoj en la medsanbato. Jen mi havas Vagarŝakon, kaj mi — ne eblas diri — tute ne timas, sed estas iel pli facile. Sed se li ne estus? Li baldaŭ venos kaj faros nepenetreblan vizaĝon de sperta, ĉion vidinta doktoro.

Saluton, kamarado Ustimenko, bonan matenon. Nokte mi preskaŭ foriris en la foran landon. Ĝenerale, mi tie hodiaŭ estis. Kaj sciu, Vlaĉjeto, tie estas nenio speciala. Estas nigre, silente, malplene kaj neinterese. Kaj mi revenis kaj aranĝis al ili tian skandalon, ke ili nun kolektis specialan konsiliĝon. Evidentiĝis, ke, dum ili turniĝis ĉirkaŭ mi, en la ginekologio okazis akcidento, kaj sufiĉe abomena.

Tamen, mi lasu tion, alie mi ne havos tempon skribi pri la personaj aferoj.

Do, tio estis la unua operacio, en kiu mia knabo konvinkiĝis pri tio, kiel ankoraŭ multe da ĉio eblas elpensi. Se Vi vidus poste tiun ardan vizaĝon. Sed tamen li studentiĝis al la Teĥnika instituto...

Nun la plej malfacila: en novembro de la 1937-a jaro antaŭ la festo venis tri homoj kaj arestis kaj la patron, kaj la patrinon de Vagarŝako. Ili arestis tiujn du plej bonajn homojn kaj pafmortigis. Mi restis duope kun mia knabo. Lin oni ekskomunikis el la instituto, min — el la partio. Mi ne forkonfesis, li same. Oni elpelis min el la laboro. La knabo iris labori kiel ŝarĝisto. Li nutradis min. Kaj mi kaŝadis de li, ke la patro kaj la patrino estas pafmortigitaj. Aĥ, kiel malfacile, kiel neeble estas eĉ nun, kiam pasis tiom da tempo, skribi pri tio. Oni diris al mi tiam, klarigis, ke civitano Sainjan „vendiĝis“ al iu spiona servo kontraŭ 5000 dolaroj. Kaj „entiris“ en la kriman agadon sian edzinon...

Nu jen: mi ne povis diri al la knabo, ĉar mi deziris, ke li estu komunisto, kiel lia patro. Mi sciis kaj scias, Vlaĉjo, ke se kiaj ajn malfeliĉoj sur nin falus, — ni estas komunistoj kaj mortos kiel komunistoj. Mi amikis kun bonegaj homoj, kaj ĉiuj ili estis komunistoj. En la plej malfacilaj tagoj de mia vivo al mi helpadis komunistoj. Ni eraradis kaj ne komprenadis, ni konfuziĝadis kaj ne sciis, kiun kulpigi, sed mi ne povis, ke mia knabo ekmalamu tion, pro kio kaj per kio vivis liaj patro kaj patrino, pro kio pereis en la cara punlaboro lia avo, ekmalamu tion, kio estis la ĉefa en mia vivo. Kiam mi estis kaj studentino, kaj kuracisto, kaj simple mezinteligenta homo, mi ne povis ne kompreni, kion signifas socia ordo de vivo en nia medicina laboro kaj kial ĝuste ni, la sovetiaj medicinistoj, proklamis la preventan medicinon kiel medicinon de estonteco. Tio estis ni, kiuj malkovris, ke en la nuna socio ne ekzistas individua sano ekster la socia. Tio estis ni, kiuj ribelis kontraŭ tiu medicino, kiu iĝis komerco pri lukso. Tio estis ni, Vlaĉjeto, kiuj deklaris al la terglobo, ke iliaj kuracistoj kun helpantaj farmaciistoj, aŭ inverse, vendas panon kontraŭ prezo de briliantoj. Nedivideblo de sano kaj ekonomia bonstato — tio estas tio, sur kio ni staras kaj ne povas alie. Jes, ni estas servantoj de la popolo, sed ne parazitoj en ŝminko de bonkoruloj, jes, ni ne estas lakeoj de filantropio de milionuloj, ni estas porbatalantoj de justa higieno en skalo de ŝtata organizo de sanprotektado, kaj tiun nian kapablon al ŝtata, tutpopola organizo ni pruvis en la milito per nia sanitara servo, pli bonan ol kiu ne konis la homaro...

Mi iomete ripozos.

Se vi deziras, rilatu al tio kiel al testamento de la maljuna Oganjan. Se mi ne povas testamenti al Vi paron da vilaoj kaj bonan renton, do iujn miajn konsiderojn iam en libera tempo vi relegu kun Vagarŝako — eble, ili al vi taŭgos. Kaj tio estas ne nur miaj konsideroj, tio estas konsideroj de la epoko, en kiu estis naskiĝanta nova socio.

Ankoraŭ kelkajn vortojn en la testamento, se jam kalkuli tiun ĉi paĝon tia. Vlaĉjeto! Instruu Vagarŝakon pri tio, ke li estu en sia scienca agado ĉiam tute senkompata al propra gloramo, samkiel entute al la homa gloramo. Ĉu vi komprenas? Gloramo en laboro estas fiaĵo kaj malpuraĵo. Kaj li estu kuracisto, antaŭ ĉio kuracisto...

Ho, laciĝis, laciĝis maljuna Oganjan, laciĝis, malfacile...

Tiom multe mi ankoraŭ devas al Vi skribi, sed mankas fortoj.

Al mi estis malfacile en tiu milito, Vlaĉjeto. Mi ne havis rajton malbone labori. Kaj Vagarŝakon oni ĉiam turmentadis. Turmentadis, malgraŭ la vortoj pri tio, ke „filo pri la patro ne responsas“. Turmentadis, ĉar li responsis kaj ne deziris ne responsi.

Mi batalis kun la knabo por li mem. Mi batalis en leteroj kaj ne havis kvieton. Li kvazaŭ forglitadis de mi, kaj mi timis nur unu aferon: mi timis, ke li foriros en moralan subplankon, ke li perdos sian Sovetan potencon, nu, kaj nia socio perdos talentan homon. Ne dirante jam pri tio, kion perdos mi, kiel mi finos mian vivon.

Sed ankaŭ tiam troviĝis komunistoj, kiuj ĉion komprenis kaj helpis al li retrovi sin mem en tiu tempo. Ĉu vi memoras nian komandanton? Mi iris al li, kaj li vokis unu faman submariston, kiu estis en prizono antaŭ la milito, kaj rakontis al li pri Vagarŝako. La submaristo estis veturonta por ripozo tien, kie lernis Vagarŝako, tie estis la familio de tiu homo. La komandanto petis:

— Bonvolu, Nikolao Timotejeviĉ, helpi al la junulo. Vi havas talenton altiri kaj malfermi korojn. Mi kaj la militkuracisto vin konvinke petas.

— Kaj kion mi devas fari? — interesiĝis la submaristo.

— Ĉiu soldato havas sian manovron, — subridis la komandanto. — Ne mi vin instruu.

Al la submaristo plaĉis Vagarŝako. Kaj al Vagarŝako — la submaristo. La submaristo kun sia nova bela Stelo sur la brusto kaj kun ordenoj venis al Vagarŝako en la instituton por vespero kaj sidis kun li, brakuminte lin ĉe la ŝultro. Poste aparte li vizitis la dekanon, poste — la sekretarion de ilia partiorganizaĵo. Li scipovis esti insista, kverelema, ĉarma, kaj kiel li scipovis timigi!

Vagarŝako komprenis: necesas koncentriĝi, necesas esti homo. Okazis terura malfeliĉo, sed li ne rajtas perfidi ĉion tion, pro kio estas donita al la homo lia sola vivo. Tiel li skribis tiun sian laboraĵon, kiu bruis en la instituto kaj pri kiu li mem al Vi rakontos.

Ĝenerale, nun Vi scias ĉion, mia kara Vlaĉjo.

Jen ankoraŭ kelkaj detaloj: proksimume antaŭ semajno aŭ antaŭ dek tagoj — mi ne tre bone memoras kiam — Vagarŝako demonstris al mi paperon, subskribitan de tre responsa persono. Kiom mi sukcesis kompreni, tiu papero estas faro de la manoj kaj energio de tiu fraŭlino, kiu nun skribas al li leterojn el Unĉansko. Tiu fraŭlino estas fratino de Via edzino, se mi ne eraras — de Vera Nikolajevna. Mi ne povas diri, ke k-dino Veresova estas al mi simpatia. Sekve...

Sed tio jam estas alia demando.

Ĉiuokaze, la sorto aranĝiĝis tiel, ke mia Vagarŝako post mia morto (li devas min sepulti, mi rajtas pri tiu komforto) veturos al Vi. Kaj Vi movos montojn, Vi ne retiriĝos kaj ne cedos: mia knabo, mia infano, la sola, kion mi havas, mia fiero, iĝos komunisto, iĝos tio, kio li devas esti.

Ĉu Vi komprenas tutan malfacilecon de la tasko, doktoro Ustimenko? Sed mi ja pri Vi garantiis, Vi estas mia daŭrigo, Vi nun estas kvazaŭ mi mem en la vicoj de nia partio. Vagarŝako ne povas, ne rajtas resti flanke, turniĝi al malbona pado, gliti al filistreco. Kun Vi li, certe, havos multajn malagrablaĵojn, Vi ja estas la sola, kiu „scias ĉion pli bone ol ĉiuj“, kaj Vi ĉiam estas por ĉiuj juĝanto — ĉiuokaze, tiel estis dum la milito. Aŭ Vi nun estas alia? Tamen, eĉ tiam en Vi kreskis io homeca, kaj kiam mi devigadis Vin manĝi, tiam al mi ŝajnis, ke tio estas Vagarŝako...

Aŭskultu, Vlaĉjo, kiel strange estas, ke mi neniam ricevos respondon de Vi al tiu ĉi letero, ĉu?

Do jen: ĉu vi deziras aŭ ne, sed Vagarŝako alveturos al Vi anstataŭ mi kaj forpasinta Zinjo. Ne ĉagreniĝu — li estas talenta. Tion mi skribas ne tial, ke li estas infano de mia koro, mi estas sufiĉe postulema kaj observema por distingi ordinarajn kapablojn disde talento kaj eĉ genio. Ie antaŭlonge mi legis mirinde memkontentan kaj filistran frazon pri tio, ke talento estas nur persisto, scipovo sidi, io kiel „obstino de la postaĵo“. Tio estas malalta, filistra, mizera imago. Sed se geniulo estas vundebla? Tiam kiel? Certe, en kondiĉoj de burĝa socio la ĉefa estas kapablo sidadi kune kun trabata forto, aŭ la trabata forto eĉ pli gravas, sed ĉe ni? Certe, persisto en atingado de planita celo estas bonega trajto, sed iam ĝi ja mankas. Ĝuste ĉi tie devas ludi rolon organizo de la socio...

Mi iomete ripozos kaj finskribos ĉion plej ĉefan.

La fiŝon oni ne sukcesis trovi. Sed anstataŭe troviĝis du ĉevalaj ĉirkaŭkoloj — ilin neniu ŝtelis, ili simple estis en la subtegmento. Finfine mi povos dormi trankvile pro la ĉirkaŭkoloj.

Kio koncernas la akcidenton en la ginekologio, do tie „ankaŭ maljunulino iam delogiĝas“. Mi ne komprenis kaj aranĝis tion, kio en la floto nomiĝas „skoldego“. Hodiaŭ mi majeste, sed tamen eldiris pardonpetojn. La aŭtoritaton eĉ sur tiu ĉi sojlo estas bedaŭrinde cedi. Ho, kiom ni estas vantemaj!

Mi daŭrigas: Vagarŝako ne estas persista. Li estas ofendiĝema kaj rompiĝema. Li ne estas instruita postuli kaj insisti. Li estas sinĝenema kaj neniam certa pri si. Al li aperas dekoj da ideoj, multajn el kiuj markis stampo de genieco — ne indas timi tiun vorton, — sed li mem ilin malakceptas kaj ĵetas en rubujon, ĉar scipovas absorbiĝi pri alio, nova. Lin necesas subteni, sed de li eblas ankaŭ postuli, mi petas, kara Vlaĉjo, sen frapoj per pugno al tablo, kiel tion scipovas Vi kaj mi.

Jen ĉio, Vlaĉjo. Tiun ĉi leteron mi traigos per fadenoj kaj sigelos per sigelvakso. Kun tiu ĉi letero Vagarŝako alveturos al Vi. Mi ne akumulis por li ajnan monon, kaj ni havas neniajn aĵojn, mi ne sukcesis. Adiaŭ, Vladimiro Atanazijeviĉ, adiaŭ, mia kara. Mi petas, ne mallaŭdu min pro tio, ke Vagarŝako ne simple alveturos al Vi, sed alveturos ankoraŭ kun peto de mi el la transmondo, legu — el nenie. Sed tio estas mia plej lasta peto, poste neniaj kaj neniam estos ajnaj petoj. Kaj mi turnis min ĝuste al Vi, ĉar mi fidas al Vi, kredas al Viaj moralaj kaj vivaj fortoj, kredas, ke Vagarŝako kun Vi ne estos soleca anime. Ne, Vi ne elreviĝos pri li, same kiel li pri Vi. Ĉu vi scias, kion mi al li diris: „Tiaj, kiel Ustimenko, — ruze flatis mi al Vi, — aŭ pereas, aŭ hardiĝas ĝis senmorteco de la animo“.

Ĉu bele dirite, Vlaĉjeto?

Adiaŭ, Vlaĉjo. Permesu al mi skribi — mi benas Vin. Ankaŭ Vi ja estas infano de mia koro. Kiel multe da vi ĉiuj enŝoviĝis en mian animon dum tiu longa vivo. Kaj kiel mi bedaŭras forlasi vin ĉiujn.

Kun komunista saluto. Aŝĥen Oganjan».



1. Germane: «Mi mortas» (la lastaj vortoj de A. Ĉeĥov).
2. Dolmo — armena manĝaĵo: farĉitaj per viando vinberaj folioj (en la rusa kuirarto ekzistas simila manĝaĵo, sed kun brasikaj folioj).
3. Bastermo — sunsekigita bovaĵo (kaŭkaza kaj turka manĝaĵo).
4. Lavaŝo — tritika pano en formo de maldika flano, disvastiĝinta en Kaŭkazo kaj Mezazio.
5. Boranio — speco de raguo en armena kaj kartvela kuirartoj.
6. Vij — en orientslava mitologio — demono, kies rigardo mortigas. Liaj okuloj estas fermitaj per grandegaj palpebroj, kiujn li ne povas levi sen aliula helpo. «Vij» estas mistika novelo de N. Gogol (1835).